Enhavo de Espero Katolika numero 5/1968

al la indekso de jarkolektoj 1966-1970

 

Nia titolpaĝa bildo montras la episkopojn de Limburg: episkopo d-ro Wilhelm Kempf (dekstre) kaj helpepiskopo Walther Kampe.

 

 

 


PROFETO KAJ MARTIRO

Memore al d-ro Martin Luther King

 

Kompari lin kun John F Kennedy, Mahatma Ghandi aŭ eĉ Kristo - kiu ne trovas ĉi tiun ideon akceptinda? D-ro Martin Luther King estis murdita kěel ili, li pledis por justeco kiel ili, li estis prudenta kiel ili, li donis esperon kiel ili, li profetis kiel ili, li batalis sen perforto kiel ili, li estis tamen energia kiel ili - nun li devis morti kiel ili, ŝajne sen iu senco. Sed kiel ili ankaŭ li nun estas martiro, simbolo de la venko en la malvenko. Tiel rigardite, lia morto havas sencon, minimume tiun, same brutale veki la mondan konsciencon, kiel brutale oni murdis lin.

Oni murdis lin? Jes, oni - aŭ pli ĝuste ni diru: ni.

Ni, ĉar ni ne sufiĉe amis;

ni, ĉar ni ne sufiĉe helpis;

ni, ĉar ni nur bele parolis pri justeco, egaleco, homaj rajtoj.

La murdiĝo de pac-apostolo kaj batalanto por la homaj rajtoj (dum la Internacia Jaro de la Homaj Rajtoj) abrupte kaj draste montras nian situacion: la mondo malsanas, tre malsanas.

La patro de d-ro King diris post la murdo: “Nun mi ekkonas, kiel malsana estas ĉi tiu lando”. Ne nur via lando, kompatinda patro, kiu instruis al via filo la neperforton! Via afero estas ankaŭ nia! La afero de via filo estis la nia - nur bedaŭrinde ni ne kunbatalis, ne kunpreĝis, ne kunagis, ne kunhelpis.

Pardonu nin, Martin Luther King, pardonu ke ni nur dekoris vin per Nobel-premio sed ne agis por la paco; pardonu, ke ni laŭdis vin, sed ne mallaŭdis nin, kiuj ĉiutage agas same kiel ili, kiujn vi volis ŝanĝi, eduki, plibonigi, al kiuj vi predikis la evangelion de Kristo, la evangelion de justeco, amo, paco; pardonu ke ni murdis vin per nia komfortemo, per nia malintereso, per nia sen-ameco, per nia dormado.

La mondo, ni perdis grandan esperon. Sed vi mem, via espero, via morto eĉ esperigas nin, ĉar ni kredas vian profetan vizion: “Baldaŭ ni estos en la laŭdata lando!”. Tiel vi diris mallonge antaŭ via martiriĝo. Ni promesas al vi fari ĉion, por ke via popolo, niaj fratoj, vere baldaŭ atingu la laŭdatan landon, kiun vi - kiel Moseo - ne plu rajtis eniri; sed vidi ĝin vi jam povis. Ni promesas al vi, ke via profetaĵo plenumiĝos - alie ni devus malesperi pri ni mem, devus lamenti, devus plori. Ni venĝos vian murdon - ne per aliaj murdoj, kiel faras aŭ intencas viaj torturitaj fratoj en sia senmezura malĝojo - sed per agoj de l’ paco, ĉi tie kaj ĉie sur ĉi tiu senpaca mondo.

La murdpafo igis plori miajn okulojn, sed tralarme mi vidis novan esperon, kiu ĝermas el la spirito kaj konscienca heredaĵo de bonkora kaj di-plaĉa homo.

Stefan Maul

 

al la indekso


NE MALAMI

 

Ne lasu min malami, Sinjoro.

Senkompate

la mondo

inter la radoj

dismuelas mian pacon,

ankoraŭ dumdorme ĉasas min,

sufokas la sonĝojn,

elblovas la lumojn de mia interno.

 

Ne lasu min malami, Sinjoro.

Tra malhelo verdaj

serpentoj

ĉirkaŭsiblas,

ĉirkaŭvolvas min.

 

Mi emas ami,

volonte,

tiel volonte ami.

Helpu min, Dio, bruligi

la angore flagrantan

flamon de la ĉefaltaro,

ke ĝi heligu

la terure nigran nokton

de la mondo.

 

Georgia Douglas Johnson (el “Afriko kantas”)

 

al la indekso


DIRU NE!

 

Vi, viro de la maŝino kaj viro en la laborejo, se ili morgaŭ ordonos al vi, ke vi ne faru akvo-tubojn kaj ne plu kuirpotojn, sed ŝtal-kaskojn kaj maŝinpafilojn, tiam estas nur unu devo: Diru ne!

