Enhavo de Espero Katolika numero 4/1904

al la indekso de jarkolektoj 1903-1905

 

 

Aprilo 1904 - jarkolekto 1903-1904, n-ro 7

 

 

 

 

 

 


 

KOVRILO: UNUA VERDA PAĜO

 

Ia jaro: 1903-04 APRILO N° 7

 

ESPERO KATOLIKA

REVUO MONATA


 

«Unum ovile et unus pastor» - (Johan X, 16) – «Unu ŝafaro kaj unu paŝtanto»

 

 

Direktoro: P-o Em. PELTIER

à Cheillé par Azay-le-Rideau (Indre-et-Loire) France

 

 

Kosto de numero: 0 fr 30, afrankite

Kosto de abono jara:

En Franclando: 2 frankoj

Ekster ---: 2 fr. 50

Al tiu kosto aldoniĝos tiu de kambio poŝta.  Eldonisto

prezentos kambion en Januaro ĉiujare

 

 

Abonoj estas akceptataj nur por tuta jaro. Komencaj datoj : oktobro aŭ marto. La Revuo ne aperas en aŭgusto nek en septembro.

 

 


Artikoloj. – Ĉiu aboninto povas sub sia respondeco persona verki por E.K. artikolojn pri objekto ia. La Direktoro rezervas al si la rajton korekti la mankojn de stilo; sed ĉiu opinio, bone esprimita, estos libereme ricevata. Oni skribu artikolojn nur sur unu flanko de papero por ebligi la komposton.

 

Universala Korespondado (U.K.). – Abonintoj de E.K. povas komuniki al ceteraj legantoj ĉion, kion ili volas, pagante por unu vorto kvin centimojn. Vortoj da pli ol dek literoj kostos duoble; - vorto da pli ol dekkvin literoj kostos trioble; - vorto da pli ol dudek literoj ne estos akceptata.

 

Anoncoj. – Tuta paĝo kostos 15 frankojn; - duona paĝo: 7 fr 50; 4na paĝo: 4 fr; 8na paĝo: 2 fr 50; 16na paĝo: 2 fr.

Por anoncoj ripetitaj, rabatoj: por tri fojoj; 10%; - ses fojoj: 15%; por 12 fojoj 20%

 

Pri l’abonoj, sin turni al Eldonisto: Sro BARBOT BERRUER, presisto, 72, rue des Halles, Tours (Indre et Loire), France, aŭ al unu el niaj Rajtigitoj. Sufiĉas sendi vizitan karton kun tiuj vortoj: Adepto de E.K.

 

Manuskriptoj kaj leteroj pri E.K. estu sendataj nur al Direktoro. – Manuskriptoj neniam estos resendataj.

 

TOURS. (TUR’).

BARBOT-BERRUER, LIBRAIRE-ÉDITEUR

72, Rue des Halles, 72

FRANCE

 

al la indekso


 

 

 

KOVRILO: DUA VERDA PAĜO

  

UNIVERSALA KORESPONDADO

 

Anoncoj komunikoj de U.K. estu sendataj, kun antaŭa pago, al jenaj Rajtigitoj niaj:

 

FRANCLANDO: Al S-o Barbot-Berruer, 72, rue des Halles, TOURS.

ANGLOLANDO: Al S-o O’Connor, 17, St-Stephen’s Square, Bayswater, LONDON.

BELGLANDO: Al S-o P. Mattelaer, 3, Place de l’Université, LOUVAIN

HUNGARLANDO: Al S-o Endre Varjufalvy Varju, Izabella Str., N-o 82, BUDAPEŜTO, - VI

ITALLANDO: Al S-o Grafo Gallois, en Riolunato, PROVINCO MODENA.

HISPANLANDO: Al S-o Ant. Guinart, Escuelas Pias, VALENCIA.

RUSLANDO: Al S-o Ostanjeviĉ, Kontoro Esperantista, PETERBURGO.

HOLANDO: Al S-o S de Vries, Damstraat 24, AMSTERDAM.

ĈILILANDO: Al S-o Luis E. Sepúlveda, Profesoro de fonetiko, SANTIAGO

MEKSIKLANDO: Al S-o Fernando Blanco, Pastro de Santa Rosa, NECOXTLA (Estado de Veracruz)

BRAZILLANDO : Al S-o José Felippe d’A. Coutinho en PATY. E. F. C. B. (Rio de Janeiro).

 

Niaj Rajtigitoj povas varbi abonintojn kaj ricevi l' abonmonon.

 


 

 PETO DE PREĜOJ

 

Ĉiuj abonintoj de E.K. bone faros, dirante ĉiutage: «Patro Nia» kaj «Mi salutas vin Mario» por akiri de Dio la favorojn sube ĉi petatajn. Ili formos tiele asociacion por preĝo, kiu kondukos nian revuon al ĝia celo.

 

*1 – Patro nia, sendu al ni vian lumon, favoru nin per bona farto, por ke, per tiu revuo, ni kreskigu vian gloron kaj la bono de l’ homaro – Po Em. Peltier.

 


 

PETOJ DE KORESPONDADO

 

F-ino Ester KARLSTROM, muzik-amantino, dezir. interŝanĝ. ilustr. poŝtkart. Adreso: KARLSTAD, Svedl.

 

F-ino Agnes SKOGSBERG, en TRESKOG (Svedl.), interŝanĝ. ilustr. poŝtk.

 

F-ino Eugenia STANGBYE, Trognerveien 17, KRISTIANIA (Norvegl.), interŝanĝ. ilust, poŝtk.

 

 


 

INTERMÉDIAIRE DES INSTITUTRICES LIBRES. – (Perulo de liberaj instruistinoj) : revueto monata, internacia kaj profesia. Informas pri situacioj por instruistinoj. – Direkcio: F-ino Marie Hugonet, à Givry (Saône-et-Loire, France. Jare: 2 frankoj. – Oni korespondas Esperante.

