Enhavo de Espero Katolika numero 1-2/2001

al la indekso de jarkolektoj 2001-2005

 

 

 Sur la kovrilo: Piroteknika spektaklo honore al la Papo en Placo Sankta Petro, en la jarfina nokto.

 

 

 


 

Apostola Beno de la Papo por la fino de la jaro 2000

kaj la komenco de la jaro 2001

La 31an de decembro 2000, je noktomezo, la Papo aperis ĉe la fenestro de sia privata studio kaj alparolis la ariĝintajn fidelulojn.

Karegaj gefratoj, karegaj gejunuloj!

En ĉi tiu momento ni trapasas la sojlon de la jaro 2001, kaj ni ekiras en la trian kristanan jarmilon. Je la horbato de noktomezo, kiu markas ĉi tiun historian transiron, ni haltas, kun la koro plenega je dankemo, por konsideri la alternajn eventojn de la pasintaj jarcento kaj jarmilo. Tragedioj kaj esperoj, ĝojoj kaj suferoj, venkoj kaj malvenkoj; super ĉio reliefiĝas la konscio, ke Dio gvidas la eventojn de la homaro. Li iras kun la homoj, kaj ne ĉesas plenumi mirindaĵojn. Kiel eblas ne danki Lin, dum ĉi tiu nokto? Kiel eblas ne ripeti al Li: “In te, Domine, speravi, non confundar in aeternum”? Jes, “en Vi, Sinjoro, mi esperis, mi neniam konfuziĝos”.

 Je la fino de la kutima preĝorenkontiĝo kiu markas ĉiun tagon de la Jubilea jaro, kaj kiu hodiaŭ okazas en la nokto de la fermo de la jaro 2000, nia rigardo fiksas Kriston, Savanto de la homo. Sen Li, la vivo ne atingas sian lastan celon. Li, per sia saĝeco kaj per la forto de sia Spirito, helpas nin alfronti la defiojn de la nova jarmilo; Li igas nin kapablaj elspezi la vivon por la gloro de Dio kaj por la bono de la homaro. Ni devas restarti de Li kaj esti liaj atestantoj en la estonteco kiu estas fronte al ni.

Ni lasu nin esti altirataj de lia amo, kaj la irado de la vivo konos la ĝojon kiu fontas el la ĉiutaga, fidela servado al Li. Jen mia elkora bondeziro, kiun mi esprimas por ĉiu kredanto kaj por ĉiu bonavola viro kaj virino. Specialan penson, kunigitan kun preĝo, mi adresas nun al la suferantoj, al tiuj, kiuj estas en malfacilaĵoj, al tiuj, kiuj vivas momenton de penado. Por ĉiu el ili mi preĝe alvokas la providencan helpon de la Sinjoro.

Nia rigardo vastiĝas nun al la tuta mondo. Mi petdeziras ke la nova jarmilo alportu al ĉiuj Nacioj pacon, justecon, fratecon kaj prosperon! Aparte, mia penso iras al la gejunuloj, espero de la estonteco: la lumo de Kristo la Savanto donu sencon al iliaj vivoj, ilin gvidu dum la vivoirado kaj igu ilin fortaj dum la atesto de la vero kaj dum servado al la bono.

Mi konfidas ĉi tiujn petdezirojn al la perado de la Dipatrino.

Sanktega Virgulino,

Taĝiĝo de la novaj tempoj,

helpu nin rigardi kun fido

la pasintan historion kaj la jaron, kiu komenciĝas.

Stelo de la tria jarmilo,

gvidu niajn paŝojn al Kristo,

la Vivanton “hieraŭ, hodiaŭ kaj ĉiam”,

kaj igu nian homaron,

kiu timtremetanta antaŭeniras en la novan jarmilon,

pli kaj pli frata kaj solidareca.

 

Bonan Novan Jaron al ĉiuj!

al la indekso


 

1.1.2001: la mesaĝo de la Papo por la 34a monda tago de la paco

Dialogo inter la kulturoj

por civilizacio de amo kaj de paco

La 34a monda tago de la paco 2001 invitas al medito pri la temo de la dialogo inter la kulturoj por la konstruo de la civilizacio de amo kaj de paco. La porokaza papa mesaĝo pritraktas ĉi tiun vastan kaj komplikan temaron, komencante per la substreko, ke ĉi tiu dialogo estas urĝe bezonata, kvankam ĝi alfrontas malfacilaĵojn. Malfacilaĵoj, kiuj tamen, des pli reliefigas la fakton, ke la dialogo estas “la nepra vojo por la konstruo de repaciĝinta mondo. Laŭ ĉi tiu linio staras ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj kiu proklamis 2001 “Internacia Jaro de la dialogo inter la civilizacioj”.

La Papo resume prezentas kelkajn filozofiajn kaj antropologiajn trajtojn de la diversaj homaj kulturoj, interalie menciante la senton pri la patrujo, valoro kiu fariĝas danĝera kiam la sento de “aparteno” - skribas la Papo - fariĝas memekzaltiĝo kaj forigo de diversecoj, realigante formojn de naciismo, rasismo kaj ksenofobio. La mesaĝo pritraktas poste du konkretajn kaj kurantajn problemojn: unue, la mesaĝo denuncas la plifirmiĝon de kelkaj kulturaj elementoj kontraŭ aliaj kulturoj, kio igas doloriga la situacion de kelkaj etnaj kaj kulturaj minoritatoj, kaj, due, la mesaĝo avertas kontraŭ la risko, ke la kulturoj pasive aliĝu al okcidentaj kulturaj modeloj, kiuj montras laŭgradan humanecan, spiritan kaj moralan malriĉiĝon.

Johano Paŭlo la 2a vortumas sekve la proponon de la dialogo inter kulturoj, kun kelkaj teologiaj aludoj el granda spirita signifo, kaj li tuj listigas du problemojn kiuj estas la plej kurantaj en la nuntempa politiko: unue, la novaj teknologioj de informado, kies avangardaj potencivoj estas laŭdataj, sed oni samtempe denuncas kiel ili estas monopolo en la manoj de limigita nombro da landoj; due, estas la migradoj, pri kiuj la mesaĝo longe parolas pro la urĝaj kunligitaj problemoj. Post la principo laŭ kiu “la enmigrantojn oni devas ĉiam trakti per la respekto ŝuldita al la digno de ĉiu persono”, la mesaĝo deklaras ke la “enmigradoj ne devas esti elemento kiu malordigu la kulturan aspekton de iu teritorio”. “Koncerne la kulturajn elementojn kiujn la enmigrantoj alportas, laŭmezure ke ĉi tiuj elementoj ne staras kontraŭ la universalaj etikaj valoroj, propraj en la natura leĝo, kaj kontraŭ la fundamentaj homaj rajtoj, oni devas ilin respekti kaj akcepti”.

Poste, per la invito remalkovri la valorojn komunaj je ĉiu kulturo, la mesaĝo de la Papo por la monda tago de la paco prezentas stimulan serion da orientigoj, deirante el la valoroj de solidareco, paco, vivo kaj eduko. Oni facile komprenas ke la invito al tiuj valoroj estas motivita de la zorgoplena analizo pri la nuntempa internacia situacio: kresko de ekonomiaj kaj sociaj malegalecoj kaj de malriĉeco, la zorgiga vetarmado, la disvastiĝo de kulturo kiu humiligas kaj malŝatas la vivon, la manko de instruado: temoj kiuj postulas dialogon inter la kulturoj kiu celu la solvon de ĉi tiuj problemoj.

Ofte sur la dialogo influas tragika pasinteco. Fronte al tio, la Papo proponas la rimedojn, tipe kristanajn, de la pardono kaj repaciĝo, invitante ĉiujn lerni la instruon de la kruco: la rigardo al la kruco donas al ni la konfidon, ke pardono kaj repaciĝo povas fariĝi normala praktiko de la ĉiutago kaj de ĉiu kulturo.

Entute, la Papo, per ĉi tiu mesaĝo, deziras emfazi la riĉecon de la kultura plureco. Mondo sen multkulturo estus mondo tre pli malriĉa. Hodiaŭ oni emas al platiĝo favore al globala supraĵa kulturo. La Papo parolas pri dialogo kaj dialogo signifas doni kaj ricevi, respekti kaj kunvivi. En tio, la migradoj povas konduki al granda pliriĉigo de la mondo en kiu ni vivos: ebleco pruvi kio solidareco estas.

La mesaĝo finiĝas per alvoko al la gejunuloj krei pli unuigitan mon-don. La Papo memorigas la mondan tagon de la junularo, kie la junularo el la tuta mondo kune celebris la grandan misteron de Kristo, la Kristo kiu unuigas en si ĉiujn popolojn. “Kun vi proksimaj - finas la Papo - mi sentis en mi profundan dankeman senton por la Sinjoro, kiu ebligis al mi kontempli, pere de la bunta mozaiko de viaj diversaj lingvoj, kulturoj, moroj kaj pensmaniero, la miraklon de la universaleco de la Eklezio, de ĝia katolikeco, de ĝia unueco. Pere de vi, mi vidis la mirindan kunmeton de la diverseco en la unueco”.

 

al la indekso


 

La apostola letero “Novo Millennio Ineunte”

Je la komenco de Nova Jarmilo

La granda jubileo finiĝis. Ĝis malmultaj horoj antaŭ la fermo de la Sankta Pordo longega viciĝo da fideluloj staris en placo sankta Petro, atende povi trairi la Sanktan Pordon. Multaj staris ĝis profunda nokto. Dum ĉiuj lastaj tagoj de la Jubileo ĉi tiu sceno ripetiĝis. La Papo mem, okaze de salutoj al pilgrimuloj el la fenestro de sia privata studio, konfesis ke vidi tiom multajn personojn irantaj al la sankta Pordo estis sceno kiu ege kortuŝis lin. Matene de la 6a de januaro 2001 okazis la lastaj agoj plenumitaj de la Papo dum la Jubileo: la fermo de la Sankta Pordo en la baziliko de Sankta Petro kaj la sekva subskribo de la apostola letero “Novo Millennio Ineunte” (“Je la komenco de nova jarmilo”), pri kiu ni publikigas prezenton.

La apostola letero “Novo Millennio ineunte” estas la konkluda dokumento de la Jubileo. Ĝi inter-pretas la postulon de Eklezio, kiu, post unu jaro da intensa spirita sperto, sentas sin vokata, alfrontante la defiojn de la estonteco, “forboati” – duc in altum, laŭ la ordono donita de Jesuo al Petro, kiel ni legas en la kvina ĉapitro de la evangelio laŭ Luko. La letero havas 4 ĉapitrojn, kun unika kunliga elemento: Jesuo Kristo.

