Enhavo de Espero Katolika numero 10/1988

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

 

Sur la kovrilo:  Orcagna, Edziniĝo de la Virgulino (Florenco, Italio, preĝejo Orsanmichele)

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj! 

jen en viaj manoj la oktobra numero de nia revueto, antaŭlasta por la kuranta jaro.

Ni scias, ke nia periodaĵo ne ĉiam aperas je ĝusta tempo, kaj ni aktive laboras por plibonigi la situacion; sed ankaŭ kelkaj (verdire, tro multaj) legantoj ne estas akurataj pagantoj... Bonvolu, ni petas, ĝustatempe pagi vian abonon, kaj averti pri tio la Centran Oficejon en Romo. Antaŭdankon!

Samtempe ni atentigas, ke la membro-kotizoj kaj la (eventualaj, sed tre bonvenaj) donacoj estas bezonataj ne nur por kovri la kostojn de presado kaj ekspedo de EK, sed ankaŭ por ebligi la multflankan agadon de IKUE, inkluzive de la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana, kies kostoj estas plene pagataj de IKUE mem. Kontribuojn oni bonvolu sendi rekte al IKUE (la monsendaĵoj al Vatikana Radio eniras ties kason!).

Sincere salutas

La Redakcio

al la indekso


 

Okaze de la 950-jara mortjubileo de reĝo Sankta Stefano (975-1038)

 

LA HUNGARA ŜTATA KAJ EKLEZIA ORGANIZOJ 

La hungara popolo, apartenanta al la finno-ugra lingvofamilio, fine de la naŭa jarcento (896-900) ekposedis la nunan patrion, la basenon de Karpatoj. Ĉi tiu rajdanta nomada tribo-federacio, parte pro instigo de diversaj regantoj, laŭ la kutimoj de la nomadaj popoloj faris militirojn en la teritoriojn de nunaj Aŭstrio, Bavario, Svisio, Norda Italio, Francio. «La hungaroj - notas en tiuj jaroj abato Regino de Prüm - venis kun tia nekalkulebla amaso, ke se la tero ne krevas kaj la ĉielo ne enterigas, alia ne venkas ilin».

En 955 la bone organizita feŭdisma armeo kaj kirasita kavalerio de la germana imperiestro Otto la Unua venkis apud Augsburg la hungaran armeon, brave batalantan, sed malpli bone armitan. La dukprincaj veziroj de la tribo antaŭsentis, post la malvenko, ke se ili ne volas perdi la hungaran popolon en la okupita baseno de Karpatoj, apud la riveroj Tiso (Tisza) kaj Danubo, ili devas adaptiĝi al la ekonomia kaj socia reĝimoj de la najbaraj ŝtatoj. Fine de la 900-aj jaroj, dukprinco Géza kaj lia fělo Vajk (pli poste Sankta Stefano) baptiĝis kaj baptigis la popolon, laŭ la romia kaj ne laŭ la bizanca rito.

Post la akcepto de kristanismo, la hungara reĝlando rapidege alkutimiĝis al la okcident-eŭropaj feŭdismaj cirkonstancoj. La bazon de potenco konsistigis la reĝaj ekleziaj bienoj. De 1001 ĝis 1038, reĝo Stefano organizis sian ŝtaton kun eksterordinara energio, kaj kun pensmaniero moderna rilate tiun epokon. Lia lando etendiĝis ekster la nuna Hungario: nordokcidenten, norden, orienten kaj sudorienten ĝis Karpatoj, suden ĝis la riveroj Sava kaj Danubo, kaj okcidenten ĝis la lasta linio de Alpoj.

 

Budapeŝto (Hungario); monumento al reĝo Stefano

 

La ekleziaj centroj fariĝis trezorejoj de la hungara kulturo. Reĝo Stefano en sia regno organizis dek episkopejojn. La unuaj episkopoj estis preskaŭ ĉiuj benediktanoj, sekvantoj de la nova kaj efika reforma movado de Klunizo (Cluny); laŭnacie, ili estis ĉeĥoj, italoj, francoj, germanoj. En 996 estiĝis la unua hungara monaĥejo, en Pannonhalma norde de lago Balatono; ĝi fariĝis la unua centro de mezepoka hungara scienca vivo. Pluraj episkopoj kaj abatoj havis literaturajn aktivadojn. La episkopo de Pécs, la franca Bonipertus, petis librojn de sia amiko el Chartres; kaj reĝo Stefano mem korespondis kun la abato de Klunizo.

Pro fervora agado de la cisterciana ordeno, ekde 1142 altniveliĝis la rolo de francaj ekleziuloj. La konstrua stilo de preĝejoj kaj monaĥejoj estis franc-romanika, ĝis ŝanĝiĝis la cirikonstancoj post la alveno de dominikanoj (1221) kaj franciskanoj (1232).

Apud la okcidenta tendenco, la hungara politiko starigis interrilatojn ankaŭ kun la bizanca kaj kun la rusa (Kieva) regnoj. Hungario havis rolon ankaŭ en la eksperimentoj, kiuj direktiĝis al la unuigo de la okcidenta kaj de la orienta Eklezioj.

Sŕndor Termes, Hungario

 al la indekso


 

BIBLIO: ĈU DIA AŬ HOMA PAROLO? 

Tre estimataj Sinjoroj Redaktoroj, 

mi ricevis numeron 1/1988 de EK kaj legis tie kaj tie ion el la enhavo. Kelkfoje mi miris iomete, ekzemple kiam oni faras eldirojn pri la Biblio. Sur paĝo 18 mi legas la jenajn vortojn, kiujn skribis episkopo Pichler en la prezento de la verko «La Biblio de Jerusalemo»:

«La Sankta Biblio estas vorto de Dio, la Nova Testamento estas vorto de Jesuo Kristo. Ĝi estas do senerara...»

