Enhavo de Espero Katolika numero 11-12/1995

al la indekso de jarkolektoj

 

 

 


 

La novaj IKUE-Estraranoj

 

1. Antonio De Salvo

Mi verkis la subajn liniojn ne pro ia sento de fiereco (ne ĉiuj detaloj, ja, estas favoraj al mi) nek ĉar mi supozas, ke mia vivo estas pli interesa ol tiu de la aliaj. Mi volis nur respondi, en kolektiva maniero, al la ĉefaj demandoj de tiuj homoj, kiuj - ne konante min persone - petis informojn pri mi kiel nova Prezidanto de IKUE.

Mi naskiĝis en Romo la 8an de junio 1942. Ĉe la naskiĝo evidentiĝis ke, malgraŭ mia floranta aspekto (mi pezis pli ol 5 kilogramojn), mi havas problemojn pri spirado, tiel ke mi tuj riskis morti sufokite. Mia patrino vokis al sankta Antono, kaj mi pli libere spiris; jen kial mi nomiĝas Antono.

Miaj gepatroj naskiĝis en Mesino (Sicilio); ili migris al Romo tuj antaŭ la dua mondmilito, serĉante pli bonan sorton. Ili apartenis al malriĉaj familioj, kaj povis viziti nur la elementan lernejon; ĝuste pro tio, ili revis, ke siaj gefiloj (mi havas du fratinojn) povu akiri instruitecon.

Mia patro laboradis kiel ‘‘provizora’’ kompostisto ĉe la presejo de la Ministerio pri Mara Armeo (tiu ‘‘provizoreco’’ daŭris de 1937 ĝis 1961, tiel ke nia familio dum 24 jaroj tute ne havis certecon pri la estonto); posttagmeze, kaj ofte nokte, li kromlaboris ‘‘nigre’’ en privataj presejoj, montrante sian apartan lertecon en la kompostado (literon post litero) en fremdaj lingvoj kaj alfabetoj, kiujn cetere li tute ne konis (li aparte spertis en la nelatinaj alfabetoj; kaj mi ĉiam miris kaj admiris, kiel tio povas okazi).

Mia patrino, siavice, okulstreĉe laboradis hejme kiel kudristino kaj brodistino, kaj ŝi aparte lertis en la ĉirkaŭbrodado de butontruoj; ĉar ni loĝis en la apudaĵoj de Vatikano, oftaj klientoj estis la ekleziuloj, tie ke la Sankta Jaro 1950 (kaj, laste, la Dua Vatikana Koncilio) ligiĝas, en mia memoro, kun la longaj sutanoj de la Episkopoj kaj Kardinaloj, kies buton-truoj estis ofte broditaj ĝuste de mia patrino (la plej bonaj klientoj estis la usonanoj, ne nur ĉar ili pagis plimulte kaj sendiskute, sed ankaŭ ĉar ofte ili estis je alta staturo, kaj do kun pli da butontruoj; sed por tiuj, kiuj venis el pli malriĉaj landoj, mia patrino laboradis duonkoste).

Mia patrino arde sopiris akiri, per memlernado, tiun kleriĝon, kiun ŝi ne estis povinta ricevi en lernejo (ne nur pro manko de mono, ĉar ŝi restis orfa en plej juna aĝo, sed ankaŭ pro manko de lernejoj: je la tempo de ŝia infanaĝo, en la periferio de Mesino simple ne ekzistis pli alta lernejo ol tiu elementa): ankoraŭ hodiaŭ, kiam ŝi estas pli ol 83-jara, ŝi vore legadas librojn laŭ plej diversaj temoj.

De mia patrino - kiu, malgraŭ katolikeco, neniam kaŝis sian simpation por la rigoraj moralaj principoj emfazataj de kelkaj protestantaj konfesioj - mi lernis, ke la vivo estas devo, ke pura konscienco estas plej bona kompenso, ke ju pli da talento oni ricevis des pli oni respondecas pri ĝia taŭga fruktuzo favore al la aliaj, ke oni ne profitu de la humiluloj, kaj ke malcedi kontraŭ perfortuloj estas samtempe rajto kaj devo (ĉi tiun lastan instruon mi ekzemple metis en praktikon en 1978, kiam mi sukcese organizis internacian kampanjon kontraŭ la tiama Ĉeĥoslovaka Registaro, favore al Miloš Šváček kaj aliaj katolikaj esperantistoj).

