|
PAŬLO, LA EPISKOPO.
servanto de la servantoj de Dio, kun la Patroj
de la Sankta Koncilio je ĉiama memorigo
ENKONDUKO
1. Antaŭenigi
la restarigon de la unueco inter ĉiuj kristanoj estas unu el la ĉefaj celoj
de la sankta Ekumena Koncilio Vatikano la Dua. De Kristo Sinjoro la Eklezio
estis fondita unu kaj ununura, tamen multnombraj kristanaj Komunumoj
prezentas sin al la homoj kiel la veran heredaĵon de Jesuo Kristo. Ĉiuj,
ververe, asertas ke ili estas disĉiploj de la Sinjoro, sed ili havas
malsamajn opiniojn kaj iras laŭ malsamaj vojoj, kvazaŭ Kristo mem estus
dividita (1). Tia divido ne nur kontraŭas malkaŝe la volon de Kristo, sed ĝi
ankaŭ estas skandalo al la mondo, kaj damaĝas la plejsanktan aferon, la
predikadon de la Evangelio al ĉiu kreitaĵo.
Nu, la Sinjoro
de la jarcentoj, kiu daŭrigas saĝe kaj pacience la planon de sia graco
favore al ni pekuloj, lastatempe komencis enfluigi pli abunde en la
kristanojn dividitajn inter si la koran kulpagnoskon kaj la unuiĝo-deziron.
Ĉie, multaj homoj estis tuŝitaj de ĉi tiu graco, kaj ĉe niaj disiĝintaj
gefratoj ankaŭ naskiĝis, peo graco de la Sankta Spirito, iu movado kiu
ĉiutage plivastiĝas por la restarigo de la unueco de ĉiuj kristanoj.
En ĉi tiu
movado por la unueco, kiu denove estas nomata ekumena, partoprenas tiuj,
kiuj alvokas la Triunuon kaj agnoskas Jesuon kiel Sinjoron kaj Savanton, kaj
ne nur individue sed ankaŭ kuniĝinte en komunumoj, en kiuj ili aŭskultis la
Evangelion, kaj kiujn ili nomas sia Eklezio kaj la Eklezio de Dio. Preskaŭ
ĉiuj, tamen, kvankam en malsama maniero, aspiras al Eklezio de Dio unueca
kaj videbla, kiu estu ververe universala kaj sendita al la tuta mondo, por
ke la mondo konvertiĝu al la Evangelio kaj tiamaniere saviĝu, por la gloro
de Dio.
Tial ĉi tiu
sankta Koncilio, konsiderante kun ĝojo ĉiujn ĉi aferojn, jam deklarinte la
doktrinon pri la Eklezio, movata de la deziro restarigi la unuecon inter
ĉiuj disĉiploj de Kristo, nun volas proponi al ĉiuj katolikoj la helpilojn,
la orientiĝojn kaj la manierojn, per kiuj ili mem povu respondi al ĉi tiu
alvokiĝo kaj al ĉi tiu dia graco.
ĈAPITRO I
KATOLIKAJ
PRINCIPOJ PRI LA EKUMENISMO
Unueco kaj
ununureco de la Eklezio
2. En tio
montriĝis la amo de Dio por ni, ke la solenaskita Filo de Dio estis sendita
de la Patro en la mondon por ke li, fariĝinte homo, per la Elaĉeto regeneru
la homaron kaj ĝin kunigu en unuecon (2). Kaj li, antaŭ ol oferi sin sur la
kruco-altaro kiel senmakulan viktimon, preĝis al la Patro pro la kredantoj,
dirante: «por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en
Vi, tiel ili ankaŭ estu unu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis».
(Joh 17,21), kaj starigis en sia Eklezio la mirindan sakramenton nome
Eŭkaristion, per kiu la unueco de la Eklezio estas signifata kaj realigata.
Li donis al siaj disĉiploj la novan ordonon de reciproka amo (3) kaj
promesis la Spiriton Parakleton (4), kiu restu kun ili por ĉiam, Sinjoro kaj
viviganto.
Suprenlevite
poste sur la krucon kaj glorigite, la Sinjoro Jesuo elverŝis la promesitan
Spiriton, per kiu li alvokis kaj kunigis en la unuecon de kredo, espero kaj
karitato la Popolon de la Nova Interligo, kiu estas la Eklezio, kiel
instruas la Apostolo: «Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas
vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto» (Efe 4,
4-5). Fakte, «ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston
[...] ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo» (Gal 3, 27-28). La Sankta
Spirito kiu loĝas en la kredantoj kaj plenigas kaj regas la tutan Eklezion,
estigas ĉi tiun mirindan komunecon de la fideluloj, kaj ilin ĉiujn kunigas
tiel intime en Kristo, ke li estas la principo de la unueco de la Eklezio.
Li realigas la diversecon de gracoj kaj de oficoj (5), kaj pliriĉigas la
Eklezion de Jesuo Kristo je diversaj funkcioj, «por perfektigo de la
sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo»
(Efe 4, 12).
Por starigi ĉie
ĝis la plenumiĝo de jarcentoj ĉi tiun sian sanktan Eklezion, Kristo konfidis
al la dekduo la oficon instrui, regi kaj sanktigi (6). El ili, Li elektis
Petron, sur kiu, post lia kredo-konfeso, li decidis konstrui Sian Eklezion;
al tiu li promesis la ŝlosilojn de la ĉiela regno (7) kaj al tiu, post lia
amo-konfeso, li konfidis ĉiujn siajn ŝafojn por ke tiu ilin firmigu je la
kredo (8) kaj paŝtu ilin en perfekta unueco (9), dum Kristo mem restas
eterne la fundamenta angula ŝtono (10) kaj la paŝtisto de niaj animoj (11).
Jesuo Kristo
volas, ke Sia Popolo, per la fidela predikado de la Evangelio, per la
disdonado de la sakramentoj kaj per la amema regado de la Apostoloj kaj ties
posteuloj, nome la Episkopoj kun ĉekape la posteulo de Petro, sub la agado
de la Sankta Spirito kresku kaj pliperfektigu sian komunecon en la unueco:
en la konfeso de ununura kredo, en la komuna celebrado de la dia kulto kaj
en la frateca konkordo de la Dia familio. Tiel, la Eklezio, ununura ŝafaro
de Dio, kiel signo starigita inter la gentoj (12), metante je la servo de la
tuta homaro la Evangelion de la paco (13), plenumas en la espero sian
pilgrimon al la celo de la ĉiela patrujo (14).
Tiu ĉi estas la
sankta mistero de la unueco de la Eklezio, en Kristo kaj per Kristo, dum la
Sankta Spirito realigas la diversecon de la oficoj. La plej alta modelo kaj
principo de ĉi tiu mistero estas la unueco en la Triunueco de la Personoj de
ununura Dio, Patro kaj Filo en la Sankta Spirito.