Vi, knabino malantaŭ la vendeja tablo, kaj vi, knabino en la oficejo, se ili morgaŭ ordonos al vi, ke vi plenigu grenadojn kaj ke vi muntu cel-teleskopojn, tiam estas nur unu devo: Diru ne!

Vi, posedanto de fabriko, se ili morgaŭ ordonos al vi, ke vi vendu anstataŭ pudro kaj kakao pulvon, tiam estas nur unu devo: Diru ne!

Vi, esploristo en la laboratorio, se ili morgaŭ ordonos al vi, ke vi inventu novan

morton kontraŭ la malnova vivo, tiam estas nur unu devo: Diru ne!

Vi, poeto en via ĉambro, se ili morgaŭ ordonos al vi, ke vi ne plu kantu amkantojn, ke vi kantu kantojn de malamo, tiam estas nur unu devo: Diru ne!

Wolfgang Borchert, tr. W. Mudrak

al la indekso


NI PREĜU KUN LA PAPO

 

1.         Ke la intertraktadoj kaj penadoj por firmigi la pacon en la mondo prosperu en honesta klopodado kaj estu subtenataj de ĉiuj per arda preĝado.

 

2.         Ke la socialaj kaj politikaj diferencoj inter la diverskoloraj homoj estu superataj per la instruo de la evangelio.

 

al la indekso


SURVOJE AL LIMBURG

EN ESPERPLENA KAJ FRATAMA SPIRITO

La 16-an de februaro 1909 mortis en Lourdes sacerdoto Emile Peltier. Li estis la fondinto de “Espero Katolika” kaj la iniciatinto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. En 1959 la esperantista grupo el Tours, memore al la kvindeka datreveno de lia morto, solene malkovris memor-ŝtonon en la domo en Villandry, en kiu Emile Peltier naskiĝis la 20-an de septembro 1870.

Sed pastro Peltier estas konata ankaŭ kiel fervora pioniro de la ekumena agado. Li certe ĝojas multege pro la komuna kongreso de IKUE kaj KELI ĉi-jare en Limburg/ Lahn. Ŝajnas al mi, ke ĉi tiu kuraĝa iniciato estos eĉ pli signifa monumento, nun, okaze de la preskaŭ jam sesdeka datreveno de la morto de la unua direktoro kaj longtempa redaktoro de “Espero Katolika”.

Atenteme kaj dankeme traleginte la mallongan, interesan biografion verkitan de la bonmerita eksredaktoro de EK, s-ro N. G. Hoen, mi permesas al mi elĉerpi vorte kelkajn tekstojn por tiamaniere atentigi la legantojn kaj helpi la kongresontojn en Limburg por kune preĝi kaj kune labori en la plej sincera, ekumena spirito de l’ apostolo de interreligia frateco.

Efektive nun, post la 2a Vatikana Koncilo, ne temas jam pri matureco de la tempo, sed temas pri matureco de ni kristanoj.

Dum la Bulonja Esperantista Kongreso en 1905 sacerdoto Peltier prenis viglan parton en la diskutoj per siaj sugestoj kaj proponoj. Lia ekumena spirito aperas eĉ en la kortuŝa toasto, post tiu de protestanta pastro Schneeberger, en la granda festkunveno. Estis profesoro E. Lime, kiu donis al ni ĉi tiujn detalojn pri la Bulonja Kongreso en EK n-ro 20 de gŭgusto 1905. La teksto estas jena:

“Karaj gefratoj! La koroj de ĉiuj tie ĉi estas plenaj je frataj sentoj. Sed ĝis nun oni parolis nur pri la frateco inter diversnacianoj. Mi esprimas la deziron, ke per Esperanto ankaŭ fratiĝu la divers-religianoj! Ke pastroj - katolikaj aŭ protestantaj, hebreaj aŭ rusortodoksaj - per Esperanto unuiĝu por kune laboradi al la universala frateco. Mi povas certigi, ke “Espero Katolika” ĉiam klopodos atingi tiun celon”.

Laŭ la Bulonja raporto, dimanĉe la 5-an de aŭgusto 1905, la katolikaj esperantistoj ĉeestis en la S. Nikolao-preĝejo sanktan meson, en kiu ili unuafoje kantis esperantlingve.

Aparta honorigo flanke de d-ro Zamenhof estis, ke li - kvankam nekatoliko - ĉeestis la meson kune kun aliaj diversreligianoj, laŭ la vortoj de la “Preĝo sub la Verda Standardo”:

“Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,

sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,

al Vi kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,

hodiaŭ ni preĝas.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,

antaŭen kun pacaj armiloj!

Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj

ni ĉiuj de Di’ estas filoj.

Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,

kaj malgraŭ malheloj, sen halto kaj staro

al frata la celo ni iru obstine

antaŭen, senfine!”.

La aktuala temo de la frateco, kiu tiel varme trafluis la Bulonjan kongreson, estis paŝo-post-paŝo pristudata de la direktoro de EK el vidpunkto katolika. Li memorigis, ke “la ideo de frateco estas tute katolika kaj parto de l’ unua Ordono de Dio”. Precizigante la starpunkton de la katolikaj esperantistoj li diris: “Ĉu ni hodiaŭ rigardos, kun brakoj krucigitaj, la novan dissemadon de l’ ideo de frateco? Ĉu ni lasos la nekatolikojn (= nekristanojn) disvastigi nian ideon ne partoprenante tiun gravegan apostoladon?!”.

“Ne!” emfaze respondis pastro Peltier, “ni devas esti la plej fervoraj pioniroj de la frateco universala, ĉar ĝi estas, sub alia nomo, la Amo al ĉiuj homoj, niaj fratoj per Jesu-Kristo”. Ĉi tiuj moralaj fratamaj principoj restis en la estonteco la fiera flago, sub kiu la internacia katolika esperantistaro evoluis al ĉiam pli granda matureco.

“Mi revas”, kiel sacerdoto Peltier deklaris en “Antaŭparolo por la tria jaro”, “revuon granda, centpaĝa monate, kiu havas klerajn korespondantojn en ĉiuj nacioj. En ĝi oni parolus pri la movado religia en la tuta mondo, pri la unuiĝo de la diversaj eklezioj, pri teologiaj, filozofiaj kaj psikologiaj sciencoj, ankaŭ pri socialaj demandoj nun tiel gravaj, tiel fundamentaj por la estonteco de la homaro”.

“L’Espérantiste” de oktobro 1905 sincere laŭdis kaj rekonis la personajn meritojn de la unua direktoro-redaktoro de EK dirante: “Ni tre deziras, ke la petega alvoko de tiu fervora kaj senlaca pioniro estu aŭdita kaj ke oni donu al li la monan rimedon por daŭrigi sian taskon. La nekatolikoj povas senlime deziri lian sukceson, ĉar pastro Peltier vidigis sin tute ne kiel netoleremulo aŭ fanatikulo, sed kiel grandkora, homama kaj lerta esperantisto”.

Sed ne sufiĉis al sacerdoto Peltier instigi kaj sugesti. Li praktike deziris efektivigi sian intencon reale meti sian revuon en la servo de la ideo de ekumena agado. Por tiu celo aperis en la januara numero de 1906 la fama “Publika Letero al pastroj kristanaj”:

“Karaj fratoj en Kristo!

En la neforgesebla Kongreso de Boulogne mi deziris, en la tosto, la unuiĝon de la diversreligianoj per Esperanto. La deziroj estas vanaj, se ili ne eksteriĝas en realecon per agoj. Hodiaŭ mi proponas al vi ekrealiĝon de tiu deziro entuziasme akceptita kaj aplaŭdita de la ĉeestintaj kongresanoj en Boulogne. Ŝajnas al mi, ke la unua paŝo farinda estas la reunuiĝo de la kristanaj religioj. Multaj kredoj, preĝoj, esperoj estas komunaj al ĉiuj kristanoj. Nur malmultaj punktoj - en estinto jam malproksimega - estis kaŭzoj de malunuiĝo inter ili.

Ĉu vi ne pensas, ke nun alvenis tempo, kiam oni povas paceme, unuiĝeme kaj frate, kun animo tute senigita de l’ tiamaj pasioj, ekzameni tiujn malnovajn malkonsentojn?

Ĉu ne io mirinda, bedaŭrinda, malaperinda, ke disĉiploj de tiu, kiu ordonis: Amu vin reciproke! daŭrigas sin reciproke malami pro malpacoj alvenintaj antaŭ kelkaj jarcentoj!

Ni ĉiuj deziras alvenon de Krista Regno, ni ĉiuj laboradas por morala progresado de l’ homaro. Ni ĉiuj estas pretaj oferi niajn tutajn fortojn, nian tutan vivon, por tiuj noblaj celoj.

Kial do ni pli longe restus malunuigitaj, ĉiuj aparte laborantaj, rifuzante koni kaj helpadi la laborojn de l’ aliaj?

Mi hodiaŭ, kun sincereco plej vera, kun koro esper- kaj amo-plena faras unuan paŝon por iri renkonte al vi, por al vi proponi interparoladon amikan pri niaj sanktaj priokupoj. Vi amike min akceptos, ĉu ne? Kaj nia unuiĝo estos la plej glora kaj fruktedona de Esperanto!

