Enhavo de Espero Katolika numero 7-12/1992

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

Sur la kovrilo: bombo antaŭ preĝejo en eks-jugoslavia urbo: la hororoj de la milito daŭras.

 

 

[Noto de la TTT-ejestro: ĉi tiu numero aperis kun 80 paĝoj, kio igas ĝin la 4a en la statistiko pri la plej dikaj numeroj de EK, post:

1/1922 (102 paĝoj)

11-12/1993 (88 paĝoj)

1-4/2005 (84 paĝoj)

kaj antaŭ

8-9-10/1994 -- 9-12/2003 (po 68 paĝoj)]

 

 

 

  • LANDAJ REPREZENTANTOJ DE IKUE

 

 


 

ENKONDUKO

Karaj legantoj,

multaj demandis de si (kaj de ni), ĉu Espero Katolika ankoraŭ ekzistas. Jes, ja, ĝi vivas, sed ĝi trairis malfacilajn momentojn. Ni menciu nur kelkajn:

- la agado de IKUE estas preskaŭ tute volontula; tio aparte validas por la redaktado de la revuo kaj por la administrado de la Asocio, konfiditaj al mi; aliflanke, manko de monaj rimedoj malebligas la dungon de salajrita(j) oficisto(j);

- mia profesia laboro kiel juĝisto, kiu cetere ebligas al mi perlabori la panon por mia familio, fariĝas pli kaj pli peza kaj temporaba;

- pro difinitaj kaŭzoj, la kompostisto de Espero Katolika ĉesis labori, translokiĝis, kaj kunportis la disketojn kun dekoj da jam pretaj paĝoj de EK;

- kune kun mia aŭtomobilo, estis ŝtelitaj la originalaj tekstoj de ĝuste tiuj paĝoj de EK, kiujn mi devis pene rekonstrui, grandparte laŭ parkeraj memoroj;

- en junio 1993 mi translokiĝos al nova hejmo; prepare al tio, mi estas stumpiganta ĉiujn domajn bretarojn, ĉar la nova domo havas pli malaltajn plafonojn; sekvo estas, ke jam de kelkaj monatoj mi tenas en skatoloj librojn kaj paperojn.

En tiaj kondiĉoj, mi opinias, ke la plej saĝa maniero por eliri el la sakvojo estas, ke oni “saltu” unu duonjaron. Tio signifas, ke la abonintoj por 1992 ricevos ankaŭ la jarkolekton 1993, per la aldona pago de nur duona kotizo (tiuj, kiuj eventuale jam pagis la plenan kotizon por 1993, povos elekti, ĉu donaci la superfluon al IKUE, au ĉu konsideri tiun superfluon kiel partan antaŭpagon por 1994).

Bonvolu kompreni kaj senkulpigi min, mi petas!

Antonio De Salvo

P.S.: Ĉi tiu numero estas la unua mem kompostata de la Centra Oficejo, per Ibm-komputilo, Pagemaker enpaĝiga programo, karaktraro EsB kaj lasera printilo. Presisto surfilmigis kaj presis tion, kion ni hejme pretigis. Espereble ĉi tiu nova aranĝo ne malplaĉos al Vi. Ĉiuokaze, plibonigoj sekvos.

 

al la indekso


 

 

 “MI VENIS POR KE ILI HAVU VIVON,

KAJ HAVU ĜIN ABUNDE”

Ĉi tiu biblia fragmento, elprenita el la Evangelio laŭ Johano (ĉapitro 10, versiklo 10), estis elektita de Papo Johano Paŭlo la dua kiel temo por la venonta Monda tago por la junularo, solenota la 15an de aŭgusto 1993 en Denver (Usono).

Ni aperigas la porokazan mesaĝon de la Papo kaj la prezenton faritan de kardinalo Eduardo Pironio, prezidanto de la papa Konsilio por la laikoj.

Karegaj junuloj,

1. Post la renkontiĝoj en Romo, Buenos Aires, Santiago de Compostela kaj Częstochowa, daŭras nia pilgrimado laŭ la vojoj de la nunepoka historio. Venonta etapo estos en Denver, en la centro de Usono, ĉe la Rokaj Montoj de Kolorado, kie, aŭguste de 1993, okazos la 8-a monda tago por la junularo. Tie, kune kun multaj amerikaj gejunuloj, kunvenos, kiel okazis dum antaŭaj rendevuoj, geknaboj el ĉiu lando, kvazaŭ por reprezenti la plej vivan kredon aŭ, almenaŭ, la plej pasian serĉon fare de la junulara universo de la kvin kontinentoj.

Ĉi tiuj ripetataj manifestadoj ne celas esti konvencia rito, evento kiu motiviĝas per ties ripeto mem; ili naskiĝas male el profunda bezono, kiu fontas el la koro de la homa estulo kaj speguliĝas en la vivo de la Eklezio, pilgrimanta kaj misianta. La Tagoj kaj la Mondaj kunvenoj de la junularo markas providencajn momentojn de paŭzo. Ili utilas al la gejunuloj por pridemandi sin pri la plej intimaj aspiroj, por proklami per kreskanta ĝojo kaj kuraĝo la komunan kredon je Kristo, mortinta kaj resurektinta. Estas momentoj kiam multaj el ili maturigas kuraĝajn kaj lumajn elektojn, kiuj povas kontribui direkti la estontecon de la historio sub la gvidado, samtempe forta kaj leĝera, de la Sankta Spirito.

Ni spektas en la mondo la “viciĝon de la imperioj”, nome la sinsekvon de streboj al politika unueco kiujn difinitaj homoj altrudis al aliaj homoj. La rezultatoj estas sub ĉies okuloj. Ne eblas konstrui aŭtentikan kaj daŭran unuecon per altrudo kaj perforto. Tia celpunkto estas atingebla nur konstruante sur la fundamento de komuna havaĵo de akceptitaj kaj kunpartoprenataj valoroj, kiaj, ekzemple, la respekto de la homa digneco, la akcepto de la vivo, la defendo de la homaj rajtoj, la malfermiteco al la transcendo kaj dimensioj de la spirito.

En tiu ĉi perspektivo, respondante je la defioj de la ŝanĝiĝanta epoko, la monda kunveno de la junularo volas esti semo kaj propono por nova unueco, kiu iras trans la politikan ordon, sed lumigas ĝin. Ĝi baziĝas sur la konscio, ke nur la Faranto de la homa koro povas taŭge respondi je la esperoj kiuj en ĝi loĝas. La monda tago por la junularo fariĝas, do, anonco de Kristo, kiu proklamas ankaŭ al la homoj de la nuna jarcento: “Mi venis por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde” (Joh 10,10).

2. Ni eniras plene en la temon, kiu gvidos la mediton dum la jaro de sinpretigo por la venonta "Tago"

En la diversaj lingvoj ekzistas diversaj vortoj por esprimi tion, kion la homo tute ne volus perdi, kio konsistigas lian sopiron, lian deziron, lian esperon; sed neniu vorto kiel la vorto “vivo” kapablas en iu ajn lingvo resumi laŭ tre trafa maniero tion, al kiu la homa estulo plej aspiras. “Vivo” signifas la tuton de la dezirataj bonoj kaj samtempe ion kio igas ilin eblaj, akireblaj, ĉiamdaŭraj.

Ĉu la historio de la homo ne estas markita de hasta kaj dramoplena serĉo de io aŭ iu kiu kapablu liberigi lin de morto kaj certigi al li la vivon?

La homa ekzistado konas momentojn de krizo kaj laceco, seniluziiĝo kaj malhelo. Temas pri sperto de malkontentiĝo kiu havas en niaj tagoj precizajn reeĥojn en tiom da literaturo kaj en tiom da filmoj. Sub la lumo de tia ĉi sufero estas pli facile kompreni la apartajn malfacilaĵojn de la adoleskantoj kaj gejunuloj, kiuj ekiras per tremetanta koro al tiu aro da allogaj promesoj kaj malhelaj nekonataĵoj kiu estas la vivo.

Jesuo venis por doni definitivan respondon al la sopiro de vivo kaj senfineco, kiun la ĉiela Patro, kreante nin, enmetis en nian eston. Je la kulmino de la revelacio, la enkarniĝinta Vorto proklamas: “Mi estas la vivo” (Joh 14,6), kaj plie: “Mi venis por ke ili havu vivon” (Joh 10,10). Kian vivon? La celo de Jesuo estas evidenta: la vivo mem de Dio, kiu superas ĉiujn aspirojn kiuj povas naskiĝi en la homa koro (kp 1 Kor 2,9). Fakte, per la donaco de la bapto, ni jam estas gefiloj de Dio (kp 1 Joh 3,1-2).

Jesuo venis renkonte al la homoj, li sanigis malsanulojn kaj suferantojn, li liberigis demonhavantojn kaj relevigis mortintojn: li fordonis sin mem sur la kruco kaj resurektis, tiel manifestante sin kiel la Sinjoron de vivo: aŭtoro kaj fonto de ĉiamdaŭra vivo.

3. La ĉiutaga sperto diras al ni, ke la vivon markas pekado kaj sieĝas morto, malgraŭ la soifo al boneco kiu pulsas en niaj koro kaj la deziro je vivo kiu trairas nian korpon. Eĉ se malmulte ni atentas pri ni mem kaj pri la malvenkoj al kiuj la ekzistado nin almetas, ni malkovras, ke ĉio interne de ni puŝas nin trans nin mem, ĉio invitas nin superi la tenton el supraĵa sinteno aŭ senesperiĝo. Ĝuste tiam la homa estulo estas vokata fariĝi disĉiplo de tiu Alia kiu senfine transcendas lin, por finfine eniri la veran vivon.

Ekzistas trompantaj profetoj kaj falsaj vivo-majstroj. Estas antaŭ ĉio majstroj kiuj instruas eliri el la korpo, el la tempo kaj spaco por povi eniri en la “veran vivon”. Ili kondamnas la kreadon kaj, ennome de trompanta spiritualismo, kondukas milojn da gejunuloj sur la vojojn de neebla liberiĝo, kiu lasas ilin je la fino pli solaj, viktimoj de sia propra iluziiĝo kaj malbono.

Nur ŝajne je la kontraŭo, la majstroj “de la fuĝanta momentero” invitas sekvi ĉiun instiktan emon aŭ avidon, kun la rezulto faligi la unuopulon en angoron plenan je maltrankvilo, kune kun danĝeraj fuĝoj al erarigaj artefaritaj paradizoj, kiel tiu de la toksaj drogoj.

Estas krome majstroj, kiuj metas la signifon de la vivo ekskluzive en la serĉo de sukceso, en la akumulo de mono, en la progreso de la personaj kapablecoj, sen konsideri la alies bezonojn kaj sen respekti la valorojn, foje eĉ ne tiun, fundamentan, de la vivo.

Tiuj ĉi kaj alispecaj falsaj majstroj pri la vivo, multnombraj ankaŭ en la nunepoka mondo, proponas celpunktojn, kiuj ne nur ne satigas, sed ofte pliintensiigas kaj ege akrigas tiun soifon kiu ardas en la homa animo.

Kiu povos, do, difini kaj plenumi liajn atendojn?

Kiu, se ne Tiu, kiu, estante la vivo-faranto, povas kontentigi la atendon, kiun Li mem metis en lian koron? Li alproksimiĝas al ĉiu unuope por proponi la anoncon de espero, kiu ne trompas; Li, kiu estas samtempe la vojo kaj la vivo: la vivo por eniri en la vivon.

Estante solaj, ni ne kapablos realigi tion, por kiu ni estis kreitaj. En ni estas promeso kaj por ĝia realigo ni malkovras nin senpovaj. Sed la Filo de Dio, veninta meze de la homoj, certigis: “Mi estas la Vojo, la Vero kaj la Vivo” (kp Joh 14,6). Laŭ imago-dona esprimo de Sankta Aŭgusteno, Kristo “volis krei lokon en kiu ebligi al ĉiu homo renkonti la veran vivon”. Ĉi tiu “loko” estas lia Korpo kaj lia Spirito, en kiu la tuta homa realeco, elaĉetita kaj pardonita, estas renovigita kaj diigita.

4. Fakte, ĉies vivo estis pripensita kaj volita antaŭ ol la mondo estis kaj, prave, ni povas ripeti kun la Psalmisto: “Sinjoro, Vi min observas kaj konas... Vi kreis miajn intestojn... Vi min modlis en la patrina sino” (kp Psa 139).

Ĉi tiu vivo, kiu estis en Dio de la komenco (kp Joh 1,4), estas la vivo kiu sin donas, kiu nenion por si tenas kaj, sen ŝpari sin, libere sin transdonas. Estas lumo, “la vera lumo, tiu, kiu prilumas ĉiun homon" (Joh 1,9). Estas Dio, veninta meti sian tendon inter ni (kp Joh 1,14), por indiki al ni la vojon de senmorteco propran de la gefiloj de Dio kaj igi ĝin alirebla.

En la mistero de lia kruco kaj de lia resurekto, Kristo detruis morton kaj pekadon, li nuligis la senfinan distancon inter ĉiu homo kaj la vivo en Li. “Mi estas la resurekto kaj la vivo - Li proklamas - kiu kredas en mi, ankaŭ se li mortas, tiu vivos; kaj kiu vivas kaj kredas en mi, tiu neniam mortos” (Joh 11,25).

Kristo realigas ĉion ĉi sendante sian Spiriton, vivofonton, en la sakramentoj; aparte en la Bapto, sakramento, kiu igas la ekziston ricevitan de la gepatroj, malfortan kaj destinitan al morto, irado al eterneco; en la sakramento de Pentofarado, kiu daŭre renovigas la dian vivon dank’ al la pardono de la pekoj; en la Eŭkaristio “pano de vivo” (kp Joh 6,27), kiu nutras la “vivantojn” kaj firmigas iliajn paŝojn dum la surtera pilgrimo, tiel, ke ili povas diri kun la apostolo Paŭlo: “Ne mi mem, sed Kristo vivas en mi” (Gal 2,20).

5. La nova vivo, donaco de la resurektinta Sinjoro, disradiiĝas poste al ĉiu medio de la homa sperto: en familio, en lernejo, en laborejo, en la ĉiutagaj agadoj kaj libera tempo.

Ĝi ekfloras tie ĉi kaj nun. Signo pri ĝia ĉeesto kaj kresko estas karitato: “Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon - diras Sankta Johano - ĉar ni amas la fratojn” (1 Joh 3,14) per fakta amo kaj en la vero. La vivo floras en la sindono al la aliuloj, laŭ ĉies vokiĝo: en la pastra servado, en la konsekrita virgeco, en geedziĝo, tiel ke ĉiuj povu, en sinteno de solidareco, kundividi la ricevitajn donacojn ĉefe kun la malriĉuloj kaj bezonantoj.

Tiu, kiu “renaskiĝas el la alto” fariĝas, tiel, kapabla “vidi la regnon de Dio” (kp Joh 3,3), kaj kapabla sindevigi en la starigo de sociaj strukturoj pli indaj je la homo kaj de ĉiu homo, en la akcelo kaj defendo de la kulturo de vivo kontraŭ ĉiuspeca minaco de morto.

6. Karegaj junuloj, vi fariĝas liverantoj de demando, kiu ofte al vi estas adresita de multaj viaj amikoj: Kiel kaj kie ni povas renkonti ĉi tiun vivon, kiel kaj kie ni povas ĝin travivi?

La respondon vi povos trovi per vi mem, se vi klopodos loĝi fidele en la amo de Kristo (kp Joh 15,9). Vi tiam spertos rekte la veron de tiu lia vorto: “Mi estas… la vivo” (Joh 14,6), kaj vi povos porti al ĉiuj ĉi tiun ĝojigan anoncon de espero. Li faris el vi siajn ambasadorojn, unuajn evangelizantojn de viaj samaĝuloj.

La venonta Monda tago por la junularo en Denver donos ni la favoran okazon por kune mediti pri ĉi tiu temo el vasta intereso por ĉiuj. Necesas, sekve, sinpretigi por ĉi tiu grava rendevuo, antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardante por trovi kaju preskaŭ realigi censon de tiuj “lokoj” en kiuj Kristo ĉeestas kiel fonto de vivo. Tiaj povas esi la paroĥejaj Komunumoj, la apostolaj grupoj kaj movadoj, la Monaĥ(in)ejoj kaj religiulaj Domoj, sed ankaŭ unuopaj personoj pere de kiuj, samkiel okazis por la disĉiploj de Emauso, Li sukcesas varmigi la koron kaj ĝin malfermi al espero.

Karegaj junuloj, per spirito de dankemo, sentu vin rekte koncernataj en la entrepreno de la nova evangelizado, kiu koncernas nin ĉiujn. Anoncu Kriston “mortinta por ĉiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj resurektis” (1 Kor 5,15).

7. Al vi, karegaj gejunuloj de Usono, kiu gastigos la venontan Mondan tagon por la junularo, estas donita la ĝojo akcepti kiel donacon de la Spirito la renkontiĝon kun tiuj multaj gejunuloj, kiuj el ĉiuj mondopartoj alvenos kiel pilgrimantoj en vian landon.

Al tio vi jam sinpretigas pere de fervora spirita kaj organiza agado, kiu koncernas ĉiun el viaj ekleziaj Komunumoj.

Mi petdeziras elkore, ke tiom eksterordinara evento helpu kreskigi en ĉiu el vi entuziasmon kaj fidelecon sekvante Kriston kaj akceptante kun ĝojo lian mesaĝon, fonto de nova vivo.

Mi konfidas vin, pro tio, al la Sanktega Virgulino, pere de kiu ni ricevis la Aŭtoron de la vivo, Jesuo Kristo, Filo de Dio kaj nia Sinjoro. Kun amemo mi benas vin ĉiujn.

El Vatikano, la 15-an de aŭgusto 1992, Soleno de la Ĉielenpreno de Maria Sanktega.

Johano Paŭlo la dua

esperantigis C. S.

 al la indekso


 

 

 

KUNE, PILGRIMANTOJ AL DENVER

Letero de Kardinalo Pironio

Kard Eduardo F. Pironio

1. “Mi venis por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde” (Joh 10,10). Jen la temo, kiun la Papo proponas al la gejunuloj - kaj al la tuta kristana komunumo - por la venonta Monda tago por la junularo. Estas grave kompreni la plenan signifon de ĉi tiu frazo de Jesuo por ĝin alproprigi al si per ĝojoplena malavareco. Tiun ĉi signifon la Papo klarigas detale en la Mesaĝo, kiun li adresas al la geknaboj de la mondo. En momento kiam perforto denove eksplodas kaj kulturo de morto disvastiĝas, la Papo proponas al ni la vivon kaj ĝin proponas antaŭ ĉio al la gejunuloj kiuj estas la plej konkreta elmontro de vivo. Ili montras, ke la vivo ankoraŭ estas ebla ĉar, en la sincereco de amo, eblas paco. Kiom dolorige do estas vidi gejunulojn, kiuj subtaksas la vivon, ĝin perdasmisuzas; vidi gejunulojn (aŭ infanojn) viktimoj de malamo, perforto, morto. Kiom dolorige vidi gejunulojn, kiuj perdas konfidon je la vivo. Juneco, vivo kaj espero estas vortoj nedisigeble kunligitaj. Sed por travivi ilin, oni devas vivi centrigitaj je Kristo Jesuo, kiu estas “nia Vivo” (kp Kol 3,4) kaj “nia espero” (1 Tim 1,1).

2. “Mi estas la Vojo, la Vero kaj la Vivo” (Joh 14,6). La temo, kiun la Papo proponas al ni, rilatas al la Sinjoro, la Bona Paŝtisto. “Mi venis por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde” (Joh 10,10). Estas interese rimarki, ke Jesuo eldiras ĉi tiujn vortojn tuj post esti parolinta pri “malbonaj pastistoj”, kaj nome, pri la falsaj majstroj pri vivo, pri kiuj la Papo skribas en sia Mesaĝo al la gejunuloj: “La ŝtelisto ne venas krom por ŝteli, mortigi kaj detrui”. Jesuo male estas la Vivo, li donas sian vivon, transdonas al ni la dian vivon, la eternan vivon: “Vere, vere mi diras al vi: kiu kredas, tiu havos eternan vivon” (Joh 6,47). Kredi je Jesuo, la sendito de la Patro, jam estas havi eternan vivon. La kredo je Kristo anticipas en la tempo la eternecon; sed necesas vere kredi, kredi kiel kredis Maria: “Beata Ŝi, kiu kredis” (Luk 1,45). La kredo nin kondukas al la Sakramento: “Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas la eternan vivon” (Joh 6,54). Kaj pro tio Jesuo ne parolas simple pri vivo, sed pri vivo “abunda”, tio estas pri la vivo en ties pleneco: materia kaj spirita, homa kaj dia, portempa kaj eterna. Por la gejunuloj estas bele trovi en la Eklezio modelojn pri “abunda vivo”, kiel Pier Giorgio Frassati, junulo, kiu en pleneco vivis ĉiujn dimensiojn de sia homa kaj spirita vivo, ekde la politika sindevigo ĝis tiu apostola, universitata kaj sporta.

3. “Bona Majstro, kion ni devas fari por havi eternan vivon?” (Mar 10,17), demandas al Jesuo junulo, kiu ĉiam observis la Leĝon, sed kiu deziras ion plian, flugi pli alten, vivi abunde. “Tiam Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min” (Mar 10,21). Estas bela ĉi tiu renkonto de la “bona majstro” kaj de la junulo fidela kaj malkvieta, kiu pridemandas pri la vivo kaj kiun Jesuo rigardas kun amo, montrante al li novan vojon - apartan kaj unikan, nekontrastan kun la antaŭa, sed diversan, ĉar ĝi kondukas al perfekteco - “venu kaj sekvu min”. Temas pri persona alvoko, neripetebla, neniam aŭdita antaŭe: se vi volas vere vivi, liberiĝu de vi mem kaj de aĵoj, estu malriĉa kaj malinteresata, lernu ne nur doni, sed doni vin mem, ne nur observi la Leĝon, sed vivi vivon novan en la Spirito kaj sekvi elradike Kriston. Sed tiu junulo ne kuraĝis decidi kaj “li foriris malĝoja; ĉar li havis multajn posedaĵojn” (Mar 10,22).

4. “Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon” (Joh 10,17). Jesuo estas nia vivo: “ĉar ĉe mi la vivado estas Kristo” (Fil 1,21); “kiam aperos Kristo, via vivo” (Kol 3,4); “kun Kristo mi krucumiĝis kaj ne plu mi vivas, sed Kristo vivas en mi” (Gal 2,20). Temas pri diversaj manieroj por esprimi la identecon de Kristo: “Mi estas la vivo” (kp Joh 14,6). Sed por Jesuo ne sufiĉas esti la vivo; li volas fordoni sian vivon kaj komuniki al ni la Vivon. Fordoni sian vivon por ni estas la plej granda esprimo de lia amo: “neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj” (Joh 15,13); estas signo pri tuteca sindono. Kiam la disĉiploj de Emauso rakontas, ke ili rekonis Jesuon per la “dispecigo de la pano” (kp Luk 24,35), ili memorigas, ke tiu mistera iranto estis Jesuo, tiu Amiko, kiu antaŭ malmulte da tempo fordonis sian vivon surkruce por siaj amikoj. Necesas lerni ĉi tiun instruon: ne sufiĉas vivi; necesas kapabli doni la vivon por la aliuloj. Doni la vivon en ĉiutaga sinteno de amo kaj servado, signifas forgesi sin mem por zorgi pri la suferado de la aliaj, signifas kundividi sian bonojn (spiritajn kaj materiajn) per simpla solidareco, signifas doni sian tempon (la plej valorriĉan aĵon; tiun, kiun ni pleje bezonas) por mildigi la mizeron de nia proksimulo: “tion faru kaj vi vivos...” “Iru vi kaj faru tion saman” (kp Luk 10,28-37). La parabolo pri la Bona Samariano instruas al ni ami la proksimulon ĝis la fordono de la vivo. Ankaŭ ĉi tie ĉio komenciĝas per demando (kiel en la kazo de la junulo riĉa kaj malkvieta, sed ĉi-foje la demandon faras malica Leĝo-doktoro): “Majstro, kion mi devas fari por heredi la eternan vivon?”. La demando estas precize la sama (Mar 10,17). Ankaŭ la respondo estas la sama: estu malriĉa kaj amu vere vian fraton, lernu kundividi viajn bonojn kaj doni vian tempon al bezonanto; malfermu la okulojn fronte al la mizero kiu ĉirkaŭas vin kaj surprenu la suferojn de la aliaj; forgesu vin mem kaj zorgu pri la aliaj; igu vian vivon donaco malavare donita. Tion faru kaj vi vivos. Tion faru kaj vi estos feliĉa. Tion faru kaj vi estos eterne juna.

5. “Mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu” (Joh 10,17) . Estas la Paska Mistero de Jesuo: morto kaj resurekto, kruco kaj espero, donaco kaj nova vivo en la Spirito. La Sinjoro venis por doni al ni la vivon, por komuniki la vivon kiu ne havas finon, por liberigi nin disde la absurdaĵo de pekado kaj morto. Kiam Li diras “pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu”, Li indikas al ni du aferojn: ke tiamaniere plenumiĝas la volo de la Patro (“ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro”, Joh 10,18), kaj ke lia preteco morti estas esenca kondiĉo por ke ni povu vivi en Li la novan vivon en la Spirito (“se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio” , Kol 3,1). Por knabo aŭ knabino de la nuntempo ĉi tiu estas la supera respondeco kaj plej firma espero: vivi en Kristo per la graco, la Parolo kaj la Sakramento, anonci Kriston per atesto kaj parolo, komuniki la vivon en Kristo per la ĉiutaga dono de la novaĵo kaj la fekunda malavareco de servado: “pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi gin reprenu”.