Rilatoj de
la disiĝintaj gefratoj kun la katolika Eklezio
3. En tiu ĉi
unueca kaj ununura Eklezio de Dio, jam ekde la plifruaj tempoj estiĝis
kelkaj disiĝoj (15), kiujn la Apostolo kondamnis per akraj vortoj (16), sed
en la sekvaj jarcentoj naskiĝis pli ampleksaj malkonsentoj, kaj rimarkindaj
komunumoj disiĝis de la plena komuneco kun la katolika Eklezio, kelkfoje pro
kulpo de homoj el ambaŭ flankoj. Tamen, kiuj nun naskiĝas kaj estas
instruataj en la kredo de Kristo en tiaj komunumoj, tiuj ne povas esti
akuzataj pri peko de disiĝo, kaj la katolika Eklezio brakumas ilin per
frateca respekto kaj amo. Fakte, kiuj kredas en Kristo kaj ricevis validan
bapton, tiuj estas starigitaj en ia komuneco, kvankam neperfekta, kun la
katolika Eklezio. Tutcerte, la diverĝoj ekzistantaj diversmaniere inter ili
kaj la katolika Eklezio – ĉu en doktrinaj aferoj kaj kelkfoje ankaŭ en
disciplinaj aferoj, ĉu rilate al la strukturo de la Eklezio – konsistigas
nemalmultajn obstaklojn, foje seriozajn, al la plena eklezia komuneco. La
ekumena movado celas ĝuste ilim superi. Tamen, justigitaj en la bapto per la
kredo, ili estas alkalkulitaj al Kristo (17) kaj, pro tio, rajte ili estas
honorataj per la nomo kristanoj, kaj juste ili estas agnoskataj de la
gefiloj de la katolika Eklezio kiel gefratoj en la Sinjoro (18).
Krome, el la
elementoj aŭ donoj de kies tuto la Eklezio mem estas konstruata kaj
vivigata, kelkaj kaj eĉ multaj kaj elstaraj povas troviĝi ekster la videblaj
limoj de la katolika Eklezio: la skribita vorto de Dio, la vivo de la graco,
la fido, la espero kaj la karitato, kaj aliaj internaj donacoj de la Sankta
Spirito kaj videblaj elementoj. Ĉio ĉi, kio venas de Kristo kaj kondukas al
Kristo, apartenas rajte al la ununura Eklezio de Kristo.
Ankaŭ
nemalmultaj sanktaj agadoj de la kristana religio estas plenumataj de la
gefratoj disiĝintaj de ni, kaj tiuj en diversaj manieroj, laŭ la malsimila
kondiĉo de ĉiu Eklezio aŭ Komunumo, povas sendube produkti la vivon de la
graco, kaj devas esti dirataj taŭgaj por malfermi la aliron al la komuneco
de saviĝo.
Tial, ĉi tiuj
disiĝintaj Eklezioj (19) kaj Komunumoj, kvankam ni kredas ke ili havas iajn
mankojn, en la mistero de la saviĝo tute ne estas senigitaj je signifo kaj
valoro. La Spirito de Kristo, ja, ne rifuzas utiligi ilin kiel ilojn de
saviĝo, kies forto devenas de la pleneco mem de la graco kaj de la vero, kiu
estis konfidita al la katolika Eklezio.
Tamen, la
gefratoj disiĝintaj de ni, ĉu la individuoj ĉu ties Komunumoj kaj Eklezioj,
ne ĝuas tian unuecon, kiun Jesuo volis abunde donaci al ĉiuj, kiujn Li
regeneris kaj kunvivigis por formi unu solan korpon en la perspektivo de
nova vivo, unuecon atestatan de la Sankta Skribo kaj de la respekteginda
Tradicio de la Eklezio. Fakte, nur per la katolika Eklezio de Kristo, kiu
estas la ĝenerala ilo de saviĝo, oni povas atingi la tutan plenecon de la
savaj rimedoj. Vere ni kredas, ke la Sinjoro konfidis ĉiujn trezorojn de la
Nova Interligo nur al la apostola kolegaro kun ĉekape Petro, kun la celo
starigi la ununuran korpon de Kristo sur la tero, al kiu devas esti plene
enkorpigitaj ĉiuj, kiuj iel jam apartenas al la Popolo de Dio. Tiu ĉi
Popolo, kvankam daŭre elmetita al la peko en siaj membroj dum daŭras ĝia
surtera pilgrimado, tamen kreskas en Kristo, kaj estas milde kondukata de
Dio, laŭ Liaj misteraj planoj, ĝis tiam, kiam ĝi ĝoje atingos la tutan
plenecon de la eterna gloro en la ĉiela Jerusalemo.
La ekumena
movado
4. Ĉar hodiaŭ,
sub la blovo de la graco de la Sankta Spirito, en pluraj mondopartoj oni
strebas, per la preĝado, per la vortoj kaj per la agoj, alproksimiĝi al tiu
plena unueco, kiun Jesuo Kristo volas, ĉi tiu sankta Koncilio instigas ĉiujn
katolikajn fidelulojn, por ke ili, rekonante la signojn de la tempoj,
fervore partoprenu en la ekumena agado.
Per la nomo
«ekumena movado» oni komprenas la agojn kaj iniciatojn, kiujn oni estigas
kaj ordigas por akceli la unuecon de la kristanoj, laŭ la diversaj bezonoj
de la Eklezio kaj laŭ la cirkonstancoj. Tiel, unualoke, ĉiuj klopodoj por
forigi vortojn, juĝojn kaj agojn, kiuj ne respegulas kun justeco kaj vereco
la kondiĉon de la disiĝintaj gefratoj, kaj tial igas pli malfacilaj la
reciprokajn rilatojn kun ili. Poste, la «dialogo» plenumata de eminentuloj
taŭge klerigitaj, en kunvenoj okazigataj laŭ religia intenco kaj spirito
inter kristanoj el diversaj Eklezioj aŭ komunumoj, en kiuj ĉiu eldiras pli
profunde la doktrinon de sia komunaĵo kaj prezentas klare ĝiajn
karakterizojn. Per ĉi tiu dialogo, ja, ĉiuj akiras pli veran konon kaj pli
justan estimon pri la doktrino kaj la vivo de ĉiu komunaĵo. Krome, tiuj
komunaĵoj atingas pli ampleksan kunlaboron en ĉiu ajn devo postulata de ĉiu
kristana konscienco por la komuna bono, kaj ankaŭ povas, laŭokaze, kuniĝi
por kune preĝi. Fine, ĉiuj ekzamenas sian fidelecon al la volo de Kristo pri
la Eklezio kaj, laŭdeve, entreprenas vigle la agadon de renovigo kaj de
reformo.
