Enhavo de Espero Katolika numero 9-10/1991

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

Sur la kovrilo:  Mons. Karel Otčenašek

 

 

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj, 

multaj movadaj informoj aperas en ĉi tiu numero de Espero Katolika, kio konfirmas la novan elanon, kiun nia unuiĝo konas post la lastatempaj donacoj: ni menciu i. a. la aprobon de la E-meslibro, la papajn salutojn en Esperanto, la revigliĝon de niaj orienteŭropaj sekcioj - longtempe devigitaj silenti.

La malfruo en la aperdato estas do motivita de la bezono atendi la alvenon de raportoj. Ĉi-teme, ne forgesu sendi, ĉiam kiel eble plej rapide, vian informan materialon (artikoloj, kronikoj, ktp.), sen preterlasi fotojn.

Antaŭan dankon.

La Redakcio

al la indekso


 

 

Vivo-Parolo de Oktobro 1991

 

“NE EKZISTAS KREAĴO KAŜITA ANTAŬ LI:

SED ĈIO ESTAS NUDA KAJ EVIDENTA AL LIAJ OKULOJ”

(Hebreoj 4,13)

 

Tiuj ĉi vortoj estas tiritaj el la Letero al la Hebreoj. Por ilin kompreni ni devas ilin loki en ilian ĉirkaŭtekston.

Menciante la travivaĵojn de la Izraela popolo ĉe ties eliro el la Egipto-lando, la aŭtoro estas klariganta, kial do en tiu tempo multe de Izraelidoj estis de Dio mortpunitaj, tiel ke ili ne eniris en la promesitan landon: ĉi tiuj Izraelidoj malaŭskultis la Parolon de Dio.

Sama trakto-maniero, sed kun sekvaĵoj pli severaj, validos ankaŭ por ni. Se ni ne estos praktikintaj la Parolon de Kristo, ankaŭ ni estos iam ekskluzivotaj el la eterna loĝejo, pri kiu la promesita lando estis nur simbolo.

Evidente, ĉi tie temas pri la Parolo, kiun Dio sendis al ni, unue per la profetoj, due per sia Filo Jesuo Kristo. Estas memkompreneble, ke tiu ĉi Parolo, per kiu Dio ade nin akompanis dum la historio, estas la plej granda donaco, kiun Li al ni donis aŭ povus doni. Tiu ĉi Parolo, fakte, al ni esprimas la menson kaj koron de Dio, la mirindan planon, kiun Dio havas pri ĉiu el ni unuope, tio estas: partopreni en Lia familio, kaj havi eternan vivon kun Li. Kaj Li ne nur montras al ni la vojon, sed ankaŭ donas al ni la fortojn por tiun celon atingi. Plie: tiu parolo, akceptite, ekde nun igas nin filoj de Dio, komunikante al ni tiun vido- kaj amo-manieron, kiu estas propra de Dio mem.

Tiom granda donaco havigas al ni grandan respondecon, kaj ja pri tio ni estas atentigataj. Dio donis al ni sian Parolon, por ke ni igu ĝin fruktodona. Li volas vidi efektiviĝi, en nia vivo kaj en nia aktivado en la mondo, tiun profundan ŝanĝon kiun la Dia Parolo kapablas efektivigi. Memkompreneble do, se tio ne okazus, tiu Parolo fariĝus nia juĝanto. Ĝi, ĉefe en la fina tago, sin turnos kontraŭ nin, montrante al ni en nerefutebla maniero la tutan stultecon de niaj misaj elektoj. Tiam nenio povos nin defendi - nenia senkulpigo, nenia preteksto - kontraŭ la penetrema lumo de tiu Parolo, kaj ni sentos nin por ĉiam de ĝi forpelitaj.

Kiel do ni travivos la Vivo-Parolon de ĉi tiu monato? Amante la Parolon de Dio, strebante koni ĝin pli kaj pli bone, kaj ĉefe praktikante ĝin pli kaj pli sinofere, tiel ke ĝi vere fariĝu la baza nutraĵo de nia spirita vivo, nia interna instruanto, la gvidanto de nia konscienco, la neskuebla orientilo de ĉiuj niaj elektoj kaj faroj. Per tio ĝi igos nin la lumo-estuloj, kiajn la Di-Sinjoro atendas vidi en la tago, kiam ni prezentiĝos antaŭ Li.

Krome ni travivos tiun ĉi Parolon, konsiderante ke ni vivas en mondo, en kiu pli kaj pli perdiĝas la senco pri la vero rilate moralecon. En la konsciencoj estas multe da misorientiĝo kaj konfuzo, ĉio emas relativiĝi kaj nebuliĝi. Travivante la Parolon de Dio, ni ne nur estos kirasitaj kontraŭ tiu grava danĝero sed, laŭ la signifoplena esprimmaniero de Jesuo (kp Mat 3,15-16), ni fariĝos lumantaj lampoj, kiuj per sia lumo helpos ankaŭ aliajn homojn orientiĝi kaj retrovi la ĝustan vojon.

Konkrete, dum ĉi tiu monato, ni konstante klopodu kompari nin kun unu el la Paroloj de Jesuo, kiuj pli multe impresis nin en la vivo. Ke ĝi ekde nun juĝu nian agadon, tiel ke ni vidu, ĉu ni estas spegulaĵo de ĝi.

Chiara Lubich

 

 

al la indekso


 

Papa mesaĝo okaze de la monda tago por misioj

(20-a de oktobro 1991)

 

MISIADO: TASKO DE ĈIUJ KRISTANOJ

 

“Dio estas amo” (1 Joh 4,8). Ĉi tiuj vortoj de la apostolo Johano konsistigas la deirpunkton de la mesaĝo sendita de papo Johano Paŭlo la dua al la katolikoj prepare al la monda tago por misioj, celebrota ĉi-jare la 20-an de oktobro. Sed ĉu la homoj konas tiun ĉi Dian amon? Kiel jam en sia encikliko Redemptoris Missio (= Elacetanto-Misio), la papo denove rimarkigas ke “la misio, konfidita de Kristo al sia Eklezio, anonci la amon de Dio por la homoj - por ĉiu unuopa viro kaj virino - kaj la amon de la homoj por Dio kaj inter si reciproke, estas tiom for de tuta plenumiĝo, ke oni povas taksi, kvazaŭ ĝi estus nur ĉe la komenco”.

