Enhavo de Espero Katolika numero 9/1988

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo:  Giotto, Fuĝo al Egiptio (Padovo, Italio, Kapelo Scrovegni). Ankaŭ Jesuo estis rifuĝinto.

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj!

Post la feriada paŭzo, reaperas nia revueto, kun siaj kutimaj rubrikoj.

En la humanisma rubriko ni atentigas pri la artikoloj de du afrikaj rifuĝintoj, kiuj pritraktas la rifuĝadon kaj ties rilaton kun Esperanto. Ĉi tiuj temoj ne lasu nin indiferentaj!

En la movada rubriko ni konstatas, ke ankoraŭ ne venis la oficiala rajtigo uzi Esperanton en ĉiuj partoj de la Sankta Meso. La Internacia Lingvo ankoraŭ havas antaŭ si longan vojon por trairi... Nu rekte, kuraĝe!

Bonan legadon!

La Redakcio

al la indekso


 

LA PLEJ BELA PREĜO (dua parto) 

Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ 

Kiam oni parolas pri «Pano nia ĉiutaga», oni ekpensas unuavide pri la ĉiutaga nutraĵo. Tamen, en la evangelia senco, la signifo de la vorto pano, tiel ofte uzata, estas multe pli ampleksa. Ĝi entenas ne nur la ĉiutagan necesan nutraĵon, sed ankaŭ: la vestojn kiujn ni bezonas por la korpo, domon por loĝi, dignan laboron, sanon, studkondiĉojn; resume, ĉiajn porvivaĵojn, kiajn oni bezonas al materia ekzistado.

Tamen, estas tre grave memorigi la jenajn vortojn de Jesuo: «Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el Dio» (Mat 4, 4). Tial, «Pano nia ĉiutaga» ankaŭ rilatas ĉion, kio estu nepre necesa al la disvolviĝo kaj perfektiĝo de nia spirita konscienco. 

Pardonu al ni ofendojn niajn, kiei ankaŭ ni pardonas al ofendintoj niaj 

Dirinte tion, kio Dio estas, kio la homo estas, kiel ni devas plenumi nian mision, kia estas nia vera nutraĵo kaj kiel ni povas ekhavi ĝin, Jesuo parolas pri la pardono de la ofendoj, de la pekoj.

Unue, oni devas diri tion, kio estas la peko. Kvankam ĝi ŝajnas ekstermoda en la hodiaŭa mondo, kvazaŭ praafero, la peko estas nuntempa, kiel ĝi ĉiam estis. Peko signifas niajn erarojn, niajn mankojn, preterlasojn, niajn maljustaĵojn kontraŭ la proksimulo kaj kontraŭ Dio. Alivorte, la peko estas disiĝo, foriĝo el Dio. La plej granda tragedio kiun oni povas sperti estas ĝuste tiu foriĝo el Dio. Kaj kiam Jesuo donis «Patron Nian» al ni, Li metis nin kvazaŭ inter martelon kaj amboson. Kial inter martelo kaj amboso? Ĝuste ĉar en la preĝo ni diras: «Pardonu al ni ofendojn niajn, kiel ankaŭ ni pardonas al ofendintoj niaj». Notu bone: «kiel ankaŭ». Tial, nia pardoniĝo dependas de nia pardono al la aliuloj, eĉ kiam ni estis profunde ofenditaj.

Ni bone scias, ke multfoje la pardono estas malfacila, tre malfacila; sed se ni volas esti pardonotaj de niaj eraroj, se ni volas trafi tiun perfektiĝon, kiun Kristo instruis al ni: «Estu perfektaj kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta» (Mat 5, 48), ni devas agi tiele. Ni ne estas kreitaj de Dio por resti starantaj flanke de la vojo. Ni estas kreitaj de Dio por sekvi la vojon al la perfektiĝo, kaj la pardono estas fundamenta parto de tiu vojo. Ju pli ni postulos el ni mem, des pli multe ni havos por doni. 

Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono 

Tiu ĉi lasta kondiĉo de la preĝo «Patro Nia» estas la helpopeto, kiun ni faras, kiam la vivo provas nin. Oni bone scias, ke ĉiu homo estas erarema; kiam oni eraras, oni lernas, sed restadi en eraro, estas stultaĵo, ĉar tio sklavigas nin al la fuŝkutimoj. Tial, ne estas la eraro, kiu sendignigas, sed la submetiĝo al ĝia regado. Kio malutilas nian indecon estas fali en tenton, ĉar la malbono ne estas en la tento, sed en la falo.

Tial ni petas fortojn por rezisti al la tentoj, ĉar estas batalante kontraŭ ilin, ke perfektiĝas viroj kaj virinoj.

Ankoraŭ rilate al tentoj, ni ordinare pensas, ke nia ŝarĝo estas pli peza ol alies ŝarĝo, ke nia kruco estas pli granda ol alies kruco. Tio ne estas vera. Dio neniam donas ŝarĝon pli grandan ol tiu, kiun ni povas subteni. Pere de Dia Helpo, ni povas venki la mondon tiel, kiel Jesuo venkis ĝin. 

Konkludo 

En ĉefaj trajtoj, tiu estas la preĝo «Patro Nia»; la superbela preĝo, kiun Kristo instruis al la Homaro. Nia kara Majstro Zamenhof sciis la internan ideon de tiu ĉi preĝo, sekve li enmetis «Patron Nian» en sian «Unuan Libro de Esperanto», publikigitan en 1887, ĝuste cent jarojn antaŭe.

La jarcentoj forpasis kaj la preĝo restadas tiel, kiel lumturo orientanta la barkon de nia ekzistado rekte al la perfektiĝo. La jarcentoj forpasis kaj forpasos, sed la vortoj de «Patro Nia», kiuj estas vortoj de Kristo, neniam forpasos. La vortoj de Kristo restados ĝis la finfino de la Tempo, ĉar ili estas Dia Verko, kaj kiel Dia Verko, ili estas eternaj.