Mi naskiĝis dum la milita periodo, do miaj unuaj jaroj disvolviĝis en milita kaj malsata atmosfero: miaj tri unuaj vortoj estis “panjo”, “aviadiloj” kaj “bombadas”; mi estis komplete demamigita tre malfrue, ĉar patrina lakto estis la sola nutraĵo neporciumita; okaze de mia unua jariĝo, en 1943, la najbaroj asociiĝis por donaci al mi... tri terpomojn; mia plej frua pramemoraĵo estas la parado de la usonaj armeanoj ĉe la liberigo de Romo, la 4an de junio 1944; kaj kiam tuj poste mi manĝis por la unua fojo blankan panon, aĉetitan je nigra merkato, mi konkludis ke ĝi ne bongustas, ĉar mi havis kutimon nur je la branriĉa pano, dum longa tempo kaj grandanime donacita de Vatikano al la romaj loĝantoj (po 50 gramoj en ĉiu tago por ĉiu kapo).

Krome, mi estas iusence denaska plurlingvano: en Romo, ja, kunvivas italoj el plej diversaj regionoj, kiuj en la tempo de mia infanaĝo preskaŭ ne parolis la tutnacian italan lingvon, sed nur la unuopajn dialektojn, ofte tre malsimilajn inter si, tiel ke de miaj plej junaj jaroj mi strebis almenaŭ kompreni, se ne paroli, kiel eble plej multe da dialektoj, ankaŭ profitante de ia natura inklino facile alproprigi al mi vortojn kaj elparolajn manierojn. Plie, ĝis antaŭ nelonge ĝuste la sicilianoj sentis kiel fremda la norman italan lingvon, kiun ili lernis kiel duan lingvon (eĉ per dulingvaj lernotekstoj), tiel ke ĉiuj rilatoj kun la multegaj parencoj restintaj en Sicilio devis nepre okazi en la Mesina varianto de la sicilia dialekto, kiun mi do ellernis samtempe kun la itala lingvo (estas interese, cetere, ke pro la multaj invadoj la siciliaj lingvaĵoj estas miksaĵo el diversaj lingvoj, precipe latina, franca, hispana, araba kaj greka, iu speco da mediteranea Esperanto).

Se paroli pri Sicilio, estas ankaŭ menciinde, ke pro difinitaj kaŭzoj (precipe ia formo de organizita krimularo fare de malgranda minoritato), sicilianoj ĝenerale ne ĝuas bonan famon, kvankam inter ili troviĝas multegaj bravaj kaj honestaj homoj; la sekvo estas, ke en sociaj rilatoj sicilianoj pli-malpli spertas ian diskriminacion, des pli malagrablan kiam, por fari al ili komplimenton, oni diras rekte en la vizaĝo “Vi ne aspektas siciliano!”, tiel kaŝe aludante, ke ĝenerale sicilianoj ne estas taksataj same ŝatindaj.

Preskaŭ reage al tiu diskriminacio, mi evoluigis en mi fierecon pri miaj radikoj, kaj samtempe toleremon kaj klopodemon kompreni la starpunktojn de la aliaj, kion mi sinteze esprimas per la formulo “konscio pri sia rolo kaj respekto por tiu de la aliaj”. En ĉi tiu kadro de toleremo kaj respektemo, en la tempo de la elementa lernejo mia plej kara kamarado estis hebreo, kiun miaj kamaradoj forpuŝis ĉar li eliris el la lernoklaso dum la leciono pri (katolika) religio.

Mi rakontis jenon, por komprenigi la profundajn kaŭzojn, kiuj puŝis min, apenaŭ 14-jaran knabeton, interesiĝi pri Esperanto, kiel rimedo por leviĝi el strikta medio, tranpasi diskriminaciojn, malfermiĝi al novaj spertoj, kaj doni pli vastajn horizontojn al mia vivo (kaj mi ne laciĝos deklari, ke mi ricevis de Esperanto tre pli multe ol mi donis).

