Enhavo de Espero Katolika numero 5-6/1992

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

Sur la kovrilo: Johano Paŭlo la Dua

 

 

 

 

 

 

  • LANDAJ REPREZENTANTOJ DE IKUE

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj Legantoj! 

La sezono de kongresoj estas jam ĉe la pordo, kaj do ni taksis oportune diskonigi la tekston de la ordinara parto de la S. Meso siatempe aprobitan de la kompetenta Kongregacio, tiel ke la dumkongresaj Diservoj povu okazi laŭ unueca formo.

Tio estu antaŭgustumaĵo de la tuta Meslibro, kiu ampleksos pli ol 600 grandformatajn paĝojn. Pri ĝi estas ankoraŭ solvendaj kelkaj teknikaj problemoj, inkluzive de la kosto.

Anstataŭ la kutiman “Bonan legadon”, akceptu ĉi-foje alian bondeziron: “Bonan uzadon!”

 

La Redakcio

 

al la indekso


 

 

 

RITARO DE LA MESO KUN POPOLO

 

 

Mallongigoj:

E. Episkopo

C. Celebranto

K. Kunveno

L. Lektoro

 

 

KOMENCA RITO

 

Kiam kolektiĝis la fideluloj, la celebranto kun la asistantoj iras al la altaro. Dum la eniro oni kantas konvenan kanton aŭ recitas el la meslibro la eniran antifonon.

 

La celebranto kun la asistantantoj reverencas kaj kisas respekte la altaron kaj, laŭ la oportuneco, ĝin incensas. Poste ĉiuj atingas la sidejon.

 

Post plenumo de la kanto, celebranto kaj fidelularo, starantaj, faras krucosignon, dum la sacerdoto, rigardante la popolon, diras:

 

 

C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.

K. Amen.

 

La celebranto kun etenditaj manoj salutas la kunvenintojn dirante:

 

C. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

la amo de Dio Patro

kaj la komuneco de la Sankta Spirito

estu kun vi ĉiuj.

K. Kaj kun via spirito.

 


 

Aŭ:

 

C. La Sinjoro estu kun vi.

K. Kaj kun via spirito.

 


 

Aŭ:

 

C. Graco kaj paco al vi el Dio, nia Patro

kaj el Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

K. Benata estu Dio, Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Aŭ: K. Kaj kun via spirito.

 


La episkopo salutas per ĉi tiu esprimo:

 

E. Pacon al vi!

K. Kaj kun via spirito.

 


 

La celebranto, la diakono aŭ alia komisiita persono povas tre malmultvorte anonci al la fideluloj la tagan mesriton.

Sekvas pentesprimo:

 

C. Gefratoj, ni konfesu niajn pekojn,

por inde celebri sanktajn misterojn.

 

Paŭzo por mallonga konscienc-ekzameno.

Poste, ĉiuj kune konfesas laŭ unu el ĉi tiuj formuloj.

 


 

FORMULO A

 

C.K. Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj,

ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:

 

Oni brustofrapas dirante:

 

mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

 

Oni daŭrigas:

 

Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan,

ĉiujn Anĝelojn, la Sanktulojn kaj vin, gefratoj,

preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

 

Sekvas la absolvo fare de la celebranto:

 

C. Kompatu nin la ĉiopova Dio

kaj, pardoninte niajn pekojn, Li gvidu nin al la eterna vivo.

K. Amen 

 


 

FORMULO B

 

Post la paŭzo por konscienc-ekzameno, la celebranto diras:

 

C. Kompatu nin, Sinjoro.

K. Ĉar ni pekis kontraŭ Vi.

 

C. Montru al ni, Sinjoro, vian indulgon.

K. Kaj donu al ni vian savon.

 

Sekvas la absolvo fare de la celebranto:

 

C. Kompatu nin la ĉiopova Dio

kaj, pardoninte niajn pekojn, Li gvidu nin al la eterna vivo.

K. Amen

 


 

FORMULO C

 

Post la paŭzo por konscienc-ekzameno, la celebranto diras:

 

C. Vi, kiu estis sendita sanigi la pentofarajn korojn:

Sinjoro, kompatu nin.

K. Sinjoro, kompatu nin.

 

C. Vi, kiu venis alvoki la pekulojn:

Kristo, kompatu nin.

K. Kristo, kompatu nin.

 

C. Vi, kiu sidas dekstre de la Patro kaj intervenas por ni:

Sinjoro, kompatu nin.

K. Sinjoro, kompatu nin.

 

Sekvas la absolvo fare de la celebranto:

 

C. Kompatu nin la ĉiopova Dio

kaj, pardoninte niajn pekojn, Li gvidu nin al la eterna vivo.

K. Amen. 

 


 

l Sekvas la alvokoj al Kristo, se ili ne estis jam enkluzivitaj en iu pentesprimo.

 

C. Sinjoro, kompatu nin.

K. Sinjoro, kompatu nin.

 

C. Kristo, kompatu nin.

K. Kristo, kompatu nin.

 

C. Sinjoro, kompatu nin.

K. Sinjoro, kompatu nin.

 

 

Kiam ĝi estas preskribita, oni diras aŭ kantas la himnon:

 

C. Gloro al Dio en la altoj

C.K. kaj sur la tero paco al la homoj de lia bonvolo.

Ni laŭdas Vin,

ni benas Vin,

ni adoras Vin,

ni gloras Vin,

ni dankas al Vi pro via granda gloro,

Sinjoro Dio, ĉiela Rego,

Dio Patro ĉiopova,

Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo.

Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l’ Patro;

kiu forigas la pekojn de l’ mondo, kompatu nin,

kiu forigas la pekojn de l’ mondo, akceptu nian petegon,

kiu sidas dekstre de l’ Patro, kompatu nin.

Ĉar Vi sola estas sankta, Vi sola Sinjoro,

Vi sola Plejaltulo,

Jesuo Kristo, kun la Sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro. Amen.

 

Poste la celebranto, kunigante la manojn, diras:

 

C. Ni preĝu.

 

Ĉiuj pregas silente.

Poste la celebranto, kun etenditaj manoj, legas la kolekton, post kiu la fidelularo respondas:

 

K. Amen

 

 

 al la indekso



 

LITURGIO DE LA VORTO

 

Tiam la celebranto aŭ la lektoro, ĉe ambono legas la unuan legaĵon, kiun oni aŭskultas sidante. Je la fino la lektoro aldonas:

 

L. Jen la parolo de Dio.

 

Kaj ĉiuj aklamas:

 

K. Al Dio estu danko.

 

Post tio havas lokon la responsoria psalmo, kantata aŭ recitata de la psalmisto aŭ kantoro. La kunveno ripetas ĝian refrenon. Se estas dua legaĵo, oni legas kaj konkludas kiel estis dirite pri la unua. Sekvas haleluja aŭ alia kanto. La celebranto povas meti incenson en la incensilon, kaj la diakono, kiu proklamos la Evangelion, petas mallaŭte de li:

 

L. Degnu, Sinjoro, min beni.

C. La Sinjoro estu en via koro kaj sur viaj lipoj, por ke vi inde kaj ĝuste anoncu lian Evangelion: en la nomo de la Patro kaj de la Filo + kaj de la Sankta Spirito.