La unua ĉapitro, titolita “La renkonto kun Kristo, la heredaĵo de la granda jubileo” disvolviĝas laŭ la rememoro. JPII revuas la ĉefajn eventojn de la Jubileo, ne tiom por tiri bilancon, kiom por levi laŭdo-himnon kaj samtempe por deĉifri la mesaĝojn kiujn la Spirito de Dio sendis al la Eklezio dum ĉi tiu jaro de gracoj. Specialan mencion la Papo faras pri la junularo, kies jubileo vaste impresis, kun la admono ke oni devas esti pli kuraĝaj en la paŝtista laboro favore al la novaj ge-neracioj.

Trans la eksteraj eventoj, la granda jubileo estas kom-prenata de la Papo ĉefe kiel evento de graco, en la espero ke ĝi tuŝis multajn vivojn, orientante ilin al irado de kon-vertiĝo. La titolo bone esprimas la konkludon, kiun la Papo tiras: la reno-vigita renkonto kun Kristo estas la vera heredaĵo de la Jubileo, kiun oni devas nun igi nia trezoro kaj investi por la estonteco.

La dua ĉapitro – “kontemplenda vizaĝo” – havas fortan kontempladan karakterizon. Antaŭ ol rigardi al la estonteco per tuj agantaj planoj, la Papo invitas la Eklezion ne perdi, sed male pliprofundigi, la kontemplon de la mistero de Kristo, restante kun la okuloj fiksitaj je lia vizaĝo. La risko kiu fakte ekzistas estas: tute sin ĵeti en la paŝtistan agadon, forgesante kontempladon, kiu estas fonto de paŝtista agado. El la kontemplado la Eklezio devas daŭre ĉerpi. Ĉi tiu ĉapitro de la apostola letero  prezen-tas la misteron de Kristo laŭ ĝiaj fundamentaj dimensioj.

La aliaj du ĉapitroj de la apostola letero rekte pritraktas la agad-programojn.

La tria ĉapitro – “restarti el Kristo” – komenciĝas per alvoko al la lokaj eklezioj, invitante ilin daŭrigi la pliprofundigon de siaj paŝtistaj programoj, laŭ la postuloj de la diversaj kuntekstoj. La letero – do – ne celas prezenti specon de paŝtista plano por la tuta Eklezio, sed ĝi nur indikas kelkajn prioritatojn kaj urĝojn. La tria ĉapitro fakte indikas la bezonon orienti la kristanan paŝtistan agadon laŭ firma kredo, kiu florigu sanktecon, laŭ la indikoj de la kvina ĉapitro de la koncilia dokumento Lumen Gentium. Al tio devas celi la eklezia pedagogio, proponante altajn idealojn kaj ne limigante sin al apenaŭ sufiĉa reli-giemo. El tio fontas la bezono remalkovrigi la preĝadon, laŭ ties alteco al kiu kapablas porti ĝin la kristana sperto pri Dio, surbaze de la valorega paŝtista kaj mistika havaĵo de dumil jaroj da historio.

Persona preĝado, sed ĉefe preĝado de la komunumo, ekde tiu liturgia, fonto kaj kulmino de la eklezia vivo. La Papo invitas aparte remalkovri la dimanĉon, pasko de la semajno, igante ke la eŭkaristio estu ĝia koro. Poste, la Papo invitas reproponi firme la sakramenton de la repaciĝo. La Jubileo pruvis, ke ĉi tiu sakramento, bone proponita kaj kultivata, kapablas superi tiun krizon je kiu ĝi aspektis trafita dum la lastaj jardekoj. Fine, kiel animo de la tuto, la Papo memorigas la unuarangecon de la aŭskulto de la Parolo de Dio, kies logika sekvo estas la devo anonci ĝin. La nova evangelizado – alvoko plurfoje ripetita dum la lastaj jaroj – restas, post la Jubileo, pli aktuala ol iam ajn.

La kvara kaj lasta ĉapitro – “atestantoj de la amo” – daŭrigas la pritrakton de la agadprogramo laŭ la vidpunkto de la kunuleco, de la karitato, de la atestado en la mondo. La kunuleco (koinonia), remalkovrita de la dua vatikana Koncilio kiel centra kategorio por ekkapti la misteron mem de la Eklezio, estas reproponata de la Papo ekde ĝia spi-rita aspekto, kaj poste, laŭ la agado-postuloj kiuj fontas el ĝi. Ekzistas en la Eklezio medioj kaj rimedoj de kunuleco kiuj havas sian tre precizan institucian trajton. Oni devas ilin praktiki kaj akceli. La apostola letero aludas ĉi-koncerne la multajn insti-tuciojn (Sinodoj, episkoparaj konferencoj, pastraj kaj paŝtistaj konsilioj) ĉeestantajn en la universala Eklezio kaj en tiuj lokaj, admonante tamen, ke ili riskas fariĝi rimedoj sen animo, se oni ne praktikus en ili la “spiritualecon de la kunuleco”, t.e. la kapablo percepti la kunulecon kiel donacon el la Alto, kaj kune travivi ĝin laŭ frataj rilatoj, en la akceptema estimo por la reciprokaj donacoj.

Inter la nepraj devoj aperas tiu de ekumenismo, por travivi pli kaj pli, kun ĉiuj gefratoj en la kredo, tiun plenan unuecon kiu jam la Eklezio mistere ĝuas en Kristo. Aperas poste la granda horizonto de la frata karitato, granda defio de la paŝtista agado. Ĉi tie lokiĝas ankaŭ la signo de karitato kiun la Papo volas, kiel frukto kaj memorigo pri la Jubileo.

Per la alvenintaj mondonacoj, post pago de la kontoj pro la faritaj elspezoj, oni faros en Romo iun realigon, kiu volas esti simbolo de tiu karitata florado kiun la universala Eklezio daŭre devas surpreni dum la nova jarmilo.

La lasta horizonto restas tiu de la kuraĝa atesto kiun la kristanoj estas vokataj doni en ĉiuj sektoroj de la socia kaj kultura vivo, aparte tie, kie tute urĝas la ĉeesto de la evangelia fermentilo: ekde la familio kaj defendo de la vivo; ĝis la problemoj starigitaj de la detruado de naturmedio kaj de la scienca esplorado manka je etiko.

Inter le nepreterlaseblaj atestoj, kiun la kristanoj devas doni, estas la interreligia dialogo. Sen malvalorigi la devon de la kristana anonco, la dialogo restas grava direkto por la kresko de ĉiuj en la serco de la vero kaj en la progreso de la paco.

La apostola letero finiĝas per la samaj vortoj de ĝia komenco, memorigante la inviton de Jesuo al Petro antaŭ la mirakla fiŝkaptado: “Duc in altum”. La Sankta Pordo fermiĝas, sed pli ol iam restas malfermita la vivanta pordo, Kristo Jesuo, kiun ĝi simbolas.

Ne al griza ĉiutageco la Eklezio revenas post la Jubilea entuziasmo. Male, ĝi havos novan apostolan elanon, animatan kaj subtenatan de la konfido je la ĉeesto de Kristo kaj je la forto de la spirito.

 

al la indekso


 

2000 EN RETROSPEKTIVO

Angelo Paoluzi

Tri ĉefaj krizoj karakterizis la lastan jaron de la jarcento kaj de la jarmilo; kune kun - kiel ĉiam - kelka espero solvi la problemojn kiuj ĉeestas de multe da tempo kaj kromaj malhelaj perspektivoj por la 21a jarcento. La tri krizoj aperis, preskaŭ abrupte, fine de la jaro, en Usono, en Eŭropo kaj Mezoriento.

Se, en Usono, la “happy end” (feliĉa konkludo) ŝajnis rekunmeti la eventon per la elekto al la Blanka Domo de George W. Bush kaj per la akcepto de la verdikto fare de la venkito Al Gore, la okazigo de la usonaj prezidentaj balotoj ne estas folklora evento sed ĝi dubigis pri sistemo kiu aspektis “neatakebla”. La lando konis klaran frakturon. Unue, 50% de la balotrajtaj usonanoj voĉdonis (cent milionoj da personoj), dividitaj 50 procente inter la du kandidatoj, el kiuj la malvenkanto ricevis (neniam tio okazis antaŭe) kvarcentmil voĉojn pli ol la elektito. Kaj, je la pinto, estis frakturo je altegaj instituciaj niveloj: ekde la parlamento ĝis la elektitaj juraj strukturoj (naciaj aŭ federaciaj superaj Kortumoj) kiuj, fine, kronis Bush, 5 kontraŭ 4. Vasta deziro estas, ke la superpotenco havu, en si mem, kaj en la valoroj kiuj sendube estas je la bazo de ĝia ŝtata ordo, la forton fliki la ŝiraĵon, kvankam la nova prezidento devos ĉion provi por superi, ĉu enlande, ĉu eksterlande, la malekvilibron donitan de necerta kredindeco.

La dua krizo koncernis Eŭropon. La pinta renkonto de Nico, komence de decembro, finiĝis per la unika rezulto, esti evitinta rompon koncerne multajn pridiskutatajn temojn. Ili estis prokrastitaj ĝis 2004 okaze de (vidu la koincidon!) la renkonto kiu okazos en Berlino, kvazaŭ por sankcii la realaĵon de Germanio kiu retrovis rolon de granda potenco, des pli vere, se konsideri la eblecon ke la gravitcentro de Eŭropo (per ĝia plivastiĝo de 15 ĝis 28 landoj) moviĝos de la linio okcidente de Elbo, ĝis la landlimoj de la rusa mondo. La “interalfronto” en Nico donis la bildon de kontraŭmetitaj etanimecoj, por la defendo de naciaj interesoj, kun la escepto de la inda konduto de Italio, ĉu pro ĝia saĝa perado, ĉu pro ĝia defendo de la principoj de klarvida eŭropismo. Ankaŭ ĉi tie, la eŭropunia diplomataro devos peni por reakiri kredindecon kiu paliĝis, interalie pro la aprobo de “Ĉarto de la rajtoj”, tre klare manka je aprezo de la spiritaj valoroj kiuj, ĉiel ajn, formis la historion kaj la kulturon de la malnova kontinento.

Sangoplena estas la tria krizo, tiu aganta en Mezoriento, ekde tiu tago de septembro, kiam la “vizito” de la israela dekstra politikulo Ariel Sharon al la esplanado de la moskeoj, en Jerusalemo, estigis la reagon de la palestinanoj kaj komencigis la duan “Intifada”. Tuteca estis la bloko de la intertraktoj; kaj, kun tuŝo al la tero, estiĝis gerilo, perfortoj, pli ol 200 mortintoj kaj kromaj centoj da vunditoj. Kun tria postsekvo: demisioj de la registaro de Ehud Barak, antaŭtempaj politikaj balotoj. La tuta areo estas koncernata: Jordanio, Egiptio, Libano, Sirio, kaj ĉirkaŭ ili, la islama mondo kiu petsopiras neprobablajn kompensojn.

