Enhavo de Espero Katolika numero 11-12/1990

al la indekso de jarkolektoj 1986-1990

 

 

Sur la kovrilo: Naskiĝo de Jesuo, kataluna verko de la 12-a jarcento (Muzeo pri Kataluna Arto en Barcelono, Hispanio). Foto Rudolf Skoruppa.

 

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj!

jen en viaj manoj la lasta numero de EK por la jaro 1990. Tamas pri escepte ampleksa kajero, kiu kompletigas la planitajn (kaj promesitajn) 200 paĝojn por la kuranta jarkolekto.

Ni decidis aperigi unu solan, tre ampleksan kajeron, anstataŭ du kajerojn kun sama kvanto da paĝoj, precipe por iom ŝpari el la sendaj elspezoj (afranko kaj kovertoj), kiuj farigis tiel enormaj, ke ili multe superas la koston mem de redaktado kaj presado de la revuo.

Ni varme petas, ke oni bonvolu akurate pagi la kotizon 1991, kaj ke oni tuj informu nian Centran Oficejon en Romo pri la farita pago (ankoraŭ en oktobro 1990 ni ne havas tute kompletan bildon pri la pagintoj por 1990!). Frua pago ne estas peza ŝarĝo por la paganto, sed ĝi fariĝas granda avantaĝo por IKUE, kiu tiel ŝparas monon kaj tempon alie bezonatan por demandi kaj admoni, kaj povas ĝui la tutan valoron de la kotiz.o (pago farita nur ĉe la fino de la koncerna jaro estas devalutita almenaŭ 7% kompare kun tiu farita frue en januaro).

Bonan legadon, kaj jam nun Feliĉan Kristnaskon kaj Pacan Novjaron!

La Redakcio

al la indekso


 

FELIĈA ESTAS TIU, KIU SPERTAS LA PARDONON DE LA ETERNULO

Medito al la 32-a psalmo

 

 

1 Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita,

kies peko estas kovrita.

2 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon

kaj en kies spirito estas nenia malvero.

3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis

de mia ĉiutaga ploregado.

4 Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano;

la freŝecon de miaj sukoj anstataŭis sekeco de somero.

5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis:

mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo,

kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.

6 Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo,

por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

7 Vi estas mia ŝirmo:

kontraŭ sufero Vi min gardos,

per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos.

8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri;

kun konsiloj Mi direktos sur Vin mian okulon.

9 Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo,

al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco,

alie ili ne venos al vi.

10 Multajn frapojn havas la malpiulo;

sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro

11 Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj;

kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!

 

La psalmo 32 estas laŭd-kanto de homo, kiu spertis la pardonan korfavoron de Dio, kiu spertis la liberigan forton de konfeso kaj pardono.

“Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis”, rakontas la psalmisto.

Ĉu ne ankaŭ ni spertis sufiĉe ofte tion: ni fariĝis kulpaj kaj ne estas pretaj konfesi nian kulpon, nian eraron. Pro tio ni estas deprimitaj, malgajaj. En ni mem bataladas nia konscienco kontraŭ nia fiero. La konscienco volas al ni montri nian eraron, nian pekon kaj diras nin: Konvertiĝu! Konfesu! Petu la pardonon! Sed samtempe nia fiero serĉas la kaŭzon por nia fiasko en la aliaj, en la cirkonstancoj, ekstere de ni. Sed ĉi tiu batalado en ni kostas multe, multege da fortoj. Se finfine la konscienco venkas kaj ni kuraĝas konfesi nian pekon, nian kulpon kaj ni petas la pardonon de ofendita homo, aŭ de Dio, ni estas liberigitaj kaj ĝojo kaj paco revenas al ni.

La 8-a kaj 9-a versikloj montras al ni, kial la piulo de psalmo estas preta konvertiĝi, reiri al Dio. La Eternulo mem gvidas lin por ke li vidu la rektan vojon.

Estas la situacio, kiun Jesuo priskribas dirante pri si: “La Filo de homo venis por serĉi kaj savi la perditaĵon!” (Luk 19,10). En Jesuo montras la Patro al ni la vojon al nia savo; Jesuo ja estas la vojo, la vero kaj la vivo! Nur en Li kaj per Li ni trovas la veran vojon al la konvertiĝo kaj al la pardonema korfavoro de la ĉiela Patro.

Fratino Theotima Rotthaus, F. R. Germanio

al la indekso


 

LA HELPO DE DIO

 

En senhoma preĝejo, pastro ekvidis virinon sidanta kun la kapo inter la manoj.

Forpasis unu horo, du horoj, kaj ŝi ankoraŭ sidis tie.

Opiniante, ke temas pri kriza animo, kaj dezirante alporti konsolon, li proksimiĝis al la virino kaj diris: “Ĉu mi povas doni al vi helpon?”.

“Ne, dankon, patro - ŝi respondis - mi jam estas ricevanta la helpon, kiun mi bezonas”.

 

al la indekso


 

REMALFERMO DE PREĜEJO EN UKRAJNIO

 

“Sonas sankta Meso,

sonas ploroj de la homoj,

brilas suno super la preĝejo

de Sankta Bartolomeo...”.

Tio okazas hodiaŭ, sed jen fragmento de ĝia historio:

La sankt-Bartolomeo-preĝejo ne havas certan daton de naskiĝo, sed dokumentoj datitaj je la 1392-a jaro informas, ke reĝo Vladislavo rajtigis konstruon de preĝejo en Drogobiĉ. En la preĝejo ni vidas veran barokan stilon kun muroj kovritaj per belaj freskoj. Supre pendas pentraĵo de la Patrino de Dio, kies aŭtoro estas Dolabelli el Italio.

Komenciĝis la sovetaj jaroj, kaj la preĝejo estas fermita. Poste oni alikonstruis la preĝejon al... (drole estas diri ĉi tiun vorton) popola muzeo pri ateismo kaj religio. Kredantoj luktis, sed tiuepoke en la lando ĉio esti malpermesata.

Finfine freŝa vento komencis trablovi Ukrajnion. Jen historia tago: post longa batalado ni konstatis, ke la preĝejo estas popola sankta domo kaj devas servi al homoj.

“Sonas sankta Meso,

sonas ploroj de la homoj,

brilas suno super la preĝejo

de Sankta Bartolomeo...”.

El Pollando venis pastro kiu celebris unuan sanktan meson. Ankaŭ ni ricevis el Pollando donacojn kaj varmajn bondezirojn je la nomo de la polaj katolikoj. Nun estas tempo, kiam ni povas vere diri, ke Sankta Bartolomeo denove komencas servi al ni. Multe da laboro atendas drogobiĉanojn- se sonas sankta muziko, jam postmorgaŭ ni ekaŭdos ĝin denove - ja per organo ludos s-ino Erĵebet, ŝi estas vera esperantistino.

Pastro Kazimierz Monczynsky gvidas sanktan meson, kaj nun dum malfacila tempo ni staras en la preĝejo kaj diras mallaŭte: Dank’ al Dio ni kunvenis ĉi tien; estu nia pastro kiel peranto inter Dio kaj ni.

Leon Kolesnikov (Drogobiĉ, Ukrajnio)

al la indekso


 

Dudek jarcentoj de Kristanismo

 

GRAVAJ ŜANĜOJ ANONCIĜAS

(jaroj 1400-1499) 

Religia krizo 

La Granda Skismo de Okcidento finiĝis en 1417 per agnosko de Marteno la 5-a kiel ununura papo. Sed la papa aŭtoritato jam ne plu estis sendiskuta, kiel pruvas (ekzemple) la ribelo de la ĉeĥa Johano Hus, pastro filozofo kaj teologo de la universitato de Prago. Li akre denuncis la riĉaĵojn de la pastraro, kaj deklaris, ke la suverenoj rajtas sekularigi (= konfiski) la ekleziajn posedaĵojn. Rilate la kredon li instruis, ke ties ununura bazo estas la Biblio: la tradicio estas nur normo, la unuarangeco de la papo estas mensogo de Antikristo, kaj la tuta pastraro estas agentoj de la diablo. En la kristana kredo Hus forigis la sakramentojn de pekkonfeso, konfirmacio, kaj sanktoleado; li kondamnis la kulton al la sanktuloj kaj la indulgencojn.

