Enhavo de Espero Katolika numero 3/1904

al la indekso de jarkolektoj 1903-1905

 

 

Marto 1904 - jarkolekto 1903-1904, n-ro 6

 

 

 


 

KOVRILO: UNUA VERDA PAĜO

 

Ia jaro: 1903-04 MARTO N° 6

 

ESPERO KATOLIKA

REVUO MONATA


 

«Unum ovile et unus pastor» - (Johan X, 16) – «Unu ŝafaro kaj unu paŝtanto»

 

 

Direktoro: P-o Em. PELTIER

à Cheillé par Azay-le-Rideau (Indre-et-Loire) France

 

 

Kosto de numero: 0 fr 30, afrankite

Kosto de abono jara:

En Franclando: 2 frankoj

Ekster ---: 2 fr. 50

Al tiu kosto aldoniĝos tiu de kambio poŝta.  Eldonisto

prezentos kambion en Januaro ĉiujare

 

 

Abonoj estas akceptataj nur por tuta jaro. Komencaj datoj : oktobro aŭ marto. La Revuo ne aperas en aŭgusto nek en septembro.

 

 


Artikoloj. – Ĉiu aboninto povas sub sia respondeco persona verki por E.K. artikolojn pri objekto ia. La Direktoro rezervas al si la rajton korekti la mankojn de stilo; sed ĉiu opinio, bone esprimita, estos libereme ricevata. Oni skribu artikolojn nur sur unu flanko de papero por ebligi la komposton.

 

Universala Korespondado (U.K.). – Abonintoj de E.K. povas komuniki al ceteraj legantoj ĉion, kion ili volas, pagante por unu vorto kvin centimojn. Vortoj da pli ol dek literoj kostos duoble; - vorto da pli ol dekkvin literoj kostos trioble; - vorto da pli ol dudek literoj ne estos akceptata.

 

Anoncoj. – Tuta paĝo kostos 15 frankojn; - duona paĝo: 7 fr 50; 4na paĝo: 4 fr; 8na paĝo: 2 fr 50; 16na paĝo: 2 fr.

Por anoncoj ripetitaj, rabatoj: por tri fojoj; 10%; - ses fojoj: 15%; por 12 fojoj 20%

 

Pri l’abonoj, sin turni al Eldonisto: Sro BARBOT BERRUER, presisto, 72, rue des Halles, Tours (Indre et Loire), France, aŭ al unu el niaj Rajtigitoj. Sufiĉas sendi vizitan karton kun tiuj vortoj: Adepto de E.K.

 

Manuskriptoj kaj leteroj pri la redakcio estu sendataj nur al Direktoro. – Manuskriptoj neniam estos resendataj.

 

TOURS. (TUR’).

BARBOT-BERRUER, LIBRAIRE-ÉDITEUR

72, Rue des Halles, 72

FRANCE

 

al la indekso


 

 

 

KOVRILO: DUA VERDA PAĜO

  

UNIVERSALA KORESPONDADO

 

Anoncoj komunikoj de U.K. estu sendataj, kun antaŭa pago, al jenaj Rajtigitoj niaj:

 

FRANCLANDO: Al S-o Barbot-Berruer, 72, rue des Halles, TOURS.

ANGLOLANDO: Al S-o O’Connor, 17, St-Stephen’s Square, Bayswater, LONDON.

BELGLANDO: Al S-o P. Mattelaer, 3, Place de l’Université, LOUVAIN

HUNGARLANDO: Al S-o Endre Varjufalvy Varju, Izabella Str., N-o 82, BUDAPEŜTO, - VI

ITALLANDO: Al S-o Grafo Gallois, en Riolunato, PROVINCO MODENA.

HISPANLANDO: Al S-o Ant. Guinart, Escuelas Pias, VALENCIA.

RUSLANDO: Al S-o Ostanjeviĉ, Kontoro Esperantista, PETERBURGO.

HOLANDO: Al S-o S de Vries, Damstraat 24, AMSTERDAM.

ĈILILANDO: Al S-o Luis E. Sepúlveda, Profesoro de fonetiko, SANTIAGO

MEKSIKLANDO: Al S-o Fernando Blanco, Pastro de Santa Rosa, NECOXTLA (Estado de Veracruz)

 

Niaj Rajtigitoj povas varbi abonintojn kaj ricevi l' abonmonon.

 


 

PETO DE PREĜOJ

Ĉiuj abonintoj de E.K. bone faros, dirante ĉiutage: «Patro Nia» kaj «Mi salutas vin Mario» por akiri de Dio la favorojn sube ĉi petatajn. Ili formos tiele asociacion por preĝoj, kiu kondukos nian revuon al ĝia celo.

*1 – Patro nia, sendu al ni vian lumon, favoru nin per bona farto, por ke, per tiu revuo, ni kreskigu vian gloron kaj la bono de l’ homaro – Po Em. Peltier.

 


 

PETO DE KORESPONDADO

 

A. VIGNERON, 1 rue du Champ-de-Mars, Paris, dezir. korespondad. kun grupoj aliland. aŭ kun junuloj, pri socialaj studoj.

 

S-ino INGEBORG Andersson, Sanda, Tocksfors, kaj F-ino Hanna Julin TORESBYN, Tocksfors (Svedlando) dezir. interŝanĝi poŝkart. ilustrit.

 

 

INTERMÉDIAIRE DES INSTITUTRICES LIBRES. – (Perulo de liberaj instruistinoj) : revueto monata, internacia kaj profesia. Informas pri situacioj por instruistinoj. – Direkcio: F-ino Marie Hugonet, à Givry (Sâone-et-Loire, France. Jare: 2 frankoj. – Oni korespondas Esperante.