L. Amen.

 

Se ne ĉeestas diakono, la celebranto mem, kliniĝe antaŭ la altaro, diras mallaŭte:

 

C. Purigu mian koron kaj miajn lipojn, ĉiopova Dio, por ke mi povu inde anonci vian sanktan Evangelion.

 

La diakono aŭ la celebranto iras al la ambono kun incenso kaj kandeloj por legi la Evangelion, kaj diras:

 

C. La Sinjoro estu kun vi.

K. Kaj kun via spirito.

 

C. El la Evangelio laŭ N.

 

Kaj la lektoro - diakono aŭ celebranto - krucosignas la libron kaj sin mem sur la frunto, lipoj kaj brusto.

 

K. Gloro estu al Vi, Sinjoro.

 

La lektoro konkludas la legaĵon dirante:

 

C. Jen la parolo de la Sinjoro.

K. Al Kristo estu laŭdo.

 

La leginto kisas la libron, dirante mallaŭte:

 

C. Per la evangeliaj vortoj estu forviŝitaj niaj pekoj.

 

Sekvas la homilio, farenda ĉiujn dimanĉojn kaj aliajn devigfestojn, kaj ĝin oni aŭskultas sidante.

Post tio, se la taga liturgio tion postulas, sekvas la kredkonfeso.

 

C. Mi kredas je unu Dio,

K. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,

de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.

Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,

ununaskita Filo de Dio,

kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.

Dio el Dio, Lumo el Lumo,

Dio vera el Dio vera,

generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:

per kiu ĉio estas farita.

Kiu por ni homoj kaj por nia savo

descendis de la ĉieloj.

 

Oni klinas la kapon, ĝis “fariĝis homo”

 

Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis

el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.

Krucumita por ni sub Poncio Pilato,

Li mortis kaj estis entombigita.

La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,

ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.

Kaj Li revenos kun gloro,

juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,

kaj lia regno estos senfina.

Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,

kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.

kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata;

kiu parolis per la profetoj.

Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola.

Mi konfesas un bapton por la pardono de la pekoj.

Kaj mi atendas la revivigon de la mortintoj,

kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.

 

Sekvas post tio la universala preĝo aŭ preĝo de la fidelularo.

 

al la indekso



 

EŬKARISTIA LITURGIO

 

Post la plenumo de la supre diritaj ritoj, komenciĝas la kanto de la ofertorio dum la asistantoj pretigas la korporalon, la purigan tukon, la kalikon kaj la meslibron. Estas konvene, ke la fideluloj partoprenu per oferdono, alportante panon kaj vinon, por la celebrado de la Eŭkaristio, aŭ aliajn donacojn, per kiuj oni povas helpi al la bezonoj de la Eklezio kaj de la malriĉuloj.

 

La celebranto, starante ĉe la altaro, ricevas la patenon kun pano, dum oni plenumas konvenan kanton, kaj levante ĝin iomete diras mallaŭte:

 

C. Benata estu, Sinjoro, Dio de la universo,

ĉar de via boneco ni ricevis la panon, kiun ni oferas al Vi,

frukton de la tero kaj de homa manlaboro,

kiu fariĝos por ni la pano de la vivo.

 

Post tio la celebranto metas la patenon kun pano sur la korporalon. Se oni ne kantas, la celebranto recitas laŭte la supran preĝon; la popolo respondas:

 

K. Estu Dio eterne benata.

 

La diakono, aŭ la celebranto, verŝas vinon en la kalikon kaj iom da akvo, kaj mallaŭte diras:

 

C. Per la mistero de ĉi tiuj akvo kaj vino

ni fariĝu partoprenantoj en la dieco de Tiu,

kiu volis preni sur sin nian homan naturon.

 

La celebranto ricevas la kalikon kaj levante ĝin iom, kiel li faris pri la pano, sammaniere li oferas ĝin dirante mallaŭte:

 

C. Benata estu, Sinjoro, Dio de la universo,

ĉar de via boneco ni ricevis la vinon, kiun ni oferas al Vi,

frukton de vito kaj de homa manlaboro,

kiu fariĝos por ni la spirita trinkaĵo.

 

La celebranto metas la kalikon sur la korporalon. Se oni ne kantas, la celebranto laŭte diras la supran preĝon kaj la popolo respondas:

 

K. Estu Dio eterne benata.

 

La celebranto kliniĝe diras mallaŭte:

 

C. Kun humilo kaj pento ni petas, Sinjoro, ke Vi akceptu nin,

kaj nia ofero tiel plenumiĝu antaŭ Vi hodiaŭ,

ke ĝi plaĉu al Vi, Sinjoro Dio.

 

Laŭ la rito oni povas incensadi oferojn kaj altaron; poste la diakono aŭ la asistanto incensas la celebranton kaj la popolon. Tiam, iom flanke de la altaro, la celebranto lavas siajn manojn dirante mallaŭte:

 

C. Forlavu, Sinjoro, mian kulpon kaj purigu min de mia peko.

 

Starante antaŭ la mezo de la altaro, la celebranto turniĝas al la popolo, etendas kaj rekunigas la manojn, dirante:

 

C. Preĝu, gefratoj, ke mia kaj via ofero

estu akceptinda ĉe Dio, la Patro ĉiopova.

 

K. La Sinjoro akceptu el viaj manoj ĉi tiun oferon

por laŭdo kaj gloro de sia nomo,

por utilo nia kaj de la tuta sankta Eklezio.

 

Etendante la manojn, la celebranto diras la oferan preĝon. Fine de ĉi tio la popolo aklamas:

 

K. Amen.

 

 

al la indekso



 

EŬKARISTIA PREĜO

 

La celebranto komencas la eŭkaristian preĝon etendante la manojn:

 

C. La Sinjoro estu kun vi!

K. Kaj kun via spirito.

 

Kaj levante la manojn, li daŭrigas:

 

C. Leviĝu viaj koroj!

K. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

 

Denove etendante la manojn, la celebranto diras:

 

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!

K. Estas inde kaj juste.

 

Sekvas prefacio, kiun la celebranto diras kun etenditaj manoj Fine de ĉi tio, li kunigas la manojn, dirante kun la popolo:

 

C. K. Sankta, Sankta, Sankta

estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.

Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.

Hosana en la altoj!

Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.

Hosana en la altoj!

 

 

al la indekso



 

UNUA EŬKARISTIA PREĜO

AŬ ROMA KANONO

 

Kun etenditaj manoj la celebranto diras:

 

C. Plej indulgema Patro,

ni humile preĝas kaj petas Vin per Jesuo Kristo,

via Filo kaj nia Sinjoro,

 

La celebranto kunigas la manojn kaj diras:

 

ke Vi favore akceptu

 

Li krucosignas unufoje super la pano kaj la kaliko, dirante:

 

kaj benu + ĉi tiujn donojn, ĉi tiujn donacojn,

ĉi tiujn sanktajn, senmakulajn oferojn.

 

Kun etenditaj manoj la celebranto plu diras:

 

Ni konsekras ilin unue por via sankta katolika Eklezio,

kiun bonvolu pacigi, ŝirmi, unuigi kaj regi sur la tuta terglobo,

kune kun via servanto nia Papo N., kun nia Episkopo N.,

kaj kun ĉiuj fidelaj gardantoj de la katolika kaj apostola kredo.