 

VOJAĜOJ. S-ino CASIER, sindonema edzino de nia kunfrato, Direktor. de Ĵurnalo « Le Souvenir », vojaĝis Romon kvaran fojon tiuĉijare. De la 24a de aprilo, ĉiudekvintage, S-o Casier organizas vojaĝon al Lourdes (Lurd’, kun ekskursoj al Pireneoj kaj en Hispanl. – La 4a de aŭg. unua foriro por Kongoland. Por ricevi senpage informojn skribu al « Agentejo de vojaĝoj Casier, 83, Bd. Anspach, 83, Bruxelles, Belgl.

 

REVUO INTERNACIA DE STENOGRAFIO, dumonata gazet., organo de Intern. Esper. Stenogr. Societo. Direktoro: S de Vries. Jare: 3 frankoj. - Adreso: Esperanto-Oficejo, ĉe S-o Dreves Uitterdiĵk, Tulpstraat 75, Hilversum (Holando).

 

S-o G. KOLOVRAT-ĈERVINSKI intencas vojaĝi tiuĉisomere en Hungar-, Ital-, Tuniz-, Alĝer-, Franc-, kaj Germanlando: petas esperantist. loĝant. sur vojo Budapest-Fiume-Ancona-Foggia-Napoli- Malta-Tunizo-Alĝer-Marseilles-Grenoble-Lyon-Dijon-Paris-Berlin kaj dezir. babiladi kun Rusulo, ke ili volu sciigi tion al li poŝtkarte laŭ adreso: G. Kolovrat-Ĉervinski, Morskaja 29, S. Peterburgo (Ruslando).

 

KONTORO ESPERANTO (S. Peterburgo, Ruslando). Rusaj esperantistoj povas aboni per KONTORO ESPERANTO jenajn gazetojn: Espero Katolika; Lingvo Internacia (kun aŭ sen Aldono Literatura); L’espérantiste; Scienca Revuo.

 

LONDONO. Pensio por gesinjoroj. Hejmaj konfortaĵoj, bano varma kaj malvarma). Moderaj prezoj.  Oni parolas kaj korespondas Esperante, Angle kaj France. Sinjorino O’CONNOR, Esperanto House, St. Stephen’s Sqr, Bayswater, 10.

 

LA CARTE POSTALE ILLUSTRÉE (Ilustrita Poŝta Karto. Unu num.: 30 centimoj. Abono: Franco: 3 fr. (Ekster Francl. 4 fr.). Oni sendas n-on senpage post peto per ilustr. poŝtkart. – 7, rue Pierre-le-Grand, Paris, VIII.

 


 

KOMUNIKOJ DE DIREKCIO

 

Sub tiu titolo ni respondos la demandojn, kiuj ne necesigas leteron. Kiu deziras privatan respondon, tiu bonvolu meti poŝtmarkon en sia letero.

 

Bonvolu niaj legantoj zorge kaj ĝustatempe konigi al ni ŝanĝojn de adresoj, por ke revuo ne perdiĝu, aŭ resendiĝu de poŝto.

 

Bone notu niaj eksterfrancaj amikoj, ke leteroj devas esti afrankitaj per 0 fr. 25 po 15 gramoj; paperoj aferaj per 0 fr. 05 po 50 gramoj en malfermita letero.

 

 

ESPERANTO?... QU’EST-CE?... Franca broŝuro propaganda de E.K. – Nova eldono (4a milo). Unu ekz. 0 fr. 10, afrankite. Cent ekz. kune: 5 fr. afr.

 

al la indekso


 

ESPERO KATOLIKA

REVUO MONATA


 

 

EKSPERIMENTA FONETIKO

De kelkaj jaroj, Fonetiko multe progresadis, dank’ al nova metodo uzata por kolekti parolajn sonojn. Metodo grafika estis elpensita de Pastro Rousselot, profesoro de Fonetiko en Collège de France, Parizo. Li elpensis specialan ilon por kolekti sur cilindro registranto ne nur sonojn, sed eĉ movadon de organoj paroligaj kaj vibradon de parolo. Du personoj elparolantaj saman frazon neniam kaŭzos saman signaron sur cilindro, tial ke ne troviĝas eble du personoj por elparoli nepre same saman vorton. Oni komprenas kia progresadilo estas elpenso tia.

Ĝis lastaj jaroj ĉiu priokupado praktika forestis de tiu studado. «Sed estas eterna honoro de Vero, ke ĝi fariĝu utila ĝustahore». 1 Nune Fonetiko estas uzata kiel rimedo por lerni fremdajn lingvojn kaj por korekti difektojn de elparolo.

Alia pastro, instruito de P-o Rousselot, sin demandis se grafika metodo povos utili por edukado de surdo-mutuloj. Jen eksperimento lia: 2

«Francino M... estis kapabla aŭdigi kelkajn sonojn sed ŝi ne povis kompreniĝi de personoj ne kutimitaj je ŝia barbara kaj raŭke elparolata lingvaĵo. Du kuracistoj ekzamenis ŝin antaŭ kelkaj jaroj. Unu diris ke ŝia muteco kaŭzigis de tro mallongeco de lango; alia volis tranĉi ankoraŭ plie muskoleton sublangan. Post ekzameno zorga de organoj, mi nenion trovis nenaturan kaj tuj certiĝis, ke Francino estis muta nur tial ke ŝi estis surda...

