Enhavo de Espero Katolika numero 2/1990

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: hungara soldato detruas la feran  kurtenon

 

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

  • ENKONDUKO

  • LA PAPO, KIU VENKOBATIS MARKSON (D. Del Rio)

  • VI, HO ETERNULO, LOĜIGAS MIN SOLA SEN DANĜERECO (Th. Rotthaus)

  • DUDEK JARCENTOJ DE KRISTANISMO (jaroj 700-799)

  • ESTI MISIISTO HODIAŬ: KONTRIBUO DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ (L. Longoni)

  • MONTETO DE KRUCOJ - LA SANKTA LOKO DE LITOVOJ (M. Łaba)

  • MOVADE

  • KORESPONDE (D. A. Cotarelo Garcia)

  • AFORISMOJ

  • LANDAJ REPREZENTANTOJ DE IKUE

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj, 

“Malfermi niajn korojn al Dio, malfermi niajn korojn al la mondo” povus esti vivplano de ĉiu kristana esperantisto. Nia revueto iel intencas helpi al tio.

Ni esperas, ke ĝi povos plenumi sian taskon, kaj ke vi renovigos al ĝi vian abonon...

Ĉiuokaze ni deziras al vi ĉion bonan

La Redakcio

al la indekso


 

LA PAPO, KIU VENKOBATIS MARKSON

 

La matenon de la unua de decembro 1989, papo Wojtyła leviĝis je la kvara, du horojn pli frue ol kutime. Li ekpreĝis, kaj lia interparolo kun Dio daŭris longe. Li preĝis sole, poste li vokis siajn plej striktajn kunlaborantojn, kaj invitis ilin turni sin al la Madono de Fatimo. En Fatimo, en 1917, la jaro de la bolŝevisma revolucio, la Madono diris: “Fine, Rusio konvertiĝos kaj oni havos pacon”. 

La atenco al Papo Johano Paŭlo la Dua (dekstre estas bone videbla la pafanta pistolo) havis, entute, klarvidan bazon ... 

La unua de decembro, la tago kiun Wojtyła havis antaŭ si, estis unu el la plej nekutimaj en la ĉi-jarcenta historio de la Eklezio. Miĥaelo Gorbačov, la sekretario de la soveta komunista partio, alvenis en Vatikano. Kune kun la Kremla homo, la Rusa Revolucio, en sia malgaja historia kadukiĝo, venis omaĝi al iu papo de Romo, kunportante la eĥon de preskaŭ subita disfalo de la tuta orienta imperio. Finiĝis la okdekaj jaroj, kaj ankaŭ finiĝis iu evento, la marksisma mesiismo, kiu, dum sepdek jaroj, starigis sin kiel la plej grandan kontraŭulon de kristanismo. Kaj ĝi finiĝis ĉe la piedoj de papo veninta el Oriento. Ĉi tiuj koincidoj enhavas ion misteran. Estas kvazaŭ iu kaŝita mano ludus per la historiaj faktoj. Vidite de la flanko de Wojtyła, tiu mano havas nomon: Providenco. Pro tio, tiun unuan de decembro, la papo estis preĝanta frumatene.

1989 ŝajnis esti la jaro de la rikolto de ĉio, kion Johano Paŭlo la Dua semadis en 11 jaroj de papeco. La papo, veninta el Krakovo kun enkape defio al marksismo, estis la ideologia inspiranto de la neatendita ŝanĝiĝo de reĝimo en lia lando. El Pollando, poste, almenaŭ el la vidpunkto de la tempa sinsekvo, la procezo de liberiĝo transpasis al la aliaj komunismaj landoj.

 

La popolo detruas la Muron de Berlino 

Wojtyła ne laboris nur por sia patrolando. Li laboris por tuta orienta Eŭropo, ĉar li sentas, kaj fieras pri tio, ke de tie li venis. “Slava papa! Dio volis lin!” iam li ekkriis en sia Pollando. Estis li kiu revalorigis, antaŭ la okcidenta mondo, la eŭropan ĉeeston de Oriento, difinante la limojn de Eŭropo de Atlantiko ĝis Uraloj, vidante en ĉiuj landoj la “kristanajn radikojn”. Papo Wojtyła, en ĉi tiuj okdekaj jaroj, la jaroj de lia papeco, laboris por ke la mondo rigardu al Oriento, kaj por ke Oriento skuiĝu. Li laboris sur la spirita kaj kultura ebeno, kaj rebrile ankau sur tiu politika. La rezultatoj kiuj elvenis povas nur feliĉigi lin. Plurestas, por Wojtyła, ankoraŭ multaj aferoj aranĝendaj en Oriento, precipe en Sovetunio: la plena havigo de religia libereco, la agnosko de la ukrajna katolika Eklezio, la ebligo mem de lia vizito al la fideluloj de Sovetunio. Sed la movado jam estas komencita, eĉ ĝi antaŭeniras kun neesperita rapideco.