Reage al tio, papo Inocenco la 7-a ordonis al la ĉefepiskopo de Prago malpermesi ke Hus prediku, sed tio nur plialtigis lian prestiĝon. Johano Hus volis prezenti sin al la Koncilio kunveninta en Konstanco. Li ja konsciis, ke se li ne konvinkos la asembleon de la katolikaj episkopoj, li pereos. Fakte la Koncilio kondamnis lin kiel herezulon, kaj li estis bruligita sur ŝtiparo en 1415. 

Politika krizo 

En Mezepoko regis unueca religi-politika koncepto. Super ĉio estas Dio, kiu donis aŭtoritaton al la apostolo Petro kaj al lia laŭvica posteulo (= la papo). Ĉi tiu devas gvidi la kristanaron en unueco: senpere koncerne religion, per la imperiestro koncerne politikon.

En la 15-a jarcento ĉi tiuj konceptoj iom post iom senvalidiĝas. Nacioj kiaj Francio kaj Anglio akiras propran identecon, kaj certe ne sentas sin subordigitaj al la imperiestro. En Italio kaj Germanio mankas politika unueco, sed diversaj urboj (ekz. Venecio, Florenco, kaj respektive Kolonjo, Hamburgo, Aŭgsburgo) havas propran politikon, ekonomian rolon, kulturon, artan floradon, kaj certe ne volas obej papon aŭ imperiestron. 

Briloj kaj mizeroj de la papeco 

En Romo la papoj protektis la kulturon kaj la artojn. Tiu artisma movado, kiu nomiĝas Renesanco, havis sian centron en Romo. Tien la papo alvenigis arkitektojn, skulptistojn, pentristojn, oraĵistojn, poetojn el Italio, Francio, Germanio, Hispanio. Ni menciu nur Mikelanĝelon, kiu interalie freskis la plafonon de la «Siksta Kapelo». Romo fariĝis belega urbo. Papo Nikolao la 5-a (1447-1455) planis rekonstrui la bazilikon de sankta Petro tiel, ke ĝi estu la plej granda preĝejo en la mondo. Li kolektigis papirusojn, pergamenojn kaj alispecajn manskribaĵojn, kiuj konsistigos la faman Vatikanan Bibliotekon. La pres-arto, inventita de Gutembergo, tuj trovis interesiĝon de ekleziuloj.

Bedaŭrinde, la morala kaj kristana nivelo de la ekleziaj altranguloj malleviĝis. La papa kortego estis loko de ambicio, lukso, frivolaĵoj kaj malĉastajoj, ne malsimile ol la aliaj laikaj kortegoj. Plej sensacia estis la kazo de papo Aleksandro la 6-a (1492-1503). Ambicia kaj malĉasta (li naskigis naŭ gefilojn el diversaj konkubinoj), li sukcesis malgraŭ tio aĉeti la papecon. Lia filo Cezaro, konata kiel «duko Valenteno», fifamis pro sia krueleco; lia filino Lukrecia Borĝa pro siaj sinsekvaj eksgeedziĝoj... Kontraŭ tiuj skandaloj leviĝis en urbo Florenco la dominikano Hieronimo Savonarolo, kiu tamen, ĉefe pro politikaj kialoj, estis ŝtiparumita. 

La Orienta Eklezio: efemera unuiĝo 

La bizanca imperio, minacata de la Turkoj, petis helpon en Okcidento. La roma eklezio promesis helpon, sub kondiĉo restarigi unuecon inter katolikoj kaj ortodoksuloj. Post longaj diskutoj, en la koncilio de Florenco, la patriarko de Konstantinopolo akceptis la deklaron ke «la roma pontifiko estas aŭtentika posteulo de la Beata Petro, unua inter la apostoloj, vera vikario de Kristo, patro kaj instruanto de ĉiuj kristanoj».

Sed kiam la orientaj delegitoj revenis al Konstantinopolo, la popolo ribelis kontraŭ la reunuiĝo, kiu do ne efektiviĝis. Post unu jaro, la 29-a de majo 1453, la Turkoj, gvidataj de Mohamedo la 2-a, konkeris Konstantinopolon. Tiel finiĝis la orienta romia imperio. 

Pli vastaj horizontoj 

Fine de la 15-a jarcento la kristana mondo prezentiĝis jene: Okcidenteŭropo estis katolika (en 1493 estis forpelitaj la Maŭroj el Granado, lasta islama regno en Hispanio). Rusio, Rumanio, Bulgario kaj Greklando estis kristanaj-ortodoksaj. En Azio, sub islamana regado, la kristanaj komunumoj malgrandiĝis. En Ĉinio la kristanismo malaperis.

Sed per la preterpaso de la Kapo de Bona Espero fare de Bartolomeo Diaz (1487), kaj la malkovro de la Nova Kontinento fare de Kristoforo Kolumbo (1492), malfermiĝas la vojoj por la evangelizado de Ameriko kaj de la negra Afriko.

 

Dokumento: Kazimiro, kristana reĝido (anonimulo)

Filo de la reĝo de Litovio kaj Pollando, Kazimiro (1458-1484) kondutis kiel modela kristano, kiel evidentiĝas el la ĉi-suba fragmento de biografio verkita de anonima samtempulo: 

Ĉiutage li admonis sian patron praktiki justecon en la regno kaj kun la submetitaj popoloj. Kaj se foje pro malzorgo aŭ pro homa febleco okazis ia neglekto en la regado, li tute ne evitis modeste riproĉi la reĝon. La aferon de la malriĉuloj kaj mizeruloj kiel sian propran li defendis kaj ĉirkaŭprenis; pro tio «defendanto de la malriĉuloj» li estis nomata de la popolo. Kaj kvankam reĝido kaj eminenta pro nobela sango, tamen al neniu, kiel ajn humila kaj malaltranga, li montras sin malafabla. Ĉiam li volis esti kalkulata inter la spirite malriĉaj, al kiuj apartenas la regno de la ĉielo, prefere ol inter la eminentaj kaj potencaj de ĉi tiu mondo. Al la altaĵoj de homa regado li ne ambiciis, nek li volis ĝin akcepti, kiam la patro al li proponis, ĉar li timis ke per la pikiloj de la riĉaĵoj, kiujn Jesuo Kristo nomis dornoj, li vundiĝus, aŭ ke per la kontaĝo de la surteraj aferoj li infektiĝus. Ke li vivis virge, kaj ke virga li finis sian vivon, asertas kaj atestas ĉiuj liaj ĉambristoj kaj sekretarioj, viroj eminentaj kaj bonvirtaj, kiuj intime konis lian vivmanieron, kaj el kiuj kelkaj ankoraŭ vivas.

 

al la indekso


 

KUNMETAĴO 

 

Mi plukis

la plumon de hirundo,

jasmenon krucan,

vergeron de olivarbo.

Ilin mi kunligis

per fadeno el espero.

Ilin mi banis

per perlo el ploro.

Ilin mi viŝis

per spiro el amo.

Ilin mi deponis

ĉe l’ sojlo de eterneco.

La lastan vesperon

iu ĝin trairos.

 

Antonio Aversa (Italio); trad. Corrado Lepore

al la indekso


 

Granda jubileo

 

900 JAROJ DE NASKIĜO

DE SANKTA BERNARDO DE CLAIRVAUX

 

Mi volas atentigi, ke ĉi-jare valoras rememorigi la faman homon de la 12-a jarcento, sanktan Bernardon de Clairvaux (Klervň), ĉar pasis ĝuste 900 jaroj de lia naskiĝo. Kion oni devas scii pri li?

Bernardo naskiĝis en la jaro 1090 en kastelo Fontaine (Burgundio, Francio). Liaj gepatroj, Tecelino, riĉa kavaliro, kaj Aleta, havis 6 filojn kaj unu filinon, el kiuj Bernardo estis la tria, laŭ-vice. Kiel kapabla junulo, li ricevis bonan edukadon, precipe religian.

