Enhavo de Espero Katolika numero 3-4/2001

al la indekso de jarkolektoj 2001-2005

 

 

 Sur la kovrilo: La centra mozaiko en la absida lunedo de la paroĥo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini.

 

·         ENKONDUKE (C. Sarandrea)

·         KRISTO RESUREKTIS, EN LI LA TUTA VIVO RENASKIĜAS (Johano Paŭlo la 2a)

·         RADIO VATIKANA

·         KARDINALO PAUL YÜ PIN

·         PILGRIME, ĜIS LA FINO DE L’ MONDO (C. Sarandrea, R. Skoruppa)

·         BIRGITTA, PATRONINO DE LA PILGRIMANTOJ

·         KROMAJ MOVADAJ INFORMOJ (A. Burkhardt, A. Kronenberger, B. Eichkorn, L. Skūpas, J. Schiffer, K. Doumegnon, A. Casey, J. Moser, G. Conti)

·         NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS

·         LETERO AL LA AFRIKAJ GEFRATOJ (J. Kalný)

·         HEROLDO DE ESPERANTO

·         RADIO ROMA

·         LA VIRETO KIU SURGRIPIS ARBON (40): LA VIRINO 18 JAROJN MALSANA (B. Cadei)

·         LANDAJ REPREZENTANTOJ DE IKUE

Aldonaĵo: Paroĥa Preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini - ETA GVIDLIBRO en esperanto

 

 


 

ENKONDUKE

Karegaj Gefratoj,

mil kolorojn proponas či tiu  numero de EK. Ili estas la koloroj de la paroĥo de Sanktaj Johano kaj Paůlo en Rimini, la “internacia katedralo”, bele ornamita per mozaikoj el kristanaj kaj esperantistaj temoj. Ili celas “substreki la unuecon kaj harmonion de la katolika kredo kun la internacia lingvo”. En tiu paroĥo, kiu estis ĉefloko de pluraj niaj kunvenoj kaj kongresoj (laste tiu pasintjara) paroĥestras pastro Duilio Magnani, kiu gvidas nin, per la libreto kiu konsistigas la centrajn paĝojn de ĉi tiu revunumero, al admirado kaj kompreno de la arttrezoroj tie starantaj. Ĝi estas okazo ankaŭ por memorigi la multajn bonfarajn agadojn kiuj tra la jaroj efektiviĝis per la impulso de la bonfarantoj en Rimini. Sed, ĉefe, rigardante la belajn mozaikojn, oni estas invitataj al medito pri la mistero de nia kredo, pri la paska mistero.

Ni ne povis publikigi blank-nigrajn bildojn de la mozaikoj: la koloroj nepris. Ankaŭ ĉar ili estas la koloroj de nia kredo kaj de nia espero.  

* * *

Alia vasta artikolo, kiun ni ĝoje proponas, estas raporto pri la pilgrimo, kiun plenumis nia kara frato Rudolf Skoruppa, kiu iris piede el Lurdo al Kompostela kaj de tie al Finisterre. Ankaŭ ĉi tiu artikolo - aldone al priskribo de la sentoj de pilgrimulo - havas duan motivon: reveni kun la penso kaj amemo al unu el la plej amataj pilgrimceloj de la mondo, kiu altiras ankaŭ alikredantojn kaj eĉ ateistojn.  

* * *

Aldone al resumo de la mesaĝo “Urbi et orbi” de la Papo okaze de Pasko, al artikolo pri la unua esperantista kardinalo en la centa datreveno de lia naskiĝo kaj al la tradicia rubriko “La vireto kiu surgrimpis arbon”, multaj movadaj informoj kompletigas ĉi tiun numeron de EK: el ili ni deziras reliefigi tiun pri la apero de “Adoru”, la kristana kantlibro en esperanto, kun liturgiaj tekstoj el diversaj tradicioj.  

* * *

Multaj bonaj informoj, do, estas en ĉi tiu numero de EK: malbona informo estas, ke ĉi tiu numero (samkiel la antaŭa) alvenas en Viajn manojn kun malfruo. Ĉu Vi deziras scii kial? Iusence la motivo estas duone “teknika” kaj duone “politika”. Vi scias, ke por la realigo de EK laboras du presistoj: unu pretigas la filmojn el niaj disketoj; la dua presas la kajerojn. Nu, en la unua presejo rompiĝis la fotorivelilo: dum unu monato oni atendis riparadon, ĝis kiam oni konfidis la laboron al alia presejo; la dua presisto (kiu laboras por EK ekde 1977) estas homo pri kiu mi iam verkos libron: li akceptas laboron el ĉiuj, sed ofte li ne povas kontentigi ĉiujn rapide, ĝuste pro la amaso da laboro kiun li surprenas. Kiam en Italio, en la pasintaj monatoj, okazis politikaj balotoj, li ne povis atendigi (kiel li faras kun ni) siajn klientojn, la kandidatojn: sekve li apartigis la “malmultprofitdonan” laboron por EK kaj realigis la politikajn afiŝojn rapide. La rezulto de ambaŭ situacioj estis, ke numero 1-2/2001, liverita al presejoj en marto, atingis la legantojn komence de junio. Kaj el la presitaj ekzempleroj 200 estis difektitaj (la riproĉita presisto tro haste faris EK).

Kune kun ĉi tiu dua numero de 2001 estas en presejoj la tria numero: mi esperas, ke Vi baldaŭ ricevos ilin. Intertempe, bv. akcepti nian pardonpeton kaj la kutiman:

bonan legadon!

Carlo Sarandrea

al la indekso


 

KRISTO RESUREKTIS

EN LI LA TUTA VIVO RENASKIĜAS 

Dank’ al la resurektinta Kristo, espero de la homaro, kiun la tuta kristanaro celebras je Pasko, la mondo povas ŝanĝiĝi, la paco eblas ankaŭ tie kie oni daŭre batalas kaj mortas. Jen la mesaĝo de la Papo por la unua Pasko de la 21 a jarcento.  

La ĝojoplena kaj solena anonco pri la resurekto de Kristo, elirinta el la koroj de la disĉiploj, denove reeĥis laŭte en la mesaĝo, al Romo kaj al la mondo, eldirita de la Papo en la pasinta paska dimanĉo, kaj disvastigita de 63 televidoj de 45 landoj, post la taga Meso en placo sankta Petro, transformita por la 16a sinsekva jaro en buntegan ĝardenon per pli ol 15.000 nederlandaj floroj kaj kreskaĵoj, fronte al preskaŭ 100.000 fideluloj, kies partopreno estis helpata de varmeta suno kiu iom mildigis la antaŭan froston. Ĝi estis Pasko iasence ekumena, ĉar celebrata kune samtage de la tuta kristana mondo.