Sed, en la mondo ĉeestas aliaj tragedioj, foje memorigataj kaj poste rapide enarkivigitaj. Tiel okazas kun la jarfina raporto de Unicef pri la infanaro, kiu registras la morton pro malsano aŭ malsato de infano ĉiun 33an sekundon, interne de ĝenerala kadro, kiu montras milionojn da kromaj geknaboj kaj infanoj viktimoj de pedofilio, prostituado, sklaveco aŭ eĉ 2 milionojn da ili malpli ol 13-jaraĝajn kiuj aktivas en unu el la multnombraj militoj kiuj sangigas la planedon. Sen forgesi la specifan denuncon pri la ekzisto de 200 milionoj da personoj kiuj vivas sub unu el la multaj formoj de sklaveco, inkluzive de toksikaj drogoj, favore al merkato kiu havigas astronomiajn enspezojn. Krome, la monda riĉeco daŭre kreskanta ne faciligas la vivon de la malriĉuloj - ankaŭ ilia nombro kreskas: du el la ses miliardoj da teranoj daŭre vivas per po malpli ol du usonaj dolaroj tage. Ne sufiĉas malavaraj iniciatoj (kiel Grameen Bank aŭ la Etikaj Bankoj, kiuj pruntas monon al nenio-havantoj) por reĝustigi malekvilibrojn, fronte al kiuj la grandaj institucioj (ekde la Mon-Fonduso ĝis la Monda Banko) ŝajnas atentaj unike je la motivoj de la merkato.

Fronte al tiaj situacioj, ekzistas nur malmultaj etaj motivoj por esperi, ekzemple: la okazintaĵoj en sud-orienta Azio, kie la du Koreioj, post reciproka alfronto per pretaj armiloj dum pli ol 50 jaroj, montras sin nun pretaj startigi iradon al repaciĝo, kiu jam havigis Nobel-premion por paco al la estro de Suda Koreio, Kim Dae Jung, akcelanto de renovigita irado de sia lando al demokratio. Samkiel oni povas konstati kun optimismo - ĉiu paco-gesto estas venko de la racio - la rezulton de la vojaĝo farita al Vjetnamio de la usona prezidanto Bill Clinton, 25 jarojn post la fino de la milito kaj malvenko de Usono.

Koncerne la areon politike skuiĝantan de Balkanio oni povas taksi “komenco de normaligo” en Jugoslavio la venkon de la prezidentaj balotoj fare de Vojislav Kostunica, kiu, dum tri monatoj, venkis per la popola forto diktatoron Slobodan Milosević kaj redonis al sia Lando internacian dignon kiu restis longtempe kompromitita. Ne estas solvita, certe, la problemo de Kosovo, el albanetna plejmulto: ĝia aparteno al la jugoslavia Respubliko, aŭ ĝia aŭtonomio aŭ ĝia memstareco konsistigas unu el la nodoj kiujn Eŭropo devos solvi, verŝajne per la helpo de la modera kosova politikisto Ibrahim Rugova, kiu vaste venkis la lokajn balotojn. La ĝenerala situacio en tiu areo vidis krome Kroation, Slovenion kaj Bosnio-Hercegovinon, post la lastaj politikaj balotoj, ekiri vojojn decide pli demokratiajn.

Kaj se la pacon subskribitan inter Eritreo kaj Etiopio post la t.n. “milito de la malriĉuloj”, kiu kaŭzis la morton de 50.000 personoj, oni devas taksi kiel espero-signon por la tuta korno de Afriko, tamen restas malfermitaj aliaj demandoj je kiuj 2000 ne kapablis respondi. La plej grava demando povus esti: kiu estas Vladimir Putin? La nova prezidanto de la rusa Respubliko restas enigmo, pro lia pasinteco kiel grava membro de la sekretaj servoj kaj pro lia nuna sindeklaro, esti restariganto de la prestiĝo de la lando post la malapero de Soveta Unio. Lia eksterlandaj vizitoj donis pozitivan bildon pri li. Ne la samo okazis kun lia konduto rilate al Ĉeĉenio: sangoplena subpremo pri kiu Moskvo starigis la “silenton de la gazetaro”, kun la preteksto ke aliaj ne sintrudu en la enlandajn eventojn.

Kompare kun ĉio dirita la aliaj situacioj aspektas marĝenaj, kvankam ili koncernas la vivon kaj esperojn de milionojn da homoj: de miliardoj da homoj, se oni atentos la popol-nombradon startigitan en Ĉinio, kies loĝantaro konsistigas nekonitaĵon, kiun, iam, oni devos malkovri, ankaŭ pro ĝia potenciva rolo en la internaciaj scenejoj kaj, post la eniro en la Mondan Organizaĵon de la Komerco (WTO), por la mastrumado de la ekonomiaj interesoj de la planedo.

Ne eblas tamen forgesi la aĉiĝon de Afriko, kie kunekzistas situacioj esperoplenaj kaj neakcepteblaj. Ekzemple, la situacio ĉirkaŭ la Grandaj Lagoj, kie, el Rŭando al Burundio, el Kongolando eksa Zairio al Ugando, fariĝas normala bildo la tendaroj de la dekoj da miloj da rifuĝintoj satigitaj de Unuiĝintaj Nacioj aŭ asistataj per malmultaj fortoj fare de misiistoj kaj de “Kuracistoj Sen Landlimoj”. Aŭ en Sudano, kie la islama fundamentismo plektiĝas kun la praktiko de sklaveco kaj genocido rilate al kristanoj kaj animistoj. Verŝajne Azio ŝajnas de tie malproksima, sed ankaŭ tie, en Indonezio, en Malajzio, sub la diktaturo de armeanoj en Myanmar (eksa Birmanio), oni travivas ne modelajn situaciojn.

Sed eĉ oni ne povas fieri pro la malnova, saĝa Eŭropo, pro la fakto ke fajrujoj de perforto registriĝas en Hispanio (24 mortintoj dum unu jaro fare de la eŭskera terorismo), en Norda Irlando (kie reaperas la naciisma maltrankvilo), samkiel en Korsikio, kun ĝia bilanco pri mortintoj. Kaj pro la fakto, ke en Germanio reaperas, precipe en ĝia  parto kiu estis komunista, iaj fiaj naziistaj fantomoj, kun ties ŝarĝo de timigoj kaj minacoj. Sen forgesi la disvastiĝon, kontraŭ la enmigrantoj, de malamikaj sentoj, kiujn laŭte kondamnis la voĉo de Johano Paŭlo la 2a  en la Mesaĝo por la Tago de la paco.

Iusence, la plej konsolodonaj informoj venas el Latinameriko, kies socioj malrapide transiras el situacioj kie la homaj rajtoj estis neniigitaj al konceptado pli malfermita je la respekto de la personoj. Tio okazas en Meksikio, per kultura revolucio ne multe atentata en la mondo, en Peruo, kie la popola ribelo puŝis al demisioj kaj al fuĝo diktatoron Alberto K. Fujimori; en Ĉilio, kie pli kaj pli malkaŝiĝas la respondecoj de Augusto Pinochet, kaj en aliaj landoj - aparte, Argentino kaj Brazilo - kiuj malrapide sed voloplene, laŭiras la vojon de demokratio.

Angelo PAOLUZI

al la indekso


 

STATISTIKO PRI UNU JARO DA RENKONTOJ

La Prefektejo de la Papa Domo (la institucio kiu prizorgas la organizadon de la aŭdiencoj de la Papo, inkluzive de la merkredaj ĝeneralaj aŭdiencoj) konigis statistikon pri la nombro da fideluloj kiuj partoprenis en renkontoj kun la Papo dum 2000. Tiuj datumoj ne koncernas ĉiujn fidelulojn kaj pilgrimulojn kiuj alvenis al Romo okaze de la Jubileo, sed ili nur aludas la nombrojn da fideluloj kiuj partoprenis en la aŭdiencoj aŭ ceremonioj gvidataj de Johano Paŭlo la 2a kaj pri kiuj eblis realigi statistikon.

Laŭ pritaksoj de la Roma Agentejo por la Jubileo, la entuta nombro da alvenintoj al Romo dum la Jubileo estis 24,5 milionoj da pilgrimuloj; itala statistika instituto kalkulis je 32 milionoj la entutan nombron.

PARTOPRENO EN FIDELULOJ EN RENKONTOJ KUN LA PAPO

JARO 2000

 

 

ĜENERALAJ AŬDIENCOJ (45)

SPECIALAJ AŬDIENCOJ  CEREMONIOJ ANĜELUSO
JANUARO   27.000  107.770 27.500  240.000
FEBRUARO 50.000 12.100  61.000 124.000
MARTO  87.500 68.845 117.000 80.000
APRILO 125.000 138.455 440.000 50.000
MAJO 245.000 81.185 292.500 100.000
JUNIO 145.000 25.634 210.000 250.000
JULIO 50.000 75.000 37.000 73.000
AŬGUSTO 110.000 21.160 2.000.500 30.000
SEPTEMBRO 165.000 95.210 274.000 ———
OKTOBRO 184.000 356.545  506.000   ———
NOVEMBRO 130.000 165.000 372.000  ———
DECEMBRO 145.000 195.184 315.000 110.000
Totalo: 1.463.500 1.342.088 4.652.500 1.057.000
         
  ENTUTA NOMBRO: 8.515.088    

                                                                           

ĜENERALAJ AŬDIENCOJ DE LA PAPO

A = nombro da ĝeneralaj aŭdiencoj / B = nombro da partoprenantoj

Jaro  A

B

  Jaro A

B

1978 9   200.000   1990 46 612.500
1979 45 1.585.700   1991 47 400.000
1980 47 865.000   1992 37 308.000
1981 32 447.000   1993 43 396.200
1982 44 854.000   1994 40 434.700
1983 49 880.000   1995  44 536.000
1984 45 762.000   1996 41 505.300
1985 46 809.000   1997 45 550.800
1986 43 745.000   1998  47 656.200
1987 45 618.000   1999 43 570.000
1988 46 828.800   2000 45 1.463.500
1989 46 648.500        

al la indekso


 

LA UNUA KONGRESO

DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ

Dua parto

Post la decidoj, kiujn alprenis niaj pioniroj okaze de la 5a Universala Kongreso en Barcelono, la fervora laboro por realigi la unuan Kongreson de la katolikaj esperantistoj tuj startas. Kaj Espero Katolika povas, ne multe da tempo poste, anonci «la feliĉan novaĵon»: «Lia Alta Moŝto Monsinjoro Amette, arkiepiskopo de Paris, kaj Monsinjoro Baudrillard, rektoro de la Katolika Instituto (france “Institut Catholique”) afable donis sian aprobon por nia kongreso, kaj metas je nia dispono por la kongresaj kunsidoj la grandan kunvenejon de tiu famekonata Universitato». 10

La Kongreso havas duoblan celon: «unue (nerekta celo), doni al la mondo katolika vivantan, evidentegan pruvon de la utileco de la lingvo internacia por la katolikismo; due (rekta celo), organizi definitive kaj praktike - tiamaniere ke ĝi estu Asocio vere utila por la Eklezio - la Tutmondan Katolikan Unuiĝon Esperantistan» 11.