 

TUTMONDA JARLIBRO ESPERANTISTA por 1904. Eliros en marto. Enhavos: 1e Sciigojn pri Societoj propag. poresper.: 2e Adresaron de multaj esperantistoj en la tuta mondo; 3e Sciigojn pri ĉiuspec. gazet. esp.; 4e Plenan nomaron de verkoj aŭ lernolibr. esp.; 5e Adresojn de komerc. uzant. lingvon esp. – Enskribo estas senpaga, esceptite por komerc. reklamoj. Skribu plej baldaŭ al S-o de Ménil, 46, Bd Magenta, Paris, X..

 

REVUO INTERNACIA DE STENOGRAFIO, dumonata gazet., organo de Intern. Esper. Stenogr. Societo. Direktoro: S de Vries. Jare: 3 frankoj. - Adreso: Esperanto-Oficejo, ĉe S-o Dreves Uitterdiĵk, Tulpstraat 75, Hilversum (Holando).

 

S-o G. KOLOVRAT-ĈERVINSKI intencas vojaĝi tiuĉisomere en Hungar-, Ital-, Tuniz-, Alĝer-, Franc-, kaj Germanlando: petas esperantist. loĝant. sur vojo Budapest-Fiume-Ancona-Foggia-Napoli, Malta-Tunizo-Alĝer-Marseilles-Grenoble-Lyon-Dijon-Paris-Berlin kaj dezir. babiladi kun rusulo, ke ili volu sciigi tion al li poŝtkarte laŭ adreso: G. Kolovrat-Ĉervinski, Morskaja 29, S. Peterburgo (Ruslando).

 

KONTORO ESPERANTO (S. Peterburgo, Ruslando). Rusaj esperantistoj povas aboni per KONTORO ESPERANTO jenajn gazetojn: Espero Katolika; Lingvo Internacia (kun aŭ sen Aldono Literatura); L’espérantiste; Scienca Revuo.

 

LONDONO. Pensio por gesinjoroj. Hejmaj konfortaĵoj, bano varma kaj malvarma). Moderaj prezoj.  Oni parolas kaj korespondas Esperante, Angle kaj France. Sinjorino O’CONNOR, Esperanto House, St. Stephen’s Sqr, Bayswater, 10.

 

LA CARTE POSTALE ILLUSTRÉE (Ilustrita Poŝta Karto. Unu num.: 30 centimoj. Abono: Franco: 3 fr. (Ekster Francl. 4 fr.). Oni sendas n-on senpage post peto per ilustr. poŝtkart. – 7, rue Pierre-le-Grand, Paris, VIII.

 


 

 

KOMUNIKOJ DE DIREKCIO

 

Sub tiu titolo ni respondos la demandojn, kiuj ne necesigas leteron. Kiu deziras privatan respondon, tiu bonvolu meti poŝtmarkon en sia letero.

 

Bonvolu niaj legantoj zorge kaj ĝustatempe konigi al ni ŝanĝojn de adresoj, por ke revuo ne perdiĝu, aŭ resendiĝu de poŝto.

Laŭ peto de multaj, estos du datoj de abono : oktobro kaj marto. Vidu 1an paĝ. de kovrilo.

 

S. K. – Niaj legantoj ne havas bezonas da papero, sed multe da teksto. Komparu enhavon de niaj paĝoj kun enhavo de pli grandaj revuoj.

 

ESPERANTO?... QU’EST-CE?... Franca broŝuro propaganda de E.K. – Nova eldono (4a milo). Unu ekz. 0 fr. 10, afrankite. Cent ekz. kune: 5 fr. afr.

 

al la indekso


 

ESPERO KATOLIKA

REVUO MONATA


 

 

PASKA FESTO

(Rakonto aŭdita en Hispanlando)

La sankta patro finadis la dipreĝadon en tago de Paska festo, kiam al li oni alkondukis grupon de kaptitoj. Tio ĉi estis en tempoj de Karla milito, en eble plej sovaĝa loko de Navaraj montoj.

El larĝa ŝtonegtruo estis kliniĝanta figarbo; inter la larĝe-pendentaj branĉoj tiu trunko servis kiel diservejo kaj Karla standardo kun arĝentaj ornamaĵoj estis metita sur ĝi kiel kovrilo. Soldato Miĥael faris oficon de subpastro kaj ĉirkaŭportadis en diservejo aromfumilon, balancante ĝin en direkton, kie senorde inter ŝtonoj kaj arbetoj staradis soldatoj de Don-Karlo. En respekta silento, apogiĝinte sur pafiloj, malleviĝis ili je unu genuo, metinte sub ĝin sian blankan Karlanan ĉapeton. En malproksimeco iatempe flugadis laŭte pafkugloj. Hela suno, - suno Paska de Navaro,-direktadis sian lumon kaj sian varmon eĉ en tiun ĉi sovaĝan angulon. Printempaj birdoj superflugadis kaj kantadis, kunigante siajn voĉojn kun preĝaj kantoj. Aromo printempa de floroj gaje eniĝadis en animojn. Pli supre, inter ŝtonegoj, vidiĝis senmovaj figuroj de gardistoj.

La Oficiro-Pastro, ĉefo de l’ bataliono, faris mem la dipreĝon al siaj soldatoj. Kiel hele esprimiĝis sur lia vizaĝo tiu duobleco: sankta ravo kaj milita malkaresemeco! Ĉiufoje, kiam li turniĝis al preĝantoj kaj levis siajn manojn por elparoli: «Dio estu kun vi», el lia longa, malfermiĝanta pastro-vesto aperis oficira uniformo, kaj pafileto kun tranĉilo briladis pro suno.

