Enhavo de Espero Katolika numero 4/1964

al la indekso de jarkolektoj 1961-1965

 

 

Sur la titolpaĝo: la fotografaĵo de la frontpaĝo anoncas al ni la belan printempon (Wasserburg/Bodensee).

 


SIMPLA DEVIZO 

Antaŭ nelonge aperis biografio pri la vivo de papo Johano XXIII, verkita de Alden Hatch. La titolo de la libro estas: “Lia nomo estis Johano”, kaj la verko vere majstre kaj kolorriĉe pentras por ni la varian kaj multfacetan vivon de tiu granda figuro, papo Johano XXIII, kiu jam en siaj unuaj funkcioj, kiel monsinjoro Roncalli, tiel efike kaj samtempe bonhumore kapablis disponigi siajn multajn talentojn en la servo de la Katolika Eklezio, en Turkujo, en Grekujo, poste en Francujo, ktp., ofte en tre malfacilaj cirkonstancoj, i. a. dum la dua mondmilito, en kiu periodo li funkciis en Turkujo, kie li eĉ akiris la fidon de Kemal Ataturk - kvankam tiu enfakte praktikis kontraŭ-katolikan politikon - kaj tiel, tre diplomatike agante, fariĝis kvazaŭ homa “ponto” inter la diversaj partioj. Kaj ekzemple en kriza momento li povis atingi, ke ŝipo kun judaj infanoj ne bezonis reiri al la naziisma Germanujo.

Sed certe neordinare malfacilaj estis tiam la cirkonstancoj, en kiuj tiutempe monsinjoro Roncalli devis plenumi sian funkcion.

Tiurilate estas tipa kion oni legas en la biografio de Alden Hatch: “Plej bone estas, simple fari sian plejeblon”.

Jen la devizo, laŭ kiu la posta papo Johano agis kaj ĉiam serĉis tion kio kunligis - ne tion kio dividis - kontraŭajn grupojn, de kiu raso aŭ religio ajn.

Ŝajnas al ni, ke tiu devizo, kaj nur ĝi, devos gvidi ankaŭ la gvidantojn en la esperantista movado ĝenerala kaj tiujn de nia speciala unuiĝo katolika esperantista (IKUE); nun montriĝas evidente, ke la ritmo kaj tekniko de nia moderna tempo, en kiu tiom da aferoj, preskaŭ revolucie transformiĝas, alportis ankaŭ por la organizaj formoj kaj metodoj novajn kaj aliajn postulojn.

Ankaŭ la membroj mem forte kaj unuanime devas subteni siajn estrarojn, kiam tiuj sufiĉe frutempe rekonis la absolutan neceson de tiaj reformoj organizaj kaj faris, aŭ faras, la nepre necesajn reformajn proponojn, por realigi ilin. Egale la membroj mem, laŭ la devizo de monsinjoro Roncalli siatempe, nun praktiku ties tiom kuraĝigan kaj homecan devizon: “simple fari sian plejeblon”; tiukaze la kunigo de bonvolo kaj sobra rezono ebligos solvojn por multaj problemoj, kiuj nunmomente eble ŝajnas nesolveblaj. Ĉi-rilate la ĉefa faktoro estos la reciproka bonvolo kaj la kondiĉa volo, ĉion prijuĝi nur el la vidpunkto de la ĝeneralaj interesoj de la propra movado, al kiuj ĉiuj personaj elementoj aŭ eventualaj kontraŭ-ismoj estu plene subordigotaj.

N. Hoen

p.s. la koboldo de la preseraroj dirigis nin en nia artikolo "Novaj taskoj en nova tempo" en la februara numero, ke "Espero Katolika" estis la "trompeto" de IKUE. Ĉiu leganto sendube komprenis, ke ni envere uzis la vorton "trumpeto" (n)

al la indekso


LA NUNA NUMERO

 

* denove, kiel tiuj de februaro kaj marto, estas presita nigrekolore rilate la tekston, ĉar tio montriĝis por pli bona legebleco preferebla al la verda koloro; 

* ree pruvas, ke la nova formato de “Espero Katolika” - kvankam ne postulante pli da elspezoj - ebligas al la redakcio, presigi pli da teksto ol antaŭe estis eble; do duobla gajno por la membroj de IKUE; 

* jen kaŭzo por la redakcio, por peti al niaj membroj diverslandaj, kiuj estas kompetentaj pri iu temo, ensendi (tamen nur maŝinskribita kopio kun du interlinioj) artikoloin, kiuj povas interesigi ĉiujn legantojn de E.K.; 

* ankaŭ artikoloj pri landoj, landaj moroj kaj apartaj kontinentaj situacioj, se eble akompane de (nigre-koloraj) bildkartoj, estos tre bonvenaj; 

* kvankam la redakcio jam ofte faris tiun peton, ĝi urĝe ripetas ĝin nun: oni bonvolu regule ensendi raportetojn, en konciza formo kaj sen tro persona karaktero, pri aktualaĵoj el nia movado; tiuj informoj ne bezonas esti speciale pri nia katolika esperantista agado - kvankam tiaj informoj kompreneble estos de aparta valoro por nia revuo - ankaŭ por informoj ĉiuspecaj kaj fakaj ĉiam estos loko en “Espero Katolika”.

La redakcio

al la indekso


ESPERANTO NUR “PLEZURIGA TEMPO-PASIGILO?”

 

En “Laborista Esperantisto” Dovra Soleo verkis, sub la titolo “Lingvo senlanda” artikolon sufiĉe kritikantan pri la esperantista movado, artikolon, kiu sendube meritas ĉies atenton. Se “Espero Katolika” transprenas parton de tiu artikolo, tio ne signifas, ke la redakcio akceptas ĉiujn konkludojn, cetere ja personajn, de Dovra Soleo; i. a. ne pri la alineo en kiu tiu konstatas: “Ĝis nun Esperanto estas nur tre plezuriga tempo-pasigilo por unu vespero de la semajno”. En tia konstato kuŝas konsiderinda subtakso de la klopodoj, kaj atingitaj sukcesoj, sur diversaj terenoj dum dekoj da jaroj, por levi la agadon por Esperanto el la pure amatora sfero.

Ekzemple IKUE ekde sia ekfondiĝo, kaj antaŭe en la formo de “Espero Katolika” kiel memstara revuo, fondita de Em. Peltier, celis unualoke uzi la internacian lingvon praktike, precipe por la alproksimigo de la kristanoj en la tuta mondo. Celo nuntempe tre aktuala kaj unu el la plej gravaj celoj de la Katolika Eklezio, pli bone konata kiel “ekumena movado”. Tiusence la internacia katolika esperantista movado jam antaŭ 60 jaroj estis “moderna”, kaj puŝis pionire la ekumenan ideon en la atenton de la kristana mondo.

“Neniu disputas, ke Esperanto estas vivanta lingvo. Por ĝin lerni oni devas tamen esti optimisto, sin persvadi ke ĝi havas pli certan estontecon ol ekzemple la kimra, postvivanta ĉiam pli malforte inter gemaljunuloj en la montaroj de okcidenta Britujo, kies angla lingvo jam ĉien penetris kiel administra lingvo de la princlando Kimrujo. Popolnombrado pruvas ke ĉiam malpli la kimra estas uzata (en 1961 de 656.000 personoj), kaj efektive la kornvala pereis antaŭ 200 jaroj.

Ĉu Esperanto kun ĝia precipe papera kulturo kaj proksimume la sama nombro de uzantoj havas pli bonan ŝancon?

Malgraŭ nia CED-organizo (Centro de Esploro koj Dokumentado), grave mankas fidindaj statistikoj pri disvasteco de Esperanto. En aŭgusto 1963, brita televidisto diris, ke ĝi estas parolata de proksimume 1.000.000; sed Mario Pei, bone konata filologo, pritaksas en “Unesco Courier”, novembron 1963, la nombron de esperantistoj je 8.000.000. Kion oni prenas kiel bazon? Kiel difini esperantiston? Laŭ Zamenhof (Bulonja Deklaracio, 1905), “iu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon”. Ĉu inkluzivi la vastan armeon de veteranoj nun ripozantaj hejme sen plu ĝin uzi? Ĉu komencanton de unu semajno? Ĉu kursfininton, kiu perdis intereson kaj deklaris ke li forlasis la movadon? Se por bono de nia moralo ni ĉiuin ĉi kategoriojn inkluzivas, enketas en limigita regiono (kiel faris la verkinto en orienta Kent), ĝis tuta elĉerpiĝo de ĉiu fonto, kaj faras kalkulon en proporcio, ni konkludas, ke la maksimumega cifero por la tuta mondo estas nur rondcifere 500.000. Kaj plue konstatinte kun terura elreviĝo, ke malpli ol la triono respondis en Esperanto al simpla demando, ni konkludas, ke la nombro de eĉ malbonaj parolantoj estas ne pli ol 160.000. Sed en Afriko kaj Azio pro malrapida informado, manko de instruistoj kaj analfabetismo, ankaŭ en Usono pro supereco de la angla lingvo, la proporcio inter granda loĝantaro estas multege malpli ol en orienta Kent; se ni rajtas pro tio dividi per tri, restas en la mondo nur rondcifere 50.000 esperantoparolantoj, anstataŭ la ok milionoj de Mario Pei. Estas realisme supozi, ke meza Universala Kongreso altiras 4% el la parolantoj de la mondo.