Mi decidis igi ŝin lerni la movojn de organoj paroligaj respondantajn al ĉiuj literoj, igi ŝin distingi sonojn, kiujn ŝi konfuzis, kaj instrui ŝin pri sonoj, kiujn ŝi nekonis. Sed ŝia surdeco devigis min montri antaŭ ŝiaj okuloj sonojn, kiujn ŝi ne povis aŭdi.

Mi konstruis multajn ilojn por montri funkciadon de ĉiuj organoj respondantaj al sonoj de franca lingvo. Progresoj estis rapidaj. Post malpli ol du monatoj tiu surdo-mutulino distingis kaj produktis preskaŭ ĉiujn sonojn francajn. Ŝi nun parolas facile kaj komprenige. Doktoroj Subert kaj Gatztowt, kiuj neniel komprenis raŭkan elparoladon de Francino, kiam ili unuafoje ŝin vizitis, estas juĝoj de progresoj faritaj.

Tiu metodo efektivigos egan progresadon en edukado de surdo-mutuloj. Ĉiu el ili faros ekzercadon antaŭ cilindro; li vidos la movojn organajn, kiujn li devas plenumi; kaj samtempe ileto montros al li se movado estas bora aŭ malbona. Tial surdo-mutuloj parolos kiel ceteraj homoj, tio estas, dolĉe, nature, kaj neniel skuete».

Rapide disvastiĝu tia metodo tra la mondo, por plibonigo de malfeliĉa stato de surdo-mutuloj.

Em. PELTIER

 

1.Pastro Rousselot; Aplikado praktika de Fonetiko eksperimenta. Revue de l’Institut catholique de Paris, Majo-Junio, 1899.

2. Les Parlers du Nivernais, P-o J.-M MEUNIER. Librejo Cloix, Nevers, France.

 

al la indekso


 

 

GREKA SKISMO

Dua parto (1)

Kune kan gloramo de Patriarkoj Konstantinopolaj, teologiaj disputadoj helpis disiĝon de Greka Eklezio. Pli haj pli kreskis malkonfido inter Grekuloj kaj Latinuloj. Nestorius, unu el Konstant. Patriarkoj, estis kondamnita de Papo, tial ke li kredis du personojn en Jesuo Kristo. Alia Patriarko, Sergius, ricevis eraron pri volo en Kristo. Dum diskutado pri sanktofiguroj, imperiestroj kaj kelkaj Patriarkoj ne kaŝis ilian antipation kontraŭ la Superega Pastro. En Itallando, fondo de Ekleziaj Ŝtatoj kaj precipe restarigo de Okcidenta Imperio ne igis Bizancan Kortegon pli bonvolema al la Sankta Sidejo.

Iu troviĝis, kiu igis neevitebla la disiĝon pretigitan de tiel longa tempo.

Fotius estis homo tre klera kaj rimarkinde lerta por politikaj aferoj; sed ankaŭ li estis intrigulo kaj gloramulo. Li fariĝis Episkopo Konstant. en cirkonstancoj kiuj lin ne tre honorigas. Antaŭulo lia, Ignaco, forpelis de komunio pro sangadulto Bardas’on, kiu regis imperion en nomo de Miĥaelo III-a. Tiu ĉi ekzilis Ignacon pro krimo kontraŭ reĝa majesteco (857). Kvankam Ignaco ne konsentis eksiĝi, Fotius elektiĝis kiel Patriarko - li estis ankoraŭ laiko kaj ricevis ĉiujn sankt-ordenojn en ses tagoj.

Preskaŭ ĉiuj episkopoj sekvis Fotius’on; nur kvin el ili kun multaj monaĥoj restis fidelaj al Ignaco. Por pravigi sian konduton, Fotius sin turnis al Romo. Li pensis, ke «kun multe da oro kaj ankoraŭ pli da mensogo» li sukcesos ricevi aprobon de Papo.

Nikolaso 1-a sendis Legatojn 2 al Fotius. Sed ili, trompitaj aŭ subaĉetitaj, aprobis en Konsiliĝo elekton de Fotius. Vane provis la Legatoj aprobigi de Papo ilian konduton; Nikolaso nuligis ilian decidon kaj elkomuniigis ilin kune kun Fotius (863).

Dume, la Patriarko klopodis igi Orienton favora al sia kaŭzo. Estis malkonsento inter Romo kaj Konstant. pro Bulgaruloj. Tiuj ĉi ricevis unue misiistojn el Greka Eklezio; sed reĝo petis aliajn de Papo Nikolaso, kiu rapidis ilin sendi. Tio malplaĉis al Patriarko Konstant. Li skribis kolere al Orienta Episkoparo kaj al Bulgaruloj leteron en kiu li riproĉas Latinulojn, ke ili grave ŝanĝas sanktan kredon per aldono de vorto Filioque, 3 ke ili defaras moralon per altrudo de fraŭleco al ekleziuloj, ke ili rifuzas al simplaj pastroj rajton doni konfirmacion. En letero al Bulgaruloj, Fotius eĉ certigis, ke per transigo de imperiestra restadejo, supereco de Papo pasis de malnova Romo al la nova. Konsiliĝo en kiu tri monaĥoj elektitaj de Fotius mem reprezentis la tri Patriarkojn Orientajn, demetis Papon Nikolason. De tiu tempo, diferenco de kredo, kiun Fotius aperigis inter Grekuloj kaj Latinuloj pri Sankta Spirito, donis firman fundamenton al Greka kontraŭemeco.

Tiam Miĥaelo estis mortigita, Ignaco restarigita sur sia sidejo, kaj Fotius ekzilita en monaĥejo. La 8-a Konsiliĝo ekumenika riparis agadon de Fotius, donis duan vicon post Papo al Konstant. Patriarko, kaj ŝajnis esti foriginta ĉiun kaŭzon de disputado inter Oriento kaj Okcidento.