Ĉiu kristano do konsciu, kia valora trezoro estas al li donita, kaj surbaze de tiu konscio li sentu sin devigata disvastigi sian kredon, ĉar “la kredo kiu renovigas la vivon kaj la misiado kiu plifortigas la kredon ne povas esti kaŝitaj trezoroj, aŭ ekskluzivaj travivaĵoj de izolaj kristanoj. Nenio fremdas al misiado pli ol kristanismo fermita en si mem: se lia kredo estas firma, ĝi estas destinita kreski kaj devas malfermiĝi al misiado”. 

Tra la tuta terglobo...

 

 

 

 

...oni portu la vorton de Dio

 

La misiado devas koncerni la familiojn, la parokojn, la bazajn ekleziajn komunumojn, la ekleziajn grupojn kaj movadojn.

Rilate la familiojn: “Jam nun estas tempo kiam la gepatroj kaj geedzoj surprenu, kiel esencan taskon de sia vivkondiĉo kaj vokiĝo, evangelizi la gefilojn kaj sin mem reciproke, tiel ke al ĉiuj familiaj membroj efektiviĝu ebleco en ĉiu cirkonstanco - precipe en la provoj de suferado, malsano, maljuneco - ricevi la evangelian bonanoncon”.

Al la parokoj la papa mesaĝo memorigas, ke “neniu kristana komunumo estas fidela al sia tasko, se ĝi ne estas misia: aŭ ĝi estas misia, aŭ ĝi tute ne estas kristana... Des pli nuntempe, kiam la misiado eĉ en la strikta senco de unua evangelio-anonco al ne-kristanoj, frapetas la pordojn de la komunumoj antikve evangelizitaj, kaj pli kaj pli ĝi fariĝas «misio inter ni»; tia tasko iĝas en ĉiu komunumo plej urĝa”. Konsola kaj esperiga estas la konstato ke pluraj ekleziaj movadoj kaj grupoj havas grandan fervoron por misiado.

Rilate la manierojn, kiel efektivigi la misiadon, Johano Paŭlo la dua deiras el spirita helpado, kiu eblas nur se oni estas kuna kun Kristo kiel branĉo kun virbero (Joh 15,5): ĝi konsistas el preĝado, sinoferado, atestado per aŭtentike kristana vivo-maniero, kiu estas senparola predikado. Spirita helpado naskas kaj kreskigas misiistajn vokiĝojn: “Ne eblas viv-elekto pli radikala kaj kuraĝa ol jena: ĉion forlasi por sin dediĉi al savo de la fratoj, kiuj ne ricevis la netakseblan donacon de la kredo”.

Ankaŭ la materia helpo gravas en la misiado: “La monda Tago por Misioj kunigas ĉiujn filojn de la Eklezio ne nur en preĝado, sed ankaŭ en sindevigo al solidareco kaj partoprenigo de materiaj helpoj por la misiado inter ne-kristanaj popoloj. Tia sindevigo respondas la bezonojn de multaj homoj kaj popoloj en la mondo. Temas pri fratoj kaj fratinoj kiuj, bezonhavaj je ĉio, vivas plej grandparte en landoj apartenantaj al la suda duonglobo, kaj koincidas kun la misiaj landoj. La Paŝtistoj kaj la Misiistoj do bezonas multegajn rimedojn ne nur por evangelizado - kiu sendube estas unuaranga - sed ankaŭ por respondi al la multspecaj materiaj kaj moralaj bezonoj per la humanaj agadoj, kiuj ĉiam akompanas ĉiun misiadon”. 

Ankaŭ la materia helpo gravas en la misiado 

Post aludo al la Papaj pormisiaj Oficejoj, kies tasko estas animi kaj kunordigi la helpadon al la misioj, la papo finas sian mesaĝon per alvoko al la gemisiistoj:

“Karegaj Misiistoj kaj Misiistinoj! Mia penso kaj amo-sento ĉiam akompanas vin, kun la danko-sento de la tuta Eklezio. Vi estas ne nur la viva espero de la Eklezio kiel atestantoj kaj efektivigantoj de ties universala misio en ties plenumiĝo mem; sed vi estas ankaŭ videbla kaj kredinda signo de tiu Dia amo, kiu nin ĉiujn vokis, konsekris, kaj sendis, sed al vi donis specialan taskon: la unikan donacon de vokiĝo misiadi inter ne-kristanaj popoloj. Vi portas Kriston en la mondon; kaj en lia nomo, kiel ties Vikario, mi vin benas kaj tenas en mia koro. Kune kun vi mi benas ĉiujn kiuj kun amo kaj malavareco partoprenas en via apostolado de evangelizado kaj tuteca plialtniveligo de la homo”.

Battista Cadei

al la indekso


 

PAPA MESAĜO

POR LA MONDA TAGO DE LA MIGRANTO

 

La 10-an de septembro estis konigita la mesaĝo de Papo Johano Paŭlo la dua por la monda tago de migranto 1991, kiun oni solenas en diversaj datoj laŭ la landoj (ekz., en Italio la venontan 18-an de novembro).

En la mesaĝo, kiu datiĝas je la 21-a de aŭgusto, oni legas:

“La migradoj havas ĉiam duoblan aspekton: tiun de diverseco kaj tiun de universaleco. La unua, pro la interalfronto je kiu migradoj metas diversajn popolojn, implicas neeviteblajn streĉitecojn, latentajn rifuzojn kaj evidentajn polemikojn. La dua estas tiu konsistanta el harmonia renkonto de diversaj sociaj subjektoj, kiuj troviĝas en la komuna havaĵo de ĉiu homa estulo, konsistanta el “humaneco kaj frateco”.