Tiel estu!

Antonio Luis Lourenço Dos Santos, Brazilo

 al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (12)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto

 sesa parto -. sepa parto - oka parto - naŭa parto - deka parto - dekunua parto

 

Revelacio, racio, konscienco 

La vera kristano ĉiam restas neperfekta homo, kun ĉiuj necertaĵoj kaj riskoj de la homa vivo. Li konscias la malfacilon trovi la ĝustan agad-vojon, suferas la streĉon inter impulso de la sensoj kaj juĝo de la racio. Li sentas, ke li estas libera elekti inter tio kion li perceptas kiel bonan aŭ malbonan.

Ĉi tiu interna libereco estas kunnaskita privilegio de ĉiu homo. En la kristano la libereco ricevas lumon de la revelacio kaj helpon de la Sankta Spirito. Sed li devas antaŭ ĉio observi la moralajn regulojn devenantajn el la racio.

Sed ne estas facile al ĉiu unuopulo klare percepti en ĉiu cirkonstanco la regulojn de prava racio kaj la indikojn de la Sankta Spirito. Pro tio la kristano volonte akceptas la leĝojn kaj la regulojn entenatajn en la revelacio kaj tiujn establitajn de la eklezia aŭtoritato, de la civitanaj instancoj kaj de la patrolandaj tradicioj, kondiĉe, kompreneble, ke ili ne kontraŭstaru la volon de Dio. Tiumaniere la kristano evitas la danĝeron de iluzio kaj de morala subjektivismo.

La kristano depostulas la rajton kaj devon sekvi sian konsciencon, kaj koherece li respektas la konvinkojn kaj konduton de la aliaj, eĉ se diferencajn ol la siaj, kaj li lasas al Dio la prijuĝon, sciante ke Dio juĝas ĉiun homon laŭ ties fideleco al la propra konscienco kaj al la donacoj de li ricevitaj. 

Kristanaj vivo-statoj 

Ĉia vivo-formo aŭ profesio, se ĝi ne estas kontraŭ la morala konscienco, rajtas ekzisti en la kristana komunumo. Fakte la Eklezio estas kvazaŭ korpo, en kiu la diversaj roloj de la unuopaj membroj kontribuas al la komuna bono. En ĉiu vivo-stato la kristano faras ateston pri siaj kredo, espero kaj amo, kontribuante, kvazaŭ elinterne, kiel fermento kaj salo, al la sanktigo de la socio kaj de la kulturo, per la modela plenumado de sia ofico, kaj gvidate de la evangelia spirito.

La kristano tamen speciale konas kaj ŝatas du vivo-statojn: la geedzan familian vivon, kaj la vivon dediĉitan al Dio kaj al kunhomoj en celibato (= fraŭleco).

La geedza vivo estas proponata al la granda plimulto de la kredantoj, kiel vojo disponita de Dio kaj sanktigita de Jesuo Kristo. Tial la viro forlasas sian patron kaj sian patrinon kaj aliĝas al sia virino, kaj el du ili fariĝas unu (Gen 2, 24; Mat 19, 5). Temas pri unuiĝo tuteca, fidela, nedisigebla, sigelita per sakramento, en kiu la reciproka sindevigo de homa fideleco ricevas sanktigon de Kristo. La geedziĝo fondas la kristanan familion; la geedzoj akceptas kun ĝojo kaj respondeco, sen egoismo, la gefilojn kiujn Dio volas al ili havigi, kaj edukas ilin en la kredo, en la amo, en la libereco. La gefiloj, donaco de Dio, konsistigas novan konsekron de la geedza vivo: ili renovigas la ligilon de unueco kaj pliprofundigas la fidelecon de la geedzoj, kiuj kontribuas al la kresko de la popolo de Dio surtere.

Ne ĉiuj estas vokitaj al geedziĝo; iuj sentas la vokiĝon konservi la celibaton (= fraŭlecon), por sin doni tute al Dio laŭ la ekzemplo de Kristo, kaj sin dediĉi al spirita kaj korpa servo de la aliuloj. Apartenas al ĉi tiu stato kutime la pastroj, krome la religiuloj kaj ankaŭ multnombraj laikoj, viroj kaj virinoj, kiuj speciale sindevigas vivi laŭ la modelo de Kristo, kiel liaj atestantoj meze de siaj fratoj.

Ĉu la vojo de kristana geedziĝo, ĉu tiu de celibato, postulas sinoferojn; sed al la disĉiploj, konsternitaj pro la severeco kaj alteco de la idealo, Jesuo respondis: Tio kio estas neebla al homoj, estas ebla al Dio (Mat 19, 26); kaj la apostolo Paŭlo klarigis: Ĉiu havas sian propran donacon de Dio, unu tiel alia aliel (1 Kor 7,7). 

Proponoj 

1) Legi 1 Kor 6,15-7,40; Mat 19,1-12 (ĉasteco, geedziĝo, fraŭleco).

2) Kompari sian seksan vivon kun la instruo de Kristo.

3) Preĝi: Patro nia, liberigu nin de la malbono (kp Mat 6,13).

P. Rossano - B. Cadei - (daŭrigota)

al la indekso


 

Septembra preĝintenco 

KRESKU FRUKTOJ DE LA EVANGELIO EN SUDAMERIKO 

Ni preĝos, por ke la preparo de la kvina jarcento de la evengelizado de Sudameriko konduku al pligranda pormisia fervoro.

En la jaro 1992 oni solenos la kvincentan datrevenon de la malkovro de Sudameriko, sed ankaŭ de la evengelizado de la Nova Kontinento. Menciante tiun daton, en marto 1983 la papo diris en Puerto Principe al la episkopoj de CELAM (Episkopa Latinamerika Konsilantaro):

«Kiel sudamerikanoj, vi devas festi tiun daton kun serioza pripenso pri la historio de ĉi tiu parto de la kontinento, sed ankaŭ kun ĝojo kaj fiereco. Kiel kristanoj kaj katolikoj, estas juste rememori kaj festi la 500-jaran agadon por anonci la Evangelion kaj por konstrui la Eklezion en ĉi tiuj landoj, dankante al Dio pro la kristana vokiĝo de Sudameriko...