Jen do unu faceto de nia misinforma propagandado. Ni finas trompante ankaŭ nin mem, kaj vivas en falsa paradizo, samkiel ni faras dirante ke la lingvo estas uzata en ĉiuj situacioj de normala vivo. Kie en normala butiko, fabriko? Se ĉiuj esperantistaj butikistoj venos labori sur sama strato, tiam oni povos butikumi en Esperanto, t. e., sen antaŭe esti lerninta la tiean nacian lingvon.

Konstatebla nuntempe en Anglujo estas inter niai vicoj speco de cedemo antaŭ malfacilaĵoj, ĉar la atesto de la sentumoj (ke la movado stagnas) konfliktas kun la arda deziro, ke niaj senlacai klopodoj de 60 jaroj ja kunportu fruktojn. Pli realisme, estas certe ke, sen sociaj bazoj kiaj ekzistas por naciaj lingvoj, Esperanto absolute ne povas allogi nek reteni la intereson eĉ de tuta generacio de infanoj devige instruitaj en la lingvo en la lernejo; do restos en la movado kelkaj idealistoj, kelkaj diletantoj, dum la filistroj daŭrigos amatore studadon de la itala lingvo en vesperinstituto cele al feria vojaĝo al Florenco.

Kiaj do estas sociaj bazoj de lingva uzado? Ĝis kiu grado nia movado konscie provis ilin starigi, kiel konscie Zamenhof kreis la lingvon? Escepte de ĝiaj arkitekturo, muziko, skulptado kaj pentrado, ĉiu kulturo estas firme enradikiĝinta en la lingvo, tiel ke iusence la lingvo trenas la kulturon kaj ne inverse, kvankam beletristiko - estante kvazaŭ lingva artformo - fariĝas ankaŭ siavice respegulaĵo de popola kulturo, kaj eĉ la senvortaj artoj de diversaj lokoj varias laŭ vivmaniero kaj precipe laŭ pervorte interŝanĝataj ideoj. Pro tio ke esenco de civilizita homo estas emo kaj eblo interrilati pri estonta materia kaj spirita progresado, ne estas dubinde, ke nacie socia kunvivado kuŝas ĉe la fonto de ĉiu manifesto de popola arto. Esperantista vivo estas nur societa, neniam socia, kvankam la potencialon ĝi ja havas.

«Ĝis nun kulturo povis esti nur nacia; estonte, dank’ al Esperanto, ĝi povas fariĝi tutmonda, paralele al disvastiĝo de l’ civilizo, kiu estas esence homara» (Plena Vortaro). Sed tiu tezo subkomprenigas, ke iun belan tagon leviĝos esperantista nacio, almenaŭ internacio, dum atesto de racia observado insistas ke, 51 semajnojn ĉiujare, esperantistoj vivas kaj vivos en pure nacilingva etoso kaj kulturo. Se la Universala Kongreso estas la ĝis nun plej grava socia bazo de Esperanto parolata, kaj tial la plej fidela alproksimiĝo al “Esperantujo”, la tutmonda kulturo estas por nur 4% el la esperantista popolo dum 2% el ĝia vivo, nur ke la ceteraj devos sin kontentigi, kiel ekzilitoj, de korespondada kulturo, kaj legado.

Korespondado sukcesas kiel populara socia rimedo en Esperanto nur ĉar kiel la Universala Kongreso, ĝi estas ekskluziva. De la kongreso ni ekskluzivas la ceteran mondon; de la korespondado ni ekskluzivas ĉiujn, escepte min kaj vin. Lastatempe ekestiĝis kutimo korespondi per cirkuleroj, kio efikas kvazaŭ oni alparolas kongreseton surpapere, sed ĝi restas ekskluziva; unu skribas, multaj legas, samkiel ili intertempe sorbas internacian kulturon pasive pere de libroj kaj sennombraj periodaĵoj.

Simile efikas radio-dissendoj, sed ankaŭ ĉikaze oni bezonas privatan ĉambron por ne esti ĝenita de “normalaj homoj” de la familio.

Oni povas, kondiĉe ke oni loĝas proksime al lingva landlimo, pli aktive serĉi la interkulturon, ofte vizitante eksterlandajn amikojn, kaj tio estas sendispute la plej kontentiga maniero uzi Esperanton, kvankam denove oni sentas embarason en ĉeesto de familianoj de la amiko; cetere, por lin atingi sen malagrablaĵoj, estas praktike lerni ankaŭ la fremdan nacian lingvon, kaj fine de kalkulo Esperanto estas apenaŭ necesa! Ĉiukaze, neniu povas vere pledi ke, praktikante ĉiujn ĉi formojn de kulturo, oni ekkonas la mensojn kaj dividas la pensojn de aliaj nacianoj, donite ke neniu esperantisto estas normala franco, anglo, ktp, kvankam troviĝas en tiaj aktivecoj la ĝermo de neŭtrale homa kulturo.

Por ilustri la falsan premison, ke esperantista popola kulturo povas ekzisti sen ĉirkaŭanta ĝin nacia Esperantujo, ni prenu kiel ekzemplon figurojn el la cetere tre bona infanlibro “Amuzo per Scienco”. Sur paĝo 33, Christine faras tubojn el ĵurnalo, sur kiu estas facile legebla, “Is this you?”. Sur paĝo 86, skribas inverse per helpo de spegulo, “Meet me at the barn”. Sur paĝo 87, ŝi prenas sodon el paketo markita “Washing Soda Crystals - Outstanding Value”. Sur paĝo 95, Barry skribas per nevidebla inko mesaĝon kiu poste evidentiĝas, “Calling all agents”. Nu kompreneble ke ne penvaloras fari specialajn kliŝojn por tubo farita el “Heroldo”, kaj sodo farita speciale por kongresa uzo, sed oni forte dubas ĉu la infanoj, eĉ ekster Anglujo, skribas inverse “Rendevuo ĉe la grenejo”, aŭ per nevidebla inko “Alvokas ĉiujn agentojn”. Ili estas multe tro realismaj, kaj sendube faras la eksperimentojn nacilingve. Ĉiuj aktivecoj de nia komune homa vivo devos finfine disvolviĝi sur ĝusta fono, kun stratnomoj, radio- kaj televido-programoj, edukado kaj vivtenado tute en Esperanto, antaŭ ol la vasta publiko serioze traktos kun ni, ĉar ankaŭ ĝi estas realisma, kaj pli ol unu ne-esperantisto scivolis, kial ni ne starigas propran landon. Kaj tion ni certigos, ne petante ke granda televida instanco dissendu al tuta lando en Esperanto paralele kun iu kimralingva programeto, sed nin kolektante sufiĉe grandnombre en unu loko multe pli longe ol unu semajnon, kaj starigante la propran rektan cirkviton, por doni nur unu ekzemplon.

Ĉirilate, estas interese konjekti, kiom da esperantistoj loĝas sur Esperanto- au Zamenhof-strato, kiom pripensis eblecon translokiĝi tien, kaj kiom da jam tie loĝantoj scias, pri kio temas.

Imagu, se nur 1.000 el la 50.000 esperantistoj de la mondo translokiĝos al Dovro (pensiuloj kaj rentuloj) eĉ por pasigi nur unu jaron en Esperantujo, estos jam po unu en la aŭtobusoj, kaj oni rajtos sen esti frenezulo voĉ-krii, “Ĉu ĉeestas esperantisto?” - Kaj tuj venos almenaŭ unu. Ne vana revo, ĉu? Ne estus longe antaŭ ol ĉiu enmigrinto faros paron, ne per korespondado, sed per rekta amikiĝo kun nova adepto el inter la antaŭe skeptikaj civitanoj de fiera Dovro! - kaj tuj tie estos 2.000.

Ĝis nun Esperanto estas nur tre plezuriga tempo-pasigilo por unu vespero de la semajno. Jen la kerno de la nova realismo en la movado, klarigo kial oni ne aliĝas facile al ĝi, sed facile ĝin forlasas”.

al la indekso


RENVERSO DE LA KREADO

 

Komence la homo detruis la ĉielon, kiun oni nomis tero, ĉar la tero estis belega kaj feliĉa, ĝis la detruema mentaleco de la homo ĝin supervenis. Ĉi tiu estis la sepa tago antaŭ la fino.

Ĉar la homo diris: “Lasu min esti potenca surtere”, kaj li vidis, ke la potenco ŝajnis bona kaj tial li nomis “grandaj gvidantoj” tiujn kiuj alstrebis potencon, sed tiujn, kiuj nur klopodis servi al aliaj kaj repacigi, “malfortuloj”, “kompromisuloj”. Kaj ĉi tiu estis la sesa tago antaŭ la fino.