Tial por la Kongreso oni elektas 2 diskut-partojn: «Idealo Katolika» (kun 3 subtemoj: unueco en la Eklezio; Paco internacia; Kristana sociala agado) kaj «Servo al la Eklezio per Esperanto» (same estas 3 subtemoj, kun la titolo «Esperanto ilo por»: 1) informo, 2) defendo kaj 3) propagando).

En la organiza komitato partoprenas gravuloj, ne nur esperantistaj. Honora prezidanto estas mons-ro Baudrillart, rektoro de la Katolika Universitato de Parizo. Membroj: pastro Gauthier, paroĥestro de Saint-Gervais, pastro

Richardson, Abatoj Derroite (dua vikario en Saint-Louis-d’Antin) kaj Duvaux (dua vikario en Vincennes - direktoro de la LKK); Claudius Colas; Baronino de Ménil (kasistino de la Kongreso); Abato Reymann (direktoro de l’Union Catholique des Chemin de fer français); prof-ro Gustave Gautherot (docento de la Katolika Universitato de Parizo); Abato Bricout (direktoro de la Revue du Clergé Français); Abatoj Chevallier, Aigouy-Favier kaj Dommergues, el la pariza pastraro; s-rino Josée Guivy (administrantino de EK); F-ino Marie Larroche.

La Komitato lerte laboras kaj liveras organizajn informojn jam tre frue: aliĝkotizo kostas 2,50 frankojn (aŭ, se oni preferas, 1 spesmilon - 7,72 hodiaŭajn eŭrojn); loĝigo kostos minimume 5 frankojn ĉiutage, kvankam tiaj malmultekostaj ĉambroj je dispono estas malmultaj; por manĝi, prezoj varias, sed ĝenerale «oni povas bone tag- aŭ vespermanĝi kun minimuma sumo da fr. 1,25»; ĉiuj francaj fervojaj kompanioj konsentas rabaton da 50% (duontarifo) por la partoprenontoj de la IKUE-Kongreso (kondiĉe ke oni pagu kotizaĵon da 1,25 frankoj por diversaj elspezoj rilataj al tiu rabato); kongresafiŝo - kvarkolora, 120 oble 80 centimetrojn vasta - estas realigata (kosto: po 1 ekzemplero, fr. 0,75; po 5 ekz. almenaŭ fr. 0,60; po 10 ekzempleroj, almenaŭ, fr. 0,50. Sendokostoj: 0,15 frankojn), kune kun kongresaj kartoj kaj markoj sambildaj (kosto: po 10  ekzempleroj, 0,50 frankojn). Oni krome memorigas, ke unu numero de E.K. kostas 0,50 frankojn; jara abono kostas 5 frankojn. 12

Por havi ideon pri la egalvaloro en eŭroj de la prezoj de 1910, multobligu ĉi-lastajn per 3,09124. Por la egalvaloro en nunaj francaj frankoj, obligu per 20,277.

La tempo antaŭ la Kongreso estas dediĉita ankaŭ al la strukturigo de la nova Unuiĝo: unu el la komencaj projektoj estas la kreo en ĉiuj landoj kaj en ĉiuj urboj de la tero, de delegitejoj de T.K.U.E. La ambicia plano ŝajnas konkretiĝi: jarkolekto 1909/1910 de E.K. informas pri la starigo de multaj da tiaj lokaj reprezentejoj. La unuaj kiuj organiziĝas nacinivele estas la nederlandanoj, ĉirkaŭ la revuo «Nederlanda Katoliko» kiun oni komencas eldoni. En Parizo, post forlaso de la redaktado de EK, Claudius Colas energie sin dediĉas al propagando per la starigo de la «Katolika Oficejo» kaj de la franclingva gazeto «L’Espérantiste catholique». Ne mankas informoj pri propagando de la katolika E-movado ekster Eŭropo: en Usono (en Pensilvanio) aktivas Pastro Kubacki; la 20an de januaro 1910 fondiĝas en San-Paŭlo la brazila KUE-sekcio.

Ĝenerale, tia iniciatemo svarmis en la tuta E-movado, ne nur en tiu katolika. Temis pri tiu periodo, kiun oni nomas «de la organizado». Naskiĝas multaj naciaj asocioj (ekzemple tiu itala, marte de 1910). La «noveco» de la katolika movado, staras, kiel dirite, en la fakto, ke por la unua fojo okazas «faka» kongreso en Esperanto. 13

La unuaj monatoj de 1910 pasas rapidaj, meze de la menciitaj fervoraj agadoj, kaj fine alvenas la inaŭgura tago de la Kongreso: merkredon, la 30an de marto 1910, je la naŭa vespere, «amaso da verdsteluloj eniras mallarĝan pordon en la strato Vaugirard, en Parizo», kie estas la «Ruĝa salono» de la Katolika Universitato, «tute ornamita per diversnaciaj kaj esperantaj standardoj».

Bedaŭrinde ni ne havas fotografion pri tiu momento, sed la priskriboj de E.K. kaj de aliaj E-gazetoj, bone bildigas la scenejon: «ĉe l’ fundo de l’ salonego, malantaŭ la estrejo elstariĝas bela statuo de Pio X, meze de verdaj plantaĵoj. El la multkoloraj trofeoj, distingiĝas inter aliaj la koloroj de Francujo, de Romo kaj de Esperanto. Preskaŭ 600 personoj, ĉu sidante, ĉu starante, plenigas la vastan salonon kaj la klaŭstrojn, kiuj ĝin ĉirkaŭas [...] ĉeestas multaj scivolemuloj, simpatiaj aŭ skeptikaj... Ĉe speciala tablo sidiĝis membroj de la pariza ĵurnalistaro. Sur l’ estrejo sidiĝas: monsinjoro Baudrillart, vikario ĝenerala de la Pariza arkiepiskopa sidejo, rektoro de la katolika Universitato; s-roj abatoj Richardson kaj Duvaux, s-ro Gautherot, s-ino de Ménil, f-ino Larroche, s-ro Cl. Colas».

La unua kiu parolas estas abato Duvaux, kiu tamen tuj transdonas la parolon al mons-ro Baudrillart. Ĉi-lasta, post esprimo de sia bedaŭro, ĉar li ne konas Esperanton, laŭdas la iniciatemon de la katolikoj esperantistaj. Pastro Richardson malfermas la kunsidojn per «Laŭdata estu Jesu-Kristo!». Kaj por montri ke Esperanto «ne venis por detrui la leĝon, sed por ĝin plenumi», li proponas al la tuta ĉeestantaro ekstariĝi kaj reciti laŭte en la latina lingvo la Pater Noster. Post la preĝo, abato Duvaux legas la deklaron pri la absoluta katolikeco kaj ekskluziva esperanteco de la Kongreso.

La inaŭguran paroladon faras profesoro Gautherot, en la franca lingvo, kiun Colas resumas poste en Esperanto. Temas pri longa kaj elokventa parolado pri la temo «pro kio ni estas esperantistoj». Ĉi tiu parolado longtempe reeĥos en E.K. (kiu publikigos ĝin felietone) kaj en multaj aliaj E-revuoj.

Sekvas la salutoj, skribaj kaj personaj, el la tuta mondo. Letero de la roma monsinjoro Luigi Giambene sciigas, ke la Papo «en speciala aŭdienco bonvolis ekzameni la diversajn temojn de nia programo, kaj ne nur donis sian plenan aprobon, sed ankoraŭ donacis plenarian indulgencon al ĉiuj gekongresanoj».

Telegramoj kaj salutleteroj alvenas el d-ro Zamenhof kaj el E-asocioj kaj katolikaj grupoj el la tuta mondo: Jerusalemo, Armenio, Sud-Afriko, Kolombio, Brazilo, Venezuelo, Kanado, Usono, Cebu (Filipinaj Insuloj, Oceanio), Saksujo, Bavarujo, Bohemlando, Hispanio, Danio ktp.

Persone salutas la kongreson oficialaj delegitoj kaj partoprenantoj el Italio, Barcelono, Belgio, Britio, Graz, Germanio, Irlando, Nederlando, Pastro Dombrovski el Kovno, Hungario, Varsovio, Respubliko de Moresnet, Societo «Kataluna Stelo», S-ro Badalić el Zagrebo.

La inaŭguro finiĝas per “konkludo” proponita de Pastro Richardson. Esence, temas pri deziresprimo, ke la unua kongreso internacia de la Katolikoj Esperantistaj, «estu atesto de la unueco de la Sankta Eklezio en la sama kredo, obeo kaj religia spirito, kaj samtempe de la utileco de Esperanto por la katolika afero».

La postan tagon, 31an de marto, la kongresanaro partoprenas en funebra Meso por la animo de abato Peltier, celebrata de Pastro Dombrovski sub prezideco de Monsinjoro Baudrillart, kun prediko de P. Richardson. 14 Poste, la kongresanoj pilgrimas al katedralo Notre Dame, kie, deponinte la standardon antaŭ la Sankta Virgulino, ili aŭskultas la vortojn de la irlanda Pastro Parker kaj kantas kantikon. Posttagmeze okazas la unuaj laboroj pri la kongresaj temoj, ankoraŭ en la Ruĝa Salono de la Universitato, kun la ĉeesto de mons-ro Foucault, episkopo de Saint-Dié. La unua pritraktata temo estas tiu pri la unuiĝo de la Eklezioj, kun longa raporto de P. Richardson. Ĉeestas pastro Nankivell, anglikano kaj s-ro Nikoforo Zjenin, el Egorievska (Rusujo), membro de la malnova Rusortodoksa religio.