Kun ĉi tiu nova aspiro vivi la novan vivon en la Spirito (“se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio”, Joh 3,5) kaj ĉiutage fordonante “la vivon por siaj amikoj”(Joh 15,13), ni povas ekiri al Denver, kie la Sankta Patro nin kunvokis por la 8-a Monda Tago por la junularo. Ni akceptu kun amo kaj ĝojo la vortojn de la Papo kaj ni meditu ilin unuope aŭ grupe. Estas vortoj, kiujn la Papo adresas ne nur al la gejunuloj, sed al la tuta kristana komunumo. Ni iru kune pilgrimantaj al Denver. Povu la Virgulino de la irado kaj de la espero, la Virgulino de la fideleco kaj de la Pasko, akompani nin por vivi vere kaj oferi, ankaŭ ni, la vivon “abunde”.

Eduardo F. Kard. Pironio

Prezidanto de la Papa Konsilio por la Laikoj

Romo, la 15-an de aŭgusto 1992

esperantigis C. S.

 

al la indekso


 

LA MONDAJ TAGOJ POR LA JUNULARO

Temoj kaj aperdatoj

de la porokazaj papaj mesaĝoj.

Lokoj de la solenoj.

 

31-an de marto 1985:

APOSTOLA LETERO al la gejunuloj de la tuta mondo okaze de la starigo de la INTERNACIA JARO DE LA JUNULARO.

 

1986: la MONDA TAGO celebrata en la lokaj Eklezioj.

 

1987: 2-a MONDA TAGO INTERNACIA, celebrata en Buenos Aires (Argentino), en la tagoj 11-a kaj 12-a de aprilo, je la ĉeesto de la Papo: estas la unua fojo en la historio, ke la Papo ne celebras la Feston de la Palmodimanĉo en Romo.

Temo: “Vi estu atestantoj de la amo de Dio, semantoj de espero kaj konstruantoj de paco”. Malferma frazo de la papa mesaĝo: “Ni rekonis kaj kredis je la amo, kiun Dio havas por ni” (1 Joh 4,16).

Aperdato de la mesaĝo: 30-an de novembro 1986.

 

1988: 3-a MONDA TAGO (celebrata en la lokaj Eklezioj).

Palmodimanĉo: 27-an de marto.

Temo: “Faru tion, kion Li diros al vi” (Joh 2,5).

Mesaĝo aperinta la 13-an de decembro 1987.

 

1989: 4-a MONDA TAGO INTERNACIA, celebrata en la tagoj 19-a kaj 20-a de aŭgusto 1988 en Santiago de Compostela (Hispanio).

Temo: “Mi estas la Vojo, la Vero kaj la Vivo”.

Mesaĝo aperinta la 16-an de decembro 1988.

La 18-an de marto okazas renkontiĝo de la gejunuloj de la Diocezo de Romo kun la Papo (Aŭlo Paŭlo la sesa), prepare al la Tago en Santiago.

 

1990: 5-a MONDA TAGO (celebrata en la lokaj Eklezioj)

Palmodimanĉo: 8-an de aprilo.

Mesaĝo aperinta la 2-an de decembro 1989

Temo: “Mi estas la vito, vi la branĉoj” (Joh 15,5)

 

1991: 6-a MONDA TAGO INTERNACIA, celebrata en Częstochowa (Pollando), en la tagoj 14-a kaj 15-a de aŭgusto.

Mesaĝo aperinta la 15-an de aŭgusto 1990.

Temo: “Vi ricevis la spiriton de adopto” (Rom 8,15).

 

1992: 7-a MONDA TAGO (celebrata en la lokaj Eklezioj).

Palmodimanĉo: 12an de aprilo.

Mesaĝo aperinta la 30-an de novembro 1991.

Temo: “Iru en la tutan mondon kaj prediku la Evangelion”.

 

1993: 8-a MONDA TAGO INTERNACIA, celebrata en Denver (Usono) la 15-an de aŭgusto.

Mesaĝo aperinta la 15-an de aŭgusto 1992.

Temo: “Mi venis por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde”.

 

al la indekso


 

 “NI DEVAS REKOMENCI,

NI DEVAS KREI KUNULECON”

Interparolo de Mons. Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago, kun Pastro Federico Lombardi, direktoro de la programoj de Radio Vatikana. La dialogo okazis junie de la jaro 1992. Malgraŭ la tempo pasinta, la pritraktitaj temoj konservis aktualecon. Ni dankas pastron Lombardi pro la afableco rajtigi ĉi tiun publikigon.

D. Ekscelenco, ni priparolu temon el vasta aktualeco por via lando kaj por via Eklezio, kaj ĉi tiu temo estas “alfronti la pasintecon”. Kaj en via lando, kaj en Pollando kaj en multaj aliaj elirintaj el diktaturo, oni klopodas difini la respondecojn, la kulpojn de la homoj, kiuj respondecis pri la manko de libereco, pri krimoj aŭ kunlaboro kun la reĝimo en la pasinteco. Ekzistas do problemo de homa justeco. Kiel la Eklezio konsideras ĉi tiujn klopodojn, ĉi tiun proceson, ties metodojn kaj rezultojn?

R. Estas fenomeno, situacio tre komplika, ĉar ĉiam estas homoj, kiuj havis tre heroecan sintenon, kun la graco de Dio; sed ne ĉiuj estas herooj, ne ĉiuj havas la saman karakteron por rezisti, ekzemple. Necesas ankaŭ pensi, ke ne multaj estis submetitaj je premado, je persekutado, kaj foje homoj kiuj ne travivis rektan persekuton, personan persekuton, ne povas bone pritaksi la alies situacion. Do, kiel unue oni devas serĉi la veron.

La aperigo de listoj, ŝajnas al mi, ne estas la ĝusta vojo, ĉar oni ne sentas, oni ne vidas la dramon kiu kelkfoje estas malantaŭ ĉi tiuj listoj; kaj krome, la nura aperigo de la listoj ne sufiĉas, ĉar oni ne konstatas kaj oni ne konas kian sintenon hodiaŭ tiu persono havas. Povas esti, ke iu estas en tiuj ĉi listoj, restante en sinteno de rifuzo; opiniante, ke li agis bone, sen ŝanĝiĝo. Tial en la Eklezio ni ne povis laŭiri ĉi tiun vojon, ĉar ni havas longdaŭran sperton de pentofaro. Tial ni komencis iri laŭ ĉi tiu alia vojo. Mi invitis ĉiujn pastrojn, kiuj estis submetitaj je tre drasta persekutado (kaj la Eklezio estis submetita je tre drasta persekuto, pli ol aliaj sociaj grupoj). Mi invitis la pastrojn kaj ili venis libere, kaj tio ĉi estas jam por mi signo de pentofaro. Mi ne klopodis havigi al mi la listojn, sed mi nur faris ĉi tiun inviton kaj ili venis al mi kaj libere rakontis kiel okazis, kial ili kunlaboris, kaj sub kia premado, sub kia danĝero.

Jam ĉi tiuj elpaŝoj estas por mi signo de pentadoj kaj kelkfoje - male, ofte - ĉi tiuj pastroj demandis: “Kion mi devas fari nun?”. Sekve ni parolis. Mi demandis ĉu iu kaŭzis damaĝojn al iu alia kaj se ekzistis ĉi-specaj situacioj, ni klopodis resanigi ĉi tiun damaĝon. Kaj poste preskaŭ ĉiuj tiuj pastroj, post la interparolo, diris al mi: “Mi estas libera, mi sentas min libera!”, kaj ili dankis pro ĉi tiu ebleco klarigi, libere diri ĉion, kio okazis. Fine, se temis pri esceptokaza evento, kiam homo havus tre altrangan postenon, tiam ni faris ankaŭ la taŭgajn ŝanĝojn, ĉar se iu kunlaboris kaj nun tiu restas en tre alta loko, tio ne estus bone.

D. Tio, kion vi bone priskribis, pri la rilatoj kun la pastroj kaj kun tiuj kiuj en respondecaj lokoj en la Eklezio estas problemo, kiun oni alfrontas per personaj kontaktoj flanke de la Episkopo; sed koncerne la situacion de la Eklezio, laŭ pli vasta senco, ĉu oni povas rimarki etoson de aŭtentika repaciĝo inter la tuta popolo, aŭ tiuj ĉi problemoj de la pasinteco postlasas dividojn interne de la Eklezio?

R. Du aferoj. Mi sentis inter mi kaj ĉi tiuj pastroj renovigon de la rilatoj, mi vere sentis ŝanĝiĝon, kaj ankaŭ por mi mem estis sperto pri kiel ĉi tiuj rilatoj, fariĝintaj klaraj, ŝanĝas. Sed en la socio postrestas grupoj de la loĝantaro, homoj, personoj, kiuj ne falis en la pasinteco, kaj nun ili volas justecon; kaj foje “granda justeco estas granda maljusteco”, kiel oni diras en la latina.

Ŝajnas al mi, ke en la homoj ne estas mizerikordo, kaj ĉi tiu situacio kaŭzis denove dividon: la puraj kaj la ne-puraj.

D. Ekscelenco, kia estas do la sinteno specife kristana fronte al ĉi tiuj situacioj?

R. Mi dirus la vorton pardono. Se aliflanke komenciĝas ĉi tiu elpaŝo, ĉi tiu volo ripari ĉion, kio estis malbono, tiam oni devas havi sintenon de pardono. Sed en la socio, kun heredaĵo tiom forta de la komunismo, oni ne konas ĉi tiun vorton, ĉi tiun pardonon. Tial estas tre malfacile rekunligi la socion kaj la rilatojn. Do, la pardono; sed en la socio mankas pardono, mankas mizerikordo, mankas aŭtentika amo.

Sed pere de ĉi tiu nia maniero solvi la prablemojn, mi volas doni ekzemplon al nia socio. Mi rakontis pri mia letero (invitletero al la pastroj por interparoli) al iuj de la registaro. Kaj ili diris al mi: Sed kiamaniere devas agi ni? Ĉar ili sentis, ke ili ne havas ĉi tiun vojon de pentado kaj pardono. Tial, ni volas atesti al ĉi tiu socio alian sintenon, sintenon novan: pardono, mizerikordo, amo.

D. Ĉu vi povas diri ankoraŭ ion pri tiuj, kiuj estas, laŭ vi, la prioritatoj, la ĉefaj problemoj, kiujn la Eklezio en via diocezo aŭ en la Ĉeĥa respubliko ĝenerale havas fronte al si?

R. La prioritato, kiun mi vidas, estas en la kreo de aŭtentika kunuleco de la Eklezio, kiel diris la Koncilio Vatikana dua. Ĉefe ĉe ni, la komunismo dividis la Eklezion: la pastroj estas unu flanko kaj la laikoj estas la dua. Kaj la komunista reĝimo ne rajtigis la laikojn labori aŭ kunlabori en la Eklezio. Tial ili fariĝis elemento nur pasiva en la Eklezio, kaj dum 40 jaroj ili vivis en ĉi tiu pasiveco. Tiel oni devas formi aktivan laikaron. Sed ĉi tio validas ankaŭ por la pastroj, ĉar ili ne kutimas esti helpataj de la aliaj. Tial oni devas iomete formi la senton pri ĉi tiu kunlaboro, mi dirus ankaŭ, por ĉi tiu unueco. Jen la unua farendaĵo: porti ankaŭ la laikojn helpi, ekzemple en la liturgio, en la paŝtista vivo de la Eklezio. La manko de pastroj estas por ni signo de la tempo, signo, ke ne nur la pastroj devas labori en la paŝtista kampo de la Eklezio, sed ankaŭ la laikoj. Sed antaŭe oni devas formi ne nur teologie, sed ankaŭ spirite maturan laikaron, kaj ŝajnas al mi, ke ni havas la kondiĉojn por fari tion. Entute: krei la kunulecon, krei la komunumon, krei la komunumon de la Eklezio, jen nia unua afero por ni.

D. Ekscelenco, mi provas fari al vi demandon, kiu verŝajne estas kurioza. Ni scias, ke vi en la epoko de persekutado, vivis ankaŭ kiel ordinara laboristo kaj vivis sian sacerdotecon en la kondiĉo, kiun ni en la Okcidento nomis “de la pastroj-laboristoj”. Nun ĉi tiu situacio ne plu estas necesa por vi, kaj sekve estas la transiro al alia maniero plenumi la sacerdotecon en la Eklezio. En Okcidento kelkaj konsideras tion, kiel ian riskon de klerikalismigo de la Eklezio. Ĉu vi povas diri kiel oni travivas ĉi tiun ŝanĝon de la situacio de la pastra servado, kaj ĉu ĝi estas transiro, kiun oni sukcesas vivi pozitive, aŭ ĝi donas apartajn problemojn?

R. Ŝajnas al mi, ke ĉe ni, en la okcidenta parto de la Respubliko, ne ekzistas multaj danĝeroj, ĉar la situacio de la personoj ne estas tiom favora al la Eklezio, por povi ekzerci premojn sur la Eklezion por ke ni alprenu klerikalisman sintenon. Ne ŝajnas al mi tiel. Kaj la sperto de la pasintaj jaroj nin kondukas al la starpunkto servi, ĉar ĉi tiu estas la signo de la Eklezio, kiu servas. Tial ŝajnas al mi, ke, jes, povas esti, ke ekzistas kelkaj tentoj, sed ĉion konsiderante, tiel ne estas.

D. Ekscelenco, vi faras ĉi tiun transiron - kiu estas historia transiro, sed kiu profunde influas ankaŭ super la vivo-kondiĉoj - el komunismo, el la vivo en la komunista sistemo, al la vivo en malsama sistemo. Ĉu vi volas diri ion pri la ekzisto-kondiĉo, pri la profundaj problemoj, kiujn ĉi tiu transiro implicas?

R. Foje, el la okcidenta vidpunkto, ĉio ŝajnas simpla kaj facila: estas spaco de libereco kaj do kio mankas? Sed ne estas tiom simple, ĉar 40 jaroj da vivo sub la komunismo ne pasas sen lasi pezan heredaĵon en niaj koroj. Ekzemple, mi parolis pri la intenco krei eklezian kunulecon; sed por krei kunulecon necesas dialogo, sed ni ne kutimis dialogi. Ĉe ni estis ĉiam la politika monologo de la komunista partio, kaj ni ĉiam silentis, enfermitaj en ni mem. Ĉio tio ne fariĝas pli simpla per la libereco; ni devas komenci denove, komenci lerni dialogon. Jen peza heredaĵo. Kaj plie, komunismo estis totalisma reĝimo; ĉio estis regulita desupre; ni estas kutimigitaj ricevi indikojn desupre kaj la homoj atendas ĉi tiujn indikojn. Sekve, ankaŭ la respondecon koncerne aferojn ne estas natura afero, oni devas denove ĝin lerni. Kaj tiel plu en multaj kazoj: la heredaĵo de komunismo estas tre peza kaj ni ne nur devas uzi ĉi tiun novan liberecon, sed ankaŭ transsuperi ĉi tiun tre pezan heredaĵon, kaj ekzistas la danĝero, ke ni ne konscias pri ĉi tiu heredaĵo en niaj koroj. Ĉi tiu heredaĵo influas sur nia vivo, sed ni ne konscias pri tio, kaj tre gravas vidi ĝin kaj labori por superi ĉi tiun heredaĵon.

D. Jen lasta demando. Koncerne la gejunulojn de via lando, ĉu estas iu spirita kaj kristana mesaĝo kiun oni povas diri per malmultaj vortoj, kaj kiun vi kutimas ripeti al la gejunuloj por ke ili rigardu alla estonteco kun kristana perspektivo?

R. La junularo deziras la liberecon. Kaj mi dirus: serĉu la veran liberecon. Ne liberecon senmezuran, sed la veran liberecon, kiu venas el Dio, kiu volas, ke ni estu liberaj, vere liberaj. Kaj la Evangelion, la vero, kiu liberigas. Jen kion mi volas diri.

esperantigis C. S.

 

al la indekso


 

KOMUNA KRISTANA KONGRESO EN VELENCE

 

En la ĉarma hungara vilaĝo Velence okazis, de la 18-a ĝis la 25-a de julio 1992, la Komuna Kristana Kongreso, kiu konsistigis la45-an Kongreson de IKUE kaj la 42-an Kongreson de KELI.

Partoprenis entute 130 personoj el 17 landoj; menciindas la ĉeesto de kristanoj el Litovio, Ukrajnio kaj Ruslando. La motoro de la organizado estis s-ino Éva Farkas-Tatár el Budapeŝto; ŝi kun kelkaj aliaj bone prizorgis la diversajn kunvenojn.

Ĉiun tagon oni kune kantis spiritajn kantojn. Ĉiun matenon okazis S. Meso en la malgranda preĝejo de Velence. Dimanĉon, dum la ordinara paroĥa S. Meso, la esperantistoj eldiris mallongan preĝon en siaj propraj lingvoj kaj en Esperanto.

En unu vespero oni celebris S. Meson laŭ la tiel nomata “Rito de Lima”; en ĝi partoprenis ankaŭ multaj protestantaj kristanoj. Oni antaŭe bone interkonsentis pri la liturgio. Estis mirige, ke multaj protestantoj estas pretaj ĉeesti tian Diservon kaj partopreni en ĝi. Poste ni kune povis esprimi niajn opiniojn pri la Diservo: ĝenerale ili estis pozitivaj.

Dum la Kongreso oni multe akcentis, ke estas tasko de la kristanoj fari la volon de Dio kaj venki la dividon inter la kristanoj de diversaj kredkonfesoj. Ukrajna pastro (de la unuigita eklezio) prelegis pri la situacio en Ukrajno, antaŭa kaj nuna; kaj Miloslav Šváček prelegis pri siaj spertoj kiel gvidanto de kristana junulara tendaro en la mallumaj tagoj de la diktaturo en Ĉeĥoslovakio.

La Estraro kaj Komitato de IKUE kunvenis dufoje, kaj ankaŭ okazis ĝenerala kunveno de IKUE. Oni interkonsentis, ke la venonta IKUE-Kongreso okazu en suda Francio, kune kun KELI. Estis diskutoj pri la karaktero de la postvenonta kongreso en 1994. Kelkaj proponis nuran IKUE-Kongreson; aliaj pledis por komuna Kristana Kongreso. Fine, oni decidis prokrasti la decidon.

En la vespero de vendredo la kongresanoj organizis gajan feston. Unue oni kunvenis ekstere, kaj ĝis la sunsubiro oni longe okupis sin per kantado, gajaj ludoj kaj demandludoj. Poste, en la plenplena salono, oni amuzis la ĉeestantaron per prezentado de kantoj kaj ludoj, kaj per popoldancoj.

Carlo Sarandrea (unu el la prizorgantoj de la elsendoj en Esperanto de Radio Vatikana) lerte gvidis la tutan vesperon, en maniero kiun oni povus atendi de profesiulo. Estis lia intenco montri lumbildojn pri Romo kaj doni ĉe tiuj informojn; sed, bedaŭrinde, je la celita momento la aparato ne funkciis. Carlo diris: “Bonvolu rigardi al tiu blanka muro, kaj mi montros al vi la bildojn pri Romo”. Ni aŭdis de li eble pli bone ol se ni estus vidintaj verajn bildojn, kiel Romo aspektas kaj kiel ĝi vivas.

Sabaton matene, grupo da kongresanoj forveturis per speciala luita buso al la Universala Kongreso en Vieno. Aliaj tien iris per propra aŭtomobilo aŭ per trajno; la ceteraj iris al amikoj aŭ hejmen.

Simon Smits, Nederlando

La akceptejo de la Kongreso: deĵoras (de maldekstre): s-ino Elizabeta Kaszab (kasistino); s-ino Éva Farkas-Tatár (sekretariino); s-ino Magdalena Voross kaj f-ino Iren Bagi (helpantinoj)

 

 

al la indekso


 

ĈU MALANTAŬEN, ĈU ANTAŬEN,

ĈU AL LA SINJORO? 

Mi multe cerbumis pri ĉi tiu proponita temo. Pri kiu tereno de la vivo oni pensas? Ĉu pri la politika-ekonomia, aŭ la religia vivkoncepto? El la politika vidpunkto mi diras: oni ne povas reiri ekz. al la mezepoko, al antaŭaj situacioj, al la ĵus forigita komunisma periodo. Tamen, mi ŝatus meti vorton inter “malantaŭen” kaj “antauen”, nome “nuna” situacio.

La liberigon de la orient-eŭropaj landoj oni ne uzis por kune klopodi pace kaj solidare kaj gefrate vivi; kontraŭe, oni tuj serĉis kaj trovis alian malamikon, nome la nacionalismon, oni daŭre batalas unu kontraŭ la alia, oni mortigas la antaŭan najbaron. La idealo de la vera komunismo, kontraŭa al la kruela, realigita komunismo, ne gvidis al idealo kaj realeco de komuna, paca kunvivado. Oni nur vivas por si mem, klopodante kiel eble plej baldaŭ fariĝi riĉa. Tio estas la celo de la amaso: memstare antaŭen veni kaj ne atenti unu la alian. Sed kapitalismo ne enhavas benon. Forgesi la pasintecon, akiri la estontecon sen ia forta bazo, estas vivi sen feliĉo, sen ia perspektivo, kaj pri la lasta vivperiodo oni tute ne pensas.

Sur la ekonomia tereno oni vidas preskaŭ la saman bildon. Konsiloj kaj alvokoj al la riĉaj ekonomioj reiri al malpli riĉa stato, ne ricevas eĥon, nek al la riĉaj landoj. Oni restas surdaj. Daŭre oni ankoraŭ riĉiĝas koste de la malriĉaj landoj kaj homoj. Se la registaroj kaj la eklezioj ne ordonos halton al la ekonomia kreskado, kaj ne nuligos la terure altan ŝuldoŝargon de la malriĉegaj landoj, tiam la ekonomio kolapsos, kaj tiam la monda katastrofo estos neimageble grandega.

Ĉi tiuj pensoj estas nur enkondukaj, sed ne forgesendaj.

Mi nun pritraktas la temon sur la religia tereno de nia vivo.

Ĉu iri malantaŭen? Parte! Ni reiru al la komenco de la kreado de Dio, kiam Li vidis ĝoje ke ĉio estas bona. Li donis al la kreitaj homoj la respondecon pri iliaj vivoj kaj la prizorgon de la tuta kreitaĵo. Sed kion la homoj faris el tiu belega kreado? Jam en la komenco de la Sankta Skribo ni legas ke Dio tre seniluziiĝis pri la homaj faroj kaj bedaŭris ke Li kreis la homon. Sed Li daŭre klopodis meti la homojn sur la ĝusta vojo, al la Sinjoro mem. Tial ni ne forgesu la radikojn de nia kredo en Li, kaj ne la donacojn kiujn Dio donis al niaj prapatroj. Ni nur metu malantaŭ nin tiujn erarajn bildojn pri Dio - pro miskompreno, neĝusta traduko de la origina lingvo, malĝusta prediko de la ekleziaj gvidantoj- ekzemple pri la juĝanta Dio, la punanta Dio, la antaŭe elektanta Dio, kt.p.

Ili forgesis akcenti ke Dio estas amanta, zorganta, gvidanta, pardonanta kaj gracoplena. Tiel la homoj vivis en granda timo pro Li kaj estis fakte malliberuloj. Do el la antaŭa tempo ni nur memoru la bonajn faktojn, kiel konsolon, subtenon, amon, ĉeeston. Ankaŭ je ĉi tiu religia tereno mi pensas pri du ekstraj vortoj, inter “malantaŭen” kaj “antaŭen”, nome hodiaŭ kaj senmoveco. Se ni restas ĉe tiu senmoveco en niaj eklezioj ni perdas nian vivoĝojon, la spiritualecon, la riĉan enhavon de la Dia Vorto. Senkritike akcepti ĉion en la hodiaŭa tempo estas kvazaŭ ni estus vivantaj mortinte. Se ni ne protestas kontraŭ la teruraj vivcirkonstancoj de miliardoj da homoj, ni ne vivas laŭ la Dia volo.

Feliĉe granda parto de la eklezianoj, de la kredantoj malaperigas nuntempe la senmovecon. Ĉar:

“Kiu esperas je alia mondo

ne permesas al si,

ke li estu absorbita

en tio, kion oni nomas

nuna situacio.

 

Kiu scias ke pli bona vivo

estas ebla, tiu ne alkroĉiĝas

al burĝa ekzisto.

 

Kiu havas ideon ke ekzistas

alia estonteco, tiu ne permesas,

ke la hodiaŭo flate kaptu

kaj programigu lin.

 

Li loĝos, ĉie nur momenton,

sed nenie hejme por ĉiam.

Ĉiun landon li konsideras

kiel sian patrolandon

kaj ĉiun patrolandon

kiel fremdan teritorion.

 

El ĉio, kion prezentas la vivo,

nenio lasas lin indiferenta.

Neniun sunon aŭ someron

li neglektas.

 

Neniun ŝancon pri agado

aŭ feliĉo li preterlasas.

Li estas interesita en multaj aferoj

kaj scias ĝui ilin.