Kaj la homo diris: “Estu malakordo inter la homoj. Kaj la popoloj, kiuj estas por mi, estu disigitaj de tiuj, kiuj estas kontraŭ mi. Kaj ĉi tiu estis la kvina tago antaŭ la fino.

Kaj la homo diris: “Ni kolektu en unu sola loko ĉiujn helpfontojn kaj ni produktu pli da potenciloj, por nin defendi: la radiofonion, por kontroli la pensojn de la homoj; la devon al militservo, por regadi iliajn korpojn; uniformojn kaj simbolojn de la potenco, por akiri la animojn de la homoj”. Kaj ĉi tiu estis la kvara tago antaŭ la fino.

Kaj la homo diris: “Estu cenzuro, por diferencigi la propagandon kaj la verojn”. Kaj li instalis du grandajn cenzurejojn, por kontroli la ideojn de la homoj: unu, por diskonigi la verojn, kiujn li deziris diskonigi eksterlanden, kaj la alian, por diskonigi la veron destinitan por la enlando. Kaj ĉi tiu estis la tria tago antaŭ la fino.

Kaj la homo diris: “Ni konstruu batalilojn kapablajn, por el la malproksimo ekstermi gigantan nombron, milionojn, eĉ centajn milionojn da homoj”. Kaj li perfektigis la bakterian militon, kiel ankaŭ mortigajn subakvajn arsenalojn, obusojn foren direkteblajn, kolosajn flugmaŝinarojn kaj detrukapablon ĝis dekmilaj milionoj da tunoj de TNT. Kaj ĉi tiu estis la dua tago antaŭ la fino.

Kaj la homo diris: “Ni kreu Dion laŭ nia karaktero. Ni proklamu, ke Dio agas, kiel ni agas; pensas, kiel ni pensas; volas, kiel ni volas, kaj mortigas, kiel ni mortigas”. Tiel la homo trovis vojojn, por per la atomforto kaj radioaktiva polvo mortigi eĉ la jam nenaskitojn. Kaj li diris: “Ĉi tio estas necesa, alia elekto neebla. Ĉi tio estas la volo de Dio!”.

Kaj en la lasta tago estis surtere grandega bruado. Kaj la homo kun ĉio de li kreita ne plu ekzistis kaj la nun dezerta tero ripozis dum la sepa tago.

(laŭ represo el “Der Christ in der Welt” peris d-ro Adolf Halbedl, Aŭstrujo)

al la indekso


MOVADAJ INFORMOJ

 

La panelo de l’ “PATRO NIA” en Jerusalemo (Oni legu la artikolon pri ĝi en E.K. de marto, de prof-ino R. Maudente)

 

Pri “Espero Katolika”

El “Heroldo de Esperanto” de la 1-a de marto 1964 (frontpaĝo):

«Ekde sia januara numero, “Espero Katolika” aperas sub nova vesto. La formato fariĝis pli granda (preskaŭ duobla), la teksto estas presata verdkolore, dum bongusta enpaĝigo donas plaĉan aspekton al la revuo, kiu riĉiĝis per novaj kaj multnombraj rubrikoj».

 

La Surtera paco

«Jen - tiel anoncas “The British Esperantist” (La Brita Esperantisto) - traduko en Esperanton de la konata Encikliko de Papo Johano XXIII. Ĉi tiu encikliko, “Pacem in terris”, estis bone akceptita ne nur de Katolikoj, sed de rondoj ekster tiu eklezio, do estas tre taŭge, ke ĝi aperu ankaŭ en la “latino de la popolo”».

 

Niaj Landaj Reprezentantoj

* Kiel niaj membroj jam povis vidi, en la lastaj numeroj de E.K. aperis en la listo de “Landaj Reprezentantoj de I.K.U.E.” por Francujo la nomo de s-ro Gaston Véron, Domfront (Orne).

Nia multŝatata kunlaboranto s-ro Muffang opiniis, ke li pro sia aĝo pli bone povis transdoni la nomitan funkcion al alia, pli juna persono. Ni ĉi-loke varme dankas s-ron Muffang pro liaj multvariaj kaj fidelaj servoj al I.K.U.E. en la daŭro de multaj jaroj, en kiuj li restis fidela al nia internacia unuiĝo katolika. Samtempe ni bonvenigas s-ron Gaston Véron, kiu ankaŭ estas redaktoro de “Franca Katolika Esperantisto”, la organo de la “Franca Ligo de katolikaj esperantistoj”. Liaj grandai spertoj sendube multe utilos al li, plenumonte la gravan funkcion de Landa Reprezentanto de I.K.U.E. en Francujo.

 

* Bedaŭrinde ni ricevis el Usono leteron de s-ino Wm. McGrogan, ke ŝi pro malsaniĝo devas abdiki kiel Landa Reprezentantino. Ankaŭ al s-ino Wm. McGrogan ni dankas pro la diligenta kaj simpatia maniero en kiu ŝi ĉiam interrilatis kun la Taga Estraro de I.K.U.E., dezirante al ŝi baldaŭan plenan resaniĝon.

Ni invitas niajn usonajn membrojn, proponi alian kandidat(in)on, por transpreni la taskon de Landa Reprezentanto.

 

El Italujo

Ni legas en la informilo de la “Centro Esperantista Cattolico Romano” (Centro Esp. Katolika Roma):

La 26-an de januaro ni celebris en la dimanĉa kunveno de la katolikaj Esperantistoj pordankan Meson laŭintence de s-ro Minnaja, kiu post multaj jaroj de konstanta laboro, ĵus pensiiĝis kiel profesoro. Ekde nun li povos kun sia edzino sin dediĉi eĉ pli intense al Esperanto, lia plej alta vivocelo.

La 18-an de februaro patro Jacobitti komencis Esperanto-kurson por roma grupo de farmaciistoj.

 

El diversaj landoj

El “Heroldo de Esperanto” ni ĉerpas subajn interesajn komunikojn:

* La pola Ministro por Kulturo kaj Arto akceptis delegacion de la ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio.

* U. K. 1966. Laŭ nekonfirmitaj informoj el Budapeŝto, la Universala Kongreso en 1966 okazus en la hungara ĉefurbo.

* Intervjuo kun Prof. Yagi. La intervjuo kun la Prezidanto de UEA, kiu aperis en n-ro 2 (1372) de “Heroldo”, estis publikigita en franclingva traduko en la belga socialista taggazeto “Le Peuple”.

* BBC pri Esperanto. La 21-an de februaro, la III-a programo de BBC dissendis du 10-min. paroladojn pri la demando “Ĉu la internacia lingvo estu parto de la regula lekcionaro de niaj lernejoj?”. Parolis s-ano R. H. M. Markarian, supera instruisto de la Thomas Bennnett Lernejo en Crawley, kaj lektoro pri fonetiko en la Universitato de Cambridge.

 

Karavano de amikeco

Varsovio. Kiel sciigas la ĵurnalo “Kurier Polski”, la du mondvojaĝantoj, kiuj partoprenis la Karavanon de Amikeco tra Afriko, mag. J. Knobe kaj d-ro O. Baniewicz, decidis transdoni parton de siaj etnografiaj kolektaĵoj al la Muzeo de la Popolaj Kulturoj kaj al la Instituto pri la Zoologio de la Pola Akademio de la Sciencoj. La rezultoj de la vojaĝo estos prezentitaj en du libroj.

(A. Dojtek en “Heroldo”).

 

Kontakto

Aperis la unua numero de la jam anoncita organo de TEJO sub la redaktado de Humphrey Tonkin. En sia enkonduka artikolo la redaktoro skribas: “Ni celas ne simple liveri al vi en Kontakto nur ankoraŭ alian novaĵfoliaron aŭ anoncaron, sed veran gazeton, kies enhavo ne pritraktu simple Esperanton, sed ankaŭ tiujn problemojn, kulturajn kaj sociajn, kiuj tuŝas la junularon, kaj tiujn apartajn interesojn kiujn havas gejunuloj”.

 

Ornitologia studo per Esperanto

La migrado de la Eŭropaj birdoj jam estas pristudita per pluraj manieroj. Sed unu el la plej trafaj certe estas la kolektado de informoj el pluraj lokoj de Eŭropo kaj de apudaj regionoj. Tio tamen nur estas ebla per Esperanto, kiel oni jam povis montri per plurjara enketo pri la printempa migrado de la kukolo, farita de s-ro W. de Smet, prezidanto de la Ornitologia Rondo esperantlingva.

S-ro W. de Smet (adreso: Hendrik Meyslaan 9, Deurne, Belgujo) daŭrigas tiun studon ankaŭ ĉi-jare, kaj li denove petas la kunlaboron de ĉiuj naturamikoi, por ke ili sciigu al li kiam kaj kie ili audas ĉi-jare la unuan kukolon. La rezultoj de tiu plurjara studo eble aperos en unu el la venontaj monatoj.