«Kio fariĝos al ni?» demandis sin kun terureco la kaptitoj, atendante finon de l’ preĝado. Ĉar en iliaj kapoj aperis rememoroj pri besta krueleco je kia estis plenaj la rakontoj pri tiu ĉi batalionestro. Sed Pasko, suno, printempo kaj preĝado malseverigis kaj pacemigis tiuĉifoje la kruelan sanktan patron, kaj sur lia bronza vizaĝo estis videbla io simila al gajeco, al rideto.

La preĝado finiĝis. La soldato subpastro malaranĝis la preĝejon kaj kaŝis ĉian sanktajon en malnovan grandan keston, kaj surigis ĝin sui mulon. Pastro aliris al republikanaj kaptitoj, kelkajn momentojn rigardadis ilin silente kun malkaresa rideto. Ili staradis antaŭ li, ektremante pro teruro, turmentiĝinte per tuta tago de batalado kaj per tuta nokto pasigita sur pajlo en ĉevalejo, kien oni ĵetis ilin post ilia venko. Paliĝinte, lacegiĝinte de manĝ- kaj trinkovolo, ili premiĝadis unu al la alia, kiel bovidoj en bestomortigejo. Armiloj estis senordaj; ĉiuj estis kovritaj per polvo de kapo ĝis piedoj.

la pastro mokante rigardadis ilin; ŝajnis li gaja vidi la soldatojn tiel palaj, laciĝintaj, ofenditaj inter la sataj, belvestitaj Karlanoj.

«Vivu Dio!» ekparolis li kun ironio. Ho! kiel malbone nutras la republiko siajn defendantojn! Vi maldikiĝis tute kiel pireneaj lupoj en tempo de neĝado. Niaj soldatoj, defendante pravan aferon ricevas pro tio tute alian rekompencon. Ĉu vi ne volas provi, amiketoj, alian vivon? Venu al nia parto. Ĵetu viajn kaskojn kaj vestiĝu per blankaj ĉapoj. Nu, amiketoj, pli rapide! Kiel estas vere, ke hodiaŭ estas tago de Sankta Pasko, tiel estas certa mia pardono al tiu, kiu ĵetos sian ĉapon kaj ekkrios: «Vivu reĝo!». Tiun ĉi mi pardonos kaj nutros same kiel miajn soldatojn!».

Malfeliĉuloj! Kiel ili tremadis kaj timadis morton! En fornetoj tiel invitante bruetadis ligneroj! Flamo per malpeza, ĉielblua fumeto direktiĝadis supren, kaj aromo malsatiga de bonaj nutraĵoj jam alvenis al ili. Ĉiuj ĉirkaŭe pretiĝis por manĝi; malfermiĝis vinaj felsakoj, bruadis manĝilaro... - «Vivu reĝo Don-Karlo!» ekaŭdiĝis kriege en aero kaj resendiĝis de monta eĥo. Ekflugadis en aeron ruĝaj ĉapoj, sin ĵetis teren la turmentiĝintaj republikanoj.

Ho! Malfeliĉuloj! «Rapide nutru ilin», ekkriis la ĉefo.

En aero ankoraŭ fajfegadis pafkugloj. La republikanojn oni kondukis por nutri al fornetoj. Sed unu el ili videble plej juna, staris senmove, fiere rigardis la batalionestron. Ruĝa ĉapo tre ornamadis lian belan figuron. Tro larĝa uniformo ne estis taŭga por lia fleksebla figuro, tro longaj vestmanumoj kovris liajn blankajn manojn.

- Kion do vi atendas ? Kial vi ne forĵetis ĉapon, kiel viaj kolegoj, malsaĝulo? demandis la estro.

- Ĉar mi ne estas tiel malfidelulo, kiel ili, elparolis li per delikata, juna voĉo. Mi neniam krios: Vivu reĝo!

La estro ektremis kaj rekte rigardis lin: «El kie vi estas?»

- El Andaluzio.

- Kiom da jaroj vi havas ?

- Deksep.

- Kiel vi nomiĝas?

- Rozita Fernandez.

- Kiel? Virino! Sekve republiko uzas eĉ knabinojn por meti ilin en vicojn de siaj defendantoj?

- Mi iris miavole, mi ne volis forlasi mian fianĉon kaj sekvis lin. Mi amis lin. Nun li fariĝas malfidelulo, mi lin ne povas plu ami!... Vivo al mi ne estas kara; pafigu min! Krii «Vivu reĝo» mi ne volas.

Ekkoleregis estro. - Ĉu vi nescias, knabino, ke rimedo ekzistas igi vin krii: Vivu reĝo!

- Tio ĉi ne vera.

- Sekve, vi preferas morton?

- Centfoje pli volonte mi ĝin akceptus.

- Estu tiele; vi mortos! La estro faris signon kaj al la kuraĝa Hispanulino direktiĝis kune kelkaj pafiloj. La estro sin deturnis.

Subite, ia republikano, serĉante iun en l’ amaso, kun malespera krio: Rozita! alkuris al tiu ĉi sceno.

- For Pedro! Ne konfuzu min en mia lasta minuto.

- Tial ni mortu kune ! Mi disiĝas de Karlanoj!

La soldatoj ne havis tempon por kompreni ĉion; Pedro jam estis ĉirkaŭpreninta Roziton kaj staris kun ŝi. Nervoj de la virino ne tion elportis. Ŝi subite tiel ekvolis vivi en tiu printempa festo, en tiuj varmaj ĉirkaŭpreniĝoj, en festo de ĉio-pardonado... - Vivu reĝo! laŭte kriis ŝi.