 

Nur,

sian koron kaj siajn orelojn

li tenas malfermitaj

por la ESTONTECO:

PACO alvenanta,

JUSTECO estiĝanta,

HOMIĜO, fine ankoraŭ,

proksimiĝanta AMO,

kara PACO,

TIA NOVA MONDO, TAMEN!

 

Jan van Ophergen

(nederlanda romkatolika pastro) 

Nur tiam ni povos fariĝi vivantaj kreitaĵoj de Dio, gefratoj de Jesuo Kristo. Tio signifas, ke ni ĉiuj devas fariĝi “reĝoj (= gvidantoj), profetoj kaj pastroj”, viraj kaj virinaj, junaj kaj maljunaj homoj, brunaj kaj blankaj, atestantoj, enloĝantoj kaj fremduloj. Nur kune ni povas, enspirante la Spiriton de Dio kaj de Jesuo Kristo, uzante iliajn donacojn, ŝanĝi la mondan ĥaoson kaj antaŭprepari la revenon de Kristo. Do: ni iru la vojon al la Sinjoro. Tiam ni estos benataj kaj povos helpi la mizerulojn. Beno ja nur signifas sperti la ĉeeston de Dio.

Malgrandaj grupoj da homoj jam iras tiun vojon, laboradas por akiri pacon, ekumenon, protektas kaj prizorgas la detruatan medion, helpas la viktimojn, nutras la malsatulojn, vestas la senhavulojn, liberigas la malliberulojn, vizitas la solulojn. Jesuo iam diris, laŭ sankta Mateo: “Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al Mi”.

Tamen, klopodante ĉi tion kaj dividante multon unu kun la alia, ni ofte ĉagreniĝas, ĉar ni ne vidas ion ajn da rezultoj. Ŝajnas ke la mondo pli kaj pli detruiĝas kaj ke ĉia bona faro estas vana. Malĝojante kaj malesperante ni subite pensas pri Dio, ke ne nur ni, sed certe Dio mem estas malĝoja kaj seniluziigita pri ni homoj. Kaj subite ni sentas ke ni devas konsoli kaj kuraĝigi nian Patron en la ĉielo. Kaj ni memorigas al Li kion persa patro faras kun sia familio. Ĉu Dio ne similas je li? Persa patro, kiu teksas aŭ pli bone nodas la fadenojn de farota tapiŝo, sidas ĉe la kapfino, kaj liaj infanoj komencas ĉe la alia flanko. La patro instruas la infanojn kaj klarigas al ili kian ŝablonon la tapiŝo devos havi. La infanoj aŭskultas, sed baldaŭ ili forgesas la planon de la patro. Kaj kompreneble tiam okazas eraroj. La patro vidas tion, li ĉagreniĝas pro tio, sed ne grumblas. Li adaptas sian ideon al la eraroj, kiujn la infanoj faris. Finfine fariĝas tamen belega persa tapiŝo.

Pri tiu rakonto mi devis pensi, kiam mi aŭdis pri perdo de kuraĝo pro multaj kaŭzoj. Dio multe pli suferas ke lia piano - krei novan teron kaj kolekti ĉiujn popolojn por loĝi kun Li tie - ĝis nun ne povis sukcesi kaj realiĝi pro la malobeemo kaj surdeco de la homoj por aŭdi lian voĉon. Kaj tiam mi ege ĝojis kiam mi trovis en misia gazeto la sekvantan poemon de juna, freŝa kredanto el iu afrika lando, kies kredo, malgraŭ multaj malfacilaĵoj kaj mankoj de necesaj vivrimedoj, kiujn li renkontas tie, ne povas difektiĝi, kaj li sendas siajn pensojn kaj ĝojigan kredkonfeson al ni per la sekvantaj vortoj, konsolante nin:

 

 

AL ĈIUJ TEKSANTOJ DE LA MONDO

 

Dio estas deprimita kaj ploras.

La belega tapiŝo de la kreado,

kiun Li kun tiom da ĝojo estis teksinta,

estas ruinigita kaj ŝirita en pecojn.

Ĝia beleco estas perforte detruita.

Dio vidas tion kaj ploras.

Sed vidu, Li kolektas la pecojn

por denove ekteksi la fadenojn.

Li kunigas la rompopecojn de nia ĉagreno,

niaj penoj kaj larmoj,

kiuj devenas el perforto, negacio,

frakasado kaj seniluziiĝo.

Li kolektas la ĉifitajn ĉifonojn

de peniga laboro:

la iniciatojn por paco,

la protestojn kontraŭ maljusteco,

la klopodojn de advokatoj,

ĉiujn tiujn aferojn, kiuj ŝajnas esti

malfortaj kaj malgrandaj,

la vortojn kaj agojn, kiujn oni oferadas

en espero, kredo kaj amo.

Kaj vidu! Li teksas ĉion denove

por ke fariĝu nova tapiŝo

kun la oraj fadenoj de la ĝojo.

Kreado ankoraŭ pli riĉa, pli bela

ol la malnova tapiŝo.

Dio teksas kun pacienco kaj persisto,

kaj sur lia larmokovrita vizaĝo

aperas rideto, kiu radias kiel la ĉielarko.

Kaj Li invitas nin ne plu nur prezenti al Li

la rompopecojn de nia sufero kaj peniga laboro,

sed multe pli ol tio:

Li petas nin eksidi ĉe la teksilo apud Li

kaj kun Li praktiki la profesion de la ĝojo,

teksante kune la tapiŝon de la nova kreado.

Ĉu ni akceptu lian inviton

kaj kune iru sur lia vojo al la ĝojo?

 

Jelly Koopmans-Schotanus

Predikantino de la Nederlanda Reformita Eklezio

 

 

al la indekso


 

INVITOJ 

 

* La ĉeĥa IKUE-sekcio invitas.

En 1993 denove okazos la tradicia IKUE-tendaro, laŭvice ĝi estas jam la 12-a. Ĝi okazos meze de la naturaj belaĵoj de la ĉeĥia-moravia montetaro, en vilago Sebranice apud la historia urbo Litomysl. La tendaron aranĝas la ĉeĥa IKUE-sekcio, kaj ĝi okazos de la 24-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1993. Oni loĝos en bonaj dupersonaj tendoj. La kotizoj estas tre malaltaj kompare kun samspecaj Esperanto-aranĝoj.

Se vi deziras travivi du semajnojn meze de la Dia naturo kaj en spirita amomedio de la katolikaj esperantistoj, bonvolu tuj skribi al la ĉeĥa landa reprezentanto de IKUE, s-ro Miloslav Šváček. 

 

* La itala IKUE-sekcio kongresos de la 10-a ĝis la 14-a de septembro 1993 en Valdragone (Respubliko Sanmarino).

Informoj ĉe: Ueci, Viale C. Zavagli 73, I-47037 Rimini FO, Italio.

 

 

al la indekso


 

VIGLA INTERESIĜO

EN GERMANA KATOLIKA KONFERENCO

 

La 91-a Germana Katolika Konferenco (Katholikentag) okazis de la 17-a ĝis la 21-a de junio 1992 en Karlsruhe, kun 40.000 tuttempaj kaj same multaj partatempaj partoprenantoj. Ĝia temo “Estiĝas nova urbo - konstrui Eŭropon en la unusola mondo” nin katolikajn esperantistojn speciale interesas, kaj ni sukcesis aranĝi dum ĝi informstandon, du dulingvajn forumojn kaj sanktan meson en Esperanto.

Jam ĵaŭde, en la tago de la Kristokorpa Festo, malfermiĝis nia informstando, tre bone situanta en la urba halo de Karlsruhe, kun eksterordinara sukceso: venis miloj da interesatoj - gejunuloj, kiuj ofte tuj demandis nin pri lernolibroj aŭ kursoj, monaĥinoj esprimantaj fortan simpation al nia ideo (la homoj ja devas povi interkompreniĝi) kaj malpli junaj homoj, kiuj mem iam lernis Esperanton. Iuj ankoraŭ nenion sciis pri Esperanto; aliaj, kvankam ne tre multaj, opiniis, ke jam la angla igis ĝin superflua - sed ofte ankaŭ ili ekkomprenis, ke daŭre ekzistas konsiderinda lingva problemo en la mondo, kaj ke nia neŭtrala, facile lernebla lingvo prezentas al ĝi la plej oportunan solvon.

La E-stando vekas intereson

Dum plenaj tri tagoj daŭre ĉirkaŭ kvin, ofte eĉ dek aŭ dekkvin interesatoj ĉirkaŭis nian standon, bonege ekipitan per nova, profesinivela informmaterialo. Centfoje mi rakontis pri la estiĝo de Esperanto, pri flua, altnivela interkompreniĝo en niaj aranĝoj (kion la interesatoj povis gustumi, kiam junaj eksterlandaj esperantistoj kiel Krystyna Zatylna el Pollando aŭ Viktor Podoljan el KSŜ interparolis apud nia stando), kaj respondis al la mirige ofta demando pri nia kredo al estonta venko de Esperanto: “Mi ne povas antaŭdiri la estonton, sed mi trovas ĝeneralan enkondukon de Esperanto nepre dezirinda, kaj do mi laboras por tio”. Kvinmil informilojn pri Esperanto kaj IKUE ni disdonis, kaj cento da gejunuloj tuj fariĝis subtenaj membroj de Germana Esperanto-junularo.

Demandante politikistojn

Eĉ en unu el la ĉefaj aranĝoj de la konferenco, la granda forumo “Eŭropo - vizioj kaj ekmarŝoj”, oni parolis pri Esperanto. Komence aŭdiĝis tie nur iom stranga opiniesprimo fare de la teologo prof. d-ro Furger pri la lingva problemo: “Ni ankaŭ lernu lingvojn, ne perfekte, sed multajn, por ke per manoj kaj piedoj, kun kelkaj eroj de fremdlingvo kaj kristana amo al la proksimulo ni povu interkompreniĝi”. Poste mi (kaj simile faris esperantisto Karl-Ernst -Salzmann) skribe prezentis tie la demandon “Ni ĉiuj kore deziras, ke en la kunkreskanta Eŭropo ankaŭ la homoj alproksimiĝu. Kion vi opinias pri la ideo, cele al pli bona interkompreniĝo, enkonduki Esperanton kiel duan lingvon de la eŭropanoj?”. Respondis la fama germana politikisto d-ro Heiner Geiuler, eksministro kaj parlamentano: “En Eŭropo kun ĝiaj multaj nacioj kaj kulturoj la komuna lingvo ne estos Esperanto, nek la franca, bedaŭrinde ankaŭ ne la germana, sed la angla, ĉar ĝi fakte estas la mondolingvo”. Nu, menciindas, ke la 2.000 ĉeestantoj ne aplaŭdis post tiuj vortoj, dum ili certe rimarkis, ke Esperanto estas afero, pri kiu oni nuntempe parolas.

Esperantaj forumoj

La unua el la du dulingvaj forumoj temis pri “Interkompreniĝo kaj repaciĝo inter germanoj kaj poloj”: Ĝi konsistis ĉefe el kortuŝa esperantlingva prelego “Ni pardonas al vi kaj petas vian pardonon” fare de pastro Józef Zielonka el Tarnów, Pollando; al la 30 neesperantistaj ĉeestantoj oni disdonis germanan tradukon. Al la dua forumo (Ekumenismo kaj Esperanto), okazinta ekster la kongresa centro, venis nur esperantistoj (ĉirkaŭ 30); oni do simple diskutis, tie, en amika atmosfero, kaj preskaŭ nur en Esperanto.

Sankta meso en Esperanto

Grandioza estis la sukceso de la esperanta diservo: sabate je la oka matene venis al preĝejo en urboparto de Karlsruhe pli ol 300 homoj por partopreni sanktan meson en Esperanto kun parta traduko en la germana kaj pola lingvoj. Ĝin celebris deko da pastroj el Pollando, Germanio kaj Francio; protestanta pastoro Adolf Burkhardt predikis pri ekumenismo; la koruso de la paroĥejo St. Maria el Munkeno-Thalkirchen kantis en Esperanto; kaj vere entuziasmiga estis rava kantado de polaj gejunuloj, akompanata de gitaroj; malgraŭ la ĉeesto ankaŭ de neesperantistaj germanoj kaj poloj sentiĝis en la diservo harmonia atmosfero de internacia kompreno, de frateco trans limojn. Certe ne nur ni esperantistoj hejmenportis de ĝi plej agrablajn impresojn kaj rememorojn.

Germana IKUE-sekcio fondita

Dum la Konferenco okazis ankaŭ la fondo de la germana sekcio de IKUE. Eniris en ĝian estraron Michael Könen el Bonn (prezidanto, eksteraj rilatoj), monsinjoro Josef Grabmajer, Munkeno (sacerdoto), pastro Bernhard Eichkorn, Villingen (bulteno “ÖkEsFo”), Daniel Konig, Mannheim (membroadministrado) kaj Ulrich Matthias, Neckarhausen (publikaj rilatoj). La ĝisnuna multjara germana reprezentanto, d-ro Joszef Kondor, estis elektita honora prezidanto. Unu el la taskoj de la nova estraro estas enigi ne malpli abundajn esperantajn aktivecojn en la programon de la venonta Katolika Konferenco, okazonta de la 29-a de junio ĝis la 3-a de julio 1993 en Dresdeno.

Ni invitas ĉiujn interesatojn, precipe de Pollando, Ĉeĥa Respubliko kaj Slovakio, de kie Dresdeno bone kaj malmultekoste atingeblas. Oni proponu kontribuaĵojn por la programo (kantvespero ktp).

Ulrich Matthias

 

al la indekso


 

UNIVERSALA KONGRESO EN VIENO

 

Dum la U. K. en julio 1992, aparte impona estis la Ekumena Diservo, kiu okazis dimanĉe en la grandioza Votiva Preĝejo, en la proksimeco de la Universitato. Kuncelebris dekduo da katolikaj pastroj el pluraj landoj (ni notis Ĉeĥoslovakion, Francion, Hungarion, Italion, Germanion kaj Pollandon), kaj aktive partoprenis en la Liturgio de la Vorto pluraj kristanaj ge-pastoroj.

Ĉeestis, en kortuŝa etoso de frateco, pli ol 800 personoj, kiuj certe ne konjektis, kiom da diskutoj (personaj, telefonaj kaj telefaksaj) estas malantaŭ la kulisoj de tiu Ekumena Diservo. La principa demando, ja, kiu stariĝis en tiu okazo, estas jena: ĉu la Kongresa Ekumena Diservo, okazanta en dimanĉo, entenu ankaŭ kompletan S. Meson, aŭ ĉu ĝi limiĝu al Liturgio de la Vorto? Fine, dank’ al diskreta sed firma perado de D-ro H. M. Maitzen el Vieno kaj de la Vicprezidanto de IKUE Sac. Lajos Kóbor, oni atingis interkonsenton kun KELI, kaj la aranĝo disvolviĝis surbaze de tekstoj jam eksperimentitaj en la pli frua Universala Kongreso de Budapeŝto, tiel ke, post komuna Liturgio de la Vorto, la celebrado daŭris per la cetera parto de S. Meso.

Nura malglataĵo estis la fakto, ke la ĉeestantoj havis je dispono nur centon da lastmomente preparitaj folioj (laŭ teksto alia ol tiu aprobita de la Sankta Seĝo por la S. Meso), dum restis neutiligitaj la centoj da kompletaj (kaj oficialaj) tekstoj de la tiudimanĉa Meso, pene (kaj kun grandaj elspezoj) pretigitaj de la Centra Oficejo de IKUE.

Mirinde bele hungara fraŭlino (Anjo Amika) kantis al Maria, kaj aŭstra orgenisto majstre ludis.

Cento da homoj el multaj landoj partoprenis la kunvenon de IKUE en la kadro de la Kongreso. La Vicprezidanto Kóbor gvidis la kunvenon, dum kiu la ĝenerala Sekretario Antonio De Salvo raportis pri la atingoj (rekono de IKUE fare de la Sankta Seĝo, aprobo de la Meslibro), pri la planoj por la estonteco (aktiva partopreno en la agado de la Pontifika Konsilio pri Laikoj), kaj samtempe pri la diversaj asociaj problemoj (manko de taŭga sidejo, nesufiĉo da kunlaborantoj en la Centra Oficejo, financaj malfacilaĵoj en la landoj kie troviĝas la plimulto el la membroj, devalutiĝo de la kapitalo de IKUE pro la malplivaloriĝo de la itala mono).

Sac. Carlo Musazzi parolis pri la elsendoj en Esperanto de Radio Vatikana, kiuj konsistigas unu el la plej fruktodonaj (kvankam pezaj) agadoj de IKUE.

Varman aplaŭdon oni dediĉis al la Reprezentanto de IKUE por Aŭstrio, S-ro Walter Mudrak, kiu jam de 70 jaroj inteligente kaj senlace aktivas en la movado.

Antonio De Salvo

 

al la indekso


 

EKUMENA KONGRESO 1993

46-a de IKUE, 43-a de KELI

Viviers (Francio) 16-23 julio 1993

 

La ekumena kongreso 1993, komuna al Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj Kristana Esperantista Ligo Internacia, okazos de la 16-a ĝis la 23-a de julio 1993. La kongresejo estos la Grand Séminaire en urbo Viviers (Francio).

Prezidanto de la LKK estas Pastro André Héroux, dum sekretariino estas Gisčle Besson kaj kasisto Philippe Cousson.

 

al la indekso


 

AFORISMOJ

 

* Ni scias ke ni transiris el la morto al la vivo, ĉar ni amas la fratojn. Tiu, kiu ne amas, restas en la morto (Johano apostolo)

 

* Sed mi diras al vi: amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj (Jesuo)

 

al la indekso


 

HISTORIO DE INTERNACIA KATOLIKA

UNUIĜO ESPERANTISTA (IKUE)

(1903-1983)

Ĉi tiu verko de samideano Nico Hoen longtempe kuŝis meze de la eldonotaj tekstoj de IKUE: ĝia apero estis antaŭvidita okaze de la 80-jariĝo de IKUE en 1983, sed...

Atende, ke oni povus finfine aperigi libroforme (kun aldonaj paĝoj pri la lastatempa jardeko) la valoran kontribuon, kiun S-ro Hoen donis al la historiaj studoj pri nia movado, ni, opiniante fari ŝatatan agadon, proponas al la legado la ĉapitrojn pri la vivo de Espero Katolika kaj IKUE ekde 1903 ĝis 1983.

La Redakcio

HISTORIO DE IKUE

surbaze de la historio de la revuo Espero Katolika (EK)

kaj de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)

 

Enkonduke

de la aŭtoro Nikolao Hoen

Por la neinformitoj devas esti iom nekomprenebla afero, ke la organo de iu asocio ekzistas pli delonge ol la asocio mem. Ke «Espero Katolika» (mallonge dirite: EK), la oficiala organo de «Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista» (IKUE), jam en 1983 ekzistis 80 jarojn, dum la asocio en 1985 memorigis sian 75-jaran jubileon, ne ŝajnas logika afero.

Por ekscii la solvon de tiu enigmo, oni legu ĉi tiun historion de la internacia katolika Esperanto-movado.

Tralegante la libreton, oni renkontos ankaŭ multajn aliajn situaciojn, pri kiuj oni miros: interalie pri la demando, kiel estas eble, ke EK kaj IKUE ankoraŭ ekzistas, travivinte tian kvanton da pereigaj situacioj. Kaj eble, en tia rilato, oni donos mistikan signifon al la konata eldiro de Papo Pio la Deka: «Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon».

Tiuj instigaj vortoj neniel perdis sian signifon: ili ankoraŭ plene formas la bazon kaj elirpunkton por ĉiuj katolikaj esperantistoj, kie ajn en la mondo batalantaj - krom por la altnivelaj celoj de la Esperanta movado - ankaŭ por sia katolika kaj ekumena idealo.

La aŭtoro deziras speciale danki la Honoran Prezidanton de IKUE, Sac. Alfons Beckers, kiu daŭre instigis kaj kuraĝigis lin, kaj la Prezidanton de la Flandra Esperantista Ligo, S-ron Edward Symoens, kiu bonvolis kontroli kaj, kie necese, korekti la manuskripton.

 

Ĉapitro 1

La antaŭ- kaj unua periodo de «Espero Katolika»

La unua «Espero Katolika»

En oktobro 1903 aperis la unua numero de «Espero Katolika» (de nun, ni ĝin nomos simple per la mallongigo EK). Sed ne estis la unua fojo, ke tiu nomo aperis en la internacia Esperanto-movado.

Pli frue, en 1902, Sac. Emile Peltier - la fondinto de EK - laŭ iniciato de Henri Auroux intencis fondi veran internacian katolikan esperantistan organizon, donante al ĝi la saman nomon «Espero Katolika»; tamen, ne pli ol okdeko da katolikaj Esperantistoj aliĝis, kaj do ne estis ebla jura aprobo laŭ franca leĝo.

Pri tio Henri Auroux faris jenan deklaron, en la unua numero de EK: «Multaj konsentis iĝi anoj de tiu societo, sed neniu volis iĝi membro de la administrantaro. Ni proponis ke direktoro, elektita de la ĉefaj anoj, administros la societon sub sia respondeco persona. Ni ne povis varbi la minimuman nombron de elektistoj. Kaj kiam ni sendis al nia subprefekto nian regularon, li ne volis akcepti ĝin, ĉar leĝe la societo ankoraŭ ne estis formita».

Emile Peltier indikis la celon de la revuo EK per la difino: «Espero Katolika ne intencas esti lingva sed literatura revuo kaj internacia ligilo inter la katolikoj».

Oni decidis, ke Auroux estos la redaktoro kaj Peltier funkcios kiel direktoro, kun la speciala tasko zorgi pri la propagando. Pro diversaj malfacilaĵoj - interalie la presisto (A. Barbot en Tours, Francio) ne tuj sukcesis akiri supersignitajn literojn - nur en oktobro 1903 la unua numero realiĝis.

La devizo de EK estis, latinlingve, «Unum ovile et unus pastor» (Esperantlingve: «Unu ŝafejo kaj unu paŝtisto»).

Sur la unua paĝo de la nova revuo estis poemo, verkita de Prelato Aleksandro Dombrowski, kiu estis verŝajne la unua katolika Esperantisto, lerninte la lingvon tuj post la publikigo de la «Unua Libro» de D-ro Zamenhof en 1887. Jen la poemo, dediĉita al Papo Pio la 10-a:

Al Lia plej Sankta Moŝto Papo Pio X-a

Ĉesis jam viva malgajo publika

Dio ĝojigis la Kristeklezion:

Sur trono Petra la mond’ katolika

Salutas Pion.

Grincu per dentoj infera serpento!

Nin ne timigas jam via envio:

Tra l’ maraj ondoj kaj forta vento

Nin gvidas Pio!...

Oni diradu, ke Petra la Ŝtono

Jam detruiĝas, fariĝas nenio…

Granda mensogo! Jen sankta la trono

Kaj sur ĝi Pio!...

Tial laboru sen tim’ kristanaro

Ĝis kiam estos, laŭ vorto de Dio:

Unu paŝtisto kaj unu ŝafaro…

Vidu ĝin Pio!...

Vekiĝu, Esperantistoj!

La unua ĉefartikolo de Auroux kiel redaktoro precizigis klarsence la praktikotajn gvidprincipojn.

«Neŭtraleco povas esti komprenata dumaniere - tekstis unu el tiuj gvidprincipoj - Tiu estas neŭtrala, kiu nenion diras, kontentiĝas kanti pri birdetoj kaj floroj, pri malnovaj legendoj aŭ vojaĝaj aventuroj: ankaŭ neŭtrala tiu, kiu dirante ĉion, kion li pensas, permesas al ceteraj diri ĉion, kion ili volas; tiele neŭtralos Espero Katolika».

La redaktoro anoncis, ke EK ne intencas rezervi siajn kolumnojn al katolikaj Esperantistoj, sed ĝi ankaŭ disponigas ilin al alireligiaj samideanoj, nur kondiĉe ke la ensendotaj artikoloj estu de «klara stilo» kaj pruvu «ĝentilecon».

Kaj plue la redaktoro rezonis: «Al ni do venu ili, kiuj, ĝis nun timeme ne kuraĝis esprimi siajn ideojn; ne turmentiĝu pri la gramatiko, pri la korekteco de siaj frazoj».

Fakte, la unua redaktoro de EK malfermis la pordon, en la kolumnoj de la revuo, ankaŭ al lingvaj praktikoj ne tute korektaj, tiel montrante grandan «elastecon» (laŭ la esprimo de Auroux mem), sed samtempe malfermante danĝeran vojon. Tamen, tiu (tro granda) toleremo ne estis akceptita de parto el la legantoj de EK, kaj baldaŭ envenis protestoj pri la ne tre korekta uzado de la lingvo.

Venis momento, kiam Peltier, kiel direktoro de EK, estis devigita publikigi deklaron tiurilate: «Mi tamen estis ankoraŭ juna, seneksperimenta Esperantisto. Mi, bedaŭrinde, allasis kelkajn ŝanĝetojn pri la lingvo, kaj nia unua numero, je nia eniro en la mondon, ne tre plaĉis al la gazetaro Esperantista».

Fine, en februaro 1904, Peltier anoncis la eksiĝon de Auroux kiel redaktoro, tre verŝajne ankaŭ sekve de letero skribita de Zamenhof mem al la direktoro de «Belga Sonorilo», en kiu estis fiksitaj kelkaj gravaj principoj: «Simile al ĉiu alia lingvo, Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo finita kaj netuŝebla... Paroli pri iaj plibonigoj (se estos, efektive necesaj) ni povos nur tiam, kiam nia lingvo estos jam oficiale akceptita en la tuta mondo. Ĝis tiu tempo, la netuŝebleco de la lingvo estas la plej fundamenta kondiĉo por nia propagando».