La Papo reliefigas, poste, ke la migradoj estas elemento por reciprokaj pliriĉigoj pere de la komuna disponigo de diversaj kulturoj. “Oni ne devas forgesi - estas skribite en la dokumento - ke la kultura, etna kaj lingva varieco enkadriĝas en la ordo de la kreitaro, kaj ke, kiel tia, ĝi ne povas esti eliminita. Tiel la irado al unueco de la homa familio atingas kiel kriterion de aŭtentikeco, la respekton kaj evoluon de la rolo de la multoblaj diversecoj. Tiu pluretna kaj plurkultura strukturo - daŭrigas Johano Paŭlo la dua - estis malpurigitaj je la pratempoj de la homa historio, fare de la peko de Babelo. Fone de ĉi tiu kulpo, la kulturaj kaj lingvaj malsimilecoj ĉesas esti donaco de Dio kaj fariĝas motivo de malkompreno kaj konfliktemo, la malsimilecoj alprenas rigidecon de divido, kaj ne de varieco kaj pliriĉigo en unueco”.

Opozicia al la biblia rakonto de la Turo de Babelo estas la evento de Pentekosto, kiu restarigas “la ĝustecon de la etna kaj kultura plurismo”. “Pentekosto - ni legas plie en la mesaĝo - difinas aŭtentikan etikon de la renkontiĝo, kiu devas superregi la konstruon de la nova homaro, inaŭguritan je Pentekosto mem”.

Ĉiu persono devas esti agnoskita en ties digneco kaj respektata en ties kultura identeco. Temas pri principo, kiu trovas apartan kaj specifan aplikon en la sektoro de la migradoj. Krome, Johano Paŭlo la dua deklaras, ke “la migranton oni devas konsideri ne simple kiel produkto-rimedon, se kiel subjekton havantan plenan homan dignecon. En tiu ĉi kunteksto - daŭrigas la dokumento - substrekendas la atento por malriĉuloj kaj marĝenigitoj, kiaj ofte la migrantoj estas. La socio, en sia klopodo kreski, ne povas en la faktoj montri sin malzorganta pri tiuj, kiuj, pro ilia pli malforta socia rolo, emas resti je marĝeno, sed ĝi devas koncerni kaj asimili ilin”.

“Pentekosto - rimarkigas la Papo - restarigante la ĝustecon de plureco en diverseco, enkondukas elementon specife kristanan: la unuecon de la popoloj ĉirkaŭ la kredo je la unika Kristo”.

Asertinte, do, ke la homoj, el ĉiu ajn raso al kiu ili apartenas, estas ĉiuj amataj de Dio, Johano Paŭlo la dua skribas: “Migradoj, akcelante reciprokan konon kaj universalan kunlaboradon, atestas kaj perfektigas la unuecon de la homa familio kaj konfirmas la rilaton de frateco inter la popoloj”.

“La solvo de la problemo de la homo en la homa movebleco estos atingita - finas la dokumento - ĝuste kiam la spiritoj estos regataj de la firma konvinko, ke la homoj estas gefratoj, kaj ke amo estas la plej potenca forto por transformi sin mem kaj la socion”.

C. S.

 

al la indekso


 

PAPA NUNCIEJO EN TIRANO

 

La starigo de diplomatiaj rilatoj inter la Sankta Seĝo kaj Albanio (anoncita la 7-an de septembro 1991) donas la okazon pritrakti kelkajn signifajn momentojn de la religia historio de tiu nobla nacio, kaj montri kelkajn aspektojn de ĝiaj rilatoj kun la Apostola Sidejo. 

Laŭ statistikaj donitaĵoj de la jaroj tuj antaŭ la dua mondmilito, la plimulto de la albanoj estis islama; estis poste la ortodoksuloj, dum la katolikoj konsistigis 10% de la loĝantaro. Ĉi-lastaj estis dividitaj en du ĉefdiocezojn (Dures kaj Skutar), tri diocezojn (Alessio, Pulati kaj Sapa), la Abatejon de Sankta Aleksandro de Orosci kaj la apostolan administrejon por suda Albanio.

Kvankam ĝi estas minoritato, tamen la Eklezio en Albanio plenumis rimarkindan rolon en la historio de la lando, kontribuante al la savogardo de la nacia identeco kaj aktivante en notinda agado en la kultura, eduka kaj socia kampoj.

La kristana ĉeesto en Albanio komenciĝas je la pratempoj de Kristanismo - oni opinias, ke la Sidejo de Dures estas el apostola origino - kaj ĝi estis markita de la sango de multnombraj martiroj. En la 8-a kaj 9-a jarcentoj la Eklezio de Albanio rezistis kontraŭ la invadoj de barbaroj kaj, kvankam inter multaj malfacilaĵoj, ĝi trovis la forton akcepti kaj kristanigi la novajn loĝantarojn.

Ekde la 14-a jarcento la lando devis alfronti la otomanojn. La plurjarcenta turka regado, laŭgrade starigita, ĉefe post kiam ĝi venkis en 1468 la heroecan reziston de la albana patrioto Georgo Castriota Skanderbeg, el kristana kredo, postlasis profundan spuron en la historio de Albanio, kun nemalgrandaj postsekvoj por la vivo de la Eklezio. En la 17-a jarcento, tamen, aperis la unuaj signoj pri eklezia renaskiĝo, danke al la asistado de la Sankta Seĝo kaj aparte de la Kongregacio por Disvastigo de la Kredo. Oni komencis la restarigon de la hierarkio kaj la relanĉon de la paŝtista agado. En 1703 okazis la unua albana nacia Koncilio, kunvokita de papo Klemento la 11-a.

Kiam, en 1912, la lando akiris sendependecon, la katolika Eklezio pligrandigis per relativa libereco sian paŝtistan agadon, ne malmulte kontribuante je la spirita kaj morala renaskiĝo de la socio, aparte per asistaj kaj edukaj agadoj, akcelitaj de la dioceza pastraro kaj de diversaj religiaj ordenoj, inter kiuj memorindas la franciskanoj kaj la jezuitoj.

Pluraj papaj Delegitoj, kies sidejo estis en Skutar, certigis la rilaton inter la loka Eklezio kaj la Apostola Sidejo, klopodante ankaŭ evoluigi pli vastan interkonsenton kun la lokaj aŭtoritatuloj. Mons. Ernesto Cozzi estis la unua Papa Delegito, nomumita la 12-an de novembro 1920. Lin anstataŭis, la 9-an de marto 1927, Mons. Giovanni Battista Della Pietra. La 19-an de majo 1936 lin anstataŭis Mons. Ildebrando Antoniutti, kies posteulo estis, la 18-an de aŭgusto 1938, Mons. Giovanni Battista Nigris. Li estis lasta Papa Delegito en Albanio, pro tio ke la registaro de Tirano malebligis al li, la 21-an de majo 1945, reeniron en la landon, tiel interrompante kontaktojn inter tiu Eklezio kaj la Sankta Seĝo.