- Vi saviĝis! Mi pardonas ambaŭ ilin! ordonis la estro, kaj rapide li malproksimiĝis en sian tendon. Tiel feliĉa li estis ne havi sur sia konscienco morton de honestaj gejunuloj.

La pafkuglaro ankoraŭ ofte pasadis tra l’ aero. Gaje, forte ĉirkaŭpreniĝinte aliradis Pedro kaj Rozito al siaj kuraĝigitaj kaj fortigitaj kolegoj. Proksime, ĉiam trapasis kugloj. Neniu havis tempon por foriĝi. Kun krio falis Pedro kaj Rozito mortaj teren...

Suno ankoraŭ same hele lumigadis, en aero same aŭdiĝadis Paska festo, same kantadis birdoj, same gaje flariĝadis aromo printempa; sed malaperis la juna, varma sento, - mortis la reaperinta feliĉeco de amo!...

(Originale verkis esperante N. kaj G. Kolovrat-Ĉervinski, de S. Peterburgo)

 

al la indekso


 

 

EL LA VIVO KATOLIKA

 

ROMO. Estas favora tempo por pilgrimo. En februaro venis pilgrimo Aŭstra de Vien’, franca de Arras; Nacia pilgrimo franca ĉeestis en Romo de 28-a de febr. ĝis 1-a de marto. Mastroj industriaj de Nordejo franca ĝuis longan aŭdiencon de Papo.

La 12-an de marto alvenis katolikaj laboristoj de Berlino. Samtempe, estis en Romo anaro de la portilistoj de Lourdes (Lurd’). Dum Sankta Semajno venos grupo de Profesoroj de Katolika Universitato de Friburgo (Svislando). Estas ankaŭ anoncitaj por marto pilgrimoj de germanaj laboristoj, kaj de Hungaruloj.

En aprilo, pilgrimo de Katolikaj kuracistoj, kiun ni jam anoncis ; pilgrimo de Montpellier; dua pilgrimo Hungara; alia de Poluloj, kaj multaj de Itallando. Tiu granda moviĝo al Romo elmontras la vivemon de katolikismo.

Per Encikliko de 2-a februaro, Pio Xa proklamas jubileon da tri monatoj pro kvindeka datreveno de dogma decido pri Senmakula Gravediĝo. Roma Komitato organizas ekspozicion Marian en Apostola Palaco de Latran’. Ĝi enhavos tri partojn: 1-e Kulto de Mario elmontrita de antikvaj sanktofiguroj kaj medaloj; 2-e Gazetaro Maria; 3-e Religiaj Institutoj kaj Societoj en honoro de Mario.

Oni anoncas dokumenton: Motu proprio pri farota leĝaro de ĉiuj reguloj kanonikaj. Komisiularo formiĝos, en kiu estos Kardinaloj Segna, Vives, Rampolla, Cavagnis kaj Gonnari. Sekretario estos Prelato Gasparri.

FRANCLANDO. - La batalado kontraŭ religio daŭradas ĉiutage pli severa. La Senatanoj decidis plenan forigon de la duagrada libera instruado. Nun, la deputatoj volas detrui kristanan instruadon unuagradan, forpelante la «Fratojn de la Kristana Kredo» kaj la «Monaĥinojn de S. Vincent de Paŭlo», kiuj instruadas multe da infanoj. Efektiveco de tiuj leĝoj kostos al la depagantoj francaj pli ol 80 milionoj ĉiujare!... Ĉirkaŭ 50 000 infanoj ne povas esti ricevataj en Parizaj lernejoj, kiuj estas ne sufiĉaj.

Antaŭ kelkaj semajnoj, Kardinaloj de Parizo, Liono kaj Ĉefepiskopo de Tuluzo skribis al Prezidanto de la Republiko pri gravaj atencoj faritaj per leĝoj al katolika religio. S-o Combes, Prezidanto de l’ Ministraro, volas kondamnigi tiujn Prelatojn kaj alvokas ilin antaŭ Konsilantaro Ŝtata. Jam Kardinalo Liona respondis ke li ne povas prezenti sin antaŭ tiu Konsilantaro. Same faris Ĉefepiskopo Tuluza. Preskaŭ ĉiuj episkopoj de Franclando skribis al la Kardinaloj por aliĝi al iliaj protestadoj. Kion faros S-o Combes?

Predikanto por Granda Fasto, en la Pariza preĝejo Notre Dame (Nia Sinjorino) estas Pastro Janvier. Lastan jaron, li estis Dominikano; nun, pro leĝo kontraŭ monaĥoj, kiu malpermesas ilin prediki, P-o Janvier iĝis ano de l’ Pariza pastraro.

Post resumado de siaj lastjaraj paroladoj pri Feliĉegeco, elokventa predikisto anoncis ke li parolos, tiun ĉi jaron, pri Libereco. Ĉu homo estas vere libera?

Ni ne provos resumi belegajn paroladojn de P-o Janvier. Ni preferas havigi al niaj legantoj plezuron legi mem parteton de la tria parolado.

«Ah! Sinjoroj, mi ne ŝparis kronojn al la homa libereco: mi montris ĝin al vi pli pova ol ideo, reganta instinktojn, fiere staranta kontraŭ fortoj de l’ universo, fariĝanta mastro de l’ vivo, anĝelojn forpelanta, kontraŭ demonoj triumfanta, ne timanta morton. Sed mi estus malsaĝa kaj malpia, se mi jesegus, ke ĝi tenas Dion sub imperieco sia. Dio estas sub imperieco de neniu. Quis ut Deus?