Jam en frua aĝo li deziris sekvi Kriston. Post multaj meditadoj li decidis oferi sian vivon al servado de Dio. Post kelka tempo li aliĝis al Monaĥejo en Citeaux (Sitň) kaj fariĝis cisterciano. Lia nekutima influo faris, ke eĉ liaj fratoj, kaj poste eĉ lia patro mem iris laŭ liaj spuroj. La sankteco de Bernardo allogis multajn kandidatojn al cistercia ordeno. Bernardo mem fondis do ĉirkaŭ 70 monaĥejojn cisterciajn. Tiamaniere la abato de Clairvaux, Bernardo, fariĝis granda disvastiganto de cistercia ordeno. Cetere la monaĥejon de Clairvaux, unuan pos Citeaux, ĝuste li fondis, kaj li estis ĝia superulo. Tio okazis en la jaro 1115. En la postaj jaroj la spiritaj filoj de Bernardo disvastiĝis preskaŭ tra tuta Eŭropo. 

S. Bernardo (detalo de relikvujo en la Katedralo de Veroli, Italio)

 

Oni ankaŭ devas konstati, ke Bernardo estis fama filozofo, sperta teologo, mistikulo, nomita patro kaj doktoro de la Eklezio. La surteran vivon li finis la 20-an de aŭgusto 1153. En la jaro 1174 li estis proklamita sanktulo, fare de papo Aleksandro la 3a. Lian memoron oni solenas la 20-an de aŭgusto.

Oni devas ankaŭ mencii pri granda heredaĵo, kiun li postlasis. Jen li skribis multajn verkojn: traktaĵojn, diskursojn, epistolojn, ktp.

Ĉiuj monaĥejoj de la cistercia ordeno en la tuta mondo solene festas jubileon de sankta Bernardo per spiritaj ekzercoj, simpozioj, prezentadoj, diservoj kaj aliaj aranĝoj. La hodiaŭa homo povas multe profiti legante kaj meditante pri la vivo kaj la verkoj kaj agado de tiel fama kaj sankta persono de antaŭ naŭ jarcentoj...

P. Antono Gucwa, cist. (Szczyrzyc, Pollando)

al la indekso


 

Fragmento el la verkoj de sankta Bernardo

 

LA VERA AMO

 

Amo sufiĉas per si mem, ĝi plaĉas al si mem, pro si mem. Ĝi estas por si merito kaj premio. Amo ne serĉas motivojn nek avantaĝojn ekster si. Ties avantaĝo konsistas en sia ĝuo. Mi amas, ĉar... mi amas; mi amas por ami. Ja granda afero estas amo, se ĝi revenas al sia komenco, al sia origino, al sia fonto, tie ĉerpante, por senĉese fluadi. La amo estas la ununura inter la animaj sensoj, sentoj kaj afekcioj, per kiu kreaĵo povas respondi al Kreinto, kvankam ne samnivele; kaj respondi al kunhomoj, samgrade. Kiam Dio amas, li nenion volas, krom esti amata; li ne alicele amas, krom por amiĝi, sciante, ke liaj amontoj ja beatiĝos ĝuste per tiu amo.

 

Filippino Lippi (1457-1504): Apero de la Virgulino al S. Bernardo
(Florenco, Italio, Abatejo)

 

La amo de la Nuptulo, eĉ la Amo-Nuptulo, nur serĉas reciprokecon kaj fidelecon. Licu do al la amatino respondi per amo. Kial do la edzino, kaj edzino de Amo, ne amu? Kial do Amo ne amiĝu?

Konvene do, rezignante ĉiajn aliajn afekciojn, ŝi sin dediĉas tute kaj nure al Amo, strebante kiel eble plej respondi per reciprokado. Verdire, eĉ se ŝi sin tute oferus al amo, neniam ŝi atingus la gradon kaj nivelon de la Amfonto. Tute ne same abundegas la amanto kaj la Amo, la animo kaj la Vorto, la edzino kaj la Edzo, la Kreinto kaj la kreaĵo. Ĉar fonto ege pli abundas, ol kiom sufiĉas por kontentigi soifanton. Sed ĉu tio gravas? Ĉu ĉesos kaj malaperos la dezirego de la nuptulino, la suspiro de sopiranto, la ardo de amanto, la fido de atendanto, pro tio ke li ne kapablas konkuri je rapideco kun giganto, je dolĉeco kun mielo, je mildeco kun ŝafido, je blankeco kun lilio, je lumbrilo kun suno, je amo kun Tiu ki estas la Amo en si mem? Ne. Sed, eĉ se kreaĵo amas malplimulte, pro tio ke ĝi malplia estas, tamen, se ĝi amas per sia tuta memo, nenio mankas tie kie estas tuto. Pro tio, tioma amo estas vera geedziĝo, ĉar se tiom ĝi amas, certe ne ete ĝi estas amata. Vera, kompleta geedziĝo konsistas en kunsento de ambaŭ; escepte se iu dubus pri tio, ke la animo estis de la vorto amata pli antaŭe, kaj pli multe.

(ellatinigis B. Cadei)

al la indekso


 

NUR POLVO MI ESTAS

 

Nenio mi estas, krom polver’ en infinito.

Nur vort’, nur kant’, nur unu humoro.

Kuregas vivo, kaj se venos morgaŭo,

eble mi jam ne estos inter vivantoj.

 

En sovaĝa homamasa tumulto,

kiu scias, ke mi vivas ankoraŭ?

kiu bedaŭras, se plu ridetas mia buŝo?

kiu bedaŭras, se ĉion lasas mi ĉi-tie?

 

Formortas la morto, forpasas la kanto,

forflugas ĉiu kolora humoro,

kaj el vivĉeloj kaj sonĝbildoj

nur falinta polvero restadas.

 

Pri du grandaj Diaj misteroj,

pri vivo kaj morto ofte mi pensas,

kaj ĉiutage mi sentas senĉese,

ke mi nenio, nur polvo mi estas.

 

Deziderio Teleky, Rumanio

al la indekso


 

PRI LA PAPO EN SLOVAKIO

 

En numero 8-9/1990 de EK frato M. Šváček akribis pri la historie signifoplena vizito de la Sankta Patro en Prago kaj Velehrad la 21-an de aprilo 1990. Por kompletigi tiun ĉi neforgeseblan eventon, kaj por alproksimigi ĝin al niaj legantoj, ni daŭrigas la priskribon de la papa vizito en Slovakio.

 

La 22-an de aprilo la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua forflugis el Velehrad per helikoptero al la tria loko de sia dutaga vizito: al la ĉefurbo de Slovakio, Bratislavo. Antaŭ alveno al la flughaveno Vajnory la Papo sendis sian benon el la aero al la konata pilgrimloka baziliko Šaštín en okcidenta Slovakio.

En la flughavena areo atendis preskaŭ unu miliono da pilgrimantoj, alveturintaj per proksimume 13.000 aŭtobusoj kaj 68.000 personaj, eventuale ŝarĝaj aŭtomobiloj. Post sia alteriĝo la Sankta Patro unue kisis la slovakan teron.

 

La Papo kisas la slovakan teron 

La televido kaj radio detale prezentis la tutan programon, por ke la tuta loĝantaro povu vidi kaj aŭdi tiun ĉi unikan okazaĵon. Dum la solena sankta Meso kantis 1.500-membra kantĥoro, kunlaboris 100-membra muzika grupo kaj ĉeestis multaj honoraj ŝtataj reprezentantoj, grandaj grupoj da ordenaj fratinoj kaj fratoj. La sanktan Komunion disdonadis dum la diservo 1.000 pastroj. Antaŭ la tribuno kun altaro estis starigita 15 metrojn alta kruco.

 

Kristanaj reprezentantaj dum la papa vizito

 

Je la kvina kaj duono posttagmeze, post kiam la Sankta Patro en ĉeesto de la primaso de Slovakio - ĉefepiskopo Ján Sokol - ĉirkaŭveturis per papaŭtomobilo la grandspacan areon de la flughaveno, komenciĝis la sankta Meso.