 

30-a kaj jubilea kongreso de I.K.U.E. en Valencio

23-29 julio 1964

Anoncu vin tuj!

 

49-A Universala Kongreso De Esperanto

Den Haag, 1-8 aŭg. 1964.

Estas mendebla ĉe la adreso de la kongreso belega telero el la famkonata delfta bluo.

La speciala prezo por tiu ĉi telero, valora memoraĵo pri la 49-a Universala Kongreso de Esperanto, estas nur 25,- ned. gld. (100 steloj).

Ankaŭ okaze de la 49-a Universala Kongreso estos la ebleco partopreni la Seminarion por instruistoj laŭ la Cseh-metodo.

Aliĝis, ĝis 28.2.1964, 1.655 esperantistoj el 37 landoj (pasintjare 1.591 el 34 landoj).

 

Kristana Esperantista Ligo Internacia

La ĉi-jara (17-a) internacia kongreso de K.E.L.I. okazos en Lunteren, Nederlando, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto.

Sed ĉar la Universala Kongreso okazos en Den Haag, ĉe la maro, oni elektis kongresejon “inter arbaroj kaj erikejoj”.

La temo de la kongreso estos: “Paco de Dio kaj surtera paco”. Ankaŭ ekskursoj okazos.

 

Germana Esperanto-Junularo kaj DGfiJA

DGfiJA (Deutsche Gesellschaft für internationalen Jugendaustausch = Germana Societo por Internacia Junular-interŝanĝo) estas sufiĉe granda entrepreno ĉiujare organizanta multajn vojaĝojn por la junularo. Dum somero 1963 ĝi unuafoje aranĝis Esperanto-kursojn en la feriejo de Gilleleje apud Helsingör, Danlando, kiuj bone sukcesis.

Inter la 20-a de junio kaj la 12-a de septembro 1964 DGfiJA denove starigos Esperanto-kursojn, sed ĉi-foje en siaj tendaroj en Niederbreisig (inter Bonn kaj Koblenz) kaj en Nigra Arbaro (inter Freiburg kaj Schluchsee).

Partoprenos 100 resp. 120 gejunuloj el 8 landoj (danoj, francoj, angloj, jugoslavoj, hungaroj, svedoj, nederlandanoj kaj germanoj). La gejunuloj ĉiam restos nur po 14 tagoj, tiel ke entute ĉeestos pli ol 1.300 personoj! La Esp.-kursoj daŭros en ambaŭ tendaroj dum la tuta tendotempo, do adicie preskaŭ duonan jaron. Tio estas ĝojiga sukceso kaj la frukto de lastjara laboro.

 

Internaciaj Feriaj Kursoj en Danlando

El Helsingör (Danlando) oni sendis al ni bone prizorgitan kaj ilustritan faldfolion, sub la titolo: “Ni invitas vin”, pri la internaciaj feriaj kursoj, kiuj tie okazos 19-26.7.1964.

El la faldfolio ni citas jenon:

NI INVITAS VIN veni al Helsingör (Elsinoro) por ĉeesti niajn internaciajn feriajn kursojn, konatajn en la tuta Esperanto-mondo, ĉar ili funkcias jam dum pli ol 30 jaroj.

Ordinare ĉeestas pli ol 100 personoj el 10-15 diversaj landoj. - Tie vi havos bonan okazon por akiri konversacian ekzercon kaj internacian amikecon kun multaj diverslandai gesamideanoj.

Helsingör estas urbo tre konata el la dramo “Hamleto”. Ĝi havas proks. 30.000 loĝantojn kaj situas iom norde de Kopenhago (1 horon per trajno). Ekster Helsingör estas belega banstrando. Trans la maro klare vidiĝas sveda urbo Hälsingborg, atingebla per ŝipo dum 20 min.

La hejmo de niaj kursoj estas “La internacia Altlernejo”, kiun ĉirkaŭas granda parko, kie la kursanoj ĝuas multajn promenojn. Ĉiui partoprenantoj loĝos kaj manĝos en la altlernejo. Tiel ni anoj de multaj landoj estos unu granda rondo familia, kie estos parolata nur Esperanto. La ordinara kategorio estas tiu de 3-4 litaj ĉambroj. Ankaŭ du- kaj unu-personaj ĉambroj estas haveblaj.

Nur antaŭtagmeze okazos la instruado en jenaj kursoj:

1) Konversacia kurso por tiuj, kiuj deziras parolekzercon. Ĝin gvidos lerte, parolige kaj ridige f-ino Ida Christensen, kiu verkis la konatan libron “La Forto de l’ Vero”.

2) Perfektiga kurso por tiuj, kiuj deziras gramatike kaj stile perfektiĝi. Ĝin gvidos s-ro Moravec, Flensburg, Germanujo.

3) Elementa kurso por tiuj, kiuj scias neniom aŭ nur malmulte pri Esperanto. Ĝin gvidos s-ro Sogard-Hansen, Aarhus, laŭ Naturmetodo, la plej bona kaj plej natura metodo, per kiu ĉiu lernas nian lingvon tiel nature, kiel niaj infanoj lernas la gepatran lingvon.

4) Prepara kurso por naturmetodaj geinstruistoj. S-ro Sogard-Hansen gvidos ankaŭ ĝin. Per la elementa kurso la novaj naturmetodaj geinstruistoj havos eblecon sperti, kiel facile lernas lernantoj, eĉ se ili venas el diversaj landoj.

5) Infankurso estos aranĝata, se aliĝos sufiĉe da geknaboj.

Ankaŭ Feriaj gastoj, ne dezirante partopreni iun kurson, rajtos ĉeesti la semajnon.

Posttagmeze ni aranĝos komunajn ekskursojn al diversaj vidindaj lokoj, ekz. al Kronborg (kastelo de Hamleto), Hillerod, sveda urbo Hälsingborg. - Vespere ni aranĝos prelegojn, ian gajan programon, internacian balon, kantadon, prezentadon de filmo ktp.

al la indekso


PRI UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

 

Jarlibro U.E.A.

Rilate la Jarlibron (dua parto) 1963 de la “Universala Esperanto-Asocio” ni citas el “Heroldo de Esperanto” (numero 5, de 16-a de marto) i. a.:

«La financoj konstituas malfortan punkton en la vivo de nia Asocio. La jaro 1962 saldiĝis per deficito de 8.697 gld. Laŭ mia kompreno, ĉiujare elspeziĝas ankaŭ la kotizo de la Dumvivaj Membroj, kies saldo devus iri al la konto kapitalo.

Al la Komitato en Sofio restis nur du eblecoj: aŭ malgrandigi la agadon aŭ plialtigi la kotizon. La Komitato elektis, tute kompreneble, la duan vojon.

Ekde 1961 seriozaj klopodoj estas farataj por enkonduki en la Kongresojn novajn programojn. Kun la celo krei kontaktopunktojn kun la neesperantista mondo, Artaj Festivaloj alterniĝas kun Sciencaj Konferencoj.

Kontraŭe, la organizaj metodoj malboniĝis. Post trijara observado de la nova sistemo, mi konfesas, ke ĝi ŝajnas al mi en kelkaj rilatoj malpli taŭga ol la antaŭa kaj ke ĝi entenas gravajn kontraŭdirojn, principajn kaj organizajn erarojn kaj danĝerajn tendencojn». 

Nekontentiga progresado?

«Kompare kun la proporcioj kaj evolu-ritmo de nia erao, la fakto, ke dum unu jaro UEA gajnas aŭ perdas kelkcentojn da membroj, ludas nenian rolon. Tial, ni ne devus paroli pri “nekontentiga progresado”, sed, eventuale, pri stagnado.

La kaŭzoj de tiu stagnado (de UEA aŭ de Esperanto?) ne fontas el maldisciplino aŭ troa individuemo interne de nia Movado, kiel iuj opinias, nek el krizo de demokratio, kiel aliaj emfazas.

Certe, apartaj epizodoj de maltoleremo estas jen kaj jen rimarkataj. Al la ekzemploj cititaj en artikolo aperinta en “Esperanto”, oni povus abunde aldoni aliajn: malebligo per malveraj asertoj de elekto de meritplena esperantisto, prezidanto de Landa Asocio, kiel komitatano, transformo de privataj kvereloj en tutmondajn konfliktojn, klopodo malhelpi la aperon de Esperanto-libro, premoj por ke sukcese laborantaj esperantistoj forlasu sian oficon, ktp. Sed, temas nur pri izolitaj kazoj, ligitaj kun personaj karakteroj, kaj estus naive pensi, ke en tio kuŝas la kaŭzo de la stagnado.