En ekzilejo sia, Fotius tamen nenian rimedon ŝparis por gajni favoron de l’ imperiestro kaj varmigi fervoron de siaj amikoj. Li tiele sukcesis, ke, tri tagojn post morto de Ignaco, li denove fariĝis Patriarko (26-a okt. 877). Li lerte paciĝis kun Ignaco, la lastajn tagojn de tiu ĉi; tial Johano VIIIa rekonis Fotius’on kaj eĉ permesis Konsiliĝon en Konstant. Legatoj de Papo favoris ankoraŭ intrigojn de Fotius: li elkomuniigis tiujn, kiuj ŝanĝas sanktan kredon, t. e. aldonas vorton Filioque, kiel Latinuloj, proklamis ke Patriarko Konstant. estas Primato de Bulgarlando. Legatoj, kiuj ne konis Grekan lingvon, allasis legi falsan leteron de Papo, en kiu li ŝatis malpia aldono Filioque.  Multajn donacojn ricevis la Legatoj antaŭ ol porti Romon raporton Greke skribitan pri la Konsiliĝo.

Antaŭ elfaro de traduko, Papo, rapidigita de imperiestro kaj dezirante plaĉi al li, aprobis Konsiliĝon laŭ parola raporto de la Legatoj. Sed post informiĝo, li nuligis tiun aprobon kaj elkomuniigis Fotius’on. Skismo denove minacis. Fotius ageme klopodis por konigi sian opinion pri Sankta Spirito. Liaj verkoj ege influis sur Grekuloj.

***

Tiuĉitempe mortis Basilo, kaj lia posteulo, Leono la Filozofo, reekzilis Fotius'on en monaĥejo, kie li mortis (801). Paco regnis kelkatempe inter Romo kaj Konstant. Tiu paco daŭris, ne sen kelkaj malpacetoj, ĝis Miĥaelo Cerulearo (1043). Miĥaelo estis nur intrigulo, furioza malamiko de Latinuloj. Li skribigis per Leono de Akrida, Metropolestro de Bulgaruloj, longan leteron al episkopo ia de Apulio. En tiu letero li reproklamis ĉiujn kulpigojn de Fotius kontraŭ Latinuloj. Li plie riproĉis al ili, kiel herezoj, uzadon de pano sen fermentilo aŭ maco en Eŭkaristio, uzadon de karnoj sufokitaj kaj de sango de bestoj, forigon de Aleluja dum Granda Fasto, k. c. Tamen Imperiestro Konstanteno IX-a deziris pacon. Legatoj venis Konstantinopolon por interkonsenti kun Miĥaelo, kies kulpigojn li refutis. Sed vane; la 10-an de julio 1054, la Legatoj metis sur ĉefaltaron de Sankta Sofio sentencon de elkomuniigo kontraŭ Miĥaelo, kun tiuj vortoj: Videat Deus et judicet (Vidu Dio kaj juĝu li). Miĥaelo kaj Orientaj Patriarkoj elkomuniigis Papon kaj Latinulojn. Fine en 1058, Miĥaelo estis demetita kaj ekzilita; sed Skismo estis plenumita.

Ĉiuj provoj ĝis nun faritaj por restarigi unuecon estis vanaj. Leo XIII-a mem ricevis nur fieran rifuzon de Patriarko Konstant. Estas dezirinde, ke saĝa kaj pacema ekzameno de nuna situacio religia alportu finon al tiuj antikvaj malpacoj, por ke denove Greka kaj Latina Eklezioj estu unuigitaj en sama dogmaro kaj disciplino.

V. E.

1. Vidu n-on februaran de E. K. — Pro longeco de vorto  Konstantinopolo, ni presigos ĝin nur mallonge (Konstant.) en tiu artikolo.

2. Legato: sendito speciala de Papo.

3. Aldono de tiu vorto diferencigas kredon de Latinuloj kaj de Grekuloj pri deveno de Sankta Spirito.

Ni ricevis interesegan leteron de Rusa Profesoro pri nuna stato de Greka Skismo kaj pri modernaj argumentoj liveritaj de Rusaj aŭ Grekaj teologiistoj. Ni senpartie ĝin publikigos en venonta numero. - Em. P.

 

 

al la indekso


 

SOCIALAJ DEMANDOJ

 

LA «FLAVULOJ». - Inter partioj politikaj de Franclando estas socialistoj, kiuj ne celas nur ekonomian reformadon, sed precipe politikan agadon. Iliaj sindikatoj laboristaj estas tirane kondukataj de plej socialistaj politikistoj, kiujn ili blinde sekvas. Anoj de tiu partio nomiĝas la «Ruĝuloj», tial ke ili starigas ruĝan standardon, kiam ili «manifestas» sur stratoj.

Antaŭ kelkaj jaroj, okaze de ministaj strikoj, sendependaj laboristoj, lacigitaj de tia tiraneco politika, fondis apartajn sindikatojn, de kiuj ili tute forigis politikon kaj politikistojn, celante nur paceman pliboniĝon de laborista vivado. «Ruĝuloj» al ili donis nomon: «Flavuloj». Estas do «flava partio», «flavaj sindikatoj», k. c.

