|
historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono
|
||
|
|
||
|
ENKONDUKO
Karaj legantoj proksimaj kaj foraj! Jen, nia revueto enpaŝas sian 88-an vivojaron. Ĝi fidas je via fideleco, kaj je la simpatio de eventualaj novaj abonontoj. Kristana vivo, ekumenismo, humanaj temoj, informoj pri la Esperanta kristana movado ktp daŭre konsistigos la enhavon de EK, kiu - kiel konate - multe dependos de la kunlaboro de vi, karaj Legantoj. Rimarkindan spacon ni volas plu dediĉi al la Parolo de Dio. Ĉi-rilate, laŭ peto de pluraj legantoj, ni klopodos aperigi la monatajn Biblio-meditojn, nome Vivo-Parolo (itale, Parola di Vita) de Chiara Lubich, la fondintino de la movado “Fokolarini”. Tiel EK estos spirite pli riĉa. Bonan Jaron kaj Bonan Legadon ! La Redakcio |
||
|
LA UNUA CELO ESTIS ATINGITA Post jardekoj da penoj, klopodoj, demarŝoj, personaj kontaktoj (ĉiam rekomencante la laboron je ĉiu ŝanĝo de la vatikanaj respondeculoj), jen unua videbla atingo: la Meslibro en Esperanto estis fine aprobita! Ni prezentas reproduktaĵon de la frontpaĝo de la Ritaro por la Meso kun la aproba stampo, kaj kopion de la aproba dekreto kun la aldonitaj normoj; sekvas la traduko al Esperanto de ĉi tiuj dokumentoj.
LITURGIA KOMISIONO PRI LA LINGVO “ESPERANTO” Laŭ peto, per letero de la 15-a de decembro 1988, de Lia Moŝto Ladislao Miziołek, titulara Episkopo de Presidio kaj Helpepiskopo de Varsovio, Prezidanto de la Liturgia Komisiono pri la lingvo “Esperanto”, surbaze de la povoj atribuitaj al ĉi tiu Kongregacio de la Plejsupra Pontifiko Johano Paŭlo la Dua, ni aprobas respektive konfirmas la tradukon en “esperanto” de la ROMA MESLIBRO kaj de la ROMA LEGAĴARO samkiel de la RITARO POR LA MESO, tiel ke ĝi povu utiliĝi laŭ la “Normoj por celebrado de la Meso en esperanto”, starigitaj de ĉi tiu Kongregacio la 20- an de marto 1990 (Prot. CD 149/90) kaj almetitaj al ĉi tiu Dekreto. En la presota tekto estu enmetita komplete ĉi tiu Dekreto, per kiu la petita konfirmo estas konsentita de la Apostola Seĝo. Du ekzempleroj de la dirita presita teksto estu trasdonataj al ĉi tiu Kongregacio. Sen iu ajn malhelpo de kontraŭaj aferoj. El la domo de la Kongregacio pri Dia Kulto kaj Regulado do Sakramentoj, la 8-an de novembro 1990 Eduardo Kard. Martínez Ludoviko Kada Prefekto titulara Ĉefepiskopo de Tibico, Sekretario
NORMOJ por la celebrado de S. Meso en esperanto Surbaze de la valida leĝaro pri liturgiaj lingvoj, esprimita en la cirkula letero “Decem iam annos” de la 5-a de junio 1976, la lingvo esperanto ne prezentas per si mem la ecojn por ke ĝi povu esti konsiderata liturgia lingvo kaj esti uzata ordinare en la liturgiaj celebradoj, pro tio ke ĝi ne estas lingvo parolata de la popolo. Tamen, konsiderinte la motivojn precipe animzorgajn, elmetitajn de la esperantista liturgia Komisiono, prezidita de Lia Ekscelenco Mons. Władisław Miziołek, Helpa Episkopo de