Komenciĝis la longa periodo de persekutadoj, kiu frapis episkopojn, pastrojn kaj fidelulojn, viktimojn de supraĵaj procesoj, enkarcerigoj kaj mortigoj. Per ĉiam pli drastaj juraj kaj administraj limigoj, la komunista registaro volis elradikigi ne nur la ĉeeston de la Eklezio, sed ankaŭ ĉian religian senton. En 1967 la diktatoro Enveer Hoxha akcelis novan revolucian kampanjon, kiu estigis la fermon de 2.169 preĝejoj, moskeoj kaj monaĥ(in)ejoj, ilian transformon al kulturaj organizaĵoj por la junularo, aŭ eĉ ilian detruon. Albanio proklamis sin “la unua ateista Ŝtato en la mondo”, en kiu “la epoko de religio kaj de Eklezioj finiĝis por ĉiam”.

La katolika Eklezio donis modelan ateston, memorigitan la 5-an de oktobro 1980 de Papo Johano Paŭlo la dua en Otranto (Apulio, sudorienta Italio): “Kaj tiel, en la hodiaŭa okazo, mi ne povas ne fiksi la rigardon trans la maron, al la nemalproksima heroeca Eklezio en Albanio, skuita de drasta kaj longdaŭra persekutado, sed pliriĉigita de la atesto de ĝiaj martiroj: episkopoj, pastroj, gereligiuloj, simplaj fideluloj”.

El 7 episkopoj kaj preskaŭ 200 pastroj kaj 200 monaĥinoj, kiuj loĝis en la lando, transvivis la persekutadojn nur unu episkopo, ĉirkaŭ 30 pastroj kaj samnombraj monaĥinoj, ĉiuj multaĝaj kaj preskaŭ ĉiuj post multaj jaroj da karcero. Estis paĝoj dolorigaj sed samtempe glorplenaj de Eklezio kiu, laŭ la eldiro de Papo Paŭlo la 6-a, estis “devigata vivi, eĉ transvivi, en la ombro de timo, en la sufoka kaj paraliziga mallumo de artefaritaj kaj subpremaj leĝecoj; Eklezio de la silento, de pacienco, agonio, pro la manko de justa kaj logika libereco kredproklami, laŭ perfekta civila lojaleco, sian propran religian kredon kaj plenumi sian mision de spirita kaj morala eduko kaj sian funkcion de socia karitato” (Angeluso de dimanĉo la 1-a de aprilo 1973). 

* * * 

Ekde la komenco de 1990, Albanio konis grandajn transformiĝojn, kiuj ebligis renkonton inter la Apostola Sidejo kaj la albana nacio. De la 20-a gis la 23-a de pasinta marto, delegacio de la Sankta Seĝo gvidata de Mons. Claudio Maria Celli, vic-sekretario pri la rilatoj kun la Ŝtatoj, iris al Albanio por restarigi kontaktojn kun la loka Eklezio kaj kun la albanaj aŭtoritatuloj. Post ĝi, iris tiu gvidata de la speciala sendito de la Papo, Mons. Ercole Lupinacci, episkopo de Lungro (*). Kvalifikitaj membroj de la albana registaro havis poste kontaktojn kun reprezentantoj de la Sankta Seĝo. Inter ili, menciindas la renkontiĝo de la ĉefministro Ylli Bufi kun la Papo, la 4-an de julio 1991.

Hodiaŭ estas spontana la petdeziro, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la Sankta Seĝo kaj Albanio, por la unua fojo en la historio de tiu nacio, alportu fruktojn de solidareco, de bonstato, de kresko en libereco kaj paco. Ke Albanio, remalkovrante siajn plejbonajn religiajn tradiciojn, povu trovi la lokon kiun ĝi meritas en Eŭropo kaj en la mondo.

Laŭ Radio Vatikana; el la itala tradukis C. S.

 

(*) Lungro, urbeto en la sudokcidenta itala regiono Kalabrio, estas sidejo, ekde la 15-a jarcento, de albana kolonio, kiu daŭre konservas la devenan lingvon kaj religian riton (n.d.R.).

al la indekso


 

LA NACIAJ MALPLIMULTOJ EN EŬROPO:

RAJTO JE IDENTECO KAJ DEVO JE SOLIDARECO

 

Ekde la 1-a la ĝis la 19-a de julio okazis en Ĝenevo (Svislando) la kunveno de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (kies konata siglo estas KSKE) pri la naciaj minoritatoj, antaŭvidita de la Ĉarto de Parizo por Nova Eŭropo, akceptita okaze de la renkontiĝo de ŝtatestroj kaj ĉefministroj, okazinta en tiu urbo novembre de la jaro 1990.

La Sankta Seĝo, kiu estas unu el la 35 landoj de KSKE, estis reprezentata ĉe la kunveno de Ĝenevo de delegacio gvidata de Ĉefepiskopo Justo Mullor Garcia, apostola nuncio.

Marde, la 2-an de julio, lia Ekscelenco Justo Mullor Garcia faris intervenon, kies tradukon el la franca ni proponas por via legado. 

«Sinjoro Prezidanto,

Svislando kaj Ĝenevo konsistigas en la historio privilegiajn lokojn de la evoluo de konkordo inter popoloj kaj nacioj. La svisa konfederacio, kiu ĉijare solenas la 700an datrevenon de sia fondiĝo, aperas kiel ekzemplo pri la serĉo de paco inter diversaj kulturoj. La unueco de la Konfederacio havas siajn radikojn en la sento pri komuna bono, kiu animas ĉiujn civitanoj de ĉi tiu lando kiu nin gastigas. Ĝenevo, siaflanke, reprezentis dum la nuna jarcento simbolon pri la serĉo de solidareco inter la Nacioj, solidareco kiu estas ĉiam konstruenda, ĉar ĉiu generacio respondecas pri sia estonteco kaj devas alporti sian kontribuon por la paco, kiu neniam estas plene akirita.