Ankoraŭ ne 8-jara, la 7an de majo 1950 (do, dum la Sankta Jaro), mi ricevis mian Unuan Komunion, kaj en la sama tago (laŭ la tiamaj kutimoj) la Konfirmacion. Tiam mi estis allogata de la ideo fariĝi misiisto en Afriko, sed sincere mi ne scipovas diri, ĉu en tio ludis plie la deziro diskonigi la Evangelion, helpi por civila progreso kaj kontraŭ kolonia subpremado, aŭ simple koni novajn landojn kaj popolojn. Ĉiukaze, la ideo ne evoluis, precipe ĉar mi opiniis mallojale forlasi mian bezonantan familion, kaj ankaŭ ĉar mi konsciis, ke mia farto estas tro difektiĝema por povi elteni la penojn de misiista vivo (interalie, pro la humideco de mia loĝejo je tri jaroj mi estis trafita de bronkito, kiu baldaŭ fariĝis kaj restis kronika, ankaŭ ĉar tiam ne ekzistis antibiotikoj, aŭ ili kostis terure altajn monsumojn ĉe nigra merkato).

En 1952, fininte la kvaran klason de elementa lernejo, mi ‘‘saltis’’ la kvinan jaron, transirante per ekzameno rekte al la unua klaso de la mezgrada lernejo, tiel ke, el pure burokrata vidpunkto, mi ne posedas la atestilon pri plenumo de elementaj studoj! Kompense, mi vizitis dufoje la unuan klason de la elementa lernejo, ĉar antaŭ la oficiala lernojaro mi jam pli frue estis ĉeestinta la lecionojn, akompane al mia pli aĝa fratino, kiu lernis ĉe monaĥinoj (kun la sekvo, ke mi kapablis legi kaj skribi jam en tre frua aĝo).

En novembro 1956, mi vigle manifestaciis sur la stratoj proteste pro la invado de Hungario, kaj en kunpuŝiĝo kun komunistaj kontraŭmanifestaciantoj mi riskis havi la kapon frakasita per metala stango, kiun mi sukcesis eviti preskaŭ mirakle (tiaj aferoj okazis al mi plurfoje, tiel ke mi diras, ke mia vivo estas multfoja donaco). Mia sinteno pri komunismo ne malhelpis, tamen, ĉiam se paroli pri toleremo, ke unu el miaj plej karaj amikinoj estis, en tiu tempo, lerneja kamaradino ĝisoste komunista, ankaŭ ĉar ŝia patro estis unu el la historiaj ĉefoj de la itala komunista partio, kaj ŝia patrino prezidis la movadon de ‘‘Partizanoj por paco’’: kun ŝi mi havis viglajn politikajn diskutojn, kiuj tamen neniam fariĝis ofendaj disputoj.

En decembro 1956, irinte al la hejmo de mia gimnazia benkokamarado por pruntepreni vortaron (mi neniam posedis proprajn vortarojn dum la tuta lerneja tempo, ĉar mankis mono por tio), mi konstatis, ke sur la pordo de la najbaro staras ŝildo kun la indiko “Delegito de Internacia Esperanto-Ligo” (temis pri s-ro Luigi Minnaja). Mi estis preskaŭ fulmotrafita: mi sonoris ĉe la pordo, kaj petis informojn; oni akceptis min tre ameme, oni donacis al mi gramatikon, kaj oni invitis min al vizito de la lasta leciono de finiĝanta Esperanto-kurso. Mi ellernis hejme la gramatikon en kelkaj horoj, kaj ĉe la posta renkontiĝo kun la kursanoj mi konstatis, ke mi sukcesas sufiĉe bone kompreni iliajn parolojn. Per atenta aŭskultado, kaj per la pacienca helpo de sinjorino Minnaja, mi rektametode kaj sufiĉe rapide alproprigis al mi la lingvon (cetere, en la hejmo de familio Minnaja la kutime uzata lingvo estis Esperanto, kiu tial estis senĉese modlata ankaŭ por ĉiutagaĵoj). Multe helpis ankaŭ la kunesto kun eksterlandanoj, kiujn mi volonte akompanadis tra Romo; kaj entute mi praktike lernis la lingvon, tute senzorge, ĉu temas pri artefarita aŭ natura esprimilo, kaj tre baldaŭ mi atingis, ke al mi estas indiferente paroli ĉu en Esperanto ĉu en la itala.