Flavuloj ĵus federiĝis kaj publikigis en ĵurnalo «Le Jaune» (La Flavulo) jenan programon socialan:

«Konsiderinte ke Proletariaro, trompita de politikistoj, aliras iom post iom vojon, el kiu li povos eliri nur per revolucio;

Ke tia revolucio pretigata sur ekonomia kampo estas kapabla nur alporti ruinon kaj mizeregon al homoj kaj al nacio;

Konsiderinte, ke revoluciaj rimedoj kaj perfortoj neniam solvis socialajn demandojn; ke same pliboniĝoj ĝis nun akiritaj de laboristoj rezultas nek de strikoj, nek de ribeloj, sed de pacemaj postuloj energie elpetataj;

Konsiderinte, aliflanke, ke tre gravas al laborista klaso iniciati ĉiujn necesajn reformojn; ke laboristoj ne povas atendi - kruciginte brakojn - socialan renversegon, el kiu naskiĝus la tiomfoje promesita feliĉeco universala; ke, efektive, pliboniĝo de la sorto de laboristoj povas elstari nur el ilia organizado kaj edukado;

Konsiderinte, fine, ke labora kontrakto inter laboristo kaj mastro ne estas ordinara luiga kontrakto - dono por dono - al kiu la du partoj devas submetigi laŭ leĝoj difinitaj; ke neniam oni tro protestos kontraŭ tia malsociala kompreniĝo de labora kontrakto, ĉar ĝi malestimigas homan laboron, kiun ĝi egaligas al komercaĵo; ke kontraŭe, labora kontrakto estas precipe homa faro;

Ke tiu interkonsento devas solidarigi homojn, kaj ne ilin dividi en du grupojn eterne malamikojn: mastroj kaj laboristoj;

Unuiĝo federa de Laboristoj kaj Profesiaj Sindikatoj Sendependaj aliĝinte al la Federiĝo de Francaj «Flavuloj», fondiĝas laŭ jenaj principoj:

1. Postulado firma kaj senĉesa de pliboniĝoj necesegaj al fizika, intelekta kaj morala kreskado de laborista klaso;

2. Partopreno de laboristoj al profitoj de mastroj;

3. Kontraŭstaro je ĉiuj strikoj politikaj kaj kies neceso ne estas elmontrita de obstina nekonsento de mastro;

4. Difino de daŭro de laboro taga laŭ korporacioj, regionoj kaj metioj per reciproka konsento inter mastraj kaj laboristaj sindikatoj;

5. Batalado kontraŭ Kolektivismo ŝtata, per kiu ĉiuj laboristoj fariĝus «oficistoj» kaj metiĝus sub anonima mastro neresponda, pli severega ol homo ajn;

6. Iniciatado de socialaj rimedoj por altiĝo kaj sendependeco de laborista klaso; garantioj por tempo de maljuneco: mutualeco 1, helpaj societoj, pensioj laboristaj;

7. Havigo senpaga de situacioj per Unuiĝo federa, por georfoj de niaj sindikatanoj;

8. Kuraĝigo al ĉiuj iniciatoj privataj, kiuj celas bonfaraĵon;

9. Edukado sociala kaj profesia de ĉiuj laboristoj laŭ rajtoj, bezonoj kaj liberecoj necesaj al granda popolo;

10. Libereco de societiĝo, de instruado, de konscienco; rajto posedi».

(El «Le Jaune», 16 an de aprilo)

 

DEMOKRATECO KRISTANA. - Partio aŭ Skolo de Demokrateco Kristana enkalkulas multe da anoj en Franclando. Ĝiaj kontraŭuloj - se ne multaj, tamen bruegaj - senĉese klopodas ĝin komprometi ĉiumaniere, konfuzante ĝin je ceteraj moviĝoj intelektaj. Revuo Démocratie Chrétienne (Demokrateco Kristana) protestas kontraŭ tiaj pretendoj kaj denove publikigas, kion ĝi jam multfoje diris:

«Oni volas eltrovi Demokratecon Kristanan en ĉiuj problemoj nuntempaj por ĝin komprometi iamaniere. De kelkaj jaroj, altospiritaj homoj, iafoje aventuremaj, penadas renovigi metodojn kaj studojn pri filozofio, teologio, apologio religia, ekzegeso 2, historio, pedagogio, por ilin pli bone alfari al postuloj de modernaj eltrovoj kaj teorioj. Ĉu ili tro grandparte akceptas suspektajn novaĵojn aŭ tro facile forĵetas tradiciojn? Bonfide, kiel Demokratoj kristanaj povas tiun demandon solvi? Ĉu ne ridinde, ke oni volas igi nin respondaj de maltimoj de l’ ekzegesistoj, de malbona taktiko de l’ apologiistoj, de kompromisoj de la filozofoj kaj teologiistoj ? Ni energie protestas kontraŭ tiaj juĝoj pri emoj niaj.

Demokrateco Kristana rekte kaj unue celas restarigon de principaro sociala kristana, laŭ justeco kaj karito. En agado tiu por realtiri popolon al Kristo ĝi gvidiĝas de l’ instruoj de Eklezio kaj Papoj, precipe de Leo XIII-a.

Pligrandiĝo de agado bonfaranta al popolo, disvastiĝo de socialaj Enciklikoj de Leo XIII-a: jen, duvorte, la Demokrateco Kristana». 3

(El Revuo: La Démocratie Chrétienne)

 

1. France: Mutualité, mutuel, Angle: mutuality, mutual, Latine: mutuus. Ni ne trovis taŭgan radikon por esprimi tute modernan kaj internacian ideon de «mutualeco» (reciproka helpo)

2. Greke, Latine kaj Angle: exegesis. France: exégèse. Klarigaro, precipe teksta, de Sankta Skribo.

3. Direktoro de La démocr. Chrét. laste vizitis Pion X-an, kiu afable benis la revuon kaj ĝian Direktoron.

 

al la indekso


 

LA PROGRESADO EN BELGLANDO

 

Belglando estas eble la plej liberema lando de l’ mondo, kaj ĝia kredito tiel firme staras kiel ŝtonego, ankaŭ en vidpunkto komerca kaj industria, ĝi mire progresadas.