En sia homilio la Sankta Patro parolis pri kredo. Li substrekis la historian fakton, kiam la slava regnanto Rastislav (en la jaro 863) invitis la du sanktajn fratojn el Saloniko, Konstantenon-Cirilon kaj Metodon, al la teritorio de la hodiaŭa Slovakio. Tiuj du fratoj - daŭrigis la Sankta Patro en sia prediko - “kreis vian skribon, kompilis la gramatikon kaj tradukis la Sanktan Skribon kaj la liturgiajn librojn, donante tiamaniere la fundamentojn de via kulturo. Ekde tiuj tempoj la kulturo kaj la vivo de Slovakoj en siaj multflankaj esprimoj estas signitaj per kristana kredo, kiu trapenetradis ilian tutan historion kvazaŭ vivodona akvo, kvazaŭ mistera limfo, certiganta la kreskadon kaj floradon de la arbo, portanta riĉajn fruktojn de sankteco, laboremo kaj fideleco. Brile tion esprimas la sanktuloj Gorazdo, Bistriko, Andreo-Svorado kaj la ermito Benedikto. Signifoplene atestas tion la martiroj de la urbo Košice. Atestas tion tutaj generacioj, kiuj ekde tiam ĝis hodiaŭ konservadis la akceptitan kredon, protektis ĝin dum jarcentoj, transdonante ĝin sendiflektita al la patroj kaj al la filoj”.

La pontifikan sanktan Meson kuncelebris kun la Sankta Patro 30 episkopoj. Dum la diservo la Papo benis 200 fundamento-ŝtonojn por la nove konstruotaj preĝejoj en Slovakio. Antaŭ la beno fine de la sankta Meso, la Sankta Patro finsalutis ĉeestantojn kaj neĉeestantojn, ekumene ampleksante ĉiujn kredantojn en Kristo.

“Prago, Velehrad, Bratislavo: tri mallongaj ekhaltoj, tri okazoj por mallonga renkontiĝo, sed tiom da homaj vizaĝoj, tiom da personoj. Kaj malantaŭ la ĉeestantoj ankoraŭ tiom da neĉeestantoj, kiuj ne troviĝas ĉi tie pro diversaj kaŭzoj. Ĉiujn mi portas en mia koro. Speciale tiujn, kiuj estas kun ni unuiĝintaj en la kredo je Kristo kaj je unusola Dio. Multaj aferoj kunigas nin kaj kondukas nin al tio, ke ni estu kune kaj ke ni eĉ vivu kaj laboru kune. La anstataŭanto de Petro volas al ĉiuj prediki nur Jesuon Kriston, kiu mortis kaj resurektis, Lian veron kaj Lian amon. En tiu ĉi spirito mi salutas vin ĉiujn. Mi esperas, ke tio ne estas «adiaŭ», sed «ĝis revido!».

Tiu ĉi unika vizito de la Sankta Patro signifas novan historian epokon en Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko. Ni ne ĉesas esprimadi nian dankon al Dio pro la religia libereco, pro la reakiritaj eblecoj plene vivi dignan homan vivon - kaj pro la donaco nemeritita - vizito de la Sankta Patro en ambaŭ niaj respublikoj.

Dr. Magda Šaturová, Ĉeĥoslovakio

al la indekso


 

ASIZO: ĈU PACO INTER LA RELIGIOJ?

 

«Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne partiemas je iuj personoj, sed en ĉiu ajn etno, la Dion timantaj kaj juste agantaj estas de Li akceptataj» (Agoj 10,34-35) 

Kial Asizo? 

Ĉar en tiu itala urbo naskiĝis kaj vivis Francisko (1181-1226), la malriĉuleto, kiu eminente praktikis kaj disvastigis universalan, eĉ kosman fratecon. Lia salutesprimo estis: “Al ĉiuj loĝantoj en la tuta mondo mi, frato Francisko, malgranda ulo kaj servanto, deziras pacon el la ĉielo kaj sinceran amon en la Sinjoro Dio”. Eĉ dum la krucmilitoj, kiam kristanaj armeoj akre batalis kontraŭ islamanoj, Francisko sin prezentis milde kaj humile al la egipta sultano, parolante pri Dio kaj Jesuo Kristo; kaj la islama suvereno lin respektis kaj honoris.

La krucmilitoj apartenas al forpasintaj epokoj, sed malpacoj kaj perfortoj iel ligitaj kun religiaj diversecoj estas bedaŭrinde ankoraŭ aktualaj: hinduistoj kaj sikoj en Hindio; kristanoj, islamanoj kaj druzoj en Libano; islamanoj kaj kristanoj en la kaŭkazaj sovetiaj respublikoj; kaj tiel plu ... ofte tiaj malpacoj havas politikajn aŭ sociajn bazojn, kaj estas kondamnataj de la religiaj respondeculoj; tamen la skandalo restas.

Ekzistas ankaŭ nekatolikaj franciskanaj monaĥoj:
jen kelke da ili (temas pri anglikanoj) en Londono, Britio

 

La dialogo inter la religioj 

En ĉiuj epokoj ne mankis grandaj animoj kiuj strebis al interreligiaj toleremo kaj dialogo, sed ĉefe en la lasta jarcento tiu idealo konsciigis pli vastajn homrondojn. Inter la unuaj provoj ĉi-sence menciindas la t. n. Monda Parlamento de Religioj (angle World’s Parliament of Religions), kunvenigita en Chicago (Ĉikago), Usono, lige kun la 4-a jarcento de la malkovro de la amerika kontinento. La Parlamenton lanĉis la presbiteriana kaj katolika eklezioj de Usono, kaj funkciis 17 tagojn, ekde la 11-a ĝis la 17-a de septembro 1893, kaj ĝin partoprenis pluraj centoj da religifakuloj: monaĥoj, pastoroj, misiistoj, historiistoj, filozofoj.

Celo de la Parlamento estis instigo al paca interŝanĝo de ideoj kaj sentoj pri la diversaj religiaj travivaĵoj. Ameriko intencis per tio prezenti al la mondo modelon de toleremo: montri ke la kvereloj kiuj kaŭzis malpacojn en Eŭropo, ne plu daŭras en Ameriko; pruvi ke konkordo inter religioj estas ebla kaj dezirinda; kaj ke senreligieco kaj materiismo kontraŭas al la fundamentaj homecaj ideoj.

La inaŭguran ceremonion partoprenis ĉirkaŭ 4000 homoj. La reprezentantoj de la grandaj religioj eniris procesie, vestitaj per religiaj ornatoj. La “patro-nia”-preĝo, akceptita de ĉiuj, estis recitata ĉiumatene de la asembleo. La ferma kunsido kunvenigis 10.000 homojn, kaj estis vere triumfa.

Ni rimarkigas, ke ĝuste en tiuj jaroj Esperanto komencis sian aventuron, kun similaj idealoj, kiel evidentigas interalie el la Zamenhofa Preĝo sub la verda standardo, kies unuan kaj lastan strofon ni citas: 

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,

Fortego, la mondon reganta,

al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero

kaj fonto de vivo konstanta,

al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,

sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,

al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas

hodiaŭ ni preĝas.

 

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj

antaŭen kun pacaj armiloj!

Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj

ni ĉiuj de Di’ estas filoj.

Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,

kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro

al frata la celo ni iru obstine

antaŭen senfine! 

En la interreligiaj rilatoj oni pasis el malŝato al tolero ĝis respekto. Ĉi-teme la Koncilio Vatikana Dua deklaris (1965): 

«La katolika eklezio nenion rifuzas el ĉio kio estas vera kaj sankta en ĉi tiuj religioj. Ĝi konsideras kun sincera respekto tiujn ag- kaj viv-manierojn, tiujn ordonojn kaj instruojn, kiuj, kvankam plurflanke diferencaj ol tio kion ĝi instruas kaj proponas, tamen ne malofte reflektas radion de tiu vero, kiu lumas al ĉiuj homoj”. 

La koncilia deklaro ne restis senefika: lokaj kaj internaciaj iniciatoj estis lanĉitaj. Inter ili menciindas la islam-kristana Dialogo en Tarabulus (Tripolo), Libio (1976), kun 500 partoprenintoj; la Kolokvo pri Religio kaj homo en Cochin, Hindio (1980), kun 250 partoprenintoj; la Monda Kongreso de Religiistoj pri Etiko en Tokio kaj Kioto, Japanio (1981). Al tio aldoniĝis reciprokaj vizitoj de kristanaj monaĥoj en Bangkoko (1968), Bangalore (1973), Srilanko (1980), kaj de orientai monaĥoj en eŭropaj kristanaj monaĥejoj.