Paroli pri diktaturo estas ridinde, ĉar ĉe ni mankas la instrumentoj de persekuto, el kiuj diktaturo estas rekonebla: policoj, tribunaloj, malliberejoj, ktp. Kelkaj kredas rimarki kulton de la personeco kaj altrudadon de opinioj. Eĉ se tio estus vero, ĝi ne ŝanĝus la fakton, ke la strukturoj de nia Movado estas demokratie sanaj kaj ke, do, la membraro havas en siaj manoj la eblecon ŝanĝi la situacion, kiam ajn ĝi volos.

La stagnado trovas sian klarigon en la nematureco de la historia momento. La mondo bezonas Esperanton, sed ĝi ankoraŭ ne konscias pri tiu bezono. Nia tasko estas laboradi eĉ pli insiste kaj metode ol ĝis nun, sed sen ekscitiĝo, por maturigi la cirkonstancojn».

G. C. Fighiera

al la indekso


ESPERANTO KAJ TURISMO

 

* La nov-fondita TEJO-sekcio “Hungara Esperanto-Junularo” organizas internacian feriosemajnon ĉe la lago Balaton, de 9 ĝis 20 julio 1964. 

* Jam la kvinan fojon la Turist-trafika Asocio de Oslo kaj ĉirkaŭaĵo eldonas turist-broŝuron en Esperanto, kiu estas presita en 10.000 ekzempleroj. Ĝi estas senpage ricevebla.

La Turist-trafika Asocio de Oslo kaj ĉirkaŭaĵo estas tre favora al Esperanto. Ĝi antaŭ kelkai jaroj eldonis la turistfilmon “Bonvenon al Oslo” kun komentariaj paroloj en Esperanto. Tiu filmo daŭre cirkulas inter esperantistaj grupoj en diversaj landoj.

al la indekso


ESPERANTO EN MALPROKSIMA ORIENTO

 

En “Nederlanda Esperantisto” S. S. de Jong ion rakontas pri la Cseh-metoda Esperanto-instruistino s-ino Madeleine Haudebine. Estas karakteriza raporto pri la malfacilaĵoj de pionirino en sia persista agado en la Malproksima Oriento, favore al la disvastigo de Esperanto. 

“La Cseh-metoda Esperanta-instruistino s-ino Madeleine Haudebine, devena el Parizo, havas multajn geamikojn, gekonatojn kaj gelernintojn en Nederlando, kie ŝi komencis sian Esperanto-instruan karieron en 1935-a kun granda entuziasmo.

Poste ŝi propagandis kaj instruis Esperanton en Svedujo, Danujo, Narvegujo kaj Belgujo kaj la lastajn 5 jarojn en Hindujo (New Delhi). Ŝi ne havas tempon multe private korespondi. Tial ŝi cirkuligas longan “raporton” tra adresoj de geamikoj en Eŭropo, el ĝi sekvas sube kelkaj sciindaĵoj:

«Mi daŭre instruis al malgrandaj grupoj Esperanton kaj por gajni iom da mono ankaŭ la francan lingvon. En la malmultaj “liberaj” momentoj mi preparis libreton pri Hindujo. Se mia laboremo ne daŭrus, mi ne restus ĉi tie obstine por klopodi ion atingi, malgraŭ mia konsento iri al Japanujo.

Se mi skribis kaj ankoraŭ prizorgas tiun libron, tio estas por helpi la movadon en Hindujo. Efektive necesas interesigi la vojaĝemajn esperantistojn pri tiu vasta lando tute malsama al la eŭropaj landoj.

Tie ĉi la homoj lernas unue sian lingvon, poste la anglan, kiun ili bezonas por sia laboro. Esperanton ili povas lerni por sin distri, esperante tamen iun profiton el ĝi poste aŭ “ĉar - diris lernanto - vi estas eksterlanda kaj estas amuze paroli kun vi”. Kiam ili iom scias la lingvon, se mi kuraĝas peti de ili aliĝon al U.E.A. por regule havi la gazeton kaj se ili ekscias, ke la Asocio ne pagas ilian vojaĝon al kongreso, ili perdas sian intereson kaj, iom post iom, malaperas, Tamen restas grupeto da interesitoj pasivaj.

Diversajn aliajn ĝenojn mi havas en mia laboro. Sciante, ke mi devas prizorgi mian vestaron kaj iom kuiri ekster mia poresperanta laboro kaj la enspezigaj francaj lecionoj, ne miru, ke mi ne povas korespondi normale.

En Delhi mi gvidis mian 6-an komenc-kurson tie depost januaro 1959-a. Ĉar la kurso estas senpaga, la lernantaro ne estas ĉiam konstanta. Je ĉiu kurso, malgraŭ miaj klopodoj, la grupo malkreskis ĝis apenaŭ 10 seriozuloj - provizore.

La kurso ĉe la fervojistoj devis ĉesi pro la ĉina invado, ĉar tial oni plilongigis la deĵortempon en ĉiuj oficejoj. Same finiĝis la samloka daŭriga kurso. Entute mi gvidis ĉi tiun vintron 7 komenc-kursojn kaj 2 daŭrigajn. Post ilia fino mi komencos novajn kursojn. Sed la lingva problemo en la lando deturnas la homojn de Esperanto bedaŭrinde. Mia malfacila laboro neniam alportos profiton al nia movado, se ne venos diverslandaj esperantistoj par pruvi al la novuloj, ke efektive Esperanto havas ian utilon. Devus esti rondvojaĝoj de paroladistoj en Hindujo por krei la ĝustan intereson. Poste povus okazi grandskalaj kursoj, kiuj permesus fondon de seriozaj, sufiĉe ampleksaj kluboj en la ĉefaj urboj.

Sola ĉi tie, sen helpo, eĉ malhelpate diversmaniere, mi estas tute senpova! Tial, sana aŭ ne, mi daŭre klopodas trovi seriozulojn, kio ne estas facila tasko!

En marto mi havis akcidenton pro taksio, kiu puŝis mian biciklon kaj faligis min. Eta ostorompiĝo apud genuo postulis gipsaĵon kaj ripozon dum 6 semajnoj. Tamen 4 tagojn poste mi ree instruis, kun peza gambo kaj apogbastono, parte sidante. Inter la lecionoj mi daŭre kuŝis, reĝustigante multon en mia libro pro la prokrasto de la presisto kaj novaj faktoj, speciale pri la lingvo.

Pro ne atendita okazo mi vizitos la sudon de la lando por trovi la esperantistojn kaj vigligi ilin. Tiam mi kontaktos iun maljunan sinjoron, kiu estas, supozeble, la plej unua esperantisto tie.

Mi veturos 3.000 kilometrojn suden kaj aranĝos, se eble, publikajn vesperojn kun helpo de lernantino, kiu devas iri tien por sia profesia laboro kaj proponis al mi akompani ŝin. Tion mi akceptis, ĉar estas la feria sezono kaj ĉar ŝi povas traduki, kiam necesas por helpi min.

Tri tagnoktojn ni bezonas por atingi Trivandrum, kie ni restos tri tagojn kaj haltos en kelkaj lokoj survoje hejmen, speciale en Madras por vidi, kiel statas la klubo tie.

Mi havas ankoraŭ tiom da farota laboro, ke mi tute ne scias, kiam mi povos foriri al… Japanujo, ĉiukaze mi kore salutas miajn nederlandajn geamikojn”.

 

al la indekso


NI GRATULAS

 

* Iom malfrue oni informis nin pri la arĝenta sacerdotiĝa festo de nia IKUE-membro Don Ivo Oreb en Velaluka (Jugoslavio), kiu sacerdotiĝis en marto 1939 kaj kiu antaŭ du jaroj fariĝis papa ĉambelano. Ni sincere gratulas. 

* Jam nun ni anoncas, ke la 17-an de aŭgusto ĉi-jare patro Lovro Kiš O. F. M. (Karlovac, Kroatio, Jugoslavio) memorigos, ke li antaŭ 50 jaroj faris siajn religiajn votojn en la franciskana ordeno. 

* El “Esperanto-letero” el Karintio (Aŭstrujo):

Nunjare pasis 50 jaroj, depost Registara Konsilisto Cech fariĝis Esperantisto. Kiu konas ĉi tiu fervoran kaj ĉiam modestan, bonkoran samideanon, tiu scias, ke la 50 jaroj de lia esperantisteco estas plenaj da laborado por nia alta afero. Do estas kompreneble, ke oni vokis lin baldaŭ al gravaj funkcioj en la aŭstria Esperanto-movado, unue kiel afergvidanto kaj nun depost jaroj, kiel prezidanto de nia AEF. Al la senlaca kaj meritplena estro de la Aŭstria Esperantista Federacio ankaŭ la Landa Grupo Karintio kore kaj samideane gratulas okaze de lia 50-jara jubileo, kaj deziras al li ankoraŭ multajn jarojn en sano kaj laborkapablo!

al la indekso


KIOM DA HOMOJ PAROLAS ESPERANTON?

 

En la februara kajero de “Unesco Courier” aperis letero de persono en Francujo, kiu kritike dubas la asertaĵon de profesoro Mario Pei, ke kredeble ĉirkaŭ 8.000.000 homoj tra la mondo nun parolas Esperanton.