Oni povus supozi, ke la verkinto de la artikolo estus farinta noton rilate al la deklaro de tiu episkopo. Fakto estas ja, ke la nuntempaj katolikaj spertuloj pri la Biblio iomete alie rigardas al la enhavo de la Biblio ol en la antaŭa kaj ankoraŭ pli fruaj jarcentoj. Aperis en la lasta kvindeko da jaroj diversaj libroj, en kiuj oni klarigas, kiel nuntempaj katolikaj (kaj ĝenerale kristanaj) spertuloj pri la Biblio rigardas al la enhavo de tiu «Malnova Sankta Libro». Laŭ la kompreno de la nuntempaj spertuloj la diversaj libroj el la Malnova Testamento komence estis «literaturaĵoj», verkitaj de ofte tre talentaj kaj piaj verkistoj. Kiam post la ekzilado al Babilono grupoj (restaĵoj) da Judoj estis revenintaj en Palestinon, sentiĝis iom post iom pli forte la bezono je io, kio kunigas la dise vivantajn Judojn. Ezrao ludis gravan rolon en la estigo unue de la «kvin libroj de Moseo» aŭ la «Pentateuchos» kaj plue de la Juda Biblio en la formo, kiel ni ankoraŭ nun konas ĝin. Klare tial estas, ke la Malnova Testamento ne enhavas la «vorton de Dio», sed pensaĵojn de homoj; ofte tiuj pensaĵoj estas tre saĝaj kaj imponaj vortoj, sed tamen, kiel oni nuntempe post treege serioza studado komprenas, ili estas, kaj tute klare, vortoj de homoj. Tial neeblas diri, ke la vortoj de la Malnova Testamento enhavas seneraran veron.

Kaj ĉu la Nova Testamento estas la vorto de Jesuo Kristo? Iu teologo foje diris, ke oni scias, kion aliaj homoj pensas kaj pensis pri Jesuo Kristo, sed kion Jesuo Kristo pensis pri si mem ni eĉ ne scias, ĉar ne estas konataj skribitaj verkaĵoj de Jesuo Kristo. La evangeliistoj rakontas en siaj evangelioj, kion ili sciiĝis pri la faroj kaj la eldiroj de Jesuo Kristo, parolante kun homoj el la unuaj kristanaj komunumoj. Estas preskaŭ tutcerte, laŭ la spertuloj pri la Nova Testamento, ke el la evangeliistoj neniu persone konis, vidis kaj aŭdis Jesuon Kriston. Tio estas komprenebla, ĉar la evangelioj aperis dekojn da jaroj post la tempo, en kiu Jesuo Kristo vivis sur la tero.

Ni trovas en la evangelioj tion, kion oni pensis pri Jesuo Kristo en la unuaj kristanaj komunumoj. Tiuj unuaj kristanoj estis grandparte homoj, kiuj venis el la judaismo al la kristanismo. Tiuj judaj kristanoj kredis, ke la Juda Biblio enhavas la «vorton de Dio». Tio, kio en tiu Juda Biblio estas antaŭdirita pri la venonta Mesio, devis tial nepre esti plenumita de Jesuo Kristo, kiu estas la promesita Mesio. Tial ni trovas en la envagelioj intermiksaĵojn de tio, kion Jesuo Kristo vere diris kaj faris, kaj de tio, kion Li nepre devus diri kaj fari kaj suferi por plenumi la antaŭdirojn en la Malnova Testamento.

Tial ni estu treege singardaj ĉe eldiroj pri la senerara vero, kiun enhavas la Malnova kaj Nova Testamentoj.

Kun kristanaj salutoj,

Christiaan M.N.T. Opt Roodt, Nederlando

 La letero de s-ro Op 't Roodt prezentas gravegan problemon.

Se la Biblio enhavas nur homajn vortojn, kiu do garantias nin kontraŭ iluzio? Ĉu la martiroj oferis sian vivon por obeo al homa parolo? Kion do signifus la vortoj de la apostolo Paŭlo: «Ni senĉese dankas Dion, ĉar, ricevinte per nia predikado la vorton de Dio, vi akceptis ĝin ne kiel homan vorton, sed, kia ĝi vere estas, kiel Dian vorton» (1 Tes 2, 13)? Ankaŭ la evangeliaj paraboloj pri la semo estus sensencaj, se ili koncernus ne Dian parolon.

Aliflanke: kion diri pri la konkludoj de la kleruloj, laŭ kiuj la Biblio estas frukto de tradicioj, de subjektivaj interpretoj fare de ties diversaj aŭtoroj? En la Biblio estas sciencaj malveraĵoj (ekz. leporo estas kalkulita inter la remaĉuloj: Rea 14, 7), memkontraŭdiroj (ekz. la inundego, aŭ diluvo, daŭris unu jaron laŭ unu aserto, du-tri monatojn laŭ alia: Gen 8).

Al ĉi tiu problemo oni donas unu el jenaj solvoj: 

La Biblio estas senplie parolo de Dio 

Ĉi tiu estas la starpunkto de la fundamentistoj, t.e. de tiuj kiuj asertas, ke ununura fundamento de la kredo estas la Biblio laŭvorte interpretita: «Dio uzis homojn por skribi la sciigojn, same kiel aferisto skribigas leteron per sekretariino. La sekretariino skribas la leteron, sed la letero enhavas la pensojn kaj la ideojn de la dunginto. Pro tio la letero estas de la aferisto kaj ne de la sekretariino: tiel la Biblio estas la Libro de Dio, kaj ne de la homoj uzitaj por ĝin skribi... Ĉio, kion la Biblio diras, estas vera. Eĉ kiam temas pri sciencaj aferoj, ĝi estas mirinde preciza...» (el libro de la Atestantoj de Jehovo, unu el la fundamentistaj sektoj). 