Oni devas konsideri la nunajn defiojn kaj klopodojn, kaj zorgi pri la estonteco por plifortigi la ĝisnunan agadon. La rememoro pri 500-jara evangelizado havos sian plenan signifon, se vi episkopoj kune kun viaj pastroj kaj fideluloj zorgos pri nova evangelizado: nova en la fervoro, en la metodo kaj en la esprimoj».

Responde al la papa invito, la sudamerikaj episkopoj preparis altvaloran dokumenton, proponante al la katolikoj de siaj landoj naŭjaran preparadon al la jubilea jaro 1992.

La episkopara letero, kiu rimarkigas la gravan rolon de Ameriko en la historio de la tuta homaro, esprimas la deziron, ke la homaro renkontiĝu «kvazaŭ en familia festo» por mediti kaj paroli pri sia estanteco kaj sia destino. «La katolika Eklezio humile proponas sian kontribuon por la realigo de tiu dialogo, kiu estos kredo-konfeso je la kapabloj de la homoj kaj je la Providenco de Dio».

Sekvante la direktivojn de la episkoparo, la sudamerika Eklezio preparas sin diligente al la duonmiljara festo, sed la tuta kristanaro preĝu ĉi-cele.

Sac. Felice Ruaro, Italio

al la indekso


 

Ni aŭskultu la Dian parolon

 

«TIU, KIU NE ESTAS KONTRAŬ NI, ESTAS POR NI!»

(Mar 9, 38-48)

Meditado al la 26-a dimanĉo ordinara, jaro B, 25.9.1988 

Oni tre bone komprenas la indignon de Sankta Johano kaj de aliaj disĉiploj: estas iu ajn homo, kiu ne sekvas Jesuon, kiu ne apartenas al la komununo de la disĉiploj, kaj ĉi tiu homo aŭdacas elpeli demonojn en la nomo de Jesuo!

Johano kaj aliaj disĉiploj tuj agas kaj malpermesas lin: «Oni ne rajtas fari tion sen sekvi Jesuon!». Kaj nun ili atendas la dankon kaj la laŭdon per Jesuo, ĉar ili bone agis. Ne estas eble sanigi en la nomo de Jesuo sen samtempe sekvi Lin, sen videbla komuno kun Li! Sed la respondo de Jesuo bruskas la disĉiplojn: «Lasu lin! Ne malpermesu lin!». Jesuo estas pli grandanima ol ili. «Tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni». Li konas la koron de homo, la tutan homon, ne nur la vizaĝon de homo. Li scias, kion la homo pensas kaj sentas en la mezo de sia esenco. Jesuo estas tiu, kiu - laŭ la 11-a ĉapitro de profeto Jesajo - juĝadas ne laŭ la rigardo de siaj okuloj, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj eldiradas verdiktojn (Jes 11, 3). Jesuo juĝos laŭ vero kaj laŭ amo kaj kompatemo. Jesuo venis en nian mondon, por ke ni havu la vivon kaj havu ĝin abunde. -- Se mi diras «ni», tiu «ni» signifas laŭ la intenco de Jesuo «ĉiuj homoj». Li volas sanigi ĉiun homojn, sanigi, savi, liberigi! Ankaŭ tiu homo, kiu sanigas en la nomo de Jesuo, apartenas al «ĉiuj homoj».

Ni, la homoj, ŝatas ekzaktajn kaj klarajn limojn. Por ni ofte nur ekzistas aŭ por Jesuo aŭ kontraŭ Jesuo, aŭ membro de eklezio aŭ ne membro de eklezio ktp. Sed kio signifas ekzemple «Membro de eklezio»? Laŭ nia kompreno oni fariĝas membro de eklezio per la sankta bapto kaj la vivo el la kredo. Sed ĉu ni scias, kial la alia homo ne estas baptita? Ĉu ni scias, ĉu ĉi tiu homo estas pli kredanta, pli fidanta ol ni, ĉu li sekvas Jesuon pli sincere ol ni. Ni ne scias, ĉu ĉi tiu homo amas Dion sen koni Lin. La koro de ĉi tiu homo eble sopiras, sopiregas al Dio kaj eble kristanoj, eble ni malhelpas, ke li venas al Dio, ekkonas Dion. Dio scias pri tio kaj Li akceptas la sopiron, la amon!

Eble pro tio sekvas en la evangelio la severa vorto, la severa admono de Jesuo, ke ni ne igu fali nian proksimulon. Ŝajnas al ni, ke la juĝado de Jesuo ĉi tie estas tro dura, preskaŭ kruela, malhumana: «Detranĉu la manon, kiu faligas vin! Detranĉu la piedon! Elŝiru la okulon!». Ĉu mi rajtas detrui mian korpon, donacon de Dio? Ĉu ni rajtas mortigi homon, malbonfarantan? Ĉu ĉi tie estas la pravigo por la mort-puno?

Mi opinias, ke la teksto volas montri al ni la danĝeron de peko, de kulpo, de malbono. «Batu kontraŭ la malbono tuj, jam je la komenco. Ne lasu kreski la malbonon en via koro, por ke via agado ne igu fali alian, vian proksimulon, kiu estas ankaŭ ido de Dio, por kiu Jesuo ankaŭ mortis!». Jesuo venis por savi la mondon, ĉiun homon. Li venis, ĉar li amas la homon, ĉar Li amas nin, vin, min! Li donacas al ni la eblecon, la potencon venki la malbonon. Li donacas al ni la kapablon ami, ami Dion kaj ami unu la alian! Ni fidu Lin kaj ni akceptu, ke ankaŭ la alia homo serĉas bonon, serĉas la regnon de Dio, serĉas Dion! Ni zorgu, ke ni mem estu por Jesuo!