La respondo de profesoro Pei estas interesa. I. a., li skribas, ke “En Usono, nacio kiu certe ne estas inter tiuj kiuj havas pli grandan intereson pri esperanto aŭ la problemo de internacia lingvo, mi estas mirigita dum miaj vojaĝoj trovi Esperantajn grupojn en ĉiuj plej grandaj urboj. En landoj kie la movado estas multe pli forta ol ĝi estas ĉi tie (Brazilo, Japanujo, Nederlando, la Skandinavaj landoj, por mencii kelkajn), tute racie estas, ke la nombro da homoj kiuj interesiĝis ja estas pli granda. Kiel alimaniere oni klarigu la tre florantan Esperantan literaturon, kaj la sennombrajn periodaĵojn?”.

La respondo de profesoro Pei bone apogas Esperanton.

 

al la indekso


La radio kaj ni

 

RADIO PRAGO 

Radio-Prago dissendas Esperanto-programon la lastan ĵaŭdon de ĉiu monato kiel lastan parton de germanlingva programo en la dissendo por Aŭstrujo.

De 18.15 ĝis 18.50 daŭras la germanlingva parto sur ondo 233,3 m (1286 kHz), kiu estas facile rekonebla por personoj, kiuj komprenas la germanan lingvon, ĉar oni anoncas “Radio Prag, Sendung für Österreich”. De 18.50 ĝis 19.00 daŭras la Esperanto-parto.

La Esperanto-programo por la dua kvaronjaro de 1964 estas:

30.4.1964: Vizito ĉe gesamideanoj Bartošík en Prago;

28.5.1964: Kio estas nova en niaj esperanto-rondetoj;

25.6.1964: Vizito ĉe nacia artisto Martin Benka.

S-ro Dolfa Bartošík en la sezono 1935-1936 instruis Esperanton en kursoj en Frislando kaj Utrecht (Nederlando) kaj en la unua provinco trovis sian edzinon, kiu antaŭ sia edziniĝo kiel f-ino Ine Woudstra estis instruistino en la elementa lernejo en la frisa vilago Mantgum; ŝiaj gepatroj kaj edziniĝinta fratino ankoraŭ loĝas en Leeuwarden.

Oni ne forgesu raporti pri aŭskulto al Radio Prago, Esperanto-disaŭdigoj, Prago, Ĉeĥoslovakujo.

al la indekso


MARTIRO POR LA PACO KAJ UNUECO EN KRISTO 

estis d-ro Max Joseph Metzger (“Frato Paŭlo”), kiu mortis la 17-an de aprilo 1944, do antaŭ 20 jaroj, per la ekzekutistoj de la “tria regno” en Brandenburg ĉe Berlino.

Dum la unua mondmilito armea sacerdoto en la okcidenta batalkampo, li konatiĝis kun la kruelaĵoj kaj teruroj de la milito kaj tiel fariĝis decida militkontraŭulo kaj samtempe arda pacbatalanto.

Post 1918 li fondis en Graz, ĉefurbo de la aŭstria federacia lando Stirio, la “Kristo-Reĝo-Societon de la Blanka Kruco”; aliĝis idealistaj virinoj kaj viroj, parte laŭ ordena maniero kiel “fratinoj” kaj “fratoj”, parte kiel laikaj kunhelpantoj.

En sia vere katolika universaleca pensmaniero frato Paŭlo celadis al tutmonda porpaca agado, ekkonis en tiu kundependo baldaŭ la grandan signifon kaj valoron de Esperanto, eklernis kaj post nelonge regis ĝin, kreante tiucelan organizon “Internacio Katolika” (IKA), kies organo “Katolika Mondo” aperis en Esperanto. Lia vigla batalemo porpaca certe ne tuj kaj ne ĉie en Esperantujo trovis plenan komprenon kaj subtenon. Niaj malnovaj fidelaj gesamcelanoj ja memoras pri diversaj malfacilaĵoj tiam rilate al IKUE kaj IKA; sed ambaŭflanke regadis plej bona intenco kaj forta fervoro. Tiel pasis la tempo kaj venis pli malpli trankviliĝo kaj konsolidiĝo; sed ankaŭ la evoluo al naciismo kaj nova milito.

D-ro Metzger dume translokiĝis de Graz en Aŭstrujo al Meitingen apud Augsburg en Bavario (ankoraŭ nun la sidejo de la “Kristo-Reĝo-Societo de la Blanka Kruco”).

Okaze de la Internacia Kristo-Reĝo-kongreso en Ljubljana, Jugoslavio, dum aŭgusto 1939, ni renkontis ankaŭ d-ron Metzger denove. Li diris i. a. en kunveno de germanlingvanoj, ke certe venos la tempo, kiam ni rajtos havi la t. n. “antaŭmeson”, precipe la instruajn tekstojn epistolon kaj evangelion, en la gepatra lingvo. Li antaŭvidis, kion la dua Vatikana koncilo nun dekretis.

Dum la milito mem Frato Paŭlo troviĝis en Berlino, kie “oni pli facile povis kaŝi sin”. Li ne estis malagema spite al ĉio. Li parolis en ekumena pentekosta soleno de katolikoj kaj protestantoj, helpis sekrete al judoj, poloj k. s. Li ankaŭ direktis leteron al la tiama “gvidanto”… pledante por la paco. Finfine virino hipokrite esprimanta sian intereson por la katolika kredo sed efektive spionino de la sekreta ŝtata polico, gajnis lian fidon, kaj sukcesis ricevi de li leteron porpacan direktitan al sveda protestanta episkopo. La transdono okazis, sed ne en Svedujo, sed al la polico. D-ro Metzger estis arestita kaj kondamnita al morto.

D-ro Metzger, dum la lastaj jaroj de sia vivo, mirinde trankvilaspekta disĉiplo de la Sinjoro, donis sian vivon por la paco kaj la unueco en Kristo!

Li estis kaj restis ankaŭ esperantisto.

Ni ne forgesu pri li kiu al ni estu instigo kaj fortigo en nia agado por Esperanto kaj per Esperanto por la paco de Kristo!

Walter Mudrak, Vieno, Aŭstrujo

al la indekso


PERSPEKTIVOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO

 

En “The British Esperantist” (La Brita Esperantisto) de marto H. W. Holmes primeditas la nuntempajn perspektivojn por la esperantista movado jene: 

«La ciferoj por 1963 montras, ke la internacia Esperanto-movado ankoraŭ kreskas. Nur la fakto, ke ne eblas transpagi kotizojn de ses aŭ pli da landoj kie estas multaj Esperantistoj malhelpas, ke la trafa forteco de la internacia Esperanto-organizaĵo estu plene videbla.

Ekzemplo de tio montriĝis kiam dum la Universala Kongreso en Sofio Bulgaroj ricevis permeson pagi en levoj la kotizon por la 49-a Universala Kongreso. Post kelkaj horoj ĉiuj el 250 estis pagintaj la ekvivalenton de £ 4, kvankam ilia espero partopreni estis duba. Kontraste, ĝis nun plejmulte 20 povis aliĝi al kongreso en la okcidento.

Sed spite la mankon de devizoj kiu severe limigas eksterlandajn aktivecojn, Esperantistoj en tiuj landoj per forta enlanda agado tiom impresas siajn oficialulojn, ke ties sinteno devas esti influata kiam ili partoprenas la elitajn mondajn rondojn kies decidoj povas bremsi aŭ akceli la adopton de Esperanto. Sperto montras ke kiam kelkaj landoj pretas subteni proponon pri Esperanto, aliaj landoj, kiuj alie farus nenion, pretas sekvi.

La mondcirkonstancoj kiuj kreis favoron al, ekzemple, Angla lingvo kiel internacia perilo, radikale ŝanĝiĝis. Nun en la granda tereno de ekskoloniaj landoj estiĝis aktiva malamo kontraŭ la lingvoj de la antaŭaj mastroj. Se ekzistus diverstemaj lernolibroj en Esperanto eĉ nur por malaltgradaj lernejoj ili prezentus grandan tenton,

aparte se ankaŭ longa kredito estus proponata. Eldoni ilin ne estas alloge komerce sed eble bonfara fondaĵo troviĝos kiu komprenos la gravecon al monda bonfarto iniciati tion.

Pripenso pri la giganta tasko provizi tiajn librojn nepre pensigas pri la neceso penetri en universitatajn rondojn. Jam estas docentoj de Esperanto kaj la nombro de landoj kie okazas kursoj en universitatoj kreskas. Sed de la 1-a de Januaro 1964, estas universitata profesoro de Esperanto en la Univensitato de La Laguna, Kanariaj Insuloj. Tiun katedron okupas Prof. D-ro Juan Régulo Pérez. Ni kore gratulu kaj bondeziru al li pro tiu evento, kies gravecon al la progreso de Esperanto oni ne povas tro emfazi.