Varsovio, kaj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (I.K.U.E.), prezidita de Sac. Duilio Magnani, kiuj petis ke oni povu uzi ĉi tiun lingvon en la eŭkaristiaj celebradoj, kiuj okazas en iliaj naciaj kaj internaciaj Kongresoj, ĉi tiu Kongregacio starigas la ĝisdatigon dc la “Normoj por celebrado de la Meso en esperanto”, diskonigitaj la 23-an de marto 1981, en jena maniero: 1) estas necese ke la liturgiaj tekstoj en esperanto estu konfirmitaj de la Sankta Sego antaŭ ilia uzo. 2) la konsento al la uzo de esperanto estas limigita al la celebrado: a) de S. Meso aŭ de liturgio de la Vorto, escepte de la celebrado de Sakramentoj kaj de la aliaj liturgiaj ritoj, b) okaze de esperantistaj Kongresoj internaciaj, plurnaciaj aŭ naciaj; c) la konsento koncernu nur la kongresanojn. Ĝi ne povos, do, anstataŭi ekz. la laŭhorajn Mesojn de la paroĥoj aŭ de la aliaj komunumoj de fideluloj. 3) La celebrado en esperanto estos farata post sciigo al la Episkopo de la loko, kie ĝi okazos. El la sidejo de la Kongregacio, la 20-an de marto 1990. * * * Pesimistoj certe rimarkos (kaj rimarkigos), ke tamen la aprobo entenas plurajn limigojn (aparte grava estas la malpermeso celebri Sakramentojn, kio malebligas, ekz., konfesi, geedzigi kaj bapti en Esperanto); optimistoj, kontraŭe, evidentigos ke la aprobo estis tre serioze pripensita, ke ĉiu vorto de la traduko estis atente reviziita de la vatikanaj instancoj (kiuj petis modifojn kaj intertraktis pri ili), kaj ke entute temas pri oficiala elpaŝo de oficiala institucio surbaze de la laboro de Esperantista Komisiono, oficiale starigita. Kiun danki pro la atingo de la celo? Certe multegajn homojn, kiu diversmaniere kontribuis: apartan mencion meritas Mons. Władisław Miziołek (Pollando), kiu persiste antaŭenigis la aferon ĉe la vatikana instancoj, kaj ne hezitis eĉ turniĝi rekte al la Sankta Patro; P. Giacinto Jacobitti; Sac. Duilio Magnani; la membroj de la Liturgia Komisiono; la Episkopoj kiuj helpis per sia apogo (Mons. Alfred Pichler el Jugoslavio; Mons. Giovanni Locatelli el Italio; Mons. Bogumił Lewandowski el Pollando; Mons. Pavel Hnilica el Ĉeĥoslovakio; Mons. Patrick Coveney el Irlando, ktp). Nun venas la demando, kiel aperigi presitan eldonon de la Meslibro. La teksto, kiu amplekas ĉirkaŭ 600 paĝojn, estas tajpita per ordinara skribmaŝino, do prezentiĝis la neceso komposti ĝin per komputilo. Tiucele mi metis je dispono de IKUE mian personan komputilan aparataron kaj programaron (MACINTOSH II fx kun legaparato kaj lasera presilo, el totala kosto de proksimume 25.000 usonaj dolaroj), kio ebligis (per ĉirkaŭ 15 horoj da laboro) aŭtomatan transformon de la tajpita teksto en komputilajn karaktrojn; nun mi budĝetis ĉirkaŭ 200 horojn da plia laboro por aranĝi la komputilan tekston, korektante le leg-erarojn, enmetante la specialajn Esperanto-literojn, enpaĝigante ktp. Kompreneble, mondonacoj por la aperigo de la Meslibro estas aparte bonvenaj; oni konsideru, ke IKUE jam elspezis altajn sumojn (tajpado, fotokopiado, vojaĝaj kostoj, telefono, ktp). Antonio De Salvo Sekretario de IKUE