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

al la indekso


 

ENHOSPITALA MEDITADO 

 

Longa koridoro,

ambaŭflanke ĉambroj.

Blankaj muroj.

Kristo rigardas

de la Kruco.

Sufero, sufero, sufero.

Ĉu mi scipovas suferi?

Instruu min, Jesuo.

Helpu al mi.

Mi estas malforta homo.

Donu al mi la kuraĝon.

Gvidu la manon

de la kirurgo

dum la operacio.

Vi ĉion povas fari.

Ĉu mi estas inda je Via miraklo?

Fariĝu via volo ho Dio!

 

Bogusław Sobol, Pollando

 al la indekso


 

 

BIBLIA SABAT-DIMANĈO EN BAD WIMPFEN 

De la 22-a ĝis la 24-a de aprilo 1988 okazis denove la Biblia Sabat-dimanĉo en Bad Wimpfen (F.R. Germanio), kiu jam fariĝis tradicia afero en Esperantujo. Partoprenis proksimume 25 personoj, inter ili ankaŭ junuloj kaj tri eksterlandanoj (Svisio kaj Italio).

La unua laborgrupo (Fratino Theotima) parolis pri bibliaj tekstoj, la dua (pastro Eichkorn) pri bibliaj tekstoj kaj pri aliaj temoj.

Aparte menciinda estas la prelego de s-ro Holz pri «alternaj kantoj en Esperanto». Oni spertis kaj aŭskultis pri italaj, francaj, anglaj kaj germanaj modeloj de tiuj ĉantoj, kaj oni eĉ faris teston pri la plaĉo de la diversaj ĉantmodeloj. Ankaŭ muzikan aspekton pritraktis s-ro Rössler, kiu prelegis pri la «Mathias-simfonio» de Paul Hindemith; rigardante la impresajn bildoj de la Isenheim-a altaro (de Mathias Grünewald) oni povis aŭdi la muziko de Hindemith.

Pri spertoj kun Esperanto en Koreio parolis pastoro Burkhardt, kaj mallongan trarigardon tra la vivo de Edith Stein (1891-1942) donis s-ro Bieber.

Liturgia kulmino estis la ekumena diservo, kiun celebris pastro Eichkor kaj pastoro Burkhardt. Nekutima estis la ejo por tiu diservo, ĉar ĝi okazis en la kerno de la monaĥejo, en la klaŭzura ejo normale absolute nepermesata por nemonaĥoj. Pri tio kulpis la vetero, ĉar pro la altakvo de la rivero Neckar la kapelo ne estis uzebla. Tial certe por la unua fojo evangelia pastoro predikis (kaj eĉ en Esperanto) en katolika monaĥejo. Kia signo, ĉu ne?

Tiu spirito - espereble - denove blovos venontjare, sed ankaŭ jam pli frue, en La Chaux-de-Fonds (Svislando), okaze de la dua Kristana Esperanto-Kultursemajno (10-15.10.1988).

Hermann Bieber, F.R. Germanio 

(*) Pri ĉi tiu temo, vidu la kontribuaĵon de s-ro Holz en ĉi tiu sama numero (N.d.R.).

al la indekso


 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio (deka parto)

 

LA NOVA EKUMENA TRADUKO DE LA BIBLIO (2)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto - sesa parto - sepa parto - oka parto - naŭa parto

 

Priparoladoj en Universalaj Kongresoj 

Post tiu projekto de IABO kaj post la unuaj provoj de la nova biblia traduko ni komprenis, ke oni devas ankaŭ redakti principojn kaj gvidliniojn, kiujn ĉiuj tradukantoj devas sekvi en la laboro. Pri tiu afero ni parolis dum la internaciaj kongresoj de UEA en Vieno (1969) kaj en Londono (1970). Ni parolis kompreneble dum apartaj kunvenoj de IABO kaj ni havis aŭskultantojn, kiuj pridiskutis la aferon. En Londono estis kvazaŭ cent personoj inter fakuloj kaj nur simplaj partoprenantoj, kaj mi miris, enirante la salonon, kie mi estus devinta prelegi. Mi venis en plenplenan ĉambron tiel ke mi demandis embarasite: Ĉu ĉi tie estas, oni devas prelegi pri IABO-entrepreno? «Jes, jes - estis la respondo - ĉi tie, oni atendas vin». Kaj ĉio bone okazis. Estis multaj islamanoj inter la partoprenantoj. Same en la kunveno de Vieno. Poste mi aranĝis la aferon de la verko de Chiussi: «Je la flanko de la profeto», verkante dek paĝojn de prezentado de ĉi tiu biografio de Mahometo, kaj mi faris laŭ la katolika vidpunkto kompreneble, bone sciante, ke kiam la Islamanoj parolas pri Mahometo, ili diras, ke li estas la profeto kiu venis post Kristo kompletigante la revelacion. En la kunveno en Londono ĉeestis ankaŭ la eldonisto de la Nobla Korano, kiu levante la manon demandis: «Ĉu vi volas doni al mi la rajton eldoni la novan tradukon de la Biblio laŭ la principoj, pri kiuj vi parolas?». Kaj mi diris nek jes nek ne; sed ni scias kie li loĝas. Se ni bezonos ni povos bone pripensi la aferon. 

Principoj eldonitaj

En 1970 ni disdonis multobligite la principojn de la nova traduko de la Biblio. Kaj poste, ĉar ni havis petojn de fakaj asocioj, de religiaj institucioj kaj ankaŭ de privataj personoj, ni decidis eldoni ĉi tiujn principojn en formo de cirkulero en Biblia Revuo, kiu ekde 1968 iĝis la oficiala gazeto de IABO; la grava faka asocio, kiu nun polarizas ĉiujn bibliajn entreprenojn en esperanto, de biblia revuo al biblia vortaro, al nova traduko de la Biblio. En la estraro estas ĉu katolikoj, ĉu protestantoj, kaj almenaŭ ĝis nun ni sukcesis kunlabori kun ĉiuj akceptante de ĉiuj seriozajn artikolojn, kiuj vere donu kontribuaĵon en la kompreno de la Biblio. Venas kelkfoje ankaŭ neseriozaj artikoloj, sed tamen ni rifuzas.