Sinjoro Prezidanto, mia delegacio ne povas pretersilenti la gravajn eventojn kiuj okazas en la jugoslavia tero. Mi memorigis la aliĝon de Sankta Sego al tiuj principoj de la Fina Akto de Helsinki. En tiu ĉi kadro mi dezirus mencii la vortojn, kiujn Lia Sankteco Papo Johano Paŭlo la dua eldiris pasintan sabaton (29.6.1991, ndlt) koncerne la situacion en Jugoslavio: «Mi ripetas ankoraŭfoje ke oni ne povas kaj oni ne devas sufoki per forto la rajtojn kaj la justajn aspirojn de la popoloj, kaj mi deziras ankaŭ kuraĝigi ĉiujn alprenitajn iniciatojn je la serĉo de justaj solvoj, la solaj, kiuj povas certigi pacon kaj fratecan kunvivadon inter la popoloj». 

La celo de la Konferenco: ke post kontraŭstaro sekvu konfido. 

Sinjoro Prezidanto, ĉi tiu kunveno estas rezulto de la volo esprimita de la ŝtatestroj kaj ĉefministroj kunvenintaj en Parizo pasintan novembron. Do ĝuste en la Ĉarto de Parizo oni devas serĉi la spiriton, kiu devas animi ĝin. La problemo de la naciaj malplimultoj ne estas nova afero en la historio de Eŭropo. Ĝi markis dolorige la vivon de la pasintaj generacioj. Tuj post la eventoj de 1989 - kiuj vidis la popolojn esperi denove je la vivo kaj vero - kaj nun, kiam komenciĝas la longdaŭra konstruo de aŭtentikaj kondiĉoj por libereco en justeco, ĉi tiu kunveno pri la naciaj malplimultoj estas signo pri la volo de ĉiuj ŝtatoj ĉi tie reprezentataj alfronti la problemon laŭ nova maniero, trovante inspiron el ĉiuj valoroj kiuj estas je la origino de la moderna socio, por ke post la iama kontraŭstaro sekvu konfido, aŭtentika kondiĉo por ekzisto de eŭropa kontinento pacigita kaj pacema, en unueco kun la nordamerikaj popoloj.

La Ĉarto de Parizo faras tri deklarojn: la unua estas la agnosko pri la valora kontribuo de la naciaj malplimultoj; la dua estas la konvinko, ke la amikecaj rilatoj inter la partoprenantaj ŝtatoj kuŝas sur la respekto de la diversaj aspektoj de la identeco de naciaj minoritatoj; fine, la tria konsistas el la deklaro, laŭ kiu la solvo de la problemoj devas esti serĉata en demokratia kunteksto. Ni scias, ke la demokratio pri kiu parolas la Ĉarto de Parizo estas la esprimo de la volo de la ŝtatoj respekti la homajn rajtojn kaj la fundamentajn liberecojn en la kadro de jura sistemo.

Tiel, la kunlaborado inter la ŝtatoj de KSKE kaj la volo plibonigi la situacion de la naciaj malplimultoj estas la celoj de ĉi tiu renkontigo. Neniu venis ĉi tien kun spirito de kunpuŝiĝo, sed tute male kun la certeco, ke nepras malfermi la vojojn de akordiĝo kaj komprenemo inter la naciaj malplimultoj kaj la socioj en kiuj ili vivas. Jen kial nia Konferenco ne forgesos lanĉi alvokon al la neregistaraj organizajoj, por ke ili laboru por la celo de paco inter personoj kaj inter nacioj. Ĉi tiu Konferenco fiaskos se ĝi ne alportos la pruvon pri komuna klopodo kaj pri politika volo atingi pacigon de la rilatoj inter ĉiuj grupoj kiuj konsistigas la homan pejzaĝon de viaj ŝtatoj. 

La konstruo de paco per la respekto de la minoritatoj. 

La Sankta Seĝo jam de multe da tempo donas atenton al la problemo de la minoritatoj. Kaj plurfoje la dokumentoj de la Papoj de la nuna jarcento rememorigis la neceson respekti la minoritatojn por atingi socion justan kaj liberan. La sinteno de la Sankta Seĝo koncerne la problemon de minoritatoj estis aparte prezentita en la mesaĝo, kiun Lia Sankteco Papo Johano Paŭlo la dua sendis al ĉiuj bonavolaj homoj la 1-an de januaro 1989, okaze de la soleno de la Monda tago por paco. La titolo de la mesaĝo estis tre klara: Por konstrui pacon, defendu la minoritatojn.

Laŭ mia delegacio, ĉi tiu renkonto devas plenumi agon de paco. Jen al kio ni ĉiuj devas esti ligitaj. La paco estas nia celo, kaj ĝi ne povas esti realigata se ni ne serĉas rezultojn, kiuj paŝon post paŝo ebligos plibonigi la destinon de la minoritatoj kaj malfermi ilin al reciproka komprenemo kaj akordiĝo kun la restanta socio, kies parto ili estas. 

La respekto de la rajto je kolektiva identeco. 

Inter la fundamentaj principoj, kiujn oni devas memorigi, estas tiu pri la eminenta digneco de ĉiu homa persono, kiu ne povas vivi sendepende de la komunumo de kiu li devenas. Ĉiu konas la gravecon de la socia kadro por la evoluo de homa persono: la eduko fare de la familio kaj de la socia grupo ne estas nedeviga elemento en la tuteca realigo de la intelektaj, spiritaj kaj moralaj eblecoj de la homa estulo. Ĉiu persono evoluas en rilato kun alia: la unuopa ekkonscio pri sia dependo de la alia estas elemento por la konstruo de la persona kaj sociala paco, ĉar ĝi estigas respekton kaj amon por la proksimulo, ĝi luktas kontraŭ egoismo kaj individuismo, kiuj ĉiam estas detruantoj de la komuna bono. Jen kial ekzistas rajto je kolektiva identeco, kiu devas esti respektata ekde la momento kiam oni deklaras sian volon respekti la homan personon. 

La respekto de la unueco de la homaro. 

La dua principo, kiu devos esti unuaranga dum la laboroj de ĉi tiu renkontiĝo, estas tiu pri la unueco de la homaro. Tiu ĉi implicas flanke de ĉiu persono ekkonscion, ne nur pri sia dependo de aparta grupo, sed pri la digneco de sia esto, kiun la persono retrovas same en la aliulo. 