Intertempe formiĝis pluraj konstantaj organizaĵoj, inter kiuj eminentas la World Conference on Religion and Peace (Monda Konferenco pri Religio kaj Paco), kiu aranĝis kunvenojn en Kioto, Japanio (1970), Leuveno, Belgio (1974), Princeton, Usono (1979), Nairobi, Kenjo (1980) ... Sed Asizo estis alia afero! 

La tago de Asizo 

Longtempe preparita, la Asiza renkontiĝo estis oficiale anoncita de papo Johano Paŭlo la 2a la 25-an de januaro 1986 en la roma baziliko de S. Paŭlo, je la ĉeesto de reprezentantoj de diversaj nekatolikaj konfesioj kunvenintaj por la fino de la preĝo-semajno por la unueco de la kristanoj: 

“En ĉi tiu solena okazo - diris la papo - mi deziras anonci ke mi estas iniciatanta oportunajn konsultojn kun la respondeculoj ne nur de la kristanaj konfesioj kaj komunumoj, sed ankaŭ de aliaj religioj de la mondo, por estigi kune kun ili specialan preĝorenkonton por paco en la urbo Asizo, kiun la karitatoplena figuro de S. Francisko transformis al centro de universala frateco”. 

La 27-an de oktobro 1986 alvenis al Asizo reprezentantoj de pli ol sesdek religioj, konfesioj, komunumoj, sektoj kaj internaciaj religiaj organizaĵoj; katolikoj, ortodoksanoj, antikvaj (antaŭ-kalcedonaj) eklezioj, prakatolikoj (malnov-), anglikanoj, protestantoj, hebreoj, islamanoj, budhistoj, ŝintoistoj, hinduistoj, sikoj, ĝainoj, zoroastranoj, afrikaj kaj indianaj tradici-religianoj, ktp.

Lanĉante la preĝo-tagon de Asizo oni zorgis eviti malajn ekstremismojn. Ĉe unu ekstremo estas la integrismo, la demonigo de ĉiuj religioj ekster la propra. Tio kondukas al maltoteremo kaj certe ne akceptas tiajn interreligiajn aranĝojn. Aliflanke staras la relativismo, eklektismo, sinkretismo, kiu kondukas al kompromisemo kaj indiferentismo. Kontraŭ tiaj ekstremismoj, oni pledis por fideleco al sia konscienco kaj kredo, kunigita kun respekto al la konsciencoj kaj kredoj de la aliaj kaj konscio pri nia komuna, frata homeco, kies fonto kaj celo estas plej supera Estulo, kiun ni nomas Dio.

La Asiza tago komenciĝis per la akcepto de la diversaj religianoj fare de la papo, kiu klarigis la sencon de la iniciato: 

“La kunveno de tiom da religiaj estroj - li diris interalie - hodiaŭ estas per si mem invito al la mondo konsciiĝi ke ekzistas alia dimensio de paco, kaj alia maniero por ĝin akceli, kiu ne estas rezulto de intertraktoj, de politikaj kompromisoj aŭ de ekonomiaj marĉandoj. Ĝi estas rezulto de preĝado... Ke ni venis ĉi tien, ne implicas ajnan intencon strebi al religia konsento au marĉandi niajn religiajn konvinkojn”. 

Post la akcepto, la diversaj religianoj disiris en diversajn lokojn por aparta preĝado. La diverskonfesiaj kristanoj preĝis kune, ĉar, kiel emfazis siatempe papo Johano la 23-a, “tio kio nin kunigas estas ege pli multe ol tio kio nin disigas”.

Fininte la apartan preĝadon, ĉiuj faris pilgrimon al komuna loko, simbole al tio kio devus esti la komuna evoluo de la homaro; “frateca vojaĝo, en kiu unuj reciproke akompanas la aliajn al la trascenda celo, kiun Dio destinas por ni”. En la komuna loko (la malsupra placo de S. Francisko) la pilgrimuloj, kiuj observis religian faston en la tuta tago, faris denove ne komunan, sed laŭvican preĝon.

Jen fragmentoj de preĝoj: 

Budhistoj preĝis jene: 

«Ke ĉiuj estuloj, kie ajn ili estas, suferantaj korpe aŭ mense, ekhavu oceanon da feliĉo kaj ĝojo, per niaj meritoj...

Ke la nudulo trovu vestaĵon, la malsatulo nutraĵon, la malesperulo esperon, daŭran feliĉon kaj prosperon...» 

 

Hinduistoj preĝis jene: 

«Ho Dio, gvidu nin el iluzio al Realo

ho Dio, gvidu nin el mallumo al lumbrilo

ho Dio, gvidu nin el morto al senmorteco;

pacon, pacon, pacon al ĉiuj;

ni preĝpetas pacon en la ĉieloj; pacon enĉiele kaj surtere; pacon en la herboj kaj la plantoj; pacon en ĉiuj Diaĵoj; pacon al la tuta kreaĵaro». 

 

Islamanoj preĝis jene: 

«En la nomo de Dio, Bonkora kaj Kompatema.

Laŭdon al Dio, Sinjoro de la Universo, Bonkora kaj Kompatema, Reganto de la Rekompenc-Tago...

Servantoj de Dio estas tiuj kiuj iras surtere en humileco kaj, kiam malklerulo sin turnas al ili, ili diras: Pacon!» 

Komuna preĝado de islamaj migrintoj al Norda Italio

 

Ĝainoj preĝis jene: 

«Omaĝon al la plej Pura

omaĝon al la Liberiĝinto

omaĝon al la Majstroj

omaĝon al la Religiaj Instruistoj

omaĝon alla Tutmondaj Asketoj

Armilon kiom ajn fortikan povas venki armilo pli forta;

tamen nenia armilo pli fortas ol senperforto».

 

Ŝintoistoj preĝis jene: 

“Ĉeftasko de kredanta homo rilate la nuntempajn mondon kaj homaron devus esti: pli kaj pli firmigi sian solidarecan senton, por ke samaj estu la sinceraj preĝoj...

Kvankam la popoloj vivas trans la maro, kiu ĉirkaŭas nin, ni kredas ke ĉiuj estas niaj fratoj...”

 

 

Sikoj preĝis jene: 

“Ĉiopova Dio, subteno de mia vivo-spiro, amiko de vidvoj, amiko de malriĉuloj, liberigu min el aflikto, kaj donu al mi pacon...”. 

 

Afrikaj tradici-religianoj preĝis jene: 

“Dio Ĉiopova... Ni ĉiuj hodiaŭ vin preĝpetas unucele. Al nia mondo mankas paco. Nin ĉirkaŭas daŭraj militoj kaj konfliktoj. Ni bezonas pacon. Tio instigis la sanktan patron inviti ĉiujn mondajn religiojn kunveni por preĝi por paco… Ke viaj benoj estu abundaj super favorantoj kaj laborantoj por paco”. 

 

Indianaj tradici-religianoj preĝis jene: 

“Mi preĝos por ke ni ĉiuj devontiĝu preĝi kaj aktivi por paco interne de niaj familioj, triboj kaj nacioj. Mi preĝas por ĉiuj miaj fratoj kaj fratinoj irantaj sur ĉi-nia Patrino Tero. Mi preĝos en mia lingvo... sed antaŭ ol ekpreĝi, mi petas ĉiujn ĉeestantojn preĝi samtempe kun mi, ĉiu siamaniere”. 

 

Zoroastranoj preĝis jene: 

“Kiu preĝas, tiu sin turnas al Dio. Li sciu ke perforto estas radiko de ĉiuj mizeroj en la mondo. Ĉi tie komprenemo triumfu super miskompreno; paco triumfu super malkonkordo; sindonemo super indiferenteco; estimo super malŝato; vera parolo triumfu super mensoga parolo; triumfu la vero super la falso”. 

