Enhavo de Espero Katolika numero 11-12/1991

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

Sur la kovrilo:  Maria kaj Jesuo, laŭ la filmo “La Mesio” de Rossellini

 

 

 

 

 

 

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj! 

Espero Katolika ne mortis: IKUE havis kreskokrizon. Dum la ĵus pasintaj monatoj, ja, ĉiuj homaj fortoj je dispono estis dediĉitaj al iuj aparte gravaj movadaj celoj, pri kiuj vi legos detale en la venonta numero.

Per la hodiaŭa kajero, estas atingita totalo de 208 paĝoj: tio signifas, ke ni larĝe plenumis nian promeson pri 200-paĝa jarkolekto.

Ni esperas, ke niaj legantoj aprezos niajn strebojn kaj pardonos niajn mankojn, kaj bonvolos pagi la jaran kotizon, informante nin pri tio (ni ankoraŭ ne havas kompletan bildon pri la pagintoj por 1991!). Pro la terure kreskinta kosto de la afranko, ni povos sendi la venontajn numerojn nur al tiuj, kiuj pagis kaj informis.

Bonan jaron, kvankam malfrue, kaj bonan legadon.

La Redakcio

al la indekso


 

 

“HO FELIĈA KULPO!”

Meditado al la 130-a psalmo

 

El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon;

Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.

Se Vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,

kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema,

por ke Vi estu respektata.

Mi esperis alla Eternulo, esperis mia animo,

kaj Lian vorton mi fidis.

Mia animo atendas mian Sinjoron

pli ol la gardantoj atendas la matenon.

Izrael fidu la Eternulon;

ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco

kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon

de ĉiuj liaj pekoj. 

La liturgio de la Paska Nokto kantas en la grandioza kanto “Exsultet” (ĝojkriu, ho ĥoroj de anĝeloj...): “Ho feliĉa kulpo, kiun grandegan Elaĉetanton vi trovis!”. 

Li mortis por savi la mondon

 

La preĝanto de la 130-a psalmo spertis la ĝojon kaj la liberigon, ke lia kulpo estas pardonita. Li estis en la profundo de malespero kaj de kulpo kaj el tiu profundo li nur povis krii al sia Dio: “Aŭskultu mian voĉon!”. Sed ĉi tiu krio jam estas signo de espero. La psalmisto fidas la Eternulon, eĉ en la profundo. Pro tio lia krio jam estas peto pri la pardono, ĝi estas krio de pento, de preteco al konvertiĝo. Lia fido al la Eternulo sciigas lin, ke Dio estas pardonema. Pro tio la psalmisto kuraĝas preĝi, pro tio li atendas sian Sinjoron. Pro tio li povas admoni sian popolon, ankaŭ nin, ke ni ĉiuj fidu la Eternulon, kaj Li liberigos nin de ĉiuj niaj pekoj. Li ja estas nia Elaĉetanto.

Ni, la popolo de la Nova Interligo, ni scias pli profunde ol la popolo de la Malnova Interligo, ke nia Dio estas la pardonema Patro, kiu ne nur pardonas la pekojn de perdita filo, kiu petas la pardonon, sed ke Li estas la korfavora Patro, kiu, vidante la revenantan filon, kortuŝiĝas kaj, kurante, falas sur lian kolon.

Dio estas ĉiam survoje al ni, ĉar Li ĉiam kortuŝiĝas vidante nin en nia mizero. En Jesuo Kristo ni vidas plej klare Lian grandegan amon al ni, Lian favorkorecon. Jesuo Kristo mortis por ni, por ke ni venu el nia profundo al la Patro!

Fratino Theotima Rotthaus, Germanio

al la indekso


 

GRAVA 400-JARA DATREVENO DE POETO KAJ MISTIKULO:

SANKTA JOHANO DE LA KRUCO 

La 14-an de decembro 1591 forpasis en Ubeda (Andaluzio, Hispanio) Sankta Johano de la Kruco, tiel kiel li ĉiam deziris: suferante, preskaŭ sola, sed kun la granda helpo de Dio. 

S. Johano de la Kruco 

Li naskiĝis en Fontiveros (Avila, Hispanio) la jaron 1542. La morto de lia patro kaj la malriĉeco de lia familio devigis lin elmigri al Medina del Campo, ĉiam ene de la kastilia hispana regno. Estante 21-jaraĝa li aliĝis al la karmelana ordeno kaj sin preparis al pastriĝo.

En tiu tempo, Sankta Tereza de Jesuo komencis la reformon de la karmelanaj monaĥinoj, kaj serĉis virojn por reformi ankaŭ la viran Karmelon. Ŝi aŭdis paroli pri li, kiel virta sacerdoto, kaj en Medina ili ambaŭ interparolis, kaj komencis en Duruelo en 1568 la reformon de la karmelanaj monaĥoj.

Kun multaj malfacilaĵoj, nekomprenoj kaj eĉ suferigante al li prizonon, la karmelana ordeno reformiĝis. Li komencis verki la “Spiritan Kantikon” kaj aliajn altspiritajn verkojn, dum li ankaŭ predikis kaj preĝis.

De la kastilia regiono li translokiĝis al Andaluzio, kun tute alia karaktero kaj pejzaĝo: la Peńuela, la Karolina Kordobo kaj la universitata urbo Baeza, kie li renkontiĝis kun la junularo, fondante la Karmelon Sankta Bazilio kiel centron por formado de andaluziaj karmelanoj.

En Granado oni vokis lin fariĝi prioro, kaj tie li multe verkis, sed, same kiel Sankta Tereza, li devis multe vojaĝi, pli ol 25.000 kilometrojn, tra malfacilaj vojoj kaj sur azeno, kiam ne simple piedmarŝe. Dum la vojo li preĝis, kantis, ĉiam parolante kun Dio kaj diecigante la homajn cirkonstancojn.

Malsana, li elektis Ubeda kiel kuraclokon, kaj tiu estis lia lasta vojaĝo. Li ĉiam petis morti sen ofico nek posteno, kaj suferante pro amo al Dio. Meznokte, kiam oni sonorigis al matutinkanto de la 14-a de decembro 1591, li forpasis dirante: “Gloron al Dio: mi iros preĝi la matutinkanton en la ĉielo”.

En 1593 la korpo de la Sanktulo, tranĉita kaj disigita laŭ la tiama kutimo, estis translokita al Segovio, kie ĝi ankoraŭ kuŝas.

Patrono de la hispanaj poetoj kaj klasikulo de la kastilia literaturo, li ne estis profesia verkisto, li nur verkis pro amo al Dio, kvankam li ĉiam preferis la personan dialogon kiel instru-metodon.

Li verkis pri la teologiaj virtoj kiel bazo de la unuiĝo kun Dio, tra proceso de “malhelaj noktoj” de mistika vivo kaj de silenta preĝado. Li komencis verki en la karcero de Toledo, kaj daŭrigis dum sia tuta vivo.

Kiel ĉefverkojn ni mencias “Supreniro al Monto Karmelo”, “La Malhela Nokto”, la “Spirita Kantiko” kaj la “Flamo de vivanta amo”, sed multnombraj estis liaj leteroj kiel spirita gvidanto, kaj aliaj poemoj.

Oni legas en liaj biografioj, ke Sankta Johano de la Kruco fizike estis silenta homo, ne tro forta kaj ne tro granda; li mem diris al la karmelanaj monaĥinoj: “Ŝajnas al mi ke multo jam estas dirita aŭ verkita, kaj nur mankas silenti kaj agadi”.

D-rino M. R. Urueńa, Hispanio

 

al la indekso


 

LA EKLEZIO KAJ LA CIGANOJ

 

Kurioza vizitantaro estis ricevita aŭdience de papo Johano Paŭlo la 2-a en la tago 26-a de septembro 1991: temis pri partoprenantoj en kongreso pri ciganaj studoj.

Ĉeestis interalie s-ro Rajko Djuric, prezidanto de la Monda Unuiĝo de la Rom-gentanoj, kaj s-rino Mirella Karpati, direktorino de cigana revuo titolita Lacio Drom (= Bonan Vojaĝon). La aŭdienco okazis datrevene de vizito farita de papo Paŭlo la 6-a en cigana tendaro en la itala urbo Pomezia, la 26-an de septembro 1965.

Johano Paŭlo la 2-a deklaris ke la Eklezio memorigas ke la homaro, nur malfermiĝante al sincera interkonsento inter ĉiuj siaj konsistigaĵoj, povas plani konstruon de komuna estonteco, kie la defendo de la digno de la personoj, speciale de la marĝenigitoj, fariĝu fundamento kaj garantio de renovigota epoko en solidareco kaj paco.

«Mi ja scias - daŭrigas Johano Paŭlo la 2-a - kiom vi zorgas gardi vian kulturon kaj diskonigi la tradiciojn de via popolo. Mi povas vin certigi, ke la Eklezio rigardas vin kun fidemo kaj kuraĝigas vin al profundigo de la bazoj kaj de la idealaj motivoj de via historio.