En la serĉo de respondo por la problemoj de la naciaj minoritatoj: la principo de la identeco de la minoritato estas nedisigebla disde la principo de la unueco de la homaro. 

Ĉe la serĉo de solvoj por la problemoj de la naciaj minoritatoj, aperas kiel oportuna la priatentado al la du fundamentaj principoj ĵus memorigitaj: unuflanke, respekti la dignecon de la homa persono respektante lian kolektivan dignecon de membro de nacia minoritato, kaj aliflanke rekoni la unuecon de la homaro. Temas pri principoj kiuj devas regi la agadon de la civilaj aŭtoritatuloj, de la naciaj malplimultoj kaj de ĉiu persono. Forgesi unu, proklamante la alian, signifus ekiri la vojon de malkonsento, kun la risko allasi unuopajn interesojn kvankam ili povus esti tiuj de la plimulto mem - subfosante la komunan bonon. Male, kunligante la du principojn, unu ekvilibras la alian, ebligante, iamaniere, ke ĉiu el la du ne povas esti misinterpretata dum la aplikado. 

La devo de la Ŝtato: krei la realajn kondiĉojn por la rajtoj de la naciaj minoritatoj. 

La ŝtataj aŭtoritatuloj, siaflanke, havas proprajn respondecojn estigi la plejbonajn kondiĉojn por la rilatoj inter la diversaj homgrupoj kiuj konsistigas ilian socion. La ŝtato devas certigi egalecon por ĉiuj kaj la eblecon vivi sen diskriminacioj. Ĉiu scias, ke dum la ĉiutaga vivo necesas kondiĉoj por justa apliko de la leĝo; kaj ĉi tiuj kondiĉoj estas: la naciaj malplimultoj havas la rajton je ekzistado kiel ankaŭ tiun je konservo kaj kresko de sia kulturo kaj religio; al ili devas esti certigataj la kondiĉoj efektivaj - kaj ne nur tiuj juraj - por reala ĝuo de la rajtoj. 

La devo de la minoritatoj: la serĉo de la komuna bono por la tuta socio. 

Aliflanke, kune kun rajtoj ekzistas devoj por la naciaj minoritatoj, kaj precipe la devo kunlabori kun la restanta parto de la socio kie ili vivas. Kunlaborado, kiu tute ne signifas perdon de originaleco, sed kiu male evidentigas plenkreskon, pere de la ekkonscio je interdependo. Hodiaŭ en Eŭropo - kiam ĉio alproksimiĝas - ĉi tiu ekkonscio estas deviga vojo, se oni ne volas fari el ĉi tiu kontinento la kontinenton de malamo kaj hororo. 

La libera aparteno al nacia minoritato. 

Interne de nacia minoritato, la persono devas esti respektata en sia elekto aparteni al ĝi. La libereco je senbara cirkulado de personoj kaj ideoj inspiris la starigon de KSKE; jen la kondiĉo por la malfermo de la homa spirito al la aliaj kaj al la mondo. Ĉiu membro de minoritato devas scii, ke la estonteco kaj la evoluo de lia komunumo ne konsistas el enfermo en ĝi mem pro timo al tiu, kiu estas fremda, sed el akcepto de tiu kiu estas malsimila al ĝi. Tiuj, kiuj havas respondecojn interne de naciaj malplimultoj, bone plenumos siajn taskojn en la mezuro laŭ kiu ili fariĝos konstruantoj de konfido ene de la socio. 

La misio de la kredantoj: fideleco je la amo de la proksimulo. 

Je la serĉo de sociala paco, tie, kie ekzistas naciaj minoritatoj, la kredantoj je Dio devos surpreni sian parton de respondeco en la amo por la proksimuloj. La kristanaj Eklezioj, kaj aparte la katolika Eklezio, konscias pri sia rolo en la necesa eduko al moralaj kaj spiritaj valoroj kiuj ebligos al la socioj kun minoritatoj vivi en konkordo. Temas pri eduka artverko kiu postulas sinoferojn kaj zorgojn flanke de ĉiuj kaj kiu postulas la bonavolon de ĉiuj.

el la franca tradukis Carlo Sarandrea

 

al la indekso


 

 

TRA LA MOVADO

 

* Slovakio havas propran Reprezentanton de IKUE, en la kadro de la Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko: temas pri D-rino Magda Šaturová el Bratislavo. Ni estas certaj, ke tio estas pozitiva paŝo al ĉiam pli bona kunlaboro inter la du sekcioj (respektive, la slovaka kaj la ĉeĥa). 

* Ni bonvenigas kiel Landan Reprezentanton de IKUE por Rumanio S-ron Vasile Albu el Sibiu. 

* En “Litova Stelo” aperis noto pri la katolika sekcio de Litova Esperanto-Asocio, fondita 3.3.1990 pro iniciato de Pastro Valerijus Rudzinskas, dum la unua renkontiĝo en Kaunas. Pluaj renkontiĝoj okazis 12.5.1990 en Rudamina, ankaŭ kun S. Meso en Esperanto; 7.7.1990 en Šiluva; kaj 12.10.1990 en Panevčzys, kun S. Meso, kaj kun preĝkantoj en Esperanto plenumitaj de la preĝeja ĥoro. Komencon de renaskiĝo de religia movado ĉe esperantistoj de Litovio oni devas agnoski la 26-an Baltian Esperanto-Tendaron en Kaunas (1989), kiam por la unua fojo en (la tiam ankorau soveta) Litovio estis celebrita S. Meso en Esperanto. 

* 8.1.1991 ĝisvivis 75 jarojn Pastro Imrich Sedlák el Perín; same 75 jarojn plenumis, 20.2.1991, Pastro Jozef Vrbovsky el Námenstovo. Ĉi tiujn informojn ni ĉerpis el “Katolika Esperantisto-IKUE”, organo de la slovaka IKUE-sekcio. 

* Mons. Giovanni Locatelli, iama Episkopo de Rimini kaj nun Episkopo de Vigevano (Italio), skribis jene al P. Duilio Magnani, 18.1.1991 (en itala lingvo), responde al la informo pri la aprobo de la Meslibro en Esperanto: “La via estas mia ĝojo! Jardekoj por “paca” batalo kiu, kiel ajn, nun havas sian prosperan plenumon. La fruktoj estos kaj multaj!”. 