Siavice Peltier, kiel direktoro de EK, aldonis al la deklaro de Zamenhof: «Ni tute aliĝas al tiu grava deklaracio de la aŭtoro de Esperanto: Espero Katolika uzos kiel eble plej zorge la lingvon Zamenhofan laŭ la reguloj kaj modeloj liveritaj de nia Majstro». La finkonkludo de Peltier estis kvazaŭ forta admono: «Cetere, Esperantistoj ne malŝparu tempon en etaj malpacoj. Ni ĉiuj laboradu frate, unuiĝe, fervore».

Pro la eksiĝo de Auroux, Peltier devis, vole-nevole, preni sur siaj ŝultrojn kvar taskojn, nome tiujn de direktoro, redaktoro, administranto kaj propagandisto de EK.

Episkopa aprobo

Emile Peltier, cetere, jam la 6-an de decembro 1902 akiris eklezian aprobon, kiam la Ĉefepiskopo de Tours, René François, skribis jenan leteron: «Vi postulas mian aprobon pri entrepreno, kiu celas unuigi la ĉiunaciajn katolikojn per la internacia helpa lingvo nomata Esperanto. Mi tre volonte aprobas tiun projekton, kiu al mi ŝajnas favori la disvastigadon de la Evangelio kaj la pliunuiĝon de la popoloj».

Estis do sur eklezifirma kaj principforta bazo, ke Peltier daŭrigis, post la necesa eksiĝo de Auroux kiel redaktoro, siajn klopodojn por finfine veni ankaŭ al definitiva formo de organizaĵo, de propra ligo de katolikaj Esperantistoj. Sed, eĉ kiam li fine sukcesis trovi sep «elektistojn» tiutempe necesajn en Francio por leĝa fondo de propra ligo, zorge preparinte la bezonatajn regularojn, duafoje liaj klopodoj malsukcesis, ĉar bedaŭrinde, kiel Peltier devis konstati, «nur kelkaj katolikoj aliĝis al la societo».

Ankaŭ rilate financan bazon de EK, la idealista kaj persistema agado de Peltier estis sendanka, kiel montriĝis el jena konstato, post unu jaro: «La sukcesoj malmulte respondis miajn penadojn. Mi ricevis nur ĉirkaŭ 300 abonantojn por tiu unua jaro».

La troa laborado influis malfavore la sanstaton de Peltier; por plibonigi ĝin, kaj por havi pli da tempo, li akceptis profesoran postenon en la Seminario de Tours, kaj translokiĝis al S. Radegonde.

Malgraŭ ĉiuj iniciatoj de Peltier, EK, post du jaroj, ne havis pli ol 250 abonantojn. Vere kriza situacio sin prezentis, kio devigis la fondinton de EK publikigi en januaro 1905 urĝan alvokon: «La katolikoj ne devas forgesi, ke se ili volas havi specialan revuon, ili devas krei por ĝi legantaron per propagando senlaca en katolikaj familioj, firmaoj, societoj k.c.».

Cetere, Peltier admonis: «Ne kontentiĝu trankvile legi vian revuon, sed ĉiu el vi fariĝu fervorega propagandisto; ĉiu el vi igu nin koni sian agadon por ke ni verku raporton legindan al la kongreso».

Bulonjo-ĉe-Maro

Peltier aludis la unuan universalan kongreson de la neŭtrala Esperanto-movado, kiu okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer), kaj en kies preparo li mem partoprenis. Interalie li proponis la starigon de speciala komitato, iniciatis la decidon pri taŭga stenografia sistemo, kaj la enkondukon de universala poŝtmarko, ktp.

La kongreso fariĝis grandioza sukceso, kun 700 partoprenintoj, venintaj el 22 diverslingvaj landoj.

Peltier, kiel direktoro de EK, tiel elparolis toston en granda festkunveno:

«Karaj gefratoj, la koroj de ĉiuj tie-ĉi estas plenaj je frataj sentoj. Sed ĝis nun oni parolas nur pri la frateco inter diversnacianoj. Mi esprimas la deziron, ke per Esperanto ankaŭ fratiĝu la diversreligianoj; ke ĉiuj pastroj, katolikaj aŭ protestantaj, hebreaj aŭ rusortodoksaj, per Esperanto unuiĝu por kune labori al la universala frateco. Mi povas certigi, ke Espero Katolika ĉiam klopodos atingi tiun celon».

Ekumena agado

La Bulonja tosto estis klare de ekumena inspiro. En tia rilato, ŝajnas al ni prave, pro historiaj kaj logikaj motivoj, aparte akcenti kaj reliefigi la ekumenan agadon de Peltier.

En sia antaŭparolo por la tria jaro de EK, en oktobro 1905 li nomis la unuiĝon de la diversaj Eklezioj «unu el la fundamentaj programeroj por realigi pere de la internacia revuo».

Sed al li ne sufiĉis instigi kaj sugesti; li deziris praktike efektivigi sian intencon, kaj vere meti sian revuon je dispono de la ideo de ekumena agado. Tiucele, en EK de januaro 1906 aperis la fama «Publika letero al ĉiuj pastroj kristanaj», kun la subtitolo: «katolikaj, protestantaj, rusortodoksaj, grekaj, armenaj, k.c.», kaj kun la enkondukaj vortoj «Karaj fratoj en Kristo». Jen la teksto:

«En la neforgesebla kongreso de Boulogne mi deziris en tosto la unuiĝon de la diversreligianoj per Esperanto. La deziroj estas vanaj, se ili ne eksteriĝas en realecon per agoj. Hodiaŭ mi proponas al vi ekrealiĝon de tiu deziro.

Ŝajnas al mi, ke la unua paŝo farinda estas la reunuiĝo de la kristanaj religioj. Multaj kredoj, preĝoj, esperoj, estas komunaj al ĉiuj kristanoj. Nur malmultaj punktoj estis, en estinteco jam malproksimega, kaŭzoj de malunuiĝo inter ili.

Ĉu vi ne pensas, ke nun alvenis tempo, kiam oni povas paceme, unuiĝeme kaj frate, kun animo tute senigita de la tiamaj pasioj, ekzameni tiujn malnovajn malkonsentojn? Ĉu ne io mirinda, bedaŭrinda, malaperinda, ke disĉiploj de tiu, kiu ordonis: “Amu vin reciproke”, daŭrigas sin reciproke malami pro malpacoj alvenintaj antaŭ kelkaj jarcentoj!...

Kial do ni pli longe restus malunuigitaj, ĉiuj aparte laborantaj, rifuzante koni kaj helpadi la laborojn de la aliaj?».

Sekve, Sac. Peltier formulis pli precize siajn ideojn:

«Mi hodiaŭ, kun sincereco plej vera, kun koro esper- kaj amoplena, faras unuan paŝon por iri renkonten al vi, proponi interparoladon amikan pri niaj sanktaj priokupoj. Vi amike min akceptos, ĉu ne? Kaj nia unuiĝo estos ja la plej glora kaj fruktodona de Esperanto!

Unue devos estiĝi unuiĝo de Esperantaj pastroj kristanaj, por kune studadi la demandon kaj difini la rimedojn uzendajn por atingi la celon. Mi esperas, ke la pastroj el ĉiuj kristanaj religioj respondos mian alvokon, sendante al mi sian nomon kaj aliĝon al la ideo de unuiĝo».

«Eĉ se ni estos nur deko, nur trio..., mi promesas, ke mi de nun neniam forlasos tiun grandan celon. Kiam la unuiĝemaj pastroj sin konas reciproke, per publikigo en EK de la aniĝantaro, ni pensos pri dua paŝo farota. Mi atendas vin, fratoj... Emile Peltier, direktoro de EK.

P.S. Mi esperas, ke la gazetoj esperantistaj bone volos presigi tiun avizeton: «Pastroj el ĉiuj religioj estas petataj legi la n-on 24-an de Espero Katolika».

Venis efektive reagoj al tiu «Publika letero». En la marta numero aperis la unuaj leteroj, kiuj formis mozaikon kun riĉkoloraj pecetoj kaj ankaŭ kontraŭstaraj opinioj.

Interalie, Sac. Requin el Francio deklaris: «Certe mi deziras fratiĝi kun pastroj diverskristanaj, sed atente leginte la publikan leteron al pastroj, mi ne perfekte komprenis la efektojn de tiu frateco. Kiun celon vi esperas atingi? Ĉu nur amikan interparoladon? Tio estas facila. Sed, ĉu vi povas ebenigi malpacojn en dogmaro? Mi ne esperas...».

D-ro Vallienne el Parizo timis malsukceson de la iniciato, kaj opiniis ke Peltier volas «varbi sub la speciala standardo la ĝeneralecon de la kristanaro». Laŭ D-ro Vallienne, katolikismo «estas nur ero en la aro kristana, kaj ĉiuj, kiuj ne konsentas pri la formulaĵo katolika, kiuj kontraŭe akceptas formulajon ne konsentitan de la katolikestro, devige restos, eble kun bedaŭro, sed tamen restos ekster nia tendaro».

Ankaŭ reagis detale John Cyprian Rust, pastro de la ŝtatangla eklezio, kiu persone ĉeestis la kongreson en Boulogne kaj mem aŭdis la toston de Peltier. En la unua parto de sia reaga letero li konsentis kun la iniciato; sed en la dua parto li esprimis timon. «Kiel? Frateco kun herezuloj, dum ili restas obstinaj en sia herezo!». Pastro Rust opiniis, ke eble la romkatolikaj aŭtoritatuloj eĉ povus konstati: «...se tiu ĉi lingvo (Esperanto) estas pero de tia malbona frateco, oni devos malpermesi al katolikoj lerni ĝin». Laŭ li, la protestantoj povus diri: «Jen tiu ĉi nomita helplingvo. Ĝi ne helpas simple la internacian komunikadon, sed la ruzojn de tiuj kiuj deziras denove submeti nin al la jugo de la Roma tiraneco».

En marto 1905 montriĝis, el la respondoj de Peltier, kion li fakte deziris realigi, sed ankaŭ kiom malfacila aŭ eĉ neebla estis la atingo de la celo.

«Mia celo - li diris - atingota kredeble nur post longa tempo, estas la reunuiĝo de la diversaj kristanaj eklezioj. Mi tre bone scias, ke grandaj estas la baroj al tiu celo; ankaŭ mi komprenas ke la malfortaj klopodoj de kelkaj ne ŝanĝos la religiajn aferojn de la mondo en la daŭro de kelkaj jaroj. Sed la celo estas bonega kaj ŝatinda; se la entrepreno ne estas ĥimero, kial ne komenci la laboron? La unuaj apostoloj de ideo ia estas ĉiam malmultaj kaj malfortaj; ili preskaŭ neniam venkas mem. Sed aliaj venas post ili, daŭrigas la laboron, kaj post multegaj jaroj - eĉ post jarcentoj - la semaro kreskadas kaj venas ĝojiga rikolto... Tiel fariĝis pri Esperantismo, pri pacifismo; tiel okazis pri la unua semado de Kristo kaj de liaj apostoloj. Ni do devas ĉiam rigardadi la sanktan celon, ne kun la espero, ke ni mem ĝin atingos, sed por fortikigi niajn korojn kaj pli bone distingi la rimedojn uzindajn».

Al Pastro Rust, Peltier respondis jenon:

«Certe estas kelkaj tiel en nia eklezio, kiel en via, kiuj ne komprenos, ke diversreligianoj fratiĝu. Certe kelkaj kulpigos Esperanton pri tio, kion ili nomas malbonan malŝatindan entreprenon... Sed, ĉu Esperanto estas amuzilo? Ĉu gi estas uzebla nur por interŝanĝo de poŝtkartoj? Aŭ ĉu Esperanto estas utiligebla kiel progresilo por la homaro? Al tiuj, kiuj kulpigas Esperanton, ni simple respondas: Esperanto estas neŭtrala lingvo, nenies propraĵo. Katolikoj, protestantoj, framasonoj, socialistoj povas ĝin uzi kiel propagandilon de siaj ideoj. Oni ne pli devas kulpigi Esperanton pro la ideoj disvastigitaj per ĝi, ol oni kulpigas la elpensinton de la presarto pro sama kaŭzo...

La unua paŝo estas, laŭ mia opinio, fondi unuiĝon por esperantistaj pastroj, kaj samtempe... Societon de Studoj por la unuiĝo de la kristanaro. Mi sendis alvokon al la pastroj, sed mi tre ŝatus, ke la laikoj ankaŭ partoprenu en la studoj. Oni unue difinu kelkajn punktojn pridiskutotajn. Rondiranta manuskripto tre taŭgus por komuniki al la diskutado, kaj oni eĉ povus publikigi la studaĵojn.»

En la numero de februaro 1906 Peltier puklikigis la nomojn de dekunu personoj, kiuj subtenis lian iniciaton fondi ekumenan unuiĝon: inter tiuj estis Pastro Dombrowski.

Oni atentigis, pri tio, ke se la ideo de ekumenismo hodiaŭ estas tre aktuala, tio tute ne estis tiel en 1906: tamen, Peltier asertis kuraĝe, ke Esperanto ne estu ponto nur inter nacioj kaj popoloj, sed ankaŭ inter kristanoj. Objektive oni ankaŭ konstatis, ke ne estas teologie ĝusta tio, kion Peltier skribis en sia «Publika letero» rilate la diferencojn kaj malfacilaĵojn inter katolikoj kaj aliaj kristanoj («nur malmultaj punktoj estis, en estinteco jam malproksimega, kaŭzoj de malunuiĝo inter ili»). Ankaŭ la uzita esprimo «malkonsentoj» ne ekzakte precizigis la teologiajn diferencojn inter la katolikoj kaj la «aliaj»: kiom grandaj estas ankoraŭ nun tiuj diferencoj pruvis la dua Vatikana Koncilio. Malgraŭ tio, kun ĝojo oni devas konstati la simplan realecon de la konkreta, lojala kaj daŭra kunlaboro de IKUE kaj KELI.

 

Ĉapitro 2

La unua Papa Beno

La jaro 1906 fariĝis ankaŭ la jaro de la unua Papa Beno por la celoj de la katolika Esperanto-movado.

La franca katolika pioniro Louis de Beaufront (kiu ankaŭ verkis la unuan katolikan preĝareton) skribis leteron al la direktoro de EK, petante «rapide sendi kolekton de EK al Monsinjoro prof. Luigi Giambene de Vatikano», prelato kaj sekretario de la Roma Esperantista Grupo «Imperiosa Civitas», kiu prezentis la kolekton de EK al la Papo Pio la Deka en privata aŭdienco, la 2-an de junio. Poste Mons. Giambene raportis, ke la Papo tre afable ricevis lin, akceptis la EK-kolekton, kaj legis laŭte poemon de Dombrowski, el la unua numero de EK, dirante ĉe ĉiu verso: «Mi komprenas». Rilate peton pri Papa Beno, Pio la Deka diris: «Mi ne skribas nun, sed mi sendos al vi skribaĵon pri tio».

La dua Universala Esperanto-Kongreso intertempe proksimigis, ĝi malfermiĝus la 28-an de aŭgusto 1906 kaj okazus en Ĝenevo (Svislando). Granda estis la intima ligiteco, kiu ekzistis en tiu periodo inter la katolika Esperantista vivo kaj tiu de la ĝenerala Esperanto-movado. Ankaŭ en Ĝenevo, la katolikaj Esperantistoj deziris kongresi «kun la aliaj». Tial papa aprobo de la celoj de la internacia katolika movado estus egale grava por la ĝenerala movado kaj por la sukceso de la Dua Universala Kongreso en Ĝenevo.

Precize la 28-an de aŭgusto 1906, je la malfermo de la Universala Kongreso, Peltier ricevis de Vatikano kopion de itallingva letero, kies originalo estis adresita al Mons. Giambene, kaj kiu tekstis jene: «Mi ricevis la honoran komision sciigi al vi, ke la Sankta Patro favoranime kaj kun speciala plaĉo bonvolis akcepti la aperintajn numerojn de la revuo “Espero Katolika”, kiun vi humile prezentis al Li je la nomo de Pastro Emile Peltier. Bonvolu, tre respektinda Monsinjora Moŝto, konigi al la nomita pastro la papan plaĉon kiun Lia Sankta Moŝto donis al li kaj al la redaktoroj de la revuo». La vatikanan leteron subskribis Mons. Giovanni Bressan.

La Dua Universala Kongreso

Estis la unua fojo, ke la katolika esperanto-movado, en la persono de Peltier, ricevis papan benon.

Rapide la novaĵo disvastiĝis inter la kongresanoj de «la Dua», kaj la direktoro de EK ricevis multajn gratulojn de ĉiaj samideanoj, katolikaj ka nekatolikaj. Franca traduko de la vatikana letero estis sendita al ĉiuj gazetoj en Ĝenevo, kaj ĉiuj publikigis ĝin.

«Dum la sekvantaj tagoj, multaj Esperantistoj esprimis la deziron, ke la vatikana letero estu legata dum la ĝenerala kunsido de la Kongreso, tial ke ĝi alportos al Esperanto grandan kaj ŝatindan helpon. Laŭ tiu deziro, la prezidanto komunikis la leteron al la kongresanoj, la vendredon, en kunsido matena. «Niaj amikoj, la katolikoj - diris la prezidanto - ricevis de la Papo altan aprobon, kiun ni komunikas al la kongreso».

La legado de la letero estis salutata per unuanima kaj longdaŭra aplaŭdo de la kongresanoj. Karlo Bourlet, kvankam liberpensulo, deklaris, ke «tiu fakto estas tre grava por la progresado de Esperanto, kaj li ĝin tre plezure aplaŭdas. Li esprimis la deziron, ke la anoj de aliaj religioj aŭ filozofioj same klopodu por ricevi similan aprobon de la estroj, por montri, ke Esperanto estas vere neŭtrala lingvo, kiu povas kaj devas utili al partioj kaj ideoj».

La 31-an de aŭgusto la katolikaj Esperantistoj, kiuj ĉeestis la Ĝenevan Kongreson, sendis dankleteron al Pio la Deka kaj telegramon al la Episkopo de Tours, kiu kiel unua donis episkopan aprobon al EK.

La 2-an de septembro de tiu sama jaro 1906, Peltier faris - por la unua fojo en la mondo - predikon en Esperanto, dum S. Meso en la preĝejo Sankta Francisko de Ĝenevo, ricevinte por tio permeson de la ĝenerala Vikario de tiu urbo.

Krizo alproksimiĝas

Peltier denove malsaniĝis, kvankam lia spirito estis nerompita, kaj malfacilaĵoj revenis rilate la regulan eldonon de EK. En 1906 li publikigis pri tio klarigon:

«Pro malsano de la direktoro tiu numero aperis ankoraŭ malfrue kaj enhavas nenion pri la nuna religia batalado en Franclando. La decembra numero espereble kontentigos niajn legantojn».

En decembro 1906 Peltier donis pli intiman deklaron, kiu estis vere kortuŝa, kvazaŭ «de persono al persono», aŭ en aliaj vortoj, direktita al la koro de la EK-leganto, oni eĉ povus diri al ĉiuj katolikaj esperantistoj.

Sub la titolo «Kelkaj klarigoj», Peltier konfesis:

«La legantaro de EK konstatis de kelkaj monatoj malfruon en la apero de la revuo kaj plendis al la direktoro; aliaj ne plendis skribe, sed kredeble plendis enkore... Klarigoj estas do necesaj.

Mi ofte diris en EK, ke mi devas zorgi pri ĝi ekster miaj profesiaj devoj. Mi ne estas escepto; preskaŭ ĉiuj batalantoj de Esperanto sammaniere agas. Sed tiuj, kiuj konas min, kiuj vidas min ĉe kongresoj, scias ke mi ne estas korpa fortulo! Okazis do, ke la laboro ĉiam pligrandiĝis de tri jaroj, kaj ke samtempe miaj korpaj fortoj ne pligrandiĝis... eĉ kontraŭe etiĝis!

Depost la lasta kongreso mi estis ĉiam malbone fartanta. De la komenco de decembro, mi estis tute malsana. Mi iom resaniĝis fine de decembro, kaj tial povis fini la verkadon de EK-novembro. Poste mi denove remalsaniĝis kaj estas ankoraŭ malforta. Ŝajnas do, ke tiu stato ne povos daŭri tre longe: aŭ mi devos min dediĉi plene al «Espero Katolika» kaj al la disvastigo de Esperanto inter katolikoj - kaj tio estas mia plej ega deziro - aŭ devos tute forlasi EK kaj Esperanton por plenumi miajn profesiajn devojn».

Sekve Peltier demandis al la EK-legantoj:

«Kion do mi faros? Mi ne scias. Tio dependas de vi, karaj legantoj. Se mi povos vivi sole per “Espero Katolika”, se mi povos forlasi la oficon de profesoro, mi elektos la unuan vojon. Por tio estas necese, ke ni duobligu la abonantaron kaj mi liveras al vi rimedon, sur la flava folieto enmetita en tiu ĉi numero de EK.

Se mi ne povos vivi per EK, pro la nesufiĉa nombro de abonantoj, tiam mi devos forlasi EK, kaj tio estos por mi fortega ĉagreno, kaj kruela frapo al mia koro».

La rezulto de la «flava folieto» - la varbilo por novaj abonantoj por EK - estis bedaŭrinde malgranda, ĉar ne pli ol ĉirkaŭ 100 novaj abonantoj por EK sin anoncis, kaj do ne solviĝis la financaj problemoj de la fondinto de EK.

Malgraŭ tiu seniluziiga fakto, Peltier proponis en januaro 1907 novajn iniciatojn:

«La direktoro de EK iom post iom resaniĝas. Li esperas aperigi DU numerojn monate por ke la revuo estu ĝustatempa. Baldaŭ reaperos la ordinaraj rubrikoj».

La moralaj kaj spiritaj fortoj - domaĝe ne la korpaj - estis simpe enormaj, kaj estis nur tiuj fortoj, ĉerpitaj el plej profunda fido en Dio, kiuj subtenis la senmezure admirindan eltenon kaj kuraĝon de Peltier.

Progresado aŭ morto

Sacerdoto Peltier, tamen, ne fermis la okulojn antaŭ la kriza situacio de sia sanstato. En marto 1907 li kvazaŭ filozofie prirezonis sian sorton, siajn realajn ŝancojn pri resaniĝo, en neforgesebla artikolo: «Progresado aŭ morto»:

«Sidante en mia ĝardeno, en salika kajuto, dum tute kontraŭvola ripozo por aerkuracado, mi longe pripensis tiun aferon. Mi preĝis por ricevi lumon de Dio. Mi demandis min multfoje, ĉu mi haltos sur la vojo, aŭ ĉu mi antaŭen iros?

Ĉu por «Espero Katolika» estos morto aŭ progresado? Ĉu mi kiel komercisto pesos la materiajn profitojn kaj malprofitojn? Ĉu la direktado de EK estas komerca afero aŭ apostolado?

Certe mi jam konsideris ĝin kiel apostoladon. La homaj motivoj devas do cedi al la supernaturaj motivoj. Mi tamen, tion mi konfesas, ankoraŭ ŝanceliĝis. Mi tiam malfermis la Evangelion kaj legis: «Kiam Mi sendis vin sen sako, sen monujo, sen ŝuoj, ĉu io mankis al vi? Kaj ili respondis: nenio mankis al ni... (Luko 22,35). Kaj sur alia paĝo: «Diris (Jesuo) al Simono: konduku plenmaren kaj disĵetu viajn retojn por fiŝkapti». Kaj respondante Simono diris al Li: “Majstro, la tutan nokton laborintaj ni nenion kaptis. Tamen pro parolo via mi disĵetos la retojn”. Kaj farinte tion ili kaptis multnombron grandegan da fiŝoj...» (Luko 5,5). Fine mi legis: «Se vi havus fidon kiel grajnon de sinapo, vi dirus al tiu monto: transiru de tie ĉi tien, kaj ĝi transirus: kaj nenio estus al vi neebla» (Mateo 17,19).

Per la graco de Dio troviĝas en mia koro tiom da fido kiom necesa por transporti montojn, sed fido por ke mi ne ŝanceliĝu decidi: “Espero Katolika” ne mortos. Mi ne haltos sur la vojo. Mi ne rezonos kiel komercisto, sed kiel apostolo de Jesuo Kristo. Mi forlasos la profesoradon, kaj Dio zorgos pri la necesaĵoj de mia vivo; kaj nenio mankos al mi. Pro la parolo de Kristo, mi ankaŭ disĵetos mian reton kaj ĝoje, kaj senlace, kaj prospere...».

En ekstrema «krio» por helpo kvazaŭ li antaŭsentis ke la findecido pri homa sorto kaj vivo kuŝas en la manoj de Dio, en aprilo 1907 Peltier petegis emocie la legantojn de EK:

«La laboro antaŭ ni estas grandega: sed la divido de la laboro inter multaj igas ĝin facile farebla. Ĉiu do elektu parton de la tasko, laŭ siaj ecoj. Ne lasu min penadi sola en la redakcio, en la propagando, en la ĉiam plia perfektigo de “Espero Katolika”. Ĉiu el vi fosu sulkon, ĵetu semon, kaj baldaŭ la kampo estos kovrita de admirinda rikolto!».