En tiu kunteksto, “dum la nova jarmilo movas la unuajn paŝojn”, la Papo volis antaŭ ĉio konfidi al la junaj generacioj “la fundamentan certecon de nia ekzistado: Kristo resurektis kaj en li la tuta vivo renaskiĝas”: viroj kaj virinoj de la tria jarmilo, por ĉiuj estas la paska donaco de la lumo, kiu fuĝigas la tenebrojn de timo kaj malĝojo: por ĉiuj estas la donaco de la paco de la resurektinta Kristo, kiu rompas la ĉenojn de perforto kaj malamo.

Por ĉiuj, jen la invito de Johano Paŭlo la 2a: “remalkovru hodiaŭ kun ĝojo kaj miro ke la mondo ne plu estas sklavo de neeviteblaj eventoj. Ĉi tiu nia mondo povas ŝanĝiĝi: la paco eblas ankaŭ tie kie de tro multe da tempo oni batalas kaj mortas, kiel en la Sankta Lando kaj Jerusalemo; ĝi eblas en Balkanio, ne plu kondamnita je zorgiga necerteco kiu riskas vanigi ĉiun proponon por interkonsento”.

Al Afriko, tero martirigata de daŭre embuskaj konfliktoj, la Papo adresis la inviton levi “kun fido la kapon konfidante je la potenco de la resurektinta Kristo”. Al Azio “lulilo de plurjarcentaj spiritaj tradicioj”, li memorigis la eblecon, per la helpo de Kristo, “venki la defion de toleremo kaj solidareco”. Al Latinameriko, “provizejo de junaj promesoj”, li certigis ke nur en Kristo ĝi trovos kapablon kaj kuraĝon por evoluo respektema al ĉiu homa estulo. “Vi, viroj kaj virinoj de ĉiu kontinento, ĉerpu el lia tombo, jam nun malplena por ĉiam, la necesan energion por venki la fortojn de malbono kaj de la morto, kaj por meti ĉiun esploron kaj teknik-socialan progreson je la servo de estonteco pli bona por ĉiuj”.

La Papo fine adresiĝis preĝante al la resurektinta Kristo: “Subtenu nin en la sindevigo konstrui mondon pli humanan, refreŝigitan de la aromo de via amo”.

Post la beno “Urbi et Orbi” Johano Paŭlo la 2a adresis la bondeziron de bona Pasko en 61 lingvoj de ĉiuj kontinentoj, inkluzive de la latina kaj komencante el la itala. La esperanta bondeziro “Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta”, estis, por la sepa sinsekva jaro, la antaŭlasta saluto antaŭ la pola kaj latina.

Ankaŭ ĉi-jare la Meso de la paska mateno en la vatikana Baziliko havis kiel centran elementon la malnovegan ne-manfaritan ikonon de Kristo la savanto, alportitan al Romo probable el Oriento, kaj konservatan en la domo de la Sankta Ŝtuparo, apud la baziliko de sankta Johano Laterana. La Papo omaĝis al ĝi komence de la Meso, memorigante ke ĉi tiu unua Pasko de la tria jarmilo celebriĝas en la sama tago en ĉiuj Eklezioj de oriento kaj okcidento. Ĝuste por substreki la ĝojigan koincidon de la Pasko ĉu en Oriento ĉu en Okcidento, tiuj post la proklamo de la Evangelio, rusa koruso, restarigante tiel malnovegan mezepokan tradicion de la Eklezio de Romo, kantis fronte al la Papo la malnovegan paskan himnon de la “Stiki kaj Stikirŕ” de la bizanca liturgio, kiu prikantas la resurekton de Kristo per teologiaj kaj poeziaj versoj.

al la indekso


 

RADIO VATIKANA - Elsendoj en Esperanto

La elsendoj okazas en tri tagoj de la semajno,

en la sama horo 21.20 MET (19.20 UTC)

DIMANĈE - daŭro 9’20” - frekvencoj: mezonde 527 kaj 1530 kHz - kurtonde 4.005 (74.90 m.), 5.880 (51.00 m.) kHz. Por Romo, ankaŭ: frekvencmodulado: 93,3 kaj 105 MHz.

La dimanĉa elsendo estas ripetata je la mezeŭropa horloĝa horo 23.50, per frekvencoj 527 kaj 1530 kHz mezonde kaj pere de la romaj FM-frekvencoj.

MERKREDE KAJ ĴAŬDE - daŭro 9’ - frekvencoj: mezonde 1.611 kHz - kurtonde 7.250 (41.37 m.) kaj 9.645 (31.10 m.) kHz.

Ĉiujn ĉi elsendojn, je la indikitaj tagoj kaj horoj, oni povas aŭskulti per la Interreto:

http:/ /www.vaticanradio.org

La elsendoj estas aŭskulteblaj ekster Eŭropo ankaŭ per jenaj satelitaj kanaloj:

Dimanĉe: AOR l (UTC) INTELSAT 325,5° East (Atlantic) 4097.75 Mhz Polarization LHCP

Merkrede kaj ĵaŭde: IOR 1 (suna horo) INTELSAT 602,62° East (Indian) 4097.100 Mhz Polarization LHCP

Petu la senpagan sesmonatan pragram-bultenon. Skribu al:

RADIO VATIKANA - ESPERANTO-REDAKCIO

SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO

E-poŝto: <esperanto@vatiradio.va>

 

al la indekso


 

Centa datreveno de la naskiĝo de la unua Esperantista Kardinalo

 

KARDINALO PAUL YÜ PIN

(1901-1978) 

 

Antaŭ cent jaroj, la 13an de aprilo 1901, naskiĝis en Hai-lun, Manĉurio, Ĉinio, la estonta kardinalo Yü Pin. Li estis baptita en 1914. Liaj studoj efektiviĝis ĉefe en Ŝanhajo (Aurora University) kaj en la romaj universitatoj Urbaniana kaj Sankta Apollinare. Ordinita pastro la 22an de decembro 1928 en Romo li estis tuj poste profesoro en la papa universitato Urbaniana (1929-1933) antaŭ ol fariĝi nacia direktoro de la Katolika Agado kaj ĝenerala inspektoro de la katolikaj lernejoj en Ĉinio (1933-1936).