Ni scias, kion ni volas fari. Sed de la komenco ĝis nun okazis ŝanĝoj, evoluo de la ideoj, ekz. pri la citaĵo de la libroj oni decidis oficiale (vidu Espero Katolika 2/1984). Tie ni oficialigis la proponon, ke iuj mallongigoj de la bibliaj libroj estu faritaj laŭ tri-literismo, t.e. ne plu Gn por Genezo, sed Gen, ne plu Mt, sed Mat, ktp. Tiu triliterismo estas tre kutima formo por la Hebreoj. Tion ni decidis en diskuto farita en la lasta decembro. Nun ni citos la librojn de la Biblio nur laŭ ĉi tiu formo, kaj ni proponis al IKUE akcepti tiun sistemon. Ni kunlaboras aktive kun IKUE-prezidanto Magnani el Rimini.

Prof. Gregor, nia redaktoro, loĝas en Anglujo, sed li edziĝis kun virino de Raveno, kiam li dummilite estis tie. De tempo al tempo li revenas al Raveno, kaj tie mi kutimas renkontiĝi kun li. Prof. Gregor profunde komparis la Zamenhofan tekston de la Malnova Testamento kun aliaj verkoj, kaj li faris komparon kaj kritikon. Kompetentulo pri bibliaj aferoj, nun li estas la tria redaktoro de la IABO-verkoj. Ni decidis, ke nia Biblio estos farita laŭ ĉi tiuj principoj: Lingvaj aferoj, literaturaj aferoj kaj preparado de la teksto. 

Lingvaj principoj 

Pri la lingvaj aferoj: La traduko devas esti bazita sur la originala teksto de la Biblio, t.e. plejparte por la Malnova Testamento la Masora teksto, greka por la Nova Testamento kaj por la Apokrifoj de la Malnova Testamento. Sed ni bone scias, ke pluraj nunaj arameaj, hebreaj tekstoj estas difektaj. Ni povas kontroli en la kritikaj tekstoj, kiel en Kittel, aŭ Rahlfs por la tekstoj hebrea aŭ greka. La kritikaj tekstoj estas faritaj en Stuttgart, kaj pro tio multe helpis la Germanoj al la traduko de la Biblio. Pro tio estas bone ke bibliisto konu la germanan lingvon.

Do ni akceptas la Septuaginton kaj la fruajn grekajn tradukojn de la Malnova Testamento. Kelkfoje kiam bezonate ni akceptas Vulgaton, la sirian version, la Targumojn kaj ankaŭ aliajn malnovajn versiojn. Flanke de la Masora teksto ni permesas, ke oni konsultu ankaŭ la Samarianan Pentateŭkon, la Eksaplan de Origeno (li eldonis en ses lingvoj ĉiujn librojn de la Biblio, bedaŭrinde ni ne havas la tutan verkon). Ankaŭ la manuskriptoj de Qumran estas tre valoraj, kaj hodiaŭ oni komencas listigi en la kritikaj tekstoj tiujn tekstojn. Mi vidis originale en la Jerusalema Universitato la tutan tekston de Jesajo. La plej malnova teksto de la Nova Testamento esta papiro, kiu troviĝas en la biblioteko de Rylands. Tiu papiro estas de la unua kvarono de la dua jarcento kaj enhavas tutan tekston el la Evangelio de Johano.

Ankaŭ pri la lingvo: la traduko estu en klasika esperanto, kiel ĝi trovigas en la Fundamento de Esperanto, la decidoj de la Akademio, la Plena Ilustrita Vortaro (de 1970).

Sac. Angelo Duranti - (daŭrigota)

al la indekso


 

Afrikaj rifuĝintoj skribas

 

TRAVIVAĴOJ DE RIFUĜINTO 

Fariĝas vigla la Esperanto-movado inter la afrikaj rifuĝintoj. Ni publikigas (koncizigite) ĉi-tiun leteron, memorigante ke, por helpi al Esperantistaj rifuĝintoj, estas fondita ĉe IKUE la Stipendio «Sankta Familio». 

Mia tuta nomo estas Ndabinengesere Antoine Marie Zacharie, mia patro nomiĝas Antoine, mia avo estis nomata Daniel, kaj la patro de mia avo Jean Baptiste Yves. Mi do devenas el la burundia-katolika tradicio. Mia patrino, Cimpaye Emilie, estas la unua persono, kiu al mi instruis preĝi katolike kaj konduti kristane.

Mia prapatro Jean Baptiste Yves vivis kun mia avo Daniel en la misiejo Mugera, la dua sukcesa lokiĝejo de la pastroj en mia patrolando Burundio; ili estis inter la unuaj burundiaj gekristanoj.

Aliflanke mi apartenas al la Hutu-etno, kiun ege suferigadas la Tutsi etno. La du etnoj respektive konsistigas 85% kaj 14% de la landa loĝantaro (tria etno nomiĝas Twa).

La 4-an de majo en 1964 mi naskiĝis ĉe Gihard, kien almigris miaj gepatroj en 1951. Septembre 1969 mi ekstudis unuagrade. Tri jarojn pli poste en 1972, mi ĉesis la studadon dum du jaroj, paŝtante la kaprojn.

En tiu epoko mortis multegaj Hutu-geanoj, pro la persekutado praktikata ĝis nun de la Tutsi-etno kontraŭ ni. Inter ili adiaŭis la mondon mia onklo Ndabaniwe Gervais kaj mia karega fratino Nahimana Marguerite, kies primemoraĵojn mi esperas publikigi dank’ al «Espero Katolika». La mortigo de Hutu-geinstruistoj kaŭzis la fermon de multaj lernejoj, la laborigon de iuj Tutsi-anoj kapablantaj apenaŭ skribi siajn nomojn, kaj la enmigron de zairiaj laboremuloj.