 

Memorigo pri vivantoj

 

Memoru, Sinjoro, pri viaj servantoj kaj servantinoj N.

 

La celebranto kunigas la manojn kaj preĝas silente. Poste, kun etenditaj manoj li aldonas:

 

Memoru pri ĉiuj ĉeestantoj,

kies kredon kaj pian fervoron Vi konas.

Por ili ni prezentas, kaj ili ankaŭ dediĉas al Vi,

ĉi tiun laŭdoferon;

por si mem, por ĉiuj siaj familianoj,

por la savo de siaj animoj, por sia sekureco kaj bonfarto,

ili levas siajn preĝojn al Vi, eterna Dio viva kaj vera.

En unueco kun la tuta Eklezio,


 

en la solenoj ĉi sube cititaj oni aldonas la variantojn:

 

je Kristnaska tempo:

 

kaj en la celebro de tiu tre sankta tago (nokto),

en kiu Maria, la senmakula Virgulino,

donis la Savanton al ĉi tiu mondo,


 

je Epifanio

 

kaj en la celebro de tiu tre sankta tago,

en kiu via ununaskita Filo, eterne glora samkiel Vi,

aperis vere kaj videble en nia korpa karno,


 

ekde la antaŭtago de Pasko, ĝis la 2-a paska dimanĉo:

 

kaj en la celebro de tiu sankta tago (nokto)

de la resurekto de nia Sinjoro Jesuo Kristo en sia vera korpo,


 

je Ĉieleniro de l’ Sinjoro:

 

Kaj en la celebro de tiu tre sankta tago,

en kiu nia Sinjoro, via ununaskita Filo, levis ĝis altoj de via gloro

nian malfortan naturon kun Li unuigitan;


 

je Pentekosto:

 

kaj en la celebro de tiu tre sankta Pentekosta tago,

en kiu la Sankta Spirito aperis al la Apostoloj en multaj fajraj langoj,

 


 

l ni ankaŭ honore memoras antaŭ ĉio pri la glorriĉa Maria,

ĉiam virga patrino de nia Dio kaj Sinjoro Jesuo Kristo;

pri beata Jozefo, fianĉo de la sama Virgulino,

pri la beataj Apostoloj kaj Martiroj:

Petro kaj Paŭlo, Andreo,

 

Oni povas preterlasi la interkrampajn nomojn:

 

(Jakobo, Johano, Tomaso, Jakobo, Filipo, Bartolomeo, Mateo,

Simono kaj Tadeo, Lino, Kleto, Klemento, Siksto, Kornelio,

Cipriano, Laŭrenco, Krisogono, Johano kaj Paŭlo,

Kosmo kaj Damiano)

kaj ĉiuj Sanktuloj.

Pro iliaj meritoj kaj propetoj bonvolu doni al ni

helpon kaj protekton.

Per la sama Kristo, nia Sinjoro. Amen.

 

Kun etenditaj manoj

 

Akceptu bonvole, Sinjoro, ĉi tiun oferon,

kiun prezentas al Vi ni, via servantoj,

kaj ankaŭ via tuta familio:

 


 

je Pasko kaj Pentekosto oni aldonas:

 

ĝin ni oferas al Vi ankaŭ por tiuj,

kiujn Vi bonvolis regeneri per la akvo kaj per la Sankta Spirito,

pardonante ĉiujn iliajn pekojn;

 


 

l niajn tagojn regu en via paco;

savu nin de la eterna damno

kaj akceptu nin en la gregon de viaj elektitoj.

Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

 

Kun etenditaj manoj super la oferaĵoj:

 

Tiun oferon, Vi, Dio, bonvole igu en ĉio, ni petas,

benata, valora, valida, ĝusta kaj akceptinda,

por ke ĝi fariĝu por ni

la Korpo kaj la Sango de via plej amata Filo,

nia Sinjoro Jesuo Kristo.

 

La celebranto kunigas la manojn. En la sekvaj formuloj la vortoj de la Sinjoro estu prononcataj klarvoĉe, laŭ la postulo de ilia signifo.

 

Li, en la tago antaŭ sia pasiono,

 

La celebranto prenas la panon, kaj tenante ĝin iomete super la altaro, daŭrigas:

 

prenis la panon en siajn sanktajn kaj respektindajn manojn

 

li levas la okulojn

 

kaj levante la okulojn al la ĉielo,

al Vi, Dio, sia ĉiopova Patro,

dankante benis,

rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj,

dirante:

 

kaj iomete li kliniĝas

 

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:

ĉar tio estas mia korpo,

kiu por vi estos oferdonata.

 

La celebranto montras al la popolo la ĵus konsekritan Hostion; remetas ĝin sur la patenon kaj surgenue adoras. Poste li daŭrigas:

 

Simile post la vespermanĝo,

 

La celebranto prenas la kalikon, kaj tenante ĝin iomete super la altaro, aldonas:

 

Jesuo, prenante ankaŭ ĉi tiun gloran kalikon

en siajn sanktajn kaj respektindajn manojn,

kaj denove dankante al Vi,

benis ĝin kaj donis al siaj disĉiploj,

dirante:

 

Li iomete kliniĝas

 

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:

ĉar tio estas la kaliko de mia sango,

de la nova kaj eterna testamento,

kiu por vi kaj por multaj estos verŝata

por forigo de la pekoj.

 

Faru tion je mia rememoro.

 

 

La celebranto montras la kalikon al la popolo, remetas ĝin sur la korporalon kaj surgenue adoras. Poste li diras:

 

Jen la mistero de la kredo!

 

La kunveno respondas:

 

K. Ni anoncas vian morton, Sinjoro, kaj konfesas vian resurekton,

ĝis kiam Vi revenos en gloro.

 


Aŭ:

 

Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun Panon kaj trinkas el ĉi tiuj Kaliko,

ni anoncas vian morton, Sinjoro, ĝis vi revenos en gloro.

 


Aŭ:

 

Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per via kruco kaj resurekto,

savu nin.

 


 

Poste, kun etenditaj manoj, la celebranto diras:

 

Per ĉi tiu ofero, Patro,

ni viaj servantoj kaj via sankta popolo,

celebras la memoron de la sankta pasiono,

de la resurekto kaj de la glorplera ĉieleniro

de Kristo, via Filo kaj nia Sinjoro,

kaj ni prezentas al via dia majesto

el la donacoj, kiujn Vi faris al ni,

oferon puran, oferon sanktan, oferon senmakulan,

sanktan Panon de la eterna vivo

kaj la Kalikon de la porĉiama savo.

Rigardu ilin bonvole kun favora kaj serena vizaĝo

kaj akceptu ilin, same kiel Vi degnis akcepti

la donacojn de via justa servanto Habelo,

kaj oferon de nia patriarko Abrahamo;

kaj tion, kion al Vi oferis via ĉefsacerdoto Melkicedeko,

kiel sanktan oferon, la senmakulan hostion.