La 17an de julio 1936 li estis nomumita episkopo kaj fariĝis apostola vikario de Nankino, kaj kiam la 11an de aprilo 1946 tiu vikariejo estis levita ĝis rango de metropolita sidejo, mons-ro Yü Pin fariĝis ĝia episkopo. Tri jarojn poste, en 1949, mons-ro Pin devis forlasi Ĉinion, forpelitan de la komunistaj aŭtoritatuloj, En 1961 li fariĝis rektoro de la Universitato Fu-jen, en Tajvano (kiu daŭrigas la katolikan universitaton de Nankino, de li fonditan, cetere). Li partoprenis en la dua vatikana Koncilio (1962-1965).

La 28an de aprilo 1969 Papo Paŭlo la 6a anoncante la 33 (plus 2 sekretajn) novajn kardinalojn de li kreitajn, anoncis ankaŭ lian nomon.

La 16an de aŭgusto 1978, dum li estis en Romo por partopreni en la konklavo kiu rezultigis la elekton al papado de Johano Paŭlo la unua, li abrupte mortis. Lia tombo estas en la Katedralo de Taipei, Tajvano.

En Kalifornio (Usono) estas projekto starigi hospitalon por konvaleskaj ĉindevenaj malsanuloj, dediĉitan al kardinalo Yü Pin (Fonduso Kardinalo Yü Pin, P.O. Box 911, Monterey Park, CA 91754, Usono).

Kardinalo Yü Pin lernis Esperanton en 1938 kaj li prelegis en la Unua Eŭkaristia Mondkunveno en Budapeŝto, okazinta samtempe kun la tiea Eŭkaristia Kongreso. Sufiĉis por li, elstara poligloto, du tagoj da lernado, kaj je la tria li mirigis ĉiujn, parolante oficiale en esperanto al la partoprenantoj en la IKUE-kongreso organizita kadre de tiu Eŭkaristia. De tiam, kvankam pro siaj gravaj okupoj li ne povis multe zorgi pri la internacia lingvo, tamen li gardis kontaktojn kun la esperantista movado, almenaŭ pere de niaj revuoj. Okaze de lia elekto kiel kardinalo, komisiono de katolikaj esperantistoj (temis pri pastro G. Jacobitti, s-rino Carolina Minnaja kaj s-ro Mauro La Torre) omaĝis lin en Romo (3.5.1969) nome de IKUE. Kun plezuro li akceptis ilin kaj bonvolis subskribi sian benon al la italaj katolikaj esperantistoj. 

La beno subskribita en Romo de kard. Pin

 

Ankoraŭ kelkajn semajnojn antaŭ sia morto li kuniniciatis (kune kun pastro Johano Baptisto Kao, † 1983) imponan Esperanto-ekspozicion en la centra nacia Biblioteko en Taipei, Tajvano: estis montritaj ĉirkau 250 libroj kaj kolektoj de gazetoj kaj revuoj (inter kiuj elstaris «Espero Katolika»).

Ĉe la inauguro la kardinalo faris la festparoladon; kaj la informilo eldonita okaze de la ekspozicio entenis, i.a., trafan artikolon de la eklezia altrangulo, kiu emfazis la utilecon kaj facilecon de la internacia lingvo. Pri la aranĝo raportis tiam la du katolikaj semajnaj gazetoj de Tajvano kaj, kompreneble, Espero Katolika (6-7/1978).

           

 Kardinalo Yü Pin kaj pastro Johano Baptisto Kao ĉe la stando de la Esperanto-ekspozicio en Tajvano (1978)

 

Paul Yü Pin estas konsiderata la unua esperantista kardinalo en la mondo. Trans ĉiuj difinoj, li estas ĉiuokaze plia pruvo pri la atento kiun la katolika Eklezio donis al la internacia lingvo ekde la komenco de nia movado.

al la indekso


 

Pasintjare, de la 31a de aŭgusto ĝis la 30a de septembro, Rudof Skoruppa trairis la distancon inter Lurdo kaj Kompostela, kaj de tie al Finisterre.  

PILGRIME, ĜIS LA FINO DE L’ MONDO 

Kio instigas homon eliri el sia hejmo, fermi la pordon malantaŭ si, kaj ekiri, piede, dum centoj da kilometroj, por atingi pilgrimlokon? Kvankam amaskomunikiloj raportas pri tiaj devotecaj praktikoj nur kiam ili koincidas kun apartaj datrevenoj, aŭ kiam la partopreno estas vere impona, tamen en la mondo, da “homoj kiuj iras” estas ĉiutage. La popola devoteco listigas multajn lokojn al kiuj piediras la pilgrimuloj. La ĉefaj estas la Sankta Lando, Romo kaj Sankta Jakobo de Kompostela. Al ĉi-lasta iris pasintsomere nia IKUE-ano Rudolf Skoruppa. Lia rakonto estas bonveninda okazo por ke EK denove parolu pri tiu famega pilgrimloko.

 

 

Ĝenerala aspekto de la Katedralo de Kompostela

 

Densa reto da stratoj al Santiago

La pilgrimado al Santiago de Kompostela allogas hodiaŭ pli kaj pli da homoj de ĉiuj naciecoj kaj mondo-konceptoj. Kia forto devigas la homojn pilgrimi ofte milojn da kilometroj, tiun katolikan, pentofaran vojon? Kiel naskiĝis ĉi tiu fenomeno?

Komence de la 9a jarcento remalkovriĝis la tombo de apostolo Jakobo la Pliaĝa. Ekde tiu tempo pli kaj pli amasiĝis la pilgrimado tien, alprenante universalan karakteron. Plidensiĝis la pilgrimant-nombro el ĉiuj siatempe konataj landoj. Venis homoj el ĉiuj sociaj tavoloj: simplaj personoj, sanktuloj kaj reĝoj. Je la komenco (ĉ. 10a jarcento p.K.) ĝis la reformacia epoko (16a jarcento) ĝi estis tuteŭropa pilgrima vojo. Nekredeblas kiom da homoj pilgrimadis en tiu tempospaco: ne altegaj ciferoj, sed oni komparu ilin kun la nombro da tiamaj eŭropaj loĝantoj. La Reformacio haltigis la amasan pilgrimadon (restis nur la sudaj Ŝtatoj). En la baroka epoko denove okazis kresko, sed la franca revolucio kaj la politik-socialaj ŝanĝoj de la moderna epoko (kaj la du mondmilitoj) denove malkreskigis la nombron da pilgrimantoj.