Dum la du lastaj unuagradaj jaroj mi studis for de mia hejmo; tio konsistigis grandan problemon, ĉar ĉiutage mi vekiĝis antaŭ la kvina kaj marŝis je dudek kilometroj.

Pajlajn ĉapelojn kaj matojn mi faris kaj vendis dum la unugrada epoko por gajni monon. Mi krome transplantis bananujetojn, kaj poste por mi la gesamfamilianoj vendis bieron. Mi ankaŭ plantis multe da fruktarboj, kaj kulturis la kampojn kun miaj gefamilianoj.

Oktobre 1978 mi bonŝance sukcesis en la konkurso por daŭrigi duagradajn studojn. Vere, la duagradaj samlernejanoj ege suferigis min per diskriminacio, kaj mi malkuraĝis pri la estonta kunvivo kun ili en Burundio; tial, post la dua grado, en 1985 mi decidis rifuĝi en Tanzanion.

En la kampadejo de Kigwa mi kulturas por travivi. Nun ni rikoltas rizon kaj maizon. sed ĉijare la pluvsezono ne estis sufiĉe longa, kaj la rizkampoj ne multe profitigos. Mi ankaŭ semas legomojn, kaj kelkfoje mi ilin vendas. Dum la ripozo mi verkadas fanclingve, kaj lernas aŭ instruas Esperanton. Mi nun estas verkanta en kirunda lingvo kurson de Esperanto. Dum la libera tempo mi ankaŭ partoprenas la ekzercadon de nia katolika ĥoro.

Se mi restos en Tanzanio, mi ne havos eblecon daŭrigi miajn studojn, do eniri en la Universitaton. Mi nun ne esperas progresi en Tanzanio, kaj estas necese por mi elmigri en alian landon.

Ĉu IKUE akceptus helpi min atingi rajtigon vojaĝi al alia lando, kaj subteni min kontraŭ la mizero dum mi restas ankoraŭ en Tanzanio?

Ndabinengesere Zacharie, Kigwa Refugee Settlement, Tabora, Tanzanio, Afriko

 al la indekso


 

ESPERANTO KAJ RIFUĜADO 

La homo ne povas vivi sola. Li estas devigata komuniki kun la aliaj. En Afriko, Eŭropo, Azio, Ameriko... la homoj el diversaj landoj ofte grupiĝas por solvi komunajn problemojn.

La milito, la malsatego, la malamo, la naturaj katastrofoj estas kelkaj ĉefaj malamikoj, kiuj timigas la homaron. En la interhomaj rilatoj povas naskiĝi konfliktoj, malamo, religiaj minacoj ktp. Je ĉi tiu kazo, la homo fariĝas lupo por la homo. Ĉie ajn oni parolas pri rasismo, pri milito, pri fabrikado de nukleaj armiloj.

Tiuj religiaj miskomprenoj, soci-politikaj konfliktoj kaj naturaj katastrofoj povas naski la fenomenon nomitan rifuĝadon. La rifuĝinto estas homo kiu troviĝas eksterlande pro sia raso, religio, nacieco, aparteno al socia grupo, politikaj opinioj, kaj kiu ne povas reveni al sia patrolando, tial ke li timas persekuton. Li vivas eksterlande kaj serĉas protekton. Li do estas fremda laŭ socia kaj geografia senco. Li vivas en nova realaĵo, kaj serĉas la solvon al ties suferigaj sekvaĵoj.

La rifuĝinto renkontas la problemon de la integriĝo (adaptiĝo al la nova medio). Li serĉas harmonion inter sia kulturo kaj la nova kulturo. Nun mi volas paroli pri la bona influo de la Esperanto-lingvo (aŭ Esperanto-movado) sur la rifuĝintan realaĵon estontece. La kontraŭvola fluado de rifuĝintoj tra la mondo naskigas el kelkaj sociaj plagoj (krom tiu kaŭzita de naturaj malfeliĉegoj). La kvanto da rifuĝintoj estas la termometro de la sociaj situacioj. La miskompreno aŭ malkompreno inter diversaj politikaj tendencoj, religiaj sektoj kaj la rasismo estas la ĉefaj kaŭzoj de la kresko de la rifuĝinta movado en la mondo. Se la interhomaj rilatoj pliboniĝas, se ĉiuj naciecoj en la mondo sin amas reciproke por sama bona celo, la rifuĝado malkreskas. Jesuo Kristo, Mohamedo, Einstejno, Viktor-Hugo estis famaj rifuĝintoj...

La Esperanto-movado estas kreita kiel rimedo kontraŭ la mankoj kaŭzitaj de la homoj. Multajn problemojn oni certe solvos, se oni parolos la saman lingvon. Efektive, parolante la saman lingvon, la homoj sin sentas amikoj, fratoj. La politikaj, religiaj, rasaj polemikoj estas solveblaj surbaze de lingva interkompreniĝo.

La anoj de unu nacieco, parolante la saman lingvon, interkomunikas kaj estas pretaj kunbatali kontraŭ komunaj malhelpoj. Pluraj nacioj parolantaj la saman lingvon interkomunikas per kulturo, komercado kaj eĉ politike por komuna progreso. La unuiĝo inter la franclingvanoj de Eŭropo kaj Afriko estas elokventa ekzemplo. Se la Esperanta lingvo disvastiĝos tra la mondo, pluraj naciecoj estos unuigitaj kaj vivos amike kaj frate.