Unue devos estiĝi unuiĝo de la esperantistaj pastroj kristanaj, por kune studadi la demandon kaj difini la rimedojn uzindajn por atingi la celon. Mi esperas, ke la pastroj el ĉiuj kristanaj religioj respondos mian alvokon, sendante al mi sian nomon kaj aliĝon al l’ ideo de la unuiĝo. Eĉ se ni estos nur deko, nur trio -, mi promesas, ke mi de nun neniam forlasos tiun grandan celon. Kiam la unuiĝemaj pastroj sin konos reciproke, per publikigo en EK de la aniĝantaro mi pensos pri la dua paŝo farota.

Mi atendas Vin, fratoj…”.

La Publika Letero de sacerdoto Peltier ne restis sen reagoj! En la marta numero de 1906 publikiĝis la unuaj leteroj envenintaj responde al la alvoko. Ili formis mozaikon kun riĉkoloraj pecetoj kaj ankaŭ kontraŭstaraj opinioj. Ne ĉiuj klare komprenis tion, kion sacerdoto Peltier volis.

Doktoro Vallienne el Parizo esprimis sian timon pri malsukceso. Tamen li proponis: “Laŭ mia opinio, se ni volas sukcesi, la titolo mem de nia revuo estas ŝanĝota. Anstataŭ la vorto “Katolika”, kiu ŝajnas iom sekta, metu la vorton “kristana”, kaj sendube vi altiros la tutan religian homaron...”.

Eble la plej forta reago venis el Saham, Anglujo, de John Cyprian Rust, pastro de la angla ŝtateklezio, kiu skribis: “Mia koro jese respondas al viaj sentoj, viaj esperoj, viaj preĝoj. Se per nia kara lingvo la dividitaj servantoj de nia unu Sinjoro povus alproksimiĝi nur kelkajn paŝojn unu al la alia, tia frukto de niaj klopodoj estus vere benoplena kja glora”.

Ankaŭ se, pro troege frua morto de sacerdoto Emile Peltier, la ideo pri alproksimigo aŭ reunuiĝo ne multe progresis, tamen la intencoj por akceli la personan kaj pli intiman kontakton inter diversreligianoj estis nekontesteble grandanimaj kaj kristanaj, precipe en tiuj jaroj 1905-1909.

Certe, se pli multaj el ni laborados por proksimiĝo de la diversreligiaj fratoj, se, por komenci, ni unuiĝos ekzemple por pli rapida sukceso de la bonpromesa AGADO E3, se niaj espero kaj karitato pligrandiĝos, la vere kristana spirito helpos nin superi malfacilajojn, atingi la unuecon en la esencaj diversecoj kaj konservi la diversecon en la ne-esencaj diversaĵoj. Survoje al Limburg, ni unuanime kaj unuvoĉe preĝu por la plej bonaj preparoj kaj sukcesoj de nia unua komuna kongreso!

Patro P. Urbaitis, Italio

al la indekso


CAROSI HELPAS LEPRULOJN

 

“Estas en la mondo ankoraŭ dek milionoj da lepruloj, kaj oblon de tiu nombro minacas ĉi tiu terura malsano”. Tiujn vortojn parolis okaze de speciala kunveno en Hago, Nederlando, Prof. G. H. L. Zeegers, prezidanto de la Internacia Federacio por Evoluhelpo “CAROSI” (kun kiu IKUE kunlaboras) la 5-an de aprilo pasinta. La misia helpkorporacio organizis kampanjon favore al miloj da lepruloj en la Kolombia urbeto Aqua de Dios, kiu enkasigis duonan milionon da guldenoj!  Ĉi tiu monsumo estos uzata por plibonigi la kuracajn kaj socialajn aranĝojn kaj por konstrui modernajn flegejojn en Aqua de Dios.

Laŭ Prof. Zeegers la lepron ni devas kontraŭbatali ne nur per medikamentoj, sed urĝe necesas ankaŭ plialtigi la vivnivelon.

La problemo de la lepro estas enirejo al pli profunda socia problemaro. La psika kaj sociala degenero de la leprulo - precipe la misuzo de alkoholo kaj la prostituado - estas tre grava, kvankam  plene komprenebla”.

Institucio en Kolombio, en kiu kunlaboras kvin Nederlandanoj kaj kvin Kolombianoj, faras ĉion, kion ĝi povas fari, sed la mizero restas nepriskribebla. Plia helpo al la lepruloj en la apuda estonteco estas konsiderata.

La ministro por Evoluhelpo diris, ke li opinias la laboron de la katolika kaj protestanta misioj tre valora. “Estas malfacile por registaro kompreni alian popolon. Tion pli bone faras la misiistoj!”.