La papa renkontiĝo kun Gorbačov havis malantaŭ si ĉi tiun panoramon de Oriento. Johano Paŭlo la Dua vidis la ideologian kapitulacon de duona Eŭropo, kiu oficiale estis rifuzinta Dion. Sed, en ĉi tiuj okdekaj jaroj, la papo veninta el lando de orienta Eŭropo sin turnis vigle ankaŭ al Okcidento, iu parto de la mondo kaj de la socio kiu oficiale ne rifuzas Dion, sed praktike volas senbezonigi Lin. Estas eble ĉi tiu la plej peniga strebo de Wojtyła. Johano Paŭlo la Dua devas batali kontraŭ iu okcidenta mondo, kiun li vidas spirite pli mizera ol tiu orienta. En ĉi tiuj okdekaj jaroj li trairis la tutan mondon, portante ĉien ĉi tiun penson: “La vizaĝo de Dio nebuliĝis, kaj por multaj homoj ĝi fariĝis nerekonebla”.

En ĉiuj landoj de Okcidento, honoroj, omaĝoj, entuziasmo ĉirkaŭas la papon, sed praktike li restas neaŭskultata papo kiam li predikas pri moralo aŭ pri sociala solidareco. Kaj, tiam, li plendas: “La mondo travivas momentojn de malhelo kaj de malordo koncerne familion”. Kiam li verkas la enciklikon “Zorgo por la Socialaj Aferoj”, estas la homoj de la okcidenta ekonomiko, kiuj opozicias al li.

Wojtyła havas alvenan celon antau si: la jaro Dumil, la komenco de la tria jarmilo de kristanismo. La fino de la okdekaj jaroj markas la ideologian kapitulacon de orienta Eŭropo. Ĉu la venonta jardeko donos duan feliĉigon al Wojtyła, per konvertiĝo de Okcidento?

Domenico Del Rio (el la itala gazeto “La Repubblica”)

El la itala tradukis A. D. S.

 

al la indekso


 

VI, HO ETERNULO, LOĜIGAS MIN SOLA SEN DANĜERECO

Medito al la 4-a psalmo

 

Oni rakontas anekdoton pri Papo Johano la 23-a. Iu episkopo plendis al li pri sia mizero: li ne povas dormi dumnokte pro siaj gravaj zorgoj, pro sia peza ofico, esti episkopo. Papo Johano respondis: «Jes, ja, mi bone komprenas vin. Je la komenco de mia ofico ankaŭ mi ne povis dormi dum nokto. Sed unu tagon mi diris al mi mem: «Kiu regas la Eklezion, ci aŭ la Sankta Spirito? Kompreneble la Sankta Spirito! Sekve: dormu!”. Kaj nun mi bone dormas!».

La preĝanto de la 4-a psalmo diras la samon al ni per siaj vortoj: “Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas mia sola en sendanĝereco” (Psa 4,8). La psalmisto konfidas al Dio, kiel Papo Johano. Li spertis la ŝirmon kaj la helpon de Dio. Je la fino de tago li povas lasi sin mem en la korfavoron de Dio. Li scias, ke neniu danĝero, neniu malamiko povas lin damaĝi. Sed ne nur dumnokte li estas ŝirmata. Li scias, ke la Eternulo aŭskultas lian preĝon, ĉiam, kaj ke la Eternulo liberigas lin el premo kaj malhonoro. Li rakontas al siaj samtempuloj kaj ankaŭ al ni, ke Dio direktas sur lin kaj ankaŭ sur nin la lumon de sia vizaĝo - kaj tio signifas, ke Dio zorgas pri ni. La apostolo Paŭlo esprimas tiun sperton en la 8-a ĉapitro de sia letero al Romanoj, dirante: “Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?” (Rom 8,31):

Kaj Jesuo mem donas al ni ekzemplon de ĉi tiu konfido, Li, kiu anoncas al ni la zorgan amon, la amantan zorgon de la Patro: dum la ventego Li estas dormanta en la posta parto de ŝipeto. Li povas dormi, ĉar Li scias sin mem protektata ĉe Sia Patro, en la amo Patra. Pro tio Li demandas siajn disciplojn: “Kial vi estas timemaj? Ĉu vi ankoraŭ ne havas kredon?” (Mar 4,37-41).

Ankaŭ ni, la homoj de la 20-a jarcento, ankaŭ ni rajtas preĝi kun la psalmisto kaj ankaŭ kune kun Jesuo ĉi tiun psalmon. Ankaŭ ni povas konfidi al la amanta Patro kaj lasi niajn zorgojn al Li. Li estas la fidinda Plejpotenculo, ankaŭ por ni!

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

DAŬRAS LA APOSTOLADO

(jaroj 700-799) 

Se la roma Aŭgusteno evangelizis Britlandon, la brita Vinfrido (poste alinomita Bonifaco) apostolis en Ĝermanlando, ĉefe inter la Frisoj. En 722 la papo faris lin episkopo, kaj en tiu okazo Bonifaco ĵuris agadi en strikta ligiteco kun la papo, posteulo de la apostolo Petro. En 725 la nombro da kristanoj jam estis tiel alta, ke li decidis interrompi la evangelizadon de paganoj, por plifirmigi la kristanan vivon de la konvertitoj. Pli poste la papo komisiis Bonifacon reformi la frankan eklezion, kontraŭbatalante malmoralecon kaj malklerecon. Pro diversaj malfaciloj, li forlasis Frank-landon kaj revenis al Frislando, sed tie li estis martirigita kun 52 kunuloj.