 

Kliniĝe kun manoj kunigitaj, la celebranto aldonas:

 

Humile ni petegas Vin, ĉiopova Dio:

bonvolu, ke ĉi tiu ofero, per manoj de via sankta anĝelo,

estu portata sur vian ĉielan altaron, antaŭ via dia majesto,

por ke sur nin ĉiujn,

kiuj el ĉi tiu ĉealtara partopreno

ricevas la plej sanktan Korpon kaj Sangon de via Filo,

 

la celebranto rektiĝas kaj krucosignas sin, dirante:

 

descendu plene ĉiu ĉiela beno kaj graco.

Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

 

Li kunigas la manojn kaj denove ilin etendas.

 

Memorigo pri mortintoj.

 

Kun etenditaj manoj la celebranto preĝas:

 

C. Memoru, Sinjoro, ankaŭ viajn fidelulojn N.,

kiuj antaŭiris nin kun signo de kredo,

kaj daŭre dormas en paco.

 

La celebranto kunigas la manojn kaj preĝas silente por tiuj, por kiuj li intencas preĝi. Poste kun etenditaj manoj li daŭrigas:

 

Al ili, Sinjoro, kaj al ĉiuj en Kristo ripozantaj,

donu, ni petas, konsolon, lumon kaj pacon.

Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

 

Per la dekstra mano la celebranto frapas sian bruston, dirante:

 

Ankaŭ al ni, viaj servantoj, pekuloj,

 

kaj kun etenditaj manoj li aldonas:

 

sed fidantaj je la abundo de via kompato,

bonvole donu, Sinjoro, ke ni partoprenu

en la kuneco de viaj sanktaj Apostoloj, kaj Martiroj:

Johano, Stefano, Matio, Barnabo,

 

Oni povas preterlasi la interkrampajn nomojn:

 

(Ignaco, Aleksandro, Marceleno kaj Petro, Felicita, Perpetua, Agata, Lucia, Agnesa, Cecilia, Anastazia,)

kaj de ĉiuj viaj sanktuloj.

En ilian kunestadon nin venigu, ni petas,

ne pro niaj meritoj, sed pro la grandeco de via pardonemo.

 

La celebranto kunigas la manojn.

 

C. Per Kristo, nia Sinjoro, per kiu ĉion bonan Vi, Dio,

ĉiam kreas, sanktigas, vivigas, benas kaj al ni donas.

 

Tiam la celebranto prenas la patenon kun la Hostio, kaj la Kalikon, kaj ambaŭ levante, diras:

 

C. Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,

al Vi Dio Patro ĉiopova,

en unueco kun la Sankta Spirito,

estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.

K. Amen.

 

Sekvas la rito de la komunio

 

 

al la indekso



 

DUA EŬKARISTIA PREĜO

 

La celebranto komencas la eŭkaristian preĝon etendante la manojn:

 

C. La Sinjoro estu kun vi!

K. Kaj kun via spirito.

 

Kaj levante la manojn, li daŭrigas:

 

C. Leviĝu viaj koroj!

K. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

 

Denove etendante la manojn, la celebranto diras:

 

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!

K. Estas inde kaj juste.

 

C. Vere estas inde kaj juste, ĝuste kaj save,

ke ni ĉiam kaj ĉie danku Vin, sankta Patro,

per via plej amata Filo, Jesuo Kristo, via vivanta Vorto.

 

Pere de Li Vi ĉion kreis,

kaj Lin al ni sendis kiel Savanton kaj Elaĉetanton,

enkarniĝintan per la Sankta Spirito

kaj el la Virgulino Maria naskiĝintan.

Li, plenumante vian volon kaj akirante al Vi sanktan popolon,

etendis la manojn sur la kruco;

mortante, Li detruis la morton kaj anoncis la resurekton.

 

Pro tio kune kun la Anĝeloj kaj ĉiuj Sanktuloj

vian gloron ni proklamas, unuvoĉe dirante:

 

La celebranto kunigas la manojn kaj kun la popolo finas la prefacion kantante, aŭ klarvoĉe dirante:

 

C. K. Sankta, Sankta, Sankta

estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.

Plenas de via gloro la ĉielo kaj la tero.

Hosana en la altoj!

Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.

Hosana en la altoj!

 

Kun etenditaj manoj la celebranto diras:

 

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco.

 

Li kunigas la manojn, kaj, etendante poste ilin super la pano kaj la kaliko, diras:

 

C. Ni petas do: sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de via spirito,

 

li kunigas la manojn kaj krucosignas la oferaĵojn, aldonante:

 

por ke ili fariĝu por ni la Korpo + kaj la Sango

de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

 

La celebranto kunigas la manojn.

 

En la sekvaj formuloj la vortoj de la Sinjoro estu prononcataj klarvoĉe laŭ la postulo de ilia signifo.

 

Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono,

 

La celebranto prenas la panon, kaj tenante ĝin super la altaro, daŭrigas:

 

Li prenis la panon

kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj,

dirante:

 

Li iomete kliniĝas

 

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:

ĉar tio estas mia korpo,

kiu por vi estos oferdonata.

 

La celebranto montras al la popolo la konsekritan Hostion, remetas ĝin sur la patenon, kaj surgenue adoras. Poste li daŭrigas:

 

Simile post la vespermanĝo,

 

Li prenas la kalikon kaj, tenante ĝin iomete super la altaro, aldonas:

 

prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante,

Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

 

Li iomete kliniĝas

 

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:

ĉar tio estas la kaliko de mia sango,

de la nova kaj eterna testamento,

kiu por vi kaj por multaj estos verŝata

por forigo de la pekoj.

 

Faru tion je mia rememoro.

 

La celebranto montras la kalikon al la popolo, remetas ĝin sur la korporalon, kaj surgenue adoras. Poste li diras:

 

Jen la mistero de la kredo!

 

La kunveno respondas:

 

K. Ni anoncas vian morton, Sinjoro, kaj konfesas vian resurekton,

ĝis kiam Vi revenos en gloro.

 


Aŭ:

 

Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun Panon kaj trinkas el ĉi tiu Kaliko,

ni anoncas vian morton, Sinjoro, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

 


Aŭ:

 

Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per via kruco kaj resurekto,

savu nin.

 


 

Etendante la manojn la celebranto diras:

 

Memorante pri lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro,

la panon de vivo kaj la kalikon de la savo,

dankante, ke Vi konsideris nin indaj

stari antaŭ Vi kaj servi al Vi.

Kaj humile ni petegas

ke, partoprenante en la Korpo kaj la Sango de Kristo,

ni unuiĝu per la Sankta Spirito.

Rememoru, Sinjoro,

vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo,

kaj perfektigu ĝin en la karitato

kune kun nia Papo N., nia Episkopo N. kaj la tuta klerikaro.

 

En la meso por mortintoj oni povas aldoni:

 

Memoru pri via servant(in)o N.,

kiun Vi hodiaŭ vokis al Vi el ĉi tiu mondo.

Bonvolu, ke li (ŝi),

kiu estis similigita al via Filo en la morto,

ankaŭ similiĝu en lia resurekto.

 

l Memoru ankaŭ niajn gefratojn,

kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto,

kaj ĉiujn, kiuj mortis en via kompato;

kaj akceptu ilin en la lumon de via vizaĝo.