En aŭgusto 1958 mi partoprenis mian unuan Kongreson de Esperanto, tiun italan en Palermo (je tre malaltaj kostoj, loĝante en junulargastejoj kaj manĝante kie kaj kiom mi povis), kaj mi eltenis la ekzamenon por akiri la duagradan diplomon: je mia granda surprizo, mi kontraŭe ricevis la triagradan, ĉar oni miregis ke 16-jarulo, en krudŝtofa pantalono, sen esperantistaj familianoj, tiel flue paroladas en Esperanto.

Nur 18-jara mi diplomiĝis (1960) ĉe klasika liceo, per tiom bonaj notoj, ke unu el la romaj gazetoj aperigis artikolon, atentigante, ke ‘‘temas pri meritplena junulo, kiu havas seriozajn problemojn por daŭrigi siajn studojn, kaj indus esti helpata’’.

Efektive, la kondiĉoj de mia familio estis daŭre nebonaj: ni vivis kvinope en tre malvasta loĝejo, konsistanta nur el du ĉambretoj, tiel ke por ne ĝeni la aliajn, kaj samtempe por ŝpari elektron, mi kutime studadis sur benkoj de publikaj ĝardenoj, je la lumo de publikaj lanternoj (kaj eble pro tio ekde la adoleskanteco mia vidkapablo laŭgrade malfortiĝis); la unuan “salajreton” mi gajnis, apenaŭ 12-jara, pakumante pezajn prestipojn el plumbo; kaj ankaŭ en postaj jaroj mi rifuzis neniun honestan laboron, kaj estis de fojo al fojo kurknabo, turisma gvidisto, tradukisto de beletraĵoj el la franca lingvo, privata instruisto de plej diversaj lernofakoj, eĉ figuranto en filmoj).

Tamen, la fiksa laboro ne venadis, paradokse ĝuste pro tio, ke mi havas tre altajn notojn: la mastroj, ja, timis dungi homon, kiu havas multajn interesojn, ĉar ili supozis (eble prave), ke tiu homo - teorie lertega - ne kapablas fiksi sian atenton al nur unu afero, laŭ la apartaj bezonoj de la firmao.

Krome, mi estis tre juna, ĉar mi estis fulme akirinta la abiturientan diplomon, kaj aldone mia vizaĝo aspektis eĉ pli knabe ol la 18 jaroj, kiujn mi havis (jen unu el la kaŭzoj, kial en postaj jaroj mi kreskigis al mi barbon).

Cele al enskribiĝo ĉe la Universitato, mi gajnis konkurson por senpaga posteno ĉe la Fakultato pri Politikaj Sciencoj de la Katolika Universitato de Milano, kaj ankaŭ konkurson por senpaga posteno ĉe la Jura Altlernejo (lige kun la Supera Normala Lernejo) en Pizo; sed finfine mi enskribiĝis ĉe la jura Fakultato de la roma Universitato “La Sapienza”, precipe ĉar mia familio bezonadis helpon, kaj do mi nepre devis trovi fiksan laboron en Romo mem. Tiucele, mi lernis tajpadon kaj stenografion, akirante atestilon pri “elstara kapableco kaj rapideco” (en tiu okazo, laŭpete de la iniciatinto de la stenografia sistemo “Stenital Mosciaro”, mi adaptis tiun sistemon al Esperanto).

Daŭris, intertempe, mia Esperanto-agado, precipe en la katolika rondo kiu en tiuj jaroj formiĝadis ĉirkaŭ Pastro Jacobitti (interalie, mi grandparte prizorgis la tradukadon de la tekstoj de la tiam aperanta revuo “Nova Civito”).

En julio 1961, mi surmetis sur miajn ŝultrojn dorsosakon, kaj foriris petveture kun la intenco atingi Greklandon tra Jugoslavio; mi planis, ke survoje mi haltos du semajnojn iom sude de Beogrado, por partopreni esperantistan laborkampon kiu tiam kunagadis en la konstruado de la aŭtovojo “Frateco-Unueco” (kiel aspektas moke, nuntempe, uzi ĉi tiun esprimon!); sed mi havis seriozan stratakcidenton en Nova Gradiška, kaj mia suba makzelo frakasiĝis. Dum du monatoj mi restis kun la buŝo fermita (la supraj kaj la subaj dentoj estis kunkudritaj), kaj povis nur trinki, kio ne malhelpis al mi - post la eliro el la Polikliniko de Zagrebo - daŭrigi mian migradon, kun nova celo: la tiam ĵus naskiĝinta Esperantista Kampadejo en Primošten.