Fine de la 20a jarcento oni remalkovris la pilgrimon al Santiago kaj, ĉar la mondo “iĝis pli malgranda”, komencis alveni homoj el ĉiuj aliaj kontinentoj.

La pilgrimado al Santiago diferenciĝas esence de vojoj al aliaj sanktaj lokoj; ĝi koncernas la tombon de apostolo, kies radikoj reiras al fundamenta kristana kredo. Kiel

frukto de tiu pilgrimado disvolviĝis densa reto da vojoj, kiuj, ankoraŭ hodiaŭ, gvidas el ĉiuj partoj de Eŭropo al Kompostela: fakte, multaj el tiuj vojoj, kiuj iĝis “forgesitaj” en la pasinteco, nun malkovrigas, rericevante sian iaman signifon. La ĉefa pilgrima vojo nomiĝas “Camino francčs” (franca vojo, en norda Hispanio). Sed ekzistas aliaj vojoj: Via de la Plata (vojo de la arĝento), Camino del Norte (vojo de la nordo). 

La eŭropa mapo de la vojoj al Kompostela 

Temas pri mondskala fenomeno: en 1999 alvenis al Kompostela pilgrimantoj el 99 landoj.

Jes, pilgrimo al Santiago de Kompostela estas eksterordinara evento, hodiaŭ. Anstataŭ bani sin sudmar-etose, anstataŭ klimatizite pasigi sian liberan tempon, anstataŭ dikiĝi malsanece ktp, la pilgrimantoj spertas la kontraŭon.

Certe, la pasintempaj pilgrimuloj travivis pli “malkomfortan” medion. Ili iris al Santiago piede, sed oni ne forgesu, ke ankaŭ la reveno okazis piede, ĉar ne ekzistis aŭtomobiloj, trajnoj, kiuj estus faciligontaj revenon hejmen. Nek ekzistis multaj tranoktejoj, nek vendejoj, nek facile troveblis trinkebla akvo; ne estis asekurado, nek oni povis esperi kuracistan helpon “ĉemane”. Sole la rifuĝejoj kaj monaĥejoj katolikaj donis helpon, kaj tio, laŭ sia povo.

“Profunde ni klinu la kapon antaŭ la centmiloj da pilgrimantoj - plenaj je kredo kaj oferemo - de la pasinta miljara pilgrimado al la tombo de Sankta Jakobo”.

 

Pli kaj pli da pilgrimuloj

Malgraŭ la nunepokaj “komfortaĵoj”, tamen restas elementoj kiuj igas la pilgrimon elprovo. Bona korpa kondico kaj selektive pripensita vojaĝ-antaŭpreparo, sekve, estas nepre necesa por tiaspeca iniciato. Kelkajn semajnojn antaŭe oni trejne nepre “hardigu” sian korpon. Oni ja devos alfronti sufiĉe da kontraŭaj elementoj. Ekzemple, la vetero en tiu parto de Eŭropo ŝanĝiĝas ofte de unu momento al alia (pro la klimato de la Biskaja Golfo povas okazi abruptaj pluvegoj). En septembro varmegas ĝis 30 celsiusaj gradoj; la ŝarĝo de la dorsosako fariĝas pli peza kiam oni supreniras la montajn pasejojn; oni devas aranĝi por si la nutraĵojn kaj la trinkaĵojn, por ne elĉerpi komplete sian korpon kaj grave malsaniĝi; oni devas atenti la ofte densan trafikon surstrate; kaj ĉiutage proponiĝas konkretaj problemoj: kie trovi taŭgan, dumnoktan rifuĝejon ĝustatempe, kie lavi kaj sekigi siajn vestaĵojn, ĉar la tranokta tempospaco ne sufiĉas.

 

 

Alveno al la celo: sur la ŝtuparo de la ĉefa pordo de la Katedralo de Kompostela. Junaj vizaĝoj plejmultas, pli kaj pli.

 

Sed ĉiuj ĉi malkomfortaĵoj ne malinstigas la pilgrimantojn. Kvankam la ciferoj parolas pri ĉiujara granda (kaj kreskanta) nombro da pilgrimuloj, kompreneble plejmulte da alvenoj registriĝas okaze de la “Sankta Jaro de Kompostela”, kiam eblas ricevi la kompletan indulgencon, laŭ jenaj kondiĉoj: vizito de la Katedralo, kun trapreĝo de la Kredkonfeso kaj de unu “Patro Nia” laŭ intencoj de la Papo; pekkonfeso ene de 15 tagoj antaŭ aŭ post la vizito kaj akcepto de la Sankta Komunio.

La Sankta Jaro de Kompostela soleniĝas ne post sama kvanto da jaroj, sed nur en la jaroj kiam la 25a de julio - datreveno de la martira morto de Sankta Jakobo - kalendare estas dimanĉo (vidu EK 9-10/1999, paĝo 147). Do, lastfoje tio okazis en 1999, kaj estonte la Sanktaj Jaroj soleniĝos en 2004, 2010, 2021, 2027 kaj 2032. Entute, la Sankta Jaro okazas ĉiun 6an, 5an, 6an kaj 11an jaron.

 

 

Apostolo Jakobo vestita kiel pilgrimanto. Altarfiguro en preĝejo Sankta Francisko en Santiago de Kompostela.

 

La unuan fojon oni celebris ĉi tiun Jubileon jam en la tempo de Papo Kalisto la 2a, en 1122; Aleksandro la 3a konfirmis ĝin en 1179.

En 2000 pilgrimis al Kompostela 55.004 personoj. Virinoj estis 20.954 (38%); piede venis 43.678 (79%), biciklis 11.136 (20%). Du trionoj el ili estis hispanoj (67%); la aliaj pilgrimuloj alvenis el Francio (3.926), Germanio (2.833), Italio (1.865), Belgio (1.136), Nederlando (843), Britio (754), Portugalio (579), Aŭstrio (562), “Skandinavio” (540), Svislando (423).

El ekster Eŭropo: estis pilgrimuloj el norda Ameriko (1.490), Latinameriko (2.172, plejparte brazilanoj); el Oceanio (221), Azio (117), Afriko (44).