Kompatu nin ĉiujn, ni petas,

ke kun beata Dipatrino virga Maria,

kun la beataj Apostoloj kaj kun ĉiuj Sanktuloj,

kiuj surtere plaĉis al Vi,

ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori Vin.

 

La celebranto kunigas la manojn

 

per via Filo Jesuo Kristo.

 

Tiam la celebranto prenas la patenon kun la Hostio kaj la Kalikon kaj, ambaŭ levante, diras:

 

Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,

al Vi, Dio Patro ĉiopova,

en unueco kun la Sankta Spirito,

estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.

K. Amen.

 

Sekvas la rito de la komunio

 

 

al la indekso



 

TRIA EŬKARISTIA PREĜO

 

La celebranto etendante la manojn diras:

 

C. Patro vere sankta,

prave laŭdas Vin la tuta kreitaro de Vi farita,

ĉar per Jesuo Kristo, via Filo kaj nia Sinjoro,

en la potenco de la Sankta Spirito,

Vi ĉion vivigas kaj sanktigas;

kaj Vi senĉese kunigas al Vi la popolon,

por ke de oriento ĝis okcidento

estu donata al via nomo sankta oferaĵo.

 

La celebranto kunigas la manojn kaj etendante ilin super la oferaĵoj diras:

 

Nun humile ni petegas Vin, Patro:

sendu vian Spiriton sanktigi ĉi tiujn donojn,

kiujn ni konsekris al Vi,

por ke ili fariĝu

 

li denove kunigas la manojn kaj krucosignas la panon kaj la kalikon, aldonante:

 

la Korpo + kaj la Sango

de Jesuo Kristo, via Filo kaj mia Sinjoro,

 

li denove kunigas la manojn:

 

kiu ordonis al ni celebri ĉi tiujn misterojn.

 

En la sekvaj formuloj la vortoj de la Sinjoro estu prononcataj klarvoĉe laŭ la postulo de ilia signifo.

 

En la nokto, en kiu Li estis perfidita,

 

la celebranto prenas la panon, kaj tenante ĝin super la altaro, daŭrigas:

 

Li prenis la panon

kaj al Vi dankante, benis ĝin, rompis kaj donis al siaj disĉiploj,

dirante:

 

li iomete kliniĝas

 

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:

ĉar tio estas mia korpo,

kiu por vi estos oferdonata.

 

La celebranto montras al la popolo la konsekritan Hostion, remetas ĝin sur la patenon, kaj surgenue adoras.

 

Poste li daŭrigas:

 

Simile post la vespermanĝo,

 

Li prenas la kalikon kaj, tenante ĝin iomete super la altaro, aldonas:

 

Li prenis la kalikon kaj al Vi dankante benis ĝin kaj donis al siaj disĉiploj, dirante:

 

la celebranto iomete kliniĝas

 

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:

ĉar tio estas la kaliko de mia sango,

de la nova kaj eterna testamento,

kiu por vi kaj por multaj estos verŝata

por forigo de la pekoj.

 

Faru tion je mia rememoro.

 

La celebranto montras la kalikon al la popolo, remetas ĝin sur la korporalon, kaj surgenue adoras.

 

Poste li diras:

 

Jen la mistero de la kredo!

 

La kunveno respondas laŭ unu el ĉi tiuj formuloj:

 

K. Ni anoncas vian morton, Sinjoro, kaj konfesas vian resurekton,

ĝis kiam Vi revenos en gloro.

 


Aŭ:

 

Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun panon kaj trinkas el ĉi tiu kaliko,

ni anoncas vian morton, Sinjoro, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

 


Aŭ:

 

Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per via kruco kaj resurekto,

savu nin.

 


 

Etendante la manojn la celebranto diras:

 

C. Pro tio memorante pri la savodona pasiono de via Filo,

pri lia mirinda resurekto kaj ĉieleniro,

kaj atendante lian duan alvenon,

ni prezentas al Vi, Sinjoro, kiel dankesprimon,

ĉi tiun vivan kaj sanktan oferdonon.

 

Rigardu favore kaj agnosku en la ofero de via Eklezio

la Viktimon, per kies oferdono Vi volis repaciĝi;

kaj al ni, kiuj nutriĝas per la Korpo kaj la Sango de via Filo,

donu la plenecon de la Sankta Spirito,

kiu igu nin unu korpo kaj unu spirito en Kristo.

 

Li mem faru el ni eternan donon de Vi ŝatatan,

por ke ni povu akiri la promesitan regnon kun viaj elektitoj:

kun beata Maria, la Virgulino kaj Dipatrino,

kun viaj beataj Apostoloj kaj glorplenaj Martiroj,

(kun sankta N.: sanktulo de tiu tago aŭ patrono)

kaj kun ĉiuj sanktuloj, niaj perantoj ĉe Vi.

 

Pro tiu ĉi repaciga ofero ni petas Vin, Patro,

donu al la tuta mondo pacon kaj savon.

Firmigu en kredo kaj amo

vian Eklezion pilgrimantan sur la tero:

kun via servanto, nia Papo N., kun nia Episkopo N.,

kun la tuta episkoparo, kun la klerikaro

kaj la popolo, kiun Vi elaĉetis.

Aŭskultu favore la preĝojn de ĉi tiu familio,

kiun Vi kunvokis.

Kaj ĉiujn viajn disigitajn filojn, amema Patro,

kompate rekunigu.

 

Indulge akceptu en vian regnon niajn forpasintajn gefratojn

kaj tiujn, kiuj forlasis la mondon en paco kun Vi.

Plenumu nian esperon:

ke ni povu kun ili por ĉiam vivi kaj ĝui vian eternan gloron,

 

La celebranto kunigas la manojn.

 

per Kristo, nia Sinjoro,

pere de kiu Vi, ho Dio, donas al la mondo ĉion bonan.

 

l Tiam la celebranto prenas la patenon kun la Hostio kaj la Kalikon kaj, ambaŭ levante, diras:

 

Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,

al Vi, Dio Patro ĉiopova,

en unueco kun la Sankta Spirito,

estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.

K. Amen.

 

En la Meso por mortintoj oni povas diri:

 

+ Memoru pri via servant(in)o N.,

kiun Vi forvokis (hodiaŭ) al vi el ĉi tiu mondo:

kaj kiel li (ŝi) per la bapto estis kunigita kun la morto de Kristo, via Filo,

li (ŝi) partoprenu ankaŭ en lia resurekto,

kiam Kristo revekos el la tero la mortintojn

kaj nian morteman surteran korpon Li konformigos al sia korpo glora.

Kaj akceptu en vian regnon niajn forpasintajn gefratojn

kaj ĉiujn, kiuj forlasis la mondon en paco kun Vi.

Plenumu nian esperon:

ke ni povu kun ili ĉiam vivi kaj ĝui vian eternan gloron,

kiam Vi forviŝos ĉiun larmon el niaj okuloj, kaj ni vidos vian vizaĝon.

Tiam ni fariĝos por ĉiam similaj al Vi, nia Dio,

kaj ni ne ĉesos laŭdi Vin,

 

La celebranto kunigas la manojn

 

per Kristo, nia Sinjoro,

pere de kiu Vi, ho Dio, donas al la mondo ĉion bonan.