En la nomo de sia registaro la Kolombia ambasadoro, Ramón de Zubiria, dankis la organizintojn pro ĉi tiu monkolekta agado.

al la indekso


PAX CHRISTI

“Survoje kun PACEM IN TERRIS”

kvina parto

(unua parto - dua parto - tria parto - kvara parto)

[noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis "Tria parto"]

 

 

II. Kiel kristano en disŝirita situacio

En la antaŭa ĉapitro temis pri tio, kiel en la koro de la katolika pensado rilate al milito kaj paco staradis la demando: “Ĉu militado ĉiam estas peko?”. En la unua duono de ĉi tiu jarcento la demando koncernis precipe la manieron de militado, sed nuntempe oni diskutas - sekve de la evoluo de modernaj armiloj - pri la pli fundamenta demando, ĉu la irado mem en la militon estas morale prava. En katolika rondo la aŭtoritaton havanta respondo al la demando de Sankta Tomaso estis simple jes aŭ ne; en kelkaj kazoj la milito nomiĝis peko, en aliaj ne. Esence tia respondo reduktiĝas al la (etika) demando pri la limoj de potenco.

Nuancita respondo, kiu aplikas ĝeneralajn principojn al konkreta situacio, havas kiel profiton ke por longa tempo ĝi ne bezonas ŝanĝiĝi en siaj elirpunktoj. Ankaŭ ke tiumaniere la kontakto kun la realeco povas esti konservata, kaj tio lasas la eblon aperta boninflui. Sed malprofito estas, ke kun ĝi estas ligita la risko ke la finfina idealo ŝoviĝas al la fono kaj oni perdiĝas en formalaj subtilaĵoj.

La sinteno de la eklezio kontraŭ la ĉi-koncerna demando do ĉiam staris sub historia signo. Unuflanke, kiel entempa daŭrigo de la veno de Kristo en la mondon, ĝi laŭ sia maniero konscias pri la vokiĝo de la homo kaj la senco de la homa historia. Pro tio ĝi ne povas ne esti pledantino por la paco en la mondo. Aliflanke ĝi ne povas preteriri la fakton, ke ĝi staras en homa socio, kiu estas survoje de dezerto al homa komuno. Kio en si mem ne devus okazi, povus fariĝi neevitebla en la kadro de konkreta kriza situacio. Temas pri unu el la paradoksoj en la dramo de la homa historio. Tiel la kristana komisio al paco situas meze en la historia evoluo. Agnoski tion ne estas bagateligi tiun komision, sed igi ĝin reala, La tezo, ke la militfenomeno estas nesolvebla, devige ligita kun la homa kunvivado, por la kristano estas neakceptebla. En ĉi tiu tempo la homo sukcesis, por la unua fojo en la historio, en nombro da privilegiitaj landoj principe solvi la paŭperismon, kiu estas tiel malnova kiel la homaro mem. Tio ne signifas, ke en la okcidentaj landoj ne plu estas malriĉaj homoj, sed ke la mizero kaj malriĉo de individuaj homoj kaj grupoj en la komuno estas solveblaj, se tiu tuta komuno estas preta por helpi. Kial la samo estus neebla rilate al la demando pri milito kaj paco? Kennedy iam diris: “Niajn problemojn kreis la homo, tial la homoj povas solvi ilin!”. Pli ol iam la pacotasko de la kristano devas servi en nia tempo al kreskanta humaniĝo de la mondo, alivorte al etoso.

Etiko de la potenco

La demando pri milito kaj paco starigas la homon atomepokan en nova maniero antaŭ la malnova demando pri la limoj de potenco.

La respondon al tiu demando oni neniam trovos en simpla reiro al la pasinteco. Tia respondo staras ekster la realeco, ĉar la horloĝo de la historio neniam iras malantaŭen. La scienco senvualigis la sekretojn de la kernenergio. Tiu scio estas metita en la mezon de la homaro kaj ne plu povas esti forprenata el ĝi. Ankaŭ se estus eble efektivigi internacian konvencion por detrui ĉiujn ekzistantajn kernarmilojn, tiam restus la scio pri tiuj armiloj, kaj la militon volanta ŝtato povus uzi ilin. Tial neniam plu fariĝos, kiel estis antaŭe. La homaro devos lerni vivi kun la kernenergio, serĉante niatempan respondon por la problemoj, kiuj estiĝis per ĝi.

