|
ANTAŬPAROLO
1. En nia tempo, en kiu la homaro ĉiam pli firme unuiĝas kaj la rilatoj
inter la popoloj plimultiĝas, la Eklezio pli atente konsideras, kiu estas la
rilato inter ĝi kaj la nekristanaj religioj. En sia tasko progresigi la
unuecon kaj la amon inter la homoj kaj eĉ inter la popoloj, ĝi konsideras
unue tion, kio estas komuna al la homoj kaj kio kondukas ilin al komuna
sorto.
Ĉiuj popoloj ja estas unu komuno, ili havas unu originon, ĉar Dio loĝigis la
tutan homan generacion sur la tuta surfaco de la tero
1); ili havas ankaŭ unu lastan celon,
nome Dion, kies providenco kaj signoj de boneco kaj savdecidoj etendiĝas al
ĉiuj 2), ĝis kiam la elektitoj kuniĝos
en la Sankta Urbo, kiun lumigos la brilo de Dio kaj kie la popoloj promenas
en ĝia lumo 3).
La homoj atendas de la diversaj religioj respondon al la kaŝitaj enigmoj de
la homa ekzisto, kiuj kiel antaŭe ankaŭ nuntempe profunde emociigas la
korojn de la homoj: Kio estas la homo? Kiuj estas la senco kaj la celo de la
vivo? Kio estas bono kaj kio estas peko? Kiu estas la origino, kaj kiu la
senco de la sufero? Kiu estas la vojo por akiri la veran feliĉon? Kio estas
la morto, la juĝo kaj la rekompenco post la morto? Fine kiu estas tiu lasta
kaj neesprimebla mistero, kiu ampleksas nian ekziston, el kiu ni originas
kaj al kiu ni streĉas?
LA DIVERSAJ NEKRISTANAJ RELIGIOJ
2. Jam ekde antikva tempo ĝis nuntempe oni trovas ĉe la diversaj popoloj iun
koncepton pri tiu mistera forto, kiu ĉeestas en la paso de la aferoj kaj en
la okazaĵoj de la homa vivo, kelkfoje eĉ agnoskon de Ĉiopovanto aŭ ankaŭ de
Patro. Tiuj ĉi koncepto kaj agnosko penetras ilian vivon per profunde
religia senco.
Sed la religioj, kiuj estas ligitaj kun la progreso de la kulturo, provas
respondi al la samaj demandoj per pli subtilaj komprenoj kaj per pli
evoluinta lingvo. Tiel la homoj en la Hinduismo esploras la dian misteron
kaj esprimas ĝin per neelĉerpebla riĉo da mitoj kaj per sagaca penado, kaj
ili serĉas liberiĝon el la maltrankviloj de nia ekzisto per formoj de asketa
vivo, aŭ per profunda medito, aŭ per rifuĝo al Dio en amo kaj konfido.
En la Budaismo laŭ ĝiaj diversaj tendencoj oni agnoskas la radikalan
nesufiĉon de ĉi tiu ŝanĝiĝema mondo, kaj instruas vojon, laŭ kiu la homoj
kun spirito dediĉita kaj konfidanta aŭ povas akiri la staton de plena
liberiĝo, aŭ povas atingi la plej altan iluminadon ĉu per propraj klopodoj,
ĉu per pli alta helpo. Tiel ankaŭ la aliaj religioj, kiuj en la tuta mondo
troviĝas, diversmaniere provas respondi al la maltrankvilo de la homa koro,
proponante vojojn: doktrinojn kaj vivregulojn kaj sanktajn ritojn.
La katolika Eklezio forĵetas nenion el tio, kio estas vera kaj sankta en
tiuj religioj.
Kun sincera respekto ĝi konsideras tiujn manierojn de agado kaj vivado,
tiujn preskribojn kaj doktrinojn, kiuj - kvankam multrilate malsamaj al tio,
kion ĝi mem tenas kaj instruas - ne malofte spegulas radion de tiu Vero, kiu
lumigas ĉiujn homojn. Ĝi tamen predikas kaj devas prediki Kriston, kiu estas
“la vojo, la vero kaj la vivo” (Joh 14,6), en kiu la homoj trovas la
plenecon de la religia vivo, kaj en kiu Dio ĉion repacigis kun Si
4).
Pro tio ĝi stimulas siajn infanojn, tiujn spiritajn kaj moralajn bonojn, kaj
ankaŭ tiujn socikulturajn valorojn, kiuj ĉe ili troviĝas, agnoski, konservi
kaj progresigi kun prudento kaj amo, per interparoladoj kaj kunlaborado kun
la membroj de aliaj religioj, atestante pri kredo kaj kristana vivo.