Aliaj misiistoj plu-evangelizis la eŭropajn gentojn. Lebueno la Saksojn, Armono la Avarojn, Pirmeno la Alemanojn.

Inter la novaj kristanaj regnoj, tiu de la Frankoj pli strike ligiĝis kun la eklezio, ĉefe per la dinastio de la Karolidoj. Karolo la Granda (742-814) supervenkis la Longobardojn en Italio kaj la Avarojn en la nuna Hungario, kaj li subigis Bavarion kaj Saksion. Karolo favoris le plu-evangelizadon de Eŭropo. Bedaŭrinde li uzis ĉi-cele ne nur la misiistojn, sed ankaŭ la armeojn.

 

Unua dokumento: Apostolado ĝis martireco (Bonifaco)

La angla Bonifaco estis dum multaj jaroj evangelizanto en Ĝermanlando, kie li fondis plurajn ekleziojn. Fine li estis murdita de paganoj en la teritorio de la Frisoj. Ĉi-sube, fragmento de lia letero: 

La eklezio, kiu kvazaŭ ŝipo navigas tra la maro de ĉi tiu mondo, kaj kiu estas frapata de la ondegoj de la tentoj en ĉi tiu vivo, ne estas forlasenda sed regenda. Pri tio ni havis ekzemplojn en la antikvaj patroj Klemento kaj multegaj aliaj en Romo, Cipriano en Kartago kaj Atanazo en Aleksandrio, kiuj sub paganaj imperiestroj stiris la ŝipon de Kristo, aŭ pli bone, lian amegatan edzinon, nome la eklezion, instruante, defendante, penante kaj suferante ĝis sang-elverŝo.

Ĉe konsidero de tiaj aferoj mi estas terurita, timo kaj tremo venis sur min, kaj preskaŭ tutkovris min la tenebroj de miaj pekoj, kaj apenaŭ surpreninte la stirilon de la eklezio, mi ŝatus kaj decidus ĝin demeti, se mi povus trovi konsenton en ekzemploj de la patroj aŭ en la sanktaj skriboj...

Ni batalstaru en la tago de la Sinjoro, ĉar tagoj de premo kaj aflikto venis sur min. Ni mortu, se Dio volos, por la sanktaj leĝoj de niaj patroj, por meriti kun ili la eternan heredaĵon.

Ni ne estu mutaj hundoj, silentaj gardostarantoj, dungitoj kiuj fuĝas for de lupo; male ni estu zorgemaj paŝtistoj, viglantaj super la grego de Kristo, predikantaj ĉian Dian konsilon al grandaj kaj al etaj, al riĉaj kaj al malaj, al ĉiuj rangoj kaj aĝoj, laŭ la povo kiun Dio donos, oportune kaj maloportune...». 

Dua dokumento: Pravigo de la sanktaj bildoj (Gregoro la 2-a)

Al la bizanca imperiestro Leono la 3-a (717-741) la Ikonoklasto (= li volus detrui ĉiujn religiajn bildojn, kiujn li konsideris idolaĵoj) papo Gregoro la 2-a skribis leteron, por klarigi la ĝustan sencon de la sanktaj bildoj. Jen fragmento de lia letero: 

La amo de Kristo scias, ke kiam vi eniras en la templon de la ĉefapostolo kaj ni kontemplas la bildon de liu sanktulo, la emocio nin kaptas kaj niaj larmoj ekfontas kiel pluvo el malseka nubo. Kristo redonis vidpovon al blinduloj: vi blindigis vidantojn, vi ilin malhelpis kaj igis blindaj kaj malebligis la rektan iradon de la homoj kaj de la preĝoj, kaj anstataŭ vigladoj, asidueco kaj fervoro, vi kondukis al dormo, al malvigleco kaj al religia senzorgemo.

Vi diras, ke ni adoras ŝtonojn, murojn kaj lignaĵojn. Ne veras tio, kion vi diras, ho imperiestro: ni trovas en ili memorigilon, instigilon kapablan suprenlevi nian malmolan kaj malviglan animon: por tio ili valoras, por tio ili distingiĝas: ne por ilin kulti kiel diaĵojn, kiel vi diras: tio nepre ne okazu! Ne en ili ni havas esperon. Se estas bildo de la Sinjoro, ni diras: «Sinjoro Jesuo Kristo filo de Dio, helpu kaj savu nin». Se estas bildo de lia patrino, ni diras: «Sankta Dinaskintino, patrino de la Sinjoro, propetu ĉe via Filo, kiu estas vera Dio, ke li savu niajn animojn»; se estas de martiro: «Sankta Stefano unua martiro, kiu verŝis vian sangon por Kristo, vi kiu povas paroli libere kun li, propetu por ni».