La krizo de la sanstato de E. Peltier tamen rapide akriĝis. Kvankam li en kelkaj artikoloj en EK ankoraŭ eĉ preparis la programon por specialaj kunvenoj de katolikaj esperantistoj dum la tria Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en aŭgusto 1907 en Kembriĝo (Cambridge) en Anglio, Peltier devis anonci en julio 1907:

«La nuna stato de mia sano ne permesas al mi ĉeesti la trian kongreson. La katolikaj esperantistoj estas petataj turni sin tutkonfide al Richardson, sekretario de la katolika komitato, pri informoj kaj ĉiuj aferoj koncerne la katolikajn kunvenojn».

En la sama numero de EK, li eĉ ankoraŭ proponis «Projekton de frataro de katolikaj pastroj», kun la celo: «Unuigi la katolikajn pastrojn diversnaciajn por faciligi inter ili per Esperanto rilatojn pri pastraj sciencoj kaj ĉiuspecaj religiaj aferoj». Plue li publikigis projekton de societo: «La abelo Esperantista», amika unuiĝo de katolikaj komercistoj kaj industriistoj el diversaj nacioj.

Evidente, Peltier antaŭsentis, ke la tagoj de sia tera vivo jam rapide trakuris la sablohorloĝon, kiu mezuris la tempon, kiun Dio ankoraŭ fiksis por la apostolo de la katolika Esperantismo. Senripoze li anoncis novajn iniciatojn en EK, ekzemple en oktobro 1907:

«Ni fondis ĉe ni Esperantistan Presejon, la “Presejon S. Martino”, por presi EK kaj eldoni katolikan libraron. Tiu fondo estis jam de longe dezirata de multaj el miaj amikoj, kaj tre neĉesa por nia agado.

Aldone mi faris grandan donacon por realigi tiun longe deziratan fondon. Ni esperas, ke niaj amikoj pli kaj pli helpos nin per sia simpatio, per sia efektiva helpo, per multigado de la abonoj, aĉeto de la libroj eldonitaj de ni».

Intertempe estis okazinta la tria Universala Esperanto-Kongreso en Kembriĝo; dum ĝi, en Diservo en la preĝejo de Nia Sinjorino kaj de la Anglaj Martiroj, la 11-an de aŭgusto Sac. A. Richardson predikis esperantlingve kaj voĉlegis telegramon el Romo, en kiu Mons. Giambene anoncis la permeson, doni en la nomo de la Papo la papan benon, kondiĉe ke la Episkopo de la Kembriĝa diocezo donu plenan permeson; ĉi tiu, tre favora al Esperanto, volonte donis sian konsenton. La katolikaj francaj ĵurnaloj «La Croix», «Le Peuple» kaj «L’Univers» publikigis la telegramon, pri kiu Peltier raportis en oktobro 1907:

«Ni bedaŭras ke ni ne havas la plenan tekston de la papa reskripto, sed ni scias, kaj plezure faras la rimarkon, ke por la unua fojo la vortoj “tria kongreso Esperanto” troviĝis en oficiala dokumento Roma. La Sankta Patro benis la esperantistajn katolikojn, kunvenintajn ĉe Esperanto-kongreso».

La fino alproksimiĝas

En septembro 1907 Peltier pilgrimis al Lourdes, de kie li revenis - tiel li opiniis - «korpe pli forta kaj sana»; li eĉ promesis al la Sankta Virgulino, «kiel ateston pro mia resaniĝo», la publikigon de kelkaj miraklaj faktoj okazintaj en Lourdes. En junio 1908 li pilgrimis por la dua fojo, kaj en julio samjare li fiere anoncis la aperon de la promesita libreto, titolita «La lando de mirakloj».

Tamen, la pliboniĝo de lia sanstato montriĝis nekonstanta. Ekde aŭgusto 1908 EK ne aperis, pro nova sankrizo de la direktoro; ĝi reaperis nur komence de 1909 (duobla numero januaro-februaro), kun jena deklaro:

«Skribinte tiun artikolon, mi malobeas la ordonojn de mia kuracisto pri plena ripozo. Tial, mi faros ĝin tre mallonga. Kiel papilio, post ŝajna morto, eliras pli brilanta el sia malliberejo, tiel EK post ŝajna morto, eliras el la gravega krizo, pli viva, pli forta, tute reorganizita.

Komitato direktanta kaj tre lerta ĉefredaktoro, al kiu vi povas plene konfidi, prenis sur sin la tutan laboron. Mi estas certa, ke neniu el niaj karaj abonantoj forlasos la revuon, en momento kiam ĝi bezonas plej energian helpon. Ĉiuj restos fidelaj al EK...

Memoru ke propagando estas vana, se ni ne estos utilaj. Mi esperas, karaj legantoj, ke tiu ĉi alvoko estos aŭdita».

Parolante pri «Komitato direktanta» por EK, Peltier fakte sciigis, ke lia sanstato estas tiom kritika, ke en plena interkonsento kun li mem, komitato por certigi pluan eldonon kaj prizorgon de EK ankaŭ post lia (eble proksima) morto, formiĝis, kun la membroj: Sac. Austin Richardson (direkcio), kiu transportis la administracion kaj redakcion de EK al Parizo, Claudius Colas (ĉefredaktoro) kaj Mons. Dombrovski (ĉefa kunlaboranto).

En multpaĝa artikolo en la sama numero de EK, la «komitato direktanta» konigis siajn redakciajn planojn, post enkondukaj vortoj de profunda kaj sincera malĝojo «de la esperantistaro, pri la foresto de nia kara amiko kaj majstro (Peltier), al kiu kruela malsano malpermesis pli longan laboron».

La nova komitato emfaze deklaris, ke Sac. Peltier «havis la meriton esti el la unuaj, kiuj komprenis la gravecon de Esperanto por la bono de la homaro kaj de la religio. La mondo katolika komprenos, en la estonteco, lian grandan meriton, kaj lin konsideros kiel apostolon».

La morto de Emile Peltier

La neeviteblo okazis en februaro 1909.

Lastan fojon, komence de tiu jaro, la fondinto de EK pilgrimis al Lourdes, petante al Maria: «... aŭ resanigi lin aŭ doni al li la gracon morti ĉe la sanktejo...» (citaĵo el artikolo de Josee Guivy en EK de marto 1909).

Estis tiu lasta graco kiu estis donita al li. Sacerdoto Emile Peltier efektive mortis en Lourdes, la 16-an de februaro 1909.

En artikolo, en nigra kadro, de marto 1909, estis anoncita per kortuŝaj vortoj la morto de la fondinto-direktoro de «Espero Katolika»:

«Espero Katolika funebras. Ĝia fondinto, nia plej kara amiko abato E. Peltier mortis. Tiu morto, superflue estas diri, naskas en ni profundan doloron. Abato E. Peltier estis vera apostolo; lia vivo estis admirinda ekzemplo de laborado senĉesa, de konstanta sindonado. Unu el la unuaj li komprenis la utilecon de Esperanto por la sankta Eklezio; li projektis unuigi ĉiujn kristanojn en unu ŝafaro, sub la konduko de tiu, kiu estas laŭ nia katolika kredo, la unika Paŝtisto. El tiu bela penso naskiĝis Espero Katolika».

Kaj Claudius Colas, la ĉefradaktoro de EK, skribis:

«El tia vivo post tia morto ni devas tiri tri konkludojn. La revo de abato E. Peltier ne estas ankoraŭ efektivigita. Li montris al ni, aŭ pli vere, li malfermis al ni “la vojon en kiun rekte, kuraĝe kaj neflankiĝante” ni devas iradi. Lia verko devas postvivadi. Espero Katolika, lia kara revuo, estis, ĝis tiu lasta momento, lia plej kara, plej konstanta priokupado. Li enmetis en niajn manojn sian amatan infanon. El la ĉielo, kie ni ne dubas, lia bela animo purigita de longa suferado ripozas apud Dio, li preĝos por ni.

Pace ripozu, sankta amiko! Vian ekzemplon sekvante, ni daŭrigos ĝis plena triumfo la noblan laboron, kiun por Dio kaj por la homaro vi kurage entreprenis».

La tombo de E. Peltier en Lourdes

Pri tiu tombo P. Louis Bourdon en EK de aprilo-majo 1983 publikigis artikolon, atentigante, ke ĝi estas en ne inda stato: nur restas kelkaj ŝtonpecoj

Sekve de tuj lanĉita monkolekto, estis eble starigi tre longedaŭran ŝtonon, kun la indiko sur steleo: «Pastro Emile Peltier, 1870-1909, fondinto de Espero Katolika, ekumena Esperanto-revuo».

 

Ĉapitro 3

La fondo de IKUE

Ekzistis siatempe - kaj ankoraŭ nuntempe - iom da konfuzo rilate la ekzaktan jaron de fondo de IKUE.

Mi opinias, ke la ekzakta jaro de la fondo de IKUE estas 1910, kiel i. a. montriĝas el artikolo de f-ino Truus Durenkamp (tiama ĝenerala sekretariino de IKUE) en EK de aprilo 1960.

Ŝi klarigis ke, dum la Barcelona kongreso en septembro 1909, la ĉeestintaj katolikaj kongresanoj en unu el siaj apartaj kunvenoj, «pro la kreskado de la Esperanto-movado inter la katolikoj esprimis la deziron... ke okazu ĉiu-jare speciala kongreso de katolikoj... Ankaŭ oni decidis la starigon de katolika Unuiĝo Esperantista kaj kompilis provizoran regularon, ĉio laŭ proponoj de patro A. Dombrovski el Kovno (Rusujo), kiu pro la por tiu tempo grandega distanco ne povis ĉeesti. Abato Austin Richardson el Bruselo estis elektita provizora prezidanto. Oni ankaŭ proponis, ke en ĉiu lando estu starigota nacia societo kiel sekcio de K.U.E. La provizora regularo aperis en EK de novembro 1909, kun peto ensendi eventualajn rimarkojn kaj kritikojn. Ĉar la afero estu definitive aranĝata dum la unua internacia kongreso de katolikaj esperantistoj en 1910 en Parizo».

En sia artikolo Truus Durenkamp plue konstatis:

«Post tiuj preparoj, nia Unuiĝo estis oficiale fondata en Parizo la unuan de aprilo 1910, kaj abato Richardson estis la unua prezidanto. Dum la preparoj, oni do parolis pri KUE, sed la definitiva regularo portis kiel subskribon la oficialan nomon: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)».

Cetere, jam de pluraj jardekoj en la oficialaj publikaĵoj de IKUE (inkluzive de la plej lasta statuto) estas indikita 1910 kiel jaro de fondo de la Unuiĝo.

 

Ĉapitro 4

Dua franca periodo

Kiel ni jam menciis, en januaro 1909 Peltier konfidis la pluan eldonon kaj prizorgon de EK al «Komitato direktanta», sub la gvidado de Austin Richardson.

Tiu komitato entuziasme komencis sian taskon, zorgoplene kaj konscience, sed bedaŭrinde novaj malfacilaĵoj baldaŭ ekestis, i. a. pro la malbona sanstato de Richardson, ne nur direktoro de EK, sed ankaŭ prezidanto de IKUE, kiu en aprilo 1910 sendis abdikan leteron al pastro C. Duvaux, la ĝenerala sekretario de IKUE.

En sia respondo, Duvaux skribis: «... kun la graco de Dio, kun bonvolo de la tuta katolika esperantistaro, ni celos pligrandigi Esperon Katolikan kaj ĉiamaniere efektivigi la devizon de nia unuiĝo: katolikismo per Esperanto!». A. Duvaux opiniis necese, reorganizi la redaktoradon de EK. Li petis la kunlaboron de profesoro Gautherot, dum Claudius Colas restis ĉefredaktoro ĝis 1911. Tiam formiĝis tripersona redaktoraro, konsistanta el Duvaux, prof. Gustave Gautherot kaj d-ro Noël. Cetere en EK de novembro 1910 ni renkontas por la unua fojo la nomon «Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista» (IKUE) anstataŭ tiun de KUE.

La proprieto de «Espero Katolika»

Punkto de konfuzo estis, dum multaj jaroj, la demando pri la proprieto de EK.

Post la morto de Peltier, EK apartenis al lia patrino, kvankam ĝi funkciis kiel oficiala organo de IKUE.

En aprilo 1911, pastro Duvaux anoncis, ke la «Pariza komitato» nun ankaŭ formale aĉetis EK, formante por tio «Akcia Societo»-n. Membroj de la AS povis esti «ĉiuj kiuj aĉetus akcion por 25 fr. fr.». La Pariza komitato aĉetis akciojn por ke EK «estu la propraĵo de ĉiuj», kaj por ke ĝi estu direktota laŭ la volo de la akciuloj.

En oktobro 1911 denove aperis grava komuniko sub «Oficialaj Sciigoj»: Wouter Lutkis «pro studoj» (preparado de sacerdotiĝo) abdikis kiel vicprezidanto de IKUE, kaj ankaŭ pastro Duvaux retiriĝis, «pro siaj multaj oficaj okupaĵoj», kiel ĝenerala sekretario.

La Dua Kongreso de IKUE (Hago, Nederlando) en 1911 elektis monsinjoron d-ron Alex Giesswein el Budapeŝto (Hungario) kiel vicprezidanton, kaj en la funkcio de pastro Duvaux estis nomita s-ro Frans J. C. U. Knaapen el Tilburgo (Nederlando).

En novembro 1911 aliaj ŝanĝoj estis konigitaj:

«Por helpi nian karan IKUE, kaj malhelpi iun ajn momentan halton en la regula eldono de la oficiala revuo, ni, pastro Richardson kaj d-ro Smulders, decidis aĉeti “Espero katolika”-n de la nuna posedanto, por kaj je la nomo de IKUE, celante kiel eble plej baldaŭ starigi internacian societon, konsistantan el membroj de IKUE, kaj tiam transdoni la posedaĵon de EK al tiu societo».

D-ro J. N. J. Smulders, jam redaktoro, subskribis la komunikon, menciante la aldonon: «La posedantoj de EK».

Nova evoluo

En EK januaro 1912, la redaktoro Smulders anoncis, ke la Haga kongreso «...decidis akcepti ĝin (EK) kiel oficialan organon de IKUE, kaj starigi akcian societon por aĉeti ĝin de la ĝisnuna posedanto, por ke ĝi fariĝu komuna kolektiva organo».

En artikolo en majo 1912 montriĝis, ke tiu «ĝisnuna posedanto» estis pastro Duvaux; la oficiala transdono okazis al la antaŭmenciita «internacia societo», kiu estis starigata laŭ la nederlanda leĝo la 1-an de majo 1912, kaj ricevis la nomon: «Anonima Akcia Societo» kun la aldono «Internacia Eldona Societo Espero Katolika».

 

Ĉapitro 5

Unua nederlanda periodo

Pro diversaj motivoj, oni decidis provizore daŭrigi la eldonadon de EK en Tours (Francio). Tamen, komence de 1912 aperis komuniko kiu tekstis: «La sperto montris, ke malutilas al la intereso de EK la granda distanco inter la redaktejo kaj la administrejo. Praktikaj motivoj do instigis nin, direktoron kaj redaktoron, transloki la administrejon kaj presejon en Nederlandon».

En EK de marto 1912 sac. Decoene, misiisto en Kanado, komunikis, ke kardinalo Van Rossum skribis laŭvorte al li (franclingve): «La Esperanto de d-ro Zamenhof estos tre profitiga al la Eklezio».

Modela organizo

En novembro 1912, la ĝenerala sekretario Knaapen priparolis la gravan temon, kiel diverslandaj samideanoj «povus aliĝi al IKUE»:

«Oni permesu al mi eldiri tie ĉi, ke laŭ mia opinio la maniero, je kiu niaj nederlandaj samreligianoj aranĝas sian organizon, estas modela. Konforme al la Regularo de IKUE, verkita kaj aprobita dum «Nia Unua» en Parizo, kies art. 3-a ordonas: «...starigi naciajn kaj regionajn katolikajn esperantistajn ligojn en diversaj landoj» , la nederlandaj samcelanoj sub la nomo «Nederlanda Katoliko» starigis katolikan ligon esperantistan, episkope aprobitan. Personoj, kiuj ne estas anoj de iu loka unuiĝo katolik-esperantista, sed apogas la ligon per laŭstatuta kontribucio, estas favorantoj».

La funkcianta IKUE-estraro entute estis tre aktiva en la instigo de plua fortigo de IKUE, internacie sed ne malpli nacie, i. a. proponante al ĉiuj landaj aktivuloj modelojn laŭ kiuj ili aranĝu la katolikajn esperantistajn organizaĵojn en siaj respektivaj landoj.

En decembro 1912 Frans Sleijfers, la administranto de la «Internacia Eldona Societo Espero Katolika», sciigis al la abonantoj de EK: «Dum la jaro 1912 granda nombro da fervoraj amikoj de EK multe laboris por nia kara revuo. Kore, korege, je la nomo ankaŭ de la direktoro-redaktoro, mi dankas pro ilia multvalora, multŝatata kunhelpo. La bona Dio benu ilin miloble!».

Tamen jam kelkaj monatoj poste, en marto 1913, post ne pli ol kvin monatoj, ĝenerala sekretario Knaapen propravole abdikis sian postenon.

Morto de Austin Richardson

La 19-an de aŭgusto 1913 mortis subite, en aĝo de 70 jaroj, Austin Richardson, religia direktoro de EK kaj prezidanto de IKUE.

El la multaj artikoloj dediĉitaj al lia memoro ni citas ĉi tiun eldiron:

«Li (Richardson) estis vere la plej nobla kaj sincera esperantisma samideano, kaj pro tio li en tuta Esperantujo ĉiam kaj plene estis respektita kaj honorita. Sed pro tio ankaŭ nur la malamikoj de Esperanto, konante lian gravan influon kaj nepran fidelecon, malpli afable kontraŭstaris lin. Lia merito kiel bonega esperantisto per tio nur pligrandiĝas».

Dum la tuj posta IKUE-kongreso en Romo (la Kvara) estis elektita kiel nova prezidanto sac. J. Patrick Parker el Kilmyshall-Fers-Cowerfeld (Irlando). Sac. J. Bianchini el Fontanafredda (Italio) estiĝis la nova ĝenerala sekretario, dum f-ino Marie Larroche el Parizo estis elektita kasistino.

Dek jarojn EK

Redaktoro Smulders en speciala artikolo atentigis pri la dekjara ekzistado de EK (1903-1913), kaj petis al ĉiuj abonantoj kiel «festdonacon» memore de Peltier kaj de la aliaj pioniroj, klopodi «varbi almenaŭ unu, se eble kelkajn abonantojn». Iom fiere li konstatis: «EK aperis regule ĉiumonate dum lastaj du jaroj, io, kio ĝis tiam, neniam okazis... Antaŭe ĝi kutime eliris tute neregule, tiel neregule, ke ĉiu ajn pro tio estia malkontentega».

Responde al enketo pri la ekzistantaj naciaj kaj religiaj ligoj de katolikaj esperantistoj, venis pozitivaj reagoj: de la «Angla ligo de katolikaj esperantistoj»; de la ligo «Nederlanda Katoliko»; de la katolika grupo «Berlin» el Germanio; el Katalunlando (Hispanio); de la «Aŭstria Katolika Ligo Esperantista»; kaj el Saksio (Germanio), kies respondo estis: «En Germanio ekzistas la Bavara, la Saksa, la Okcidenta Germana ligoj kaj diversaj malgrandaj katolikaj esperantistaj societoj».

 

Ĉapitro 6

La unua mondmilito

Vere, oni povas nomi 1914 tragika jaro, ĉar en ĝi eksplodis, la 1-an de aŭgusto, la unua mondmilito, kiu daŭros ĝis la 11-a de novembro 1918. Tragedio ankaŭ por la tuta esperantista movado, kiu dum la militjaroj en kelkaj landoj nur vegetadis, sed kiu estis tute malpermesita en tiuj landoj, kiuj estis okupitaj de fremdaj armeoj.

Praktike, el EK de tiu jaro ne evidentiĝis tuj kia katastrofo minacos la mondon: eĉ EK de julio-aŭgusto 1914 ankoraŭ aspektis kiel ĉiuj aliaj numeroj.

La preparoj por la Kvina IKUE-Kongreso, kiu devis okazi en Lourdes (Francio), evoluis ĝis la lasta momento sen malfacilaĵoj, kaj EK de julio-aŭgusto eĉ fiere menciis komunikon de la IKUE-prezidanto Patrick Parker, en kiu li «kun granda plezuro» anoncis papan benon por la Kongreso. Tamen ĉio estis preparita vane. La Kongreso ne okazis, la agadoj interrompiĝis, kaj ankaŭ EK ĉesis aperi.

 

Ĉapitro 7

Aŭstria periodo

Nur post kvinjara interrompo, en januaro-februaro 1920, EK ree aperis, provizore eldonita en Aŭstrio.

La redaktoro, la benediktana sacerdoto Ludoviko Koller, deklaris en la enkonduka redakcia artikolo: «EK, konservante fidele la Zamenhofan Esperanton, estos organo internacia kaj neŭtrala en katolika senco». Kiel direktoroj estis menciitaj: sacerdoto Francisko Meŝtan, prezidanto de la «Aŭstria Katolika Ligo Esperantista», sacerdoto Ludoviko Koller, kaj ĵurnalisto Johano Schroder (kiu, tamen, prenis sur sin la taskon de la administracio): La «direktoraro» faris urĝan alvokon al la legantoj: «…indulgo, pacienco, subteno».

En marto 1920 Smulders, en sia funkcio de direktoro-redaktoro de la menciita akcia societo «Espero Katolika» faris principan rezervon rilate la eldonrajton de la revuo:

«EK nun estas eldonita en Aŭstrio memstare, sendepende de la Akcia Societo EK. La eldono en Aŭstrio staras sur propraj piedoj. La Akcia Societo kvazaŭ pruntedonis EK al la novaj direktoroj en Aŭstrio almenaŭ dum la 1920-a».

La «Akcia Societo Espero Katolika» restis do la vera posedanto de EK, kaj tio montriĝis vivnecesa por EK, kiam, je iniciato de d-ro M. J. Metzger, dum la sesa internacia kongreso de IKUE, en 1920 en Hago (Nederlando), estis fondita «Internacio Katolika».

Metzger agis precipe en sia funkcio de reprezentanto de la «Mondpacligo Kruco Blanka», kaj priskribis la celon de «Internacio Katolika» jene: «La klopodoj por kreado de universala internacio katolika, kiuj jam antaŭ la tutmonda milito eliris de la “Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista” (IKUE), kaj dum la milito trovis organizaĵon, la “Mondpacligo Kruco Blanka”, nun atingis siajn celojn».

Laŭ Metzger, la Haga kongreso (1920) decidis, ke la nova organizaĵo «Internacio Katolika» transprenos la taskojn de ambaŭ unuiĝoj, kaj precizigis: «Al tiu celo precipe devas servi internaciaj priparoloj, kunvenoj kaj kongresoj k.t.p.; kaj internacia katolika organo “Internacio Katolika” aperos, por servi al la interŝanĝo de opinioj kaj spertoj de la tutmonda katolikaro».

La intencoj de Metzger signifis fakte la proksiman malaperon de «Espero Katolika» kaj IKUE.

Konfuzo

Memkompreneble, tuj post la Haga kongreso (kiu ricevis benon de Papo Benedikto la 14-a), en la internacia kaj Esperanto-movado ĉiuflanke eksplodis protestoj pri la planoj de Metzger, kaj en oktobro aperis en EK jena deklaro de la direktoraro:

«Por malebligi konfuzon, ni atentigas nian legantaron jam nun pri tio, ke laŭ deziro de la estraro de la “Anonima Societo Espero Katolika” - la sola materia posedanto de la internacia revuo katolika “Espero Katolika” - tiu ĉi revuo ankaŭ dum la venonta jaro 1921 estos eldonata en Wien de la nuna direktoraro kun la nuna titolo».

Dum ĝenerala kunsido de la «Akcia Societo» en Hago, la 14-an de aŭgusto 1921, tiu propono estis akceptata.

Poste, la «Akcia Societo» reprenis mem la eldonon de EK, denove sub la redaktado de Smulders.

«Internacio Katolika», malgraŭ ĉio, provis realigi siajn celojn, kaj ekeldonis propran organon sub la nomo «Katolika Mondo».

Carlo Sarandrea, per artikolo de decembro 1983 (en jubilea numero okaze de la 80-jara ekzistado de EK), koncize karakterizis jene la «aŭstrian periodon»:

«Dum la konfuza epoko, kiu sekvis la aperon de Internacio Katolika kaj de ĝia esperantlingva organo “Katolika Mondo”, ne estis facile kompreni pri du unuiĝoj (IKUE kaj IKa) inter si konkurantaj. Smulders strebis klarigi la situacion, sed post esperigaj interrilatoj estiĝis novaj kvereloj, ĝis la problemo konkrete solviĝis pro la laceco aŭ morto de la interbatalantoj kaj pro la progresiva malesperantiĝo de IKa. La lasta numero redaktita de Smulders aperis en julio 1922: koncerne la kaŭzojn de la halto, oni menciis “financajn kialojn”, sed ankaŭ aliajn gravajn problemojn, cetere facile imageblajn. Menciindas, ke en tiuj jaroj EK aperis eĉ 98-page, laŭ rekordo neniam plu atingita».

La unuaj IKUE-Konsuloj

Historie ni ne neglektu, ke en ĉi tiu periodo realiĝis nova struktura elemento en IKUE.