La sekvo de tiuj du monatoj da nemanĝado estis, ke mia pezo malkreskis al 49 kilogramoj, kaj kiam, tuj poste, mi trapasis la viziton por soldatservo, mi estis rifuzita pro “malforta korpostrukturo”.

En 1962, mi kunorganizis la IKUE-Kongreson apud Romo, kaj okupiĝis pri la Junulara Fako de IKUE, kunlabore kun Stefan Maul, Hub Weltens kaj Klaus Perko.

En oktobro 1962 mi estis dungita kiel diplomita oficisto ĉe la Italaj Ŝtatfervojoj, gajninte (apenaŭ 20-jara) nacian konkurson, en kiu mi okupis la duan lokon el proksimume 5.000 kandidatoj. Komenciĝis, tiam, mia aktivado en la kampo de esperantistaj fervojistoj, dum daŭris mia agado en la katolika movado, helpe al Pastro Jacobitti.

En 1964, pro la streĉiteco de mia ĝistiama vivo, mi suferis pri serioza nerva elĉerpiĝo, kaj interrompis la jurajn studojn (kiujn, cetere, mi ne aparte ŝatis, malgraŭ tre altaj notoj: mi estis elektinta la Fakultaton pri Juro simple ĉar ĝi malfermas en Italujo multajn laboreblecojn, kaj ĉar ĉe la aliaj Fakultatoj estis postulata la deviga ĉeesto de la lekcioj, kio al mi estis neebla pro mia samtempa laborado).

En 1966 mi partoprenis mian unuan Universalan Kongreson de Esperanto (en Budapeŝto, Hungario), post kiu mi vizitis Ĉeĥoslovakion.

En 1966 mi fianĉiĝis al oficeja kolegino (kaŝe, por ne riski delokadon al alia oficejo); ŝi (kiu nomiĝas Adriana Papa) stimulis min daŭrigi la studojn, tiel ke en unu streĉa jaro mi plenumis la mankantajn ekzamenojn, sed por la diskutado de la fina disertacio mi devis atendi ĝis julio 1969, pro manko de disponebla Profesoro (mi estis elĉerpinta la ekzamenojn tro rapide, ĉiukaze pli rapide ol supozis la burokrataj oficejoj).

La 27an de aprilo 1968 mi edziĝis, havante kiel celebranton patron Jacobitti; dum la geedziĝa vojaĝo, revene el Lurdo, mi kaj mia edzino travivis en Nico la “francan majon”, la 13an de tiu monato.

La 8an de la samjara decembro, mia edzino naskis 6-monatan infanon, laŭ nomo Fabio, kiu vivis nur du tagojn. Ni estis ekstreme afliktitaj. Krome, aliaj provoj malsukcesis, kaj ni fariĝis tiel senesperaj, ke ni faris demarŝojn por adopti vjetnaman infanon (tio ne efektiviĝis pro la intertempa ĉeso de Suda Vjetnamio).

En julio 1969 mi doktoriĝis pri Juro per la plej alta noto; tuj poste, mi gajnis nacian konkurson kiel funkciulo ĉe la Ministerio pri Publika Instruado (en la fako pri Universitatoj), kaj akiris diplomon pri instrukapableco por juraj kaj ekonomikaj fakoj en superaj lernejoj (en la klasifiko de la roma provinco mi okupis la unuan lokon).

Sed ĉiam mankis la kompletigo de familio, la nasko de filo. En 1970 mi kaj mia edzino veturis al la Maria Sanktejo de Pompejo, kie pastro diris al ni, ke per la helpo de la Virgulino ni havos filon. Kaj la 3an de januaro 1971, naskiĝis Alessandro, kiu nun soldatservas kiel policano, kaj baldaŭ doktoriĝos pri Fiziko ĉe la roma Universitato “La Sapienza”, per eksperimenta disertacio kunlabore kun CERN (la Eŭropa Centro pri Atomaj Esploroj) en Ĝenevo, Svislando.

En 1971, mi komencis prizorgi la Esperanto-elsendojn de la Itala Radio Internacia (Radio Roma/ RAI), kiujn mi daŭre redaktas kaj elparolas.