|
||
|
|||
|
“LAŬDU ĈIUJ NACIOJ LA SINJORON; ĈIUJ POPOLOJ ALT-GLORU LIN” (Rom 15,11) La Vivo-Parolo, kiun ni proponas en ĉi tiu monato, estas unu el la versikloj de la psalmo 117, citita de sankta Paŭlo por montri, ke la amo de Dio etendiĝas al ĉiuj popoloj en la mondo. Ankaŭ ili, ekde la plej antikva tempo, estas vokitaj kunaŭdi la Di-Sinjoron. Tiu sama amo, per kiu Dio iam elektis kaj vokis Izraelon, nun akceptas en la savo-popolon ankaŭ la paganojn, konvertiĝintajn al la evangelio de Jesuo. Tio ĉi estas unu el la argumentoj per kiuj la apostolo Paŭlo, adrese al la Roma kristana komunumo - konsistanta el homoj devenaj parte el judismo kaj parte el paganismo - instigas tiujn kristanojn kunlaŭdi Dion, reciproke akceptante unuj la aliajn, same kiel Dio, per Jesuo, akceptis ĉiun el ili. La Vivo-Parolo de ĉi tiu monato, en sia kunteksto, estas invito aŭdi Dion, adresita al la kristanaj komunumoj. Unue ĉi tiuj komunumoj estas vokitaj aŭdi Lin per konkordo, unueco kaj paco, reciproke akceptante sin, preter la diversecoj rilate pensomanierojn, tradiciojn kaj apartajn kutimojn de la unuopaj personoj kaj grupoj. Memkompreneble, kiam temas pri fundamentaj, nerezigneblaj eroj de la kredo, ĉi tiu unueco postulas, flanke de ĉiu, plenan mensan kaj koran aliĝon kaj konsenton. Due, ĉi tiuj komunumoj estas vokitaj aŭdi Lin per malfermiĝo al ĉiuj anoj de aliaj religioj kaj kulturoj, aŭ eĉ nekredantoj. Fakte la 2-a Vatikana Koncilio diris al ni, koncerne la homojn kiuj juste vivas kaj lojale serĉas la veron, ke ankaŭ ili povas saviĝi (Lumen Gentium 16), kaj nin instruis rigardi ilin kandidatoj al la granda familio de la filoj de Dio, vokitaj aŭdi Lin, konstruante unuecon inter ĉiuj popoloj en la justeco, en la amo kaj en la vera paco, laŭ la plano de Dio. Kiel do ni travivos la Vivo-Parolon de ĉi tiu monato? Surbaze de tio, kion ni ĵus konsideris, tiu Parolo unue orientas nin laŭdi Dion, klopodante konstrui unuecon, konkordon kaj pacon interne de niaj komunumoj. Kaj tio eblas, se oni ĉiam celas al tio kio povas kunigi, kaj oni forigas tion kio povas disigi nin. Per tio ni levas al Dio la plej belan laŭdon kaj oferon. Kiel kristanoj, ni devas esti unuaj ĉe atesto de tiu komprenemo kaj akceptemo. Ĉu ne estas tio la distingilo kaj la tasko al ni komisiita de Jesuo? Ĉu Li ne diris al ni, ke ja surbaze de ĉi tiu atesto la aliuloj rekonos nin veraj disĉiploj Liaj? (kp Joh 15,35). Krome, dum ĉi tiu monato, en kiu granda parto de la kristanaro celebras la preĝo-semajnon por la unueco de la kristanoj, ni estas invititaj asociiĝi kun ĉiuj kristanoj en la mondo, kunigite per la vortoj de ĉi tiu sama psalmo. Tiele supriĝos al Dio daŭra laŭdo, ĉar tiu preĝo leviĝas el multegaj lokoj de la terglobo. Chiara Lubich, trad. B. C.