Vi zorgas aserti vian tipan socian kaj kulturan identecon; vi volas gardi la karakterizan diversecon de vivo, de etno, de kulturo, de migrado, kiu distingas vin. La familio konsistigas por vi la naturan ejon de etna konscio kiel centron de la tuta vivo, fiksan kaj ne anstataŭigeblan kernon de via komunuma organizaĵo.

Koncerne la sindonemon, kiun vi montras ĉe vivo-transdono, oni nepre devas kunsenti kun via zorgo prepari la estontecon de la junaj generacioj, evoluigante tion kio en viaj tradicioj estas plej bona, en fruktodona dialogo kun la aliaj popoloj.

Admirante la religiemon, kiu trapenetras viajn morojn, mi volus memorigi, ke Dio vokas tiujn, kiuj inter vi estas kredantoj, atesti, harmonie kun via kultura identeco, pri la vokiĝo kaj misio propra de ĉiu kristano: tio estas konscii, ke ni ĉiuj estas vojaĝantaj direkte al la ĉiela patrolando.

Ofte via historio estis markita per marĝenigo kaj per epizodoj de diskriminacio, eĉ perforta. Tamen la nuna historia momento, eĉ montrante komplikajn kaj memkontraŭdirajn aspektojn, sin prezentas al vi, kiel neniam antaŭe, plena de konkretaj esperigaj perspektivoj. La falo de landlimoj, ĝis hieraŭ netransireblaj, ebligas novan dialogon inter Popoloj kaj Nacioj. La minoritatoj sopiras esti agnoskotaj tiaj en la libereco de sia respondeca memdecido kaj en la deziro partopreni en la destino de la tuta homaro.

En tia renovigita scenaro da atendoj kaj projektoj, vi ankaŭ estas vokitaj kontribui al konstruo de pli frateca mondo, de aŭtentika “komuna hejmo” por ĉiu. Vi konsistigas minoritaton, kiu ne konas teritoriajn landlimojn, kaj kiu ĉiam rifuzis la armitan konflikton kiel rimedon por sin altrudi; minoritato modela en sia transnacia dimensio, kiu kunigas en unu kulturan komunumon gentojn disajn tra la mondo kaj diversajn laŭ raso, lingvaĵo kaj religio.

En nia epoko via diseco instigis vin kuniĝi en grandan organizaĵon, la Unione Romani (Rom-genta Unuiĝo), en kiun kunfluas la asocioj de la naciaj kaj lokaj Rom-gentanoj. Danke al tiu strukturo vi esperas sukcesi pli facile agnoskiĝi kiel etna minoritato, kun rajto al propra kultura identeco kaj kun propra lingvo. Samtempe vi postulas esti civitanoj samrajtaj kiel ĉiuj aliaj en la lando, en kiu vi elektas vivi.

Vi, karaj geamikoj, en la pasintaj epokoj sukcesis transvivi je tiom da provoj, ĉar vi kredis kaj esperis en Dio, kaj ĉar vi estis inter vi ligitaj per tre intimaj ligiloj. Nuntempe, sur la samaj valoroj de kredo kaj kunuleco, vi estas vokitaj konstrui vian estontecon, superante la insidojn de konsumismo kaj voluptismo, baziĝante sur tio kio estas fundamenta en via vivo: la respekto por la homo, kiu estas “bildo kaj gloro de Dio” (1 Kor 11,7)».

 

al la indekso


 

Vivo-Parolo de februaro 1992

 

“SE VI AMUS TIUJN, KIUJ AMAS VIN, KIAN DANKON VI HAVAS?

EĈ LA PEKULOJ FARAS LA SAMON” (Luk 6,32) 

La Vivo-Parolo de ĉi tiu monato estas ĉerpita el la Evangelio laŭ Luko. Ĝi apartenas al tiu ampleksa Evangeli-sekcio, kun la diraĵoj de Jesuo, kiu en la Mateo-Evangelio respondas al la sur-monta parolado. Kiel konate, Jesuo en ĉi tiu sekcio priskribas la postulojn de la Regno de Dio kaj la karakterizajn trajtojn de ties anoj: tiuj karakterizoj inspiriĝas kaj fontas el la imitado de la ĉiela Patro.

En tiu ĉi versiklo Jesuo vokas siajn disĉiplojn imiti la amon de Dio Patro. Se ni volas esti liaj filoj, ni devas ami nian proksimulon sam-maniere, kiel Li amas.

La unua karakterizo, kiu distingas la amon de Dio Patro, estas ties tuta senpageco. Per tio ĝi radikale opozicias al la monda amo. Dum ĉi-lasta baziĝas sur reciprokado kaj simpatio (ami tiujn, kiuj nin amas, aŭ estas al ni simpatiaj), la amo de la ĉiela Patro estas tute senprofita; ĝi sin donas al la kreaĵoj sendepende de ajna eventuala respondo. Temas pri amo, kies esenco estas iniciati komunikante ĉian sian posedaĵon. Konsekvence, ĝi estas amo, kiu konstruas kaj transformas. La Patro ja amas nin, ne ĉar ni estas bonaj, spirite belaj kaj tial indaj je konsidero kaj bonvolo; sed male, Li, amante nin, estigas en ni la bonecon kaj spiritan belecon de la graco, igante nin amikoj kaj filoj liaj.

Alia karakterizo de la amo de Dio Patro estas ĝia universaleco. Dio amas ĉiujn sendiskriminacie. Lia mezuro estas la tuta senlimeco kaj senmezureco.

Cetere tia amo ne povus esti senprofita kaj kreiva, se ĝi ne estus tute celita kien ajn estas ia bezono aŭ ia malpleno por plenumi.

Jen kial la ĉiela Patro amas eĉ ĉiujn filojn, kiuj estas sendankaj aŭ foraj aŭ ribelaj; Li eĉ sentas sin speciale logita al tiaj.

Kiel do ni travivos la Vivo-Parolon de tiu ĉi monato?

Kondutante kiel veraj filoj de la ĉiela Patro, tio estas imitante lian amon, ĉefe laŭ la karakterizoj kiujn ni emfazis: senprofiteco kaj universaleco. Tiam ni strebos ami kiel unuaj, per senprofiteco kaj universaleco. Tiam ni strebos ami kiel unuaj, per amo memdona, solidareca, malfermita al ĉiuj, ĉefe al tiuj malplenoj, kiujn ni eventuale trovas ĉirkaŭ ni. Ni klopodos ami per amo sendependa de la rezultoj. Ni klopodos fariĝi iloj de la malavareco de Dio, partoprenigante ankaŭ al aliuloj la naturajn kaj gracajn donacojn, kiujn de Li ni ricevis.

Gvidate de tiu ĉi Parolo de Jesuo, ni vidos per novaj okuloj kaj nova koro ĉian proksimulon, kiu pasos apud ni, ĉian okazon, kiun la ĉiutaga vivo al ni proponos. Kaj kie ajn ni agados (familio, deĵor-medio, malsanulejo ktp.), ni sentos nin instigataj disdonadi nian amon, kiu estas propra de Dio kaj kiun Jesuo alportis sur la teron: la ununura amo kapabla transformi la mondon.

Chiara Lubich

al la indekso


 

Por paco inter Ĉeĥoj kaj Slovakoj

 

ALVOKO AL ĈIUJ HOMOJ DE BONA VOLO

 

Ni, kristanaj Esperantistoj, turnas nin al ĉiuj, kiuj sopiras pri cela kaj vere progresa evoluo de nia ŝtato. Idealoj de nia movado fundamentas firme en evangelio kaj dekalogo. Intense ni laboras laŭ niaj eblecoj por homa interkompreno sen diferencigado de rasoj kaj naciecoj. Nia dezirego ja estas harmonia homara socio, kiu akceptu krom noblaj kristanaj ideoj ankaŭ komunan helpan lingvon, kies nomo estas Esperanto. En realigo de tiuj pensoj ni vidas solvon de multaj problemoj, kiuj obstaklas bonan kunligadon inter homoj kaj nacioj. Uzado de preciza, facila kaj neŭtrala lingvo en reciprokaj rilatoj fariĝus giganta donaco por la tuta homaro.

Kontraste al tiuj klopodoj ni sekvas nekomplezon de diversaj politikistoj kaj parlamentanoj kontribui al sopiroj de honestaj civitanoj, kiuj volas vivi eĉ labori trankvile en justa kaj vere demokratia ŝtato fratece kun ĉiuj alinacianoj. Tial ni rifuzas ĉiujn tendencojn dividadi homojn kaj eventuale eĉ nian komunan respublikon, ĉar ili estas en kruda kontraŭo al niaj celoj.

Ni, kristanaj Esperantistoj, alvokas do ĉiujn homojn de bona volo por publika apogo de penoj pri unueco, vera amikeco kaj amo ne nur inter Ĉeĥoj kaj Slovakoj, sed ankaŭ inter aliaj nacianoj. Ni laboru aktive por ĉi idealoj kaj kredantoj krome preĝu kaj fastu je tiuj intencoj. Ne nur por feliĉo de ni ĉiuj kaj de niaj infanoj eĉ nepoj, same per kontribuo al unuiĝo de Eŭropo.