En la hodiaŭa transira situacio la plej granda danĝero estas pretendi, ke oni havas preta adekvatan respondon por ĉiuj leviĝintaj demandoj. Nur certas io negativa. “Hodiaŭ ĉiu scias, ke la doktrino pri la justa milito, kia oni povis formuli ĝin en la 16-a kaj ankoraŭ eĉ en la 19-a jarcentoj, ne plu respondas al la nunaj faktoj” (D. Dubarle). Ne estas respondo, sed tiu rimarko povas esti kondiĉo por respondo: malligiĝo de la pasinteco ofte estas kondiĉo por penetri en la kernon de la aktualeco.

Guardini tre klare penetris en la koron de la afero, kiam li prezentis la problemon pri la potenco en ĉi tiu tempo. Laŭ li la tutan historion oni povas vidi kiel vastiĝantan potencon de la homo por regi la naturon kaj la kaoson. Per tio la homo kapablis konstrui ĉirkaŭ si mondon, en kiu oni povas vivi. Nun tamen ne plu temas pri pligrandigo de tiu potenco sed pri ĝia regado. Ĉar la potenco de la homo en nia tempo tiel grandiĝis, ke li kapablas rekonduki la mondon al la kaoso. Tiel por la unua fojo en la historio la potenco fariĝis problemo por la homo. Kie estas la potenco super la potenco; kiumaniere la homo povas vivadi en la atomepoko kiel homo? Jen la esencaj demandoj! Nun la homo devas pruvi, ke li estas same forta, kiel granda lia potenco, ne kreante ĉe tio utopiojn aŭ predikante moralon.

La demando pri la limoj de tiu potenco koncernas ne nur la potencon de la homo super la materio, sed same tiun de la homo super la homo. La modernaj sciencoj senvualigis tiom da enigmoj pri la homo kaj lia ekzisto, sur la kampoj materia kaj spirita, ke ankaŭ ili povos servi al politikaj celoj. La freŝdata historio prezentis ŝokajn ekzemplojn tiurilate. Se la registaroj, kiuj uzas potencon, ne observas la limojn kun ekstrema akurateco, ni forglitos al kunvivado, kiu superas ĉiujn antaŭajn sur la kampo de tekniko kaj bonfarto, sed kiu estas samtempe pli malriĉa je homeco, la lasta senco de ĉiu prospero.

Tiumaniere ni pritraktas la fenomenon de la potenco kiel fundamentan homan problemon. Ne estas negado de potenco. Sen potenco la homaro ne povas pluekzisti. En ĉio, kion la homo kapablas aŭ posedas, estas enfermita elemento de potenco. En kunvivado sur homa nivelo oni povas nek senlime uzi ĝin nek senlime forlasi ĝin. La konstruo de vivebla mondo restas ligita kun la homa kondiĉo.

Temas ĉi tie pri la uzado de potenco. En sia unua letero al la Korintanoj (7,31) Paŭlo parolas pri “tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaŭ ne trouzantaj ĝin, ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas”. En tiuj vortoj potenco kiel dono kaj kiel tasko estas inter si ligita. Ĉiu absolutigo de la potenco transiras la limojn, kiujn havas la potenco, kaj neas la etikon de la potenco. Tial ĝi estas nehoma, nekristana. Se la signifo de la historio estas antaŭeniranta proceso de humaniĝo, la potenco devas esti enigata en la rilaton inter “mi” kaj “vi”, la interhoman rilaton.

Tial kondiĉo por la paco estas nova homtipo. “Ni devas esperi”, skribis Guardini, “ke ekestos nova homtipo, kiu ne fariĝos sklavo de la liberiĝintaj potencoj, sed kiu kapablos ordigi ilin; kiu kapablos praktiki ne nur potencon super la naturo, sed ankaŭ potencon super sia propra potenco igi ĝin servi al vivo kaj laboro de la homo. Ĉi tiu homtipo estu ankaŭ “reganto” en maniero lernenda, por ke ne ĉio pereu en perforton kaj kaoson”.

La minaco de la homa potenco rekonduki la mondon al la kaoso, faras la rimarkon komprenebla, ke la kerno de la estonta etika pripensado povos konsisti en tio, ke nia agado estu direktita al la pluekzistado de la homaro en la estonteco.

Agi en disŝirita situacio

Serĉante respondon al la fundamentaj etikaj demandoj, la nuntempa homo spertas, kiom li vivas en neklara kaj disŝirita situacio.