* 15.2.1991 plenumis 80 jarojn Pastro Petras Urbaitis, Dumviva Membro de IKUE kaj dum kelkaj jaroj Landa Reprezentanto de IKUE en Brazilo. Pastro Urbaitis, naskiĝinta en Leduva (Litovio), en 1928 translokiĝis al Italio por studi en la Salezana Seminario. La 15-an de decembro 1931 li eniris Ĉinion, kie li restis 20 jarojn. Arestite de la komunista reĝimo, li reiris al Italio. En 1977 li alvenis kiel misiisto al Brazilo, kie li nuntempe loĝas, post plurfoja rondiro de la mondo. En Brazilo li fondis (en 1981) Brazilan Esperantistan Katolikan Organizon kaj ĝian organon “Brazila Katoliko”.

 

P. Urbaitis

 

* Dimanĉe 12.5.1991, en la preĝejo S. Maria la Neĝa de Olomouc (Ĉeĥoslovakio), la dominikana Pastro Dominik Savio Ričica celebris S. Meson en Esperanto por la partoprenantoj en la 43-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Malgraŭ la frumatena horo (la S. Meso okazis je la 7-a, unu horon antaŭ la oficiala Ekumena Diservo, ĉar la statuto de IFEF aprobas nur Ekumenan Diservon okaze de IFEF-kongreso), partoprenis cento da kongresanoj. 

S. Meso en Esperanto estis celebrita de Pastro Josef Grabmeier sabaton 18.5.199, en la Preĝejo “Bürgersaal” de Munkeno (Germanio), okaze de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso. Mirinde edife kontribuis la ĥoro de la paroĥo “Maria Thalkirchen”.

Alia S. Meso en Esperanto estis celebrita lunde 20.5.1991, same de Pastro Grabmeier, en la Kapelo de la Kolping-Domo, kiu servis kiel Kongresejo. 

* Per letero en itala lingvo de 23.5.1991, Mons. Paul Josef Cordes, Vicprezidanto de la Papa Konsilio pri Laikoj, komunikis al la Prezidanto de IKUE (responde al tiucela peto), ke “kiom koncernas la agnoskon de la movado, kies Prezidanto vi estas, vi povas tutcerte iniciati la aferon ĉe ĉi tiu Administrejo”. 

* 45 geesperantistoj el diversaj polaj urboj, inter kiuj grupo da gejunuloj, kunvenis en Lagiewniki apud Krakovo, 16.6.1991, por preĝtago ĉe la tombo de Diservantino Faustina Kowalska, en la Sanktejo de Mizerikorda Jesuo. En tiu okazo, S. Meso en Esperanto estis kuncelebrita de Pastroj Stanisław Płachta kaj Kazimierz Piórkowski. 

* De la 10-a ĝis la 15-a de julio 1991 okazis en Gostyń-Swięta Gňra (Pollando) la jam tradiciaj Spiritaj Ekzercoj por Esperantistoj, sub gvido de Pastro Józef Zielonka. 

* Mons. György Jakubinyi, helpa Episkopo de Alba Julia (Rumanio) kaj Estro de la armen-ritaj katolikoj de Rumanio, 5.8.1991 havigis al la Papa Konsilio pri Laikoj jenan atestilon en itala lingvo: “Mi atestas, ke IKUE estas tre fidinda movado ankaŭ en la iamaj komunistaj ŝtatoj de Orienta Eŭropo, benita jam de Lia Moŝto Sankta Pio la 10-a. La celoj listigitaj en la Statuto: misiado, ekumenismo, solidareco kaj efektivigo de la unueco volita de la Sinjoro - estas ĉiuj vere katolikaj agoj se konsidere ke temas pri laika movado. Niaj fideluloj, kiaj civitanoj de komunista lando, ne povis ĝis nun havi oficialajn rilatojn kun IKUE, sed pere de kuragaj perantoj kelkaj ricevis la monatrevuon “Espero katolika”, eldonatan en Romo, kiu por kelkaj estis la sola rimedo de katolika religia kulturo. Samon oni diras pri la elsendo de Radio Vatikana, kiu vere ne povis esti malhelpata de la kurteno. Espereble en ĉi tiuj tagoj, post la eventoj de decembro 1989, restariĝas ankaŭ ĉe ni la sekcio de IKUE - post 40 jaroj! - kaj tio estos en servado al la animoj en katolika kaj ekumena spirito, en la kunvenoj de la Esperantistoj, samkiel koncerne la monatrevuon Espero Katolika. Konsidere al la multaj meritoj de la IKUE-movado, mi ĝin varme rekomendas por oficiala agnosko fare de ĉi tiu Administrejo”. 

* Pastro Berhard Eichkorn (Villingen, Germanio) kaj Pastoro Adolf Burkhardt (Bissingen a. d.Teck, Germanio) prizorgas trimonatan Bultenon en germana lingvo titolitan “Ökumenisches Esperanto-Forum” (Ekumena Esperanto-Forumo). Cele al ampleksa disvastigo de la Bulteno, Pastro Eichkorn jam kolektis pli ol 500 adresojn de germanlingvaj kristanaj Esperantistoj. 

* Sub la titolo “Serĉante Dion” aperis Kantareto de Pilgrimanto, por uzo de la esperantlingva grupo de la - ĉiujare okazanta - pilgrimado al Marisanktejo sur la Hela Monto en Ĉenstoĥovo. Temas pri 12 religiaj popolkantoj en Esperanto, kun muziknotoj. Suplemente estas aldonitaj kelke da ĉiutagaj preĝoj. La belan broŝuron redaktis Wiesław Tomaszewski, kaj publikigis “Muzilo” en Varsovio, Pollando. 

* Komence de 1992 S-ro Walter Mudrak el Vieno (Aŭstrio) festos nekutiman jubileon: 70 jarojn da esperantisteco! Al S-ro Mudrak, kiu ankoraŭ modele plenumas la taskon de Landa Reprezentanto de IKUE, iru niaj plej varmaj gratuloj. 

* Franca Katolika Esperanto-Asocio (la franca sekcio de IKUE) kongresos de 30.4.1992 ĝis 3.5.1992 ĉe Maison St-Joseph “Chantegrillet”, Francheville. 