 

Hebreoj preĝis jene: 

“Nia Dio, kiu estas en la ĉieloj, la Sinjoro de paco kompatos kaj korfavoros al ni kaj al ĉiuj filoj de la tero, preĝantaj por favorkoreco kaj kompato, petante pacon, strebante al paco…

Ho Sinjoro, kiu estas en la ĉieloj, donu pacon al la tero, donu bonfarton al la mondo, donu trankvilon al niaj hejmoj”.

 

Hebreaj rabenoj

 

Kristanoj preĝis jene:

 

“Sinjoro, faru min ilo de via paco:

kie estas malamo portu mi Amon

kie estas ofendo portu mi Pardonon

kie estas malkonkordo portu mi Unuecon

kie estas malespero portu mi Esperon

kie estas aflikto portu mi la Ĝojon

kie estas mallumo portu mi Brillumon.

Ho Majstro, faru ke mi ne celu:

esti konsolata pli ol konsoli

esti amata pli ol ami;

ĉar donacante oni ricevas

pardonante oni estas pardonata

mortante oni releviĝas por eterna vivo”.

 

La fruktoj de Asizo 

Rimarkinde estas ke en la Asiza tago okazis batalhalto de militoj kaj geriloj en preskaŭ la tuta mondo. La 27-a de oktobro 1986 instruis ke la religiemaj homoj estas packonstruantoj: aŭtentika religieco estas bazo de paco, kaj serioza konstruo de paco estas signo de vera religiemo.

Asizo estis la unua, eble la spirite plej intensa kunveno de religiestroj. La dua okazis la 3-an de aŭgusto 1987; temis pri la “Kulmin-kunveno de Hiei-monto” apud Kioto, Japanio, lanĉita de la 92-jara respektinda Eitai Yamada, okaze de la 1200-a jubileo de la fondo sur Hiei-monto de la nukleo de la japana budhismo. Ĝi estis forta daŭrigo de la “Asiza spirito”.

La tria preĝo-tago por paco okazis en Varsovio, Pollando, la 2-an de septembro 1989. Ĉi-okaze la papo ĉeestis per televida mesaĝo. Per citaĵo el ĝi ni resumas la sencon de la mirinda vojo, kiu komenciĝis en Asizo, pludaŭris en Hiei-monto kaj Varsovio, sed atendas pluajn paŝojn el ĉiuj bonavolaj religianoj, kun la helpo de Dio: 

«Vi volis daŭrigi la vojon de Asizo, en spirito de strebado al paco per preĝado kaj interreligia dialogo ... Hodiaŭ en Varsovio, plenumiĝas alia etapo de ĉi tiu signifoplena irado de diversreligiaj homoj strebantaj al paco .. Necesas daŭrigi ĉi tiun strebadon al paco en dialogo kaj preĝado... Mi bondeziras ke la voto de la homoj hodiaŭ kunvenintaj en Varsovio atingu la korojn de ĉiuj homoj kaj ilin konvinku trairi la vojon de dialogo kaj de intertraktado respektema al ĉies rajtoj!”.

Battista Cadei, Italio (el “Evangeliaj Kajeroj”)

 

Budhismaj monaĥoj (kun kapaŭdiloj pro lingvaj baroj) dum ekumena kunveno okazinta en Bari (Italio) fine de septembro 1990, kiel daŭrigo de la kunveno en Asizo de 1986

 

 

 

 

 

 

al la indekso


 

Travivaĵoj

 

KRISTNASK-ARBO 1947 

La “rumana Kristnasko” de 1989, kun la falo de la Ceausescu-reĝimo, kortuŝis la mondon. En la unua datreveno de tiu evento, ni represas el La Espero el Koreio rakonton de rumana esperantisto, kiu koncernas rumanan Kristnaskon en la jaro 1947. 

Estis dum vintra ferio de la jaro 1947. La patrino admonis min: “Prenu Dorelon kaj iru kune al festkunveno. Estas ornamita bela abio, kaj oni disdonos al infanoj donacetojn kaj kantos kristnaskajn kantojn, la infano ĝojos, vi vidos…”.

Dorelo, sola mia nevo, estis tiam kvar aŭ kvinjara, lia patro estis pereinta dum la dua mondmilito. Por Dorelo mi estis “onklo-trunko”, li adoris la fabelojn kaj kredis min ĉiopova. Ĉiun vesperon li endormiĝis en mia lito.

En festo-halo de la lernejo (ah, kiomfoje mi estis recitinta sur tiu scenejo “Imperiestro kaj Proleto” de la fame konata rumana poeto Mihai Eminescu!) ĉio ŝvebis en etoso de granda festo-tago. Festo-tago-spektaklo... kaj io tute aparta: ia kuriozaĵo kaj demando, espero kaj timemo (en nia lando, post la konkero de la povo fare de la Rumana Komunista Partio, anstataŭ “Kristnask-arbo” la abio tradicia nomiĝis “Vintra arbo”, kaj la Kristnasko kaj ceteraj kristanaj festoj nomiĝis “vintraj festo-tagoj”). Estis la unua “vintro-arbo” organizita de nova sindikato de nia minejo, finfine por ĉiam liberiĝinta!

Ĉio estis impona; la salono ĝemis sub la pezo de girlandoj interplektitaj el abiaj frondoj. Eĉ en la plej luksaj iamaj baloj neniam mi estis vidinta tian brilecon.

En la salono fariĝis mallumo. Estis ĉirkaŭ ni kvindek gepatroj kaj maturaj homoj kaj proksimume trioblo da infanoj, etuloj sub porlerneja aĝo. Audiĝis sonoriletoj arĝentaj, kurteno lante leviĝis kvazau palpebro de iu miraklo. Sur scenejo tronis abio: abio bele ornamita, verŝajne la plej bela kristnaskarbo, kiun mi havis okazon vidi dum mia tuta vivo. Vera mirindaĵo: koloraj ampoloj, globetoj brilantaj, girlandoj oraj kaj arĝentaj. De supre komencis flueti kortuŝa muziko el nevideblaj flutoj kaj violonoj, dume grandaj sonĝaj neĝeroj komencis ŝvebi super la humila planko. Estis mi sentanta, kiel la koretoj de la infanoj malfermiĝas al la fabelo, kiu troviĝas tie, bela, ĉiela - multe pli bela kaj reala ol ĝi povus esti en tiuj malriĉaj kaj malsategaj jaroj postmilitaj en ĉiu domo, en la malgrandaj ĉambroj de la Kolonio, plenaj de zorgoj, multnombraj infanoj kaj mono ĉiam malmulta...

Jen aperis la “Kristnask-Avo”, kun ruĝa kapuĉo, kun barbo blanka kvazaŭ neĝo, kun granda pakujo surdorse. La muziko susuris sordine, multnombraj okulparoj akvumiĝis pro emocio. Eĉ min, junan kaj lucidan profesoron pri materialismo historia, tio kion mi vidis sur la scenejo, mirigis - kaj kortuŝeco larmiga kaj eterna infaneco penetris en mian koron.

Kiam tiu sorĉado atingis tiun momenton fabelan, dum kiu la animoj de la infanoj renkontiĝis kun la miraklo kaj sonĝo, “Kristnask-Avo” per ia fremda prononco diris kun sia milda voĉo: “Mi venis de malproksime, el imperio de eternaj neĝoj... kaj alportis por vi amason da donacetoj...”. Subite estingiĝis ĉiuj lumoj, kaj post daŭro de tuteca mallumo kaj konsterniga senmoveco, elektroampoloj en la salono denove eklumis violente. La milda “Kristnask-Avo”, forĵetante sian imponan kapuĉon ruĝan kaj la barbon blankan, descendis inter la spektantojn, obtuze rikanante kvazaŭ pro tre ŝatata ŝercaĵo, kaj salutis nin proletare per levita pugno:

“Karaj infanoj, kiel vi vidas, Kristnasko-Avo ne ekzistas. Mi estas Bazilo K... de sekcio mineja, kie oni preparas karbo-briketojn, kaj nun mi alportis por vi donacojn de laborhomoj ... Vivu nia sindikato libera!”.