La Biblio estas nur homa parolo 

Sur la mala flanko estas la raciistoj. Ili deiras el la konstato, ke en la Biblio «ni ne trovos kontentigon de nia sciencula scivolo. Ekz., anstataŭ kronologion pri la formiĝo de la tera krusto, aŭ pri la stabiliĝo de la firmamento, aŭ pri la iompostioma evoluo de la vivo, anstataŭ la precizajn manierojn de estiĝo de la homa organismo, la Biblio prezentas nur priskribojn riĉajn je metaforoj kaj poezieco, en kiuj reeĥas la popolaj konceptoj, tute nesciencaj, de la antikva Oriento» (Galbiati-Piazza). La sama seniluziiĝo trafos tiun, kiu serĉos kronologian kaj historian precizecon en la eventoj antaŭ la epoko de reĝo Davido. La ofteco de la nombro 40 aŭ ties multobloj suspektigas, ke temas pri nombro ne efektiva, sed simbola. 

La Biblio estas parolo kaj homa kaj Dia; ĝi estas Dia mesaĝo 

Kontraŭ la du unuflankecaj respondoj (fundamentista kaj raciista), staras la tria solvo, kiu ekskuzivas nek la homan nek la Dian aspekton, kaj vidas en la Biblio la Dian mesaĝon.

Unuflanke, la Biblio havas tute homecajn karakterizojn: konstateblas en ĝi lingvoj, stiloj, literaturaj ĝenroj (historioj, legendoj, fabloj, paraboloj, poemoj, kantoj, paradoksoj, enigmoj, genealogioj, leĝoj, proverboj ktp ktp), laŭ la kutimoj, pensomanieroj, popolsciencaj konceptoj de la diversaj tempoj, lokoj kaj aŭtoroj.

Aliflanke, la religiaj mesaĝoj de la Biblio estas inspiritaj de Dio. «Por la kompono de la Sanktaj Libroj - deklaris la Dua Vatikana Koncilio - Dio elektis kaj uzis homojn kun ties ecoj kaj kapabloj, por ke per Lia agado en ili kaj tra ili, ili verku, kiel veraj aŭtoroj, ĉiujn kaj nur tiujn aferojn, kiujn Li volis ke estus skribitaj. Ĉar do ĉion, kion la inspiritaj aŭtoroj (aŭ hagiografoj) asertas, oni devas taksi asertita de la Sankta Spirito, konsekvence oni devas taksi ke la libroj de la Biblio instruas certe, fidele kaj senerare la veron, kiun Dio volis liverita en la Sanktaj Skriboj, por nia savo». La Biblio, kiel diris la fama itala astronomo Galilei, ne klarigas kiel iras la ĉielo, sed kiel iri al la Ĉielo. Ekzemple: Gen 1 ne klarigas kiel formiĝis la kosmo (temas pri primitiva, populara priskribo), sed ĝi asertas, ke: 1) ĉio devenas de Dio; 2) ĉio kreita de Dio, inkluzive la sekson, estas bona. 

Konkludo 

Je la aserto de s-ro Op 't Roodt, ke «ne eblas diri, ke la vortoj de la Malnova Testamento enhavas seneran veron», ni konsentas rilate la sciencan kaj la historian aspekton. Rilate la religian aspekton, la libroj de la Malnova Testamento «malkaŝas al ĉiuj la konon de Dio kaj de la homo, kaj la manieron per kiu la justa kaj kompatema Dio rilatas al la homoj. Ĉi tiuj libroj, kvankam ili enhavas neperfektajn kaj portempajn erojn, montras tamen veran Dian pedagogion» prepare al la plena revelacio en Jesuo Kristo (Dua Vatikana Koncilio).

Rilate Jesuon, la evangeliistoj ne citas lin laŭvorte: «Ili skribis la kvar evangeliojn elektante kelkajn el la multaj aferoj tradiciitaj parole aŭ skribe, iujn resumante, aliajn klarigante en rilato kun la situacio de la eklezioj, gardante la predikan karakteron, ĉiam tamen raportante pri Jesuo kun sincero kaj vereco. Ĉar ili - ĉerpante ĉu je siaj memoroj ĉu je la atestado de tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la parolo - verkis kun la intenco sciigi al ni la verecon de la aferoj, pri kiuj ni estas instruitaj (kp Luk 1, 2-4)» (Dua Vatikana Koncilio).

La katolika Eklezio kredas ke, kvankam ne per la samaj vortoj, la Evangelio enhavas senerare la veron, kiun la Ĉiela Patro per Jesuo Kristo sciigis al la homoj; kaj ĝi taksas sia tasko transdoni tiun veron fidele, «ne falsante la vorton de Dio» (2 Kor 4, 2).

Battista Cadei

al la indekso


 

«FARU, KE MI RICEVU VIDPOVON!»

(Mar 10, 46-52)

(Meditado al la 30-a dimanĉo ordinara, jaro B, 23.10.1988) 

Li aŭdas la bruon de hom-amaso. Li ne scias, kion signifas ĉi tiu bruo. Li estas blindulo, almozulo. Li estas la filo de Timeo, Bartimeo. Oni diras al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.

Verŝajne Bartimeo jam aŭdis, ke ĉi tiu Jesuo estas la «Profeto», la filo de Davido, verŝajne, eble. Li ankaŭ aŭdis, ke Jesuo sanigas la malsanulojn. Pro tio Bartimeo nun krias, kriegas: «Jesuo, filo de Davido, kompatu min!».

Lia kriego ĝenas la homojn akompanantajn Jesuon. Ili volas lin silentigi. Li nur pli laŭte kriegas: «Filo de Davido, kompatu min!».

Jesuo aŭskultas, Li aŭdas lian kriegon. Li haltas kaj diras: «Alvoku lin!».

Kaj nun la homoj ne plu povas silentigi lin. Kontraŭe, la samaj homoj diras nun al li: «Kuraĝu, Li alvokas vin!».