* Ekde la 11a ĝis la 15a de septembro 1992 la itala sekcio de IKUE okazigos sian 6an Kongreson en urbo Susa (Norda Italio, proksime al la franca landlimo).

 

al la indekso


 

 

GRAVAJ ARANĜOJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO 

La nunjara aktivado de la ĉeĥa IKUE-sekcio estis vere abunda. Okazis aranĝoj, pri kiuj raportis kelkaj gravaj nacilingvaj gazetoj.

La 15-an de marto okazis aŭdienco ĉe nuna ĉefepiskopo Miloslav Vlk. - esperantisto, patrono de la ĉeĥa IKUE-sekcio. Li kun ĝojo akceptis informojn pri la riĉenhava agadprogramo de la sekcio, al kiu li donis apostolan benon.

La 12-an de majo, kadre de IFEF-kongreso en Olomouc, aranĝis la IKUE-sekcio katolikan sanktan Meson en esperanto kaj ekumenan Diservon. La 8-an de junio okazis repaciga pilgrimo de polaj kaj ĉeĥaj IKUE-anoj en Olomouc kun sankta Meso en Esperanto, omaĝe al beata Johano Sarkander. Ege bela 3-taga renkontiĝo okazis en urbo České Budějovice, kiun longe rememoros la ĉeestintaj IKUE-anoj ankaŭ el Slovakio kaj Bavarujo. La plej grava kaj signifoplena aranĝo de la ĉeĥa IKUE-sekcio estis la 10-a IKUE-tendaro en Sebranice, okazinta de la 20-a julio ĝis la 3-a de aŭgusto (post pli ol dekjara interrompo pro “politikaj” kaŭzoj). Partoprenis ĝin 60 personoj. Neforgesebla por ĉiuj tendaranoj restos episkopa vizito de la tendaro. Dimanĉe posttagmeze, la 28-an de julio, vizitis la tendaron episkopo Karlo Otčenášek - patrono de la ĉeĥa IKUE-sekcio. Li preĝis parton de la rozaria preĝo esperantlingve, alparolis la tendaranojn kaj kun ĝojo benis la tendaron kaj la aktivadon de la sekcio. Samtempe vizite venis ankaŭ la vilaĝestro.

Ĉiutage estis celebrita en la tendaro sankta Meso de patro Dominik Savio Ricica, O.P., kiu zorgis dum tutaj du semajnoj pri la spiritaj kaj animaj bezonoj de la tendaranoj. Estis decidite en venontaj jaroj daŭrigi organizadon de la tendaroj. Jam nun ni invitas eksterlandajn IKUE-anojn partopreni la venontjaran IKUE-tendaron en Sebranice (Ĉeĥoslovakio) de la 18-a de julio ĝis la l-a de aŭgusto 1992. Certe vi revenos kun bonaj impresoj, refeŝigitaj kaj spirite kaj korpe.

La aktivado de la ĉeĥaj IKUE-anoj celas precipe la spiritan renovigon de la socio pere de esperanta aktivado.

Por IKUE-anoj estas ĵus presata E-kantareto, kun 50 religiaj ritmaj kantoj, muziknotoj kaj gitaraj akordoj. Oni povas ĝin mendi ĉe landa IKUE-reprezentanto Miloslav Šváček (la prezo: 1 USD).

Dum la vintra sezono oni planas eldoni kompendion konvenan ne nur por la tendaroj, sed por ĉiuj renkontiĝoj kaj pilgrimoj de la IKUE-anoj.

Ankoraŭ nunjare la ĉeĥa IKUE-sekcio preparas eldonon kaj lanĉon de skriba kurso de Esperanto por katolikoj (kaj ne nur por ili), celante plinombrigon de la sekcia membraro.

Kion diri konklude. La ĉeĥa IKUE-sekcio estas malfermita por ĉiuj, do ne nur por ĉeĥoj, sed por kiu ajn en la mondo, kiu simpatias kun la agadprogramo de la ĉeĥaj IKUE-anoj. Vi do povas fariĝi membroj de la ĉeĥa IKUE-sekcio. Ĉiu membro ricevas enhavoriĉan bultenon “DIO BENU”, en kiu vi trovos ne nur informojn pri la aktivado de la ĉeĥaj IKUE-anoj, sed certe ankaŭ alian interesan legaĵon.

Vi povas aligi vin ĉe la ĉeĥa L.R. de IKUE, frato Miloslav Šváček. Dio benu vin kaj la agadon de ĉiuj IKUE-anoj.

Miloš

La tendaranoj en Sebranice

al la indekso


 

AFORISMOJ 

* Kiam Dio ne ŝanĝas la tempeston, li ŝanĝas la homon, kiu baraktas en ĝi; kiam li ne plibonigas la ŝipon, li plibonigas la mariston (J. Mohana).

* Mi ne kapablas preĝi. Mi nur komplimentas al Dio (iu maljunulo).

* Preĝi estas: rigardi Dion kun amo (C. de Foucauld).

* Mi preĝas por tiuj kiuj ne preĝas, mi amas por tiuj kiuj ne amas (iu karmelanino).

* Ni vivas en mondo konsistanta el mensogoj, el konvencioj, kie foje pli gravas surporti kravaton ol diri la veron (A. Paoli).

* La scienco utilas nur por doni al ni imagon pri nia malscio (Lamennais).

* La senkatenita potenco de la atomo ŝanĝis ĉion, krom nian pensomanieron; tial ni iradas renkonte al senprecedenca katastrofo (Einstein).

* La homoj konstruis tro da muroj kaj maltro da pontoj (D. Fire).

* La bedaŭrindaĵo de nia epoko estas, ke ni metis multege da direktiloj, sed ne ekzistas celo (Kronenberger).

* Se aŭtoritatulo ne havas orelojn por aŭskulti, li ne havas cerbon por regi (dana proverbo).

* Ĉu vi volas lerni, kiel maljuniĝi? Ne kalkulu ĉion kion maljunaĝo deprenas, sed ĉion kion ĝi al vi lasas (E. Legouvé).

* Ne ĉiuj, kiuj sekvas ĉerkon, ploras (germana proverbo).

 al la indekso