 

 

Sekvas la rito de la komunio

 

 

al la indekso



 

KVARA EŬKARISTIA PREĜO

 

La celebranto komencas la eŭkaristian preĝon etendante la manojn:

 

C. La Sinjoro estu kun vi!

K. Kaj kun via spirito.

 

Kaj levante la manojn, li daŭrigas:

 

C. Leviĝu viaj koroj!

K. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

 

Denove etendante la manojn, la celebranto diras:

 

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio!

K. Estas inde kaj juste.

 

C. Vere estas inde danki al Vi,

vere juste vian gloron prikanti, Patro sankta,

unika Dio viviga kaj vera;

Vi ekzistis antaŭ la komenco de la tempo

kaj eterne vivas en via regno de senfina lumo.

 

Vi, unika bonulo kaj fonto de ĉiu vivo,

ĉion kreis en la mondo por plenigi per amo ĉiujn kreitaĵojn

kaj ĝojigi ilin per la heleco de via lumo.

Sennombraj aroj da anĝeloj staras antaŭ Vi tage kaj nokte:

kaj kontemplante la gloron de via vizaĝo,

ili senĉese gloras Vin.

 

Kun ili ankaŭ ni kaj, pere de nia voĉo,

ĉiu kreitaĵo, kiu estas sub la ĉielo,

vian nomo gloregas, ĝoje kantante:

 

kunigante la manojn, la celebranto diras kun la popolo:

 

C. K. Sankta, Sankta, Sankta

estas la Sinjoro, Dio de la legiaroj.

Plenas de vi gloro la ĉielo kaj la tero.

Hosana en la altoj!

Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.

Hosana en la altoj!

 

Kun etenditaj manoj la celebranto diras:

 

Ni gloras Vin, Patro sankta, ĉar granda Vi estas;

ĉiujn viajn kreitaĵojn Vi faris kun saĝeco kaj amo;

homon laŭ via bildo Vi kreis,

kaj al li Vi komisiis la regadon de la tuta mondo,

tiel ke, obeante sole al vi, la Kreanto,

li estru ĉiujn estaĵojn.

 

Kaj kiam la homo pro sia malobeo perdis vian amikecon,

Vi ne forlasis lin sub la povo de la morto,

sed indulge Vi donis helpon al ĉiuj,

por ke ili povu serĉi kaj trovi vin.

Plurfoje eĉ interligon Vi proponis al la homoj,

kaj per admonoj de profetoj

Vi instruis al ili atendi la savon.

 

Patro sankta, tiel Vi amis la mondon, ke,

kiam alvenis la pleneco de la tempoj,

Vi sendis al ni vian unikan Filon, kiel Savanton.

Per la Sankta Spirito Li enkarniĝis

kaj naskiĝis el la virga Maria;

Li partoprenis en nia vivo en ĉio escepte de peko.

 

Al la mizeruloj Li anoncis savon,

elaĉeton al la kaptitoj,

ĝojon al la suferantoj.

Por plenumi vian savoplanon,

memvole Li sin fordonis al morto,

kaj per sia reviviĝo la morton Li detruis

kaj renovigis la vivon.

 

Kaj por ke ni ne pluvivu por ni mem,

sed por Li, kiu por ni mortis kaj resurektis,

Li sendis el Vi, Patro, la Sanktan Spiriton,

kiel unuan donon al siaj kredantoj,

por ke Tiu, plenumante en la mondo sian taskon,

kompletigu ĉian sanktecon.

 

La celebranto kunigas la manojn kaj, etendante ilin super la oferaĵoj, diras:

 

Pro tio mi petas Vin, Patro,

ke la sama Sankta Spirito sanktigu ĉi tiujn oferojn,

 

Li kunigas la manojn kaj krucosignas unufoje la panon kaj la kalikon

 

por ke ili fariĝu la Korpo + kaj la Sango

de Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

 

La celebranto kunigas la manojn

 

en la celebrado de ĉi tiu granda mistero,

kiun via Filo lasis al ni kiel signon de la eterna interligo.

 

Kun klara voĉo:

 

Kiam alvenis la horo, por esti glorata de Vi, Patro sankta,

montrante plenan amon al siaj fideluloj,

kiuj estis en la mondo, Li amis ilin ĝisekstreme;

kaj dum ili vespermanĝis,

 

la celebranto prenas la panon, kaj tenante ĝin iomete super la altaro, daŭrigas:

 

Li prenis la panon, benis, rompis ĝin kaj donis al siaj disĉiploj,

dirante:

 

La celebranto iomete kliniĝas

 

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:

ĉar tio estas mia korpo,

kiu por vi estos oferdonata.

 

La celebranto montras al la popolo la ĵus konsekritan Hostion; remetas ĝin sur la patenon, kaj surgenue adoras. Poste li daŭrigas:

 

Simile

 

Li prenas la kalikon, kaj, tenante ĝin iomete super la altaro, aldonas:

 

Li prenis la kalikon, plenan da produkto de vito,

dankis al Vi

kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

 

La celebranto iomete kliniĝas

 

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:

ĉar tio estas la kaliko de mia sango,

de la nova kaj eterna testamento,

kiu por vi kaj por multaj estos verŝata

por forigo de la pekoj.

 

Faru tion je mia rememoro.

 

La celebranto montras la Kalikon al la popolo, remetas ĝin sur la korporalon, kaj surgenue adoras. Poste li diras:

 

C. Jen la mistero de la kredo!

 

La kunveno respondas:

 

K. Ni anoncas vian morton, Sinjoro, kaj konfesas vian resurekton,

ĝis kiam Vi revenos en gloro.

 


 

Aŭ:

Ĉiufoje kiam ni manĝas ĉi tiun Panon kaj trinkas el ĉi tiu Kaliko,

ni anoncas vian morton, Sinjoro, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

 


 

Aŭ:

Savanto de la mondo, kiu liberigis nin per via kruco kaj resurekto,

savu nin.

 


 

Poste, etendante la manojn, la celebranto diras:

 

Per ĉi tiu memoro de nia elaĉeto,

ni celebras, Sinjoro, la morton de Kristo,

lian descendon al la regno de la mortintoj,

kaj ni konfesas resurekton

kaj foriron al la ĉielo,

kie Li sidas ĉe via dekstra flanko.

Kaj, atendante lian gloran revenon,

ni oferas al Vi lian Korpon kaj lian Sangon,

kiel oferon al Vi plaĉan,

por savo de la tuta mondo.

 

Rigardu kun amo, Sinjoro,

la Viktimon, kiun Vi mem pretigis por via Eklezio,

kaj ebligu,

ke ĉiuj, kiuj manĝos el ĉi tiu unika Pano

kaj trinkos el ĉi tiu unika Kaliko,

kuniĝante en unu korpo per la Sankta Spirito,

fariĝu perfekta kaj vivanta ofero en Kristo,

je laŭdo de via gloro.

 

Kaj nun, Sinjoro, memoru pri ĉiuj,

por kiuj ni prezentas al vi ĉi tiun oferon:

pri via servanto kaj nia Papo N.,

pri nia Episkopo N.,

kaj pri la tuta episkoparo.