Kaj tion ni diras, ĉe ĉiu martiro kiu faris sian kredo-ateston; tiajn preĝojn ni levas pere de ili: ne ĉar ni nomus diaĵoj la martirojn, kiel vi, ho imperiestro, asertas.

 

al la indekso


 

ESTI MISIISTO HODIAŬ:

KONTRIBUO DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ 

 

Ni represas, iom konciziginte, la unuan parton de la prelego de pastro Longoni okaze de la kongreso de UECI (itala sekcio de IKUE) en Bocca di Magra 1989.

 

Mi demandas: al kiuj mi parolas?

- Al membroj de la Eklezio

- partoprenaj en ties misia, t.e. senĉese evangeliza tasko

- kiel laikoj, t.e. kun monda karaktero

- hodiaŭ, en la nunepokaj cirkonstancoj

- kaj tiuj laikoj estas esperantistoj.

 

Ni komencas de “hodiau”, menciante la aktualan instruon de la Eklezio, kiu ĉerpas el la fonto de la Homiĝinta Vorto, kiu estas “lumo kiu lumas al ĉiu homo venanta en la mondon” (Joh 1,9).

 

En la amaso da instruoj ni nur faras menciojn:

el la Vatikana Koncilio: Dogma Konstitucio pri la Eklezio “Lumen Gentium” (LG), IV ĉapitro (pri laikoj) n-roj 30-38;

Paŝtista Konstitucio pri la Eklezio en la nuntempa mondo “Gaudium et spes” (GS), pri interrilatoj al la mondaj realaĵoj;

Dekreto pri la apostolado de la laikoj “Apostolicam actuositatem”;

Dekreto pri la misia agado de la Eklezio “Ad Gentes”;

kaj ĉefe - el la Apostola Admono de papo Johano Paŭlo la 2-a “Christifideles Laici” pri la vokiĝo kaj misio de la laikoj en la Eklezio kaj en la mondo (30.12.1988); tiu dokumento enhavas konkludojn surbaze de la episkopara sinodo pri la laikoj, kaj mi esperas, ke ĉiu volos legi kaj relegi ĝin, kaj pripensi, komparante kun ĝi sian vivon.

Nek pri ĉi tiu granda dokumento nek pri la aliaj suprediritaj, ni povas fari prezenton kaj analizon kiel ili meritus. Ni pritraktos, citante kelkajn frazojn, nur du subtemojn, nome:

A) La misio de la laikoj;

B) La pozicio de laika asocio en la Eklezio.

Deirpunkto de la Apostola Admono “Christifideles Laici” (CL) estas la evangelia parabolo pri la “domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno” (Mat 20).

 

CL2: La papo mencias, ke la Eklezio en la Vatikana Koncilio maturigis - pere de la Sankta Spirito - plej vivan konscion pri sia misiado. La domomastra alvoko: “Vi ankaŭ iru” koncernas ne nur paŝtistojn, pastrojn, religiulojn, sed ampleksas ĉiujn; do ankaŭ la laikaj fideluloj estas persone vokataj de la Sinjoro, kiu donas al ili mision por la Eklezio kaj por la mondo.

 Johano Paŭlo la 2-a citas sanktan Gregoron la Grandan: “Ĉiu taksu kion li faras, kaj pripensu, ĉu li laboras en la vinberejo de la Sinjoro”. Li mencias ankaŭ la urĝan inviton de la Koncilio, kaj la episkoparan sinodon (1987) en kiu parolis reprezentantoj de la laikaro el ĉiuj mondopartoj kun interesoplenaj spertoj, konsiloj kaj sugestoj...

 

CL3: Novaj situacioj ekleziaj, socialaj, ekonomiaj, politikaj kaj kulturaj postulas hodiaŭ, aparte forte, la agadon de laikaj fideluloj. La neglektemo estas neniam akceptebla, sed nuntempe eĉ plej kulpa. Neniu rajtas resti senokupa. Necesas do alfronti la nunan mondon, kun ties valoroj kaj problemoj, ties malkvietoj kaj esperoj, ties konkeroj kaj malvenkoj: mondo kies situacioj ekonomiaj, socialaj, politikaj, kulturaj prezentas problemojn kaj malfacilojn eĉ pli gravajn ol tiuj priskribitaj de la Koncilio (GS).

Ĉi tio estas la vinberĝardeno, la kampo, en kiu la laikaj fideluloj estas vokataj travivi Sian mision.

 

CL5: La evangelia parolo: “Beataj la pacigantoj” (Mat 5,9) trovas inter la nuntempaj homoj novan kaj signifoplenan reeĥon: por la estigo de paco kaj justeco hodiaŭ tutaj loĝantaroj vivas, suferas, laboras. Partopreno de tiom da personoj kaj grupoj en la sociala vivo estas vojo hodiaŭ pli kaj pli trairata por ke la paco el deziro fariĝu realo. Laŭ tiu vojo ni renkontas multe da laikaj fideluloj grandanime sindevigaj sociale kaj politike, ĉu en publikaj institucioj, ĉu kiel volontuloj je la servo de la “lastranguloj”.