Ambaŭ Sekcioj de IKUE en Ĉeĥa kaj Slovaka F. R.

al la indekso


 

 

LA SOLVO KUŜAS EN DIALOGO

KADRE DE LA NOVA EŬROPO 

La Sankta Seĝo partoprenas plenrajte en la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (KSKE), kiu arigas ĉiujn eŭropajn ŝtatojn, plus Usono kaj Kanado.

La 3-an de septenbro oni kunvenigis en Prago esceptokazan kunvenon de la Komitato de la Superaj Funkciuloj de KSKE; dum kiu la Sankta Seĝo estis reprezentita de delegacio gvidata de Mons. Alain Lebeaupin, oficisto de la papa Ŝtatsekretariejo, asistata de Mons. Thomas Gullickson, sekretario de la Apostola Nunciejo en Prago. Tiuokaze Mons. Lebeaupin faris intervenon, kiun ni tradukis el la franca. 

Sinjoro Prezidanto,

la delegacio de la Sankta Seĝo ne povas silenti fronte al la graveco de la situacio en Jugoslavio, ĉar ĝi neglektus sian mision. La informoj kiujn ni ricevas estas pli ol alarmigaj: oni kalkulas jam tro da mortintoj kaj tro da detruoj ekde kiam ni kunvenis por la unua fojo komence de julio (*). Ĉi tiuj informoj, kiel ankaŭ tiuj el aliaj regionoj de la eŭropa kontinento, memorigas al ni, ke la sekureco en Eŭropo estas ankoraŭ konstruenda.

Sub la lumo de la intertraktoj akcelitaj de la Eŭropa Komunumo, kion ni povas konstati? Kun amareco mia delegacio rimarkis, ke restis sen aŭtentika respondo la alvokoj al batalhalto, kiujn KSKE lanĉis dufoje. La delegacio de la Sankta Seĝo en sia interveno de la komenco de julio, alvokis al modereco kaj bezono komenci aŭtentikan kaj seriozan dialogon pri la institucioj. Post du monatoj, nenio ĉi okazis!

Kiel oni memoras, la hodiaŭa kunveno estis antaŭvidita por havi bildon pri la situacio de la intertraktoj por la estonteco de Jugoslavio. Tial, ŝajnas al mia delegacio, ke ĉi tiu Komitato de la Superaj Funkciuloj devus esti informita pri la nuna situacio en maniero, ke neniu el la koncernataj grupoj estu damaĝita.

Tio, kio okazis ĝis hodiaŭ, estis antaŭvidebla ekde kiam oni ekkonsciis, ke iom post iom malaperis la volo de dialogo. Tio kio estas grava por Jugoslavio, estas samtempe grava por la tuta nova Eŭropo. Ĉar, tio, kio estas remetita en diskuton en la batalkampoj de Kroatio, ne estas nur la ekzisto de popolo, sed ankaŭ la proceso al sekureco kaj kunlaborado pacience konstruita depost Helsinki. Tio, kion ni konstatas ĝis nun en Jugoslavio, rediskutigas la spiriton de la principoj de la Fina Akto. Ni ne povas do ne kondamni ĉi tiun gravan atencon kontraŭ la principoj de KSKE.

Antaŭ kelkaj tagoj en Moskvo, tiuj, kiuj rifuzas la novan Eŭropon, klopodis paralizigi la proceson al demokratiigo kaj al respekto de la homaj rajtoj, kiun en Helsinki kaj Parizo ĉiuj sin engaĝis konstrui. Tiu anakronisma klopodo (**) feliĉe fiaskis per la interveno de la popola volo: ĉio estas do denove ebla, se oni volas.

La “heroo” de la rezisto kontraŭ puĉistoj en Ruslando, Boris Jelcin, dum religia ceremonio

 

Sammaniere, la aĉiĝo de la situacio, kiun ni konstatas en Jugoslavio ekde kelkaj monatoj, estas rediskuto de la konstruo de la nova Eŭropo. Ĉu la principo pri ne-uzo de forto kaj tiu pri paca solvo de kontrastoj, estas respektataj en Jugoslavio? Aŭ ĉu ili estus principoj validaj ekster tiu lando? Ĉu la uzo de armitaj trupoj fare de Ŝtato en sia propra teritorio kaj kontraŭ sia loĝantaro ne estas en kontraŭdiro kun la Fina Akto de Helsinki kaj kun la Ĉarto de Parizo? Ĉu la politiko de la plenumita fakto antaŭvide al renverso de la internaj landlimoj, kiuj ne estas nur administraj, sed historiaj, internacie agnoskitaj kaj certigitaj de la valida Konstitucio, ne estas same malrespekto de la kondut-kodo decidita en 1975? Ĉu la egaleco inter la popoloj kaj ilia rajto je memdecido estas respektataj? Ĉu kunlaboro estas la principo kiu hodiaŭ gvidas la rilatojn inter la Respublikoj en Jugoslavio? Bedaŭrinde, la 10 principoj de la Fina Akto estas ofende malrespektataj de la jugoslavia krizo. Estas malĝojige, ke en 1991 en Eŭropo, kadre de federacio de popoloj, la Principoj de Helsinki estu flankenmetitaj. La Komunumo de Nacioj ĉi tie reprezentataj ne povas do ne kondamni la situacion kaj memorigi al la federaciaj kaj respublikaj aŭtoritatuloj de Jugoslavio, ke ili estas engaĝitaj politike kaj morale de la dokumentoj de la proceso de Helsinki, kaj ke      ili ne povas ilin formeti, sed tute male ili devas respekti ilin. Ĉi tiu samaj principoj devos regi la estontajn intertraktojn.

Multnombraj estis la alvokoj lanĉitaj de la Papo favore al aŭtentika dialogo kaj al respekto de la ĝustaj aspiroj de la popoloj en Jugoslavio. Li devontigis la paŝtistojn de la kristanaj Eklezioj renkontiĝi por helpi kompreniĝon. Fine, antaŭ kelkaj tagoj Lia Sankteco havigis mesaĝon al Prezidanto Mesić, por memorigi al la federaciaj kaj respublikaj aŭtoritatuloj la internaciajn sindevigojn subskribitajn de Jugoslavio.

La Papa ŝtatsekretario, en sia mesaĝo al la Prezidanto de la Konsilio de la Ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Eŭropa Komunumo, klare donis la subtenon de la Sankta Seĝo al ĉiu konkretaj internaciaj klopodoj, taŭgaj por konduki al tuja silento de la armiloj kaj al intertraktado, kiu devos okazi en eŭropa kunteksto. La sinpropono de perado de EEK kaj KSKE ne estas internaciigo de la konflikto, sed logika konsekvenco de la proceso de Helsinki pri sekureco kaj kunlaborado en Eŭropo. Ĉiuj koncernataj flankoj devos konvinkiĝi pri tio, kaj ili ne devos pensi, ke la intereso kiu movas la komunumon de KSKE al la situacio en Jugoslavio estu sintrudo en la internajn aferojn. Tute male, temas pri logika konsekvenco de la konstruo de la nova Eŭropo. Ĉiuj devos do esti pretaj dialogi kaj intertrakti.

Tiuj, kiuj hodiaŭ ankoraŭ kredas, ke ili povas kontentigi siajn aspirojn pere de armiloj, devas scii, ke ili kontraŭstaras la estontecon de Eŭropo, kaj ke ilia respondeco estas granda fronte al Dio kaj fronte al la historio.

El la franca tradukis C. S. 

(*) Vidu EK 9-10/1991.

(**) La fiaskinta puĉo de aŭgusto 1991 en Sovetunio (N.d.r.)

 al la indekso


 

 

LA MEMORO

 

Ĝi navigas tra la ĉieloj, densa kiel nebulo, peza kiel plumbo sed leĝera kiel aero: la memoro.

Se vi estas, vi travivas revon, kaj neniam vi povos halti, vi ne povas pensi pri alio, ĝi neniam forsvenos: la memoro.

Vi estas kaptita, neniu plu ekzistas, sed kun vi ĝi ĉiam estas.

En la memoro estas la morto, la timo, la malĝojo.

En la memoro estas la infanaĝo, la feliĉo, la ĝojo: en la memoro estas la vivo.

Mi memoras, ke kiel infano mi volis esti pli aĝa, kaj mi ne sciis, ke mi estas en la plej bela periodo de la vivo.

Por esti kontenta sufiĉis bagatelo, kaj ĉiu ludo estis revo.

Tamen mi memoras ankaŭ la malbelajn aferojn de la vivo, kiaj la morto de karuloj, do oni ankaŭ sentas doloron.

Mi memoras kaj ektimas, mi memoras kaj estas malgaja.

La memoron oni povas kompari kun ĉio, sed precipe kun la bedaŭro.

La memoro estas kiel skatolo plena de donacoj kaj malgrandaj diabletoj, kiuj estas sentivaj, kaj tuj kiam ili starigas kontakton kun la nuntempo ili eksaltas en la menson.