Por la unua fojo, ĉefestraro prenis la iniciaton, nomi proprajn (IKUE)-konsulojn, ekzemple, por Nederlando, en Alkmaar, Cuyk, Deurne, Eindhoven, Helmond, Udenhout, Venlo kaj Venray.

La samo okazis baldaŭ poste ankaŭ en aliaj landoj.

 

Ĉapitro 8

Periodo de la «Komunikoj»

Pro manko de mono «Nederlanda Katoliko», ekde la jarkunveno 1920, ĉesis eldoni presitan organon kaj anstataŭigis ĝin per mimeografitaj «Mededelingen» («Komunikoj»), sub la redaktado de P. A. Schendeler, kiuj aperis ne regule sed nur kiam la nederlanda ligo disponis pri sufiĉe da enspezoj.

Poste, P. A. Schendeler, nun en sia funkcio de ĝenerala sekretario de IKUE, deklaris: «Jam pasis kelkaj monatoj depost kiam la antaŭa numero de la “Komunikoj” aperis, kaj ne jam reviviĝis nia oficiala organo “Espero Katolika”. Ĉar tamen la IKUE-anoj nepre bezonas interligilon... la nederlandaj gesamideanoj klopodas solvi la malfacilan problemon, aperigante sian landan organon tute en esperanto, por servi samtempe al la internacia katolika Esperanto-movado».

Ekde la komenco de 1924, «Komunikoj» do aperis ekskluzive en la internacia lingvo, kaj publikigis preskaŭ nur informojn pri IKUE.

Reapero de «Espero Katolika»

Post la 9-a Kongreso de IKUE (Vieno, aŭgusto 1924), feliĉe EK denove ekaperis, nun en Parizo (Francio), sub redaktado de sacerdoto Ramboux.

Tamen Schendeler daŭrigis la eldonon de «Komunikoj», ekskluzive en Esperanto, kvazaŭ konkurence al la reaperinta EK.

Montriĝis jam tuj, post la reapero de EK, ke nek granda parto de la membroj de Nederlanda Katoliko, nek la membroj de IKUE, estis feliĉaj pri la rolo de la «Komunikoj».

Schendeler ricevis pri tiu afero multajn leterojn kaj protestojn, kaj klarigis sian propran starpunkton en «Komunikoj» de septembro 1924: «Ĉu do la “Komunikoj” de nun estos superfluaj? Ne ĝis nun. Nur kiam membroj de IKUE abonos aŭ almenaŭ facile povos aboni “Espero Katolika”-n, nur tiam la “Komunikoj” estos superfluaj».

La afero de la «Komunikoj» trovis amikecan solvon post kiam Schendeler lojale deklaris: «...Nun ke EK regule aperas, tiu kialo foriĝas, kaj tial mi kredas, ke nun estas tempo por proponi al “Nia Deka” (Romo, 1925), ke la apero de “Komunikoj” ĉesu».

 

Ĉapitro 9

Denove franca periodo

Ni denove povas paroli pri «franca periodo» ekde la nova apero de EK en septembro 1924.

Kaj tiu renaskiĝo estis benita per tria papa beno de Pio la 11-a en novembro 1924.

Bedaŭrinde, la IKUE-membroj ne sufiĉe forte subtenis finance EK; tamen, tiu konstato validas praktike ekde la naskiĝo de EK ĝis nun. Ankaŭ la «Akcia Societo EK», la financa bazo, pro ŝuldoj ne plu povis doni solvon. Ramboux prizorgis mem la financajn rimedojn, kaj kompreneble tiu situacio iumomente devis havi konsekvencojn rilate la aperon de la revuo.

De la 15-a de aprilo 1929 ĝi aperis dusemajne, sed post 1931 ĝi ree fariĝis monata revuo. Malgraŭ tio Ramboux, post la aprila numero de 1931, provizore devis ĉesi la pluan eldonadon, kaj dum ses monatoj EK ne plu aperis.

La 16-an de aŭgusto 1931, dum IKUE-kunveno en Eindhoven (Nederlando), la ĉeestantaj membroj kolektis sumon de 200 guldenoj, por elpagi la ŝuldojn de la «Akcia Societo EK».

Tiel Ramboux povis ankoraŭ eldoni la revuon en oktobro kaj novembro 1931. Tamen, tiam li atingis la finmomenton kaj li eksiĝis el sia funkcio.

 

Ĉapitro 10

Hispana periodo

En januaro 1932 EK eniris «hispanan periodon», kiam sacerdoto J. Font Giralt, la tiama prezidanto de IKUE, transprenis la eldonadon de la revuo de IKUE.

La unua numero estis, kiel jam pli ofte en la historio de EK, dumonata. Sur la unua paĝo, Font Giralt skribis interalie:

«Sendube vi, kara leganto, miris ricevante el hispana lando la unuan numeron de nia kara oficiala organo kaj, vidante la nomojn sur la koverto, via miro kreskis. Sed ni volas kredi, ke tiu ĉi miro ne estos tro granda, ĉar vi rememoras la neregulan aperadon de EK dum la pasinta jaro kaj vi konas la fakton, ke la iama glora ESPERO KATOLIKA, la plej malnova el la esperantistaj gazetoj, fariĝis kvazaŭ la Cindrulino de la Esperanto-gazetaro... Kaj tion ni ne povis plu suferi. Ni ne povis vidi sendolore la malfortan vivon de nia oficiala organo de IKUE. Ni ja bezonas fortan, regule aperantan organon, kiu alportu al nia anaro dise laboranta, la varmon koran, la enkuraĝigon, la aprobon, la konvenan direktilon».

Nova direkto kaj vivo

«Sed estas absolute necese - tiel Font Giralt - preni novan direkton kaj alporti novan vivon en la malnovan, sed ĉiam junan, ESPERO KATOLIKA-n... La nuna eldonado de EK estas nur persona entrepreno de pastro Font Giralt, se ia rilato kun la ĉefestrafo de IKUE, kiel tia».

La nova redaktoro-eldonanto emfaze substrekis, ke la «eldonado estos provizora solvo, daŭrante ĝis alia pli bona prezentiĝos por la eldonado de la sociala organo de IKUE».

Intertempe, «Nederlanda Katoliko» denove pridiskutis en jarkunveno en junio 1933 (Amsterdamo) eventualan kunigon de EK kaj la Organo de la nederlanda ligo; denove la opinioj estis tre diversaj, kaj estis instalita komisiono por pristudi la aferon pli detale, ankaŭ la demandon, ĉu la nederlanda organo estonte povus esti eldonata kiel suplemento de EK.

«Nederlanda Katoliko» garantiu 500 abonantojn, en kompenso de malaltiĝo de la nederlanda kontribuaĵo, de 3 al 2 guldenoj. La esplorkomisiono apogis tiun proponon, en 1934 ankaŭ akceptita de la estraro de «Nederlanda Katoliko».

Misteroj

La hispana eldonado de EK bone funkciis ĝis novembro 1934, kiam la aperado de la revuo subite haltis kaj Font Giralt ne plu respondis al senditaj leteroj.

Schendeler, kiel sekretario de IKUE kaj en konsento kun la Vicprezidantino f-ino Larroche, klarigis skribe al Font Giralt, ke kombinado de la funkcioj de prezidanto de IKUE kaj redaktoro de EK montriĝis neinteresa por IKUE, kaj se li (Font Giralt) ne respondus al ĉi tiu letero, plej malfrue post du semajnoj, f-ino Larroche farus la necesajn paŝojn «por sanigi la neeblan situacion».

Tiu respondo flanke de Font Giralt ne envenis ĝustatempe. Tial, en la nederlanda organo de februaro 1935 estis publikigita jena deklaro: «Nia internacia katolika monata organo EK, sub redakcio kaj direktado de pastro Font Giralt en Gerona (Hispanio), ne plu estas eldonita ekde novembro, kiam alvenis la oktobra numero. Leteroj kaj plendoj, senditaj al pastro Font Giralt, ne akiris respondon».

Konforme la decidon de f-no Larroche, Schendeler transprenis la eldonadon de EK en Eindhoven (Nederlando), kaj estis formita redaktoraro, en kiu partoprenis Schendeler, ĝenerala sekretario de IKUE kaj ankaŭ prezidanto-komisaro de la «Akcia Societo EK», d-ro Smulders kaj S-ro Elias.

Li mortis kiel martiro

Rilate sacerdoton Font Giralt nur pli malfrue montriĝis la simpla, sed samtempe drama vero: li grave malsaniĝis, kaj finfine mizere trovis sian vivfinon en 1936, viktimo de la hispana enlanda milito.

Lia lasta vivsigno estis telegramo al Schendelef de la 3-a de oktobro 1934, kiu tekstis nur: «Letero sekvas. Font Giralt». La letero neniam sekvis, ĉar Font Giralt ne plu kapablis sendi ian ajn leteron. Nur pli poste oni sciis, ke maristoj terure martirigis lin, forhakis liajn manojn kaj bruligis lian korpon, la 17-an de aŭgusto 1936, sur la vojo de Collell al Girona.

Font Giralt, prezidanto de IKUE, mortis kiel martiro por sia religio.

 

Ĉapitro 11

Dua nederlanda periodo

Ĉu neaktiva?

En la januara numero 1935 de EK Schendeler raportis pri la «nuna situacio»:

« Sendube, niaj membroj dum la lasta tempo havis la impreson, ke la IKUE-estraro estas ege neaktiva, ĉar ĝi jam dum longa tempo nenion sciigis pri nia movado.

Ne okazis kongresoj en 1933 kaj 1934, kaj nenia informo ĝis nun aperis pri la eventuala kongreso en 1935. Ne aperis jarlibro dum la lastaj jaroj kaj ankaŭ la kutimaj jarraporto kaj budĝeto pri IKUE en 1934 ne aperis en nia oficiala organo».

Schendeler proponis transporti la redaktadon kaj administracion denove al Nederlando: «Nederlanda Katoliko» ja abonis 500 ekzemplerojn, kaj granda parto de la administrado kaj enkasigo de la kotizoj jam okazis en Nederlando.

Denove: la posedrajtoj de «Espero Katolika»

Dum la jubilea kongreso, en aŭgusto 1935 en Romo, bedaŭrinde, la diskutoj estis pli ĝuste disputoj, kaj superregis veraj kvereloj pri la ĉeftemo: proponoj de la IKUE-estraro pri la posedrajtoj de EK. La ĝistiama garantio de «Nederlanda Katoliko» rilate 500 abonojn de EK, laŭ s-ro H. Damen, kostis al la nederlanda ligo ĉiujaran deficiton, kaj li opiniis ke la novaj proponoj de la IKUE-estraro «ne taŭgas». La nederlanda reprezentanto asertis, ke «la Akcia Societo EK estas... la ĉefa baro por taŭga aranĝo», kaj «IKUE jam pagis sendevige la ŝuldon de EK per la aĉeto de 13 akcioj». Laŭ Damen «...la akcioj ne plu ekzistas». La plimulto de la partoprenintoj en la disputoj voĉdone rifuzis la proponojn de la ĉefestraro de IKUE. En la tria kunsido de la Roma kongreso elektiĝis kiel nova prezidanto P. Heilker el Nederlando, post kiam la episkopo de Prago (Ĉeĥoslovakio), monsinjoro Eltschner, estis rifuzinta - pro tro da oficaj okupoj - la honoron. Kiel ĝenerala sekretario estis elektita P. Ch. van de Vijver, ankaŭ el Nederlando, post la eksiĝo de Schendeler.

Definitivan solvon de la problemoj pri la posedrajtoj de EK alportis finfine la kongreso de IKUE en Brno (Ĉeĥoslovakio) en 1936, kiu elektis novan ĉefestraron de IKUE, laŭ la novaj statutoj aprobitaj de la kongreso mem. P. Heilker estis reelektita prezidanto, kaj la nova sekretario, Aleš Berka (Ĉeĥoslovakio), ricevis la taskon «intertrakti kiel eble plej baldaŭ kun la “Akcia Societo EK” pri la transpreno de la oficiala organo EK, tiel ke, nepre je la komenco de la nova jaro, ĝi estu posedaĵo de IKUE».

La Haga kongreso de aŭgusto 1937 akceptis proponon de la ĉefestraro, enmeti en la regularon la artikolon, ke «Espero Katolika» estas «la oficiala organo de IKUE». Berka perletere komunikis la akceptitan tekston al d-ro J. N. J. Smulders, reprezentanto kaj kontrolinto de la «Akcia Societo EK».

Nova redaktoro de EK fariĝis P. M. Brouwer el Hago (Nederlando).

La 7-an de januaro 1937 la nederlanda ligo havis dolorigan perdon pro la morto de sacerdoto Lambertus Poell, religia konsilanto kaj kunfondinto de la «Internacia Katolika Informejo», instituto el netaksebla valoro por la internacia diskonigo de la katolika religio pere de Esperanto.

 

Ĉapitro 12

Himno de IKUE

En la maja numero 1937 de EK la IKUE-ĉefestraro anoncis, ke ĝi adoptis la konatan kanton «Ni volas Dion» kiel oficialan himnon; ĝi unuafoje kiel tia estis kantata dum la kongreso en Hago (aŭgusto 1937). Jen ĝia teksto:

NI VOLAS DION

Ni volas Vin, ho granda Dio!

Jen estas de la kristana ĥor’

la ĉiam redirita krio

de la fideleco al Sinjor’,

ĉar Reĝo estas Li.

Ni volas Vin, ĉar nia Patro,

ni volas Vin ĉar nia Di’.

Ni volas Vin en niaj domoj,

por ke dum ĝojo kaj dum pen’,

sur niaj karaj familianoj,

ripozu ĉiam Via ben’.

Nin ĉiam regu Kristo (ripeto)

Ni volas Vin en la lernejoj,

por ke el nia junular’,

restadu ĉiuj indaj membroj,

de la fidela Kristanar’. (ripeto)

Ni volas Vin ĉe l’ Parlamento,

por ke en ĉia landafer’,

Vi estu pli ol ia reĝo,

la vera Reĝo de la ter'. (ripeto)

Valoras mencii, ke septembre de la jaro 1913 la esperanta traduko de tiu himno estis kantita de la kongresantaj IKUE-anoj dum la ĝenerala aŭdienco ĉe Papo Pio la 10-a en la «Damasa korto» en Vatikano. «Laŭ speciala permeso konsentita al ni Esperantistoj, la Vatikana Orkestro eksonigis nian himnon “Ni volas Dion”, kaj ni, kun duoble fortaj voĉoj kantis tiun himnon fiere kaj entuziasme, meze de 3000 diverslingvaj pilgrimantoj» (EK, oktobro 1913).

Mortas pioniroj

La 19-an de februaro 1938 mortis unu el la grandaj pioniroj de IKUE, kiu havis grandegan signifon por la katolika Esperanto-movado: la litova prelato Aleksandro Dombrowski.

Same en tiu jaro mortis d-ro J. N. J. Smulders, pri kiu la IKUE-prezidanto Heilker skribis: «La mortinto unualoke estis la entuziasma pioniro de Esperanto inter la katolikoj, la senlaca redaktoro de “Nederlanda Katoliko”, la furioza polemikanto kun tiuj, kiuj kuraĝis ataki aŭ moki nian mondlingvon».

 

Ĉapitro 13

La dua mondmilito

En oktobro-novembro 1938 la redaktoro de EK Brouwer menciis la internaciajn politikajn konfliktojn kaj la minacon de nova mondmilito, akcentante:

«Neniu preparas sin por ataki, ĉu ne? La popoloj ne volas militon. Sed la militpreparoj ne ĉesas...».

Kaj la dua mondmilito venis.

Malgraŭ la militdanĝero, en aŭgusto 1939 tamen okazis IKUE-kongreso en Antverpeno (Belgio). «La plimulto de la kongresanoj - skribis pri tio, pli poste, sinjorino Li de Jong Roobeek - estis nederlandanoj kaj belgoj, ĉar la minaco de alia milito pendis super ĉies kapo. En septembro 1939 komenciĝis la dua mondmilito kaj rompiĝis la internacia kontakto».

Sobraj vortoj, sed de kia signifo, por ĉiuj koncernaj landoj kaj por la tuta esperantista movado!

Necesaj decidoj

Same kiel je la eksplodo de la unua mondmilito, ankaŭ nun ekestis ĥaoso ĉiuflanke kaj ĉiulande.

EK daŭrigis aperi, sed oni devis preni «necesajn decidojn». Jam EK de marto-aprilo 1939, cetere, enhavis jenan anoncon:

«La ĉefestraro de IKUE, konsiderante la malfavoran situacion por nia movado, juĝante dezirinde fari sin sendependa de nova situacio, decidis peti s-ron L. de Jong el Roelofsarendsveen (Nederlando) provizore funkcii kiel sekretario-kasisto de IKUE».

Dum la kongreso de 1939, sacerdoto A. Beckers, tiutempe profesoro en Maasmechelen (Belgio), estis elektita anstataŭanto de la eksiĝinta s-ro Buhr el Prago (Ĉeĥoslovakio), kaj, «en akordiĝo de ĉeĥaj membroj», s-ro Berka estis anstataŭigita per s-ro Golubić (Jugoslavio).

La numero de EK de januaro-februaro 1940 estis la lasta, kiu tiam aperis; la revuo denove eldoniĝis nur en 1946.

Carlo Sarandrea en sia jubilea historia skizo de 1983, atentigis pri anonima letero el Ĉeĥoslovakio, kiu informis la IKUE-ĉefestraron kaj la legantojn de EK, ke «la Gestapo forprenis el la hejmo de s-ano Berka en Ĉeĥoslovakio la tutan havaĵon de IKUE-dokumentoj, libroj, arkivoj...».

F-ino Larroche

«Inter la mortintoj en tiu periodo - aldonas Carlo Sarandrea - ni volas mencii fraŭlinon Larroche, estingiĝintan en 1942... Ĉi tiu malforta virino, kiu esperantiĝis 55-jaraĝa en 1909, estis por IKUE plurfoje neanstataŭigebla gvidantino. Kasistino, ŝi zorgis ankaŭ pri multaj aliaj aranĝoj, inkluzive de kongresoj kaj administrado de EK... Ŝi estis la sola virino, kiu ĝis nun atingis la funkcion de vicprezidanto de IKUE, eĉ de afergvidanta prezidanto en 1920. Ŝia nobla figuro sincere kortuŝas. Ŝi aperas en multaj IKUE-fotaĵaj; sed ŝi ankaŭ staris unuavice, kiam la bezono alvokis al laboro».

 

Ĉapitro 14

Nederlanda-belga periodo

Rekonstruo kaj reviviĝo

Estas dank’ al la IKUE-prezidanto P. Heilker, al la ĝenerala sekretario-kasisto L. G. C. de Jong, ambaŭ nederlandanoj, kaj al la aktiva helpo de sacerdoto Alfonso Beckers el Belgio, ke EK reaperis en januaro 1946.

En artikolo datita je la fino de 1945, Heilker konstatis, ke en Nederlando la movado jam ekfloras, kiel baldaŭ ankaŭ okazos en aliaj landoj. Kaj li apogis sian aserton per ĝojiga novajo, anoncante ke, dum jarkunveno de «Nederlanda Katoliko» okazinta en decembro 1945, estis decidite, «ke ĉiuj anoj de tiu landa ligo estos abonantoj de EK ekde januaro 1946».

Siavice, s-ro de Jong urĝe petis la «iamajn abonantojn renovigi sian abonon». Aldone li komunikis: «Feliĉaj ni estas, ke ni solvis la diversajn malfacilaĵojn, kiel estas papero, presejo, abonkotizo kaj la pago de la mono».

En EK de februaro 1946 Heilker pli precize sciigis siajn intencojn:

«La hodiaŭaj cirkonstancoj devigis nin eldoni EK en Nederlando, kie ni trovis presiston, kiu ĝin povas je nealta prezo fari kaj presi. Plue, ĉar ni ankoraŭ ne trovis kapablan redaktoron, la ĝenerala sekretario prenis bonvole sur sin ankaŭ tiun multokupan funkcion, tamen nur provizore. Ĉiu komprenas, ke la nuna situacio ne povas daŭri. Tuj kiam la internaciaj cirkonstancoj tion al ni permesos, ĉio ŝanĝiĝos: venos alia redaktoro, venos nova taskdivido inter la diversaj landoj, venos nova estraro kaj nova prezidanto».

IKUE ekfloras

En marto la ĝenerala sekretario de Jong konfirmis, ke ekfloras «Nederlanda Katoliko», ke en Belgio la «Flandra Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj» (FUKE) denove funkcias preskaŭ de unu jaro, ke en Francio la «Franca Katolika Ligo» provizore aliĝis al IEL.

Kvankam IKUE ankoraŭ ne reviviĝis, tamen ekzistis viglaj kontaktoj kun ĝia malnova estraro kaj multaj jam reabonis je EK.

Denove funkciis ankaŭ la «Brita Ligo de Katolikaj Esperantistoj», kaj en Irlando, Argentino kaj Italio ankaŭ nova katolika Esperanto-movado ekfloris.

La «Internacia Katolika Informejo» (IKI) ree plene funkciis; ĝia informilo «Vojo-Vero-Vivo» reaperis kaj rekomencis pritrakti gravajn religiajn aferojn.

La ĝenerala sekretario ankoraŭ anoncis: «IKUE restariĝis, la sekretariejo plene funkcias kaj la oficiala organo aperas. La sukceso nun dependas de la propagando de la anoj... La sekvanta ago estos la restarigo de la “Serva Organizo de IKUE”, laŭ la regularo, akceptita dum la kongreso en Ljubljana 1938».

La 1-an de majo 1946 kunvenis, por pristudi la tiumomentan situacio de EK/ IKUE, tiuj membroj de la IKUE-ĉefestraro, kiuj ne estis malhelpitaj ĉeesti pro eksterlandaj cirkonstancoj. Dum tri tagoj, la prezidanto Heilker, la ĝenerala sekretario-kasisto de Jong kaj la ĉefestrarano sac. Beckers priparolis la staton de IKUE kaj EK.

Estis decidite, ke la prezidanto publikigos en EK alvokon por helpi tiujn fidelajn samkredanojn kaj samideanojn en landoj, el kiuj ne estas eble ricevi monon, kaj «tiujn en speciale katolikaj landoj, kie nuntempe (1946) la cirkonstancoj ne estas favoraj, samtempe helpante nian revuon». Por tiu celo, la administracio-redaktoro «serĉos en kiel eble plej multaj landoj unu reprezentanton kiel propagando-peranton, kaj unu personon, kiu ĉiumonate sendos al ni kelkajn malgrandajn sciigojn pri la katolika vivo kaj de tempo al tempo instigos eminentajn samideanojn verki artikolon por EK». Oni precipe celos seminariojn, kiuj edukas pastrojn kaj instruistojn, kaj monaĥejajn bibliotekojn. Dua tasko estos la rekonstruo de la «Servo-Organizo».

Krome, sac. Beckers estis elektita vicprezidanto de IKUE, por anstataŭi la mortintan f-inon Larroche.

Konferenco «Drakenburgh»

Kiel dua paŝo al la restarigo de EK kaj IKUE estis organizita internacia konferenco de IKUE, kiu okazis en 1947 en Drakenburgh; partoprenis ĝin delegacioj el Anglio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Francio kaj Nederlando.

La kongresaj prelegoj temis pri la problemoj de familio kaj de edukado, kaj estis decidite aranĝi internacian enketon pri «la bezonoj de kaj la oficialaj subvencioj al la infanriĉaj familioj», por prezenti poste la rezultaton «al la rilataj naciaj unuiĝoj kaj instancoj».

Krome, Jan Filip el Ĉeĥoslovakio prelegis pri la temo «Esperanto kiel ilo por realigi la celojn de la katolika agado»; sekvis rezolucio, ke la katolikaj esperantistoj, en korespondado k.t.p., interŝanĝu internacie ideojn pri eblecoj, rezultatoj, efikoj kaj labormetodoj de la katolika agado.

En la organiza kampo, de Jong raportis pri «IKUE depost la fino de la milito» konstatante i. a. ke en 1947 la nombro da abonantoj «sufiĉe superis tiun de la antaŭmilita tempo», kaj ke EK jam estas sendata al 36 landoj; plue, P. Heilker estis reelektita prezidanto de IKUE, Beckers vicprezidanto, kaj de Jong ĝenerala sekretario-kasisto.

La Konferenco «Drakenburgh» petis al la franca ligo, organizi en 1948 la unuan postmilitan IKUE-kongreson; sed, pro subita interna krizo en IKUE, kongreso okazis nek en tiu jaro nek en 1949.

Ankaŭ EK ekhaltis aperi, ĝis oktobro 1949, kiam ĝi menciis kiel novan redaktoron A. F. Leideritz el Amsterdamo (Nederlando). En tiu okazo, de Jong interalie anoncis: «Nederlanda Katoliko decidis forlasi sian propran ligan revuon kaj akcepti EK kiel ligan revuon. Tiel, la ekzistado de EK estas certa. Ni ŝuldas multan dankon al “Nederlanda Katoliko” pro tiu decido kaj ni esperas, ke neniu bedaŭros post iom da tempo tiun agon».

 

Ĉapitro 15

Roma Kongreso

En majo 1950 la prezidanto de IKUE P. Heilker komunikis, ke li eksiĝos kiel prezidanto kaj ĉefestrarano pro sia aĝo. En konsento kun la italaj samideanoj, en la venonta IKUE-kongreso en 1950 en Romo oni elektos novan prezidanton.