Memoru ankaŭ pri ĉiuj sacerdotoj kaj pri niaj oferantoj,

pri la ĉeestantoj,

pri via popolo,

kaj pri ĉiuj, kiuj serĉas Vin kun koro sincera.

 

Memoru pri tiuj niaj gefratoj,

kiuj forpasis en la paco de via Filo,

kaj pri ĉiuj mortimoj, kies fidelecon Vi sola konas.

 

Kaj al ni ĉiuj, viaj filoj, kompatema Patro, ebligu

ke, kun la beata Maria Virgulino kaj Dipatrino,

kun viaj Apostoloj kaj Sanktuloj,

ni atingu la ĉielan vivon en via regno.

Kaj tiam, liberigitaj de la korupteco de peko kaj morto,

ni prikantos eterne kun ĉiuj kreitoj vian gloron,

per Kristo, nia Sinjoro,

 

La celebranto kunigas la manojn

 

pere de kiu ĉion bonan Vi donacas al la mondo.

 

Tiam la celebranto prenas la patenon kun la Hostio kaj la Kalikon, kaj, ambaŭ levante, diras:

 

Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,

al Vi, Dio Patro ĉiopova,

en unueco kun la Sankta Spirito,

estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.

K. Amen.

 

Sekvas la rito de la komunio

 

 

al la indekso



 

RITO DE LA KOMUNIO

 

 

Metinte Kalikon kaj Patenon sur la altaron, la celebranto, kun manoj kunigitaj, diras:

 

Per savaj ordonoj admonitaj

kaj per dia instruo formitaj

ni kuraĝas preĝi:

 


 

aŭ:

La Sinjoro donacis al ni sian Spiriton.

Per la fido kaj la libereco de la gefiloj,

ni diru kune:

 


 

aŭ:

Antaŭ ol partopreni en la Eŭkaristia festeno,

signo de repaciĝo kaj ligilo de frata unuiĝo,

ni preĝu kune kiel la Sinjoro instruis nin:

 


 

aŭ:

Gvidataj de la Spirito de Jesuo

kaj limigitaj de la saĝeco de la Evangelio,

ni kuraĝas diri:

 


 

l La celebranto etendas la manojn kaj kune kun la popolo diras:

 

C. K. Patro nia, kiu estas en la cielo,

sanktigata estu via nomo.

Venu via regno.

Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ

kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,

kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.

Kaj ne konduku nin en tenton,

sed liberigu nin de la malbono.

 

Kun etenditaj manoj la celebranto daŭrigas:

 

C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj;

donu favore pacon en niaj tagoj,

por ke, helpitaj de via kompato,

ni estu ĉiam liberaj de la peko

kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero,

atendante la beatan esperon

kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.

 

Li kunigas la manojn kaj la popolo konkludas la preĝon, dirante:

 

K. Ĉar via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

 

La celebranto kun etenditaj manoj aldonas:

 

C. Sinjoro Jesuo Kristo, kiu diris al viaj Apostoloj:

“Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi”,

ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de via Eklezio;

kaj degnu laŭ via volo pacigi kaj unuigi ĝin.

 

Li kunigas la manojn.

 

Vi, kiu vivas kaj regas eterne.

 

K. Amen.

 

La celebranto sin turnas al popolo kaj, etendante kaj kunigante la manojn, diras:

 

C. La paco de la Sinjoro estu kun vi ĉiam.

K. Kaj kun via spirito.

 

Tiam, laŭ oportuneco, la diakono aŭ la celebranto aldonas:

 

C. Interŝanĝu la pacosignon.

 


 

Aŭ:

Kiel gefiloj de Dio de la paco,

interŝanĝu signon de frata komunio.

 


 

Aŭ:

En Kristo, kiu fratigis nin ĉiujn per sia kruco,

interŝanĝu signon de reamikiĝo kaj paco.

 


 

Aŭ:

En la spirito de Kristo resurektinta,

reciproku pacosignon.

 


 

Kaj ĉiuj, laŭ la loka kutimo, esprimas reciproke pacon kaj karitaton; la celebranto faras la samon kun la diakono aŭ la mesoservanto.

Poste li dispecigas la Hostion sur la pateno kaj metas ĝian parteton en la kalikon, dirante mallaŭte:

 

C. La kunigo de la Korpo kaj de la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo

donu al ni, kiuj ĝin ricevas, la eternan vivon.

 

Samtempe la popolo kantas aŭ recitas:

 

K. Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo, kompatu nin.

Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo, kompatu nin.

Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l’ mondo, donu al ni la pacon.

 

Kaj oni povas ankaŭ ripeti plurfoje tion, se la dispecigo de la pano daŭras; sed lastvice oni diras: “donu al ni la pacon”. Poste la celebranto kun kunigitaj manoj diras mallaŭte:

 

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Filo de Dio vivanta,

kiu pro la patra volo kaj la kunagado de la Sankta Spirito

vivigas la mondon per via morto,

liberigu min per viaj plej sanktaj Korpo kaj Sango,

de ĉiuj miaj malvirtoj kaj sennombraj malbonoj,

kaj faru, ke mi ĉiam observu viajn ordonojn,

kaj ne permesu al mi iam de Vi foriri.

 


 

Aŭ:

La akcepto de via Korpo kaj Sango, Sinjoro Jesuo Kristo,

ne fariĝu por mi juĝo kaj kondamno,

sed pro via kompato ĝi utilu al mi

kiel gardilo kaj kuracilo por mia animo kaj korpo.

 


 

La celebranto genufleksas, prenas la Hostion kaj, tenante ĝin iom super la pateno, sin turnas al la popolo, kaj diras klarvoĉe:

 

Jen la Ŝafido de Dio,

jen Tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.

Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.

 

Kaj kun la popolo li aldonas unufoje:

 

C. K. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton,

sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.

 

Turnante sin al la altaro la celebranto diras:

 

C. La Korpo de Kristo gardu min por la eterna vivo.

 

Kaj pie li komunias sin mem per la Korpo de Kristo. Poste li prenas la kalikon kaj diras mallaŭte:

 

C. La Sango de Kristo gardu min por la eterna vivo.

 

Kaj li pie trinkas el la kaliko la Sangon de Kristo. Dum la celebranto komuniiĝas, oni komencas la komunian kanton. Tiam la celebranto prenas la patenon aŭ hostiujon, iras al la komuniiĝontoj kaj montras al ĉiu el ili Hostion iom levitan, dirante:

 

C. La Korpo de Kristo

 

La komuniiĝanto respondas:

           

K. Amen

 

Kaj ĉi tiu komuniiĝas. Sammaniere faras la diakono, se li disdonas la Komunion. Se oni donas la Komunion laŭ ambaŭ formoj, oni devas observi la apartajn normojn de tiu rito. Plenuminte la disdonon de la Komunio, la celebranto aŭ la diakono purigas la patenon super la kaliko kaj la kalikon mem. Dum la purigado, la celebranto diras mallaŭte:

 

C. Tion, kion ni prenis per la buŝo, Sinjoro, ni akceptu per pura menso;

kaj la portempa donaco fariĝu por ni la eterna savilo.