Post paŭzo, oni eniras duan temon: unuformeco de la prononco de la latina lingvo. Post sufiĉe vigla debato (evidente la temo estis, kvankam altakademia, tre parolveka), ĉiuj (krom 8 kongresanoj) atingas konsenton favore al «itala prononcmaniero», kiam abato Duvaux anoncas, ke «Pio la 10a, okaze de nia Kongreso, diris ke lia deziro estas, ke oni adoptu la tradician italan prononcon, ĉar, li diris «prenante sciencan bazon, ni senĉese diskutus kaj neniam konsentus».

Vendredon la unuan de aprilo 1910 estas matena labora kunsido pri organizado materiala de la Eklezio, kun multaj raportoj el diversaj landoj. Same, oni prezentas, posttagmeze, alian serion da raportoj pri la tria temo (sociala katolika agado). Je la fino de ĉi tiu sesio, oni komencas la laboron por la organizado de tutmonda ligo katolika Esperantista. Colas raportas pri la neceso starigi fortan kaj vastegan Unuiĝon, kiu povos efike plenumi la vastan programon de la deziroj kaj decidoj alprenitaj dum la ĵus antaŭe faritaj diskutoj. Colas prezentas ankaŭ la studon faritan en Barcelono kaj la projekton de la regularo tie balotita. La raporto pri tiu posttagmezo parolas pri sekvanta «tre varma diskutado». Fakte, al la projekto de regularo aldoniĝas ŝanĝoj proponitaj de Colas (ennome de la francoj) kaj de Lutkie (ennome de la nederlanda ligo, kiu havas 600 membrojn) kaj «ĉar la franca raporto kaj la nederlandaj proponoj ne plene konsentas, kaj kvankam kelkaj artikoloj estis jam balotitaj» la Kongreso decidas elekti komisiistaron por aranĝi la tutan regularon. Oni intertempe elektas la sidejon de la fondata T.K.U.E. (Parizo) kaj oni konfirmas la nomumojn de Barcelono: Pastro Richardson, prezidanto; abato Duvaux, ĝenerala sekretario; Colas, helpanta sekretario, kun aldono de aliaj komisiitoj. Ĝi estas la unua IKUE-Estraro.

La lastaj du tagoj de la Kongreso karakteriziĝas per distraj momentoj, sed ne mankas religiaj momentoj. Sabate la duan de aprilo la kongresanoj ekskursas al Versailles. Reveninte al Parizo, je la naŭa vespere oni partoprenas en «propaganda» vespero, kun lumbildoj pri la estintaj universalaj kongresoj prezentitaj de baronino de Ménil. Frato Izidoro longe parolas en Esperanto pri la blinduloj.

La lasta kongresa tago, dimanĉo la 3an de aprilo, komenciĝas per komunia meso en la kapelo de la Karmelanoj, en la katolika Universitato. Je la 10a estas la kongresa Meso, celebrita de pastro Coll kaj gvidata de mons-ro Baudrillart, kun prediko de Pastro Parker. La religiajn kantojn direktas gesinjoroj de Ménil. Post la meso, la kongresanoj vizitas la Kripton kaj katakombojn de la Instituto, kie estas ostoj de multnombraj pastroj, martirigitaj dum la Revolucio.

Je la tria vespere, pli ol 400 kongresanoj kunvenas ĉe la supro de Montmartre, kaj ili eniras en la kripton. Oni kantas esperante Ni volas Dion! Post kelkaj vortoj de Pastro Richardson kaj beno de la Sankta Sakramento, la kongresanoj kantas entuziasme la kantikon Ave Maria! Je la eliro, oni proponas fotografion, kaj la kongresanoj lokiĝas sur la granda ŝtuparo dum super ilia kapo la verda flago flirtadas. Vastega amaso da pilgrimantoj ilin kun miro rigardas. Petinte silenton, Claudius Colas klarigas al ili la signifon de tiu standardo kaj konigas Esperanton. La Kongresanaro entuziasme resonigas la eĥojn de la monto per akcentoj de la Espero kaj de Ni volas Dion!

Je la oka vespere, granda festeno ĉe la palaco de Orléans (avenue du Maine) fermas la Kongreson. Dum la sinjoroj fumis delikatajn cigarojn - sciigas Espero Katolika - oni organizis la salonon por arta prezentado, kiu konsistis el kantoj, paroloj kaj lumbildoj. Al la cent partoprenantoj abato Duvaux anoncas, ke la dua Kongreso okazos en Hago.  La festo finiĝis per la kanto de la himno Espero: komenciĝis la longa vojaĝo de IKUE ĝis hodiaŭ.

*   *   *

En la 90a datreveno de la fondo de IKUE, per la mallonga serio da artikoloj pri ĝia mirinda historio antaŭ la unua mondmilito verŝajne ni sukcesis doni - ne povante publikigi ĉion - nur palan ideon pri la entuziasmo en la agado kaj pri la bonkoreco kaj grandanimeco de niaj pioniroj. Sed, vere, temis pri abundaj donacoj. Ili ofereme laboris komence de la 20a jarcento. Ni, komence de la 21a jarcento, humile danku ilin pro la transdonita torĉo. Ni rememoru ilin en niaj preĝoj. Kaj ni imitu ilin, kiam foje laciĝo kaj senesperiĝo, pro mankantaj tujaj rezultoj, «atakas» nin. Daŭrigi nian etan servadon pere de Esperanto, por la disvastigo de la Regno de Dio, signifos ankaŭ honorigi ilian laboron. Ĉio, je laŭdo kaj gloro de Dio.

Carlo SARANDREA — 2 - fino

 

Notoj

10 Espero Katolika, decembro 1909, paĝo 66 (revenu al la teksto)

11 Espero Katolika, decembro 1909, paĝo 66 (revenu al la teksto)

12 Ĉiuj-ĉi informoj aperas en la sinsekvaj numeroj de EK ekde decembro 1909 ĝis marto 1910. (revenu al la teksto)

13 Tion substrekas ekzemple Carlo Bourlet, kiu en tiujn jarojn prizorgis konstantan rubrikon «Babilado» en «La Revuo». En la numero de februaro 1910, menciante la organizadon de la katolika Kongreso, li skribas: «Jes, ni uzu Esperanton! Pri tio niaj katolikaj samideanoj liveras al ni plej imitindan ekzemplon [...]; organiziĝas nuntempe kongreso de katolikoj [kiu] ne estos kongreso de Esperantistoj, ĝi estos internacia kongreso de katolikoj uzantaj Esperanton por kune studadi, pritrakti kaj eble solvi katolikajn demandojn. [...] Jen la unua ekzemplo de neesperanta kongreso internacia, kiu uzos internacian lingvon. Tiu fakto estas tre grava kaj notinda» («La Revuo», februaro 1910, paĝo 282). (revenu al la teksto)

14 La teksto de tiu prediko reaperis en Espero Katolika n-roj 5-6 kaj 7-8/2000.(revenu al la teksto)

 

 al la indekso


 

JE LA SERĈO DE NIAJ PIONIROJ

Letero el la Katolika Instituto de Parizo

Por realigi ĉi tiun artikolon, ni kontaktis la superulon de la Katolika Instituto de Parizo (ICP). La 31an de marto 2000 respondis al ni la arkivisto de la Instituto, pastro Jean-Baptiste Lebigue, per franclingva letero:

Sinjoro, la rektoro de la Instituto transdonis al mi Vian elektronikan leteron per kiu Vi demandas ĉu en la arkivoj de la ICP estas io pri IKUE kaj pri prof-ro Gustave Gautherot. Kun mia granda surprizo, mi povis trovi, pri la Kongreso kiun Via asocio okazigis en la ICP de la 30a de marto ĝis la 3a de aprilo 1910, nur simplan programon, kies foto-kopion mi sendas al Vi. La korespondado de mons-ro Baudrillart, tiama rektoro de la ICP, la Bulteno de la ICP, la protokoloj de la pluraj konsili-kunsidoj de nia universitato silentas pri tiu evento.

Nur la dokumentoj kiujn mi sendas al Vi atestas pri la kunligo de Gustave Gautherot kun Via asocio: letero de 17.4.1910, adresita al mons-ro Baudrillart, parolas pri 100 frankoj pagitaj de la estraro de IKUE al ICP kiel unua jara parto de sia kotizo; nedatita broŝuro pri verko de Gustave Gautherot, titolita La question de la Langue Auxiliare internationale.

La dosiero de la korespondaĵoj de tiu profesoro estas tro impona por ke oni povu havigi al Vi kopion. Cetere, mi opinias, ke por Viaj esploroj, ĝi ne estas interesa, ĉar ĝi traktas nur pri la kandidatiĝo de Gautherot por la katedro pri la historio de la franca revolucio en la libera fakultato pri beletro; pri liaj esploroj pri la temo; pri lia batalo kontraŭ la intelektula tiraneco de la ŝtataj universitatanoj, kaj pri liaj malkonsentoj kun abato Pisani, lia kolego en la ICP en la instruado pri la Revolucio. Aliflanke, ŝajnas al mi ke ĉi-kunaj biografiaj informoj pri prof-ro Gautherot povos esti por Vi sufiĉe utilaj.

Inter la membroj de la LKK de la unua kongreso de la katolikaj esperantistoj, nur abatoj Gauthier, Bricout kaj Chevallier estis en korespondaj kontaktoj kun mons-ro Baudrillart. Sed neniu el iliaj leteroj aludas la esperantistan Unuiĝon.

Bedaŭrante ke mi povas alporti malmulte da novaj elementoj al Via esploro, mi petas, ke Vi akceptu, sinjoro, la esprimon de miaj plej altaj sentoj. Jean-Baptiste Lebigue, arkivisto de ICP

La materialo, kiun tre afable la arkivisto de ICP havigis al ni, nun estas zorgeme konservata en la IKUE-arkivo. Jen la ricevitaj biografiaj informoj pri Gustave Gautherot. Naskita la 29an de marto 1880 en Pierrefontaine (Francio). Diplomiĝis pri juro, beletro. Doktoriĝis pri beletro. Advokato. Aligita membro de la Akademio de Besançon. Ĉefredaktoro de “Semeur”, de Versailles (1907-1908). Profesoro pri historio kaj geografio en la libera Lernejo de Vaudgìrard (1902-1908). Taskito pri la kurso pri politika kaj civila historio de la Revolucio (ICP, 1908). Help-profesoro, 15.11.1911. Katedrestro en 1925. Senatano de Malsupra Lojro. Enarmeigita en 1914. Leŭtenanto en la 29a infanterio (sekvas longa listo de liaj verkoj, artikoloj, eseoj).

al la indekso


 

Ekumenismo en 1910

el resuma raporto

 pri la unua IKUE-kongreso

Ĵaŭdon, la 31an de marto 1910.