Bartimeo venas al Jesuo. Jesuo vidas lin veni: nesekure li iras. Provu iri en hom-amaso, tra hom-amaso sen vidi ion, sen vidi la celon. Verŝajne li etendas la manojn, palpserĉante la vojon. La evangeliisto ne raportas, ke iu ajn lin gvidas aŭ helpas lin. Finfine li staras antaŭ Jesuo. «Kion vi volas, ke Mi faru al vi? Stranga demando de Jesuo! Li ja vidas, ke Bartimeo estas blinda. Sed Li igas Bartimeon esprimi sian peton; li devas konfesi sian malsanon, sian blindecon. Samtempe li devas konfesi sian kredon, sian konfidon al Jesuo, ke Li povas, kapablas lin sanigi.

«Iru! Via kredo vin savis!» estas la respondo de Jesuo, kaj tuj Bartimeo povas vidi. Jesuo ne diras: «Mi volas, ke vi povu vidi!» Li ne tuŝas la okulojn de Bartimeo. Ne, Li nur diras: «Via kredo vin savis!». Li diras «savi», ne «sanigi»!

Ankaŭ ni aŭdas ĉi tiun vorton de Jesuo, Li diras ĉi tiun vorton ankaŭ al ni. Sed ni ne estas blindaj, ne estas blinduloj! Mi opinias, ke ĉiu el ni estas blindulo, ie kaj iam, eĉ se ni havas bonegajn okulojn! Mi ne pensas pri la ĉiutagaj aferoj, ke ni ne vidas aĵojn antaŭ «nia nazo». Mi pensas pri la okuloj de nia koro, kiuj ofte ne bone vidas. «Oni nur vidas bone per la koro», diras la vulpo al la Eta Princo. La okuloj de nia koro bone vidas, se ili vidas amante. Niaj korpaj okuloj vidas nur la eksteran bildon de nia proksimulo. Ili ofte ne atentas nian proksimulon, ankaŭ la okuloj de nia koro povas ignori nian proksimulon, ĉar ni estas egoistaj, ĉar niaj propraj zorgoj estas tiel grandaj kaj gravaj, ke ni ne povas vidi super ili.

Multe da aferoj ankaŭ povas forpreni de mi la vidpovon de mia koro: eble suferado, doloroj, danĝeroj ktp. La danĝero estas ĉiam denove grandega, ke ni perdas ĉi tiun vid-povon! Ĉiam denove ni devas peti la Sinjoron: «Faru, ke mi ricevu la vid-povon de mia koro! Donu al mi la gracon rimarki, ke mi estas blinda! Helpu min, rimarki mian blindecon! Igu min krii al Vi! Donu al mi la Kredon, ke Vi volas min savi el la blindeco de peko! Vi estas la lumo de la mondo, estu ankaŭ mia lumo, por ke mi vidu Vin en miaj proksimuloj. Estu mia lumo, por ke mi sekvu vin kiel Bartimeo!».

Ni fidu Lin! Li aŭskultas nin, ĉiam!

Fratino Theotima Rotthaus, F.R. Germanio

al la indekso


 

Dediĉita al tiuj, kiuj sincere serĉas Dion

 

ENKONDUKO EN LA KRISTANISMON (13)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto

 sesa parto -. sepa parto - oka parto - naŭa parto - deka parto - dekunua parto - dekdua parto

 

La sakramentoj por vivi kristane 

Jesuo Kristo, nia Savanto, agadas en la Eklezio interalie per la sakramentoj, kiuj akompanas ĉiujn etapojn de la homa vivo, ekde la naskiĝo gis la morto.

La bapto estas la sakramento de la spirita naskiĝo. Ekstere ĝi konsistas el lavo (aŭ bano) per akvo. Per ĝi Kristo purigas la homon el ĉiuj kulpoj, igas lin intima kun Dio, sanktigas lin per la Sankta Spirito. Responde al tiu donaco, la baptito sindevigas vivi kristane. La kristanaj gepatroj kutime petas la bapton ankaŭ por siaj ĵusnaskitaj gefiloj, por frue havigi al ili la Diajn donacojn. La mankon de konscio en la etaj infanoj momente kompensas la kristana komunumo, kiu sindevigas evoluigi en ili la ĝermon de la kristana vivo metitan en ili per la bapto.

Per la konfirmacio la Sankta Spirito donas al la kristano spiritan maturiĝon kaj fortecon, por ke li estu atestanto de Kristo en la mondo.

La eŭkaristio havigas al la kristanoj, kiel spiritan nutraĵon, Jesuon mem. Fakte, dum sia vespermanĝo, li prenis panon, kaj dankpreĝinte, li ĝin disrompis kaj disdonis, dirante: Prenu kaj manĝu: ĉi tiu estas mia korpo. Poste li prenis vinon kaj ĝin disdonis al la disĉiploj, dirante: Prenu kaj trinku: ĉi tiu estas mia sango. Kaj li aldonis: Ĉi-tion faru memorige pri mi (kp Luk 22,19-20). Por obei ĉi-tiun ordonon, la Eklezio celebras la eŭkaristion. Per ĝi, en la pano kaj la vino Jesuo mem unuiĝas al sia disĉiplo, lin sanigas spirite, kaj fortikigas sur la vojo de la kristana vivo.

La pek-pardono (aŭ pento-sakramento) resanigas la kristanon el la spiritaj malsanoj kaj vundoj, kiuj povas esti eĉ mortigaj. Fakte la spirita vivo povas eĉ perei pro grava kulpo kontraŭ Dio aŭ kontraŭ la morala ordo de li fiksita. La kristano, kiu eventuale tiumaniere foriĝis de Dio, ne plu estas viva membro de la Eklezio, kvankam ekstere li ankoraŭ apartenas al ĝi. Sed la Dia kompatemo estas granda por ĉiuj kiuj sincere pentas. Jesuo partoprenigis ankaŭ al siaj disĉiploj la povon pardoni la pekojn: Kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas... Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estos pardonitaj; kies vi retenos, ili estos retenitaj (Joh 20,21-23). Malkaŝante al pastro sian kulpon kaj sian sinceran penton, la kristano ricevas pardonon, kaj redignigon kiel filo de Dio kaj membro de la Eklezio. En la konfespreno la pastro rolas ennome de Dio, kiel reprezentanto de lia korfavoro. Rilate al tio kion li konfese aŭskultas, li estas devigata al plej rigora sekreto. En la historio estis kazoj de pastroj, kiuj preferis morti ol perfidi konfes-sekreton.