En 1962/ 1963 oni instruis Esperanton en 563 lernejoj en 32 landoj al 16.272 gelernantoj diversgradaj. Pri tio ni multon ŝuldas al esperantistaj instruistoj kiuj havigis al si permeson starigi kursojn. Sed se ili laboras kiel izoluloj multo el la efiko de ilia laboro perdiĝas. Por elpensi rimedojn eviti tion, ducent el ili partoprenis Konferencon en Beogrado en Julio 1963. Por certigi rezultojn de siaj diskutoj ili starigis internacian komisionon kiu ĵus kunsidis en Londono. Montriĝis de la protokolo ke SBET per kleraj raportoj sukcesis ĉe Britaj fakaj kaj ĉiutagaj gazetoj, televido kaj radio. La plenaj proponoj de la komisiono aperos en la gazeto “Esperanto”. Eble la ĉefa estas regula lerneja bulteno eldonita en “Esperanto” kaj aparte sendita al lernejoj.

La Beograda Konferenco ankaŭ komentis kiel necesa estas la plia utiligo de Esperanto en komerco kaj industrio por doni instigon al lernado. Tiurilate, instituto laŭleĝe starigita antaŭnelonge en Nederlando donas la eblecon al firmoj mem kontribui al la solvado de siaj lingvaj problemoj per Esperanto kaj ebligas la provizon de profesia, efika kaj taŭga kontakto inter samfakaj industriistoj kaj komercistoj.

Plejparte la perspektivo de la movado dependas de volontuloj. Tial la laboro devas esti disdividita en partojn, kiujn oni povas entrepreni kiel flankokupon, kaj por sukcesi tio necesigas efikan informadon al laborantoj kaj lojalan plenumon de akceptita tasko».

al la indekso


EPISKOPO MS-RO D-RO ANTONIO ELTSCHKNER

 

La 22.11.1964 pasis tri jaroj ekde la morto de iama prezidanto de IKUE ms-ro d-ro A. Eltschkner. Mi konis lin jam de tiu tempo, kiam li estis mezlerneja profesoro kaj aliĝis al la esperantista movado. Kun admirinda fervoro kaj sindono li servis al sia Eklezio kaj same al nia movado. Kiam li fariĝis kanoniko ĉe S-ta Vito-katedralo en Praha, li funkciis kiel la reprezentanto de katolika eklezio ĉe la t. n. Landa lerneja konsilantaro. Tie li povis ne nur zorgi pri la eduko en katolika religio, sed ankaŭ subteni la privatan instruadon de Esperanto. Nomita helpepiskopo, li speciale zorgis pri la konfirmado de l’ junularo. Kaj depost 1936 li fakte funkciis kiel episkopo en suda Bohemujo. Tiam nia samideano ms-ro Eltschkner fervore laboris en tiu-ĉi diocezo. Ofte mi renkontis lin, irantan kun granda kofro al la stacidomo.

Kaj kiam eksplodis la milito, estis tre danĝere vojaĝi de paroĥo al paroĥo; li senĝene iris kiel vera apostolo, disdonante ne nur la sakramenton sed ankaŭ la fortecon de kredo al sacerdotoj kaj paroĥanoj.

Same li plenumis sian funkcion, kiam estis sedisvakanco. Nur tiu, kiu vivis en la tiama medio povas juĝi pri lia fervoro, fervoro de apostolo, klopodanta por Kristo savi tion, kio estis eble savi.

Li rifuzis funkciojn en kapitulo, kaj por montri tion evidente, li forlasis Praha-n kaj ekloĝis en suda Moravio. De tie li vojaĝis por plenumi tiujn funkciojn de episkopo, kiuj estis eblaj. Jam tiam li estis malsana kaj tre deziluziita, sed laboris ĝis Dio vokis lin al sia trono.

(Bobe)

al la indekso


LA NEOLOGISMA MALSANO

 

Ni represas el la (jam de ni recenzita) libro “Elingita Glavo”, verkita de “Verdiro”, aperinta en la bonreputacia Stafeta serio jenan artikolon: 

Lastatempe aperis en "Amerika Esperantisto" tre trafa artikolo el la plumo de S-ro M. C. Butler, membro de la Akademio de Esperanto, kun la titolo Mal-words in Esperanto (Mal-vortoj en Esperanto), kiu meritas pli vastan legantaron.

Li kritikas tiujn, kiuj sen vere konvinkaj argumentoj pretendas, ke la mal-vortoj estas ofte tro longaj kaj malgraciaj ktp; kaj ili proponas malpli longajn, memstarajn, novajn vortojn. Forta argumento - laŭ tiuj, kiuj pretendas plibonigi la lingvon - estas, ke la novaj vortojn estas bezonataj de la poetoj.

La pretendantoj pri la novaj vortoj asertas, ke la mal-vortoj estas eĉ konfuzaj en la cerboj de la uzantoj. Trafe Butler atentigas, ke en multaj lingvoj oni havas kunmetitajn vortojn, kiuj tute ne konfuzas la uzantojn, ĉar kiam, ekzemple, Franco uzas la vorton malheureux, li tute ne konfuziĝas pro la ekzisto de la vorto heureux: li ne haltas dum la parolado, aŭ skribado, por analizi la vorton. Tuj en la menso malheureux signifas la kontraŭon de heureux (feliĉa). Same ĉe britoj, kiuj uzas, ekzemple, la vorton disappear, aŭ disbelieve, aŭ discredit, malcontent, misbehave.

Same kun aliaj vortoi, kiuj enhavas la normalajn prefiksojn kaj sufiksojn en Esperanto. Nur ĉe komencantoj oni analizas, ekzemple, lern-ejo, preĝ-ejo, trink-ejo. Poste oni simple pensas kaj parolas kaj skribas tiajn vortoin tute nature, ne enmense analizante la vortopartojn.

Rilate al la neologisma malsano ankaŭ aperis lastatempe bonega verko, “Kien la Poezio?” verkita de la bedaŭrinde lastatempe mortinta novzelandano Brendon Clark.

Pri la supozata mensa konfuzo rilate al kunmetitaj vortoj, oni memoru ankaŭ, ke tiuj, kiuj kutimas uzi la morsan signalkodon, simple ne haltas - ne povus halti - por analizi la punktojn kaj streketojn de ĉiu litero!

Povas esti, ke la novaj poetoj ne sufiĉe regas la lingvon Esperanto, kaj por ŝpari al si tempon kaj penon emas entrudi novajn vortojn. Butler trafe montras, ke pri tiuj novaj vortoj dependas de ilia nacia origino, ĉu persono tuj konstatas la signifon, aŭ ne.

Li atentigas ankaŭ, ke se la poetoi pledas, ke tiuj novaj “poeziaj” vortoj estas kvazaŭ fakaj vortoj, kiuj ne havas intereson por la laika Publiko, la fakto restas, ke novaj fakaj vortoj finfine emas enradikiĝi en la ĝeneralan lingvon.

Certe por la novaj lernantoj de la internacia lingvo, kiuj uzas nur la normalain lernolibrojn kaj vortarojn, la nun kreata situacio ja estas konfuza, kaj Butler kaj Clark meritas nian elkoran dankon pro ilia defendo de la fundamenta Esperanto de Zamenhof.

al la indekso


 “ĈU ONI DEVAS AMUZI VIN?”

 Ni legas en "Nederlanda Esperantisto" de januaro 1964: 

Okazis foje en intima festena rondeto, ke unu el la rondaninoj sciigis kiel sian opinion, ke oni por sufiĉa distrado minimume unufoje ĉiusemajne bezonas aŭskulti koncerton aŭ rigardi teatraĵon, baledon aŭ alian spektaklon. Ke la ŝercmoka demando “ĉu oni devas vin amuzi?”, kiun ĝi elvokis, kaŭzis en la rondeto iom da konsterniĝo, ni povas lasi sen plua konsidero.

Vi tamen eble demandas, ĉu la celita moka diraĵo koncernas al ni. Mia respondo estas: “iel, mi kredas, ke jes”. Ŝajnas, ke parto de niaj membroj konsideras la membrecon de tute serioza movado, kiu postulis ĝis nun kaj sendube dum longa tempo estonten ankoraŭ postulos ĉies forton kaj daŭran streĉadon… ŝajnas, ke parto konsideras ĝin afero taŭga por persona amuziĝo. Ho, certe! ili regule pagas sian kotizon, sed tamen...

Okaze de la jarŝanĝiĝo oni ofte faras kelkajn konsiderojn; rigardas returnen por konstati esperitajn progresojn aŭ bedaŭri malsukcesojn, preta por akcepti la instruojn de la konstatoj kaj apliki tiujn instruojn estonte praktike. Estas klare, ke, se oni deziras fari tion efike, la preteco al akcepto de certa kvanto da sinkritiko estas kondiĉo.

Ni do konsideru. Kion? Kiel?