Kaj tio ne estas vortoj vanaj! Tiu ĉi progresado elaperas sunklare el la sciigoj kunigitaj kaj publikigitaj de l’ ĝenerala statistik-kontoro de l’ Antverpena komerca Ĉambro:

De 1881 ĝis 1891 la komerca cifero atingis, pri enportado, elportado kaj trasportado, mezjare globan sumon da kvar milmilionoj da frankoj.

Dum sekvanta jardeko tiu meza cifero kreskis ĝis kvar milmilionoj sescent sepdek-tri milionoj. Por sola jaro 1902 la statistiko donas kvin milmilionojn okcent tri milionojn, aŭ ĉirkaŭe unu milmilionon da kreskiĝo. Atentu la cirkonstancon ke Belglando efektivigis tian progresadon, dum la plimulto de Eŭropaj nacioj rampadis kontraŭbatalante fortikajn krizojn.

Rimarkinda estas ankaŭ jeno: Germanujo, Anglujo kaj Holando, tri landoj, kie la industrio ne kutimis vastiĝi, enportas ĉe nin por ĉirkaŭe du cent milionoj malpli ol elportas el Berlgujo. Ni ricevas el tiuj tri landoj por okcent dudek-tri milionoj de artikolaro ĉiuspeca, kaj sendas tien por unu milmiliono kaj kvin cent milionoj.

Tiuj ĉi ciferoj estaj vere ĝojigaj kaj pli signifaj ol la neseriozaj ĝemplendoj de kontraŭula Gazetistaro.

Nedisputeble, tia prosperiĝo grandparte devenas de la prudenta, moderema, antaŭvida regsistemo, kiun la katolikoj enkondukis en jaro 1884-a, kaj ĝis nun fidele konservadis. Ĉi tie regnas konfido inter samlandanoj, ĉi tie la kapitaloj povas uziĝadi sendanĝere, ĉi tie komerco kaj industrio povas konfide esperi en la prizorgemo kaj apogo de Registaro. Tiu ĉi katolika Registaro estas do feliĉaĵo por Belglando. Donu Dio, ke la katolika elektistaro konservu ĝin ankaŭ longajn jarojn.

Fine ni ĉi tie memorigu parolojn kiujn S-o Loubet, Prezidanto de Franca Republiko, antaŭ nelonge diris al nia eksa Reprezentanto, S-o Carlier: «Vi, Belguloj, estas prudentuloj. Ne ekzistas ia lando, kiu produktas plimulte ol via: via komerco atingas sep milmilionojn. Cetere, via Reĝo estas homo mirinda: li estas la precipa aferagento de l’ nuna jarcento. Kvankam vi estas nur malgranda lando sur la karto, grandega popolo tamen vi estas inter ĉiuj».

Por pruvi kiamaniere Leopoldo komprenas aferojn, oni povas citi respondon, kiun antaŭ du jaroj li donis en Parizo al iu, kiu demandis kial Belguloj ricevas en sian lando la elpelitajn gemonaĥojn. «Jen, diris la reĝo, unue la gemonaĥoj estas pacemuloj, kaj da tiaj uloj neniam oni tro havas en lando; due, helpante la malriĉulojn kaj la laboristojn per havigo de laborado kaj almozoj, ili donas bonan ekzemplon al ceteraj; kaj fine, ili pagas fidele kaj precize la depagojn, kio ankaŭ estas io certe nemalŝatinda. Sendu do ĉe nin ĉiujn viajn gemonaĥojn: ili estos ĉiam bonvenaj».

Jen kiel la liberemo de Belguloj por si kaj por aliaj fariĝas fonto de bonfarto kaj progresado por ilia landeto!

K. J. V. O.

 

al la indekso


 

EKZEMPLERO DE KORANO

 

En Stambul’ estas librovendistoj Persaj, Arabaj, Abisinaj aŭ Turkaj. Vendejoj ne troviĝas sur larĝaj stratoj, sed sur mallumaj kaj mallarĝaj vojetoj. Libroj en ili estas kelkaj eldonoj de Korano, tradukitaj en lingvoj orientaj; teologiaj kaj historiaj komentarioj pri Korano, en lingvoj Turka, Persa kaj Araba (tiuj verkoj pruvas sendube ke sultanoj de Otamana dinastio estis mirindaj per genio kaj sankteco), strangaj feinaj fabeloj kaj aventuraj rakontoj pli-malpli fantaziaj, kies sola celo estas pruvi ke neniu estas inteligenta, honesta aŭ feliĉa, se li ne Turka Musulmano, se li ne respektegas Sultanon, se li ne vivas en Stambul’ tutan sian vivon sen iam foresti dum unu tago, kaj se li ne konsideras tute fabela tion, kiun li aŭdas pri Eŭropo.

Musulmanoj ne rajtas vendi ekzempleron de Korano: se fremdulo deziras aĉeti sanktan libron, li devas iri en libro-vendejon kun vizaĝo plej ŝajne pia kiel eble, kaj diri al vendisto: «Mi eterne deviĝus al vi, se vi donacus al mi ekzempleron de Korano».

«Mi estas fervora kredulo», respondos libristo, «mi devas helpi nekredanton instruiĝi pri nia leĝo. Plie, vi ŝajnas esti seriozulo, kaj mi ne dubas, ne pro senutila konemo, sed pro deziro studadi nian Religion vi deziras havi Koranon. Mi do bone volas donaci al vi tiun ekzempleron, kvankam mi ĝin aĉetis tre kare».

Tiam fremdulo metu libron en poŝon, kaj post unu aŭ du minutoj, libristo diros: «Mi eterne deviĝus al vi, se vi donacus al mi tian sumon».

Se fremdulo ŝatas tiun prezon tro alta, li diskutu pri ĝi; sed estus mallerte paroli pri ekzemplero en poŝo, ĉar, vendante ĝin, vendisto malobeis leĝon.