Banala ekzemplo pri la efiko de la lingvo sur la funkciadon de la socio: la kampadejo por rifuĝintoj en Kigwa, Tanzanio. Tie loĝas multe da rifuĝintoj el 8 diferencaj nacioj. Kiam oni havas ion gravan por komuna intereso, oni unue sciigas ĝin al samlingvanoj. Unu el la franclingvaj rifuĝintoj havis adreson de prof. H. Bakker el la Esperanto-movado; antaŭe li informis la franclingvanojn de nia kampadejo, poste la franclingva grupo klopodis konvinki la aliajn grupojn partopreni en Esperanto-kurso. Nun en la regiono de Tabora multaj (franclingvanoj, anglalingvanoj, svahilalingvanoj) lernas Esperanton. Oni konstatas similajn ekzemplojn en pluraj sociaj grupoj.

La Esperanto-movado celas ne nur instrui la internacian lingvon, sed ankaŭ konsciigi kaj instigi por unuigado de la homaro. Per tio la Esperantistoj sin amas amike kaj frate, batalas por paco kaj sekureco. Tial la Esperantistoj estas apostoloj de Dio, ĉar ili serĉas la amon inter la homoj. Se tio efektiviĝos, certe malkreskos la rifuĝinta movado en la mondo. 

Homoj ĉiuj estas samaj

Ruĝa ŝango kuras en nia korpo

Kapon, trunkon kaj kvar membrojn ĉiuj havas

Gefiloj ni estas de Adamo kaj de Eva

Raciaj homoj ja ni estas

Esperantistoj verda-stel-brilantaj

 

 

Salisi Kiuini Thombo Fabien, Prezidanto de Muurgano Esperanto-Klubo,

Tabora, Tanzanio, Afriko

(iom koncizigite)

 al la indekso


 

MES-TEKSTOJ ANKORAŬ NEAPROBITAJ 

Surbaze de la preskriboj siatempe fiksitaj de la Papa Kongregacio por la Sakramentoj kaj la Dia Kulto, kaj post persona interparolo kun la (tiama) Prefekto Kard. Augustin Mayer, per letero de la 25-a de aprlo 1988 la Prezidanto de IKUE petis la permeson mesocelebri en Esperanto dum la jaro 1988. Responde, alvenis jena letero (en itala lingvo) datita 30.5.1988: 

Respektinda Sinjoro, 

alvenis al ĉi tiu Kongregacio la letero de la 25-a de aprilo 1988, per kiu Vi petis la permeson celebri la Sanktan Meson en esperanto, okaze de la esperantistaj aranĝoj kaj kongresoj kiuj disvolvjĝos dum la kuranta jaro 1988.

Ĉi tiu Kongregacio, al analoga peto prezentita en la pasinta jaro 1987, per letero de la 6-a de majo 1987 respondis, ke la dono de la permeso ne eblas por kongresoj kaj kunvenoj kun loka karaktero (regiona, dioceza, ktp). La samon oni devas diri por kelkaj celebroj entenataj en la kalendaro sendita por ĉi tiu jaro.

Ĉar ĝis hodiaŭ ankoraŭ ne estis konfirmitaj de ĉi tiu Kongregacio la tekstoj de la Ordo Missae, kun la koncernaj formuloj de konsekro de pano kaj de vino, plurestas senŝanĝaj la malfacilaĵoj solvendaj por la celebrado de la Meso en esperanto, dum la kongresoj kaj la kunvenoj de la esperantistoj, ankaŭ kun internacia karaktero.

Tial, ĉu okaze de internaciaj esperantistaj aranĝoj ĉu dum tiuj kun loka karaktero, oni povos fari nur celebradojn de la Vorto en esperanto, tamen, sen enteno de la eŭkaristia celebrado, ĝis estos aprobitaj la tekstoj bezonataj por la celebrado. Cetere, kiel oni jam atentigis, ankaŭ la celebradoj de la Vorto estas plenrajte celebradoj de sankta Liturgio.

Bonvolu akcepti la esprimon de mia respektoplena omaĝo kaj saluto 

Mons. Pedro Tana, Vicsekretario 

La IKUE-Prezidanto reagis al ĉi tiu dispozicio per longa letero, esprimante la bedaŭron de la Esperantistoj kaj la dezirindecon, ke almenaŭ pludaŭru la provizora aprobo, des pli ke jam de longa tempo la Liturgia Komisiono de IKUE, sub prezidado de Mons. Miziołek, prezentis al la Kongregacio la tekston en Esperanto de la Ordo Missae (= ordinara parto de la Meso), inkluzive de la konsekraj formuloj, por la definitiva aprobo fare de la Sankta Patro.

Responde, venis jena letero (en itala lingvo) datita 9.8.1988: 

Respektinda Sinjoro, 

alvenis al ĉi tiu Kongregacio Via letero de 22.7.1988 pri la celebrado de la Sankta Meso en esperanto.

Kiel estis indikite en la antaŭa letero de ĉi tiu Kongregacio de la 30-a de majo 1988, por permeso al celebrado de la Sankta Meso en esperanto estas necese, ke estu aprobitaj de la Sankta Patro la formuloj de konsekro de pano kaj de vino.

Ĉar tio ankoraŭ ne okazis, ne eblas, ankaŭ en la kunvenoj de la esperantistoj kun internacia karaktero, utiligi ĉi tian lingvon por la eŭkaristia celebrado.

Por la festotaga ordono, oni partoprenu en la Meso kiu estas celebrata por ĉiuj.

En la kunvenoj, ĉu kun internacia karaktero, ĉu kun pli limigita karaktero, oni povos utiligi por la momento iun celebradon de la Vorto, por kiu nenia limigo ekzistas por la uzado de la lingvo esperanto.

Mi kaptas la okazon por esprimi al Vi la sentojn de mia aparta respekto. 

Eduardo Kard. Martínez Somalo

Prefekto 

Konkludo: ni bezonas multe da pacienco, multe da persisto, multe da fidemo...

al la indekso


 

TRA LA MOVADO 

* La revuo Evangeliaj Kajeroj (ĉe s-ro Philippe Cousson, Francio) konsideras la pretigon de plurlingva «Trezoro», pritraktanta la sferojn de teologio kaj religio kaj la apudajn sferojn. La respondeculoj de bibliotekoj kaj de dokumentadaj servoj, pritraktantaj tiujn sferojn, estas petataj indiki, kiun indeksadan lingvon ili uzas, kaj ĉu ili pensas kunlabori je tiu ĉi projekto. 