Per la sankt-oleado Kristo proksimigas al la korpe malsana homo, por ke li, partoprenante en lia suferado kaj morto, partoprenu ankaŭ en lia glora resurekto.

La ordino estas sakramento, kiu konsekras la episkopojn, pastrojn kaj diakonojn, por ke ili speciale daŭrigu kaj pluvastigu la novan, spiritan vivon en la popolo de Dio.

En la Kristana geedziĝo la viro kaj la virino unuiĝas, por sin reciproke helpi kaj plibonigi. Ĝi donas la gracon manifesti la amon de Dio en la reciproka fideleco kaj en la transdono al la gefiloj de la kristanaj kredo, espero kaj amo. 

Proponoj 

1) Legi Joh 3,1-21 (Jesuo anoncas spiritan renaskiĝon); Mat 9,1-8 (sanigo kiel signo de pardono); Joh 6,1-71 (Jesuo pano de vivo); Jak 5,14-15 (sanktoleado); Efe 5,21-6,4 (kristana geedziĝo).

2) Esti danka pro la sakramentoj.

3) Preĝi: Ho bona Jesuo, kompatu min.

P. Rossano - B. Cadei

al la indekso


 

EVOLUO

 

Kiam la pekulino ekstaris antaŭ Kristo,

ŝi al la ter’ rigardis perplekse kaj kun honto,

konscia pri la kulpo, sen penso je rezisto,

nur la okul’ spegulis angoron pri l’ estonto.

 

Nun tio ne okazas. Libero regas plene,

adult’ ne estas kulpo, sed kaŭz’ de gaja ŝerco,

virin’ adulti rajtas, adultas do senĝene,

kaj peko estas nure por plua pek’ ekzerco.

 

Kazimierz Szczurek, Pollando

 al la indekso


 

 

ĈU GEFRATOJ DE JESUO? 

En radioprogramo oni legis leteron kun demando, ĉu gefratoj de Kristo estis gefiloj de Maria. La Evangelio rekte ne donas respondon al tio, kaj oni diris: nu, eble tiuj estis gefiloj de Maria (?!), aŭ eble gekuzoj de Kristo. Mi opinias, ke neeblas ke Maria, post nasko de Filo de Dio, povus havi aliajn infanojn. Ĉu vi povas ion pri tio skribi? Victor Vasilević Podoljan, Sovetunio 

Por respondi la demandon de s-ro Podoljan, ni deiras el la Bibliaj tekstoj. La Evangelio asertas la virgecan koncipiĝon de Jesuo: Luk 1, 34-35 kaj Mat 1, 18. Mateo aldonas, ke Jozefo ne havis geedzrilaton kun Maria antaŭ la naskiĝo de Jesuo. Krome, la Nova Testamento plurfoje mencias gefratojn de Jesuo (ekz. Mar 6, 3).

Kion do ni diru pri la titolo «Virgulino», aŭ «Ĉiam Virga», kiun katolikoj kaj ortodoksoj donas al Maria ekde la unuaj jarcentoj? Jen, mallonge, kion oni povas respondi:

1) La esprimo «fratoj kaj fratinoj de Jesuo» ne pruvas, ke ili estis gefiloj de la sama patrino, ĉar en la Biblio plurfoje tiuj terminoj temas pri kuzoj, nevoj, parencoj, duonfratoj. Kelkaj ekzemploj: Gen 11, 27 kaj 13, 8 (Lot, nevo de Abrahamo, estas nomata frato); Gen 29, 10 kaj 29, 15 (Labano, onklo de Jakobo, vo kas lin «frato»; la londona Biblio tradukas: «parenco»); 1 Kron 15, 5 (la 112 fratoj de Uriel tutcerte estas ne ĉiuj sampatrinaj).

2) En Mar 6, 3 Jakobo kaj Joses estas menciitaj kiel fratoj de Jesuo: en Mar 15, 4 ili estas menciitaj kiel filoj de virino, ankaŭ nomata Maria, sed malsama ol la patrino de Jesuo.

3) Mar 6, 3 diras, ke Jesuo estas la filo de Maria (ne unu el la filoj de Maria: la greka originalo havas la artikolon).

4) Ankaŭ la frazo de Mat 1, 25, ke Jozefo «ne havis geedzrilaton kun ŝi antaŭ kiam ŝi naskis la filon», ne pruvas ke post la naskiĝo de Jesuo tiaj rilatoj okazis. Jen simila Biblia frazo: «Miĥala, la filino de Saul, ne havis infanojn ĝis la tago de sia morto» (2 Sam 6, 23): memevidente, ŝi ne havis infanojn postmorte…

Do: la Nova Testamento ne pruvas, ke, post la virgeca naskiĝo de Jesuo Maria havis infanojn. Verdire, ĝi ankaŭ ne pruvas la malon.

La kristanaj generacioj ekde la pratempo, malgraŭ la kontraŭdiroj de la juda medio, taksis Marian kiel modelon de virgeco, rigardata ne kiel manko, se kiel valoro por la regno de Dio.

Battista Cadei

al la indekso


 

Prelego pri Esperanto-tradukoj de la Biblio (dekunua parto)

 

LA NOVA EKUMENA TRADUKO DE LA BIBLIO (3)

 

unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto - kvina parto -

 sesa parto - sepa parto - oka parto - naŭa parto - deka parto

 

Biblia Terminaro 

Ni mem eldonis terminaron por bibliaj studoj, kiu aperis en 1973, ĉar ne ĉiuj bibliaj vortoj estas en PIV. La teksto de tiu verko estas farita de John Rust, angla esperantisto, kaj ĝi havas kuriozan historion.