|
||
|
1-a de januaro: Monda Tago por Paco
“SE VI VOLAS PACON, RESPEKTU ĈIES KONSCIENCON”
Ankaŭ por 1991 la unua jartago estas proponata kiel tutmonda tago de preĝado kaj sindevigo por paco. Rimarku: ne nur preĝado, sed ankaŭ klopodado, ĉar la packonstruo bezonas ambaŭ: la helpon de Dio kaj la homan klopodon. Ĉiujare al tiu klopodo estas proponata speciala sindevigo, resumita per slogano. La papo proponis kiel sloganon de la 1-a de januaro 1991: “Se vi volas pacon, respektu la konsciencon de ĉiu homo”. La elekto de ĉi tiu temo rekondukas la problemon de paco al ties veraj, profundaj radikoj, tio estas al la konscienco de la hompersono, tiu “plej sekreta kerno kaj sanktejo de la homo, kie li ĉeestas tute sola kun Dio”, kiel deklaris la lasta Vatikana Koncilio. La kolombo de la Paco (mozaiko en la Baziliko S. Marko de Venecio, Italio) La nuntempa sperto pruvas fakte ke, kiam tiu “sanktejo” ne estas laŭdeve respektata, sed male ĝi estas malsanktigata en siaj plej intimaj personaj elektoj - la elektoj kiuj resupras al la transcenda vokiĝo de la homa estulo - la postsekvaĵoj de tiu malrespekto estas ĉiufoje iumaniere markitaj de perforto. Perforta subpremado de konscienco naskas reagojn same perfortajn, kaj tio veras kaj pri unuopuloj, kaj pri komunumoj, kaj pri popoloj. La homaro - ŝajnas - pli kaj pli konsciiĝas, ke nepras universala ordo de rajtoj kaj devoj. En universala ordo, eminentan aŭ eĉ unuarangan lokon oni devas rezervi al la rajtoj de la konscienco, kune kun la koncernaj devoj. Tiuj ĉi devoj ja koncernas la aliajn personojn, la komunumojn, la nacian kaj internacian socion. Sed ili koncernas ankaŭ la hompersonon, subjekton de rajtoj, kaj tiel la persono estas vokita fondi siajn elektojn sur kohereco kun si mem, sur respekto de la elektoj de la aliaj hompersonoj kaj sur la universala vokiĝo al la vero, tio estas al la serĉado de Dio. Nuntempe, post malpliigo kaj forigo de multaj kaŭzoj de konfliktoj, ŝajnas ke la problemo de strebado al firma kaj daŭra paco kuŝas je ĉi tiu nivelo. Se do ni volas pacon, estas nia devo eduki niajn konsciencojn al respekto kaj serĉado de la vero, kaj al respekto de la konsciencoj de niaj kunhomoj, ĉar la paco ne povas esti io supraĵa: ĝi povas radiki nur en la koro.
Soldatoj kun masko kontraŭ venenaj gasoj
|
||
|
MISIISTO EN MADAGASKARO SKRIBAS
Karaj Geamikoj! Mi komencas per... malĝojaj sciigoj. En la monato januaro (1990) nia kunpastro devis foriri el Madagaskaro, kie li tre bone misiadis jam naŭ jarojn. Li ne estas la unua, kiu malsanis: la malario jam mortigis kelkajn personojn en Ugando, Mozambiko kaj Tanzanio. Iu pastro en nia diocezo vivas dank’ al nova medikamento, ĉar nivakino ne helpas plu. Ni deziras al li rapidan resaniĝon kaj ĝojon de longa laboro en iu ajn loko sur la tero. Malgraŭ tio, ke ni havas iom pli da devoj, oni devas anstataŭi lin. En Ambinanindrano, kie mi loĝas, misiistoj malsaniĝas pli ofte ol aliloke. Mi malsanis jam trifoje je malario kaj trifoje je hepato. En februaro kunvenis junuloj de la kristana asocio, kiuj komencis grandan diskuton pri la (ne)providenco de Dio, kiu volas, ke Madagaskaranoj restu malriĉaj kaj malfeliĉaj por ĉiam: ĉiujare ciklonoj detruanataj domojn, vojojn, rizkampojn, legomĝardenojn... Ili trovas ĉi tiun pretekston, por senkulpigi sian mallaboremon. Multe dependas de la vetero, sed pli multe dependas de la homa aktivado: la laboremaj familioj rekonstruas siajn domojn plirapide. Oni devas klarigi, ke ĉiujare ciklonoj faras detruojn en Madagaskaro, sed