Mi amas liberecon, mi pasie defendas ekziston kaj privilegiojn ĝiajn; sed neniam, antaŭ altaroj, kiujn malsaĝeco kaj malhumilo konstruis por ĝi, neniam mi bruligos sanktaromon, kiun mi ŝuldas nur al Dio mia.

Malantaŭen, do, granda herezo de malvera liberamo, kiu parolas pri homo, kiu faras leĝojn, kiel se ni estus sendependaj de Dio; idolservado pereiga, kiu malaperigas ideojn plej necesajn, kondukas homon al adorado monstra de li mem, kaj al kiu ni devas ĵeti la malbenegon kiun jam kontraŭ ĝi elparolis S. Aŭgusteno: «Dum ĝi volas igi nin liberoj, igas nin malpiegoj. Dum vult facere liberos, facit sacrilegos.

Dependa libereco, vi diros, ne estas vera libereco. Dependa libereco ne estas libereco unua, sinjoroj, sed estas tamen libereco, - kiel dependa estaĵo ne estas estaĵo unua, sed tamen estaĵo. Absoluta pleniĝo de libereco, kiel absoluta pleniĝo de estaĵo, supozigas absolutan unuavicon de estaĵo kaj libereco. Sendube, superega perfekteco de l’ estaĵo, kiel tiu de l’ vivo kaj de l’ libereco, konsistas el absoluta sendependeco: posedi de si mem ĉion, kion oni posedas, esti de si mem ĉio, kio oni estas, eltrovi en si mem kaŭzon kaj objekton de ĉiu sia agemeco, nenion prunte preni de iu, jen idealo de l’ estaĵo. Sed ni ne estas idealo de l’ estaĵo: ĝi estas Dio».

 

 

al la indekso


 

PASKA HIMNO 1

 

Gefilinoj de la mondo,

Reĝo glora de l’ ĉielo

Rompis pordojn de la tombo.

Aleluja !

 

Sed Mario Magdalene’

Kaj Jakobi kaj Salome’

Volis ŝmiri Korpon zorge.

Aleluja!

 

En la maten’ de dimanĉo,

Anoj du kuras al pordo

De la sankta tomb’ de Kristo.

Aleluja

 

Sed Johano apostolo

Rapidiris pli ol Petro,

Venis unu’ al la tombo.

Aleluja.

 

Alsidant’ en blankaj vestoj

Anĝel’ diris al virinoj:

«Li» eliris el mortintoj.

Aleluja!

 

Apostoloj en la loko

Staris, kaj montriĝis Kristo

Dirante: Kun vi la paco.

Aleluja!

 

Kiam Didimus’ sciiĝis

Ke Difilo reviviĝis,

Tion kredi li ne volis.

Aleluja !

 

Vidu, Tomas’, miajn manojn,

Vidu flankon kaj piedojn,

Volu lasi viajn dubojn.

Aleluja!

 

Kiam Tomas’ vidis manon,

Diajn piedojn kaj flankon,

Diris li: «Mi vidas Dion!»

Aleluja !

 

Feliĉa, kiu ne vidos

Kaj tamen fortike kredos;

Vivon eternan li havos.

Aleluja!

 

En tiu ĉi sankta festo

Estu laŭdo kaj ĝojego;

Ni donu dankon al Dio.

Aleluja!

 

El Latine tradukis HÉDÉ

 

1. En latina lingvo, tiu ĉi himno ne estas verkita laŭ ordinaraj reguloj. Ĝi estas specimeno de rimitaj poezioj, kiuj naskis la francan versofaradon. Tradukanto provis reprodukti ritmon de la latina himno.

 

al la indekso


 

LA KREANTOJ

 

Nun mi volas diri al vi kiel estas rilate al Kreantoj.

Antikva legendo rakontas, ke Jesuo, kiam li estis infano, iam iris for de siaj kriantaj kunuloj de ludado kaj sidiĝis en soleco, izolita kun siaj pensoj sur la kampo.

Kaj tie li sidis sola kun siaj pensoj kaj kun forta amo al ĉia vivaĵo. Li komencis de tero formi birdetojn, kiajn li dum printempo kantante vidis ĉirkaŭflugi Nazareton. En silenta meditado li penis en tiuj figuretoj trovi eksteraĵon de amo, beleco kaj vivo, kiujn havis li en animo sia.

Sed la kunuloj baldaŭ rimarkis, ke Jesuo forlasis ilin, kaj ili koleretiĝis. la ĉiutagaj homoj estas tiaj; oni ĝin rimarkas jam ĉe l’ infanoj; ili ne amas tiajn, kiuj volas iri sian propran vojon, malproksime de l’ bagateloj de l’ popolamasoj.

Iris ili kun malbono en koro kaj serĉis Jesuon. Kiam ili fine retrovis lin, kie li sidis kun brilantaj okuloj al la kreitaĵoj de sia mano kaj spirito, ili ekridegis insultante: «Vidu filon de ĉarpentisto! Vere, li volas krei, kiel Jehovo mem. Li, ja, volas esti dio! Ne mirinde, ke izoliĝas li de ni, bagateluloj».

Sed kiam Jesuo en siaj revoj ne atentis ilian insulton, kreskis ilia kolero, kaj ili volis plene detrui la belajn kreitaĵojn, kiujn ili vidis sed ne komprenis. Kun kriego alkuris ili por piede frakasi la birdetojn.

Tiam Jesuo vekiĝis de siaj amoplenaj revoj al la bruta, malsaĝa, kruela realeco. Sed rapide, gvidata de senpera instinkto savi kaj helpi, li frapis per siaj manetoj por forpeli la birdojn. Kaj jen fariĝis mirindaĵo, kiun Jesuo kredeble apenaŭ atendis kaj liaj kunuloj pli malmulte: la terbirdetoj viviĝis kaj flugis kantantaj al blua ĉielo.