En 1999 la pilgrimuloj estis 154.613, el 99 landoj: tamen, oni ne pensu je abrupta falo de la nombro da pilgrimuloj de 1999 al 2000. 1999 estis “Sankta Jaro de Kompostela”. La antaŭan jaron (nek Jubilea nek Kompostela Jaro) la pilgrimuloj estis 30.126: do en 2000 estis altiĝo 82-procenta kompare kun 1998.

Ĉiuj ĉi ciferoj rilatas al tiuj, kiuj pilgrimis “laŭ la kondiĉo de Kompostela”, nome, tiuj kiuj plenumis la minimumajn kondiĉojn kaj tial ricevis oficialan konfirman ateston (nomatan latine: Compostellae), transdonitan de la katedralaj estroj. La kondiĉoj estas: minimume 100 kilometrojn lastdistance piede aŭ ĉevale; 200 kilometrojn bicikle.  

Post atingo de la pilgrima celo, la pilgrimantoj supreniras etan ŝtuparon malantaŭ la ĉefa altaro, por ĉirkaŭbrakumi la figuron de apostolo Jakobo. Tiel, ili esprimas sian dankon - lige kun mallonga preĝo - al Dio kaj al la apostolo.  

La pilgrimo de Rudolf

Inter tiuj pasintjaraj 55.004 pilgrimuloj al Kompostela estis Rudolf Skoruppa. Lia granda deziro estis partopreni en la solenaĵoj de la Jubileo, en tiuj gravaj lokoj.

Lurdo ĉiam ludis gravan rolon en la vivo de Rudolf Skoruppa. Kiam oni diagnozis al lia patrino ke la nekunkreskanta frakturo de la femuro “estis plej verŝajne kancero de osto”, li iris al la plej proksima preĝejo kaj tie li votis pilgrimon al Lurdo, se tiu diagnozo montriĝos erara. “Mi ĝis nun ne scias, kiamaniere mi venis al tiu ideo” rakontas Rudolf. Fakte, en tiu jaro 1965 li loĝis en Supra Silezio, malantaŭ la “fera kurteno”, kaj li ne posedis monon.

Nur du jarojn poste familio Skoruppa ricevis permeson translokiĝi al Germanio, kaj jam en 1969 Rudolf povis plenumi sian voton. La distancon de ĉirkaŭ 1.700 kilometroj de Stockheim-Bad Wörishofen li trapasis piede. Kiel plia dankesprimo, en 1985 li - kun sia preskaŭ 90-jara patrino kaj 88-jara onklino, kun akompano de siaj tri adoleskaj nevinoj - denove vizitis Lurdon, pere de pilgrima trajno de diocezo Aŭgsburgo. Li tiam malkovris la temaron ligitan kun la Jakoba-vojo.

En Mezepoko Lurdo estis ankaŭ stacio survoje al Kompostela, precipe por tiuj kiuj alvenis el la nordo de Barcelono. “Mi volis ankaŭ tiun pilgriman vojon krist-etose travivi”. 

 

Rudolf survoje, ĉe pasejo Somport (1620 m) en montaro Pireneoj. Fone videblas la iama stacidomo “Canfrŕnc”, hodiaŭ disfalanta ruino, ĉar la fervoja linio estis malkonstruita en la franca teritorio, dum restas reloj en Hispanio.

Tial li aliĝis en 1995 al grupo kiu pilgrimis parte piede kaj parte bicikle de St.Jean-Pied-de Port (francaj Pireneoj) al Kompostela. Tiu grupo el 7 personoj, trairis piede nur duonan distancon (ĉ. 420 kilometrojn el la ĉ. 850). Ili kovris ĉiutage la distancon de 48 kilometroj, kaj tio dum 17 tagoj: kio konsistigis iaspecan kuradon, kiun Rudolf konsideris ne-pilgrimetosa.  

La distanco inter Lurdo kaj la ĉefa vojo, el Pamplona al Kompostela, estis por Rudolf “breĉo” inter Stockheim kaj tiu fama Jakoba pilgrimloko. Li do decidis pasintjare fermi ĝin.

Rudolf faras la tradician “ĉirkaŭbrakon de Sankta Jakobo”, kiun alveninta pilgrimulo faras en la Katedralo de Kompostela, kiel etan dankesprimon pro la feliĉa celatingo.  

 

 

La dokumento “de Kompostela”, kiun ĉiu pilgrimanto ricevas kiel oficialan konfirman ateston pri la okazinta pilgrimo

 

Per trajno li atingis unue Lurdon kaj poste li ekiris. Li pilgrimis solece grandparte piede, ĉar por kelkaj vojpecoj, kiun li jam piedpilgrime trapasis, li uzis lokajn trafikilojn. Li tiel priskribas la malfacilaĵojn rakontitajn supre: fizike ne eblas piede trapasi la tutan distancon de ĉ. 882 kilometroj dum unu monato. La taga pilgrima distanco piede estas de 10 ĝis 20 kilometroj. Kaj oni devas aldoni ripozajn tagojn pro vunditaj piedoj kaj eksteraj kondiĉoj (pluvegoj k.s.) aŭ tutsimple elĉerpiĝo kiel malsaniĝetoj gripkaŭzaj. Krome, ekde Pamplona oni iras ĉiam okcidenten, do, kontraŭ vent-vetera influo.

Iusence aldoniĝas la “lingvaj problemoj”: oni trairas diversajn lingvajn regionojn: la francan, la eŭskeran, la kastilian, la katalunan, la galegan. Dumvoje oni uzas ĉiujn konatajn lingvojn, tiel ke ankaŭ por la cerbo oni enprogramigu elĉerpiĝon... Ĉar Rudolf scipovas kvin lingvojn (kompreneble inkluzive de Esperanto), estis eble por li dumvoje ligi kontaktojn kun aliaj pilgrimantoj, el kiuj li konstatis mirigan aferon, ĉar “estas neklarigebla fenomeno, ke ankaŭ alikredantoj kaj eĉ ateistoj, trairas tiun katolikan vojon. Sekreto de Dio!”.

Plian revon li realigis: depost atingo de la ĉefa celo, la katedralo de Kompostela, Rudolf marŝis okcidenten, al Cabo Finisterre, plenumante pliajn 86 kilometrojn da marŝado. Ĝi estis konsiderata - ĝis la malkovro de Ameriko - kiel fino de la mondo (ĝia nomo fakte devenas el la latina “Finis Terrae”, fino de la Tero).