En la hodiaŭa revolucio ĝeneralaj ideoj pri mondo kaj kosmo, pri la organizado de vivo kaj komuno, pri la rilatoj inter homoj kaj popoloj, inter ŝtatoj kaj kontinentoj, estas ĝisfunde renversfosataj. Pasinteco kuŝas malantaŭ ni, nova estonteco estas ankoraŭ formiĝanta. Neniu povas diri, kia nia mondo aspektos post la niatempa proceso de fermentado. “La homaro eniris epokon, en kiu ŝanĝiĝado fariĝis normala situacio, kaj adaptiĝado al tiuj ŝanĝiĝoj fundamenta valoro” (Fr. Houtart). Maritain parolis pri la tempo de “la mallumaj mallarĝejoj de la historio”. En tio la homo povas nur palpe serĉi solvojn, lasante la strekadon de pli klaraj linioj al venonta generacio. La profeta atesto de la Eklezio estos por tiutempaj homoj la lasta kaj nura firma bazo.

Situacio neklara kaj disŝirita. Ekestis fendo inter la strukturoj de la nuntempa internacia kunvivado kaj la armilteknologia evoluo. La internacia kunvivado havas ankoraŭ ĉiam kiel angulan ŝtonon la apartan nacian ŝtaton, kiu en ĉi tiu tempo devas rilati kun armilo, kiu fariĝis propre tro granda por li, kiel iam la strukturon de la mezepoka urbo-ŝtato malnovmodigis la eltrovo de pulvo. Estas vakua regiono inter la teknika kaj la politika realaĵoj nuntempaj, en kiu la homo devas klopodi sencoplene agi.

Estas la fendo inter ĉi tiuj konkretaj strukturoj de la internacia kunvivado kaj la normoj, al kiuj ili devus respondi, kiu kaŭzas multe da konfuziĝo, malsamaj opinioj kaj kontraŭaĵoj. Unuj malhelpas aŭ sabotas la internaciajn strukturojn surbaze de mallarĝa nacionalismo aŭ antikviĝinta kompreno pri suvereneco.

Aliaj volas agi en la hodiaŭo, kvazaŭ la morgaŭo jam realiĝis. Ambaŭ malfaciligas la penan iradon tra la fakta situacio al nova situacio. Respondeco pri la estonteco devas inspiri al nelacigebla pluenirado sur la vojo, kiu kuŝas antaŭ ni. Ne estas eble agi ĉe la komenco de la vojo, kvazaŭ la fina punkto jam estus atingita. Al la dezerto oni ne povas preskribi la normojn por ordigita kunvivado. Tiam estus parolo pri vereco sen realeco. Apenaŭ estas imagebla alia tereno, sur kiu la nuna generacio devas pli forte sperti la disŝiritecon inter idealo kaj realo.

Ĉi tiu disŝiriteco ekhavas - por la kristano - ankoraŭ pli fundan dimension, ĉar ankaŭ ĉi tie li vivas en streĉa rilato inter evangelia tasko kaj monda realeco. La tutmonda kunvivado ne estas kristana kunvivado; la internacian politikon, kiel ĝi fakte okazas kaj neokazas, ne normigas evangeliaj principoj. Tiu realeco similas al la neformita argilo, el kiu la skulptisto kreas la artaĵon. La kristano kun politika respondeco ne estas preta, fiksante nombron da principoj. Nur post tio estiĝas la veraj malfacilaĵoj! Ĉe tio eĉ la teologo ne povas havigi al li tute pretan gvidilon por la konduto. “La teologio, kiun ni bezonas, devas esti ankoraŭ farata kaj ne devenas - laŭ la vojo de simpla kaj facila dedukcio — el la tradicia teologio, formulita antaŭ la eniro de la moderna scienca penso… La teologo ne povas pretigi por li la laboron, kiel li kutimis fari en komuno malpli plenkreska” (D. Duharle).

La kristano, kiu en ĉi tiu tempo sentas sin koncernata en la problemo de milito kaj paco, staras antaŭ la malnova etika demando, ĉu li lasu sin gvidi per la timo ricevi “malpurajn manojn”. Maritain nomis ĝin “farisea timo”. La irado al senmilita mondo estas tio, kion la homaro atomepoka pleje bezonas. Tamen ĝia kondiĉo estas esenca ŝanĝiĝo de la homa kunvivado. Tial tio estas nia etika komisio. La homo ne povas forŝovi ĝin, ĉar li timas malpurajn manojn. “Eĉ tiam li ricevas malpurajn manojn, ĉar li en la nomo de la etiko perfidas la etikon. Li nome rifuzas realigi la idealojn de la etiko sur politika tereno” (J. Arntz). La homo ja ne povas forkuri de sia homa ekzistado, li vivas kaj devas agi en mondo, en kiu ĉirkaŭvagas la peko kaj en kiu bono kaj malbono preskaŭ nedisigeble interplektiĝas. “Tial”, laŭ la sama aŭtoro, “la kristana konscienco, vid-al-vide kun la atommilito, devas premi sur sin sian disŝiritecon”.