Kiel la legendo rakontas pri l’ infano Jesuo, tiel ankaŭ estas rilate al kreantoj. En soleca meditado ili donas formon al tio, kio plenumas ilian koron kaj animon. Tiam malsaĝeco kaj enviema krueleco venas por detrui kion ilin kreis. Sed en tempo de persekutado la ideoj ricevas vivon, leviĝas kiel birdoj, kaj flugas kun gaja kantado super tuta mondo.

El Svede tradukis H. Kn.

 

al la indekso


 

«SOCIETO ESPERO KATOLIKA»

 

Ni ricevis de nia simpatia kaj agema samideano, S-o Paŭlo Bavay leteron el kiu ni presigas jenon:

«Espero Katolika estas nia unua speciala organo. Ĝi celas la disvastigadon de Esperanto tra katolikoj; ĝi estas kredeble ankaŭ organo por grupigo de la esperantistoj katolikaj.

Tiu grupigo estas dezirinda, ĉar, grupitaj, la esperantistoj katolikaj povos propagandi nian lingvon multe pli facile ol dise. Grupe ili varbos facile iliajn samideanojn, montrante al ili, ke nia ideo tiel bone progresadas, ke ĝi jam havas specialan organon por ilia ideo. Dise, ili pli malfacile sukcesus. ESPERO KATOLIKA unuigas, kunigas fortojn similajn kiuj antaŭe estis senfruktaj...

Ne nur al Esperanto utilas grupiĝo de specialistoj esperantistaj, sed ĝi ankaŭ utilas al la specialistoj mem kaj al la specialeco mem. Mi ne volas diri, ekzemple, ke Espero Katolika utilos tuj al katolikismo, sed specialistoj, antaŭe fremdaj, povos konatiĝi kaj ekŝanĝadi siajn opiniojn, kaj tio povas almenaŭ alporti pliestimon inter homoj kaj inter partioj. La organo povas doni tradukojn esperantajn de verkoj specialaj ĝis nun nekonataj de la plimulto, tial ke ili estas karaj aŭ malofte tradukitaj en ĉiuj lingvoj. Cetere tio ĉi estas argumento ĉiam prezentata de propagandistoj, ke Esperanto ebligus unu SOLAN tradukon internacian de verkoj ĝenerale utilaj. Sed, koncerne la specialistojn, tio ĉi estas ankoraŭ pli vera, kaj specialistoj devus esti la unuaj por traduki en Esperanto iliajn librojn.

Fine, interkonigo kaj laborado akcelas la progreson de la specialeco mem. Organo, grupiĝo, laboro, tiu triunuo allogas.

Sed, ĉu vi ne sentas, ke io mankas por efektivigi vere, por fortikigi la grupiĝon? Grupiĝo kaj organo estas kunligitaj. Per ili ESPERO KATOLIKA varbos multe da adeptoj en la katolika mondo. Sed, ne sufiĉas, ke ni staru ĉiuj sub la sama standardo: ni bezonas ne sole organon, kiu ekzistas, ni bezonas ankaŭ ligon, societiĝon. Grupiĝo alvokas societon.

Kiu sekvos tiun ideon kaj daŭrigos ĝin?».

S-o Bavay forgesis, ke ni unue penadis fondi Societon, kaj post kelkaj monatoj naskiĝis Revuo. Tiu Revuo ja estas sendependa de la Societo kaj fondiĝis por esti malfermita al ĉiuj esperantistoj kaj opinioj. Ĝi restos tia. Sed ni tre bonvole akceptas, ke la Revuo fariĝu organo de la Societo. Ni eĉ deziras speciale favori la Societanojn.

Jen, parto de la provizora Regularo, kiun ni publikigis kaj dissendis al niaj amikoj antaŭ ekzisto de la Revuo:

 

REGULO 1-a. — La Societo «Espero Katolika», fondita en decembro 1902, havas la celon vastigi en la mondo katolika, per ĉiuj rimedoj eblaj kaj leĝaj, la idiomon kreitan de doktoro Zamenhof, sub la nomo «Esperanto».

Ĝi penados atingi tiun ĉi celon per la produktado kaj dissemado de ĉiuj katolikaj verkoj en Esperanto. Ĝi organizos ĉie, kie ĝi povos, paroladojn, kunvenojn, kursojn pri Esperanto, en la katolikaj universitatoj, lernejoj, seminarioj, k. t. p.

 

REGULO 2-a. — Por iĝi ano de E. K. sufiĉas esti katolika, kaj pagi sian kotizaĵon. La minimumo de l’ jara kotizaĵo estas 1 franko, la maksimuno senlima. Ĉiu donacinta unufoje 100 frankojn ricevos la titolon «Bonfaranto».

 

REGULO 3-a. — Da societanoj estas kvar kategorioj:

a) Aprobantoj, kiuj ne lernas Esperanton, sed nian entreprenon aprobas kaj helpas per sia kotizaĵo;

b) Adeptoj, kiuj lernas Esperanton;

c) Fervoruloj, kiuj varbis dek aprobantojn aŭ kvin adeptojn;

d) Elektistoj.

 

REGULO 4-a. — Estas elektistoj almenaŭ sep el la francaj adeptoj. Ili estos nomataj de l’ Fondinto-Direktoro, aŭ de liaj posteuloj. Ili devas:

a) Elekti la Prezidanton, Vic-Prezidanton, Sekretarion de de l’ Elektistaro;

b) Elekti la posteulojn de l’ Fondinto-Direktoro.