Tuta ĉeestantaro ŝtoniĝis. La plenaĝuloj, sed precipe la etuloj, kvazaŭ iliaj animoj estus tuj kovritaj per nigra, malamika glacio. La silento, kiu sekvis, estis tiom peza, ke ektimis eĉ mia estinta kolego de elementa lernejo, Bazilo K... Per strangola voĉo li provis kriaĉi iun sloganon (alie li estis sincera, bona kaj honesta; ankaŭ li havis en la salono infanojn; verdire, tre saĝa li ne estis). Vane. La timo profunda, paralizanta, daŭris.

Mi sentis Dorelon apud mi tute paliĝinta. Mi vidis liajn okulojn elorbiĝintaj pro timo kaj li terure timtremis. Mi ne povas rememori, kiom longe daŭris tiu paralizanta silento, kiam kvazaŭ estus krevinta la plafono, el la fundo de la salono komencis plorkrii unu infano; ne plori: kriegi kvazaŭ iu kuracisto vestita per blanka surtuto kaj kun granda injektilo en la mano direktus sin al li. Tuj, kvazaŭ iu akvo-baraĵo falus, tuta ĉeestantaro komencis ŝire ploregi. Ankaŭ Dorelo ploregis kriante. En tiu situacio neniu argumento favora al “Kristnask-Avo” povis esti efika. Mi manprenis la infanon kaj ekiris hejmen.

Granda febro lin trafis kaj liaj okuloj ne sekiĝis. Estis ni ĉiuj plenzorgaj. La patrino desorĉis lin pro la timsorĉado, mia fratino alvokis doktoron... Rezignante al filozofado, mi aliĝis al mia patro kaj al kelkaj najbaroj por batpuni Bazilon, la bestaĉon. Tia estis tiam la kutimo: se ni havis firmajn motivojn, ni rajtis punbati la “kamaradon”, indiferente, kia funkcion li havis en la minejo.

Ni trovis lin en drinkejo kun la okuloj bluŝvelintaj: jam faris tion aliaj homoj antaŭ ni. Li sidis sola ĉe unu tablo kaj ploris. Lia edzino estis forpelinta lin de hejme, la najbaroj blasfemis lin. Kiam li vidis min, lia vizaĝo sereniĝis; mi estis la “klerulo”, estis mi lia kolego tre instruita, klerulo, kiu scias, “kio kaj kiel”...

“Klarigu vi al ili, diru al ĉi tiuj stultuloj kiuj blasfemas min, ke oni povas fari revolucion sen timo, sen larmoj. Diru!”.

Mi ne respondis al li. Mia patro mendis vodkon, ni eksidis ĉe la tablo kaj trinkis trakvilaj dum tuta vespero, en profunda silentado kaj trista komprenemo.

Ion d. Sirbu, Rumanio (el “La Espero el Koreio”)

 al la indekso


 

PASLOĜANTO

 

En la pasinta jarcento, Usona turisto faris viziton al la fama Pola rabeno Hofetz Chaim.

Lin mirigis vidi, ke la hejmo de la rabeno estas nur simpla ĉambro plena de libroj. Nuraj mebloj esti tablo kaj benko.

“Rabeno, kie estas viaj mebloj?”, demandis la turisto.

“Kaj kie estas la viaj?” rebatis Hofetz.

“Ĉu la miaj? Sed mi faras nur viziton. Mi estas pasloĝanto”, diris la Usonano.

“Mi ankaŭ”, diris la rabeno.

 

al la indekso


 

TRE AKTIVA LA ITALA IKUE-SEKCIO 

La malgranda, sed “batalema” itala sekcio (Ueci - Itala Katolika Unuiĝo Esperantista) realigis lastatempe du gravajn aranĝojn: la 4an Kongreson en Foligno (je malmultaj kilometroj el Asizo) kaj publikan solenan memorigadon pri Pastro Modesto Carolfi, ĉe la sidejo Antonianum de la franciskanaj patroj en Bologna (Bolonjo).

En Foligno partoprenis kvindeko da personoj. La episkopo de Foligno, Mons. Giovanni Benedetti, post kuncelebro de S. Meso (parte en la itala) kun pastroj Jacobitti, Longoni kaj Musazzi, restis en amikeca kaj amema interparolo kun la kongresanoj. La ĉeesto de loka episkopo dum Ueci-kongreso - ekde la restarto de 1987 - neniam mankis.

Dum bonfara aŭkcio oni kolektis 1.070.000 italajn lirojn (900 us. dol.) uzotajn por la diversaj bonfaradoj realigitaj de Ueci, kelkaj kunlabore kun IKUE. Fakte, la jarasembleo de Ueci aprobis rezolucion per kiu oni starigas fonduson cele al financado, rekta, senpera, flanke de la esperantistoj, de lernejo en evoluanta lando, kiel atesto de nia amo kaj kiel kontribuo de nia movado en la internacia jaro 1990 por la batalo kontraŭ analfabeteco (internacia jaro forgesata de la amaskomunikiloj...).

En Foligno oni elektis, krome, la Centran Komitaton (estraron), en kiu partoprenos: Maria Busato Pisoni, Elisabetta Casagrande Berardi, Jonne De Angelis Bertozzi, Pastro Duilio Magnani, Mauro Ortelli kaj Carlo Sarandrea, plus la spirita asistanto, mons. Lorenzo Longoni, kies nomumo por trijara oficado estis aprobita en 1989 de Kardinalo Carlo Maria Martini, ĉefepiskopo de Milano, al kies diocezo apartenas Mons. Longoni.

Dum la Kongreso en Foligno okazis ĉiutagaj esperanto-mesoj, je la intenco de la ĉeestantoj kaj memore pri la forpasintaj samideanoj. Apartan kortuŝan momenton oni travivis dum la pilgrimado al Asizo: eblis diservi en esperanto interne de la “Porziuncola”, en Santa Maria degli Angeli, ĝuste en la dometo kie vivis sankta Fancisko.

 

Kuncelebrado en S. Maria degli Angeli 

En Bologna, la 30-a de septembro estis la tago memore al Pastro Modesto Carolfi, franciskano, vivinta ekde 1884 ĝis 1958, fondinto, en 1920, de Ueci, kaj aktivega samideano: dum sia esperantista vivo li gvidis pli ol mil esperanto-kursojn!

75 samideanoj el pluraj italaj urboj kunvenis en la prestiĝa, famkonata Antonianum de Bologna, por aŭskulti la prelegojn de Prof-ro Maria Sola pri la katolika esperanto-movado, kaj de Pastro Albino Ciccanti (unu el la “Fruktoj” de la esperanto-agado de P. Carolfi, samordenano) pri nia pioniro. Multaj intervenoj de ĉeestantoj, kiuj konis P. Carolfi persone, pliriĉigis la tutan trihoran kunvenon. 

Historia bildo: pastro Carolfi (maldekstre) kaj Kard. Lercaro (dekstre)

 

Ueci daŭrigas sian agadon (des pli mirindan se konsideri, ke al ĝi aliĝas apenaŭ 190 homoj). Jam preta estas la organizado de ĝia 5a Kongreso (el Fognano di Brisighella, 50 km de Ravenna, 14-18.6.1991), kaj aliaj iniciatoj baldaŭ sekvos.

Carlo Sarandrea

al la indekso


 

ORA JUBILEA PASTRECO DE EPISKOPO MIZIOŁEK

 

23.6.1990 en la Katedralo de Varsovio (Pollando), Episkopo Władisław Miziołek festis sian oran jubileon de sacerdoteco. Partoprenis en lia S. Meso la varsovia Episkoparo kun la Primaso Kard. J. Glemp, kaj reprezentantoj de diversaj animzorgaj grupoj, kiujn li prezidis dum pluraj jaroj, konforme al sia devizo “Ministrare” (= Servi). Kaj lia servado ne estis facila, kiel ankaŭ la tempoj, en kiuj li devis vivi.

Li naskiĝis 16.12.1914 en la vilaĝo Kapira ĉe Bzuro, kie dum la unua mondmilito longe daŭris bataloj. Familio Miziołek apartenis al la batalantoj por liberigo de Pollando. La patro mortis, lasante ok infanojn, el kiuj la plej juna Władisław havis nur du jarojn. La tuta zorgo pri la edukado falis, do, sur la patrinon.