Prof. Rust vivis sola en kolegio. Li estis laiko, kiu interesiĝis pri bibliaj temoj kaj verkis diversajn artikolojn ankaŭ por Biblia Revuo. Dum tri aŭ kvar jaroj li skribis kaj eĉ eltrovis novajn bibliajn esprimojn, kiel necesas en esperanto por ĉiuj fakoj specialaj. Li multe laboris en biblia branĉo. La tekstojn li kutimis dissendi tra spertuloj antaŭ ol ilin eldoni. Ekzempleron de la Biblia Terminaro li sendis ankaŭ al mi, en 1967/ 1968. La saman tekston maŝinskribitan li sendis al iu ortodoksulo, alian al protestanta fakulo, t.e. al 4 aŭ 5 personoj, petante ilin trarigardi, korekti kaj resendi al li. Tiel, farinte mian taskon, mi resendis al li la korektitan tekston. Bedaŭrinde antaŭ ol la redakcio de IABO ricevis la definitivan tekston por ĝin publikigi ĉe sia eldonejo, li subite mortis. Mi memoras, ke dum la kongreso en Londono mi serĉis liajn skribaĵojn. Mi trovis lian loĝlokon, sed oni diris al mi ke ĉiuj liaj manskribitaj verkoj estis forĵetitaj. Nur la presitajn verkojn oni donis al la biblioteko de la esperanto-asocio de lia urbo. Sed la aliajn oni metis en sakojn kaj oni forĵetis. Poste mi denove skribis al multaj personoj de tiu regiono. Sed neniu sciis ion, pro tio ŝajnis ke ĉio estas detruita. Kiam la tekston oni ne plu sukcesis trovi, tiam ni faris alvokon: Ĉu en la mondo estas iu, kiu hazarde posedas tekston de la Biblia Terminaro de li senditan, kiam li estis petanta korektojn? Kaj ni trovis tiun ortodoksulon, loĝantan en Finlando, kiu skribis, ke la teksto de tiu verko restis ĉe li, ĉar li ne havis la monon por ĝin resendi al Anglujo. Baldaŭ oni sendis al li la monon, petante alsendon per registrita poŝto, plian monon oni sendis al li por ke li ankaŭ fotokopiu tiun ekzempleron. Li faris ĉion, kaj ni presis la tekston post plia polurado de Prof. Broadribb. Kaj nun ni havas tiun biblian terminaron. Kiuj deziras studi esperantlingve Biblion, trovas nun en la Biblia Terminaro esperantigitajn vortojn. 

Biblia vortaro 

Multaj bibliaj terminoj vere estas bezonataj ĉar ili ne troviĝas en PIV. Estas pro tio ke ni decidis poste eldoni ankaŭ apartan grandan biblian vortaron. Ni entreprenis fari tion, kajeron post kajero, en Biblia Revuo, dun multaj jaroj. Post dek jaroj de laboro, ĉar ni anoncis ĝin en la unua numero de la Biblia Revuo komence de 1975 kaj ni komencis ĝin aperigi en ĉiu numero de Biblia Revuo, ekde la 3-a de tiu jarkolekto. Biblia Revuo aperos dum ĉi tiu jaro kompleta. Oni povas diri ke ĝi estas daŭrigo de la Terminaro por Bibliaj Studoj. Sendube ĝi estas utila, ĉar en esperanto ne ekzistas vortaro tia. Pastro Paruzel, kiu komencis la eldonon de ĉi tiu Biblia Vortaro, la antaŭan jaron t.e. en 1974, aperigis en multobligita formo liston de ĉiu nomoj, kiuj troviĝas en la Biblio. Apud ĉiu nomo li metis ankaŭ la ĉapitron kaj la versegon de la libro, kie estas tiu nomo. Pro tio estis tre facile al tiuj kiuj poste laboris en ĉi tiu entrepreno, jam havante la liston de la nomoj: ili devis nur ampleksigi ilin. Ni decidis nun ne pli longe prokrasti la eldonon de la Biblia Vortaro. Ĝi helpos, kiel oni jam diris, ne nur la Judojn kaj la Kristanojn, sed ankaŭ tiujn kiuj ne konas la jud-kristanan revelacion. Oni devas ĉiam memori nian intencon, ke la Biblio estu komprenebla ankaŭ de tiuj, kiuj ne konas la jud-kristanan revelacion. Ĝi faciligos la komprenon de la Biblio al tiuj, kiuj ne estas alkutimiĝintaj al ĝiaj principoj kaj utilos en la klarigado de la ekzegezaj tekstoj al la spertuloj mem, kiuj en la internacia lingvo nenion similan trovas pri Biblio. Samtempe ni daŭrigas la ekumenan tradukon de la Sankta Skribo, kaj kompreneble ĉi tiu vortaro helpas tiun redaktadon. 