tre malofte ili trapasas la saman lokon. Katolikoj en Ambinanindrano estas malmultaj. Unu katekisto instruas 12 gejunulojn por la Komunio, alia katekisto havas 8 lernantojn por la Konfirmacio. Post la sankta Meso ĉiun merkredon dekkvino da gejunuloj supreniras al nia loĝejo por rigardi ilustraĵojn koncerne la Biblion kajla katolikan vivon; kaj post 20minutoj ili revenas hejmen jam en mallumo. Dum la tuta monato mi kuraĝigis ilin, ke ili kantu dum la sankta Meso; nuntempe ili kaj mi estas kontentaj. Mi deziras ke ili kutimiĝu al aktiva agado en la kristana komunumo: hodiaŭ ili estas junaj, sed baldaŭ, plenkreskuloj, ili surprenos respondecon. Mi finas plendi, kaj mi priparolas pli freŝdatajn okazintaĵojn. Dum la liturgio de Pasko (sabate) mi baptis kvar junulojn; aliaj kvar, baptitaj en la protestanta konfesio, proklamis la katolikan kredon antaŭ la unua Komunio. En la Paskofesto mi benis du geedzojn, baptis ok bebojn, kaj ses geknaboj (10-16 jaroj) travivis la unuan renkonton kun Jesuo. Tuj post la Paskofestoj mi forveturis al Mahanoro por partopreni kunvenon de pastroj, poste mi forflugis al Diego Suarez, kie mi pasigis tutan semajnon. En la seminario lernas du alumnoj de nia ordeno kaj mi ekloĝos en la fino de septembro en la seminario: la ĉefepiskopo petis pastron el nia ordeno kaj jam tri jarojn li insistas pri tio. En 1991 espereble en ĉi tiu seminario studos sep niaj ordenanoj. Nuntempe mi okupiĝas pri niaj du novicoj, kiuj jam eldiris siajn unuajn votojn. Krome mi vendadas medikamentojn: aĉetantoj alvenadas ĉiam, eĉ dum manĝado, pro tio mi nenion povas fari dumtage. Mi dankas al ĉiu bonfaranto, kiu alsendas al mi donacojn. P. Jan Sadowski OMI, Toamasina, Madagaskaro |
||
|
PAŜTISTA LETERO PRI KARDINALO NEWMAN
Dimanĉe 29-an de Julio 1990, okaze de la unua jarcento de la morto de J. H. Newman (Njuman) (1901-1890), eks-anglikano fariĝinta katolika eminentulo, la episkopo de Leeds sendis al siaj fideluloj leteron, kies esperantigon (de li mem rajtigitan) ni represas. Miaj karaj fratoj kaj fratinoj, je la 11-a de aŭgusto 1990 ni havos la jarcentan datrevenon de la morto de kardinalo Johano Henriko Newman. Li estis profunda pensulo, instruanto kaj homo de Dio. Lia influo sur la Katolikan Eklezion daŭre kreskis post lia morto en 1890, kaj nuntempe oni en Romo konsideras pri lia beatproklamo. Li saĝe konsiladis pri: la naturo de la Eklezio, la konscienco, la donaco de la kredo, la rolo de la laikaro en la eklezio, la evolu- kaj disvolviĝo-maniero de la katolika doktrino tra la jarcentoj, la edukado, kaj multaj aliaj aferoj. En ĉiuj tiuj aferoj li multe riĉigis la hodiaŭan Eklezion. Li sendube havis notindan influon sur la Duan Vatikanan Koncilion. Newman mortis 89-jara, kaj dum 44 jaroj de tiu longa vivo li estis anglikano. Lia predikado kaj instruado, kaj lia persona influo kiel klerulo kaj homo de Dio, eksterordinare influis en la urbo Oksfordo (Anglujo) dum la 1830-aj jaroj, kaj li fariĝis la ĉefa figuro en la tiama Oksforda movado. Tiu movado plifortigas la “katolikajn” elementojn en Anglikanismo, aparte la emfazon pri la sakramentoj kaj la Eklezia aŭtoritato. Ĝis la Dua Vatikana Koncilio en ĉi tiu lando lia efiko sur la Eklezion de Anglujo estis pli notinda ol sur la Katolikan eklezion. Certe lia influo sur la Katolikan Eklezion en la jaroj tuj antaŭ la Dua Vatikana Koncilio estis tre konsiderinda. Newman fariĝis katoliko post multe da preĝado kaj studado. Speciale la instruado de pra-eklezio kaj de la Patroj de la Eklezio