Je la horo 3 1/2 (ptm) komencas eksterordinara laborkunsido, en kiu devas paroli pri sia deziro al la Unuiĝo du nekatolikaj kristanoj. S-ro Colas prezentas la du delegitojn, intence venintajn al la Kongreso por tiu celo: unue, S-ro Pastro Nankivell Anglikano; due S-ro Nikiforo Zjenin, el Egorievska (Rusujo), membro de la malnova Rusortodoksa religio.

S-ro Nankivell montras ke Unueco estas necesa kaj esenca afero; li diras ke unueco sen centro estas neebla, kaj la centro de la Eklezio devas esti Romo: tial la demando pri Papo devas esti unue kaj ne laste pristudita. Li poste klarigas kelkajn diferencajn vidpunktojn de siaj samreligianoj.

S-ro Zjenin, ortodokso, konfesas, ke unueco estas necesa; kaj, kvankam li estas pli malproksima de katolikaj ideoj ol l’ antaŭa oratoro, li konstatas ke li trovis, ĉe katolikoj, pli da ftrateco ol ĉe la ortodoksoj de l’ oficiala Eklezio, kiuj neniam toleras, ke malnovceremoniuloj partoprenu, eĉ ĉeestu, ĉe iliaj laborkunsidoj. Li do opinias, ke katolikoj havas kiel la malnova rusa Eklezio, la signon de frateco, pri kiu Kristo diris: «Per tio vi konos miajn verajn disĉiplojn».

(Ĝis nun li erare kredis, ke tiu frateco nur ekzistas ĉe Esperantistaj katolikoj). Sendube, multaj ekzistas antaŭjuĝoj inter ni: ili malaperos per interkonatiĝado, nun ebla dank’ al Esperanto.

 

  al la indekso


 

 

BELEGA FOTOGRAFIO

La IKUE-arkivo ne posedas bildojn de la unua Kongreso. La plej malnova fotografio datiĝas de la 3a Kongreso, okazinta en Budapeŝto de la 17a ĝis la 23a de aŭgusto 1912. En ĝi aperas multaj pioniroj de la unua kongreso. Kun la fotografio estas detala didaskalio, sed ne kompleta. Ĉu Vi rekonas aliajn?

Kolegio Sankta Emeriko. Unuavice, meze, sidas la itala paroĥestro Jakobo Bianchini; maldekstre de li estas la papa prelato d-ro Aleksandro Giesswein, prezidanto de la Hungarlanda Esp. Asocio; kaj, maldekstre de li, Abato Aŭgustino Richardson, prezidanto de IKUE. Maldekstre de abato Richardson estas la fama litova pastro prof-ro Aleks Dambrauskas (Dombrovski) el Kovno / Kaunas. Apud li (do la dua viro de maldekstre)  Claudius Colas. Unuavice, la virino nigre vestita estas F-ino Marie Larroche. Duavice (kun 4 butonoj sur la uniformo) estas majoro Mavro Špicer, iniciatoro de la esperanto-movado en Kroatujo; malantaŭ li, dekstre, duone estas videbla la kapo de juĝisto d-ro Bela Rácz, poste vicprezidanto de Hung. esp. Asocio. La irlanda pastro prof-ro Patrick Parker estas kun la okulvitroj kaj blanka koltuko meze de antaŭ la faldoj de la flago. Dekstre de li en la foto, estas Balkányi Pál, elstara hung. esperantisto (kapo estas apud la blankaj birdflugiloj de iu sinjorino). Ĉe la flagostango maldekstre sub la mano de la flagtenanta liphara viro oni vidas pastron piariston, faman matematikiston prof-ron d-ron Ciril Vörös, aŭtoron de 2 geometriaj verkoj en E-o.

 al la indekso


 

 

NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

Komence de la jaro, tri karaj pastroj forlasis nin, en la spaco de malmultaj semajnoj.

Pastro Giacinto JACOBITTI (1904-2001)

La 28an de januaro 2001, je la aĝo de 96 jaroj kaj 5 monatoj, mortis nia kara pastro Jacobitti (kies baptonomo estis Carmelo), domenikano de la ordeno de la predikantoj. Li naskiĝis la 26an de aŭgusto 1904. Naskita en regiono Toskanio, li vivis dum jardekoj en Romo, kie, fine de la ĉiutaga servado en la Baziliko de Sankta Maria la granda (treege konata estis lia konfesprenejo, kun la ŝildo: oni konfesprenas en esperanto) li dediĉis sian tutan restantan tempon por agado favore al la katolika E-movado, kiun konigis al li lia frato, same pastro. Pastro Giacinto estis pioniro en multaj sektoroj, ekde liturgio ĝis radio-elsendado. Ni memorigas kelkajn liajn realigojn: organizado de internaciaj kongresoj de IKUE (memorinda estas tiu de 1975, kiam Papo Paŭlo la 6a publike adresis saluton); la laboron por la letero pri esperanto sendita al ĉiuj membroj de la dua vatikana Koncilio, la internacian pilgrimon al Sankta Lando, trairante per aŭtobuso ĉiujn bibliajn lokojn; la internacian kampanjon por la realigo de la paneloj kun preĝoj en esperanto, ekde la unua, “Patro Nia” en la olivarba ĝardeno; la redaktadon kaj presadon dum multaj jaroj de “Katolika Sento”, organo de la itala IKUE-sekcio; la unuan kompletan tradukon de la dimanĉa Meslibro kaj la multajn postajn versiojn (por faciligi al si la laboron, li lernis, jam 80-jaraĝa, uzi elektronikan skribmaŝinon); la unuan oficialan rajtigon por la celebro de la Meso en esperanto; la elsendojn en esperanto de Radio Vatikana (1977) kies redaktoro li estis ĝis 1980. Al ĉio tio aldoniĝas la senlaca agado por la disvastigo de esperanto kaj la subteno al multaj bonfaraj iniciatoj (sed pri tio, li preferis, ke oni ne parolu). En 1992 oni sendis lin al Florenco, kaj tial, lasante Romon, li forlasis ankaŭ ĉiun publikan esperantistan agadon. En Florenco li konfesprenis en la Baziliko de sankta Marko, dum horoj kaj horoj. Nur malsaniĝoj kaj dufoja falego el ŝtuparoj tenis lin for el la konfesprenejo. Kvankam jam en la komencaj monatoj de lia restado en Florenco oni timis pri lia vivo (li ricevis sanktoleadon) tamen li, post resaniĝo, povis daŭrigi sian servadon ĝis la duono de 2000, kiam, pro denova falo kaj ĝenerala aĉigo de la sanstato, oni portis lin al la domenikana monaĥejo en Fiesole (vilaĝo apud Florenco), kie li mortis ne multe poste.

Pastro Carlo MUSAZZI (1922-2001)

Vendrede la 23an de februaro, je la horo 0.15 matene, mortis en Cremona pastro Carlo Musazzi. Dum pluraj jaroj li estis redaktoro de la elsendoj en esperanto de Radio Vatikana. Li forlasis tiun taskon kaj ankaŭ Romon fine de la pasinta jaro, kaj li ekloĝis en urbo Cremona. Dum kuracistaj esploroj oni diagnozis al li kanceron, jam tiom disvastiĝintan, ke la morto okazis ne multe poste.

Pastro Carlo naskiĝis la 24an de marto 1922 en urbeto Nerviano, en la provinco kaj ĉefdiocezo de Milano. En 1934 li eniris la apostolan lernejon de la barnabitoj en Genova. La barnabitaj pastroj apartenas al la ordeno fondita de sankta Antonio Maria Zaccaria. Temas pri la unua religia ordeno dediĉita al Sankta Paŭlo, ĉar la origina nomo estas “klerikoj de sankta Paŭlo”. Ĝi estis fondita ne multe antaŭ la koncilio de Trento por la reformo de la kristana vivo. La nomo “barnabitoj” fontis el la unua ordena domo, tiu dediĉita al sankta Barnabo en Milano.

En 1939-1940 pastro Carlo Musazzi estis noviculo en Monza. Ekde 1940 ĝis 1943 li vizitis la superan lernejon en Florenco. Por studi teologion, li translokiĝis en Romo, kie li diakoniĝis en 1945 kaj kie aprile de 1947 li fariĝis pastro. Dum kelkaj monatoj li estis en regiono Piemonto kaj poste li estis sendita al Argentino, kie li restis dum dudek jaroj, kun diversaj taskoj (superulo, profesoro kaj direktoro en Buenos Aires). En 1960 li doktoriĝis pri filozofio kaj pedagogio en la nacia universitato de La Plata. En 1968 li translokiĝis al Hispanio kie li estis superulo kaj paroĥestro en Madrido kaj fondinto de la barnabita domo en Barcelono. Guste en Hispanio li lernis esperanton. Dum la UK-oj en Valencio (1993) kaj Prago (1996) li gvidis la esperantlingvajn Diservojn.

Dum kvardek jaroj li do estis misiisto, instruisto, paroĥestro, ĝis kiam, ankaŭ laŭ peto de IKUE kiu serĉis pastron redaktoron por la elsendoj en esperanto de Radio Vatikana, li venis al Romo en 1988, por esti vicparoĥestro en roma paroĥo sankta Karlo ĉe Catinari (laŭvorte: kuvofaristoj) kaj redaktoro de la menciitaj elsendoj.

Pastro Carlo estis ĉiam ĝojo-inspira persono, bonhumora, bonkora. Tre ravaj estis liaj rakontoj pri la komencaj jaroj en Argentino, kie per preskaŭ neniaj rimedoj li devis starigi religian komunumon kaj paroĥon. Kiam li alvenis en Argentino, eĉ ne la hispanan lingvon li konis, kaj por lerni ĝin li sin turnis al la infanoj kaj geknaboj, kies simpla elparolo - li diradis - estas multe pli instrua ol universitataj kursoj.

Kompreneble post forlaso de Romo, la romaj esperantistoj restis en kontakto kun li per telefone. Li sentis sin kontenta pro la nova loĝloko en Cremona, kiu situis en trankvila, silenta loko, meze de verdaĵoj, kiu multe diferencis el la loĝejo en Romo, en la brua urbocentro.

Jes, pastro Carlo estis milda, pacema, kaj trankvila persono. La forpaso de unu lia frato ege tuŝis lin. Sed ĉefe, kiam iun tagon li estis minacata per tranĉilo en sia preĝejo, fare de homo kiu plie ĵetis kontraŭ lin kandelingegon - sen tamen trafi la pastron - li sentis tiom fortan timon, tiom fortan ĉagrenon, ke lia sanstato estis influita, kaj li malsaniĝis. Li mortis 79-jaraĝa. Lia tombo estas en lia naskiĝvilaĝo Nerviano.