 

CL17: “Sur ĉiuj laikoj kuŝas la grava tasko streĉi siajn fortojn por la disvastigo de la savoplano al ĉiuj homoj de ciuj tempoj en ĉiuj lokoj” (Kp. GS 33).

 

CL23: en la Eklezio la diversaj roloj kaj taskoj devas harmonii kiel la membroj de unu nura korpo. Ĉi-rilate “la propra kampo de la evangeliza aktivado de la laikoj estas la vasta kaj komplika mondo de politiko, de socialaj aferoj, ekonomio; kaj ankaŭ de kulturo, sciencoj, artoj, kaj krome de internacia vivo, de socikomunikiloj, kaj ceteraj realaĵoj aparte malfermitaj al la evangelizado, kiel la amo, la familio, infanedukado, la junularo, la mondo de la laboro kaj tiu de la suferado” (Paŭlo la 6-a).

Ju pli la laikoj estos trapenetritaj per evangelia spirito, respondecaj pri ĉi tiuj realaĵoj, decide sindevigaj, kompetentaj en sia agado, kaj konsciaj pi la devo apliki sian tutan kristanan kapablon ofte kaŝitan aŭ sufokitan, des pli bone ĉi tiuj realaĵoj, nenion perdante el sia humana koeficiento, sed elmontrante transcendan dimension ofte ne konatan, servados al konstruo de la Dia regno kaj per tio al la savo en Jesuo Kristo.

 

CL30: Pri la asociiĝo de la kristanaj laikoj, la papa dokumento deklaras ke ilia kuniĝo pro spiritaj kaj apostoladaj kialoj devenas el pluraj fontoj kaj respondas al diversaj postuloj: ĝi fakte esprimas la socian naturon de la hompersono kaj obeas la postulon de pli vasta kaj pli efika agado. Preter ĉi tiuj kaŭzoj, la profunda motivo, kiu pravigas kaj postulas kuniĝon de la laikaj fideluloj, estas teologia, eklezia, kiel senkaŝe diras la Vatikana Koncilio, kiu indikas en la asociiĝa apostolado signon de kunuleco kaj unueco de la Krista Eklezio.

 

CL30: Inter la karakterizoj postulataj, por ke laika asocio vere estu agnoskata kiel eklezieca, estas menciitaj jenaj: “la konformeco kaj partopreno en la celo de la Eklezio, t.e. la evangelizado kaj sanktigo de la homoj, la kristana eduko de iliaj konsciencoj, por trapenetri per evangelia spirito plurajn komunaĵojn kaj mediojn”.

Al mi ŝajnas ke estas evidentega la simileco de la unua artikolo de la regularo de nia UECI, kies celoj estas:

- Homa kaj kristana edukado de la anoj, laŭ la principoj de la katolika Eklezio;

- apostola agado kaj evangelia atestado, aparte en la medio de la Esperanta movado ĉu nacia, ĉu internacia, plenumante solidarecajn farojn, ĉefe gastamecajn;

- partopreno en la ekumena dialogo, laŭ oficialaj indikoj de la katolika Eklezio;

- uzo de la internacia lingvo Esperanto, ankaŭ favorante ĝian adopton, kiel simpla interkomunikilo, sendependa kaj ekumena, taŭga por la homa promocio...

 

CL33: la laikaj fideluloj estas kunrespondecaj en la misiado de la Eklezio: “La laikaj fideluloj, ĝuste ĉar membroj de la Eklezio, havas la vokiĝon kaj mision anonci la Evangelion: al ĉi tiu rolo ili havas kapablon kaj taskon per la ricevitaj inic-sakramentoj kaj per la donacoj de la Sankta Spirito”.

 

CL35: “La Eklezio, konsciante kaj travivante la nunan urĝon de reevangelizado, ne povas rezigni sian senĉesan mision anonci la Evangelion al ĉiuj - temas pri milionoj kaj milionoj da viroj kaj virinoj - kiuj ankoraŭ ne konas Kriston, la Savanton de la homoj. Ĉi tio restas la plej specifa misio, kiun Jesuo denove konfidas al sia Eklezio. La agado de la laikaj fideluloj, kiu cetere neniam mankis ĉi-teme, fariĝas hodiaŭ pli kaj pli necesa kaj utila. La misia problemo sin prezentas hodiaŭ al la Eklezio tiel vaste kaj grave ke nur vere solidara respondeciĝo de ĉiuj membroj de la Eklezio, ĉu kiel unuopuloj, ĉu kiel komunaĵoj, povas esperigi pli efikan repondon.