Ĉiuj ĉi tiuj
aferoj, kiam ili estas plenumataj kun prudento kaj konstanteco de la
fideluloj de la katolika Eklezio sub la viglado de la paŝtistoj, kontribuas
antaŭenigi la justecon kaj la veron, la konkordon kaj la kunlaboron, la
fratecan karitaton kaj la unuiĝon. Per ĉi tiu vojo iom post iom, post supero
de la obstakloj, kiuj malpermesas la perfektan eklezian komunecon, ĉiuj
kristanoj, en la ununura celebro de Eŭkaristio, troviĝos kuniĝintaj en tiu
unueco de la ununura Eklezio, kiun ekde la komenco Kristo donacis al Sia
Eklezio, kaj kiun ni kredas ekzistanta, sen ebleco perdiĝi, en la katolika
Eklezio, kaj pri kiu ni esperas, ke ĝi kreskos ĉiutage ĝis la konsumiĝo de
la jarcentoj.
Estas klare, ke
la agado de pretiĝo kaj repaciĝo de la unuopuloj kiuj deziras la plenan
katolikan komunecon estas, laŭ sia naturo, malsama ol la ekumena iniciato;
tamen, ekzistas nenia opozicio inter ili, ĉar ili ambaŭ devenas de la
admirinda Dia Providenco.
La katolikaj
fideluloj, en la ekumena agado, montru sin senhezite zorgoplenaj pri la
disiĝintaj gefratoj, preĝante por ili, parolante kun ili pri la aferoj de la
Eklezio, farante la unuajn paŝojn voje al ili. Antaŭ ĉio, ili mem devas kun
sincereco kaj diligento konsideri tiujn aferojn, kiujn en la katolika
familio mem oni devas renovigi, por ke ties vivo donu ateston pli fidelan
kaj klaran pri la doktrino kaj la institucioj transdonitaj de Kristo per la
Apostoloj.
Fakte, kvankam
la katolika Eklezio estis riĉigita de la tuta vero revelaciita de Dio kaj de
ĉiuj rimedoj de la graco, tamen ties membroj ne utiligas ilin por vivi kun
la tuta laŭdeva fervoro. El tio rezultas, ke la vizaĝo de la Eklezio
malplimulte brilas antaŭ la gefratoj de ni disiĝintaj kaj la tuta mondo, kaj
la kresko de la regno de Dio estas malakcelata. Tial ĉiuj katolikoj devas
strebi al la kristana perfekteco (20) kaj, ĉiu laŭ sia propra kondiĉo, devas
klopodi, ke la Eklezio, portante en sia korpo la humilecon kaj la sinoferon
de Jesuo (21), puriĝu kaj renoviĝu ĉiutage, ĝis kiam Kristo ĝin prezentigos
al Si glore, sen makuloj kaj sen haŭtofaldoj (22).
En la Eklezio
ĉiuj, laŭ la tasko donita al ĉiu jen en la malsimilaj formoj de la spirita
vivo kaj de la disciplino, jen en la diverseco de la liturgiaj ritoj, kaj eĉ
en la teologia prilaboro de la revelaciita vero, kvankam gardante la unuecon
en la necesaj aferoj, konservu la laŭdevan liberecon; en ĉio, krome, ili
praktiku la karitaton. Ĉar tiel agante ili plibone manifestos ĉiutage la
veran katolikecon kaj kune la apostolecon de la Eklezio.
Aliflanke,
estas necese, ke la katolikoj rekonu kun ĝojo kaj estimu la valorojn vere
kristanajn, devenantajn de la komuna havaĵo, kiuj troviĝas ĉe la gefratoj
disiĝintaj de ni. Estas juste kaj save rekoni la riĉaĵojn de Kristo kaj la
virtajn verkojn en la vivo de la aliaj, kiuj atestas pri Kristo, foje ĝis la
sangoelverŝo: ĉar Dio estas ĉiam mirinda kaj devas esti admirata en Siaj
verkoj.
Nek oni devas
forgesi, ke ĉio realigata en la disiĝintaj gefratoj de la graco de la Sankta
Spirito povas ankaŭ kontribui al nia edifo. Ĉio kio estas vere kristana
neniel kontraŭstaras la verajn bonojn de la fido kun ĝi kunligitajn, eĉ ĝi
ĉiam povas efiki, ke la mistero mem de Kristo kaj de la Eklezio estu pli
perfekte atingita.
Tamen, la
disiĝoj de la kristanoj malpermesas ke la Eklezio realigu la plenecon de la
katolikeco kiu estas propra al ĝi en tiuj gefiloj, kiuj certe estas al ĝi
kuniĝintaj per la bapto, sed estas disiĝintaj de ĝia plena komuneco. Krome,
al la Eklezio fariĝas pli malfacile esprimi laŭ ĉiuj aspektoj la plenan
katolikecon en la vivrealoj.
Tiu ĉi sankta
Koncilio konstatas kun ĝojo, ke la partopreno de la fideluloj en la ekumena
agado kreskas ĉiutage, kaj rekomendas ĝin al la Episkopoj el ĉiuj
mondopartoj, por ke ĝi estu fervore antaŭenigata kaj de ili prudente
gvidata.
ĈAPITRO II
LA PRAKTIKO DE
EKUMENISMO
Unuiĝo devas
interesi ĉiujn
5. La zorgo pri
restarigo de unueco koncernas la tutan Eklezion, tiel la fidelulojn kiel la
paŝtistojn, kaj tuŝas ĉiun laŭ ties eblecoj, tiel en la ĉiutaga kristana
vivo, kiel en la teologiaj kaj historiaj studoj. Ĉi tiu zorgo montras jam
kelkmaniere la fratan ligon ekzistantan inter ĉiuj kristanoj, kaj kondukas
al la plena kaj perfekta unueco, laŭ la plano de la boneco de Dio.
La reformo
de la Eklezio
6. Ĉar ĉia
renoviĝo de la Eklezio (23) konsistas esence en pli granda fideleco al ties
vokiĝo, ĝi estas sendube la kialo de la movado direkte al la unueco. La
pilgrimanta Eklezio estas vokata de Kristo al ĉi tiu daŭra reformo, kiun la
Eklezio mem, kiel homa kaj tera institucio, ĉiam bezonas. Se do kelkaj
aferoj, jen en la moroj jen en la eklezia disciplino kaj ankaŭ en la maniero
eldiri la doktrinon - kion oni devas zorge distingi disde la propre dirita
kredodepono -estis malpli zorgeme observitaj, sekve de la cirkonstancoj, ili
estu oportune restarigataj laŭ la justa kaj laŭdeva ordo. Ĉi tiu renoviĝo,
do, havas apartan ekumenan gravecon. Krome, la diversaj manieroj tra kiuj ĉi
tiu renovigo de la vivo de la Eklezio jam estas okazanta - kiaj la biblia
kaj liturgia movado, la predikado de la Dia vorto kaj la kateĥezo, la
apostolado de la laikoj, la novaj formoj de religia vivo, la geedza
spiriteco, la doktrino kaj agado de la Eklezio en la socia kampo - devas
esti konsiderataj kiel garantioj kaj aŭguroj kiuj feliĉe antaŭanoncas la
estontajn progresojn de ekumenismo.