La memoro estas la kasedo, kiu por vi registris la vivon.

Matteo De Bellis, Italio (10-jara knabo); el la itala trad. A. D. S.

al la indekso


 

Estimata s-ro Cadei,

dum mia lasta vojaĝo al Pollando mi vizitis samaĝan (24-jaran) polan esperantistinon (Sylwia Janikowska), kies profunda kredo jam delonge forte impresis min. Ŝi montris al mi kelkajn poemojn en Esperanto, kiuj parte baziĝas sur pollingvaj tradukoj; sed neniu el ili estas nura traduko, oni povas do nomi ilin “originalaj”.

Legante tiujn poemojn, mi kiel membro de IKUE tuj opiniis ilin taŭgaj por EK. Mi elektis kelkajn, kiujn mi nun sendas al vi. Bedaŭrinde ne ekzistas multaj junaj esperantistoj kun fortaj religiaj sentoj kaj firma konvinko pri la kristana kredo, kiuj samtempe estas emaj kaj kapablaj verki ion. Ĝuste pro tio mi tre ĝojus, se vi aperigus ion el ŝiaj verkoj.

U. Matthias, Germanio

 

INFANO DUM TEMPO

 

Ploranta infano

distranĉas kurtenon de malekzisto...

Kiom multe da fido vi bezonas

por ke vi fine povu ekkredi

ke vi ne venis el mallumo?

Kiom multe da forto vi bezonas

por ke vi povu malfermi la okulojn

kaj ne plu resti blindulo

kiu dum tuta vivo rimarkas nenion?

 

ĈIELARKO

 

Estas ĉielarko

inter pluvo kaj varma suno

kiel espero

inter mizero kaj feliĉo

inter vivo kaj morto.

 

MI NE ESTAS

 

Mi ne estas

hazarde elĵetita ŝtono

nek sola vaganto en kosmo.

Miaj plandoj

surtere lulataj de herbo

trapasantaj determinitajn ebenojn.

Mia korpo

kun manoj direktitaj al Vi

en malkuraĝa gesto

ĝuste sur via vojo.

 al la indekso


 

ŜOFORO-DEKALOGO

 

l - Faru ekpreĝon antaŭ ekvojaĝo

2 - Ne sentu vin trankvila, se vi ne bone konas la trafik-regulojn

3 - Alvenu 5 minutojn pli poste, prefere ol... tute ne alveni

4 - Ĉe turniĝoj dekstren aŭ malen, lum-signu sufiĉe frue

5 - Memoru, ke la ŝoseo apartenas ne nur al vi

6 - Ĉe voj-kruciĝoj, estu memgardema, kaj respektu privilegiajn vojojn

7 - Ne lasu, ke vin distru apudsidanto

8 - Ne forgesu, ke antaŭ vi ĉiam povas esti kaŝ-danĝeroj

9 - Ĉe loĝataj lokoj ĉiam malrapidigu

10 - Memoru, ke hejme viaj karuloj vin atendas.

al la indekso


 

 

RELIGIOJ POR PACO

 

Somere de 1991 okazis en Rovereto (Italio) la 6-a Mitingo de la Monda Konferenco de la Religioj por Paco (WCRP), kun ĉeesto de pli ol 130 reprezentantoj de 12 diversaj religiaj tradicioj.

WCRP, fondita en 1968 en Nov-Delio (Hindlando) kaj prezidata de d-ro Aram, hinduisto, estas “internacia inter-religia movado, klopodanta por eduko al paco per senarmigo, senperforta solvo de konfliktoj, akcelo de hom-rajtoj, respekto de viv-medio, evoluigo kaj edukado”.

Enkondukis la kunsidon kardinalo Francis Arinze, prezidanto de la Papa Konsilio por Interreligia Dialogo. Li emfazis ke “la paco estas la plej profunda deziro de la homa koro, kaj devas esti konstruata tagon post tago, kun fidemo kaj saĝeco, konsciante ke ĝi estas, krom frukto de homa aktivado, donaco de Dio”.

Pri la temo: “Kiel la religioj povas lerni instrui kaj labori kune, por eduki al paco?”, kardinalo Arinze menciis la ĵus-datan papan dokumenton pri “Dialogo kaj Evangelia Anonco”; la enciklikon “Centa Jaro”; la interreligian tagon de Asizo (1986), kaj aliajn iniciatojn, kaj per tio li emfazis “la eminentan rolon de la diversaj religioj por gardi la pacon kaj konstrui socion hom-indan, ĉar la paco ne estas nur persona, interna celo, sed ankaŭ socia kaj komunuma celo; ĝi koncernas ne nur unu popolon aŭ nacion, sed la tutan homaran komunumon. La religioj en la tuta mondo estas vokataj kun-agadi, por kun-konstrui pacan kaj kun-igitan mondon”.

La fina mesaĝo de la kunveno en Rovereto deklaras interalie: “Kardinalo Arinze nin defiis ĉerpi el niaj respektivaj religioj motivojn kaj inspirojn por klopodadi en edukado al paco. Li nin instigis lerni, instrui kaj labori kune. Ĉe tiu ĉi invito, ni deziras respondi reciproke unuj al aliaj, al niaj komunumoj, kaj al niaj konsciencoj, per jenaj vortoj: “Ni povus fari; ni povas fari; ni ne rajtas neglekti. Tio estas nia preĝo. Tio estas nia espero”. Ĉi tiun esperon ni devas firmigi, ne nur por nia persona kaj komunuma konvertiĝo, sed ankaŭ por konstrui homaron fondita sur komprenemo, respekto, paco kaj justeco”.

Fine okazis papa aŭdienco, en kiu la papo mem memorigis la fundamentojn de ĉi tiu klopodado: “Edukado al paco estas antaŭ ĉio edukado al la vero pri la hom-persono, kreita de Dio, kiu nin ĉiujn faris fratoj kaj fratinoj en la homara familio. Paco ne eblos sen aŭtentika respekto al la vivo, al la digno kaj al la fundamentaj rajtoj de ĉiu individuo. Ĉiuj religioj estas do vokataj proponi unuaniman ateston pri sia komuna konvinko rilate la homan dignon”.

(Laŭ “Presenza Cristiana”)

al la indekso


 

 

ANKAŬ HINDUISTOJ KAJ ISLAMANOJ

DEVOTAS AL LA PATRINO DE JESUO

 

Dum miaj vizitoj en Hindio, landego kun 750 milionoj da loĝantoj, el kiuj nur 14 milionoj katolikaj, mi ĉiufoje miris, vidante, ke ankaŭ ĉe nekristanoj estas vasta devoteco al Maria, patrino de Jesuo.

Antaŭ kelke da jaroj mi troviĝis ĉe la pilgrim-loko Gunadala, en Sud-Hindio, la 11-an de februaro, feston de Maria de Lourdes (Lurd). En tiu tago estis kunvenintaj al Gunadala ĉirkaŭ 150 mil kredantoi. Fakte, tradicie, en tiu festo, la bildon kronas ne kristano, sed islamano; kaj pluraj miloj da homoj en tiu tago al si tondigas la kapharojn, plenumante voton tondiĝi nur post pilgrimo al Gunadala.

La statuo de Maria staras alte sur monteto, kaj du grandaj ŝtuparoj kondukas al ĝi: dum tri tagnoktoj estas seninterrompa iro-reiro de devotuloj, kiuj volas iri tuŝi la piedojn de la Maria-bildo. Multaj el tiuj homoj surportas rozarion ĉirkaŭkole. Ni, modernaj homoj, apartenantaj al sekularisma socio, kies religia kredo, se ankoraŭ ĝi restas, reduktiĝas al privata sentimentaleco, ni ekmiras, vidante ĉi tian ondegon de popola aŭtentika religiemo, kiun akompanas gracoj, kiujn la popolo nomas “mirakloj”. La ĉefkuracisto de la urba hospitalo de la urbego Vijavawada, ĉe kies rando Gunadala situas, rakontis al mi pri lepruloi kaj kanceruloj aŭ trafitoj de aliai seneskapaj malsanoj, kiuj saniĝis post partopreno en tiu pilgrimo. Aliflanke simila popola devoteco konstateblas en Lourdes, Pompei, Loreto, Medjugorje...

La Gunadala-pilgrimloko komenciĝis en 1924, kiam la itala misiisto Paolo Arlati ricevis el Italio statuon de la Lourdes-Maria, kaj li starigis ĝin sur la monteto, kiu superas al Vijavawada, granda urbo kiu nuntempe havas pli ol unu milionon da loĝantoj. Iom post iom, sen ia instigo, la homoj de la urbo kaj de la vilaĝoj, plejparte nekristanaj, komencis surgrimpi la monteton, por tuŝi la piedojn de la blanka Sinjorino, oferi al Ŝi florojn kaj incenson, kandelojn kaj bananojn. La popolamasa movado kreskis spontane, tiom ke ekestis neceso konstrui du longajn ŝtuparoin supren-kondukantajn al la monteto.