La fundamentan lernejon li vizitadis en la naskiĝa vilaĝo, kaj la gimnazion en Lowicz; poste li aliĝis al la porpastra Seminario en Varsovio. La lasta jaro de studado estis speciale malfacila, ĉar ĝi komenciĝis dum la germana agreso kontraŭ Pollando. La subdiakonaton li ricevis en la varsovia Katedralo la 23-an de septembro 1939, dum bombardo de la germanaj aviadiloj. La konsekron plenumis Episkopo Stanisław Gail, kiu dum la bombado ordonis al la seminarianoj forlasi la Katedralon, celon de la atako, mem tamen ne foriris de la altaro. Tio fariĝis kvazaŭ simbolo por la pastroj, ke ili ne devas cedi el sia posteno, eĉ se minacas ilin grava danĝero.

La varsovia Katedralo post bombado

Post la soleno Varsovio estis venkoprenita de la germanoj, multaj seminarianoj perdis la vivon, kaj aliaj estis arestitaj dum du semajnoj. Tamen la pastreco de Władisław maturiĝis, kaj li ricevis la diakonaton sekrete, en privata kapelo de la Episkopo. Li pastriĝis en iom rekonstruita Katedralo 23.6.1940.

La unuajn jarojn de animzorga laboro pastro Miziołek travivis en Kaĉevo kaj Miedzulesie; en 1950 li komencis labori en la porpastra Seminario unue kiel prefekto, poste kiel rektoro. Li episkopiĝis 19.2.1969, kaj akceptis la paroĥon S. Aleksandro sur la Placo de Tri Krucoj; tiam li ankaŭ akceptis la postenon de estro de la Epikopara Komisiono pri Ekumenismo kaj Ĝenerala Animzorgado en Pollando.

De tiu tempo datiĝas la kontaktoj de la Episkopo kun la esperantistaro. Pastro Paruzel sukcesis lin esperantigi, kaj la Animzorgado, kiu fondiĝis en la krakova Katolika Inteligentula Klubo (1973) estis tuj aprobita. La Episkopo mem partoprenis en kunveno de la Esperanto-sekcio en Krakovo, kaj de tiam en multaj aliaj lokoj de Pollando naskiĝadis aliaj katolika esperantujoj. Tio estis des pli necesa, ĉar la tiama Pola Esperanto-Asocio nuligis la katolikan sekcion en la kadro de tiu organizo. Tiamaniere la pola katolikaj esperantistoj ricevis agnoskon kaj rifuĝejon ene de ekleziaj istancoj. En Varsovio la esperantistoj ricevis gravan protekton de la Episkopo kaj la permeson celebri S. Meson en Esperanto en la preĝejo S. Aleksandro, unufoje en la monato. Unufoje en la jaro la Episkopo mem celebris la S. Meson esperantlingve.

En 1974 komenciĝis regulaj Spiritaj Ekzercoj en Gostyń Poznański kaj diversaj pilgrimoj al polaj sanktejoj. Ene de tiuj okazis la unua simpozio honore al Beata Maksimiliano Kolbe en Niepokalanów (1974), en kiu partoprenis ankaŭ Episkopo Miziołek. Poste sekvis la IKUE-Kongresoj en Romo (1975) kaj Ĉenstoĥovo (1977 kaj 1987), en kiuj Mons. Miziołek aktive partoprenis, celebrante kaj predikante en Esperanto. Al tio oni devas aldoni gravan kaj malfacilan taskon, kiun li bonvolis akcepti, nome la estrado de la Internacia Liturgia Komisiono, kiu zorgis pri la Meslibro en Esperanto. Mons. Miziołek donis gravan helpon en la afero, ankaŭ intervenante persone ĉe la vatikanaj instancoj, inkluzive de la Papo.

Nuntempe Mons. Miziołek estas ne tro sana (oni enplantis en li elektran movigilon por la koro); malgraŭ tio, li daŭre laboradas.

La katolika esperantistaro sendas al la Episkopo ne nur siajn gratulojn kaj dankojn, sed ankaŭ varmegan preĝon intence de lia sano.

(El letero de la Animzorgado de Polaj Katolikaj Esperantistoj)

al la indekso


 

PILGRIMO EN PODSKALJE 

En belega naturo sub rokegoj staras malnova kapeleto kun Maria-statueto, al kiu jam multajn jarojn pilgrimadas kredantoj el la ĉirkaŭaĵo, por elpeti benon de nia Ĉiela Patrino.

Neforgeseblajn horojn travivis 14 fratoj katolikoj esperantistoj, kiuj alvenis preĝi por si kaj por nia movado. Tiuj kiuj eltenis tutan nokton preĝante kun Maria ŝian Filon, kun multaj kantoj, neniam forgesos la leviĝantan sunon, kiu trovis nin korpe lacaj sed anime refreŝiĝintaj. Kun sincera pieco ni partoprenis je kvar sanktaj Mesoj, kaj je la adorado, kiun preparis kaj gvidis patro Alojz Dlugi antaŭ la nokta Meso, kiun li celebris.

La partoprenintoj kore dankas al patro Alojz, kiu tre ofereme zorgis pri ni esperantistoj, malgraŭ tio ke li havis multege da organizaj zorgoj, kiel ĉeforganizanto de la tuta pilgrimo. Ili deziras venontjare denove veni al ĉi tiu belega pilgrimloko saluti la Patroninon de nia IKUE-movado kaj de Slovakio.

(Raportis Martin Majtan, prezidanto de la slovaka sekcio de IKUE)

al la indekso


 

 

MOVADE

 

* Validas, jam de kelkaj jaroj, interkonsento inter IKUE kaj KELI, kiu ebligas al la membroj de unu el la du asocioj aliĝi duonpreze al la alia. Iusence, la fakto ke KELI-ano povas aliĝi al IKUE (kaj inverse) per duona kotizo, konsistigas kunligan ponton: ĝi signifas la rekonon, ke on devas strebi atingi unuecon, kaj ke la komuna kristana elemento superregas ĉiajn administraĵojn... Krome, per ĉi tiu interkonsento Dia Regno kaj Espero Katolika atingas legantojn en landoj kie evangeliismo (respektive, katolikismo) ne estas multe disvastiĝintaj, kontribuante al pligrandigo de la reciproka kono, ankaŭ rilate la movadan flankon. 

* Ekde oktobro 1990, Vatikana Radio ŝanĝis horarojn kaj frekvencojn de multaj el siaj programoj (inkluzive de tiuj en Esperanto). Jen la detaloj por aŭskulti la Internacian Lingvon el RV: 

dimanĉe h. 20.00

mezaj ondoj: kHz 1530 (m 196)

 

kurtaj ondoj: kHz 6248 - 7250 - 15210 - 17710 - 17730 - 21650

(m 48.01- 41.38 -19.72 -16.94 -16.92 -13.86)

 

mezaj ondoj (por Romo): kHz 526

 

frekvenca modulado (por Romo): mHz 93.3 - 96.3 - 103.8 - 105

 

jaŭde h. 05.40

mezaj ondoj: kHz 1611 (m 186)

kurtaj ohdoj: kHz 7365 - 15210 (m 40.73 - 19.72)

 

Ĉiuj horoj laŭ Universala Grenviĉa Tempo.

 

al la indekso


 

KORESPONDE 

Mi tre dankas pro sendado de la numeroj 1-6/1990 de la revuo “Espero Katolika”. Dume verdire mi ne kapablas pagi ĝin...

Interesa estas via revuo, ankaŭ dank’ al fotografaĵoj. Tuj allogis min “Dudek jarcentoj de kristanismo”, “Monteto de krucoj, la sankta loko de litovoj”, “Medito al psalmo...” (en ĉiu numero), “Legendo pri amo”. Inter poeziaĵoj tre simpatia estas “Pasero plendas”.

Ni ankoraŭ ne sukcesis lanĉi nian gazeton…

Macovei Nicolae, Rumanio

al la indekso


 

SPRITA VORTARETO 

Ŝ

ŜOFORO: Homo kiu, vidinte, trafik-akcidenton, aŭtomobilas singarde dum kelkcent metroj (Anonimulo)

ŜPAREMO: Mirinda virto de niaj antaŭuloj (Anonimulo)

 

al la indekso