La
konvertiĝo de la koro
7. Ne ekzistas
vera ekumenismo sen interna konvertiĝo. Fakte, la deziro al unueco naskiĝas
kaj maturiĝas el la renoviĝo de la animo (24), el la sinrezigno kaj el la
plena praktikado de la karitato. Tial ni devas petegi de la dia Spirito la
gracon de sincera sinrezigno, de humileco kaj mildeco en la servado kaj en
la frata anima sindono al la aliaj. “Mi do - diras la Apostolo de la Nacioj
-, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en
kiu vi estas vokitaj, kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco,
paciencante unu al alia en amo, penante konservi la unuecon de la Spirito en
la ligilo de paco” (Efe 4, 1-3). Ĉi tiu admono rilatas precipe al tiuj kiuj
estis levitaj al la sankta ordino por daŭrigi la mision de Kriston, kiu
“venis inter ni ne por esti servata, sed por servi” (Mat 20,28).
Ankaŭ pri la
kulpoj kontraŭ la unueco validas la atesto de sankta Johano: “Se ni diras,
ke ni ne pekis, ni faras Dion mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni”.
Tial, per humila preĝo, ni petu pardonon al Dio kaj al la disiĝintaj
gefratoj, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Ĉiuj fideluloj
memoru, ke ili des pli antaŭenigos kaj eĉ travivos praktike la unuecon de la
kristanoj, ju pli ili penos vivi pli pure kaj laŭevangelie. Ju pli, fakte,
estos strikta ilia kunuleco kun la Patro, kun la Vorto kaj kun la Sankta
Spirito, des pli ili povos igi intima kaj facila la reciprokan fratecon.
La unuiĝo en
la preĝado
8. Ĉi tiun
konvertiĝon de la koro kaj ĉi tiun sanktecon de vivo, kune kun la privataj
kaj publikaj preĝoj por la unueco de la kristanoj, oni devas konsideri la
animon de la tuta ekumena movado, kaj ilin oni povas ĝuste nomi spirita
ekumenismo.
Estas ja kutimo
por la katolikoj kune trapreĝi la preĝon por la unueco de la Eklezio, per
kiu la Savinto mem arde preĝis al la Patro en la antaŭtago de sia morto:
“Por ke ĉiuj estu unu” (Joh 17,21).
En kelkaj
specialaj cirkonstancoj, kiaj la preĝadoj aranĝitaj “por la unueco”, kaj en
la ekumenaj kunvenoj, estas permesate, eĉ pli, estas dezirinde, ke katolikoj
kuniĝu en preĝado kun la disiĝintaj gefratoj. Tiuj komunaj preĝoj estas
sendube tre efika rimedo por petegi la gracon de la unueco, kaj konsistigas
aŭtentikan manifestiĝon de la ligoj per kiuj katolikoj restas kunigitaj kun
la disiĝintaj gefratoj: “Ĉar kiam du aŭ tri kuniĝas en mia nomo, tiam mi
ĉeestas meze de ili” (Mat 18,20).
Tamen, ne estas
permesate konsideri la «komunecon en la sanktaĵoj», kiel rimedon sendistinge
uzeblan por restarigi la unuecon de la kristanoj. Ĉi tiu «komuneco» estas
reguligata, ĉefe, de du principoj: esprimi la unuecon de la Eklezio; ebligi
la partoprenon en la rimedoj de la graco. Plejofte, ĝi estas malhelpata el
la vidpunkto de la esprimo de la unueco; la neceso partoprenigi la gracon
kelkfoje ĝin rekomendas. Pri la konkreta agadmaniero, konsidere de ĉiuj
tempaj, lokaj kaj personaj cirkonstancoj, prudente decidu la loka episkopa
aŭtoritatulo, krom se alie estas dispoziciite de la Episkopara Konferenco,
laŭ siaj propraj statutoj, aŭ de la Sankta Seĝo.
La reciproka
kono
9. Estas necese
koni la animon de la disiĝintaj gefratoj. Tiucele, estas bezonata la studo,
kaj oni devas ĝin praktiki kun lojaleco kaj bonvolo. Katolikoj, taŭge
preparitaj, devas akiri pli bonan konon de la doktrino kaj de la historio,
de la spirita kaj liturgia vivo, de la religia psikologio kaj de la kulturo
specifaj de la gefratoj. Por tiu celo, multe utilas la miksaj kunvenoj, kun
ambaŭflanka partopreno, por pridebati precipe teologiajn demandojn, kie ĉiu
traktu la alian kiel egalulon, kondiĉe ke la partoprenantoj, sub la viglado
de la episkopoj, estu vere kompetentaj. El ĉi tiu dialogo ankaŭ aperos pli
klare la vera starpunkto de la katolika Eklezio. Tiamaniere ni pli bone
ekkonos la penson de la disiĝintaj gefratoj, kaj nia kredo estos al ili
prezentata kun pli granda precizeco.
La ekumena
formado
10. La
instruado de la sankta teologio kaj de la aliaj studofakoj, precipe
historiaj, devas esti plenumata ankaŭ laŭ ekumena aspekto, por ke ili ĉiam
pli bone respondu al la realo de la faktoj. Estas tre grave, ke la estontaj
paŝtistoj kaj pastroj bone konu la teologion zorge ellaboritan tiel, kaj ne
en polemika maniero, precipe kiom koncernas la rilatojn de la disiĝintaj
gefratoj kun la katolika Eklezio. Fakte, precipe de la formado de la pastroj
dependas la instruo kaj la spirita formado de la fideluloj kaj de la
religiuloj. Ankaŭ la katolikoj, kiuj prizorgas misiajn agadojn en tiuj
landoj, en kiuj laboras aliaj kristanoj, devas koni, precipe hodiaŭ, la
demandojn kaj la fruktojn kiuj naskiĝas de la ekumenismo en ilia apostolado.
Manieroj de
esprimo kaj prezento de la doktrino de la kredo
11. La maniero
kaj la metodo de eldiro de la katolika kredo neniel devas esti obstaklo por
la dialogo kun la gefratoj. Estas nepre necese, ke oni prezentu plenklare la
tutan doktrinon. Nenio estas pli fremda al la ekumenismo ol tiu falsa
pacemo, kiu aliigas la purecon de la katolika doktrino kaj malheligas ties
aŭtentikan kaj veran sencon.