Post la dua mondmilito, kiam la konfliktoj inter hinduistoj kaj islamanoj sango-makulis Hindion kaj kondukis al la divido de Pakistano disde Hindio, Vijavawada, urbo kun multe da islamanoi, sukcesis eviti fratmurdajn amasmortigojn danke al Maria, al kies pilgrimloko ĉiuj preĝe alvenadis: la pilgrimoj estigis fratecan etoson de komprenemo inter hinduistoj ka islamanoj.

Hindio havas centojn da Maria-pilgrimlokoj, grandaj kaj etaj. En la plej suda parto de Hindio mi vizitis la pilgrimlokon de nia Snjorino de Kuravilangad, kiu antikvas je la 3-a jarcento post Kristo, unu jarcento antaŭ kiam en Okcidento imperiestro Konstanteno rajtigis konstrui la unuajn kristanajn preĝejojn. Simile, ĉe la pilgrimloko de la Di-patrino de sankta Tomaso, sur alta roko en la Koromandel-ebenaĵo, mi vidis etan pentritan lignon, kun bildo de Maria. La tradicio rakontas, ke ĝin pentris sankta Luko, kaj ke la apostolo Tomaso portis ĝin en Hindion, liginte ĝin ĉirkaŭkole. Tre verŝajne ĝi estas la plej antikva ankoraŭ estanta Maria-bildo.

Sed la bildo de Maria estas tre populara en la domoj kaj kabanoj de la Hindoj, kristanaj kaj nekristanaj, kiel ankaŭ en la hinduaj temploj. Bramano, de mi demandite pri la kialo de tiu devoteco, respondis: “La kristanismo estas religio de amo: Maria estas patrino ankaŭ de ni, la hinduistoj”.

Ni ankaŭ memoru, ke Maria estas nia patrino. Ĉiutaga trapreĝado de rozario estas plej bona maniero por meti nin sub ŝian protekton.

Piero Gheddo; el la itala trad. B. C.

 

al la indekso


 

KRISTANOJ KAJ JOGO

 

El Hindio al Okcidento 

En la okcidentaj landoj yoga (jogo) ĝuas hodiaŭ kreskantan intereson, kaj estas rekomendata kiel solvo en la mizero de la spirita vakuo, kiu kiel sekvo de raciismo kaj ateismo ĉiam pligraviĝas. Sed jogo estas iu malpreciza koncepto; la diferencaj formoj de tio enhavas diversajn ekzercojn, metodojn kaj vivregulojn, eĉ psikoreligiajn celojn. La granda grupo de jogo-praktikantoj same montras ĉi tiun multkoloran aspekton. En okcidento, ĝi konsistas el homoj diversaĝaj kaj el ĉiuj tavoloj de la popolo, kiuj pro diferencaj motivoj komencis praktiki jogon.

Speciala tendenco en la jogo-skolo estas la transcenda meditado, ankaŭ nomata “scienco de la kreanta inteligento”. Ĉi tiu movado estis origine branĉo de la magia “mantra-yoga”; kaj ekhavis specialan karakteron kiam ĝi estis disvastigata en okcidento, kie, en la jaro 1974, ĝi havis 500.000 adeptojn.

La fondinto kaj gvidanto, Manesh-Yogi, kiu depost la sesdekaj jaroj vojaĝis en Usono, Britio kaj Germanio, komencis en la jaro 1972 anonci sian mondampleksan planon: per 36.000 centroj - unu por ĉiu miliono da mondpopolo - devas la transcenda meditado, “la scienco de la kreanta inteligento”, esti disvastigata laŭ la neĝbula sistemo, tio signifas ke ĉiu inicito estas devigata varbi aliajn.

Jogo en siaj diferencaj formoj jam estas konkeranta Eŭropon, ĝi varbas adeptojn eĉ en kristanaj rondoj. Estas tamen rimarkinde, ke en Hindio mem ĝi ludas duarangan rolon, laŭ tio kion hindaj amikoj rakontis al mi. Tie multaj komprenis, ke jogo ne donas al ili tion, kion ili tiom ege sopiris. Hindaj kristanoj tial forte rifuzas kombinon de kristanismo kaj jogo. 

Kio estas jogo 

Jogo estas, laŭ la koncepto de hinduismo, iu tuto de metodoj por liberigi la homan animon de ĉio surtera, helpe de asketismo, korpaj ekzercoj, spirado-teknikoj kaj meditadoj.  

Ĉi tiu celata liberigo havas dusencan signifon. Temas ne nur pri la nuntempa vivo de la jogo-praktikanto, sed precipe pri la cirkla movigo de renaskiĝoj, la t. n. reenkarniĝo aŭ anim-transmigrado.

Laŭ antikvaj hinduismaj konceptoj, la animo de la homo, nepurigita pro siaj antaŭaj agoj (karmo), estas devigata ĉiam denove eniri patrinan sinon por renaskiĝi. Nur post kiam la animo sukcesas propraforte sin purigi, ĝi atingas la savon, kaj kun tio la liberiĝon el plua renaskiĝo. Ĉi tiu savo signifas samtempe la agnoskon, ke la individua animo de homo (atmo) finfine estas identa kun la kosma animo (bramao)

La hinda jogo, do, estas bazita sur la koncepto, ke ĉiu animo laŭnature kaj esence estas profunde “unu” kun la dieco. En tio kaŝiĝas sekreta tento: jogo instruas, ja, la diigon de la homo. Laŭ ĉi tiu doktrino, la homo ne estas bildo de Dio (korupta pro la prapeko), sed li estas Dio mem.

La diferencaj jogo-skoloj distingiĝas precipe en la elekto de ekzercoj. Hatha-yoga, ekz, atribuas grandan valoron nur al korpaj ekzercoj, t.e. la purigo de la stomako kaj digestorganoj, certaj korpaj teniĝoj kaj spirado-teknikoj. La spirado-tekniko precipe celas konscie malakceli la spiron. Kiel konate, oni atingas per tio malakcelon de la penso-procezo, kaj nenaturan liberigon de la konscio.

Aliaj skoloj pli akcentas meditajn teknikojn, ekz. “mantra-yoga”, kiu manipulas per laŭte parolataj aŭ flustrataj, aŭ sensone ripetataj mantroj (= magiaj formuloj), kiuj ofte ne havas lingvan aŭ gramatikan signifon, ekz. la “mantro Om”, per kiu estas esprimataj la diaj aŭ kosmaj energioj. Ili do kredas, ke per la daŭra ripeto de tiaj formuloj ili identiĝas kun la energioj, kiujn tiuj formuloj reprezentas. La homo, tiam, ne plu staras en humileco antaŭ sia Kreinto, sed li klopodas per mantroj trovi sian esencan unuecon kun dio, nome kun pagana dio.

Hatha-yoga influas la plej multajn jogo-skolojn en okcidento. La ekzercoj, kiuj tie estas instruataj, precipe celas fortigi la korpon, teni suplaj la artikojn, forigi defalaĵon, rubon el la organoj, trankviligi la nervojn, kaj per tio helpi la homon vivi harmonie, tiel ke li plibone kapablas rezisti en la moderna batalo por la ekzistado. Ofte oni aranĝas jogo-kursojn jam por infanoj.

En ĉi tiuj okcidentaj jogo-skoloj malofte estas parolo pri liberigo de la animo el la cirkla moviĝo de renaskiĝoj, kontraŭe des pli pri sukceso en ĉi tiu vivo. La sekvo de tiu nova interpretado estas, ke en okcidento oni erare konsideras jogon kvazaŭ ian sporton aŭ gimnastikon.

Kelkfoje, la komencanto ekrimarkas kelkajn pozitive malstreĉigajn efikojn, kaj li povas plibone elteni ekstremajn streĉo-situaciojn. Pro ĉi tiuj, ofte nur ŝajne pozitivaj spertoj, multaj homoj estas delogataj pliintensive okupiĝi pri jogo kaj pli profunde koni ĉi tiun doktrinon, kaj pro tio ili enfalas en kaptilon.

Ĉi tiuj korpaj ekzercoj estas, ja, nedisigeble ligitaj kun iu spirita procezo. Estas neeviteble, ke ankaŭ la spirito de la homo rilatiĝas kun tio. La aŭtentikaj inicantoj, kiuj kaŝiĝas malantaŭ ĉi tiuj jogo-kursoj, estas kvalifikitaj joguloj de la hinda hinduismo, kiuj havas la intencan celon konduki la lernantojn en la hindan jogon.

Tial estas neeviteble, ke ĉi tiuj korpaj spiradaj kaj malstreĉiĝaj ekzercoj kondukas al la ceteraj ekzercoj por akiri sinkonon kaj lerni regi spiriton kaj animon. Tio okazas per ia asketismo kaj sanec-tekniko, kiu finfine kondukas en la hinduisman paganan religion.