Ĉe la mezepokaj pilgrimantoj, Finisterre havis “mistikan karakteron”: alvenintaj al tiu roka duoninsulo, ili bruligis siajn eluzitajn pilgrimajn vestaĵojn (kiel iam oni faris en la Katedralo de Kompostela) kiel simbolo “ke la malnova homo eniros novan”.

 

 

Ĉe Kabo “Finisterre”  

Post la pilgrimo, Rudolf Skoruppa revenis hejmen, kaj, 70-jaraĝa, li ĝuas bonegan sanon, tiel, ke li jam planas labori nunjare kiel helpanto en unu el la rifuĝejoj laŭlonge de la pilgrimvojo al Santiago de Kompostela. Je la demando, pri la fundamenta motivo pro kiu li realigis ĉi tiun pezegan pilgrimon, Rudolf respondas simple: “ĝi estis mia persona ofero al Dio, por la katolika Eklezio kaj ĝiaj pastroj en la nova jarmilo”.

Jes, pilgrimulo neniam iras nur por si mem.

 

 

Artikolo pri la pilgrimo de Rudolf Skoruppa, aperinta en la germana ĵurnalo Mindelheimer Zeitung (6.11.2000)

 

Teksto realigita de Carlo Sarandrea surbaze de la materialo kaj fotografioj de Rudolf Skoruppa

 

al la indekso


 

Inter la pilgrimantoj al Kompostela en la pasintaj tempoj estis Sankta Birgitta

BIRGITTA, PATRONINO DE LA PILGRIMANTOJ 

Birgitta naskiĝis en 1303 en Finstad apud Upsalo, Svedio. Ŝi edziniĝis estante apenaŭ 14-jaraĝa al 18-jaraĝa Ulf Gudmarsson (laŭ la tiutempe sociaj kutimoj en tiu mondoparto). Ŝi naskis 4 filojn kaj 4 filinojn.

En la jaroj 1342-43 kune kun sia edzo ŝi faris pilgrimon al Santiago de Kompostela.

 

 

Gravuraĵo pri la pilgrimo de Birgitta: “Ne sen diversaj egaj ŝarĝoj ŝi pilgrimis kun sia edzo Ulf al Kompostela, al la tombo de Sankta Jakobo, kaj vizitis aliajn sanktajn lokojn”.

 

Ne multe post la reveno al Svedio, en 1344 Ulf mortas en la cisterciana monaĥejo Alvastra apud Linkoping. Birgitta, kiu jam junaĝe havis viziojn, ricevis dum mistika revelacio, la ordonon fondi monaĥinan ordenon. En Vadstena ĉe Vattersee, Svedio, ŝi fondis la unuan monaĥinejon de la “Ordeno de la Elaĉetanto “. Tiu ordeno fariĝis pionira liveranto de religia kaj literatura kulturoj en norda Eŭropo. En sia plena evoluo la ordeno nombris 79 monaĥinejojn.

En 1349 Birgitta pilgrimadis al Romo, de kie ŝi provas influi la tiaman evoluan staton de la Eklezio. Interalie ŝi insiste petis al la tiama Papo, ke li definitive revenu al Romo, forlasante Avinjonon (kie la Papoj rezidis ekde 1309 kaj restos ĝis 1377).

En 1372, ŝi jam altaĝa (por tiu epoko), pilgrimis ŝipe kune kun sia filino Katharina (ankaŭ ŝi estos sanktproklamita) al Sankta Lando. Ŝi verkas sian “mesaĝon al ĉia mondo kaj aŭtoritatuloj”, apelaciante al la konscienco de la potenculoj, ke ili pentofaru kaj konvertiĝu.

Reveninte al Romo, Birgitta mortas tie la 23an de julio 1373. Ŝian korpon oni portis al la monaĥinejo en Vadstena. Ŝi estis sanktproklamita en 1391.

Ŝi estas konsiderata patronino de Svedio kaj de la pilgrimantoj. Kune kun sanktaj Katarina el Sieno, Tereza Benedikta de la Kruco (Edith Stein), Benedikto, Cirilo kaj Metodo, ŝi estas patronino de Eŭropo, de la kontinento, kiun ŝi tiom ofte pilgrimante trairis.

La vizioj ricevitaj de Birgitta laŭtradicie influis la ikonografion de Kristnasko, ĉar ŝi vidis la blanke vestitan Dipatrinon Maria, preĝantan antaŭ la nuda infaneto, ĉirkaŭita de aŭreolo.

 

 al la indekso


 

(kromaj) MOVADAJ INFORMOJ 

Kristana kantlibro en Esperanto kun la titolo ADORU aperos la 20an de junio 2001, produktita en la presejo de la renoma eldonejo Herder en Freiburg, Brisgovio (Germanio). Temas pri evento komparebla kun la apero de Esperanto-tradukoj de la Sankta Biblio en 1926 kaj la Roma Meslibro en 1995. Ĝi enhavas liturgiajn tekstojn el diversaj tradicioj, rom-katolika, ortodoksa kaj reformacia. Pli ol 900 kantoj (kun muziknotoj) el pli ol 20 lingvoj spegulas la tradicion de almenaŭ dek konfesioj. Por havi modernajn kantojn necesis elspezi grandajn sumojn por akiri kopi-rajtojn por represi muzikon kaj fari tradukojn. Por diservoj okaze de Esperanto-kongresoj ĝi estos grava helpo, sed ankaŭ por persona uzo. Kiel literatura verko poezia, ADORU varbas por la intereso ankaŭ de esperantistoj ekster la kristana medio. Redaktis la tuton Adolf Burkhardt (evangeliana) kaj Albrecht Kronenberger (katolika). Gitarajn akordojn reviziis kaj komponis renoma fakulo, eklezia muzik-direktoro Ernst

Leuze. Per via mendo vi helpas financi la kostojn, ĝis nun kovritajn de donacoj kaj pruntoj. La verko, sur plej alta profesia nivelo, tre taŭgas varbo-cele por demonstri al kristanoj kaj eklezianoj, ke Esperanto vivas ankaŭ en la eklezioj kaj utilas por interpopola kaj interkonfesia kompreniĝo. La libro kostos 19,80 € (luksa eldono kun identa enhavo, sed leda bindo kaj orumita tranĉ-rando kostas 48 €) kaj estas mendebla ĉe la libro-servoj aŭ rekte ĉe pastro Bernhard Eichkorn, kiu startigis kaj kunordigis la projekton. Por prezenti ADORU’n en Stuttgart okazos Ekumena Diservo du-lingva kun invito al la publiko, en Katharinen-Kirche (Prakatolika Preĝejo), Olga-Str., la 23an de junio, je la 16a horo, kun partopreno de la aŭtoroj (informis Adolf Burkhardt).  