Hodiaŭ la Eklezio vivas ĉie inter homoj el diversaj religioj. Ĉiuj kredantoj, precipe laikaj, vivantaj apud alireligianoj, ĉu enlande, ĉu en migraj situacioj, devas esti por ĉi tiuj signo de la Sinjoro kaj de lia Eklezio, laŭ la cirkonstancoj de la diversaj lokoj. La dialogo inter religioj estas aparte grava, ĉar ĝi kondukas al amo kaj al reciproka respekto, forigas aŭ almenaŭ malpliigas antaŭjuĝojn inter anoj de diversaj religioj, kaj favoras unuecon kaj amikecon inter la popoloj.

 

CL37: “La persona digno estas fundamento de egaleco de ĉiuj homoj reciproke. Tial ĝi malakceptas ĉiujn diversajn diskriminaciajn formojn, kiuj bedaŭrinde daŭre apartigas kaj humiligas la homaran familion: rasajn, ekonomiajn, socialajn, kulturajn, politikajn, geografiajn ktp. Ĉiu diskriminacio estas maljusteco tute netolerebla, ne tiom pro la streĉoj kaj konfliktoj kiujn ĝi povas estigi en la socia teksaĵo, kiom pro la malhonoro al la persona digno: ne nur al la digno de tiu kiu suferas maljustaĵon, sed eĉ pli de tiu kiu ĝin faras. Fundamento de egaleco de ĉiuj homoj reciproke, la hompersona digno estas ankaŭ fundamento de la partopreno kaj de la solidareco: la dialogo kaj kunuleco radikas en tio kio la homoj “estas”, pli multe ol en tio kion ili “havas”.

Ĉi tie ni povas rimarki ke Esperanto estas lingvo de interŝanĝo por ĉiuj, gardante ĉies naciajn lingvojn kaj literaturojn, kaj kontribuas liberigi de ĉia lingva subpremo.

 

CL44: La lingva komunikado estas denove menciata: “La vojo hodiaŭ privilegia por krei kaj transdoni kulturon estas la socikomunikiloj. Do ankaŭ la amas-komunika mondo, pro sia rapida evoluo kaj influo ĉu planeda ĉu kapilara, formante pensomanieron kaj morojn, estas nova “landlimo” de la eklezia misiado. Krom la profesia respondeco de la laikaj fideluloj en ĉi tiu kampo, ĉu individue ĉu pere de institucioj kaj komunaĵoj, ĉi tiu mondo postulas agnoskon kaj postulon per taŭgaj rimedoj: materiaj, intelektaj kaj animzorgaj.

 

Mi volus konkludi ĉi tiun unuan parton menciante la Biblian fundamenton de ĉio kion mi diris. Sufiĉas al mi du evangeliaj frazoj:

 

1) “Iru kaj disĉipligu ĉiujn naciojn” (Mat 28,19). Tio:

- evidentigas la universalecon de la misio;

- estas ordono de la Sinjoro, kiu ne ŝanĝiĝas laŭ la epokoj;

- validas por ĉiuj kristanoj, samnivele por ĉiu.

 

2) “Iru en la tutan mondon kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo” (Mar 16,15). Tio:

- montras, ke la evangelio anoncita al la homoj promocias la reordigon de tuta kreaĵaro, kiu “ĝemas” (Rom 8,22) atendante la revelacion de la filoj de Dio;

- kaj do la evangelizado, pro sia monda karaktero, estas propra al la laikoj.

 

Kaj ŝajnas al mi ke ĉio povus fariĝi deziro kaj preĝo:

“Fariĝu via volo, venu via regno” (Mat 6,10).

 

Sac. Lorenzo Longoni, Italio

 

 

al la indekso


 

MONTETO DE KRUCOJ - LA SANKTA LOKO DE LITOVOJ

 

En norda regiono de Litovio, nordokcidente de la urbo Šaūliai, sur vasta ebenaĵo inter kampoj kaj herbaĵoj situas soleca malgranda monteto, kiu de pli granda distanco per nenio diferenciĝas de aliaj similaj.

Oni devas veni pli proksime por ekvidi ĝian esceptecon kaj eksterordinarecon. Sur la negranda surfaco de tiu monteto staras densa arbaro de diversgrandaj krucoj, de unuopaj 3-5 metraj, tra plimulto de mezaltaj (tombejaj), ĝis tute etaj, kelkcentimetraj. Krom la miloj da memstarantaj krucoj enpikitaj en la tero, multege da malgrandaj pendas sur tiuj pli grandaj. Laŭdire oni amasigis tie pli ol 200.000 krucojn, nekalkulante ege multnombrajn rozariojn, medalionojn kaj sanktajn bildetojn.

Decida plimulto el la krucoj estas ligna, iom da ili ankaŭ estas feraj, dum la neskribita popola leĝo malpermesas starigi ŝtonajn krucojn. Internen al tiu kruca arbaro gvidas nur kelkaj mallarĝaj padoj. Meze, sur la pinto ĉe la plej alta kruco, staras kvazaŭ altareto kun la bildo de la Senmakula. 

Parta vidaĵo de Monteto de Krucoj 

La krucojn sur tiu loko starigadis kristanoj de nememoreblaj tempoj, por petegi Dion pri protekto, helpo kaj beno, ankaŭ dank-intence post ricevitaj gracoj. Plej larĝe disvastiĝis ĉi tiu pia kutimo en la pasinta jarcento, dum la liberecaj ribeloj kontraŭ la cara tiraneco.