Per ĉi tio estas donita la respondo al ofta demando, ĉu oni povas la jogo-metodojn ne disigi de la hinduismo. Kio en la okcidentaj landoj estas praktikata, ne estas nur gimnastiko, kiu plibonigas la sanon. Kiu opinias tion, treege eraras, ĉar jogo-ekzercoj ne povas - kiel oni ofte asertas - esti disigataj de la speciala bazo de la hinduismo kaj de la okulta mondo, kiu kaŝiĝas malantaŭ ĝi. Tion malkaŝe deklaras eĉ la favorantoj de jogo. 

La ŝajne benigna kaj nereligia “hatha yoga” kiu nur celus al konsciigo de korpo-fortoj, estas kun siaj korpo-ekzercoj la preparo por la “rega vojo”, la “raja-yoga”.

Kelkaj aspektoj de la hinduista pensmaniero devas esti ankaŭ akceptataj en la “hatha-yoga”. Kio ŝajnas esti gimnastikaj ekzercoj, estas difinita de ia spirita origino, kaj havas spiritajn efikojn. Tio fariĝas jam klara pro la nomoj de ĉi tiuj ekzercoj, kiaj: “sido de la perfektuloj”; la “heroa sinteno”; la “lotuso-sido”; ktp.

 

Kiuj estas la plej profundaj celoj de jogo? 

En la diferencaj jogo-skoloj ĉiu el ili havas sian specialan doktrinon, sed en la klasika jogo temas unualoke pri “malkovro de si mem”, do retrovo de tio kio estas vere pura kaj dia, tial de dio mem. Laŭ la doktrino sur kiu jogo estas bazita, la naturo - speciale la homa naturo - estas bona en si mem kaj multvalora. Ĉiuj joguloj kredas en si mem kvazaŭ esti dio aŭ parto de la dieco. La instruistoj ŝajnigas sin homiĝintaj dioj kaj ankaŭ profitas de tiu aŭtoritato. Tial ili havas tian timigan influon, kian ankaŭ nuntempe oni spertas en la okcidentaj landoj, kie oni eĉ subigas sin al 17-jara knabo.

Kiumaniere oni opinias per jogo trovi dion en si mem, sian aŭtentikan “mem”, la diecon en la homo, kio - por tiel diri - estas kaptita nur por liberiĝi? Per tuta liberigo de si mem - por kio ankaŭ helpas korpaj ekzercoj - por tiel sin fari alirebla por la energioj de la universo. Tiam povos la homo unuiĝi kun la energifonto de la universo, kiu ekz. troviĝas en la aero, akvo kaj nutraĵo. Tiel li fariĝu mem kiel dio, tio signifas, li altiĝu al sia origina, neriproĉebla, senkulpa stato, li fariĝu superhomo. Per tio li atingas - tiel oni asertas - la celon al kio li klopodas, feliĉon, perfektan harmonion en la plejalta konscio-ŝtupo, kiu kondukas en la dian ekziston. 

Jogo estas do, laŭesence, mem-savo 

Sed klopodante liberigi la individuan animon el supozata mallibereco, kaj ĝin prizorgi kvazaŭ ĝi estus io bona, jogo efektive instigas la pekeman “memon”, kaj per tio la egoismon. La jogo-lernanto ĉiam okupiĝas pri si mem. Li ĉiam cirkle turniĝas ĉirkaŭ si mem kaj pli kaj pli malkapabliĝas vivi en komuneco. Tial tiu t. n. memsavo estas trompo. Kaj kiam ĉi tiu savo per la fortoj el la universo, kiuj fluas en la homon, devas realiĝi, tiam estas pripensinde, ke ne ekzistas neŭtralaj fortoj, kiel multaj opinias kaj pro tio naive ekpraktikas jogon. Malantaŭ ĉiu enfluanta forto staras supernatura potenco, iu spirita personeco, iu dieco. Sed estas la demando - kiu? Jesuo deklaras, ke Li, kiel Filo de Dio, venas desupre - sed ekzistas ankaŭ kontraŭulo de Dio, iu potenca anti-dio, kiu venas el la abismo (Joh 8, 23).

Ke jogo vere temas pri magiaj fortoj, pruvas la antaŭe nomita “mantropraktiko”. Precipe la tre disvastigita transcenda meditado de Maharishi Mahesh Yogi ĉefe manipulas per tiaj “mantroj”. Estas vere ke Maharishi diras, ke liaj “mantroj” estas je hinduista origino, sed li rakontas nenion pri la potencoj, t. e. la hinduistaj dioj kiujn ili reprezentas. En la skribaĵoj de ĝiaj adeptoj oni kontraŭe ĉiam ree asertas, ke rilate al “mantroj” temas nur pri fizikaj vibroj. Tiuj, tamen, estas deklaroj, kiuj devas maski la veran staton de la aferoj. La novulo ne rimarkas, ke lia akcepto en la tuton de tiu medio entenas, ke li aliĝas al hinduismo.

En septembro 1974, la sciencisto pri hinduismo Ernst Gogler skribis pri la “mantroj”: “La fakto ke oni sekretigas la mantrojn por la medio, kaj ke oni kaŝas por la novuloj la potencojn kiuj kaŝiĝas malantaŭ ili, pruvas ke la mantroj ne estas kompareblaj kun preĝo aŭ medito en biblia senco. “Mantroj” estas magiaj sentencoj aŭ sorĉformuloj. Ili estas pleje konformaj al la gnostikaj abracadabra aŭ la Sator-arepodiagramo, kiuj ankaŭ troviĝas en la Sesa kaj Sepa libro de Moseo” (= mezepokaj libroj pri sorĉado kun ŝajnaj bibliaj kaj tial trompaj titoloj).

Ke la jogo-praktikoj, depost ilia estiĝo en la antikva Hindio, rilatas al magio kaj okultaj fortoj, klariĝas laŭ la tradiciaj jogo-lernolibroj, kiuj promesas al la lernantoj supernaturajn fortojn (siddhi), kiel akompanantajn fenomenojn, kiam ili progresas sur tiuj vojoj.

Mircea Eliade, la konata jogo-spertulo, skribas: “En Hindio oni konsideris jogulon iu Mahasiddha, iu kiu posedas okultajn fortojn, iu sorĉisto. Al ĉi tiuj kapablecoj apartenas: la forto atingi ĉiun arbitran objekton, nekontraŭstarebla volo, regado super la elementoj kaj plenumo de deziroj”. 

Kristanismo kaj jogo estas nekunigeblaj 

Estas memkompreneble kaj klare, ke laŭ ĝia esenco kristana jogo ne estas ebla. Estas des pli konsterne, ke multaj homoj praktikas jogon sub kristana masko. Ili ekz. anstataŭigas la “mantrojn” per kristanaj vortoj kaj preĝoj, kiel la “Patro Nia”. Eĉ teologoj rekomendas ĉi tiujn ekzercojn, kaj kristanaj grupoj proklamas, ke ĉi tio estas la rimedo por refreŝigi laciĝintan preĝvivon. Jogo - tiel ili asertas - estas neŭtrala metodo, kiu povas esti aplikata por kristanaj celoj. Sed estas tute klare, ke la deirpunkto, vojo kaj celo de jogo kaj la kristana kredo, ekskludas unu la alian. La vivanta Kristo per sia alvoko sekvi lin en la Vorto de Dio, kontraŭstaras doktrinon, metodon kaj celon de la laŭesence okulta jogo.

Kvankam la plej granda danĝero devenas de ĉi tiu demona origino, estas la doktrino de memsavo jam tute kontraŭa al la kristana kredo. Ni pekemaj homoj neniam havas la forton savi nin mem per korpaj aŭ spiritaj ekzercoj, pro kiuj ni eĉ opinias, ke ni povas nin altigi ĉiam plialten aŭ iĝi dihomo. Ĉiu, kiu estas el la vero, scias, ke en li ne estas kaptita lia bona “aŭtentika memo”, sed ke li estas pliĝuste denature kaptito de sia peko kaj kun tio de satano, kaj ke li el “ĉi tiu kaptiteco” devas esti liberigata. Neniam li volos malkovri sian “dian memon” por laŭ ĉi tiu vojo sin savi, ĉar li jam el vero rekonis en sia propra naturo ke ĝi estas malbona (Gen 8,21). Li scias pri la realeco de peko kaj kulpo, kaj ke li bezonas Savanton - kaj li havas Savinton en Jesuo Kristo.

Jes, Jesuo homiĝis por ni kaj mortis sur la kruco por savi nin de nia “aŭtentika memo”, la falinta “mi”, kiu estas la vazo de ĉiu malbono, de ĉiu egoismo, fierego kaj malbonaj inklinoj. Satano kaj peko estas venkitaj de lia verŝita Sango kaj lia Savo, kiam Li parolis: “Estas plenumite” (Joh 19,30). Kiam ni, en kredo al lia savo, transdonas nian malnovan homon por esti krucumata kun Kristo, tiam estiĝas en ni la nova homo, la savita “memo”. Nur Jesuo, la Filo de Dio, kapablas ellabori tion en ni.

Vera kristano koncentriĝas nur al Jesuo Kristo, en Jesuo li trovas la perfektan realiĝon. Kun Li li vivas, Lin li sekvas, lia nura celo estas iam en eterno esti kun Li en lia Reĝolando.

