61a KONGRESO DE I.K.U.E. RIMINI (Italio) 30.08 - 06.09.2008
Verbum Domini - La parolo de Dio |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Inter la multaj taskoj de la eklezia komunumo en la nunepoka mondo estas evangelizado kaj ekumenismo. Ili baziĝas sur la Parolo de Dio kaj samtempe ili ricevas motivon kaj forton el ĝi. La misiista agado de la Eklezio por sia evangelizado ĉerpas inspiron kaj celon el la mizerikorda revelacio de la Sinjoro. La ekumena dialogo devas esti animata de konstanta orientado de la origina Parolo, kiun Dio liveris al Sia Eklezio, por ke oni legu, komprenu kaj travivu ĝin en ĝia kunuleco. La Parolo estas trezoro, kiun la Eklezio posedas ekde la komenco kaj kiun ĝi devas daŭre remalkovri. Al tio la Papo invitas la tutan Eklezion, per konstantaj instigoj, kaj aparte, per la arigo de la venontoktobra Sinodo de la Episkopoj, dediĉita al la temo “La Parolo de Dio en la vivo kaj misio de la Eklezio” (Vatikano, 5an-26an de oktobro 2008). Ni, katolikaj esperantistoj, devas senti pli forta la vokojn al evangelizado kaj ekumenismo, ĉar ili estas kernaj motivoj de nia movado: paroli kaj dialogi, preĝi kaj mediti. Dum la kongreso ni klopodos, deirante el ĉiutaga renkonto kun Kristo en la Eŭkaristio (la Parolo de Dio estas unu el la du bankedoj de la Meso) pliprofundigi nian agadon, relanĉi nian ateston, sed ĉefe remalkovri la gravecon de la Parolo de Dio en nia vivo, ankaŭ en nia movada vivo. Kaj ĉar unu el la taskoj de evangelizado estas konigi la Parolon de Dio, ni klopodos kompreni kiel la nuna E-traduko de la Biblio spegulas fidele la Dian mesaĝon, aŭ ĉu necesas aktualigi tiun tradukon. Ni deziros proponi nian ateston, tiun, kiun laŭ mondumaj vortoj nomiĝas “nia politiko”: ĝi povas resumiĝi per la vortoj de Papo Paŭlo la 6a (al kiu la kongreso omaĝos en la 30a datreveno de lia naskiĝo al la ĉielo): paroli kaj preĝi. Kiu esperantista asocio estus tiu, kiu ne parolas? Kiu katolika asocio estus tiu, kiu ne preĝas? Kaj kiel proponi al la Eklezio kaj al la mondo nian mesaĝon? Ĉar fakte, kiel parto de la universala Eklezio, ni katolikaj esperantistoj deziras doni nian humilan kontribuon al la granda meditado kiu koncernas ĉiujn sektorojn prepare al la granda eklezia evento de oktobro, sed ĉefe akcepti la inviton de Papo Benedikto la 16a: levi la rigardon kiu tro atentas la materiajn aferojn, por malkovri tiujn spiritajn, por ke la Parolo de Dio fariĝu nia nutraĵo kaj ni povu koni kaj fari, kiel Jesuo, ne nian volon, sed tiun de la Patro (kp Joh 4,34). |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La kongresa urbo estas jam sufiĉe bone konata inter Esperantistoj. Ni nur menciiu, ke ĉi jare oni celebras 100-jaroj de Esperanto en Rimini. La kongresa programo kiel kutime disvolviĝos ĉirkaŭ la preĝejo de Sanktaj Johano kaj Paŭlo en ĉemara urboparto San Giuliano Mare. La kongresan pilgrimadon ni direktos al Osimo, loko kie la 18an de septembro 1663 mortis Sankta Jozefo el Kupertino, konata mistikulo. Krome, li ankaŭ estas patrono de pilotoj, flugistoj, flugpasaĝeroj, kosmonaŭtoj, paraŝutistoj kaj studentoj. |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
KOTIZOJ Tarifo A: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo escepte de tiuj en kiuj hodiaŭ cirkulas papera Eŭro; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Arabio, Israelo, Japanio, Malajzio, Sudkoreia Respubliko), Afriko (escepte de Sudafriko), Latina Ameriko, Oceanio (escepte de Aŭstralio, transmaraj teritorioj de Francio).
Tarifo B:
Ĉiuj mondaj landoj ne inkluzivitaj sub A.
ĜENERALAJ INSTRUKCIOJ, bv. atente legi: * Supraj prezoj inkluzivas: plenan pensionon en 2 kaj 3 stelaj hoteloj je pieda distanco de la preĝejo, kongreso, maro kaj same ne tro for de la centro de la urbo. La prezo inkluzivas impostojn servojn kaj aldonvaloran imposton. * La trinkaĵoj konsistas el ½ litro da akvo kaj ¼ litro da vino por ĉiu persono kaj ĉe ĉiu manĝo.
*
SE VI MENDAS
HOTELON: kune kun la aliĝkotizo Vi devas antaŭpagi 100 EUR
antaŭ la 30a de junio.
La antaŭpago por la hotela restado estas deviga. * Kaze de malmendo, estas aplikataj jenaj forprenoj de la enpago: - 25% de la pagita sumo se la malmendo okazas ĝis la 30a tago antaŭ la komencodato de la menditaj servoj; - 50% de la pagita sumo se la malmendo okazas ĝis la 14a tago antaŭ la komencodato de la menditaj servoj; - 75% de la pagita sumo se la malmendo okazas ĝis la 3a tago antaŭ la komencodato de la menditaj servoj; - Neniu repago post la indikita datlimo. Kaze de interrompo de restado, neniu repago estos farata. * la aliĝo validas post la ricevo kaj de la aliĝilo kaj de la aliĝkotizo. Ĉiuj aliĝintoj ricevos la konfirmon de la aliĝilo kaj informoj kiel atingi la kongresejon, respektive la hotelon.
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||