Post la dua mondmilito, kiam Litovio perdis sian sendependecon kaj troviĝis sub la jugo de malhoma regimo, komunistoj malpermesadis viziti tiun lokon, kaj detruis krucojn. Malgraŭ teruraj persekutoj pli kuraĝaj homoj kaŝe, dumnokte starigadis novajn krucojn. La soveta reĝimo planis niveligi la monteton per buldozoj, kaj eĉ dronigi tiun lokon per akvo.

Feliĉe, dank’ al Dio, post 45-jara totalisma teroro ekblovis tra ĉebaltaj landoj freŝa vento de demokrataj ŝanĝoj. Litovio vekiĝis al libereco, homoj ekkuraĝis diri kaj aŭskulti veron, religio travivas sian renesancon. En tiuj novaj kondiĉoj homoj denove pilgrimas al Kruca Monteto ĉe Šaūliai, kaj starigadas novajn krucojn. La monteto fariĝas loko de religia kulto por tuta Litovio.

Mi vidis junajn parojn, kiuj post la geedziĝa ceremonio alvenadis tie peti Diajn gracojn kaj Benojn, tre bela kaj kortuŝa kutimo.

Nur nemultaj turistoj vizitantaj Litovion havas la eblecon vidi la priskribitan kruc-monteton: mi dankŝuldas tiun ŝancon al la afableco de miaj litovaj amikoj, kiuj, veturigante min al la 26-a Baltia Esperanto-Tendaro en Kaunas, montris al mi la sanktan lokon de Litova Nacio.

Mi invitas ĉiujn esperantistojn, eĉ nekredantojn, ne preterpasi sen vizito tiun lokon de unika kulto de la Krista Kruco.

 Marian Łaba, Pollando

al la indekso


 

MOVADE

 

* Malgraŭ la situacio (kiu daŭris ĝis antaŭ nelonge) de nelibera izoliteco, ankaŭ en 1989 la ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj sukcesis teni reciprokajn kontaktojn. Tiucele okazis du pilgrimaj rekontiĝoj, aŭguste en Dub kaj oktobre en Česká Třebová-Hory, kun partopreno de ĉirkaŭ 60 homoj (en 1989 oficiale aliĝis al IKUE 147 ĉeĥoslovakoj).

Estis decidite, ke en 1990 okazos minimume tri pilgrimaj renkontiĝoj de ĉeĥoslovakaj IKUE-anoj: printempe en Moravio, somere en Slovakio kaj aŭtune en Bohemio, ĉar oni sopiras aktivadi ne aparte, sed komune, ĉeĥoj kun slovakoj.

 

* 22.10.1989, ĉe la Sanktejo de la Virgulino de Castelmonte apud Udine (Italio), Sac. Nello Marcuzzi el Udine celebris Sanktan Meson en Esperanto antaŭ amaso da pilgrimantoj, inter kiuj trideko da geesperantistoj el nordorienta Italio. La teskto de la Meso havis paralelan tradukon en la itala lingvo.

 

* Unu el la Episkopoj ĵus nomumitaj de Papo Johano Paŭlo la Dua por Ĉeĥoslovakio estas Esperantisto: temas pri Mons. Karel Otčenašek, nomumita Episkopo de Hradec Králové. Naskiĝinte en České Meziříčí 13.4.1920, Mons. Otčenašek studis filozofion en Romo, kaj estis ordinita Sacerdoto 17.3.1945 kaj Episkopo (sen agnosko de la ĉeĥoslovaka ŝtato) 30.4.1950. Pro la komunista reĝimo li trasuferis karceron kaj punlaboron, kaj poste estis ekzilita al Litoměřice kiel simpla paroĥestro. EK publikigis lian foton en 1983, sur kovrilpaĝo.

 

* Ni funebras pro la morto de nia Landa Reprezentanto en Svazilando, S-ro Zoltán Boglari, laŭdevene hungaro.

 

* Ni funebras pri frato Vincent Sagan (Mödling apud Vieno, Aŭstrio), laŭ pola deveno, mortinta 24.11.1989 en la 82-jaro de ofereme plenumita vivo. Misiisto, li laboris ankaŭ en foraj landoj ekster Eŭropo. Aktiva Esperantisto, plurjara membro de IKUE, li ankaŭ kunlaboris por la Esperanto-Fako de Aŭstria Radio, per religiaj kontribuaĵoj.

 

* En la kadro de la Esperanto-Tagoj de Krakovo (Pollando), dimanĉe 10.12.1989 je la 8-a horo Sankta Meso en Esperanto havis lokon en la preĝejo de Sankta Norberto ĉe Patroj Saletanoj. Kuncelebris Sac. Józef Zielonka, Sac. D-ro Jan Kos kaj Patro Antonio Gucwa. Partoprenis ĉirkaŭ 150 geesperantistoj, inter ili kelkaj Bulgaroj kaj Ĉeĥoslovakoj.