* La 9-an de junio 1988 s-ino Sidonie Scherpon (Vieno, Aŭstrio), oferema Esperantistino de pli ol 65 jaroj, festis sian 90-jariĝon. Ĉiam interesiĝeme kaj kiel eble aktive ŝi partoprenas la Esperanto-agadon; cetere, antaŭ nur kelkaj jaroj ŝi fariĝis Dumviva Membro de IKUE, pagante 20 jarkotizojn ! Ni kore bondeziras multajn pluajn jarojn da beno kaj sano.

al la indekso


 

ANONCETOJ

 

* Korespondi deziras Urszula Kulczycka, Zielona, Pollando. Ŝi estas 27-jara, ŝatas lingvojn, muzikon, literaturon kaj natiron, kaj havas intereson je turismo kaj reciproka gastado.

* Ĝoje ni informas pri la formado de nia internacia leteramika koresponservo. Ni agadas en la perado de eksterlandaj leteradresoj al hungaraj gekorespondantoj. Ni atendas leterojn en kia ajn lingvo; Internacia Leteramika Servo “Direkta”, Odz, Hungario.

al la indekso


 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS 

† Prof. Gaudenzio Pisoni, Italio (Plenumkomitatano de IKUE, elstara tradukisto; kelkaj liaj tradukaĵoj aperis ankaŭ en EK).

Ni memoru pri li en niaj preĝoj.

Al la funebranta familio, multajn kondolencojn.

al la indekso


 

Propono por kunlaboro

 

ĈU ALTERNAJ MESKANTOJ EN ESPERANTO? 

La liturgia reformo de la Dua Koncilio Vatikana malfermis vastan spacon por la kantado de strofoformaj himnoj nacilingvaj dum la celebrado de la meso. Sed samtempe oni komencis revivigi kaj revigligi la kantadon de la alternaj kantoj, konsistantaj origine el psalmo kun refreno (aŭ antifono), kiuj latine nomiĝas Introitus, Graduale, Alleluja, Offertorium kaj Communio. Jam en 1967 aperis la Graduale simplex (dua pligrandigita eldono en 1975), kiu por ĉiu liturgia tempo de la jaro kaj por kelkaj festoj prezentis sesopojn de alternaj kantoj en latina lingvo, kaj ekde 1970 sekvis nacilingvaj kolektoj, entenantaj aŭ la responsoriajn psalmojn de la misalo aŭ libere elektitajn alternajn kantojn por aliaj partoj de la meso.

Dum biblia semajnfino, kiu okazis antaŭ la 4-a Paska dimanĉo er Bad Wimpfen (F.R. Germanio), mi faris prelegeton kun testoj pri la demando, ĉu kaj kiamaniere oni ankaŭ kreu alternajn meskantojn en Esperanto. Por la testado mi elektis la psalmon 23 (22), kiu laŭ enhavo konformas kun la evangelio de la menciita dimanĉo, en la traduko de la Esperanta Misalo. Tiun ĉi tekston mi adaptis al ok nacilingvaj melodi-modeloj: unu angla, unu itala, du francaj kaj kvar germanaj. Kantoro el nia grupo kantis la psalmon en ĉiuj tiuj melodioj, oni diskutis ilin, fine oni decidis, ke unu el la francaj modeloj ŝajnas esti la plej taŭga, kaj oni kantis ĝin refoje en posta diservo.

Estiĝis do la projekto, krei esperantlingvan kolekton de responsoriaj psalmoj kaj de aliaj alternaj kantoj (ekz. psalmoj aŭ novtestamentaj tekstoj por kantado ĉe la komunio). Ĉar esperantistaj diservoj ne okazas ĉiun dimanĉon, oni povus limiĝi je la «komunaj» responsoriaj psalmoj, kiujn la misalo oficiale proponas por la diversaj liturgiaj tempoj (t. e. 19, 22, 23, 25 27, 34, 47, 51, 63, 66, 72, 85, 91, 95, 98, 100, 103, 104, 118, 122, 130 136, 145 - nombrado laŭ la hebrea teksto). Por la dua kolekto (la «komuniaj» kantoj) ankaŭ 20 ĝis 30 tekstoj sufiĉus.

Kompreneble mi ne intencas limiĝi partie je melodi-modeloj uzataj en iu ajn nacia lingvo, sed prezenti variecon kaj certan abundon. Mi do petas la legantojn de «Espero Katolika» sendi al mi kopie nacilingvajn melodi-modelojn de unu aŭ pluraj el la enkrampe cititaj psalmoj aŭ de aliaj kantoj, kiuj laŭ ilia opinio taŭgus por la adaptado de la esperanta teksto. Se temas pri oficialaj (aŭ nur ete modifitaj) bibliaj tekstoj, sufiĉus citi la lokon (ekz Flp 2, 6-11); se la teksto ne estas verkita en la latina, greka, germana, franca, angla aŭ itala lingvoj, mi petas aldoni laŭvortan tradukon en Esperanto. Bonvolu ne forgesi indikon pri rajtoj de aŭtoroj aŭ eldonejoj.

Anticipe kore kaj sincere dankas pri ĉiu kontribuo.

Guido Holz, F. R. Germanio

 al la indekso


 

SPRITAĴOJ DE LA DEZERTO-MONAĤOJ 

 

 

Diris laborema monaĥo al mallaboremulo:

«La laboro dolĉigas la vivon».

«Sed ne ĉiuj ŝatas dolĉaĵojn».

 

Monaĥoj diskutis pri la malutiloj de drinkado. Unu el ili diris:

«Plej grava damaĝo estas, kiam oni drinkas por forgesi, ĉar oni forgesas kiam oni devas ĉesi».

al la indekso