LA ISLAMA RELIGIO
3. La Eklezio plenestime rigardas ankaŭ la Islamanojn, kiuj adoras la unu
Dion, la vivantan kaj en Si mem ekzistantan, la kompatan kaj ĉiopovan, la
Kreanton de la ĉielo kaj de la tero 5),
kiu parolis al la homoj. Ili dediĉas sin kun sia tuta koro, ankaŭ submetiĝi
al liaj kaŝitaj decidoj, kiel Abrahamo; al kiu la islama kredo volonte
retroiras, submetiĝis al Dio.
Kvankam ili ne agnoskas Jesuon kiel Dion, ili tamen honoras Lin kiel
profeton, kaj honoras lian virgan patrinon Marian, kiun ili eĉ kelkfoje
respektoplene preĝe alvokas. Krome ili atendas la tagon de la juĝo, kiam Dio
ĉiujn revivigitajn rekompencos. Pro tio ili alte respektas la moralan vivon
kaj servas Dion precipe per preĝo, almozoj kaj fasto.
Pro tio, ke en la paso de la jarcentoj ekestis ne malmultaj malkonkordoj kaj
malamikecoj inter Kristanoj kaj Islamanoj, la Sankta Sinodo instigas ĉiujn -
forgesante la pasintecon - sincere sin dediĉi al reciproka kompreno kaj
profite al ĉiuj homoj kune defendi kaj progresigi la socialan justecon, la
moralajn bonojn, same kiel pacon kaj liberecon.
LA JUDA RELIGIO
4. Enprofundiĝante en la mistero de la Eklezio, ĉi tiu Sankta Sinodo memoras
la ligilon, per kiu la popolo de la Nova Testamento estas spirite ligita kun
la tribo de Abrahamo.
La Eklezio de Kristo ja agnoskas, ke ĝia kredo kaj ĝia elektiĝo, laŭ la
savmistero de Dio, komenciĝis ĉe Abrahamo, Moseo kaj la Profetoj. Ĝi
konfesas, ke la vokiĝo de tiu Patriarko inkluzivas ĉiujn kristanajn
kredantojn, filojn de Abrahamo laŭ la kredo
6), kaj ke la Eklezio estas mistike figurita en la eliro de la
elektita popolo el la lando de sklaveco. Tial la Eklezio ne povas forgesi,
ke per tiu popolo, kun kiu Dio en sia neesprimebla kompato bonvolis fari la
Malnovan Ligon, ĝi ricevis la Rivelon de la Malnova Testamento, kaj estas
nutrata el la radiko de la bona olivarbo, sur kiun la branĉoj de la sovaĝa
olivarbo, la Nacianoj, estas greftitaj 7).
Ĉar la Eklezio kredas, ke Kristo, nia Paco, repacigis Judojn kaj Nacianojn
per la kruco kaj unuigis ambaŭ en Si mem 8).
Ĉiam la Eklezio atentas la vortojn de la Apostolo Paŭlo pri liaj parencoj,
“kies estas la adopto kaj la gloro kaj la ligoj kaj la leĝdono kaj la
Diservo kaj la promesoj; kies estas la patroj kaj el kiuj estas Kristo laŭ
la karno” (Rom 9,4-5), la Filo de la Virgulino Maria. Ĝi memore tenas ankaŭ,
ke el la juda popolo naskiĝis la Apostoloj, la fundamentoj kaj la kolonoj de
la Eklezio, kaj la tre multaj unuaj disĉiploj, kiuj predikis al la mondo la
Evangelion de Kristo.
Laŭ atesto de la Sankta Skribo Jerusalemo ne rekonis la tempon de sia
vizitado 9); kaj granda parto el la
Judoj ne akceptis la Evangelion, eĉ ne malmultaj kontraŭagis ĝian
disvastiĝon 10).
Tamen laŭ la Apostolo pro la Patroj la Judoj restis ĉiam karaj al Dio, kiu
ne pentas siajn donojn, nek sian vokon 11).
Kune kun la Profetoj kaj la sama Apostolo la Eklezio elrigardas al la tago,
konata nur al Dio, je kiu ĉiuj popoloj alvokos unuvoĉe la Sinjoron kaj
“servos Lin sub la sama jugo” (Sof 3,9) 12).
Pro tio do, ke la komuna spirita heredaĵo de Kristanoj kaj Judoj estas tiel
granda, ĉi tiu Sankta Sinodo volas favorigi kaj rekomendi la ambaŭflankajn
konon kaj estimon, kiuj estas akirataj precipe per bibliaj kaj teologiaj
studoj kaj per frataj interparoladoj.