kondukis lin al la konvinkiĝo ke nek Anglikanismo nek Protestantismo estas vera kontinuado de la kredo kaj instruado de la pra-eklezio. Li eksiĝis de la Eklezio de Anglujo kaj estis akceptita en la katolika en 1845. La pastro kiu lin akceptis estis la pasionista patro Dominiko Barberi, kiu poste estis beatproklamita. Post sia katolikiĝo li neniam ŝanceliĝis en tiu konvinko, sed tio ne blindigis lin pri la homaj kulpoj en la Eklezio: tio kaŭzis foje multan doloron kaj solecon kaj faris lin viktimo de disvastiĝinta miskompreno kaj suspekto. Nur post lia morto multaj katolikaj fratoj ekkomprenis lian veran grandecon. Aliflanke lia katolika kredo neniam detruis lian profundan amon al la Eklezio de Anglujo, kaj lian danko-senton pro la multo, kiun li al ĝi ŝuldis. Li sopiris al la tago kiam la Katolika Eklezio kaj la Eklezio de Anglujo povus reunuiĝi. Newman vivis en epoko kiam, almenaŭ en Anglujo, la katolika laikaro ne estis bone edukita, kaj ĝenerale ne estis konsiderata kun rolo en la Eklezio. Newman estis homo, kiu antaŭtempe kampanjis por ke la laikaro estu bone edukata en la kredo kaj en sekulara kulturo. Li vidis ke edukado kunigus ĉiujn aspektojn de lernado kohere kaj harmonie. Li rekonis ke la laikoj, kiel aro, profunde komprenis la kredon ĉe nivelo ne facile klarigebla per vortoj. Li komprenis ke konsultante la laikaron pri ties kredo, oni havas unu el la metodoj eltrovi la veran tradician kredon de la Eklezio. Nur post lia morto liaj profundaj intuicioj fruktodonis en la Eklezio de nia epoko. Kompreneble, la papo kaj la episkopoj, kiel sekvantoj de la apostoloj kaj portantoj de la instrua aŭtoritato donacita al ili de Kristo, havas siajn rolojn; sed la laikaro kaj la pastraro ne estas simplaj pasivaj ricevantoj de ties instruo; ilia vivo kaj aktiva kredo estas unu el la fontoj je kiu la instruanta aŭtoritato ĉerpas. La Sankra Spirito estas aktiva en ĉiu membro de la Eklezio, senescepte. Tiu koncepto pri la Eklezio, kie ĉiuj havas veran kaj necesan rolon por ludi, estas parto de instruo de la Koncilio Vatikana Dua. Ĝi estas la bazo de la instruado de la nuna papo pri la laikaro. La “Irejo al Kredo”, programo enkondukita tumonde, dependas de tiu koncepto pri la Eklezio. Nia propra Paŝtista Asembleo, okazonta en 1991, baziĝas sur la koncepto pri Eklezio al kiu ĉiuj apartenas. Troviĝas bela medito de kardinalo Newman pri la vokiĝo de la individuo. En tiu medito estas esprimo, kiun ni povus apliki al nia vokiĝo kiel membroj de la Eklezio: “Al mi Li donacis iun laboron, kiun Li ne donacis al alia”. Se ni povus percepti nian taskon kiel taskon unikan al ni - tiam ni farus bonan laboron, ni farus Lian laboron. Lia instruado, lia saĝo, lia pacienca suferado dum lia vivdaŭro, kaj - ni esperas - liaj preĝoj en la ĉielo, faris Johanon Henrikon Newman bonfaranto kaj servanto de la hodiaŭa Eklezio. Ni dankas al Dio pro tio, kion Li faris per tia servanto. Ni preĝas, ke ni lernu plimulte pri la riĉeco de nia kredo. Mi deziras al vi pacon, feliĉon, kaj veran spiritan renoviĝon dum la nuna feria sezono. Episkopo David Konstant; esperantigis E. V. Casey, Anglujo
|
||
|
APOSTOLO DE INTERHOMA HARMONIIGO PACO KAJ EKUMENO estis la temo de simpozio kun ilustra ekspozicio memore de la esperantista pastro d-ro Max Joseph Metzger (1887-1944), martiro de ekumenismo, okazigita en Graz (Aŭstrujo) fare de la tiea Oficejo por Paco kaj Evoluo, kunlabore kun la Katolika kaj Evangelia klerigaj fakoj, la Internacia Ligo por Repacigo, la Esperanto-Societo ktp.