De la 7a ĝis la 13a de julio apud Kaunas (Litovio) okazos la internacia, tradicia E-aranĝo Baltiaj Esperanto-Tagoj. La litova IKUE-sekcio havos kelkajn programerojn: celebrado de Sankta Meso, prelego pri sankta Maksimiliano Kolbe, montrado de vidkasedo “La mortotuko” k.a. (informis Laurynas Skūpas)  

“Mia ŝlosiltruo”, verkita de Josef Schiffer, estas germanlingva broŝuro enhavanta malgrandan Esperanto-kurson kaj ampleksan informan materialon pri Esperanto. Pro ĝia eksterordinara eldonkvanto de 10.000 ekzempleroj la vendoprezo de la broŝuro estas treege malalta. Tial oni povas aĉeti “Mia ŝlosiltruo”-n grandkvante por disdoni ĝin al germanlingvanoj. “Mia lernolibro”, ankoraŭ de Josef Schiffer, estas germanlingva lernolibro. Por montri la propedeŭtikan valoron de Esperanto nun estas aldonita la libreto “Learning english words in sentences”. Ĝi instigas samtempe lerni la respektivajn anglajn vortojn en facile kompreneblaj anglaj frazoj. Prezoj, pliaj informoj kaj mendoj ĉe: Josef Schiffer, Villingen-Schwenningen (Germanio) (informis Josef Schiffer).  

La 8an de aprilo 2001 s-roj Koffi Doumegnon kaj Agbolo Basile libertempis en Lomeo kaj ili profitis la momenton por okazigi kunvenon (ĝeneralan Asembleon de Unuiĝo de Togolandaj Esperantistoj Katolikaj - UTEK). Ĝin partoprenis 21 anoj. S-ro Agbolo Basile estis elektita provizora IKUE-reprezentanto en Togolando (informis Koffi Doumegnon).  

Muzika KD - donace. La dumviva membrino de IKUE kaj fama kantistino Alberta Casey volas donaci sian kompakt-diskon «Estu Sur Tero Pac’» al ĉiu kiu pagos la afrankon de la sendado. La KD enhavas 30 kantojn en Esperanto kun la teksto. Ŝi metis siajn du diskojn «Al Vi de Mi» kaj «San Diego Vokas» kune kaj nomis la K-diskon: «Estu Sur Tero Pac’». Vi povas kontakti ŝin je la adreso: S-ino Alberta Casey, Usono. 

Nova dumviva membro de IKUE fariĝis S-ro Johannes Moser, landa reprezentanto de IKUE en Germanio.  

La 15a Kongreso de la Itala IKUE-sekcio okazos en Barza d’Ispra (Varese) borde de la “Lago Maggiore”, mirinde bela regiono, de la 7a ĝis la 11a de septembro 2001. Aliĝkotizo: 18 € (junuloj ĝis 25-j: 12,91 €). Partoprenkotizo (pagenda kun la aliĝkotizo) por loĝado kaj manĝoj, inkluzive de ekskurso per boato sur la lago, enirbileto kaj gvidado en “Palaco Borromeo” kaj al ĝiaj mirindaj ĝardenoj, aliaj vizitoj, kaj transporto ĝis la stacidomo de Milano, fine de la Kongreso: por unu persono, ĝis la 30a de junio 2001 unulita ĉambro: 191,08 € dulita ĉambro: 175,59 €. Pliajn informojn kaj la aliĝilon petu al s-ro Giovanni Conti, Italio.

 

al la indekso


 

† NI FUNEBRAS KAJ KONDOLENCAS 

 

S-ro Stefan MURAK (de Nesbru, Norvegio, 2001)

Iama L.R. de IKUE en Norvegio, dum 20 jaroj (1977-97). Li naskiĝis en 1914.  

 

Pastro Antonín MLČÁK (de Štity, Ĉeĥa Respubliko, 12.3.2001)

Naskita la 6an de julio 1919 en Rakové u Hranic, li pastriĝis la 29an de junio 1948 en Olomouc. Dum multaj jaroj li estis fidela IKUE-ano. La funebra rito okazis la 20an de marto en Štity, kie, dum plejparto de sia pastreco, li plenumis sian servadon.  

 

Pastro Tadeo NOWAKOWSKI (de Ostrowite, Pollando, 16.4.2001)

La paskan lundon neatendite forpasis pastro Tadeo Nowakowski, longjara entuziasma esperantisto, dum 38 jaroj IKUE-ano. Li estis ŝatata kaj estimata de siaj paroĥanoj, en vilaĝo Ostrowite proksime al Kowalewo Pomorskie. Li forpasis en la paroĥa preĝejo, apud la altaro, ĉe kiu li intencis celebri la sanktan meson. La funebra rito kaj la adiaŭo de la forpasinto okazis en Ostrowite la 19an de aprilo, kaj poste la korpo de la forpasinto estis transportita al Bolimów (Skierniewickie), kie okazis la enterigo en la tombo de la familianoj de la pastro. Tie estas entombigita ankaŭ samideanino Kłopocka, la fratino de la forpasinto - siatempe vaste konata esperantistino. Pastro Tadeo dum longaj jaroj entuziasme kunlaboris kun la Filio de PEA en Toruń kaj dum la lastaj jaroj kun esperantistoj en Łódz, al kiuj li transdonis sian valoran E-bibliotekon. (informis Teresa Nemere kaj Bogusław Sobol)

 

 

Ni preĝe rememoru la forpasintojn.

 

  al la indekso


 

 

Inĝ. Jan Kalný, IKUE-estrarano komisiita por la reto de landaj reprezentantoj,

sendis ĉi tiun leteron al la afrikaj gefratoj:  

Tre karaj kaj estimataj landaj reprezentantoj, kunlaborantoj kaj favorantoj de IKUE.

Okaze de la unua jaro de nova, jam la tria jarmilo de kristana historio, mi sendas al vi specialan leteron. Unue mi deziras al vi ĉiuj gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu resurektis savinte nin antaŭe per sia kruela morto sur la kruco.