Samtempe, la
katolika kredo devas esti klarigata pli profunde kaj pli precize, kun
prezenta maniero kaj per lingvaĵo kiuj povu esti komprenataj ankaŭ de la
disiĝintaj gefratoj. Krome, en la ekumena dialogo, la katolikaj teologoj,
fidelaj al la doktrino de la Eklezio, en la esploro kun la disiĝintaj
gefratoj de la diaj misteroj, devas agi kun amo al la vero, kun karitato kaj
kun humileco. Komparante la doktrinojn, ili memoru ke ekzistas iu ordo aŭ
“hierarkio” en la veroj de la katolika doktrino, pro ties diversa rilato kun
la fundamento de la kristana kredo. Tiamaniere oni preparos la vojon laŭ
kiu, pere de ĉi tiun frata rivalado, ĉiuj estos puŝataj al pli profunda
kono kaj pli klara manifestado de la nesondeblaj riĉaĵoj de Kristo. (25)
La kunlaboro
kun la disiĝintaj gefratoj
12. Ĉiuj
kristanoj konfesu antaŭ ĉiuj popoloj sian kredon je Dio unu kaj triunueca,
je la enkarniĝinta Filo de Dio, nia Elaĉetinto kaj Sinjoro, kaj per komuna
peno en sia reciproka estimo, atestu pri nia espero, kiu ne trompas. Ĉar
nuntempe oni starigas larĝaskale la kunlaboron en la socia kampo, ĉiuj homoj
estas vokataj al ĉi tiu komuna entrepreno, sed eĉ pli prave tiuj, kiuj
kredas je Dio, kaj tute precipe ĉiuj kristanoj, kaŭze de la nomo de Kristo
per kiu ili estas provizitaj. La kunlaboro inter ĉiuj kristanoj vigle
esprimas la unuiĝon kiu jam ekzistas inter ili, kaj metas en pli helan lumon
la vizaĝon de Kristo Servanto. Ĉi tiu kunlaboro, jam realigita en ne
malmultaj nacioj, devas esti pli kaj pli perfektigata - precipe en la nacioj
kie estas disvolviĝanta iu socia aŭ teknika evoluo - jen en la justa
estimigo de la digno de la homa persono, jen en la laboro por la antaŭenigo
de la bono de la paco, jen en la socia apliko de la Evangelio, jen en la
progresigo kun kristana spirito de sciencoj kaj de artoj, jen en la utiligo
de ĉiaspecaj rimedoj kontraŭ nuntempaj malfeliĉoj, kiaj malsato kaj
katastrofoj, analfabeteco kaj mizero, manko de loĝejoj kaj neegala distribuo
de riĉeco. El ĉi tiu kunlaboro la kredantoj je Kristo povas facile lerni,
kiel oni povas pli bone koni kaj pli multe estimi unu la alian, kaj kiel
pliglatiĝas la vojo al la unueco de la kristanoj.
ĈAPITRO III
EKLEZIOJ KAJ
EKLEZIAJ KOMUNUMOJ APARTIĜINTAJ DE LA ROMA APOSTOLA SEĜO
La diversaj disiĝoj
13. Ni nun
turnas nian penson al la du ĉefaj kategorioj de disiĝoj kiuj damaĝis la
senkudran tunikon de Kristo.
La unuaj el ili
okazis en Oriento, ĉu pro la kontenstado de la dogmaj formuloj de la
Koncilioj de Efeso kaj Kalcedono, ĉu, pli poste, pro la rompo de la
eklezia komuneco inter la Orientaj
Patriarkoj kaj la Roma Seĝo.
La aliaj
estiĝis, post pli ol kvar jarcentoj, en Okcidento, pro tiuj okazaĵoj kiuj
kutime estas konataj per la nomo "Reformacio". De tiam, multaj komunumoj,
ĉu naciaj ĉu konfesiaj, disiĝis de la Roma
Seĝo. Inter tiuj, en kiuj katolikaj
tradicioj kaj institucioj parte
ankoraŭ ekzistas, specialan lokon okupas la anglikana komunumo. Tamen ĉi
tiuj diversaj disiĝoj multe malsamas unu de la alia ne nur pro
siaj deveno, loko kaj tempo, sed precipe pro
la naturo kaj la graveco de la demandoj koncernantaj la fidon kaj la
strukturon de la eklezio. Pro tio ĉi tiu Sankta Koncilio, kiu nek
malgravigas la diversajn kondiĉojn de la diversaj kristanaj
komunumoj, nek preteratentas la ligilojn
kiuj ankoraŭ ekzistas inter ili malgraŭ la disiĝo, decidas proponi la
sekvontajn konsiderojn por prudenta ekumena
agado.
1a. Speciala
Konsidero pri la Orientaj Eklezioj
Karaktero kaj historio propra de la
orientanoj
14. Dum multaj jarcentoj, la Eklezioj de Oriento kaj de Okcidento laŭiris
ĉiu sian apartan vojon, tamen kunigitaj de la frata
komuneco en la fido kaj en la sakramenta
vivo, sub la direkto de la Roma Seĝo, akceptata laŭ komuna
konsento, kaze ke inter ili estus
naskiĝintaj malkonsentoj pri la fido aŭ la disciplino. Estas plezure por ĉi
tiu Koncilio rememorigi al ĉiuj, inter la tre gravaj ceteraj aferoj, ke en
Oriento viglas multaj apartaj aŭ lokaj
Eklezioj, inter kiuj la Patriarkaj
Eklezioj okupas la unuan lokon, kaj el ĉi tiuj, nemalmultaj
fieras pri tio, ke ilin fondis la apostoloj
mem. Tial, ĉe la Orientanoj granda
estis kaj ankoraŭ estas la vigla zorgo konservi, en komuneco de fido kaj de
karitato, tiujn fratajn rilatojn kiuj devas ekzisti, kiel inter fratinoj,
inter la lokaj Eklezioj.
Same, oni ne devas forgesi ke, jam de la komenco, la Eklezioj de Oriento
havis trezoron el kiu la okcidenta Eklezio ĉerpis multajn elementojn, en la
kampo de liturgio, de la spirita tradicio, kaj de la jura ordo. Nek oni
devas
subtaksi la fakton, ke la fundamentaj dogmoj
de la kristana fido pri la Triunuo
kaj pri la Vorto de Dio kiu enkarniĝis el la Virgulino Maria estis difinitaj
en ekumenaj Koncilioj okazigitaj en Oriento, kaj ke, por konservi ĉi tiun
fidon, ĉi tiuj Eklezioj multe suferis kaj ankoraŭ suferas. La heredaĵo
transdonita de la apostoloj estis akceptita laŭ malsamaj formoj kaj
manieroj, kaj, ekde la pratempoj mem de la Eklezio, ĝi estis tie kaj tie
diversmaniere evoluigita, ankaŭ pro la malsamecoj de karaktero kaj de
vivkondiĉoj. Ĉio ĉi, krom la eksteraj kaŭzoj kaj ankaŭ pro manko de
reciproka karitato kaj komprenemo, donis pretekston por la disiĝoj.