Kondiĉoj por la kunlaborantoj 

Nun pri la nova traduko de la Biblio en esperanto fare de IABO. Mi povas certigi pri la seriozeco de la entrepreno. Nenion oni lasas al la kazo aŭ al la volonto de tradukantoj. Ili estas invitataj sekvi precizajn regulojn. Alie oni ne akceptas iliajn verkojn. Pro tio oni devis malfruiĝi en la laboro, ĉar ne estas facile trovi kompetentulojn, kiuj povas koni ĉiujn necesajn lingvojn. Ankaŭ pri tio oni serioze procedis, ĉar kiam iu volis esti kunlaboranto li devis plenigi folieton kun multaj informoj; same se iu volis esti membro de la komitato preparanta la novan biblitradukon. Nur post ĝia ricevo oni komunikis pliajn detalojn pri kiuj iu povus helpi, konforme al siaj kompetenco kaj intereso. Ni volis scii kompreneble la nomon, la adreson, la publikigitajn librojn kaj artikolojn biblirilatajn, edukon, profesiajn diplomojn kaj honoron, specialan kompetenton por eniri la komitaton. Ne sufiĉas diri: «Mi konas la grekan lingvon» aŭ la hebrean. Oni devis indiki la scion pri tiu lingvo; kiom da jaroj oni ĝin formale studis. Tiel pri la scio de la aramea lingvo; ankaŭ ĉi tie kiom da formalaj jaroj oni ĝin studis. Se iu deziris helpi en la traduko de biblia libro li devis skribi ankaŭ pri esperanto: «En kiu jaro li lernis esperanton, kiom da diplomoj pri esperanto li havas, aŭ kiel pruvi sian kompetenton pri esperanto». Tio, anstataŭ kuraĝigi, malkuraĝigas, ĉar estas multaj, kiuj diras: - Jes, mi deziras helpi - sed aŭ ne havas kompetenton aŭ poste havas nenion. Ni volas scii ankaŭ - nur pro kompleteco de informoj - religion kaj konfesion, substrekante ke tiu respondo neniel influas la partoprenon en la entrepreno.

Ni petis ankaŭ ke oni bonvolu indiki specialajn interesojn, dezirojn, kondiĉojn de la kunlaborado kaj aliajn informojn, kiujn ni devus scii, por pli bone utiligi la helpon. Kaj ĉiu poste subskribis la akcepton de la principoj kaj gvidlinioj de la projekto. Ni akceptis neniun, kiu ne konsentis pri niaj reguloj, ĉar ni deziras, ke la teksto de la Ekumena Traduko de la Biblio estu laŭ ĉi tiuj principoj.

Sac. Angelo Duranti - (daŭrigota)

al la indekso


 

PRI NIA REVUO 

Estimataj samideanoj en Kristo, 

jam de longe mi deziras skribi al la redakcio de EK por esprimi kelkajn opiniojn pri EK mem, kaj aliaj aferoj.

Unue mi devas peze plendi pri la eldonado de EK. Numero 6/1988 alvenis al miaj manoj meze de julio. Nu, konsideru bone ke EK eĉ devas vojaĝi eksterlanden. Se oni proponas la junian preĝintencon meze de julio, kio efikas?

Estas nepre nepra afero, ke oni eldonu EK frutempe. Se oni parolas per artikoloj pri Karesmo, kiam ĝi jam pasis kaj estas jam Pasko, do por kio oni artikolas?

Tial vi devas pretigi artikolojn pri Karesmo jam por la februara numero, kiu devas esti sendata frue en januaro. Certe, mi ne konas problemojn de la EK-redakcio, sed mi pensas ke unue venas la enhavo. Do, se oni ne sukcesas eldoni la primonatajn aferojn ĝustatempe, transsaltu unu numeron!

Mi kredas, ke ne devas esti tiel malfacile pretigi artikolojn du monatojn antaŭe, kiam oni bone scias, kio okazos en tiu tempo (la liturgia jaro estas ĉiam la sama!).

Aŭ ĉu mankas artikoloj? Pri tio ĉi mi ne havas respondon. Mi mem klopodas trovi artikolojn, instigas verki, ktp. sed ne ĉiam mi sukcesas. Lastfoje mi partoprenis en Biblia Semajno en Camaldoli pri la libro Ester en la hebrea tradicio. Ĝi estas tiel bela, ke mi tuj instigis la gvidantinon (fratinon Jacqueline des Rochettes, el la filinoj de Cion) pretigi artikolon aŭ resumon pri la Semajno. Ŝi entuziasme akceptis. Mi ankaŭ instigis nian membron P. Renato Gallotti verki ion por EK: li promesis prepari materialon, kiun li tradukos per mia helpo.

Estu klare, ke mia klopodo iras cele al plialtigo de la nivelo de EK. Vere mi opinias, ke se ne pro la ĉiumonata paĝo fare de fratino Theotima, la EK-nivelo estus tre malalta. Prenu tion kiel instigon, ne kiel ofendon.

Mauro Ortelli, Italio (sekretario de la itala sekcio de IKUE)

 Kara Mauro,

vi tuŝis, ho ve, akre doloran punkton, super kiu ni ĉiufoje baraktas, kun rezultoj... kiujn vi konstatas. Unu nura konsolo estus, ke aliaj, prestiĝaj E-revuoj eĉ plimulte limakas: sed ĉi tiu ne estas serioza argumento.

Kion do fari? Foje la redaktoroj ne havas tempon; aŭ, se ili tempon havas, la presisto estas tro okupita; aŭ la presmaŝino difektiĝas; aŭ la poŝto strikas aŭ misfunkcias... Sufiĉas, ke unu el ĉi tiuj ĉeneroj blokiĝas, por ke la malfruiĝo... estu garantiata.

Ekde januaro 1989 ne plus aperos artikoloj pri monata preĝintenco; ankaŭ la eventualaj artikoloj de fratino Theotima ĝenerale ne estos ligitaj kun aparta dato. Krome, ni klopodos apliki vian konsilon aperigi unu monaton pli frue la eventualajn artikolojn ligitajn kun specialaj datoj. Sed kredu nin: tio ne ĉiam estas facila.

Ĉiuokaze, dum ni dankas pro la instigoj kaj konsiloj, ni esperas je komprenemo via kaj de ĉiuj legantoj... kiam niaj klopodoj ne sukcesos.

La Redakcio

 al la indekso


 

ANONCETOJ

* Mi estas 41-jara instruistino pri geografio, edziniĝinta. Miaj interesoj estas: geografio, astrologio, turismo, muziko. Mi deziras korespondi. S-ino Bozena Slezak, Lodz, Pollando.

* Mi estas 17-jara studento. Mi dezirus korespondi (laŭeble kun samaĝuloj) pri vivo, junularaj problemoj, historio kaj diversaj temoj. F-lo Jaroslav Jana, Proseĉ u Skutce, Ĉehoslovakio.