En 1972, mi gajnis nacian konkurson kiel funkciulo ĉe Ministerio pri Transportoj (en la fako de Civila Motorizado), okupante la unuan lokon en la klasifiko.

En 1974, mi vizitis kun tre bona rezulto trimonatan kurson ĉe la Supera Lernejo pri Publika Administracio en la Reĝa Palaco de Caserta.

En 1976, mi gajnis samtempe du naciajn konkursojn kiel Juĝisto, respektive ĉe la Kortumo pri Kontoj (kiu okupiĝas pri kontrolado de la reguleco de la publika mastrumado) kaj ĉe la ĵuse starigitaj Administraciaj Regionaj Tribunaloj. Mi povis elekti inter Venecio (por la Kortumo pri Kontoj) kaj Florenco (por la Administraciaj Tribunaloj); post longa baraktado mi elektis la unuan postenon (por kiu mi okupis la unuan lokon en klasifiko), kaj dum preskaŭ unu jaro mi deĵoris en belega historia palaco ĉe la Granda Kanalo.

En Venecio, en majo 1976, mi travivis de proksime la dramon de la tertremo en la tuj apuda Regiono Friulo.

En januaro 1977 mi estis destinita al la centra sidejo de la Kortumo pri Kontoj en Romo, kun la tasko okupiĝi pri kontrolo de la agado de la Ministerio pri Internaj Aferoj (eble la plej kompleksa kaj delikata publika strukturo en Italio). De 1988 mi estas Direktoro de la koncerna kontroloficejo, en kiu deĵoras, kiel komputilisto, ankaŭ Carlo Sarandrea.

Mia kvalifiko (Konsilisto) samrangas nuntempe kun tiu de Parlamentano, aŭ de Guberniestro, dum mia laborpago egalas al tiu de Ambasadoro (kaj, se mi ĝisvivos kaj plaĉos al Dio, mi ankoraŭ povos havi plian avancadon, precipe ĉar mi estas unu el la plej junaj Konsilistoj, en komparo kun mia preskaŭ 20-jara deĵortempo).

Mi estas Prezidanto de la Kontrol-komisiono de la kontoj de la Universitato de Udine en Friulo, al kiu do mi veturas preskaŭ ĉiumonate.

Mi ankaŭ estas oficiale rajtigita Kontrolisto de kontoj por reviziado de bilancoj de entreprenoj; mi atendas la oficialigon de mia nomumo kiel Juĝisto pri tributaj demandoj; kaj, kiam mi forlasos la nunan postenon, mi rajtos pledi advokate antaŭ ĉiuj Tribunaloj, inkluzive de Kasacia Kortumo.

Pro tio, ke mi komencis labori tre juna, mi jam nun povus peti pensiiĝon, kvankam mi estas nur 53-jara; sed, laŭ la ordinara vojo, mi pensiiĝos post 19 jaroj (se mi ĝisvivos), ĉar la italaj juĝistoj emeritiĝas je 72 jaroj (je tiu aĝo, probable, mi estos jam delonge mense kaj korpe kaduka, se mi daŭre praktikos la ĝisnunan vivoritmon: ekzemple, mi kutimas dormi nur 5-6 horojn en ĉiu tagnokto).

En mia laboro mi ĝuas elastecon rilate la oficajn tempojn, en la senco, ke mi ne havas fiksan kaj strikte laŭdevan horaron (ofte mi laboras hejme, utiligante telefonon, komputilon kaj fakson; kaj ankaŭ kiam mi vizitas la oficejon, mi mem elektas la horojn).

Tio estas tre avantaĝa, sed ne, kiel oni povus supozi, el la vidpunkto de okupiteco: se mi sumigas la tutan tempon dediĉitan en unu monato al oficejaj aferoj, mi konstatas, ke mi forkonsumis entute tre pli multe ol la teorie ŝuldatajn 150 horojn. La avantaĝo kuŝas alie, en la fakto, ke grandparte mi mem decidas kiel distribui tiujn (eĉ multajn) laborhorojn, akordigante la oficajn postulojn kun miaj personaj bezonoj.