Tial, la Sankta Koncilio alvokas al ĉiuj, sed precipe al tiuj, kiuj
intencas agadi por la restarigo de la
sopirata plena komuneco inter la
orientaj Eklezioj kaj la katolika Eklezio, laŭdeve konsideri ĉi
tiun apartan kondiĉon de la naskiĝo kaj de
la kresko de la orientaj Eklezioj,
kaj la naturon de la siatempaj rilatoj inter ili kaj la Roma Seĝo
antaŭ la disiĝo, kaj starigi al si justan
juĝon pri ĉiuj ĉi tiuj aferoj. Ĉi tiu regulo, bone observata, multege
kontribuos al la dialogo kiun oni volas estigi.
Liturgia kaj spirita tradicio de la orientanoj
15. Ankaŭ estas al ĉiuj konate, kun kia granda amo la kristanoj de Oriento
celebras la sanktan liturgion, precipe tiun
eŭkaristian, fonton de la vivo de la
Eklezio kaj garantiaĵon pri la estonta gloro; en ĝi
la fideluloj, kuniĝintaj kun sia episkopo,
havas aliron al Dio la Patro pere de
la Filo, la Vorto fariĝinta karno, mortinta kaj glorita,
en la elverŝado de la Sankta Spirito, kaj
ili eniras en komunecon kun la plej
Sankta Triunuo, estante faritaj "partoprenantoj de la dia
naturo". (2 Pet 1,4). Tial, per la celebrado
de la Sankta Eŭkaristio en ĉiu el ĉi
tiuj Eklezioj, la Eklezio de Dio estas konstruata kaj kreskas
(26) kaj, per la kuncelebrado, manifestiĝas
la komuneco inter ili.
En ĉi tiu liturgia kulto, la Orientanoj laŭdegas per belegaj himnoj Marian
ĉiam Virgan, selene proklamitan sanktega patrino de Dio de la ekumena
Koncilio de Efeso, por ke Kristo, laŭ
la Sanktaj Skriboj, estu agnoskita, en vera
kaj propra senco, Filo de Dio kaj Filo de Homo; simile, ili havigas
grandajn omaĝojn al multaj sanktuloj, inter
kiuj estas iuj Patroj de la Universala Eklezio.
Ĉar krome ĉi tiuj Eklezioj, kvankam disiĝintaj, posedas verajn sakramentojn
- kaj precipe, danke al la apostola posteuleco, la sacerdotecon kaj la
eŭkaristion - per kiuj ili estas ankoraŭ kunigitaj kun ni per striktegaj
ligoj, iaspeca kunpartopreno en sanktaĵoj (communicatio in sacris),
kiam estas taŭgaj cirkonstancoj kaj kun la aprobo de eklezia aŭtoritato,
estas ne nur ebla, sed ankaŭ konsilinda.
Krome, en Oriento ankaŭ troviĝas la riĉaĵoj de tiuj spiritaj tradicioj kiuj
esprimiĝas precipe en la monaĥa vivo. Tie, ja, ekde la gloraj tempoj de la
sanktaj Patroj, floradis tiu monaĥa spiritualeco kiu poste disvastiĝis al la
okcidenta mondo, kaj de kiu, kiel propra fonto, la latina monaĥa regulo
prenis sian devenon, kaj poste de tempo al tempo ricevis novan viglecon. Pro
tio oni varme rekomendas ke la katolikoj pli ofte aliru al ĉi tiuj riĉaĵoj
de la orientaj Patroj, kiuj levas la tutan homon al la kontemplado de la
diaj aferoj.
Ĉiuj sciu, ke la kono, la honorado, la konservado kaj la subtenado de la
riĉega liturgia kaj spirita havaĵo de la orientanoj
estas gravega por la fidela gardado de la
plena kristana tradicio, por la repaciĝo inter la orientaj kaj la okcidentaj
kristanoj.
Disciplino de la orientanoj
16. Krome jam
de la unuaj tempoj la orientaj Eklezioj sekvis proprajn regularojn,
sankciitajn de la sanktaj Patroj kaj de la koncilioj, ankaŭ ekumenaj.
Ia diverseco de moroj kaj kutimoj, kiel ni supre memorigis, tute ne
kontraŭas la unuecon de la Eklezio, eĉ ĝi
pliigas ties belecon kaj konsistigas altvaloran helpon por la plenumo de ĝia
misio. Tial la sankta koncilio, por forigi
ĉian dubon, deklaras ke la Eklezioj de Oriento, memorante pri
la necesa unueco de la tuta Eklezio, havas
la povon regi sin laŭ siaj propraj
disciplinoj, ĉar pli konformaj al la karaktero de iliaj fideluloj, kaj pli
taŭgaj por favori la bonon de la
animoj. La perfekta observo de ĉi tiu tradicia principo, verdire ne ĉiam
respektita, estas unu el tiuj aferoj nepre
postulataj kiel antaŭkondiĉo por la
restarigo de la unueco.
Aparta karaktero de la orientanoj
en la prezentado de la misteroj
17. Tio, kio estas supre dirita pri la prava diverseco, devas esti aplikata
ankaŭ al la diversa eldiro de la teologiaj doktrinoj. Efektive, en la
esploro pri la revelaciita vero, en Oriento
kaj en Okcidento estis utiligitaj malsamajn
vojoj kaj metodoj, por atingi la konon kaj la konfeson de la Diaj aferoj. Do
ne estas mirige ke kelkaj aspektoj de la revelaciita mistero estas kelkfoje
perceptataj en pli taŭga maniero kaj elmontrataj de unu pli bone ol de la
alia, tiel ke oni povas diri, ke tiuj diversaj teologiaj formuloj ne malofte
interkompletiĝas, anstataŭ interopozicii. Kiom koncernas la aŭtentikajn
teologiajn tradiciojn de la
orientanoj, oni devas agnoski ke ili estas elstare radikiĝintaj en la Sankta
Skribo, estas flegataj kaj esprimataj en la liturgia vivo, estas nutrataj de
la vivanta apostola tradicio, de la verkoj
de la Patroj kaj de la orientaj asketaj
verkistoj, kaj celas ĝustan aranĝon de la vivo, eĉ la plenan kontempladon de
la kristana vero.
Ĉi tiu sankta
Koncilio, dankante Dion pro tio ke multaj orientanoj gefiloj de la katolika
Eklezio, kiuj gardas ĉi tiun riĉaĵon kaj deziras ĝin travivi kun pli granda
pureco kaj pleneco, jam vivas en plena komuneco kun la gefratoj kiuj sekvas
la okcidentan tradicion, deklaras ke ĉi tiu tuta riĉaĵo spirita
kaj liturgia, disciplina kaj teologia, en
ĝiaj diversaj tradicioj, apartenas al
la plena katolika kaj apostola karaktero de la Eklezio.