Kiu Jesuon, la Ŝafidon de Dio, vere amas kiel sian Savinton, kaj havas personan rilaton kun Li, ne povas partopreni ekzercojn malantaŭ kiuj kaŝiĝas sekretaj mister-doktrinoj kaj sorĉ-formuloj. Neniam li sin turnas pere de jogo-ekzercoj al nekonataj pra-fortoj el la universo kaj fremdaj dioj, por lerni liberigi sian pensmanieron.

Krome, nenial validas la senkulpigo - kiun oni ofte uzas kiel argumenton favore al jogo - ke la justa Dio ne ekskludas de la eterna savo budaiston, hinduon, aŭ sinceran adepton de alia religio, kiam tiu sincere serĉas la savon, kaj tial, ke ankaŭ ni povas sekvi “tiun alian vojon”. La eraro en ĉi tiu argumentado kaŝiĝas en tio, ke ja vere la graco de Dio ne estas limigita liaflanke, sed ekzistas decida diferenco inter tiuj kiuj ricevis la revelacion de la la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kaj tiuj kiuj pri la Vero ankoraŭ neniam ion aŭdis. Por ni kristanoj validas: “Kaj en neniu alia estas savo; ĉar ne estas sub la ĉielo alia nomo donita inter la homoj per kiu ni devas esti savitaj” (Ago 4,12).

Jesuo hodiaŭ vokas al ni: “Venu al Mi! Mi estas la Vojo, la Vero kaj la Vivo. Kiu kredas en Mi havas eternan Dian Vivon!”. Nur ĉe Li ni vere ricevas savon kaj liberigon de peko, kiu estas nia malfeliĉo kaj pereo. Kaj iam Jesuo atendas nin en la ĉiela feliĉego, kiam ni reale estas transformitaj laŭ lia bildo. Tiam ni povas eterne loĝi en lia Reĝolando, ĉar nur Jesuo havas validan eternan planon por la mondo! Lia savoplano amplekas ne nur la kompletigon de la individuo, sed ankaŭ la renovigon de la mondo, kiun Li kreis kaj per sia ofero savis, kaj kiun Li per juĝo kaj graco kondukos al nova kreitaro.

Ĉiun potencon havas nur Jesuo Kristo, la triumfanta reviviĝinta Sinjoro, al kiu ĉiu alia potenco devas cedi.

M. Basilea Schlink; teksto koncizigita de la redakcio;

el la nederlanda tradukis C. Wijn

 

al la indekso


 

Ĉu fiaskos arĝentjubilea iniciato esperantista?

 

AGADO E3 FINIĜOS FINE DE 1991, SED... 

Ĉiu varbema esperantisto scias, surbaze de ĉiutagaj spertoj, ke nenio en la movadana vivo estas pli malfacila ol “naski novajn esperantistojn” (H. Tonkin, 1987). La praktiko de dudekkvinjara propagando seninterrompa, tamen, nerefuteble instruis, ke pli da fortostreĉoj postulas vidigi al la okuloj de “nia diligenta kolegaro” la gigantan tragikon de preventebla kuracebla blindeco.

Kvaronan jarcenton mi klopodis tutkore, tuttempe, tutenergie kaj tutmone dediĉi min al la neenviinda sorto de blindaj kaj malforte vidantaj homoj en landoj ekonomie malriĉaj, kie mankas ĉie okulistoj kaj optikistoj.

En novembro 1966 mi artikole alvokis la esperantistaron doni esperon al tiuj, kiuj esperas vidi, denove vidi aŭ pli bone vidi. Kaj en la komencaj jaroj mi naive flegis la esperon kaj aspiron, ke tiu (“interna”) ideo, unufoje karniĝinta, forte servos kaj al la vidhandikapuloj kaj al la Esperantomovado en triamondaj landoj. Montriĝis, bedaŭrinde, pli kaj pli, ke ĉefe ekstermovadanoj de bona volo respondadas al helpokrioj, aŭ, alivorte, ke esperantistoj apenaŭ esperigas kadre de ĉi tiu kampanjo, sekve ĝin ne volas aŭ almenaŭ ne vidas. Aliflanke la nombro da esperantoj draste pliobliĝis!

Post periodo 25-jara mi konklude decidis resti fidela al homoj inter ni, kiuj - oftege nenecese - vivas en mallumo aŭ krepusko, kaj ne plu perdi tempon, energion kaj financajn rimedojn, flugfolie kaj gazetarinforme bombardetante preskaŭ vane kaj seneĥe la amatan popoleton verdestelan. Mi, konsekvence, serĉas en niaj vicoj batalkarakteran personon multflanke talentitan kaj adekvate instrumentitan, kiu prenu sur sin la taskon doni lumon al gesamideanaj okuloj, tiel ke tiuj ekvidu kaj vere vidu la mondvastan problemon de evitebla vidhandikapeco. Ni vidu, ĉu eble kelko da “veraj kolegoj de D-ro L. L. Zamenhof” scipovos savi Agadon E3 kiel aferon esperantistan!

Sincere kaj kore mi dankas al la fidela plenmano da karaj geamikoj, kiuj dum kvarona jarcento ebligis etskale efektivigi tiom da modestaj sed gravaj helpoprojektoj en pluraj landoj. Kun profunda ĝojo mi publike mencias tion!

Unu el la relative glate marŝantaj projektoj troviĝas en Etiopio. Kelkaj el vi eble jam aŭdis pri la terura katastrofo, kiu trafis la frekventatan oftalmologian klinikon kaj sufiĉe bone ekipitan okulvitrejon “Signum vitae” en Adis Abebo, kiun en majo pasinta prirabis plurcentopa bando armita, aro da fiintencaj lupoj homaspektaj. Tio signifas, ke ĉirkaŭ kvindek ir-handikapuloj ne plu povas servi al la vid-handikapuloj, kiuj ĉiutage frapas sur la pordo pro bezono de okulvitroj. Tio signifas, ke al la svisa okulistino - temas pri multjara kaj multmerita iniciato svisa - ne plu eblas operacie kuraci dekmilojn da okulpacientoj, ĉar ĉiuj instrumentoj estas ŝtelitaj. Tio signifas, ke viktimiĝis la kunlaborantaro de “Signum vitae”, ĉar la bandanoj penetris rabcele ankaŭ en iliajn loĝejojn.

Unuaimpulse Agado E3 mendis kaj sendis favorpreze kaj senpage akiritajn instrumentojn oftalmologiajn kaj optikajn je valoro de pli ol dekmil guldenoj, esperante ke tiuj inter ni, kiuj ĝis nun iom pretervidis aŭ tro malatentis tiun ĉi kampanjon de mondvasta solidareco, pentofare vojaĝigos ĉu vivsignon ĉu arĝentjubilean donacon al Agado E3. Sur la slipo menciu: Vivosigno reviviĝu!

Neniam estas tro malfrue doni esperon. La homaro ja longe, sopire kaj senpacience atendadis ĝis la malfrua historia jaro 1859, kiam finfine naskiĝis la baldaŭa D-ro Esperanto, kiu donacos al babilone konfuzita mondo lingvon vere internacian! Kaj vi scias, ke temas pri universala lingvo ekstera, ligita kun homarana ideo interna...

En novembro 1966 mi uzis la historiajn vortojn: “Esperantistoj, ni esperigu esperantojn!”. Kaj nune, en novembro 1991, mi ripetas, eble pli sukcesplene: “Karaj geamikoj sam(intern)ideaj, alude al Tonkinaĵo, mi korkrias: “Ni nasku vidantojn, por ke ili poste vidu kaj spertu la benon de nia bona lingvo, de nia internacia kulturo kaj de movado homojn intergefratiganta kaj mondpacon sopiranta! Ni malfermu niajn okulojn, pordojn kaj fenestrojn, donante esperon (= vivsignon) al la vidhandikape suferanta popolo de Etiopio! Atentu pri tio, ke prezentiĝas (provizore) la lastlasta permesita okazo al okulpacientoj kaj okulvitruloj senvoĉe sed urĝe - Agado E3 pretas interpreti ilian korkriadon! - “ŝtelrompi” en la Zamenhofe inspiritan historion de la Esperanto-movado...

Varmkoran kaj sinceran antaŭdankon pro ĉiu via e-vid-ente konkreta gratulo al dudekkvinjarulo!

Jacques Tuinder, iniciatoro de Agado E3

 al la indekso


 

 

REKOMENDINDA RELIGIA KANTARO

 

Aperis RESTU KUN NI, 136-paĝa religia kantareto, formato A6 (poŝa), kun 50 ritmaj kantoj, provizitaj per muziknotoj kaj gitaraj agordoj. Pretigite de s-ro Miloslav Šváček, precipe por la religiaj aranĝoj de la ceĥo-slovakaj katolikaj esperantistoj, ĝi tre taŭgas ankaŭ ekster tiu lando, ĉar ĝi konsistas el kantoj devenantaj el Ameriko, Anglio, Germanio, Francio, Italio, krom Ĉeĥoslovakio.