Donante la informon pri lia forpaso, la radioĵurnalo de Radio Vatikana menciis ke pastro Carlo daŭrigis kun konvinko la apostolan celon atingi ne malmultajn personojn de diversaj mondopartoj, kiuj - dank’ al ilia interesiĝo por esperanto - havis eblecon akcepti mesaĝon de la Eklezio, kiu alimaniere ne povis atingi ilin. La superuloj de la barnabita ordeno rekomendas lian animon al la preĝoj de la esperantistoj.

Pastro Francesco ANDREONI (1911-2001)

Li naskiĝis la 19an de aprilo 1911 en Romo, filo de Giuseppe kaj Cecilia Laurentini. Li estis baptita en la roma baziliko de Sankta Maria en Trastevere en aprilo aŭ majo de tiu sama jaro kaj la konfirmacion li ricevis en urbo Parma (Preĝejo de sankta Benedikto) en 1918.

Jam la 9an de decembro 1930 li atingas Tajlandon (tiutempe ĝi nomiĝis Siamo), kiel noviculo de la salezana ordeno. Unu jaron poste, datrevene de la alveno, li pastriĝis en Ratchaburi (sude de Tajlando), kaj restos en la loka misiejo de la salezanoj ĝis decembro 1946.

En 1947 li revenas al Italio kaj forlasas la salezanan ordenon, ĉar mons-ro Charles Vogel, episkopo de Swatow (Shantou), sude de Ĉinio, pretas akcepti lin en sian diocezon, sed, pro la loka politika situacio, Pastro Andreoni neniam povos atingi Ĉinion. Kaj tamen por li Azio restas tre alloga misia loko.

Li petis povi labori en la misiejo de Laoso, kaj li atingas ĝin en 1949. La misiejo de Laoso tiuepoke vastis sur ambaŭ bordoj de rivero Mekongo: en Laoso sur la maldekstra bordo, kaj en la nordorienta parto de Tajlando sur la dekstra bordo. Jen kial Pastro Andreoni denove laboris en Tajlando, ĉar oni alcelis lin por laboro en Ubon, sur la dekstra bordo de Mekongo. Diocezo Ubon estis tiutempe gvidata de mons-ro Claudius Bayet, de la Eksterlandaj Misiejoj de Parizo.

En 1968 Pastro Andreoni estis akceptita en la Societon de la Eksterlandaj Misiejoj de Parizo. Li ne plu revenis al Ubon, sed li ricevis novan loĝlokon: li estis sendita al Nakhon Ratchasima (aŭ Khorat), diocezo gvidata de mons-ro Alain Van Gaver, de la Eksterlandaj Misiejoj de Parizo.

Pastro Andreoni restos tie ĝis 1981, kiam li translokiĝis al Udon, alia diocezo en nordorienta Tajlando, gvidata de mons-ro George Yod Phimphisan, redemptoristo. Li laboris en Muang Phol dum dekduo da jaroj, antaŭ ol emeritiĝi en dioceza domo en Udon, en 1992.

Septembre de 2000 li definitive revenas al Montbeton, apud Montauban, en la sudokcidenta Francio, en domo de la Societo de la Eksterlandaj Misiejoj, kie vivas pli ol 25 maljunaj misiistoj en Azio.

En tiu domo, pasintdecembre, li festis la sesdekan datrevenon de sia pastriĝo, kun multaj geamikoj kaj familianoj venintaj porokaze el Italio. Liaj lastaj leteroj al la C.O. de IKUE estis faksoj, per kiuj li petis esperantlingvan tradukon de preĝoj, kiujn li volis presigi en memor-biletoj pri la grava datreveno de sia pastriĝo.

Li estis ankoraŭ sufiĉe bonfarta, kvankam la kruroj ne plu permesis al li stari kaj paŝi, kio devigis lin uzi rulseĝon. Sed jam iom pli ol unu monato poste, lia sanstato pliaĉiĝis.

Je la fino de januaro li estis enhospitaligita en Montauban, kie li mortis la 3an de februaro 2001, du monatojn antaŭ sia 90a naskiĝdatreveno. Tri tagojn poste li estis entombigita en la tombejo de Montbeton, kie multnombraj misiistoj de la Societo de la Eksterlandaj Misiejoj ripozas, post la dediĉo de sia tuta vivo por la Misiado en Azio.

Pastro Andreoni konis Esperanton kiam li jam estis altaĝa, kaj ofte li esprimis sian bedaŭron pro ĉi tiu “malfrua malkovro”. Li restis en kontakto pere de korespondado kun multaj esperantistoj, kaj, kiam eblis, li partoprenis en la katolikaj Kongresoj en Italio, lia patrujo, kiun li daŭre memoris kaj amis kaj en kiu li deziris morti.  Li estis membro de IKUE, de ĝia itala sekcio kaj de la Itala E-Federacio dum multaj jaroj.

(koran dankon al Pastro Georges Mansuy, MEP, pro la afabla livero de ĉi tiuj biografiaj informoj)

 al la indekso


 

 

(kromaj) MOVADAJ INFORMOJ

 

PIEDE AL LA FINO DE LA MONDO. Nia kara IKUE-ano Rudolf Skoruppa, plian fojon plenumis piedan pilgrimon laŭ la konata vojo al Santiago de Kompostela, ĉi-foje trairante parton kiu mankis dum liaj antaŭaj pilgrimoj: el Lurdo al Santiago. Sed, post atingo de la Katedralo, li ne haltis. Li marŝis al okcidento, al Cabo Finisterre (ĉi tiu nomo latinlingve signifas ĝuste “fino de la tero”). Pri ĉi tiu devoteca kaj kuraĝa realigo ni aperigos kompletan raporton en la venonta numero de Espero Katolika.

* Preĝtagoj de polaj esperantistoj en Ĉenstoĥovo - 14-15/10/2000. Jam de 30 jaroj ĉiuoktobre la animzorganto de la polaj esperantistoj, pastro Józef Zielonka, kunvokadas E-katolikojn al Hela Monto por dutaga preĝrenkonto. Ankaŭ pasintan oktobron kolektiĝis en la kapelo de la Pilgrima Domo ĉirkaŭ 40 personoj sabate kaj ĉirkaŭ 80 personoj dimanĉe, por komune laŭdi Dion, celebri la Jubileon kaj por akiri la jubilean indulgencon. Sub la gvido de pastro Zielonka okazis Diservoj, E-Mesoj, ĉantoj de brevieraj psalmoj, anĝeluso kaj “horetoj” (pola kantado honore al la Senmakula), Rozario kaj kroneto al la Dia Mizerikordo. Oni preĝe rememoris ankaŭ la forpasintajn samideanojn. La du proponitaj predikoj okazis dulingve, por faciligi la komprenon fare de komencantoj. La esperantistoj vizitis unuope la kapelon de la mirakla bildo de la Nigra Madono, dankesprime kaj por peti Diajn gracojn per la propeto de la Sanktega Virgulino. Sabate vespere, dum la Helmonta Alvoko la esperantistoj havis plian motivon de kontento ĉar Radio Maria elsendis “Saluton Maria” en esperanto. Tute ravan etoson enkondukis la koncerto de la varsovia E-koruso Muzilo, gvidata de Wiesław Tomaszewski kaj direktata de Andrzej Seroczynski, kiu prezentis religiajn kaj patrujajn kantojn. Dum la arta programo, la konata E-aktorino Jadwiga Gibczynska surscenigis deklamadon de fragmentoj el “Pensante Patrujo”, verko de Karol Wojtyła. La dutagan preĝrenkonton finis la Krucvojo laŭ la ŝirmitaj remparoj de la Paŭlana Klostro. (informis Marian Łaba)

* Litova IKUE-sekcio refondita. La 19an de decembro, dum la 36a kongreso de Litova E-Asocio oni restarigis la litovan sekcion de IKUE kaj elektis novan reprezentanton. Li estas pastro Lionginas Vaičiulionis. Naskita en 1931, li pastriĝis en 1958. Li laboras en la preĝejo de Sankta Spirito en Šilainiai (Kaŭnasa regiono). Li esperantiĝis en 1970, korespondis kun eksterlandanoj, sed pro persekuto kontraŭ la Eklezio dum sovetaj tempoj li ne povis aktive partopreni en la E-movado. Nova peranto de EK por Litovio estas profesoro Laurynas Skupas, docento pri franca lingvo en la Universitato de Vilnius. Li naskiĝis la 10an de aŭgusto 1937, esperantiĝis en 1959. Dum 10 jaroj li estis prezidanto de Litova Filio de ASE (Asocio de Sovetiaj esperantistoj) kaj poste de la restariĝinta Litova E-Asocio. Li gvidis E-kursojn, partoprenis en UEA- kaj aliajn kongresojn, li verkis lernolibron de Esperanto (manuskripto) kaj en la Universitato de Vilnius li instruis kurson de interlingvistiko kaj esperantologio. Li tradukis artikolojn kaj estis redakciano de revuo “Litova Stelo”. (informis Lauyrinas Skupas)

PASTRA JUBILEO

Nia L.R. en Meksikio pastro José María Claramunt festis la pasintan 27an de decembro la 50an datrevenon de sia pastriĝo kaj la 21an datrevenon de sia ekoficado kiel Paroĥestro en Oaxaca, kie okazis la solenado. Oni faris ses-kilometran procesion, kun la unuafoja transportado de la bildo de la Virgulino de la Konsolado, kun akompano de multnombraj fideluloj, al la loko de la soleno kie okazis Meso celebrita de Pastro Claramunt kun la ĉefepiskopo de Oaxaca Héctor González Martínez, kun pastro Sergio Fernando Hernández Avilés, meksikia provincestro de la ordeno al kiu apartenas p. Claramunt, kaj prediko de pastro José Almirall, ordena provincestro en Katalunio, devenregiono de p. Claramunt. Post la Meso okazis tagmanĝo kaj postaj folkloraj spektakloj de dancoj “Guelaguetza”, tipaj de la sep regionoj de Oaxaca. Fine, la bildon de la Virgulino oni reportis al la preĝejo.  Pastro Claramunt naskiĝis la 18an de marto 1928 en Sant Pol de Mar, Barcelono, Katalunio, Hispanio, filo de Tomás kaj Teresa Claramunt. La 23an de decembro 1950 en Barcelono li fariĝis pastro de la ordeno de sankta Johano Kalazanco (ordeno de la regulaj klerikoj malriĉuloj de la Patrino de Dio, de la piaj lernejoj, “Skolopoj”). Pastro Claramunt komencis sian pastran aktivadon unue en Granollers, kie li instruis dum unu jaro kaj duono, kaj poste li restis en Kubo dum plia jaro kaj duono. Post denova paŝtista kaj ordena agado en Hispanio dum 18 jaroj (estante sinsekve instruisto, vicparoĥestro, ordena administranto kaj rektoro), la ordeno sendis lin al Meksikio, unue en la paroĥo de la Sankta Koro, en kolonio Nacia Progreso en la federacia distrikto en urbo Meksiko, kie li plenumis diversajn taskojn dum 5 jaroj. Ekde 21 jaroj li estas en urbo Oaxaca, kiel paroĥestro de Paroĥo Nia Sinjorino de la Konsolado, kiu regas 5 kapelojn. Lia laboro subtenis kromajn 90 komunumojn de la loka ĉefdiocezo, ĉar per sia laboro kaj per la helpo de la germana Eklezio (‘‘Adveniat’’) oni realigis 98 projektojn por starigo de kapeloj kaj paroĥaj domoj. Pastro Claramunt estas membro de la pastra konsilio, de la direktivaro de la Konferenco de la meksikiaj religiuloj en Oaxaca kaj de la komisiono por la beatproklamo de la martiroj en Cajonos. (informis pastroj Claramunt kaj José M. Alcubierre)