Max Joseph Metzger M. J. Metzger naskiĝis en Schopfheim, suda Germanlando, en 1887, la jaro de la apero de la unua lernolibro de Esperanto, kaj mortis en 1944 kiel martiro por paco kaj unueco, per la ekzekutistoj de la nazia reĝimo. Inaŭgure de la Simpozio oficialan signifan paroladon, tre aktualan, faris la urbestro de Graz, Alfred Stingl. La ekspozicio estis speciale grava pro sia informo-riĉa enhavo ankaŭ pri Esperanto: pri tio meritis speciale la Esperanto-Junularo de Graz. Ĉe la Simpozio prelegis pluraj universitataj profesoroj; en nomo de la katolika Eklezio salutis s-ro Johann Reinisch; pri “Kristana pacifismo nuntempe” raportis s-ino d-ro Hildegard Goss-Mayr; pri “Ekumeno nuntempe” parolis s-ino Christine Gleixner. Naŭ laborgrupoj pritraktis aktualajn temojn, interalie: religia fundamentalismo kaj paco; kristan-politiko; la laborgrupon pri “lingvo kaj perforto” gvidis s-ano universitata docento Heinz Paul Kovacic, Graz. Speciale menciinda konstato: kiam temas pri eminentuloj, kiuj estis ankaŭ esperantistoj, ĝenerale ilia esperantisteco estas ignorata, prisilentata. Ĉi-foje, rilate al doktoro Metzger, lia aneco kaj aktiveco en Esperanto estis sincere agnoskataj kaj konsiderataj. Interalie mi, kiel atestanto, povis akcente raporti laŭ mia pli ol 20-jara konateco kaj kunligiteco kun li, laŭ persona travivado. Walter Mudrak, Aŭstrujo
|
||
|
MOVADE Ekumena diservo okazis en Varsovio la 29-an de septembro 1990, kadre de la tutpollanda renkontiĝo de esperantistoj partoprenantoj de Korespondaj Kursoj. Celebris esperante episkopo Miziołek, pastro Forycki kaj pastoro el Germanio Adolf Burkhardt (prezidanto de KELI). Dum la diservo kantis la esperanto-koruso Muzilo el Varsovio. Dum la renkontiĝo estis ebleco aĉeti interalie kantareton titolitan Serĉante Dion. Raportis Bogusław Sobol
|
||
|
Novelo DIA JUĜO Fantastaj realaĵoj Dio fingrumadis sian grandan barbon. Kun neelĉerpebla pacienco Li aŭskultadis la homojn antaŭ Li laŭte argumentantajn, sin pravigantajn. - Mi petas estimplene, mi povus diri, jes, mi multon suferis, la ordonojn mi ĉiam observis, nu, kiel diri... la plej gravajn, almenaŭ tiel kiel la plej multaj homoj tiujn observas... En la preĝejon ĝenerale mi iris kaj ekzemplodone mi pagis la imposton por la eklezio, kion ĉiuj povas atesti. Do, mi ŝatus, se... konvene al la diritaj faktoj, ankaŭ mi ricevu ion el la saviĝo, mi petas kompleze... - Mia filo, mia filo - balancis lante la kapon la Sinjoro - tamen ion eĉ nun mi ne komprenas. La saviĝo ne estas donenda al iu, ĝi estas donebla... Ĝin ne estas celi... Ĝin mi donas, mia filo, per mia senfina graco al tiu, al kiu mi volas. Do, vidu, ke mi konsideras favore vian