El Angle tradukis: P. D. H.

 

al la indekso


 

HIACINTO KAJ AMO

Elegio en prozo

 

Sammomente kun ŝia amo aperis kaj kreskis belega hiacinto. Ĝi estis al ŝi alportita el tiu domo, kie ŝi esperis esti feliĉa, kaj ŝi akceptis ĝin kiel antaŭsignifon de reciproka, forta amo. Ŝi karesadis ĝin tiel, kiel sian amon, purigante eĉ de plej malgrandaj polveroj, freŝigadis per aero printempa, ĉirkaŭverŝadis per akvo varmeta, enigante en sin ĝian aromon senigantan de sentado.

Ofte vespere, ludinte je fortepiano per belegaj akordoj sian vesperan preĝon aŭ, pli ĝuste, himnon al tiu, kiu malfermis ŝian koron por amo kaj revo, ŝi antaŭ dormado kliniĝadis super hiacinto kaj konfuzita per aromo ĝia ridetante revadis ŝi pri feliĉeco, kiun li promesis al ŝi kaj petis sorton, ke ĝi donu al ŝi pli baldaŭ eblecon aŭdi de li gajan vorton, vidi de li delikatan rigardon aman.

Hiacinto kvazaŭ komprenadis ŝin, proksimigadis siajn rompemajn foliojn, siajn flekseblajn trunketojn kaj blovis sur ŝin per aromo sia sonĝojn ankoraŭ pli dolĉajn.

Tiel pasadis tago post tago. Trunketoj de hiacinto jam tute longiĝis, floroj do malfermiĝis. Amo en ŝia koro ankoraŭ kreskis ĝis doloro, ĝis malespero: - sed li ne venis, ŝi ankoraŭ ne aŭdis gajan vorton, ne vidis aman rigardon... Jam alvenis lasta limtempo, kiun ŝi metis al siaj esperoj. Kiel ĉiutage batadis ŝia koro, ho, kiel bruladis ŝiaj vangoj, kiel tremadis ŝiaj manoj, kiam ŝi ludis sian himnon de amo. Ŝi esperadis kaj atendadis.

Ĉe plej malgranda brueto ektremis ŝi kaj rigardadis tra pordo, tra kiun li devis eniri. En sia penso ŝi prezentadis al si altan, rektoforman figuron, lian poetan vizaĝon, lian aman rigardon. Ĉia el vejnoj ŝiaj estis plena je pasio, malgaje mallaŭtiĝadis ŝiaj himnaj sonoj; - de varmeco de ŝia pasia spirado kliniĝadis trunketo de bonodora hiacinto. Tiel pasis tago, vespero; - ĉu tio estas ebla! Li ne venis... Ŝi plu ne havis esperon! Si premis lastan akordon kun malespero, - kordoj sonoris kaj rompiĝis. Pro malfeliĉeco sentante nenion, ŝi alpremis hiacinton, ĉirkaŭprenis ĝin kaj kun laŭta plorego, transportis sur ĝin tutan sian kolektiĝintan maldolĉan pasion. En tago sekvanta, ŝi pala, kvazaŭ rompita, kun koro batita per doloro, jam ne pensadis, ne atendadis; ŝia sento mortis.

Hiacinto staris sur sama loko, sed ĝiaj trunketoj estis rompitaj, floroj ĉifitaj, kaj sur ili estis videblaj, kiel roso, varmaj larmoj de malespero kaj pasio.

Sed li, - ĉu li sciis pri tio ĉi? Ĉu li sentis kiom da malfeliĉeco li alportis? Ĉu li memoradis parolojn, per kiuj li enigis en ŝin amon kaj esperon ? Ĉu li konis, ke mortis de turmento, juna koro, ke velkis de larmoj belega hiacinto?...

Originale verkis N. kaj G. KOLOVRAT ĈERVINSKI

(de Peterburgo)

 

al la indekso


 

 

KOVRILO: TRIA VERDA PAĜO

 

LIBROJ RICEVITAJ

 

FONETIKO LITERA, skizo pri kelkaj konsonantoj. M. VEREMA (Ortografiko senakcenta). Presejo L. Lamiot, Céret, (Pyr. Or.) Francl. – Broŝureto interesa eĉ por tiuj, kiuj nenion konas pri Fonetiko. Estas dezirinde, ke aŭtoro eldonu similon laboron pri vokaloj. Konkludo de l’verketo : « Sendube tiu studado, kaj tiu de vokaloj, montros al ni ke la malsimiloj de elparolo, tiel gravaj por naciaj lingvoj, estas sensignifaj en la genia lingvo de D-o Zamenhof ».

 

COURS ÉLÉMENTAIRE d’ESPERANTO (Elementa kurso de Esperanto), de E. DELIGNY. Antaŭparolo de S-o Th. CART. Tiu nova lernolibro tre lerte utiligas en komencaj lecionoj nur radikvortojn facile rekoneblajn por Franculoj. Tute rekomendinda libro por infanoj.

 


 

Administracio de E. K. nenian respondecon akceptas pri anoncoj financaj.

 

LA LUMO. Abono jara : 3 fr. - 79, Saint-Christophe Str. Montréal, Kanado.

 

RONDIRANTO, Abono jara: 4 fr. Administr. : Oreŝkov, Plovdiv, Bulgarl.

 

LA SUNO HISPANA, Abono jara: 3 fr. Direktoro : A. Jimenez Loira, 5, Corona, Valencia, Hispanl.

 

ANTAŬEN ESPERANTISTOJ, Abonono jara : 3 fr. Administr. : strato Lartiga, n-o 106, Lima, Peruland.

 

ĈESKY ESPERANTISTO. Abono : 3 fr. 50. Bystrice-Hostyn, Moravi-Aŭstrio.