Ni nepre unue interkonsentu, ke la asocio kaj la sekciaj estraroj, kiam ili por certa venonta tempo planadas la agadon, atendas - kaj rajtas atendi, ne! pli: devas atendi - ke ĉiu membro partoprenos laŭpove en la aktivecoj kaj atentos la petojn kaj indikojn. Sur tiu bazo ni do simple konsideru, ĉu la grado de nia partopreno - laŭ niaj personaj povoj - en la asocia kaj sekcia agadoj estis sufiĉa kaj ni, honestaj kaj sinceraj, donu la respondon al ni mem.

En ci tiu konsidero nur unu afero estas nedisputebla antaŭkondiĉo: nia forta kaj senŝancela kredo pri la ĉefa bazo de Esperanto kaj ĝia neŭtrala movado. Tio estas: pri la granda idealo, tiu 18-jarcenta invento pri libereco, egaleco kaj frateco inter ĉiuj homoj kaj popoloj, el kiu d-ro Zamenhof dum sia tuta vivo ĉerpis siajn ŝajne ne-elĉerpeblajn forton kaj kredon. Invento, sur internacia tereno unue klare kaj komplete esprimita de la nuntempa supernacia aŭtoritato de la Unuiĝintaj Nacioj en la “Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj”. Antaŭ nur kelkaj semajnoj oni povis atesti pri tiu nia idealo, atentigante kune kun viaj samideanoj pri la 15-jara ekzistado de la nomita Deklaracio.

al la indekso


ZOOLOGIA KONFUZO ĈE U. N.

 

Laŭ informoj en The New York Times de la 20-a de februaro 1964, tradukistaj eraroj malfruigis je 45 minutoj la debaton en la Sekureca Konsilantaro de la U. N. la 19-an de februaro. Kritikante Brition pro ĝia deziro paroli kiel la unua en la debato pri la malpaco sur la insulo Cipro, la reprezentanto de Sovetunio, ambasadoro Fedorenko, rakontis popolan fabelon, laŭ kiu bovo alvenis al la ĉielo kiel ambasadoro de la bestaro por paroli kun Dio; tamen, kiam la bovo atingis la ĉielan pordegon, malgranda muso - kiu nerimarkite estis rajdinta la bovon - saltis super la kapon de la bovo kaj eniris kiel la unua la ĉielon.

Laŭ la procedura regularo de la Sekureca Konsilantaro ĉiuj paroladoj - kvankam samtempe tradukataj al la laborlingvoj angla kaj franca de la Konsilantaro - devas esti ripetitaj en posta traduko al unu el la du lingvoj por eviti erarojn. Ambasadoro Fedorenko intencis rezigni pri sia rajto al posta traduko, por ŝpari la tempon de la Konsilantaro, sed eksciinte, ke lia bovo farigis “azeno” en la angla kaj eĉ “lupo” en la franca, kaj ne senkaŭze timinte aliajn pli gravajn miskomprenojn, li insistis ke lia tuta 45-minuta parolado ruslingva estu ripetita en la angla lingvo en korekta traduko.

(El: “Heroldo de Esperanto”)

al la indekso


VENTO POR NIA MUELILO 

 

 

128. Ĉu ekzistas bezono de por-interpretista lernejo (en Nederlando, demandas “Limburgs Dagblad”, Ned. 13.7.1963; kaj ni aldonu: en aliaj relative malgrandaj landoj)?

S-ino Renée van Hoof, energia Belgino de germana origino, estrino de la interpreta servo de EES (europa ekonomia socio) kaj Euratom, priparolante kiel oni povos forigi la mankon de (i. a.) nederlandaj interpretistoj en Bruselo i. a. diris: “La plej rapida kaj plej bona solvo estus la ekesto de interpreta kurso, ligita al la EES. Ni scias la bezonon; ni scias la laboron, kiu estos necesa. Ni povus doni bonan, al la praktiko adaptitan instruadon. Sed ni nur akceptus kandidatojn, kiuj faris studojn ĉe nederlandlingva universitato - prefere en la politikaj sciencoj, ekonomio aŭ juroj - kaj kiuj montras talenton por la interpretista laboro, kiu krom konon de lingvoj ankaŭ postulas koncentriĝan povon kaj pli ol supraĵan intereson por la nuntempaj problemoj. Post du jaroj tiuj kandidatoj povus enoficiĝi kiel plenkompetentuloj”.

Nekontentiga.La proksiman tempon la interpretistkabinetoj en dekoj da konvensalonegoj en la eŭropaj asocioj ofte estos nesufiĉe aŭ tute ne okupitaj. Ne-kontentiga stato. Kaj pro la daŭre kreskanta nombro de kunvenoj ĝi pli kaj pli ne-kontentiga fariĝos. En la jaro 1960 en Bruselo estis 2.163 kunvenoj, en kiuj devis ĉeesti interpretistoj; en 1961: 2.662, kaj en 1963: 3.607. La pasinta jaro certe estis nova rekordo. 

129. Konsente mi citu el la Aŭstria Esperanto-Revuo aŭg. 1960, kion skribis W. Mudrak: oni ofte riproĉas, ke Esperanto estas artefarita lingvo, do nia interkompreniĝo arta afero. Tamen ŝajnas, ke kontraŭe la aplikado de t. n. simultantraduko estas fakte multe pli arta aparata afero, dum la aplikado de Esperanto, kiun oni ja uzas rekte kaj persone, estas multe pli natura! Ni nur povas ĉiam denove atentigi kaj inviti ĉiujn neesperantistojn, veni al niaj Esperanto-kongresoj internaciaj kaj tie aŭskulti, vidi kaj konatigi la faktojn! 

130. Kiel anoncis la ĵurnaloj prez. de Gaulle kun prez. Johnson devis konversacii pere de interpretisto! (nov. 1963). 

131. Reĝino de Nederlando Juliana: “En nia ege komplikita tempo ni ne povas vivi se ne per la helpo de kompetentuloj sur ĉiu tereno. Tio okazos en kreskanta grado. La danĝero nun estas, ke la kompetentuloj parolos pri aferoj - kaj ja en profesia lingvo -, kiujn neniu alia komprenas; ankaŭ - ne la fakuloj sur aliaj terenoj en aliaj profesiaj lingvoj. Tio nur povas esti plibonigata se la kompetentuloj havos ankaŭ universalan instruitecon kaj krome vere estos homoj”.

Rim.: ĉu tia instruiteco ne multe pli facile troviĝos per Esperanto ol per pli-malpli bona konado de kelkaj lingvoj? 

 

132. Intervjuo kvinlingva kun Hispana 13-jara knabino Marisol pasintan jaron okazis dum varietea elsendo de la Nederlanda Televido; ŝi kantis kaj dancis; poste oni volis intervjui ŝin. Sed la intervjuanto ne parolis la hispanan lingvon. Do oni serĉis interpretanton kaj trovis hispanon, kiu, krom sian gepatran lingvon, parolis la alĝerian lingvon, sed ne la nederlandan lingvon. Cetere en la publiko troviĝis alĝeriano, kiu parolis la alĝerian kaj la rusan lingvojn. Ankaŭ ruson oni trovis, kiu parolis rusan kaj italan lingvojn, kaj fine oni trovis italon, kiu parolis la italan kaj la nederlandan lingvojn. Do la konversacio komencis. La ses personoi (Marisol, hispano, alĝeriano, ruso, italo kaj la intervjuanto) estis sidantaj unu apud la alia. La intervjuanto demandis diversaĵojn al Marisol kaj oni aŭdis ĉiun demandon en kvin lingvoj, ĝis fine ĝi alvenis al la hispana knabino. Poste oni aŭdis kvinfoje la respondojn.

Estis kompreneble simpla amuzaĵo, kiu tamen bone karikaturis la internaciajn kunvenojn sen helplingvo; tiaj kunvenoj signifas perdon de tempo kaj energio. (Sendis E. Buysse, Edegem, Belgujo). 

133. Dum la Olimpaj (vintraj) ludoj ni (per radio kaj televido) povis konstati, ke la individuaj (kaj ankaŭ ĝeneralai) rezultoj estas anoncataj en maksimume kvar aŭ tri aŭ eĉ en du lingvoj; tial la rusoj kaj la poloj kaj la norvegoj, kiuj havis tiel grandan parton en la sukcesoj nur per siaj flagoj ne per siaj lingvoj estis honoritaj! Kian servon en tiaj cirkonstancoj povus doni unu lingvo komuna: Esperanto. 

134. Diservo en Ĝenevo en la preĝejo de S. Gervaso estis aranĝita 19.1.1964, en kiu povis partopreni fideluloj de diversa origino. La prediko estis farita de d-ro W. A. Visser 't Hooft, ĝenerala sekretario de la Mondkonsilantaro de Eklezioj; kaj pro la diverslingva aŭdantaro ĝi konsistis el kvar partoj, sinsekve la angla, la germana, la nederlanda kaj la franca.

(Do ne itala, norvega ktp.; kiel bedaŭrinde, dum oni povus diri la kvaroblon uzante unu lingvon komunan…)

K. A. Ouwendiik, Nederlando

al la indekso