Alia plaĉa aspekto estas, ke la ekonomia sendependeco certigita de mia ofico ebligas al mi dediĉi trankvilanime al Esperanto mian liberan tempon: kvankam, ja, mi tute ne estas riĉa, almenaŭ mi ne devas zorgi pri ĉiutagaĵoj, des pli ke - post la spertoj de mia junaĝo - mi sentas min tute kontentigita, kaj ankaŭ konsidere ke, feliĉe, mia edzino kaj mia filo dividas kun mi franciskanan spiriton de neavidemo.

Koncerne mian Esperanto-agadon, mi estis Vicprezidanto de la Itala Esperanto-Federacio, kaj Direktoro de ĝia revuo “L’Esperanto”; mi estas ordinara membro de la Itala Instituto de Esperanto; mi kunlaboris kaj daŭre kunlaboras en multaj esperantistaj iniciatoj, lokaj kaj naciaj; sed precipe, de pluraj jardekoj mi agadas por IKUE (apoge al patro Jacobitti, kaj poste kiel Sekretario, Kasisto, Direktoro de la Centra Oficejo, redaktoro de “Espero Katolika”, Vicprezidanto kaj ĵuse Prezidanto, Sekretario de la Liturgia Komisiono, ktp).

De 13 jaroj mi redaktas komputile gigantan enciklopedian vortaron itala-Esperanto (por doni ideon pri ĝia amplekso, mi diru, ke la litero “A” okupas pli ol 4.000 paĝojn en formato A4, kaj ke mi samtempe laboras super la tuta alfabeto, de A ĝis Z). Ĝuste en ligo kun tiu vortarista agado, kaj preskaŭ kompense pro mia nehavo devortaroj en junaĝo, mi posedas nuntempe unikan kolekton de centoj da vortaroj en multaj lingvoj kaj dialektoj, kiujn mi ĉiutage konsultas kaj utiligas (mi bone regas la francan kaj la hispanan/kastilian, krom la latinan kaj multajn el la italaj dialektoj; pasive mi regas la katalunan kaj la portugalan; per la helpo de vortaro mi sukcesas interpreti la anglan, la germanan, la malnovgrekan, la kroatan kaj la polan; kaj per vortaro mi povas kompreni almenaŭ la ĝeneralan sencon de tekstoj en multaj aliaj lingvoj).

De julio 1993 mi forlasis la grandan ĉefurbon, kaj retiriĝis en kamparon.

La domo (kie mi loĝas kun edzino, filo kaj bofratino) troviĝas sur altaĵo, de kie oni vidas en malproksimo Romon kaj la ĉirkaŭajn montetojn. La silento estas absoluta: la loĝejo ampleksas 240 kvadratajn metrojn sur tri etaĝoj (tiel ke mi povis aranĝi multajn librobretarojn kun verkoj pri ĉiuj temoj escepte de juro), kaj starigi telemadikan reton konsistantan el tri komputiloj, du aŭtomataj legaparatoj, du presiloj kaj unu fakso); estas ĝardeneto kun gazono, floroj kaj fruktarboj; kaj petole proponas kompanion malgranda kaj ludema hundeto.

Komence kiel fervojisto, poste kiel edzo de fervojistino (kiu, en 1992, anticipe pensiiĝis), de pli ol 30 jaroj mi rajtas vojaĝi senpage kaj senlime, per fervojo, tra tuta Italio, kaj duonpreze tra tuta Eŭropo; de tio mi multege profitis en pasinteco, ĉu por persona ĝuo, ĉu por Esperanto-agado (ekz., prelegoj en aliaj urboj).

De kelkaj jaroj, tamen, mi bedaŭrinde devis limigi mian vojaĝemon, pro diversaj kaŭzoj: la oficaj devoj (la delikateco kaj la urĝeco de la cirkonstancoj, en kiuj ofte agadas la kontrolata Ministerio pri Internaj Aferoj, postulas, ke mi estu daŭre kontaktebla; kaj ĉiun ĵaŭdon mi havas juĝokunsidon, kiu daŭras de mateno ĝis vespero); mia engaĝiteco pri Esperanto-elsendoj (mi neniam povas foresti pli longe ol unu semajnon, laŭ la semajna kadenco de la programo, kiu estas registrata vendrede posttagmeze kaj elsendata sabate vespere); sed precipe la neceso daŭre kaj prave helpi al miaj gepatroj (mia patro estas de 1989 invalido sur rulseĝo, kaj mia patrino havas pli ol 83 jarojn).

Antonio De Salvo