Konkludo
18. Bone
konsiderinte ĉiujn ĉi tiujn aferojn, ĉi tiu Sankta Koncilio
solene ripetas la deklaron de la antaŭaj
Koncilioj kaj de la romaj pontifikoj, nome,
ke por restarigi aŭ konservi la komunecon
kaj la unuecon kaj komunio estas necese «trudi
nenian ŝarĝon krom tion, kio estas esenca». (Ago 15,28) Ĝi ankaŭ arde
deziras ke ekde nun, en la diversaj institucioj kaj formoj de la vivo de la
Eklezio, ĉiuj klopodoj strebu iom post iom al ĝia atingo, precipe per la
preĝado kaj la frata dialogo pri la doktrino kaj la plej urĝaj paŝtistaj
necesoj de nia tempo. Simile, ĝi rekomendas al la pastroj kaj al la
fideluloj de la katolika Eklezio starigi
rilatojn kun tiuj, kiuj jam ne loĝas
en Oriento, sed for de sia patrolando. Tiamaniere kreskos la frata kunlaboro
kun ili en spirito de karitato, ekskludante ĉian senton de disputema
rivaleco. Se ĉi tiu agado estos
tutkore antaŭenigita, la sankta Koncilio esperas ke, post forigo de la muro
apartiganta la okcidentan Eklezion
disde tiu orienta, fine oni havos unu solan hejmon fortike fonditan sur la
angulŝtono, Kristo Jesuo, kiu el ambaŭ faros unu
(27).
2a.
Disiĝintaj Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj en Okcidento
Kondiĉo de ĉi tiuj Komunumoj
19. La Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj kiuj, aŭ en tiu gravega renversiĝo
kiu komenciĝis en Okcidento jam ĉe la fino de Mezepoko, aŭ en postaj tempoj,
disiĝis de la roma Apostola Seĝo, estas kunigitaj al la katolika
Eklezio de speciala afineco kaj strikta
rilato, ŝuldataj al la longa vivperiodo kiun en pasintaj jarcentoj la
kristanaro travivis en eklezia
komuneco.
Sed ĉar ĉi tiuj Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj, pro sia malsameco
de deveno, de doktrino kaj de spirita
vivo, tre varias ne nur kompare kun ni, sed
ankaŭ inter si, estas tre malfacile ilin priskribi kun precizeco, kaj ni
ne intencas tion fari ĉi tie.
Kvankam la ekumena movado kaj la deziro je paco kun la katolika
Eklezio ankoraŭ ne estas ĉie firmiĝinta, ni
nutras la esperon ke la ekumena sento
kaj la reciproka estimo iom post iom kresku en ĉiuj.
Oni devas tamen rekoni, ke inter ĉi tiuj Eklezioj kaj ekleziaj Komunumoj
kaj la katolika Eklezio ekzistas gravaj
diverĝoj, ne nur de karaktero
historia, sociologia, psikologia kaj kultura, sed precipe en la
interpreto de la revelaciita vero. Por pli
facile rekomenci la ekumenan dialogon
malgraŭ ĉi tiuj diferencoj, ni volas ĉi tie emfazi iujn elementojn, kiuj
povas kaj devas esti la bazo kaj la
deirpunkto de tia dialogo.
La fido en Kristo
20. Nia penso
sin turnas antaŭ ĉio al tiuj kristanoj kiu malkaŝe konfesas
ke Jesuo Kristo estas Dio kaj Sinjoro, kaj
la sola peranto inter Dio kaj homoj,
por la gloro de unu sola Dio, Patro, Filo kaj Sankta
Spirito. Ni ja scias, ke vere ekzistas ne
malgravaj diverĝoj disde la doktrino
de la katolika Eklezio ankaŭ pri Kristo enkarniĝinta Vorto de
Dio kaj la elaĉeta agado, kaj tial pri la
mistero kaj la ofico de la Eklezio, kaj la rolo de Maria en la
sava agado. Ni tamen ĝojas, vidante ke niaj
disiĝintaj gefratoj strebas al Kristo
kiel fonto kaj centro de la eklezia komuneco. Kaptite de la deziro de la
unueco kun Kristo, ili estas puŝataj serĉi
ĉiam pli la unuecon, kaj ankaŭ ĉie atesti
pri ilia fido inter la popoloj.
Studo de la Sankta Skribo
21. La amo kaj la respektego - preskaŭ la kulto - al la Sankta Skribo,
kondukas niajn gefratojn al konstanta kaj diligenta studado de la sankta
libro. La evangelio, ja, «estas la potenco de Dio
al savo por ĉiu kiu kredas, al la judoj unue
kaj ankaŭ al la grekoj». (Rom 1,16)
Alvokante la Sanktan Spiriton, ili serĉas en la sama Sankta Skribo Dion, kiu
parolas al ili en Kristo, antaŭanoncita de la
profetoj, Vorto de Dio enkarniĝinta por ni.
Ili kontemplas en la Sankta Skribo la
vivon de Kristo kaj tion, kion la Dia
Majstro instruis kaj faris por la savo de la homoj, precipe la misterojn de
lia morto kaj resurekto.
Sed kiam la kristanoj disiĝintaj disde ni asertas
la dian aŭtoritaton de la Sanktaj Libroj,
ili malsamopinias ol ni - kaj verdire
iuj laŭ unu maniero, iuj laŭ alia - koncerne la rilaton inter la
Sankta Skribo kaj la Eklezio. Laŭ la
katolika kredo, fakte, la aŭtentika
instruado de la Eklezio havas specialan lokon en la prezento
kaj en la predikado de la skriba vorto de
Dio.
Tamen, en la dialogo, la Sankta Skribo konsistigas
elstaran instrumenton en la potenca mano de
Dio por la atingo de tiu unueco, kiun
la Savanto proponas al ĉiuj homoj.
La sakramenta
vivo
22. Per la sakramento de bapto, kiam laŭ la starigo de Nia Sinjoro ĝi estas
laŭregule havigita kaj ricevita kun la postulataj internaj disponoj, la homo
estas vere enkorpigita en la krucumitan kaj
gloritan Kriston, kaj estas renaskita por
partopreni en la dia vivo, laŭ la vortoj de la apostolo: «Vi estis
enterigitaj kun li en bapto, kaj en li vi
ankaŭ estis kunlevitaj - per fido al la
agado de Dio, kiu lin levis el la
mortintoj». (28)
Bapto do konsistigas la sakramentan ligon de la unueco, kiu ekzistas inter
ĉiuj, kiuj per ĝi estis renaskitaj. Tamen bapto, per si mem, estas nur
komenco kaj inaŭguro,
kiu tute celas al la akiro de la pleneco de
la vivo en Kristo. Bapto, tial, estas antaŭaranĝita
al la kompleta fidkonfeso, al la kompleta
enkorpigo en la savan institucion, tia, kia Kristo volis ke ĝi estu, kaj,
fine, al la kompleta enigo en la
eŭkaristian komunumon.