* Oblata renkontiĝo en Varsovio. La 27an de januaro varsoviaj gesamideanoj kolektiĝis en preĝejo de sankta Aleksandro por partopreni en la ĉiujara E-lingva Meso okaze de la kristnaska periodo kaj nova jaro, nova jarcento kaj jarmilo. La Diservon celebris pastro Roman Forycki. Partoprenis multaj gesamideanoj ne nur el Varsovio. Dum la Meso kantis bele ĥoro Muzilo, bone konata en la E-movado. Bedaŭrinde ĉi-jare mankis granda amiko, simpatiulo de esperanto: la neforgesebla episkopo Władisław Miziołek, kiu mortis pasintjare. La ĉeestantoj preĝis liaintence kaj intence de aliaj gesamideanoj kiuj forlasis nin kaj kiuj certe rigardas niajn aranĝojn desupre kaj propetas por ni. Post la Meso, en la paroĥa domo okazis eblata renkontiĝo. La partoprenantoj, kun la oblato en la mano, bondeziris unu al la aliaj kaj kantis kristnaskajn kantojn (informis Bogusław Sobol).

* Nova telefonnumero de la C.O. de IKUE: ekde la unua de julio la C.O. respondos kaj ricevos faksojn je telefon-numero (+39) 06 39 63 81 29.

Ĉinio tute proksime

La grupo en diocezo Rimini (Italio) de la itala sekcio de IKUE estas ĉiam tre aktiva. Por soleni la naŭan datrevenon de la oficiala agnosko de IKUE fare de la papa Konsilio por la laikoj, la membroj de tiu grupo kunvenis en Paroĥo Sanktaj Johano kaj Paŭlo vespere de la 12a de februaro. Oni invitis ankaŭ centon da eksaj lernantoj de pastro Albino Ciccanti, memorigita dum la Meso kune kun pastroj Jacobitti kaj Andreoni. Kuncelebris en esperanto pastroj Pasquale Campobasso kaj Duilio Magnani; predikis pastro Bruno Benini. La kantojn prezentis grupo gvidata de Cecilia Brandão. Fine de la Meso, paroĥestro Magnani priskribis al la ĉeestantoj la mirindajn mozaikojn (60 kvadratajn metrojn) de la preĝejo. Sekvis simpatia regalado gajigita per folkloraj kantoj en esperanto. Pri la aranĝo parolis la loka dioceza ĵurnalo. Kvankam la paroĥo de p. Magnani fariĝis fama pro ĝiaj mozaikoj (tiom ke oni nomas la preĝejon “internacia katedralo de la esperantistoj”, tamen gloro de la rimina grupo de la katolikaj esperantistoj ne estas la artverkoj, sed la karitataj agadoj. Oni ilin realigas ĉian kadre de kaj kunlabore kun la paroĥa komunumo, sen perado, favore al bezonuloj de la tuta mondo. Dum Advento oni realigis bonfaran agadon favore al juna togolandano migrinta al Ebura Bordo. Alian sumon oni kolektis por la bonfaraj agadoj de lia ekscelenco mons-ro Michael He Jin-min de Ningbo (Ĉinio). Post la morto, pro mistraktoj kaj enkarcerigo, de lia antaŭulo, mons-ro He Jin-min gvidis dum kelkaj jaroj la etan “eklezion de tiuj fidelaj je Romo” kiel apostola administranto; antaŭ malmultaj monatoj li estis konsekrita episkopo (el raportoj senditaj de pastro Duilio Magnani kaj Partenio).

E-Konferenco okaze de la Jubileo de urbo Sopot. Pasintjare la Gdanska Esperanta Liturgio Grupo solenis la 20-jaran datrevenon de sia starigo (v. EK 5/1980), oficiale aprobita de la tiama episkopo Lech Kaczmarek. La grupo aktivas ĉe la preĝejo de la Sanktega Virgulino Maria Ĉielenprenita kaj Sankta Andreo Bobola, en urbo Sopot, apud Gdansko, kie okazas ĉiumonate E-lingva Meso, bibliaj renkontoj. La grupo, plie, partoprenas en eŭkaristiaj procesioj, kun la E-standardo benita de la Papo, kaj en aliaj kongresoj, pilgrimoj, internaciaj renkontiĝoj. Ĉi-jare en majo la grupo partoprenos, laŭ invito de la urbaj aŭtoritatuloj, en ekumena liturgio, kiu okazos memorige pri la viktimoj de la iama koncentrejo en Stutthof. Venontan monaton septembron la grupo aranĝos  renkontiĝon okaze de la jubileo de urbo Sopot. Dum la kvartaga konferenco (13a ĝis 16a de septembro) okazos prelegoj pri la historio de Sopot, de la E-movado en la regiono de Gdansko, kun artaj prezentaĵoj kaj ekskursoj al notindaj lokoj. La 16an de septembro okazos esperantlingva Meso (informis: p. Stanisław Płatek).

ĈU VI ALIĜIS AL LA ĈI-JARA EEK?

Ni memorigas, ke la Ekumena E-Kongreso okazos de la 14a ĝis la 21a de julio (tuj antaŭ la Universala Kongreso). Samtempe kaj samloke okazos la 5a Junulara Ekumena E-Tendaro, kun aparta programo. Temo de la Kongreso: “Adoru, la nova preĝ’ kaj kantlibro de IKUE kaj KELI”.

La aliĝilon eblas ricevi rete aŭ de Marija Belošević (adreso en la lasta paĝo, sub Kroatio), aŭ de la C.O. de IKUE.

al la indekso


 

LA VIRETO KIU SURGRIMPIS ARBON

KAJ ALIAJ KURIOZAJ RENKONTOJ KUN KRISTO

39

Kiu rajtas pardoni pekojn?

LA VIRO ENIRINTA TRA LA TEGMENTO (Luk 5, 17-26)

Iun tagon Jesuo estis instruanta, kaj kun li sidis fariseoj kaj leĝo-majstroj venintaj el ĉiuj vilaĝoj de Judeo kaj Galileo kaj el Jerusalemo. Jesuo havis povon mirakle sanigi malsanulojn. Subite alvenis viroj portantaj sur kuŝejo paralizulon. Ili strebis lin enporti, por lin prezenti al Jesuo, sed pro la homamaso ili ne trovis spacon por tion fari. Tiam ili suriris la domon kaj trainter la tegmenteroj ili desuprigis lin kun la liteto mezen de la ĉambro, antaŭ Jesuo (Luk 5, 17-19).

Homoj renkontas Jesuon en plej diversaj situacioj: Zaĥeo sur arbo, Samarianino ĉe puto, Nikodemo dumnokte, malsanulino tra densa homamaso, demonhavanto en tombejo... kaj handikapulo tra tegmento. La afero okazis jene: la domo, kie Jesuo sidis, estis tute plena de homoj, tiel ke ne eblis enirigi tra la pordo tiun handikapulon, kiun kvar homoj portis sur liteto. Ili tamen nepre volis lin enporti, kaj tial ili elpensis originalan elturniĝon: ili suriris la tegmenton (ĝenerale temis pri unuetaĝaj dometoj kun terasoj), disigis kelkajn tegmenterojn, kaj tra la estigita aperturo ili desuprigis la paralizulon, en la ĉambron, ĝuste antaŭ Jesuo.

Vidinte ilian kredon, Jesuo diris: “Homo, viaj pekoj estas forigataj’’. Tiam la leĝo-majstroj kaj la fariseoj komencis sin demandi: “Kiu estas tiu blasfemanto? Kiu povas forigi pekojn krom Dio sola?”. Jesuo divenis iliajn pensojn, kaj diris al ili: “Kion vi pensas en viaj koroj? Ĉu pli facilas diri: Viaj pekoj estas forigataj; aŭ diri: Stariĝu kaj marŝu? Nu mi pruvos al vi, ke la Filo de homo havas surtere la povon forigi la pekojn”. Tiam li diris al la paralizulo: “Al vi mi ordonas: leviĝu, surprenu vian liteton, kaj foriru hejmen”. Tuj li leviĝis kaj surprenis la kuŝejon fronte al ĉiuj, kaj foriris hejmen, laŭdante Dion. Mirego trafis ĉiujn, kaj ili gloris Dion kaj pleniĝis de timo kaj diris: “Hodiaŭ ni vidis eksterordinarajn aferojn” (Luk 5, 20-26).

La frazo de Jesuo: “Viaj pekoj estas forigataj” kaŭzis skandalon inter la ĉeestantoj, kiuj pensis, ke nur Dio rajtas pardoni pekojn. Sed Jesuo, diveninte iliajn pensojn, kaj por pruvi, ke li povas pardoni pekojn, sanigis tiun handikapulon.

* * *

Se oni vere serĉas Jesuon, oni ne pretekstas, ke estas malfacile, ke mankas tempo ktp. Se ne eblas eniri tra la pordo, oni faru aperturon en la tegmento...

* * *

“Vidinte ilian kredon...”. Kio instigis Jesuon al pekpardono? La kredo ne nur de la handikapulo, sed ankaŭ de liaj helpantoj.

* * *

“Nur Dio rajtas pekpardoni!’’. Jes ja; sed Dio povas igi la homon Jesuon peranto de lia pardono. En la Evangelio ni legas, ke Jesuo transdonis tiun peradon ankaŭ al sia komunumo.

P. Battista Cadei — 39 - (daŭrigota)

al la indekso