Sed la Roma kongreso decidis ne elekti novajn estraranojn, kaj konfidi la gvidadon de IKUE kaj EK al la ankoraŭ funkcianta estraro: Alfons Beckers aganta prezidanto, L. G. C. de Jong, ĝenerala sekretario-kasisto, J. Vernoux kaj N. V. Vigar, membroj. La Roma kongreso ankaŭ petis la nomitojn, prepari «definitivan ĝeneralan estraron por la kongreso de 1951, okazonta en Munkeno (Germanio)».

Kontrakto kun UEA

Pri la Munkena Kongreso tiel raportis P. Ludwig Thalmaier: «Organizaj problemoj estis priparolitaj, novaj statutoj fiksitaj. Oni decidis, laŭ ebleco, aranĝi la sekvontajn internaciajn katolikajn E-kongresojn en la kadro de la universalaj kongresoj (de UEA), sed ne ĉiujare».

Plue, la Munkena kongreso konfirmis kontrakton inter IKUE kaj UEA per kiu IKUE fariĝis faka membro de UEA; laŭ la art. 4 de la kontrakto, «La du organizaĵoj faros sian eblon, helpi unu al la alia rilate al komuna celoj».

Kiel prezidanto de IKUE estis elektata sacerdoto Alfons Beckers.

Belga periodo

Komenciĝis, do, belga periodo. La nova prezidanto, vere nelacigebla, ĝis tiam jam faris sennombrajn predikojn en Esperanto kaj celebris Mesojn multloke kaj diversnacie. En sia unua «Letero de la prezidanto» (en EK de januaro 1952) tiel li resumis multajn iniciatojn de IKUE:

«Ni ellaboris novajn kaj modernajn statutojn, adaptitajn al niaj tempoj kaj cirkonstancoj. Ni faris kontrakton kun UEA kaj se eble en la estonteco ni kune kongresos... Ni pligrandigis la estraron, kiu nun etendiĝas ĝis en Usono. Ni kore bonvenigas en la estrara familio d-ron Solzbacher kaj paroĥestron Pausbach. Ni sukcesis akiri helpantojn por la redaktado de nia organo».

Beckers plue planis enkonduki membro-kartojn por ĉiuj legantoj de EK, ĉar «ili samtempe estas membroj de IKUE».

Ekde 1952 EK aperis en tipografia formo kaj en alia formato, nome 16,5 cm x 24 cm, anstataŭ la antaŭa de 18 cm x 25,5 cm. Kaŭzo estis la enorma plikariĝo de la papero kaj plialtigo de la salajroj en la antaŭa jaro.

Ekde februaro 1952, EK aperis denove sub la redaktado de la ĝenerala sekretario-kasisto de Jong, pro eksiĝo de A. F. Leideritz.

En julio-aŭgusto 1952 EK publikigis detalan raporton pri la sukcesplena «Dua Eŭkaristia Esperanto-Mondkunveno», kiu okazis en Barcelono (Hispanio), kaj kiun multaj katolikaj esperantistoj, ankaŭ eksterlandanoj, partoprenis sub la gvido de Beckers. El tiu kongreso rezultis la fondo de «Katolika Esperantista Hispana Asocio» (KEHA), kiel landa ligo de IKUE.

Dum la 37-a Universala Kongreso de Esperanto en Oslo (Norvegio) sacerdoto Thalmaier denove realigis unu el la apartaj kunvenoj de katolikaj esperantistoj. Ĉeestis ne malpli ol 200 esperantistoj el diversaj landoj.

Morto de pioniro

Je la 26-a de januaro 1953 mortis en aĝo de preskaŭ 75 jaroj P. A. Schendeler, pri kies grava rolo en la historio de IKUE ni jam ofte raportis.

EK de marto 1953 skribis i. a. pri li:

«Tamen, plej konata li estis kiel ĝenerala sekretario kaj kasisto de IKUE; dum jaroj li ankaŭ estis redaktoro kaj direktoro de nia revuo EK... pro diferenco pri la estrado, li abdikis tiujn postenojn en 1935. Tamen, lia idealismo ne forlasis lin... Ofte, li estis kaŭzo de miskompreno, de kvazaŭ rivaleco.

Vere, ni devas konstati, ke li estis geniulo kun multaj diversaj kapablecoj, kaj ke li uzis ilin ĝisfunde, profite al nia movado, eĉ ĝis kelkaj horoj antaŭ sia morto».

Truus Durenkamp

En junio 1953 de Jong transdonis la postenon de redaktoro de EK al f-ino Truus Durenkamp, en Dordrecht (Nederlando), konstatante: «Ŝi komencas en favoraj cirkonstancoj, ĉar estas denove eble, eldoni la revuon en pli plaĉa vesto».

Siavice, Beckers akcentis:

«Mi ne parolos pri la planoj de la nova redaktorino, sed la faktoj montros, ke ŝi estas inda okupi tiun postenon: ŝi komprenas pli ol 10 lingvojn kaj do la kampo de dokumentado estas sufiĉe vasta. Ŝiaj teknikaj kaj ĵurnalistikaj scioj estas sufiĉe konataj por ke ni plenplene povas komisii al ŝi la malfacilan taskon de redaktoro. Mi estas certa ke EK iros novajn vojojn sub ŝia gvidado».

De la riĉaj personaj kvalitoj de la nova redaktorino, EK/ IKUE povis profiti ne malpli ol dek jaroj.

50 jarojn EK

Ĉar EK en 1953 ekzistis 50 jarojn, la numero de oktobro estis jubilea eldono, kaj la tiujara kongreso farigis jubilea.

La unuaj kvar kongresaj tagoj okazis en Parizo, kaj la dua parto en Lourdes. Pro neatendita strikado de la francaj publikaj trafik-servoj, ĉiuj kongresanoj jam en Parizo estantaj devis rapidi al la stacidomo, ĉar montriĝis ke nur unu vagonaro lastmomente ekveturos al Lourdes. Parto de la IKUE-membroj aliĝintaj al la kongreso, inter kiuj la aŭstriaj samideanoj, povis atingi nek Parizon, nek Lourdes. Sed, dank’ al tiu unu vagonaro, la laboroj komencitaj en Parizo estis daŭrigitaj en Lourdes, tiel ke la pilgrimado, malgraŭ la surprize ekestintaj malfacilaĵoj, povis esti realigita, kaj Beckers povis senvualigi marmortabulon ĉe la tombo de Emile Peltier, la fondinto de EK.

Pli ampleksa EK

Ekde januaro 1954 EK aperis je 12 paĝoj, kun kresko de 50%. Pri tio skribis la redaktorino Durenkamp: «Certe, la amplekso de 12 paĝoj monate, ankoraŭ ne estas afero por fanfaroni, sed iom post iom ni esperas pligrandigi la revuon».

Vere tio sukcesis. En 1957 EK kreskis al 16 paĝoj, kaj en 1959 ĝi havis eĉ 20 paĝojn.

Por finance ebligi tiun kreskon, la kongreso de 1956, okazinta en Zaragoza (Hispanio), decidis plialtigi la kotizon je 20%.

La sama kongreso rekomendis pli grandan kunlaboron kun la movado «Pax Christi».

Ekde januaro 1957 la revuo, laŭ decido de la pola registaro, oficiale povis eniri tiun landon; tamen, restis la malfacilaĵoj rilate la pagon de la abonmono.

Bedaŭrinde, en oktobro 1957 la multmerita ĝenerala sekretario-kasisto de IKUE, L. G. C. de Jong, devis abdiki ĉiujn neprofesiajn funkciojn, laŭ ordono de sia kuracisto. Li ekfunkciis en 1939 kiel ĝenerala sekretario, estis unu el la iniciatintoj post la dua mondmilito por reeldoni EK, kaj tiam ankaŭ farigis ĝia redaktoro. De Jong plenumis tiujn diversajn taskojn dum 18 jaroj. «En la historio de IKUE - tiel skribis Beckers en adiaŭa artikolo - lia nomo brilos en oraj literoj».

Redaktorino Durenkamp transprenis la funkciojn de s-ro de Jong, samtempe kun la prizorgo de la «Libro-servo». En kunlaboro kun la IKUE-prezidanto kaj la ĉefestraro, ekde novembro 1957 ŝi denove plibeligis la revuon, enkondukante vinjetojn kaj aliajn litertipojn.

En tiu sama jaro 1957 aperis, interalie, la junulara gazeto «Birdo», eldonita de la nederlanda junularsekcio «La Alta Flugo» (LAF) sub la redaktado de Jacques Tuinder.

Beno de Johano la 23-a

En 1958 mortis Pio la 12-a. Responde al telegramo de la IKUE-prezidanto, la nova Papo, Johano la 23-a, sciigis per la ŝtata sekretario ke «la Suverena Pontifiko estis tre tuŝita de la bondeziroj kaj preĝpromesoj okaze de sia kronado, kaj sendis tre volonte rekompence la apostolan benon».

Okaze de la Zamenhof-jaro, la revuo de julio-aŭgusto 1959 aperis riĉe ilustrita, kiel speciala «Pola numero», samtempe memoriganta la 30-jaran ekzistadon de la «Pola Katolika Unuiĝo Esperantista» (PKUE).

Ankaŭ «Nederlanda Katoliko», tiutempe la plej granda sekcio de IKUE, havis kaŭzon por festi, memorigante, en junio 1959, sian oran jubileon, kaj la «Internacia Katolika Informejo» (IKI) festis sian 25-jaran ekzistadon. En tiu sama jaro, 200 IKUE-membroj partoprenis en la «Unua Internacia Pilgrimo» al la fama pilgrimloko Ĉenstoĥovo.

 

Ĉapitro 16

Ora jubileo de «Espero Katolika»

En 1960 ne nur elvenis la 500-a numero de EK (en marto) kaj estis eldonita jarlibro de IKUE, sed ankaŭ oni festis la oran jubileon de IKUE.

Laŭ la jarlibro, IKUE tiujare havis 1323 membrojn. EK estis sendita, krome, al 65 oficialaj instancoj kaj al aliaj Esperanto-revuoj, kaj ĉirkaŭ 70 ekzempleroj iris al la landaj reprezentantoj, por fari propagadon; entute EK estis presata je 1600 ekzempleroj, kaj restis en rezervo 140 numeroj, «por novaj membroj, kiujn ni - laŭ la redaktorino - nepre atendas dum ĉi tiu jaro, por ke ne denove estiĝu malprofito».

En la «Kvara Eŭkaristia Esperantista Mondkunveno» de 1960, kiun ĉeestis 180 samideanoj el 15 landoj, IKUE-prezidanto Beckers, dum sankta Meso, benis novan IKUE-flagon, ĉar la antaŭa perdiĝis post la Unua Eŭkaristia Esperantista Mondkunveno en Budapeŝto. Dum la sama aranĝo, la nederlanda jezuito H. G. Wannemakers estis elektita sekretario de la «Sacerdota Rondo» de IKUE.

Nova Testamento en EK

Ekde januaro 1961, en du-monataj eldonoj facile elpreneblaj, aperis en EK esperanta traduko de la Nova Testamento, unue la Evangelio laŭ Mateo.

Por plifaciligi la multajn taskojn de f-ino Durenkamp, ekde marto 1961 s-ino de Jong-Roobeek transprenis la ekspedon de la revuo, kaj s-ino A. M. Sinnema-de Vetten la «Libro-Servo»-n.

Jubileo Durenkamp

La 1-an de junio 1962, f-ino Durenkamp, la redaktorino de la IKUE-revuo, festis rimarkindan jubileon: ŝi tiam estis 40 jarojn direktora sekretariino ĉe firmao en Rotterdam. Kaj en festa kunveno IKUE-prezidanto Beckers anoncis ke, laŭ propono de la IKUE-estraro, la Papo distingis la jubileulinon per la medalo «Pro Ecclesia et Pontifice» (= Por la Eklezio kaj la Papo).

Nikolao Hoen (Nederlando), jam de kelka tempo helpante en la redaktado de EK, en jubilea raporto skribis pri f-ino Durenkamp i. a.: «...neatentante personajn seniluziiĝojn, f-ino Truus Durenkamp ĉiam serĉis kaj trovis novajn vojojn kaj kontaktopunktojn por konfesi, konfirmi kaj renovigi siajn purajn idealojn».

«Adiaŭ!»

En aŭgusto f-ino Durenkamp anoncis:

«Jam delonge mi sciis, ke mi ne daŭre povos plenum kvinoblan taskon, nome la postenojn de ĝenerala sekretariino-kasistino de IKUE, redaktorino, mastrumistino kaj direktora sekretariino en mia oficejo en Rotterdam. Tial, mi daŭre esploris la eblecojn transdoni parton el mia tasko al kompetenta persono, kiu ankaŭ poste estos preta akcepti tion. Intertempe mi trovis tian personon, nome s-ron Nico Hoen, kiu jam kelkfoje verkis artikolojn en EK».

La transdono de la redaktora tasko definitive okazis ekde januaro 1963.

Panelo en Jerusalemo

La 29-a IKUE-kongreso (Rocca di Papa apud Romo, 1962) kreis fonduson, por starigi panelon kun la preĝo «Patro Nia» en Esperanto en la preĝejo «Pater» en Jerusalemo (Israelo).

Dum la sama kongreso okazis ankaŭ la oficiala fondo de la internacia junulara organizo «La Alta Flugo» (LAF), kies gazeto nomiĝis «Birdo».

 

Ĉapitro 17

Fonduso Emile Peltier

En januaro 1963, Nico Hoen, la nova redaktoro, iniciatis la starigon de «Fonduso Emile Peltier», por instigi la propagandon por la katolika Esperanto-movado kaj tiel doni pli firman financan bazon tiucele.

EK de januaro publikigis plue interesplenan eksperimenton - poste ĝi montriĝos finance kaj organize sukcesplena - en la formo de aperigo de propraj eldonaĵoj, sub la nomo «Kristana Kulturo», laŭ iniciato de sac. W. Flammer el Svislando.

La unuaj publikaĵoj estis biografio pri Emile Peltier (aŭtoro Nico Hoen) kaj broŝuro «Sintrompoj»; ankaŭ terminaro katolika, tute en Esperanto, estis en preparo.

Hoen renovigis EK ankaŭ tipografie, modernigis la kovrilpaĝon, kaj enkondukis diversajn novajn rubrikojn, akcentitajn de apartaj rubrikŝildetoj.

Laŭdoj pri la revuo alvenis de pluraj eminentaj esperantistoj, interalie de la antaŭa redaktorino f-ino Durenkamp, de la konata ĉeĥoslovaka pioniro Aleš Berka (ĝenerala sekretario-kasisto de IKUE en la jaroj 1936-1939), de Patro Giacinto Jacobitti el Romo, de Jacques Tuinder, prezidanto de «Nederlanda Katoliko», k.t.p.

Gravaj ŝanĝoj

En februaro 1963 EK anoncis diversajn ŝanĝojn de funkciuloj de IKUE: Sac. W. Flammer (Svislando) fariĝis ĝenerala sekretario; s-ino W. E. M. Hoen-Moonen, (Nederlando), kiu por tiu celo lernis Esperanton en unu monato, fariĝis kasistino kaj ankaŭ prenis sur sin la taskojn de la «Centra Oficejo» de IKUE; f-ino Durenkamp ricevis la taskon prizorgi la organizadon de kongresoj, internaciaj kunvenoj, k.t.p.; kaj f-ino Corry van Kleef (Nederlando) ekokupis la funkcion de dua sekretariino.

La ĝenerala sekretario, W. Flammer, petis la landajn sekciojn kunhelpi «renovigi kaj reaktivigi la Komitaton, kiu en la lastaj jaroj preskaŭ neniam funkciis».

Speciala estrara kunveno en Urnasch (Svislando) prenis ne malpli ol 15 decidojn, por instigi kaj pli «glate» funkciigi diversajn instancojn de IKUE. Inter tiuj decidoj estis i. a. la oficiala aprobo de la junulara sekcio LAF, kaj presado de varbiloj por EK/ IKUE por 5.000 ekzempleroj, en lingvoj angla, franca, germana, hispana, itala, nederlanda kaj portugala.

La formato de Espero Katolika

La formato de EK montriĝis ankoraŭ aktuala temo. D-ro Hamvai, la reprezentanto de IKUE en Nov-Zelando, kaj multaj aliaj membroj, pledis en leteroj al la IKUE-estraro kaj al la redaktoro, por pligrandigo de la formato de la revuo.

Enketo pri tiu problemo rezultigis, ke la granda plimulto de la legantoj konsentis en tiu pligrandigo, kaj ankaŭ voĉdonado inter la membroj de la IKUE-estraro preskaŭ unuanime akceptis tiun vidpunkton.

En oktobro 1963 aperis la tria broŝuro en la serio «Kristana Kulturo», la fama encikliko «Pacem in terris» (= La surtera paco) de Papo Johano la 23-a.

Ŝanĝoj en IKUE

Fine de 1963 okazis ankoraŭ du ŝanĝoj rilate al IKUE: s-ino M. E. M. Hoen-Moonen, pro subita malsaniĝo, devis haltigi la taskon de kasistino de IKUE; kaj f-ino E. Champy el Lieĝo (Belgio) transprenis tiun taskon, de novembro 1963.

Unu monaton poste EK anoncis, ke f-ino Truus Durenkamp «… pro familiaj cirkonstancoj estis devigita eksiĝi el la estraro de IKUE».

 

Ĉapitro 18

«Vento de novismo...»

Carlo Sarandrea, en sia jubilea artikolo en EK de decembro 1983, parolas pri «vento de novismo...» kiu blovis tra IKUE post la kongreso de 1962, aperigante en EK vortojn kiel «reaktivigo, renovigo, gravaj iniciatoj, novaj planoj…». Sarandrea aldonas: «...ja la estraro celis kaj al multe pli intensa organiza kontakto inter la gvidaj organoj, kaj al fundamenta renovigo kaj reaktivigo de informaj taskoj de IKUE».

Krome, Sarandrea konstatas: «Nova ekbrilo por la 60-jara gazeto: formato 21x27 cm., glacea papero, multe da bildoj (fotoj, grafikaĵoj, simboloj), varieco en la presliteroj».

En EK de januaro 1964, la ĝenerala sekretario W. Flammer skizis la «vojon irotan» en artikolo «Strukturaj problemoj en IKUE», en kiu li faris precizajn proponojn, ekzemple pri la rilatoj inter la IKUE-estraro kaj la landaj ligoj, pri necesa plibonigo de la statutoj, pri la diversaj kategorioj de membroj. Li konkludis:

«Internacia asocio havanta landajn ligojn, estas komplika organizaĵo kaj bezonas klaran statuton, bone konatan de ĉiuj siaj funkciuloj. Strikte obei la statuton signifas eviti multajn kverelojn».

En majo 1964 aperis komuniko de s-ino L. de Jong-Roobeek, ke ŝi ekde marto «pro diversaj malfacilaĵoj» devis rezigni je la ekspedo de la revuo, kiu do estis transdonita al la «Centra Oficejo».

Nova iniciato venis de prezidanto Beckers, kiu proponis havigi latinlingvan varban leteron al la Patroj de la Dua Vatikana Koncilio; tiu letero estis fakte verkita de Prof. Carlo Agostini (Italio) kaj sendita de Patro Giacinto Jacobitti.

Papa aŭdienco

Dank’ al la klopodoj de Patro Jacobitti, Papo Paŭlo la 6-a ricevis aŭdience, la 19-an de majo 1964, parton de la IKUE-estraro.

Laŭ raporto de P. Beckers pri tiu historia evento (en EK de junio 1964), la Papo «montris viglan interesiĝon je la katolika Esperanto-movado. Li agnoskis la neceson kaj utilon de Esperanto kaj li substrekis ke li volas subteni lingvon, kiu ebligas la interkomprenon inter la popoloj, akcelante harmonion kaj pacon».

Papo Paŭlo la 6-a, dum la aŭdienco, tre interesiĝis pri la amplekso de la katolika esperantista movado kaj pri ĝiaj eldonaĵoj, kaj li favore akceptis diversajn publikaĵojn de la movado, inter kiuj lukse binditajn ekzemplerojn de «Espero Katolika» kaj la broŝurojn de la serio «Kristana Kulturo». La Papo ankaŭ agnoskis, ke en ĉi tiu tempo de ekumena movado, «Esperanto povas esti tre utila al la Eklezio». Li fine promesis, ke Vatikano pristudos «la eblecon enkonduki Esperanton en la elsendojn de Radio Vatikana».

Petrus Heilker mortis

La 18-an de majo 1964 mortis, 81-jaraĝa, Petrus Heilker el Schiedam (Nederlando), unu el la grandaj figuroj de nia movado, kiu laboris preskaŭ sur ĉiu esperantista tereno. Interalie, Heilker estis membro de la «Lingva Komitato» (1931); partoprenis multajn jarojn en la ekzamena komisiono oficiale agnoskita de la nederlanda registaro; depost 1917 estis prezidanto de «Nederlanda Katoliko» kaj kelktempe redaktoro de la samnoma revuo. Krom tio, li intensive aktivis en la katolika politika vivo de Nederlando, ankaŭ kiel membro de la provinca deputitaro en sia regiono.

Pri «Kristana Kulturo»

Okaze de la apero de nova broŝuro, titolita «La turo inter nuboj» (pri S. Barbara), verkita de d-ro Jan Filip, W. Flammer komunikis, ke pro grandaj financaj deficitoj, li decidis persone daŭrigi la eldonon de broŝuroj je siaj propraj kostoj, kaj pagi la fakturojn de la presisto el propra monujo. Sac. Flammer tiel konfirmis: «Ekde numero 3 la IKUE-eldonoj estas mia persona entrepreno, ne profitdona, sed deficita. Eble tiu klarigo komprenigas la leganton, ke mi daŭrigas la IKUE-eldonojn ne pro persona profito, sed por servi al IKUE kaj al ĝiaj membroj».

Radio Vatikana

En EK de februaro, la redakcio anoncis specialan agadon de Patro Jacobitti: ĝi koncernis la sendadon de personaj kaj klubaj leteroj al la Papo, en kiuj la EK-legantoj «petu urĝe al Lia Papa Moŝto, ke li permesu, ke kiel eble plej baldaŭ ankaŭ la Vatikana Radio elsendu regule siajn katolikajn informojn en Esperanto».

Ekde julio 1965 s-ino Berta Mattle el St. Gallen (Svislando) anstataŭis f-inon E. Champy, kiu ne plu estis disponebla por la tasko de kasistino de IKUE kaj por la prizorgo de la «Centra Oficejo» de IKUE.

 

Ĉapitro 19

Germana periodo

Novaj evoluoj

Ekde januaro 1966, Nico Hoen, je sia ege granda bedaŭro, devis rezigni sian redaktoran funkcion.

Lia tuttaga ofico kiel profesia ĵurnalisto de granda sudnederlanda gazeto postulis de li pli kaj pli da streĉo kaj tempo. Kaj plejofte, li lastatempe devis kromlabori ĝis profunde en la nokto, por ke li povu ĝustatempe sole pretigi la tekston de ĉiu paĝo de ĉiu EK-numero.

Stefan Maul nova redaktoro

Nova redaktoro, ekde januaro 1966, fariĝis Stefan Maul, el Limburg/ Lahn (Germanio), ankaŭ profesia ĵurnalisto, tiam 25-jara. Li naskiĝis en Jugoslavio, tamen lia nacieco estis la germana; li studis filozofion kaj teologion, kaj jam estis aktiva en la junulara sekcio de IKUE («La Alta Flugo», LAF) kaj en ties revuo «Birdo».

En sia enkonduka artikolo, Stefan Maul tiel skribis pri sia antaŭulo Hoen:

«Unua mia devo estas tamen danki al miaj antaŭuloj en ĉi tiu posteno kaj plej unue al s-ro Nico Hoen, kiu akiris gravajn meritojn pri la modernigo de EK. Sub ofte ne facilaj kondiĉoj, li sukcesis aperigi interesan revuon.

Fakte ja estas banale diri tion, sed okaze oni diru ankaŭ banalaĵojn: tutkoran kaj varman dankon, kara eksredaktoro, pro la heredaĵo lasita al mi, kaj mi promesas bone uzi ĝin».

En 1989 Nico Hoen, kiel dua katolika Esperantisto, ricevis de la Papo la kavaliran ordenon “Pro Ecclesia et Pontifice”.

Alia revua vizaĝo

Stefan Maul kiel nova redaktoro memkompreneble praktikis siajn proprajn ideojn pri la redaktado de EK.

Li rimarkigis: «EK iom perdu la karakteron de “organo”, kio ĝi sendube estas, sed ne nur».

La novaĵojn pri IKUE li intencis estontece kolekti sur unu paĝo, kaj ĝeneralaĵojn en malgranda «kadro» titolita «ni aŭdis». «Tial estontece, sur la unuaj paĝoj nenio esperantista», tiel deklaris la nova redaktoro. Aparta paĝo estis rezervita por la junulara sekcio, sub la redaktado de H. M. Maitzen.

Sian propran redakcian vizaĝon Stefan Maul montris per «5-minutaj predikoj». Klare evidentiĝis lia prefero por artikoloj ekumenaj, teologi-bazitaj kaj de tempo al tempo por artikoloj teologie-politike kritiktendencaj.

Admonan rimarkon Aleš Berka publikigis en marto 1966, akcentante: «Ni esperas, ke EK restos rigore senpolitika, kaj en bildoj. Prenu ĉi tiun mencion en konsidero, por ke EK ne estu denove malpermesita en orientaj eŭropaj landoj».