Kvankam la aŭtoritatuloj de la Judoj kun siaj partianoj persiste akceptigis
la morton de Kristo 13), oni tamen ne povas sendistinge imputi tion, kio estas farita
en lia suferado, al ĉiuj tiutempaj Judoj, nek al la nuntempaj Judoj. Kvankam
la Eklezio estas la nova popolo de Dio, la Judojn tamen oni ne povas
prezenti kiel de Dio kondamnitajn nek malbenitajn, kvazaŭ tio sekvus el la
Sanktaj Skriboj.
Do en la katekizado kaj la predikado de la Vorto de Dio, ni ĉiuj zorgu, ne
instrui ion ajn, kio ne kongruas kun la evangelia vero kaj kun la spirito de
Kristo.
Krome: memorante la heredaĵon, komunan kun la Judoj, kaj instigate ne de
politikaj konsideroj, sed de religia, evangelia amo, la Eklezio, kiu
kondamnas ĉiujn persekutojn kontraŭ ĉiuj ajn homoj, bedaŭras la malamon, la
persekutojn kaj la kontraŭsemidajn manifestadojn, kiam ajn kaj de kiuj ajn
faritajn kontraŭ la Judoj.
Cetere, kiel la Eklezio ĉiam tenis kaj ankaŭ nun tenas, Kristo toleris
libervole kaj kun senfina amo siajn suferon kaj morton pro la pekoj de ĉiuj
homoj, por ke ĉiuj akiru la savon. Pro tio estas la tasko de la Eklezio en
sia predikado, konigi la krucon de Kristo kiel la signon de la universala
amo de Dio kaj kiel la fonton de ĉiuj gracoj.
LA UNIVERSALA FRATECO, ESKLUDANTA ĈIUN DIFERENCIGON
5. Sed ni ne povas sincere alvoki Dion, la Patron de ĉiuj, se ni rifuzas
fratame konduti rilate certajn homojn, kreitajn laŭ la bildo de Dio.
La rilato de la homo al Dio, la Patro, kaj la rilato de la homo al la homoj,
liaj fratoj, estas tiel ligitaj, ke la Skribo diras: “kiu ne amas, tiu ne
konas Dion” (1 Joh 4,8).
Pro tio forfalas la fundamento por ĉiu teorio aŭ praktiko, kiu diferencigas
homon de homo, popolon de popolo, pro la homa digno kaj ĉiuj rajtoj, kiuj el
tio rezultas.
Do la Eklezio malaprobas kiel kontraŭan al la spirito de Kristo ĉiun
diferencigon aŭ suferigon kontraŭ homoj pro raso aŭ koloro, pro rango aŭ
religio. Kaj pro tio, laŭirante la piedsignojn de la Sanktaj Apostoloj Petro
kaj Paŭlo, la Sankta Sinodo insiste petegas la kristanajn kredantojn, ke ili
“dece kondutu inter la nacianoj” (1 Pet 2,12), kaj se eble, laŭ sia povo
vivu en paco kun ĉiuj homoj 14), tiel
ke ili estu vere infanoj de la Patro, kiu estas en la ĉielo
15).
La tuto kaj ĉiu el ĉi tiuj punktoj, en ĉi tiu Deklaro preskribitaj,
akiris aprobon de la Patroj. Ankaŭ ni aprobas ilin kaj firme fiksas ilin laŭ
la de Kristo al ni donita apostola povo kune kun la respektindaj Patroj en
la Sankta Spirito, kaj tion, kio tiamaniere estas fiksita en Sinodo, ni
proklamas je gloro al Dio.
En Romo, ĉe Sankta Petro,
la 28an de oktobro, 1965.
Mi, Paŭlo, episkopo de la Katolika Eklezio.
Sekvas la subsignoj de la Patroj.
Notoj
1) Kp Ago 17,26.
2) Kp Saĝ 8,1; Ago 14,17; Rom
2,6-7; 1 Tim 2,4.
3) Kp Apo 21.23s.
4) Kp 2 Kor 5,18-19.
5) Kp S. Gregoro VII, Letero XXI al Anzir
(Nacir), reĝo de Maŭretanio, Patr. lat. 148. kol. 450s.
6) Kp Gal 3,7.
7) Kp Rom 11,17-24.
8) Kp Efe 2,14-16.
9) Kp Luk 19,44.
10) Kp Rom 11,28.
11) Kp Rom 28-29; kp Dogma
Konstitucio “Lumen Gentium”, Acta Apost. Sed. 57 (1965), p 20.
12) Kp Jes 66,23; Psa 65,4; Rom
11.11-32.
13) Kp Joh 19,6.
14) Kp Rom 12,18.
15) Kp Mat 5,45.
Internacia Katolika Informejo, Tilburg. Nederlando
|