* Mi estas komencantino. Mi havas 58 jarojn, kaj mi estas oficistino. Ankaŭ mia edzo lernas Esperanton. Mi deziras korespondi por ekzerci la lingvou­zon. S-ino Stanislawa Narlik, Gdansk, Pollando.

* Mi havas intereson korespondi kun italaj katolikaj Esperantistoj, pri kulturaj temoj kaj bona amikeco. S-ro Manuel Romero Gomez, Pontevedra, Hispanio.

* Mi deziras korespondi. Mi havas 40 jarojn, kaj estas flegistino. Mi interesiĝas pri religio, medicino, psikologio, radioestezio, turismo. Mi ankaŭ kolektas bildkartojn. S-ino Barbara Długosz-Lewicka, Zielona Gora, Pollando.

* Mi estas 25-jara studento pri teologio. Mi tre volus korespondi kun italaj amikoj. S-ro Zenon Szczachor, Krakow, Pollando.

* Mi estas 21-jara fraŭlo. Mi studas en la Politekniko de Krakovo, sed naskiĝis kaj loĝas en malgranda urbo. Mi ŝatas ludi gitaron kaj kanti pri vivo kaj amo. Mi deziras korespondi. F-lo Krzysztof Łaba, Krosno, Pollando.

 al la indekso


 

MEDITOJ

 

• «Jesuo diris: Mi gloras vin, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, ke tion vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj» (Mat 11, 25).

Unu el la plej skuaj kaj plej konsolaj veroj de la evangelia bon-mesaĝo estas ke antaŭ Dio eĉ la plej etaj kaj laŭdire plej sensignifaj homoj estas dignaj kaj valoraj, kaj ke la mirindaĵojn de la Dia amo pli multe komprenas la simplaj, la senpretendaj, la malkleraj, kaj malgrandaj, ol la laŭdire granda homoj de la mondo.

 

• «Dum la du disĉiploj interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili. Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili ne rekonis lin» (Luk 24, 15-16).

Tre ofte, en nia vivo okazas io sama, ĉar nia kredo estas tiel malfortika, ke ni pensas ke Dio estas for de ni, aŭ tute ne zorgas pri ni. Sed Dio Patro tute ne povas malzorgi pri siaj filoj.

 

• Ho Dio. Vi estas nia Kreinto. Vi estas bonkora kaj via kompato estas senlima. AI vi la laŭdo de ĉiu kreaĵo. Ho Dio. Vi donis al ni, la homoj, internan leĝon, laŭ kiu ni devas vivi. Fari vian volon estas plenumi nian taskon. Sekvi viajn vojojn, estas koni la pacon de la animo. Al vi ni oferas nian obeemon. Gvidu nin en ĉiuj iniciatoj kiujn ni entreprenas sur la tero. Liberigu nin de niaj malvirtaj emoj, kiuj disigas nian koron for de via volo. Ne permesu, ke, alvokante vian nomon, ni pravigu la homajn malordojn. Ho Dio: Vi estas la unusola. Al vi iras nia adorado. Ne permesu, ke ni malproksimiĝu for de vi. Ho Dio, juĝanto de ĉiuj homoj, helpu ke ni apartenu al viaj elektitoj en la lasta tago. Ho Dio, aŭtoro de la justeco kaj de la paco, donu al ni veran ĝojon, aŭtentikan amon, kaj daŭran fratecon inter la popoloj. Plenigu nin per viaj donacoj por eterne. Amen.

(Preĝo de Papo Johano Paŭlo la Dua antaŭ la Islamanaj junuloj en Maroko).

 

al la indekso


 

AFORISMOJ

 

• Dio estas al ni Patro, laŭmezure ke ni estas inter ni fratoj.

• La homo estis koto antaŭ la blovo de Dio. Se tiu blovo ĉesas, koto li refariĝas.

• Serĉu en la homo la bonajn ecojn. La malbonajn malkaŝos li mem.

• La leĝo de plimulto ne validas pri konsciencaj demandoj.

• Kiam ŝajnas neeble ke Dio estas, ĝuste tiam Li estas.

• Dolĉaĵo uzata kiel medikamento fariĝas maldolĉa.

• Al falinta arbo ĉiuj alkuras por eltiri brullignon.

• Ne ekzistas surdulo kiu ne aŭdas tion kio al li avantaĝas.

• Multaj pastroj opinias ke la fideluloj estas nebonaj kristanoj, nur ĉar tiuj enuas kaj oscedas dum iliaj predikoj.

• Bone paroli ne rajtigas longe paroli.

• La menso estas kiel paraŝuto: ĝi funkcias nur malfermite.

• En sia plej vasta senco, la amo estas la nerezistebla ĉarmo, kiu logas ĉiujn estaĵojn; sekreta parenceco, kiu ilin kunigas; lumero, kiu ilin eternigas: kaj ĉi-sence ĉio en la kreaĵaro estas amo.

• Vera amo estas kiel fantomo: ĉiuj ĝin priparolas, sed neniu ĝin vidas.

• La amo ĉiam estas ora ŝtuparo, tra kiu la koro alsupras al la ĉielo.

• Ĉio, kion ni scias pri la amo, estas ke la amo estas ĉio.

• Nur unu vorto nin liberigas el la tuta pezo kaj suferado de la vivo: amo.

• Por ke amo naskiĝu, ĝermu kaj floru, necesas varma sunradio.

• Amo esta reĝo de la junuloj kaj tirano de la maljunuloj.

• Dio donis unu solan vojon al la vivo: la amon; unu solan vojon al la feliĉoj: la amon; unu solan vojon al la perfekteco: ankoraŭ la amon.

• Feliĉo estas amo, nenio alia. Kiu kapablas ami, tiu estas feliĉa.

• Nematura amo diras: mi vin amas, ĉar mi vin bezonas. Matura amo diras: mi vin bezonas, ĉar mi vin amas.

al la indekso