 

REGULO 5-a. — La Direktoro regas la Societon sub sia respondeco persona, per si mem aŭ per rajtigitoj. Nur franculo povas esti direktoro.

Por klarigi la regulojn, 4-an kaj 5-an, ni devis konigi al la legantoj alilandaj, ke laŭ leĝo franca, direkcio de Societo, kies centro estas en Franclando, devas esti ankaŭ franca. Tamen nia Societo celas organizadon kaj agadon internacian.

Ĝis nun ni laboradis por la Revuo kaj prokrastis disvastigadon de la Societo. De l’ komenco, tamen, niaj unuaj aliĝintoj rapide sukcesis varbi adeptojn kaj fondi kelkajn klubojn. S-o Mattelaer, en Belglando, fondis grupon inter katolikaj studentoj de Lovena Universitato. S-o I. Mistler organizis klubon en Saint-Claude, kaj kursojn en sia Lernejo. S-oj Codorniu kaj Guinart multe helpadas nian agadon en Hispanlando. S-o Connor, en Anglolando, tre klopodas en la katolikaro por konigi Esperanton. Laste Li faris Paroladon al kunveno de la Catholic Association (Katolika Societiĝo), kies resumo estis publikigita en cirkulero de tiu Societo kaj en unu el la plej gravaj ĵurnaloj katolikaj, The Catholic Times. S-oj Gallois kaj Meazzini varme bataladas por E. K. en Itallando. Amikoj laboradas en Kanado, Meksiklando, Ruslando, Holando, Aŭstrolando, Hungarlando, k. t. p., ni ne povas nomi ĉiujn el ili.

Tre ĝustatempa do, ŝajnas klopodo por organizado de Societo E. K.

Jen la favoroj specialaj, kiujn ni decidis konsenti al ĉiuj Societanoj: ili ĝuos rabaton da 0 fr. 50 por aboni la Revuon kaj rabaton da 0 fr. 20 per cent por presigi komunikojn en Universala Korespondado.

Tial, kiel antaŭe, ekzistos abonintoj ne-societanoj; societanoj-abonintoj 1; societanoj ne-abonintoj 2.

La Aprobantoj, do, partoprenos tiujn favorojn. Oni ne devas forgesi ke Aprobantoj tre facile iĝas poste Adeptoj. Varbu do Aprobantojn, kiam vi ne povas varbi Adeptojn.

Ni jam pretigis planon de organizado detala por ĉiuj landoj. Sed ni unue devas formi Elektistaron. Ni petas tiujn, kiuj ŝatas ideon de vasta Societiĝo, sin konigi al ni kaj helpi nin varbi Elektistojn.

EM. PELTIER

 

1. Kotizaĵo: 1 fr. Abono: 2 fr. entute 3 fr. (En Franclando: 2 fr. 50).

2. Kotizaĵo: 1 fr.

 

al la indekso


 

 

KOVRILO: TRIA VERDA PAĜO

 

 

TRA GAZETOJ 

 

REVUE DU CLERGÉ FRANÇAIS (Revuo de Franca Pastraro) : 15a de Feb. Dogmaro kaj kritiko (V. Ermoni). – Granda skismo Okcidenta (H. Hemmer). – Diabla posediĝo, studo pri fakto laste okazinta (A. Véronnet) : tre scienca kaj kritika studo pri novaj fenomenoj psikaj. – Katolika renoviĝo en Anglolando (E. Dimnet). – Historio de religio biblia (F. Dubois).

1a de mart. Studoj Pastraj (G. de Pascal, fin). – Pastraj konferencoj de Suda Franclando, antaŭ Revolucio kaj post konsiliĝo de Trent’ (B.-G. Morère). – Jesuo, Mesio kaj Difilo laŭ Evangelioj unuvidaj (I. Bricout). – Granda Fasto kaj Paska tempo (P. Despreux). – Kroniko biblia (L. Venard) Kroniko de katolikaj bonagoj (Malnova Vikario). – Ĉu unu el la dekdu apostoloj? (M. Duhoux).

 

LES ARCHIVES DES COLLECTIONNEURS ET DES CURIEUX. – Direktoro : Henti DAUCHET, Mèricourt-l’Abbé (Somme). Tre interesa. Enhavas paĝojn en Esperanto, sub direkcio de S. Paul Bavay. Jare 3 fr. (En Francl 2 f. 50).

 

REVUO UNIVERSALA. – Programo kaj alvoko (La Eldonistoj). – Por la Paco (Paŭlo Allegret). – Juĝistaro de la Hago kaj unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo (G. Thoure). – Kroniko paca (G. Chavet). – Individuismo (Follin). Popola statistiko pri Svedujo (E. Hakansson). Ni sendas fratan kaj varman saluton kun plej koraj bondeziroj al « Revuo Universala  ».

 


 

Administracio de E. K. nenian respondecon akceptas pri anoncoj financaj.

 

FIRMO UNUVICA aĉetus nune, je konvenaj prezoj, buterojn, ovojn kaj kortbirdojn. Skribu al C. ANGELY, Beurres et volailles, 112, Bd. de Grenelle, Paris, XVe.

 

LA LUMO. Abono jara : 3 fr. - 79, Saint-Christophe Str. Montréal, Kanado.

 

RONDIRANTO, Abono jara: 4 fr. Administr. : Oreŝkov, Plovdiv, Bulgarl.

 

L’ESPERANTISTA, Abono jara: 4 fr. Redaktoro : Grafo A. Gallois, Rio lunato, provinco Modena, Itall.

 

LA SUNO HISPANA, Abono jara: 3 fr. Direktoro : A. Jimenez Loira, 5, Corona, Valencia, Hispanl.