Kial mi skribas al vi ĉi tiun komunan leteron? La kialo estas tute simpla. Afriko fariĝas por nia katolika esperantista movado vere esperoplena. En via kontinento evoluas vaste kristanismo kaj krome Esperanto havas grandajn, tre grandajn ŝancojn. Ni strebas pri kunligo de la evangelizado kun nia ŝatata neŭtrala internacia lingvo. Multaj afrikaj landoj luktas ne nur pri socialaj kaj politikaj problemoj, sed ankaŭ suferas pro ega multlingveco. Nia nobla idealo povas proponi solvon praktike de ĉiuj malfacilaĵoj, kiuj skuas diversajn regionojn de via kontinento. Do, ni laboru senlace pri pli justaj kaj pli favoraj kondiĉoj en la homa socio, precipe en tiuj landoj, en kiuj estas rajtoj kaj vero piedpremataj. Ni montru al la popolo, ke ekzistas eliro de malfavoraj situacioj.

Mi petas vin, faru ĉion por la supre aluditaj celoj. La landaj reprezentantoj (LR-oj) laboru fervore eĉ se viaj kondiĉoj ne estas facilaj. Tiuj el vi, kiuj ĝis nun ne agas regule en strukturo de IKUE, bonvolu fariĝi aktivaj anoj de nia Unuiĝo. Aliĝu al ĝi ne nur oficiale, sed eĉ labore. Ni serĉas kunlaborantojn en ĉiuj landoj. En multaj regionoj ekzistas katolikaj esperantistoj, kiuj praktikas nur la lingvon sen kontaktoj al nia movado. Trovu ilin por akcepti en nian grandan familion. Atentigu nin pri aktivaj gesamideanoj, kiuj ĝis nun ne estas ekstere konataj. Estas necese trovi novajn LR-ojn en tiuj landoj, kie neniu okupas tiun funkcion.

Ĝis ĉi tiu tempo ni havis en Afriko landajn reprezentantojn nur en Ebura Bordo (tiu loĝas nun en Togolando), Madagaskaro (tiu tute ne aŭdiĝas) kaj Niĝerio (tiu jam kelkajn jarojn silentas). Kontaktoj kun aktivuloj ekzistas krome en D.R. Kongo, Togolando kaj Zambio. Tio certe ne estas tro ĝojiga bilanco por via granda kontinento. Tamen mi scias, ke aktivas katolikaj esperantistoj eĉ en aliaj landoj, precipe en Benino, Kamerunio kaj Zimbabvo. Ankaŭ en Tanzanio antaŭ kelkaj jaroj agis grupo de gesamideanoj, sed tiu ne plu aŭdiĝas. Ĉu en via lando la movado viglas? Ĉu tia trista situacio estas ŝanĝebla? Mi do petas vin ĉiujn pri helpo. Tial mi dissendas jenan leteron al ĉiuj konataj gefratoj en Afriko, de kiuj mi esperas ricevi klaran respondon: ĉu vi helpos vivigi IKUE-movadon en via belega afrika kontinento?

Pritraktu la aferojn kun ĉiuj viaj gesamideanoj! Mi atendas viajn proponojn.

Finante mian alvokon mi petas ĉiam pri via pacienco, se mi ne reagas baldaŭ unuope je viaj leteroj. Ofte tio ne estas en miaj eblecoj, ĉar la devoj kaj korespondado ligitaj al mia posteno en la estraro de IKUE estas tiom vastaj, ke mia tempo tute ne sufiĉas al ĉio. Viaj leteroj estas tamen akceptataj de mi ĉiam kun ĝojo kaj dankemo, poste mi strebas pritrakti ĉiujn necesajn gravajn aferojn.

Kun sincera saluto

Dio benu!

Via Jan Kalný, Ĉeĥa Respubliko.

 

 al la indekso


 

 

LA VIRETO KIU SURGRIMPIS ARBON

KAJ ALIAJ KURIOZAJ RENKONTOJ KUN KRISTO - 40           

Ĉiu hompersono estas valora

LA VIRINO 18 JAROJN MALSANA (Luk 13,10-17) 

Iun sabaton Jesuo estis instruanta en sinagogo. Tie estis virino jam 18 jarojn malsana: malbona spirito tenis ŝin kurba, tiel ke ŝi neniel kapablis rektiĝi. Kiam Jesuo ŝin vidis, li vokis ŝin, kaj al ŝi diris: “Virino, vi estas liberigita el via malsano”. Li surmetis al ŝi la manojn, kaj tuj la virino rektiĝis, kaj komencis laŭdi Dion. Sed la sinagogestro indignis, pro tio ke Jesuo faris sanigon en sabato. Li diris al la popolo: “En la semajno estas ses tagoj por labori: en tiuj venu por esti sanigataj; sed ne sabate!”. Responde al li la Sinjoro diris: “Hipokrituloj! Ĉiu el vi eĉ sabate malligas sian bovon aŭ sian azenon kaj ĝin kondukas trinki, ĉu ne? Nu, ĉi tiu virino estas idino de Abrahamo, kaj jam 18 jarojn estas ligita de satano: ĉu ne konvenis malligi ŝin el ties kateno eĉ en sabata tago?”.

Ĉe tiuj vortoj liaj kontraŭuloj estis hontoplenaj, dum la tuta popolo ĝojegis pro la mirindaĵoj, kiujn Jesuo faris.

 

F 

Dum Jesuo estis instruanta en sinagogo en sabata tago, li vidas inter liaj aŭskultantoj virinon, kiun la diablo delonge tenas kurbigita. Li surmetas al ŝi siajn manojn, kaj ŝi tuj povas rektiĝi. La mirakla sanigo kaŭzas unuflanke miron de la ĉeestantoj, kiuj laŭdas Dion, aliflanke indignon de la sinagogestro, kiu riproĉe deklaras ke ili ne rajtas esti sanigataj en la sankta ripoztago. Ĉe tio Jesuo rimarkigas la malkoherecon de tiu moro, kiu en sabata tago rajtigas la malligon de brutoj por ilin trinkigi, sed malaprobas la malligon de tiu virino el la katenoj de malbono.

* * *

Ni devas celi al la vera bono de ĉiu homa estulo, supere de ĉia cetera valoro aŭ intereso.

P. Battista Cadei — 40 - (daŭrigota)

 al la indekso


 

 

 

Aldonaĵo: Paroĥa Preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini

ETA GVIDLIBRO en esperanto

 

 

DEŜUTU LA TEKSTON EN FORMATO PDF
ALKLAKANTE ĈI TIE

 

 

 

 

al la indekso