Esperanto en la Meso

En majo 1966 Patro Jacobitti sciigis: «La Papo permesos esperantlingvajn legaĵojn (Epistolo kaj Evangelio) kaj preĝadon de la fideluloj (en Esperanto) en la sankta Meso.

Reviziisto estas Monsinjoro Macheiner, kiu sendos la pecojn por la definitiva aprobo al Vatikano. Post kelka tempo, oni petos pri la aliaj partoj de la Meso».

Maul kritikas

En EK de julio 1966, Stefan Maul prezentis sufiĉe akran kritikon:

«Niaj predikistoj servis al ni pretajn manĝaĵojn, en kiuj mankis spicaĵo kaj kiuj ofte estis kaĉkuiritaj, tiel ke ni ne vidis la elementojn, el kiuj konsistis nia nutraĵo. Kiam nun fine tiu «patreca protekto de la safoj» estas for kaj ni rimarkas nuancojn antaŭe nekonatajn, nia lango kaj stomako ribelas...»

La redaktoro opiniis:

«Precipe, tamen, kiam predikantoj daŭrigas prezenti al ni manĝaĵojn de malnova speco. Ĉar tiam prave ni povas riproĉi al la Eklezio fenditecon de lango. Kaj tion ni klare diru al tiaj predikantoj kaj devigu ilin per niaj precizaj demandoj, paroli nuance kaj diferencite».

Sekvis preskaŭ tuj negativaj reagoj al la redaktoraj rimarkoj: L. H. Brans (Nederlando), Sac. Tadeusz Nowakowski (Pollando), Patro Lovro Kiš (Jugoslavio).

Honora Prezidanto de IKUE

Dum la 31-a IKUE-kongreso en St. Gallen (Svislando), en julio 1966, sac. Beckers, post dekkvinjara prezidanteco, rezignis pri nova kandidateco, ankaŭ pro la multaj taskoj en sia paroĥejo. La svisa kongreso, laŭ propono de ĝenerala sekretario Flammer, lin elektis Honora Prezidanto, unanime kaj kun forta aplaŭdo.

Jacques Tuinder, el Nederlando, estis elektita kiel nova prezidanto. En la ĝenerala kunveno, ĉeestantaj sacerdotoj kritikis la redaktoron Maul «pro lia atako kontraŭ la predikmaniero de multaj pastroj».

 

Ĉapitro 20

Kunlaboro kun KELI

La ĝenerala kunveno de IKUE en St. Gallen, en julio 1966, aprobis la inviton al la «Kristana Esperantista Ligo Internacia» (KELI), organizi komunan kongreson en Limburg/ Lahn (Germanio), en 1968.

La revuo de septembro 1968 estu komuna eldono de «Espero Katolika» kaj «Dia Regno», la oficiala organo de KELI.

Radikalaj ŝanĝoj

Ekde la komenco de 1970 EK, pro financaj malfacilaĵoj, ŝanĝiĝis. La granda formato estis reduktita al 14,5x21 cm., kaj EK, la duan fojon en sia historio, estis ree presita ofsete. Tio daŭris ĝis marto 1971.

Sed pli grave estis ke, intertempe, la redaktado de Stefan Maul fariĝis fonto de akraj kaj multaj kvereloj, en kiuj partoprenis la redaktoro, la IKUE-estraro, landaj ligoj kaj individuaj membroj de IKUE.

Ni kredas, ke estas plej objektive, ne prijuĝi aŭ citi detalojn pri la t.n. «progresemaj tendencoj» de la redaktoro Maul kaj pri tiuj «konservativaj» ĉe multaj IKUE-membroj. Ĉiukaze, la redaktado de Maul staris en la centro de tiuj disputoj kaj kvereloj. Por finfine kaj definitive veni al pli sanaj kaj serenaj rilatoj en la movado, la ĝenerala kunveno de la IKUE-kongreso 1970, en Klagenfurt (Aŭstrio), decidis elekti novan prezidanton kaj estraron per skriba baloto. Prezidanto de IKUE fariĝis sacerdoto Ferdinando Longoni el Italio.

Karl Dürrschmid (Aŭstrio), prezidanto de la balota komisiono, tiel pritaksis la situacion, en letero al la sekretario de IKUE:

«Laŭ nia opinio, la malsukceso de s-ro Tuinder ĉe la baloto ĉefe estas kaŭzita per la skribmaniero kaj atakemo de la redaktoro de nia EK, Stefan Maul. Pri ĝi, ne nur slavoj, sed ankaŭ la italoj, francoj kaj hispanoj estas ŝokitaj...

Pro s-ro Tuinder mi bedaŭras, ĉar li certe estis fervora kaj ambicia prezidanto. Ankaŭ s-ro Maul estis sendube kapabla redaktoro. Sed... tio sole ne sufiĉas. Li ne komprenis, ke la percepto de la religio ĉe la slavaj kaj romiaj popoloj estas tute alia ol ĉe germanaj popoloj. Kaj ĉefe la slavoj, kiuj devas vivi sub la forta premo de la ateista komunismo, estis forte ŝokitaj pri la atakoj al la Papo kaj la Eklezio en EK.

Mi volas fini per la deziro multfoje skribita al mi: Dio donacu al IKUE pacon kaj konkordon, por ke nia katolika Esperanto-movado kresku kaj prosperu.

Ke la nova estraro kaj prezidanto tion atingu, estas mia arda deziro».

 

Ĉapitro 21

Itala periodo

La nova IKUE-prezidanto formulis sian «programon» en EK de aprilo-majo 1971: «Sen ombroj kaj miskomprenoj ni deziras kunlabori kun ĉiuj, ankaŭ kun tiuj movadoj (eventuale neesperantistaj) kun kiuj tio estas ebla je monda nivelo en la kampoj de la apostola agado kaj de la karitato».

Ekde septembro 1971 funkciis ankaŭ nova redaktoro de EK, sac. Felice Ruaro el Costermano apud Verona (Italio).

Sepdekjara «Espero Katolika»

La jaro 1973 estis denove jubilea jaro: tiam EK ekzistis sepdek jarojn. En jubilea artikolo, Miloslav Šváček (Ĉeĥoslovakio) speciale akcentis la ligitecon de la orientlandaj katolikoj al EK/ IKUE.

Ekde januaro 1974, s-ro Franco Galbusera (Italio) fariĝis provizora sekretario de IKUE.

En 1974 okazis en Hamburg-Langenhorn (Germanio) la tria komuna kongreso de IKUE kaj KELI, kaj ambaŭ estraroj decidis i. a. eldoni kiel eble plej baldaŭ komunan jarlibron kun kompleta adresaro, kaj starigi ekumenan komisionon por la preparo de ekumenaj diservoj, por instigi la kontakton kun pacmovadoj kaj por komuna karitata agado.

En septembro ree aperis Komuna numero de «Dia Regno» kaj «Espero Katolika». Skriba voĉdonado inter la IKUE-membroj rezultigis, ke estis reelektita kiel prezidanto sac. Longoni, kiel ĝenerala sekretario Franco Galbusera, kaj kiel estraranoj prof. d-ro Czesław Biedulski (Pollando), f-ino M. A. Goedhart (Nederlando) kaj frato René J. Marmou (Francio); sac. Flammer rezignis tuj poste, en februaro 1975, «pro malbona farto».

En majo 1975 aperis la unua komuna jarlibro de IKUE-KELI.

En la kadro de la Sankta Jaro okazis IKUE-Kongreso en Romo. Pri ĝi tiel raportis pastro Longoni:

«Romo 1975 estis tre grava mejloŝtono en la marŝado de nia IKUE kaj, ĝenerale, de la tuta Esperanto-movado. La Papo aprobis nian laboron, niajn celojn kaj benis nian kongreson. La katolika gazetaro, precipe la aŭtoritata “Osservatore Romano” kaj la itala radio, parolis pri nia kongreso kaj pri nia movado. En la estonteco, ni vidos ankoraŭ aliajn apogojn de “Osservatore Romano” kaj de la radio al nia celo».

Dum ĝenerala aŭdienco en placo Sankta Petro, la 13-an de aŭgusto 1975, Papo Paŭlo la 6-a tiel alparolis la kongresanojn:

«Ni nun adresas nian saluton kaj bondeziron al la partoprenantoj en la 36-a internacia kongreso de katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj, vi volas aldoni noton pure religian, enigante vin en la spiriton de la jubileo, kiu al ĉiuj bonvolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Tiu ĉi spirito gvidu vin en la antaŭenigo de frateco kaj kompreno inter la diversaj popoloj kun diferencaj lingvoj, laŭ la programo, kiu distingas vin.

Jen nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favorante la akiron de la Diaj gracoj».

Morto de prezidanto Longoni

Bedaŭrinde, la 24-an de oktobro pastro Ferdinando Longoni forpasis. Sac. Ruaro skribis pri li: «Li estis ĉiam fidela al sia programo: havi koron kaj orelojn sentemajn al la voĉoj de ĉiuj membroj, atenti la verajn necesojn de la katolika mondo kaj la devojn de la katolikoj, esti firme sindona al la sankta hierarkio, kies voĉo estas ĉiam la plej bona gvidilo en la nuna tempo de konfuzo».

Ni ankoraŭ notu ke en la lasta periodo antaŭ la Roma Kongreso, prezidanto Longoni verkis novan preĝaron, pri kiu Patro Jacobitti poste diris: «La fakto, ke lia voĉo alvenas al ni nur post lia morto, igas la verketon pli kara al ĉiuj, kiuj konis la pian IKUE-prezidanton».

Ĉapitro 22

Pola periodo

Post la morto de sac. Longoni la vicprezidanto, prof. d-ro Czesław Biedulski, ekfunkciis praktike kiel prezidanto de IKUE, ĝis en balotado de marto 1976 li oficiale estis elektita kiel nova prezidanto. Biedulski, tiam franciskana monaĥo, instruis ĉe la Katolika Universitato en Lublino (Pollando), ĉe kies Biblioteko li ankaŭ fondis Esperanto-fakon.

La nova prezidanto formulis jene sian taskon: «Mi strebos fari ĉion, por ke nia IKUE-anaro ne sentu plu la mankon (post la morto de sacerdoto Longoni) de siaj gvidantoj, kaj por ke ni povu kun nova fervoro, espero kaj ekumena spirito realigi nian evangelian celon, la fratecon kaj pacon en la mondo konkerata por Kristo per nia persista katolika kaj esperanta laboro».

Radio Vatikana

La 17-an de aprilo 1976 unuafoje Radio Vatikana surondigis dissendon en Esperanto.

La horo de la dissendo de la esperantaj programoj, unu fojon en ĉiu semajno, estis fiksita intence malfrua, por ebligi, laŭ informo en EK de junio 1976, «la plej efikan disvastigon ĉiudirekten, per mezlonga ondo (1529 KHz) en la tuta Eŭropo kaj en la Mediteranea zono».

Ekde januaro 1977, dank’ al la senlacaj klopodoj de Patro Giacinto Jacobitti, Vatikana Radio komencis dissendi esperantlingve dimanĉe vespere, en la horoj 21,05 - 21,15, per mezaj kaj kurtaj ondoj kaj per frekvenca modulado.

Apostola beno

En 1976, okaze de la UEA-Universala Kongreso en Ateno (Greklando), la katolikaj partoprenantoj - kiuj dum tiu universala kongreso havis apartan kunvenon - renovigis sian dediĉon al la Papo. Responde, la Ŝtata sekretariejo de Vatikano sendis leteron, en kiu la Papo ripetis «la bondeziron esprimitan pasintjare okaze de la 36-a IKUE-kongreso», kaj volonte donis «la petitan apostolan benon».

 

Ĉapitro 23

Pola-itala periodo

Post 5-jara funkciado kiel redaktoro de la revuo, sacerdoto Felice Ruaro esprimis la deziron rezigni je tiu posteno; tamen li daŭrigis sian taskon ĝis la IKUE-kongreso en 1977, helpate de la poldevena sacerdoto Bruno Ostropolski (Argentino), kiu kun sac. Leszek Irek (Pollando) samtempe kompletigis du vakantajn lokojn en la estraro. Ostropolski kaj Irek ankaŭ deĵoris kelkatempe en la «Centra Oficejo» de IKUE, ĵus starigita en Romo dank’ al la preteco de sac. Angelo Duranti (Italio).

La sekretario de IKUE, Galbusera, transdonis tiun taskon al la Centra Oficejo, post sia elekto je vicprezidanto, por anstataŭi la mortintan s-ron Vigar (Anglio).

 

Doloriga perdo por IKUE

La 17-an de januaro 1977 IKUE ricevis fortegan baton: subite mortis, pro strata akcidento, sac. Henrik Paruzel el Pollando.

Skribis pri li EK: «Li estis 63-jara, esperantisto ekde 1925. Dum multaj jaroj li estis prezidanto de la Pola Katolika Esperanto-Asocio. Li verkis novan muzikmetodon, nomatan Muzilo... Dum la lastaj jaroj li estis la tre ŝatata redaktoro de Biblia Revuo». Paruzel ankaŭ estis granda organizanto; al li estis konfiditaj, interalie, la preparoj por la IKUE-kongreso, okazonta en 1977 ĝuste en Pollando.

Nova IKUE-statuto

En aŭgusto 1977 ĝenerala kunveno dum la 37-a IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo (Pollando) akceptis reviziitan tekston de la IKUE-statuto. La sama ĝenerala kunveno nomis d-ron Antonio De Salvo (Romo, Italio) nova redaktoro de la revuo.

Mortis Flammer

Alia funebro pro trafika akcidento trafis IKUE-n en la sama jaro 1977: nur 68-jara mortis ĝia iama generala sekretario sac. Wilhelm Flammer, iniciatinto de la IKUE-serio «Kristana Kulturo».

Notaria akto

La nova redaktoro, De Salvo, transprenis ankaŭ la taskon de direktoro de la Centra Oficejo. Kiel profesia juristo (li estas juĝisto ĉe la Itala Kortumo pri Kontoj), li tuj konsciis la neceson taŭge ordigi la pozicion de IKUE fronte al la italaj leĝoj: do, IKUE estis «fondita» per notaria akto, kiu estis farita la 31-an de januaro 1978 en Romo, kaj kiu konsistis, esence, el la traduko en italan lingvon de la statuto aprobita en Ĉenstoĥovo.

Kiel «fondantaj membroj» rolis Biedulski (Pollando), sac. Paweł Tic (Pollando), sac. Joseph Christiaens (Belgio); De Salvo (Italio), d-rino Vera di Tocco (Italio), d-ro Angelo Scalia (Italio) kaj s-ino Erzsébet Remenyi Puracchio (Hungario).

Tuj sekvis registriĝo de EK ĉe la Roma Tribunalo (n. 17138 de la 11-a de februaro 1978).

En aŭgusto 1978 aperis «Kristana Esperantista Jarlibro», komuna eldonaĵo de IKUE kaj KELI.

En oktobro 1978, estis elektita kiel Papo Karol Wojtyła, kiu alprenis la nomon Johano Paŭlo la Dua. EK detale omaĝis al li en la decembra numero, ankaŭ emfazante la simpation de li montrita plurokaze al Esperanto.

Pola animzorganto

Per letero de la 8-a de januaro 1979, Mons. Władysław Miziołek, Helpa Episkopo de Varsovio (Pollando) kaj prezidanto de la pola episkopara komisiono por ĝenerala animzorgado, konfidis oficialan taskon al sacerdoto Józef Zielonka:

«La komisiono por ĝenerala animzorgado de la pola episkopara konferenco - tiel tekstis la letero, en pola lingvo - konfidas al vi la oficon de animzorgado por esperantistoj sur la teritorio de la tuta lando. La komisio al vi de ĉi tiu tasko estis kunordigita kun la Ĉefepiskopo de Tarnów, Jerzy Ablewicz. Ni deziras al vi, pastra profesoro, Dian benon en tiu laboro».

Estas menciinde, ke Mons. Miziołek estas mem Esperantisto.

 

Ĉapitro 24

Nova prezidanto

Rezulte de voĉdonado pri la estrarfunkcioj de IKUE, en aprilo 1979 sacerdoto Duilio Magnani (Italio) estis elektita kiel nova prezidanto. Kiel vicprezidantoj estis elektitaj sacerdotoj Roger Degrelle (Francio) kaj Józef Gotter (Pollando); krome, eniris la estraron 3 pliaj poloj (sacerdotoj Roman Forycki, Jerzy Korytkowski kaj Józef Zielonka), 2 pliaj italoj (Antonio De Salvo, sac. Felice Ruaro), 1 belgo (sac. Alfons Beckers), 1 hungaro vivanta en F.R. Germanio (d-ro Josef Kondor) kaj 1 germano vivanta en Luksemburgo (Hans-Jörg Kindler).

De Salvo estis elektita ankaŭ kiel sekretario; samtempe, li estis konfirmita direktoro de la Centra Oficejo de IKUE en Romo.

La nova prezidanto Magnani ricevis specialan gratulan leteron de sia episkopo Giovanni Locatelli.

Magnani naskiĝis en Misano Adriatico, apud Rimini, la 11-an de junio 1928, kiel filo de malriĉaj gekamparanoj. Li sacerdotiĝis la 28-an de junio 1953; ekde 1964 li estas paroĥestro en Rimini. Studinte Esperanton, li rezignis la spiritan gvidadon de la diocezaj blinduloj, kaj dediĉis sin plue tute al la katolika Esperanto-movado. En 1976, li estis elektita kiel ĝenerala sekretario de la itala sekcio de IKUE.

Elstara aktivulo

La itala franciskano Albino Ciccanti, tiam loĝanta en Rimini kaj nun en Ravenna, membro de la Plenumkomitato de IKUE, en du sinsekvaj periodoj - aŭtune 1978 kaj printempe 1979 - en okcidenta Svedio faris ne malpli ol 73 prelegojn en Esperanto interpretitajn svede antaŭ ĉirkaŭ 4.200 personoj.

Li plue parolis 15 fojojn por instruistaj grupoj, kursoj, kluboj esperantistaj, ekleziaj rondoj, k.t.p.

La Papo ne salutis en Esperanto

La IKUE-prezidanto, en EK de januaro 1980, esprimis sian seniluziiĝon pri la fakto ke Papo Johano Paŭlo la Dua, je Kristnasko 1979, ne uzis Esperanton en sia kristnaska salutparolado al la tuta mondo, kvankam komisiito de la Sankta Seĝo «kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko petis de Patro Jacobitti esperantlingvan tradukon de la teksto de mallonga saluto».

Magnani skribis al la Papo leteron, en kiu li akcentis ke «Esperanto tute ne volas konkuri kun la latina lingvo, sed en la okuloj de la katolika Esperanto-movado ĝi havas tute diferencan taskon... kvazaŭ por logike kroni la certe signifoplenan, sed memkompreneble nekompletan aron da naciaj lingvoj uzataj por la kristnaskaj aŭ paskaj bondeziroj al la unuopaj popoloj. Des pli ĉar Esperanto estas unu el la lingvoj uzataj de la Vatikana Radio».

La IKUE-prezidanto petis al la membroj subteni lian leteran agadon per samtendencaj leteroj al la Vatikano.

La reago flanke de la Vatikano venis per letero de la Ŝtatsekretario, kiu komunikis, ke «la Sankta Patro adresas la bondezirajn salutojn okaze de la festoj ĉu paskaj ĉu kristnaskaj, nur en la diversaj vivantaj linguoj, parolataj de difinitaj etnaj grupoj».

Pri esperantaj diservoj

Kardinalo R. Knox, estro de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, respondis al la IKUE-prezidanto Magnani, ke «la Sankta Patro, akceptante la peton, konsentis pro korfavoro la rajtigon celebri la Sanktan Meson en Esperanto», dum esperantistaj kongresoj kun internacia aŭ plurnacia karaktero.

EK de junio 1981 publikigis la nomojn de animzorgaj kaj teologi-liturgiaj specialistoj, kiuj kune formis «Liturgia Komisiono»-n, laŭ invito de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, kun la tasko revizii la liturgiajn tekstojn en Esperanto.

Landaj reprezentantoj

En la periodo 1979-1981, estis nomitaj novaj landaj reprezentantoj de IKUE en Aŭstralio, Belgio, Hungario, Jugoslavio, Kolombio, Madagaskaro, Novzelando, Portugalio, Tajvano kaj Usono. Do, profunda kaj radikala renovigo de la koncerna reto.

Ekumena Kongreso kun KELI

En aŭgusto 1981 okazis en Dalfsen (Nederlando) ekumena kongreso de IKUE kaj KELI.

La valoraj kongresaj prelegoj (ambaŭflankaj) estis poste kolektitaj en broŝuro, titolita «En la lumo de la Biblio».

Dum la kongreso estis akceptita la oferto de Londona eldonejo represi 1.000 ekzemplerojn de la «Nova Testamento» en Esperanto.

Krome, la IKUE-anoj interalie diskutis pri la taskoj de la plenumkomitato, kaj - kun la intenco pligravigi la rolon de tiu organo - oni aludis pri eventualaj modifoj de la statuto.

Ĉapitro 25

Konsekro al Maria

Laŭ iniciato de la IKUE-prezidanto Magnani, la konsekro de la katolika Esperanto-movado al Maria okazis en esperanta elsendo de «Radio Vatikana» de majo 1982, pere de Mons. Giovanni Locatelli, Episkopo de Rimini, San Marino kaj Montefeltro.

El la «aldona preĝo» ni citas:

«Ni ĝoje konsekras nin al via Senmakula Koro, kaj ni konfidas al vi la tutan Esperanto-movadon, ĉar vi estas ekzemplo kaj modelo por la unuopaj kristanoj kaj la tuta Eklezio».

Cetere, sac. Manuel Casanoves (Hispanio) atentigis, ke 70 jarojn pli frue, la 7-an de septembro 1913, dum la 4-a kongreso en Romo, IKUE jam «akceptis kiel sian patrinon kaj protektantinon Nian Sinjorinon de la Espero».

Dua jarmilo de Maria

Alia iniciato de la prezidanto Magnani estis la propono al la Papo, « plej solene kaj fruktodone» soleni la «dumiljaran datrevenon de la naskiĝo de la Sankta Virgulino», en 1984 aŭ 1985, verŝajna dato surbaze de la dato de la naskiĝo de Kristo kaj de la hebreaj kutimoj pri juna edziniĝo.

Tiucele, la IKUE-prezidanto presigis specialan bildkarton, kiu estis enfermita en ĉiu EK-numero, kun jam preta teksto: sufiĉis gin subskribi kaj forsendi al la Papo.

Kongreso pri paco

La 39-a IKUE-kongreso, kiu okazis en Lille (Francio) en julio 1982, temis pri la diversaj aspektoj de paco.

La kongreso ricevis specialan signifon pro la ĉeesto de la tiama UEA-prezidanto Grégoire Maertens, cetere ankaŭ membro de IKUE, kiu faris detalajn proponojn kaj sugestojn pri la maniero en kiu ankaŭ IKUE, en 1987, povos partopreni en la solenado de la 100-jara ekzistado de Esperanto. La UEA-prezidanto i. a. proponis la formadon de «patrona komitato» el la plej elstaraj personoj el la eklezia kaj katolika socio, kaj plue starigon de jubilea fonduso, la eldonon de historio de IKUE kaj specialajn artikolojn pri la jubileo en EK.

Malapero de pioniroj

La 5-an de julio 1983 mortis la nelacigebla ĉeĥa pioniro Aleš Berka, kies meritoj estis multflankaj. Li estis ĝenerala sekretario de IKUE, kaj ekde 1969 prezidanto de la ĉeĥa IKUE-sekcio. Amaraj eventoj por li estis la registara likvido de la ĉeĥa sekcio kaj lia deviga eksiĝo kiel prezidanto de la Esperanto-klubo en Vsetín.

La 8-an de oktobro 1983 surstrata koratako trafis la franciskanan profesoron Johano Baptista Kao el Ĉinio, kiu dum pli ol 50 jaroj faris poresperantan pioniran laboron en Azio, Eŭropo kaj Norda kaj Suda Ameriko.

Li estis landa reprezentanto en Ĉinio/ Tajvano, kaj estis tre aktiva precipe en junularaj kaj universitataj rondoj. Li estis profesoro de la katolika «Fu-Jen»-Universitato, kaj publikigis diversajn eldonaĵojn kaj multajn artikolojn.

Multnombre en Pollando

Memorinda okazaĵo estis, en novembro 1983, la 10-a ripeto de la polaj «esperantistaj preĝtagoj», organizitaj de sac. Zielonka, en la monaĥejo de la Paŭlanaj patroj en Ĉenstoĥovo. Mil personoj ĉeestis la sanktan Meson.

 

Ĉapitro 26

80-jara jubileo de «Espero Katolika»

La numero de decembro 1983 de EK estis plene dediĉita al la 80-jara ekzistado de la revuo. Carlo Sarandrea, en «Kvazaŭ historio» verkita flue kaj kapable, en grandaj linioj pritraktis kaj rememorigis la 80-jarajn, emociplenajn, kaj plej ofte malfacilajn travivaĵojn de EK/ IKUE.

La jubilea numero montris sur la unua kovrilpaĝo la bildon de sacerdoto Emile Peltier, la fondinto de EK, kaj interne la reproduktaĵon de la unua paĝo de la unua numero de «Espero Katolika» (oktobro 1903).

Cetere, ekde oktobro 1983 sac. Battista Cadei fariĝis kunredaktoro de EK, kune kun Antonio De Salvo.

 

 

al la indekso