 

ANTAŬEN ESPERANTISTOJ, Abonono jara : 3 fr. Administr. : strato Lartiga, n-o 105, Lima, Peruland.

 

BOHEMA ESPERANTISTO, Abono : 3 fr. 50. Bystrice-Hostyn, Moravi-Aŭstrio.

 

JUNA ESPERANTISTO (por gejunuloj). Sesonjare, 2 fr. Edmond Privat, 8, avenue des Vollandes, Genève, Svisl.

 

ĈILIO ESPERANTISTA. Abono 1 fr. 50, Casilla 1989, Correo Central, San tiago Ĉililand.

 

LA MEKSIKA LUMTURO. Abono: 3 fr. D-ro A. Vargas, Santa Rosa Necoxtla (Veracr.) Meksikl.

 

ESPERANTAJ SCIIGOJ. Abono : 2 fr. Ĉe grupo Esp. Prinzenstr. 95. Berlino, Germanl. (Petu broŝur. propag. german. po 15 pfennige).

 

 


 

Le Courrier de la Presse

oficejo de gazetaj eltranĉaĵoj,

21 Boulevard Montmartre, Paris

sendas eltiraĵojn el gazetoj kaj revuoj pri ĉiuj ajn personoj kaj temoj. Kosto: 0 f. 30 cent, por ĉiuj eltiraĵo.

Abone granda rabato

La «Kuriero de l’Presistaro» ricevas, distranĉas kaj dissendas 8000 gazetojn ĉiutage.

 

VOJAĜOJ CASIER, 83, boulevard Anspach, 83, Bruxelles (Bourse). – Téléphone : 45-50. – Biletoj rektaj aŭ rondiraj kun rabato. – Ekskursoj sen aŭ kun konduktoro : kosto laŭ reciproka konsento. – Speciala kaj agrabla sistemo por edziĝaj aŭ familiaj vojaĝoj.

 

LE SOUVENIR. Monata Ĵurnalo literatura. – BELGUGO : 3 frank. – Unuiĝo poŝta : 4 fr. – Direktoro-Fondatoro : Xavier CASIER, Premiita de Akademio Reĝa de Bel-Artoj. membro de komitato de « Unuiĝo de perioda Gazetistaro  ».

 

LE GLANEUR. Literatura, scienca, muzika kaj bibliografia. – Revuo monata.  Abonkosto : Belgujo : 2 fr. – Ekster Belg. 3 fr. – Administracio, redakcio kaj anoncoj : 406, rue Vanderkindere, Uccles (Bruxelles).

 

REVOLUCIO en arto kuraci malsanon de stomako kaj intesto, kapdolorojn, albumenurion, diabeton, - SEN KURACILOJ, sen specialaj nutraĵoj. Broŝuro franca de P. MAURIES, ricevebla post sendo da 2 frankoj al aŭtoro, en Antony, Seine, France.

- HONORA MEDALO al aŭtoro donita de Societo Nacia de Kuraĝigo al Bonfaro – Persono resanigita skribas al S-o P. Mauries: « VI ESTAS VERE BOUFARANTO DE HOMARO ; se via broŝuro estus tre disvastigita, ĝi faros NEKALKULEBLAN SERVON AL HOMA RASO ».

Informoj kaj atestoj multaj sendiĝos post peto afrankita al s-o P. MAURIES, à ANTONY (Seine) France.

 

PREĜARETO POR KATOLIKOJ, de L. de Beaufront, 0,75, afrankite (Ĉe l’Eldonisto de E.K.)

 

 

al la indekso


 

KOVRILO: KVARA VERDA PAĜO

 

 

KALMORTIGO DESGRANGES

Sola produktaĵo ebla nepre detrui en 4 tagoj, - sen ia sufero, - sen malhelpo en marŝado.

Kalojn ĉiuspecajn, Verukojn, K. T. P.

Produktaĵo tute rekomendinda kaj sendanĝera

 

Premioj el ĉiuj ekspozicioj

Poŝta sendo afrankite kontraŭ 1 fr. 75 cent. per mandato aŭ poŝtmarkoj adresitaj al

 

G. RENE

Bandaĝisto-Specialisto

Diplomita de Alta Lernejo de Farmacio en Parizo

Patentita kaj medalita

147, rue du Chemin-Vert, Paris XIe 

 

 


 

BANKAJ AGADOJ kaj DISKONTO

Kapitalisto tuj efektivigas monon al ĉiuj negocistoj, industriistoj, oficistoj ŝtataj, fervojaj, militistaj, bienestroj, kulturistoj, k.c., k.c.

MALFERMO DE KREDITO

laŭ profitegaj kondiĉoj

PRUNTOJ, post simpla subskribo, 3 1/2 per cent. Longa pagdato.

Skibu : RENÉ, 117, rue du Chemin-Vert, Paris XIe

 

 


 

Komissio

VEJNEGOJ

Franclando

Eksteren-Sendo

Fremdolando

 Ŝtrumpoj perfektigitaj por vejnegoj

en elasta teksaĵo, bonega, super ĉiu konkurenco

30 jaroj da sukceso

Sendo en provinco, de 6 fr. 85, post ricevo de poŝta mandato

RENÉ, Bandaĝisto, specialisto (Patento kaj Medalo), Diplomito de l’Ecole Supérieure de Pharmacie, en Parizo. – Negocisto-Komisiisto.

Paris - 147, rue du Chemin-Vert. – Paris

 

 


 

 PRUNTOJ

Al personaj pagokapablaj, 3 1/2 per cent,

Diskreteco. – Skribu : RENÉ, rue du Chemin Vert, Paris

 

 

al la indekso