“Estis revo de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj vegetantaj en la katakombaj kondiĉoj de la malhela periodo de nia lando - skribas la brava M. Šváček en la enkonduko - eldoni sekrete ĉi tiun kantareton jam antaŭ dek jaroj. Tiucele estis komencita laboro por realigo de la revo. La kantoj estis tradukitaj de la famkonata ĉeĥa Esperanto-poeto Jiři Kořínek (1906-1988), kiu la tradukon faris dediĉe al la katolika E-junularo. La ĉiam pli malfavora situacio malhelpis eldonon de la kantareto. Fine, post forpaso de la jardeko, maturiĝis la favora tempo por realigo de la iama revo”.

Dum ni gratulas pro la bela RESTU KUN NI al frato Miloš kaj liaj kunlaborantoj, ni rekomendas la kantaron, belaspektan kaj pro la poŝformato komfortan.

 

al la indekso


 

ANEKDOTOJ

 

* Instruisto iam diris al siaj lernantoj: “Travivu por Dio la lastan tagon antaŭ via morto”. La geknaboj kontraŭdiris: “Kiel tion fari? Ni ne konas la tagon de nia morto”. “Vi do travivu ĉiun tagon, kvazaŭ ĝi estus la lasta de via vivo”.

* Faris al mi viziton hispana fraŭlino; iumomente ŝi konfesas, ke kun malĝojo ŝi eksciis, ke mi estas katoliko, kaj al mi diras: “Mi ĉesis kredi ekde kiam mi komencis pripensi”. Mi respondis: “Mi, male, ekde kiam mi komencis pripensi, revenis al la Eklezio” (El la taglibroj de Julien Grene)

* Maljuna pastro havis en sia paroko viron, kiu estis ne kredanta, sed honesta. De tempo al tempo la pastro faris al li viziton, kiel tiun vesperon, kiam neĝis. Ŝtipo ardis en la fajrujo. Ili babilis pri multaj aferoj. Iumomente la pastro diris: “Kio estus nia vivo sen Dio?”, kaj ĉe tio li disigis parteton de la ŝtipo, kaj demetis ĝin aparte. Silento. Ambaŭ rigardis la apartigitan ŝtipereton, kiu iom post iom estingiĝadis, konsumiĝadis, iĝadis karbo, cindro. Post longa silento: “Mi ekkomprenis”, diris la viro.

* Profesoro Smit surgrimpis monton Cervino kun alp-gvidisto. Atinginte kun granda peno la monto-pinton, starante li admiregis la neelmezureblan, lumoplenan panoramon. Sed la gvidisto al li ekkriis: “Surgenuiĝu! Ĉi tie oni estas sekura nur surgenue”.

 

al la indekso


 

AFORISMOJ 

* Foje mi havas impreson, kvazaŭ mi estus malplena sako, kiun la Sankta Spirito subite plenigas per forto (Johano la 23-a).

* Kristo ne havas proprajn manojn. Li havas nur niajn manojn, por plu-fari sian agadon hodiaŭ (Anonimulo).

* Rigardu la rozon: ĝi ne bezonas prediki: ĝi nur disvastigas sian parfumon ĉirkaŭ si (Gandhi).

* Homa vivo similas al mallonga sed respondec-plena pas-loĝa laboro. Ni ne rajtas rigardi nin fiks-loĝaj, nek ŝarĝi nin per tro da aĵoj (A. Sinjavskij).

* Lasta paŝo de la homa racio estas agnoski, ke senfina aro da aferoj superas ĝin (B. Pascal).

* Ju pli homo estas homa, des pli necesas, ke ĝi kapablu adori (Teilhard de Chardin)

* La nunepoka homo pli volonte aŭskultas atestantojn ol instruantojn (Paŭlo la 6-a).

* Ho Dio, kompatu min kaj elaŭdu mian deziron, ĝi ne estas deziro al surteraj aferoj, al oro, arĝento, juvelŝtonoj... aŭ voluptoj. Mi aspiras al viaj vortoj (Aŭgusteno).

* Kien turniĝi, por forfuĝi de Vi, se la kuraĝo de mia limeco, same kiel la nostalgia sopiro al senlimeco, nenion faras krom agnoski Vin? (K. Rahner).

* Palpu vian pulson: ĉu vi sensas tiun etan, preskaŭ nepercepteblan batadon? Jen vi havas klaran imagon pri malstabileco.

* Rigardante mian bildon je spegulo, mi konstatas kun bedaŭro mian maljuniĝon. Kaj kio pri mia animo? Mi bedaŭras, imagante ĝin ne plu juneca kaj vervo-plena, sed kovrita per ombroj, dormemo kaj faltoj.

* Iuj asertas, ke infero tute ne ekzistas: tio estus kiel aserti ke ekzistas nur monto-pintoj, kaj ne valoj kaj abismoj.

* Psalmo diras:”Dio konfidis vin al anĝeloj, ke ili gardu vin en ĉiuj viaj vojoj”; sed ofte ni ignoras la dian providencon.

* Scienculo atingas limon, kiun li ne kapablas transiri: sed preter la limoj de la sensoj kaj de la racio, li povas atingi religian sperton.

* Dio neniun devigas. Li akceptas tiom kiom oni al Li donas. Sed Li sin tute donas nur al tiuj, kiuj al Li sin donas tute (Tereza de Avila).

* Ekzistas homoj, kiuj ne bezonas paroli: ilia ĉeesto ja estas alvoko (E. Huvelin).

* Multaj eraroj naskiĝas el misuzo de iu vero (Voltaire).

* Ve al la lando, kiu bezonas heroojn (B. Brecht).

* Homo estas riĉa proporcie de la aĵoj, kiujn li povas malhavi (Thoreau).

* La interhomaj ligoj fariĝis malpli fortaj proporcie ke la komunikoj fariĝis pli facilaj. La hastego de la nuntempa vivo forviŝis la zorgemon, la atentemon en la kultivado de la amikeco (Coleridge).

* Plej aĉa monero por pagi la amikojn estas la konsiloj; ununura bona monero, la helpoj (A. Galiani).

* Kiu ĉesas amiki, tiu neniam estis amiko (greka proverbo).

* Neniu havas pli grandan amon ol tiu, kiu oferas sian vivon por siaj amikoj (Jesuo).

* Amikeco duobligas ĝojojn kaj duonigas dolorojn (F. Bacon).

* Kiu serĉas amikon sen malvirtoj, tiu restas sen amikoj (turka proverbo).

* Ofte ni hontus pri niaj bonfaroj, se la homoj konus la motivojn, kiuj nin instigas fari ilin (La Rochefoucauld).

* Ju pli ni amas niajn amikojn, des malpli ni flatas ilin (ĉina proverbo).

* La homo, kiu malkaŝas al vi la aferojn siajn kaj de la aliuloj, morgaŭ rakontos aferojn viajn al aliuloj (ĉina proverbo).

* Amiko mia, surgenuiĝu; neniam vi estos tiom granda kiom kiam, konscia pri via nenieco, vi kliniĝas antaŭ la senfina Dia majesto, kun preĝpetaj manoj (A. Manzoni).

* Ofte ni estas senpaciencaj pri la pacienco de Dio (Tertullianus)

* Sinjoro, mia boato estas tiom eta, kaj via maro tiom granda! (Preĝo de Bretonaj fiŝiŝtoj)

* Preĝado estas ĉiopoveco de homo, kaj malfortikeco de Dio (S. Bernardo).

* Via Dio estas la aŭroro, kaj poste la tagiĝo, kaj pli poste la plena tago (C. Carretto).

* La homo estas la ununura estaĵo samtempe ĉiela kaj tera.

* Vorto estas kiel monero: oni ĝin povas aŭ saĝe elspezi aŭ stulte malŝpari.

* Ĉiu homa estaĵo estas kiel kampo, kie ĝermas samtempe bona tritiko kaj herbaĉo: neniu rajtas fanfaroni; neniu rajtas deprimiĝi.

* Sperto estas kiel okulvitroj: tiuj de mia patro kaj de mia edzino estas al mi senutilaj.

* Ekzistas realaĵoj, al kiuj ni donis nomon, kvazaŭ ni regus ilian sencon: naskiĝo, morto, eterneco ... Sed ilia radiko ja profundas en la mistero, en kiu ni mem estadas.

 

al la indekso


 

ANONCETOJ

 

* Komenca esperantisto, 58-jara, deziras korespondi kun aliaj esperantistoj, en Nederlando aŭeksuerlande, pri kristanaj (nenecese romkatolikaj) aferoj: S-ro J. Spigt, Winterswijk, Nederlando. 

* 32-jara komencantino, instruistino en fundamenta lernejo, deziras korespondi pri floroj, natiuro, muziko, arto, vojaĝoj: Marie Fryafová, Litomyšl, Ĉeĥoslavio. 

* 33-jara komencinto, instruistino, deziras korespondi tutmonde: S-ino Inés Mabel Lňpez, Buenos Aires, Argentino.

al la indekso