 

Tiam la celebranto povas reiri al sia seĝo. Laŭ oportuneco povas esti gardata silento dum kelka tempo; aŭ oni povas aldiri psalmon aŭ laŭdkanton. Poste ĉe la seĝo aŭ ĉe la altaro li diras:

 

C. Ni preĝu.

 

Kaj kun la celebranto ĉiuj preĝas dum kelka tempo silente, se antaŭe oni ne jam gardis silenton. Poste la celebranto kun etenditaj manoj diras la postkomunian preĝon. Kaj la popolo aklamas:

 

K. Amen.

 

 

al la indekso



 

FINA RITO

 

Sekvas, se estas necese, mallongaj anoncoj al la kunveno. Poste estas la adiaŭa saluto. La celebranto, turnante sin al la popolo, etendas la manojn kaj diras:

 

C. La Sinjoro estu kun vi!

K. Kaj kun via spirito.

 

La celebranto benas la popolon, dirante:

 

C. Benu vin la ĉiopova Dio:

la Patro kaj la Filo + kaj la Sankta Spirito.

K. Amen.

 


 

Se la celebranto estas episkopo, la benformulo estas ĉi tiu:

 

E. Estu benata la nomo de la Sinjoro.

K. Nun kaj eterne.

 

E. Nia helpo estas en la nomo de la Sinjoro.

K. Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

 

E. Benu vin la ĉiopova Dio: la Patro + kaj la Filo + kaj la Sankta + Spirito.

K. Amen

 


 

l La diakono aŭ la celebranto mem, turniĝante al la popolo kun kunigitaj manoj, diras:

La Meso finiĝis: iru en paco!

 

Aŭ: La ĝojo de la Sinjoro estu nia forto: iru en paco!

Aŭ: Gloru la Sinjoron per via vivo: iru en paco!

Aŭ: En la nomo de la Sinjoro: iru en paco!

Aŭ: Iru kaj portu al ĉiuj la ĝojon de la resurektinta Sinjoro.

 

K. Al Dio estu danko!

 

La celebranto kisas la altaron kiel en la komenco; kaj riverencinte kun la akompanantaro, iras al la sakristio.

 

 

 

al la indekso



 

APENDICO

UNIVERSALAJ PREĜOJ AŬ PREĜOJ DE LA FIDELULOJ

 

I

C. Ĉiopova Dio, Vi estigis vian regnon sur la tero, por ke ĉiuj homoj estu unu en Vi kaj povu partopreni en la savo de via ununaskita Filo.

 

C. Por ke Vi gvidu ĉiujn kristanojn al la unueco de la kredo en via sankta Eklezio, ni preĝas al Vi:

K. Sinjoro, aŭskultu nin!

 

C. Por ke Vi faru nin la atestantoj de la kristana vivo en la mondo, ni preĝas al Vi:

K. Sinjoro, aŭskultu nin!

 

C. Por ke Vi donu al ni la ekkonon de nia propra kulpo pri la disiĝo de niaj fratoj, ni preĝas al Vi:

K. Sinjoro, aŭskultu nin!

 

C. Por ke Vi benu ĉiujn ekumenajn interrilatojn kaj fratajn dialogojn: ni preĝas al Vi:

K. Sinjoro, aŭskultu nin!

 

C. Por ke Vi donu al ĉiuj popoloj, kiuj suferas pro la milito kaj la interna malpaco, la justan pacon kaj la veran konkordon, ni preĝas al Vi:

K. Sinjoro, aŭskultu nin!

 

C. Por ke Vi donu al ni la efikan gracon por konvertiĝo al la serioza vivo laŭ via volo, ni preĝas al Vi:

K. Sinjoro, aŭskultu nin!

 

C. Por ke ni kapablu ĉiam kaj plenkonscie en viajn manojn transdoni nian vivon kun ties efektoj, ni preĝas al Vi:

K. Sinjoro, aŭskultu nin!

 

C. Por ke Vi gardu mizerikorde niajn... (gepatrojn, gefratojn, geamikojn... landon, nacion ktp.), ni preĝas al Vi:

K. Sinjoro, aŭskultu nin!

 

C. Por ke vi donu la veran pacon kaj la nemensogan liberecon al niaj nacioj, ni preĝas al vi:

K. Sinjoro, aŭskultu nin!

 

C. Por ke Vi savu nin de la plej danĝera malbono, kiun Vi pleje konas, ni preĝas al Vi:

K. Sinjoro, aŭskultu nin!

 

C. Ho Dio, kiu estas unu en la SanktaTriunuo, gvidu ĉiujn homojn al la unueco kun Vi.

Per Kristo nia Sinjoro.

K. Amen.

 

II

C. Fervore ni preĝu, karaj gefratoj, al Dio, la Patro ĉiopova, kiu volas savi ĉiujn homojn kaj konduki ilin al la kono de la vero.

 

L. Ni kune preĝu dirante: Sinjoro, elaŭdu nin!

K. Sinjoro, elaudu nin.

 

L. Por la sankta Eklezio de Dio: por ke la Sinjoro gardu kaj disvastigu ĝin: ni preĝu al la Sinjoro.

K. Sinjoro, elaudu nin.

 

L. Por la popoloj de la tuta terglobo; por ke la Sinjoro degnu konservi inter ili konkordon: ni preĝu al la Sinjoro.

K. Sinjoro, elaudu nin.

 

L. Por ĉiuj, kiuj estas subpremataj de malfacilaĵoj: por ke la Sinjoro degnu helpi ilin: ni preĝu al la Sinjoro.

K. Sinjoro, elaudu nin.

 

L. Por ĉiu el ni mem kaj por nia komunumo: por ke la Sinjoro degnu akcepti nin ĉiujn kiel agrablan oferon: ni preĝu al la Sinjoro.

K. Sinjoro, elaudu nin.

 

C. Ĉiopova kaj eterna Dio, kiu volas ĉiujn savi kaj ke neniu pereu: elaŭdu do la preĝojn de via popolo, kaj faru, ke la mondo estu gvidata de via paciga ordono, kaj ke la Eklezio ĝuu trankvilajn tagojn en via servo.

Per Kristo nia Sinjoro.

K. Amen.

 

 

al la indekso



 

RADIO VATIKANA PAROLAS EN ESPERANTO

 

La elsendoj en Esperanto de Radio Vatikana pritraktas la vivon de la Eklezio: dokumentoj, paroladoj, vojaĝoj de la Papo; agadoj de la Sankta Seĝo ktp - ne preterlasante informojn el la monda kroniko. Ofte oni dediĉas specialajn elsendojn al difinitaj temoj - religiaj, ekumenaj, humanaj.

Intervjuoj al esperantistoj, rubrikoj kia la monata Leterkesto, aŭ pri edifaj rakontoj kaj biografioj, kompletigas la panoramon de la elsendoj. 

Somere, la elsendoj okazas unu horon pli frue.

Petu la senpagan Radio Vatikana Programmes, la bultenon kiu donas al vi ĉiujn informojn pri la enhavo, horaroj kaj frekvencoj de la elsendoj de RV. Ne forgesu indiki kiun eldonon (italan, germanan, polan aŭ plurlingvan) vi preferas ricevi.

Skribu al:

RadioVatikana, Esperanto

00120 Città del Vaticano

 

al la indekso