La ekleziaj
Komunumoj disiĝintaj de ni, kvankam mankas al ili la pleneco de unueco kun
ni devenanta el la bapto, kaj kvankam ni
kredas ke, precipe pro la manko de la
sakramento de ordino, ili ne
konservis la veran kaj plenan substancon de la eŭkaristia mistero, tamen,
dum en la sankta Vespermanĝo ili
memorigas la morton kaj resurekton de la Sinjoro, ili konfesas ke en la
komunio kun Kristo estas signifata la vivo kaj ke ili atendas lian gloran
venon. Tial la instruado koncernanta
la Vespermanĝon de la Sinjoro, la aliajn
sakramentojn, la dian kulton kaj la oficojn
de la Eklezio, devas esti temo de la
dialogo.
La vivo en
Kristo
23. La kristana
vivo de ĉi tiuj gefratoj estas nutrata de la fido
al Kristo kaj profitas la gracon de la bapto
kaj de la aŭskultado de la Vorto de
Dio. Ĝi krome manifestiĝas en la privata preĝado, en la
meditado pri la Biblio, en la vivo de la
kristana familio, en la kulto de la
komunumo kuniĝinta por laŭdi Dion. Cetere, ilia kulto kelkfoje montras
gravajn elementojn de la komuna antikva liturgio.
Ilia fido al
Kristo donas fruktojn en laŭdado kaj dankado pro la bonfaroj
ricevitaj el Dio; al tio aldoniĝas vigla
sento de justeco kaj sincera karitato
al la proksimulo. Kaj ĉi tiu agema fido ankaŭ
estigis ne malmultajn instituciojn por
mildigi la spiritajn kaj korpajn
afliktojn, por la
edukado de la
junularo, por igi pli homaj la sociajn kondiĉojn de la vivo, por estigi ĉie
stabilan pacon.
Kvankam en la
morala kampo multaj kristanoj ne ĉiam komprenas la Evangelion laŭ la sama
maniero kiel la katolikoj, kaj ne allasas la
samajn solvojn por la pli malfacilaj
problemoj de la nuntempa socio, ili
tamen volas kiel ni aliĝi al la vorto de Kristo
kiel fonto de la kristana virto, kaj obei la
ordonon de la Apostolo: «Kaj kion ajn
vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la
nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, dankante
Dion, la Patron, per li». (Kol 3,17)
De ĉi tie povas komenciĝi la ekumena dialogo pri la morala
apliko de la Evangelio.
Konkludo
24. Tiel
mallonge prezentinte la kondiĉojn por la plenumo de la ekumena agado kaj la
principojn laŭ kiuj ĝi estu reguligata, ni
fidoplene turnas la okulojn al la
estonteco. Ĉi tiu sankta koncilio instigas la fidelulojn sin deteni
de ĉiu ajn supraĵeco aŭ neprudenta fervoro,
kiuj povus malutili al la vera
progreso de la unueco. Fakte, ilia ekumena agado ne povas esti alia ol plene
kaj sincere katolika, nome, fidela al
la vero kiun ni ricevis de la apostoloj kaj de la
Patroj, konforma kun la kredo kiun la
katolika Eklezio ĉiam konfesis;
samtempe, ĝi celas al tiu pleneco laŭ kiu la
Sinjoro volas ke lia Korpo kresku dum la
jarcentoj.
Ĉi tiu sankta
Koncilio vigle deziras, ke la iniciatoj de la gefiloj de la katolika Eklezio
disvolviĝu kune kun
tiuj de niaj disiĝintaj gefratoj, sen ke iu
ajn malhelpo estu metata al la vojoj
de la Providenco, kaj sen ke iel ajn oni damaĝu la
estontajn impulsojn de la Sankta Spirito. La
Koncilio krome deklaras sian
konscion, ke ĉi tiu sankta intenco repacigi ĉiujn kristanojn en la unueco de
unusola kaj unika Eklezio de Kristo, superas
la homajn fortojn kaj dotojn. Tial la Koncilio metas sian esperon en la
preĝon de Kristo por la Eklezio, en la amon de la
Patro por ni, kaj en la potencon de la
Sankta Spirito. «La espero ne
hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta
Spirito, kiu estas donita al ni». (Rom 5,5)
Ĉiuj kaj
unuopaj aferoj fiksitaj en ĉi tiu Dekreto
estis favore akceptitaj de la Patroj de la
sankta Koncilio. Kaj Ni, per la
apostola aŭtoritato donita al Ni de Kristo kaj kune kun la
Respektegindaj Patroj, en la Sankta Spirito
ilin aprobas, dekretas kaj starigas, kaj
ordonas ke ĝi estu promulgata por la gloro
de Dio.
Donita en Romo
ĉe Sankta Petro, la 21an de novembro, 1964.
Mi Paŭlo Episkopo de la Katolika
Eklezio
Sekvas la subskriboj de la Patroj
Notoj
(1) Kp 1 Kor
1,13.
(2) Kp 1 Joh
4,9; Kol 1,18-20; Joh 11,52.
(3) Kp Joh
13,34.
(4) Kp Joh
16,7.
(5) Kp 1 Kor
12,4-11.
(6) Kp Mat
28,18-20 kompare kun Joh 20,21-23.
(7) Kp Mat
16,19 kompare kun Mat 18,18.
(8) Kp Luk
22,32.
(9) Kp Joh
21,15-17.
(10) Kp Efe
2,20.
(11) Kp 1 Pet
2,25; 1a Vat. Konc., Konst. Pastor Aeternus
(12) Kp Jes
11,10-12.
(13) Kp Efe
2,17-18 kompare kun Mar 16,15.
(14) Kp 1 Pet
1,3-9.
(15) Kp 1 Kor
11,18-19; Gal 1,6-9; 1 Joh 2,18-19.
(16) Kp 1 Kor
1,11ss; 11,22.
(17) Kp
Koncilio de Florenco, Sesio 8a, Dekreto Exultate Deo
(18) Kp S.
Aŭgusteno, In Ps. 32, Enarr. II, 29: PL 36, 299.
(19) Kp 4a Lat.
Konc., Konstitucio 4a; 2a Konc. de Liono (1274), Kredkonfeso de Mikaelo
Paleologo; Konc. de Florenco, Sesio 6a (1439), Difino Laetentur caeli
(20) Kp Jak
1,4; Rom 12,1-2.
(21) Kp 2 Kor
4,10; Fil 2,5-8.
(22) Kp Efe
5,27.
(23) Kp 5a Lat.
Konc., Sesio 12a, Konst. Costituti
(24) Kp Efe
4,23.
(25) Kp
Efe 3,8
(26) Kp S.
Johano Krizostomo, In Ioannem Homilia XLVI: PG 59, 260-262.
(27) Kp Konc.
de Florenco, Sesio 6a, Difino Laetentur caeli
(28) Kp
Kol 2,12
(Laŭ la itala teksto neoficiale tradukis Antonio De Salvo, la 21an de
novembro 2014)
|