 

* Responde al letero de la Prezidanto de IKUE, la Rektoro de la Pontifika Laterana Universitato (Romo), Mons. Pietro Rossano, tiel skribis 20.10.1989 en itala lingvo:

 

Kara Prezidanto,

mi dankas pro via letero kaj pro la konfido, sed mi timas, ke mi povas fari nenion konkrete. Mi malkaŝas al vi, ke ofte mi pensas pri Esperanto, sed kiam temas pri fakta provo ĝiaj flegantoj ĉiam estas entute nur manpleno da ŝatantoj (*).

En praktiko, intervenas kulturaj meĥanismoj, kiuj senkuraĝigas (**) de ĝia lernado. Eble la evoluo de telemadiko superigos ĉi tiun baron. Jen la sola espero, kiun mi nutras.

Mi ne volus per tio senkuraĝigi vin: perspektivo ne mankas (***).

Kun bondeziroj

via Pietro Rossano

 

(*) La letero prezentas plurajn ambiguaĵojn. Ekzemple, ĉi tie la originala itala vorto (amatori) povus ankaŭ signifi dilentantojhobiuloj.

(**) La originala itala vorto (scoraggiano) povus ankaŭ signifi malkonsilas.

(***) La originala itala esprimo (la prospettiva non manca) povus ankaŭ signifi, ke ne mankas perspektivo de senkuraĝiĝo.

Notoj de la Redakcio.

al la indekso


 

KORESPONDE

 

En la foto (farita en La Chaux-de-Fonds de S-ro Hordijk)

Fratino Theotima estas la unua dekstre 

Mi multe ŝatis la artikolon de fratino Theotima Rotthaus “La Psalmoj - nutraĵo de la spirita vivo” EK 6- 7/1989. Estas rimarkinde, ke nenion mi scias pri tiu virino - ŝian aĝon, fizikan aspekton, voĉon, ktp - tamen mi sentas ŝian spiritan proksimecon transe de geografio kaj nacieco, pere de ŝiaj belegaj spiritnutraj artikoloj. Mi vin gratulas pro tia kunlaborantino!

Pri alio: mi plene konsentas kun s-ro Laube, aŭtoro de la artikolo “Rigardoj en la estontecon”. Pro tio mi klopodas uzi, unue, Fundamentan Esperanton. Mi trovis, ke preskaŭ ĉiam kombino de la fundamentaj radikoj senbezonigas serĉon de neologismoj. Estas ja kompreneble, ke ĉiu evoluanta kaj viva lingvo (nacia aŭ neŭtrala, “natura” aŭ “artefarita”) bezonas daŭran enkondukon de novaj vortoj, sed la malsano kiu nuntempe atakas nian belan lingvon estas ne tiu normala alpreno de novaj vortoj, sed la senracia ĥaosigo de nia vortprovizo per nenecesaj duoblaĵoj, eble pravaj en poezio, sed sendube ne en prozo. Ni memoru ke D-ro Zamenhof, sen bezono de tia amaso da neologismoj, sukcesis bele kaj poezie traduki literaturajn trezorojn diverspopolajn, inter kiuj citinda estas la Malnova Testamento.

Daniel Alberto Cotarelo Garcěa, Argentino

al la indekso


 

AFORISMOJ

 

* Ne ekzistas surdulo, kiu ne aŭdas tion kio al li avantaĝas.

* Multaj pastroj opinias ke la fideluloj estas nebonaj kristanoj, nur ĉar tiuj enuas kaj oscedas dum iliaj predikoj.

* Bone paroli ne rajtigas longe paroli.

* La menso estas kiel paraŝuto: ĝi funkcias nur malfermite.

* En sia plej vasta senco, la amo estas la nerezistebla ĉarmo, kiu logas ĉiujn estajoĵn; sekreta parenceco, kiu ilin kunigas; lumero, kiu ilin eternigas: kaj ĉi-sence ĉio en la kreaĵaro estas amo.

* Vera amo estas kiel fantomo: ĉiuj ĝin priparolas, sed neniu ĝin vidas.

* La amo ĉiam estas ora ŝtuparo, tra kiu la koro alsupras al la ĉielo.

* Ĉio, kion ni scias pri la amo, estas ke la amo estas ĉio.

* Nur unu vorto nin liberigas el la tuta pezo kaj suferado de la vivo: amo.

* Dio estas al ni Patro, laŭmezure ke ni estas inter ni fratoj.

* La homo estis koto antaŭ la blovo de Dio. Se tiu blovo ĉesas, koto li refariĝas.

* Serĉu en la homo la bonajn ecojn. La malbonajn malkaŝos li mem.

* La leĝo de plimulto ne validas pri konsciencaj demandoj.

* Kiam ŝajnas neeble ke Dio estas, ĝuste tiam Li estas.

* Dolĉaĵo uzata kiel medikamento fariĝas maldolĉa.

* Al falinta arbo ĉiuj alkuras por eltiri brullignon.

al la indekso