celkonscion... - Mi dankas, Sinjoro, mi tre dankas, Sinjoro. Sincerdire mi esperis ke ĉi-loke ne estiĝos ia granda problemo. Nur ĉi tie mi vidas la aferojn strangaj, por tiel diri... - Vidu, vidu mia filo - diris afable la Sinjoro - la vido vizaĝ’ al vizaĝo ne estas tiel glata afero. Jen estas vi. Vi staras en la ĉiela gloro kaj kion vi vidas el Mi? Tre, tre maljunan, aĝan Dion fingrumantan sian barbon kaj distrite rigardantan la ungojn, kiel enuanta oficisto. Sed vi ĉiam jene vivis kaj pensadis: ion rekompence por io, saviĝon por la eklezia imposto, por la foj-foja, de temp’ al tempa vizito en la preĝejo. Ne miru, ke vi min vidas tia, sed tiu ne estas mi, tiu estas nur la bildo, kiun vi formis al vi mem pri mi, kaj nun vi ne povas ŝanĝi la bildon, eĉ se vi nun volus fari tion. Kompreneble, se tio estis kaj estas bona por vi, nu, tio estas bona ankaŭ por mi. Estu facila por vi la ĉiela gloro. Mi savas vin, vi ricevas la feliĉon eternan... la plej konvenan al vi. - Mia filo, Miĥaelo - vokis la Sinjoro sian ĉefanĝelon - konduku nian feliĉigitan kreitaĵon en la Paradizon de la animoj pri la bagatelaj aferoj kaj de la fimarĉanduloj. Tamas Kipke, Hungario (el la hungara tradukis I. Nagy)
|
||
|
AFORISMOJ
* Senperforto estas la plej nerezistebla forto en la mondo (Gandhi). * Senperforto ne estas rezigno, sed kuraĝoplena sindevigo dum batalado (P. Gernigon). * Homo estas bona, se li plibonigas kunhomojn (rusa proverbo). * Indiferenteco estas ĝemelo de krueleco (turka proverbo). * Amo lasas siajn okulojn bruli, prefere ol fermi ilin antaŭ tio kio ĝenas (P. Mazzolari). * Dio nenam kreis landlimojn (Gandhi). * Amo estas ĉeesto. Oni devas ne nur doni, sed sin doni (R. Follereau). * Ami ne estas donaci, sed partoprenigi (R. Follereau). * Pli bonas viŝi unu larmon de mizerulo, ol ricevi cent ridetojn de ministro (ĉina proverbo). * Ne parolu al mi pri la homoj kiuj neniam ridas: ili ne estas seriozaj (R. Schuman). * Unu rideto al vivanto pli valoras ol larmo-torento al mortinto (ĉina proverbo). * Ne la vino ebriigas homon. Ja la homo ebriigas sin mem (ĉina proverbo). * Via malamiko kapitulacos, ne kiam lia forto elĉerpiĝos, sed kiam lia koro rifuzos batali (Gandhi). * Senescepte, la senperforto estas pli forta ol perforto; tio estas, la energio, pri kiu la senperfortulo disponas, ĉiam estas pli granda ol kiom li havus, se li estus perforta (Gandhi). * Mi estas tute konvinkita, ke senarmita vero kaj senprofita amo havos la lastan venkon (Martin L. King). * Por praktiki senperforton, necesas esti neŝancelebla kaj havi ĉia-provan kuraĝon (Gandhi). * Mi konas nur du seksojn: unu kredas sin racia, la dua al ni pruvas ke tio tute malveras (Marivaux)
|
||
|
|