 

JUNA ESPERANTISTO (por gejunuloj). Sesonjare, 2 fr. Edmond Privat, 8, avenue des Vollandes, Genève, Svisl.

 

ĈILIO ESPERANTISTA. Abono 1 fr. 50, Casilla 1989, Correo Central, San tiago Ĉililand.

 

LA MEKSIKA LUMTURO. Abono: 3 fr. D-ro A. Vargas, Santa Rosa Necoxtla (Veracr.) Meksikl.

 

ESPERANTAJ SCIIGOJ. Abono : 2 fr. Ĉe grupo Esp. Prinzenstr. 95. Berlino, Germanl. (Petu broŝur. propag. german. po 15 pfennige).

 

LA BELGA SONORILO Abono : 3 fr. M. Seynaeve, 3, rue de l’Avenir, Courtrol, Belgl.

 

FIRMO UNUOVICA aĉetus nune, je konvenaj prezoj, buterojn, ovojn kaj kortbirdojn. Skribu al C. ANGELY, Beurres et volailles, 112, Bd. de Grenelle, Paris, XVe.

 


 

Le Courrier de la Presse

oficejo de gazetaj eltranĉaĵoj,

21 Boulevard Montmartre, Paris

sendas eltiraĵojn el gazetoj kaj revuoj pri ĉiuj ajn personoj kaj temoj. Kosto: 0 f. 30 cent, por ĉiuj eltiraĵo.

Abone granda rabato

La «Kuriero de l’Presistaro» ricevas, distranĉas kaj dissendas 8000 gazetojn ĉiutage.

 

VOJAĜOJ CASIER, 83, boulevard Anspach, 83, Bruxelles (Bourse). – Téléphone : 45-50. – Biletoj rektaj aŭ rondiraj kun rabato. – Ekskursoj sen aŭ kun konduktoro : kosto laŭ reciproka konsento. – Speciala kaj agrabla sistemo por edziĝaj aŭ familiaj vojaĝoj.

 

LE SOUVENIR. Monata Ĵurnalo literatura. – BELGUJO : 3 frank. – Unuiĝo poŝta : 4 fr. – Direktoro-Fondatoro : Xavier CASIER, Premiita de Akademio Reĝa de Bel-Artoj. membro de komitato de « Unuiĝo de perioda Gazetistaro  ».

 

LE GLANEUR. Literatura, scienca, muzika kaj bibliografia. – Revuo monata.  Abonkosto : Belgujo : 2 fr. – Ekster Belg. 3 fr. – Administracio, redakcio kaj anoncoj : 406, rue Vanderkindere, Uccles (Bruxelles).

 

REVOLUCIO en arto kuraci malsanon de stomako kaj intesto, kapdolorojn, albumenurion, diabeton, - SEN KURACILOJ, sen specialaj nutraĵoj. Broŝuro franca de P. MAURIES, ricevebla post sendo da 2 frankoj al aŭtoro, en Antony, Seine, France.

- HONORA MEDALO al aŭtoro donita de Societo Nacia de Kuraĝigo al Bonfaro – Persono resanigita skribas al S-o P. Mauries: « VI ESTAS VERE BOUFARANTO DE HOMARO ; se via broŝuro estus tre disvastigita, ĝi faros NEKALKULEBLAN SERVON AL HOMA RASO ».

Informoj kaj atestoj multaj sendiĝos post peto afrankita al s-o P. MAURIES, à ANTONY (Seine) France.

 

PREĜARETO POR KATOLIKOJ, de L. de Beaufront, 0,75, afrankite ĉe l’Eldonisto de E.K.)

 

 

al la indekso


 

KOVRILO: KVARA VERDA PAĜO

 

 

KALMORTIGO DESGRANGES

Sola produktaĵo ebla nepre detrui en 4 tagoj, - sen ia sufero, - sen malhelpo en marŝado.

Kalojn ĉiuspecajn, Verukojn, K. T. P.

Produktaĵo tute rekomendinda kaj sendanĝera

 

Premioj el ĉiuj ekspozicioj

Poŝta sendo afrankite kontraŭ 1 fr. 75 cent. per mandato aŭ poŝtmarkoj adresitaj al

 

G. RENE

Bandaĝisto-Specialisto

Diplomita de Alta Lernejo de Farmacio en Parizo

Patentita kaj medalita

147, rue du Chemin-Vert, Paris XIe 

 

 


 

BANKAJ AGADOJ kaj DISKONTO

Kapitalisto tuj efektivigas monon al ĉiuj negocistoj, industriistoj, oficistoj ŝtataj, fervojaj, militistaj, bienestroj, kulturistoj, k.c., k.c.

MALFERMO DE KREDITO

laŭ profitegaj kondiĉoj

PRUNTOJ, post simpla subskribo, 3 1/2 per cent. Longa pagdato.

Skibu : RENÉ, 117, rue du Chemin-Vert, Paris XIe

 

 


 

Komissio

VEJNEGOJ

Franclando

Eksteren-Sendo

Fremdolando

 Ŝtrumpoj perfektigitaj por vejnegoj

en elasta teksaĵo, bonega, super ĉiu konkurenco

30 jaroj da sukceso

Sendo en provinco, de 6 fr. 85, post ricevo de poŝta mandato

RENÉ, Bandaĝisto, specialisto (Patento kaj Medalo), Diplomito de l’Ecole Supérieure de Pharmacie, en Parizo. – Negocisto-Komisiisto.

Paris - 147, rue du Chemin-Vert. – Paris

 

 


 

 PRUNTOJ

Al personaj pagokapablaj, 3 1/2 per cent,

Diskreteco. – Skribu : RENÉ, rue du Chemin Vert, Paris

 

 

al la indekso