En la atomepoko la homaro, rilate al la problemo de milito kaj paco, atendas la profetan ateston de la eklezio: la signon de la lumturisto ĉe la bordo dum novembra ventego. Estas li, kiu donas signalon al ŝipo povanta perei. Li tamen ne povas transpreni la taskon de la kapitano kaj de la ŝipanaro; lia signalo estas la nura, kiu montras la vojon al la sendanĝera haveno. La kristano en la mondo - li estu kapitano aŭ simpla maristo - tenadas sian propran taskon. Servante al la mondo li plenumas sian kristanan komision. Kristaneco en ĉi tiu tempo estas: esti solidara kun la solidareco de Dio kun la homoj (Bonhoeffer).

J. T.

(daŭrigota)

Papo Paŭlo VI, kiun nia foto montras ĉe la ĉijara paska beno “urbi et orbi”, laŭdire estas aŭ fariĝas laca. Observantoj opinias, ke pri tiu lia farto kulpas la ofte vanaj (aŭ ŝajne vanaj) klopodoj pri la paco. Post la nun komenciĝintaj unuaj interparoloj pri Vjetnamio en Parizo oni eksciis, ke la papo proponis por tiuj interparoloj eĉ la Vatikanon. Ankaŭ pri la niĝeria milito oni komencis interparoli en Londono, dum la krizo en Meza Oriento daŭras, eĉ akriĝas. Eble ni lasis la papon tro sola en lia pasia penado pri la paco - kaj tial li laciĝis? Ni preĝu kaj esperu, ke Paŭlo VI tamen ne laciĝos kaj senĉese levos sian aŭtoritatan voĉon por la paco tutmonda!

al la indekso


EL LA UNIVERSALA EKLEZIO

 

Ne malgravigi la sacerdotan oficon per troakcentado de la ĝenerala sacerdoteco de la kredantoj, avertis Paŭlo VI en sia ĉi-jara mesaĝo okaze de la “Tago de religiaj profesioj”. La sorto de la eklezio ne povas dependi de karismaj movadoj, sed ĝi baziĝas sur personoj, kiuj kun la ordin-sakramento renovigas la oferon de Kristo, diris la papo.

Mondasocio de katolika junularo fondiĝis en Berlino. Nederlandanino (Celeste Herberichs) fariĝis prezidantino de la nova asocio, kies sidejo estas Bruselo.

Ĉe enketo en Italio 62% kontraŭis la enkondukon de divorco, 30% poris, sed nur 25% poris ĉiukaze.

Internacia dialogo inter marksistoj kaj kristanoj okazis en Ĝenevo ĉe la Mond-konsilantaro de Eklezioj. Ĉeftemo estis la komuna humanismo vid-al-vide de la konfliktoj kaj militoj en la “Tria Mondo”.

15 katolikaj observantoj partoprenos la plenasembleon de la Mondkonsilantaro de Eklezioj en Uppsala/ Svedujo ĉijare; entute venos 800 delegitoj.

Grandan sinodon preparas la ortodoksaj eklezioj. Ĝi traktos reformojn kaj la unuiĝon de la eklezioj.

La demokratiĝa procezo en ĈSSR daŭras. Intertempe episkopo Tomášek vizitis Romon, kie li renkontiĝis kun la papo kaj kardinalo Beran. Verŝajne baldaŭ komenciĝos oficialaj interparoloj Prago-Vatikano.

La 4 plej grandaj eklezioj de Usono apelis al prezidanto Johnson, realigi tujan helpprogramon por la mizeruloj de la lando, kiel imagis ĝin la murdita d-ro M. L. King.

“Eklezio de blankuloj” laŭ deklaro de kolorhaŭtaj pastroj, estas la usona katolika eklezio. Se ĝi ne arde batalos kontraŭ la rasismo, ĝi perdos ĉiujn anojn inter la negroj, diris la koloraj pastroj, kiuj estas ega minoritato inter la katolika pastraro de Usono.

En GDR validiĝis nova konstitucio, kiu evidente malgrandigas la rajtojn de la eklezioj kaj la liberecon de konscienco kaj religikonfeso.

La ĉefepiskopo de Sevilla, kardinalo Bueno y Monreal, urĝe postulis ekzameni la hispanan konkordaton. Precipe la privilegio de la hispana ŝtatprezidanto, proponi kandidatojn por vakaj episkopejoj, liaopinie kontraŭas la koncilon. Ĉar Franco ne rezignas pri tiu privilegio, nun jam 20 episkopejoj restas vakaj; la Vatikano ne estas preta, nomigi novajn episkopojn.

Ankaŭ Anglujo nun enkondukis apartan diakon-oficon. Kondiĉo estas, ke la novaj diakonoj (edzoj) ne devos ricevi salajron de la eklezio.

 

al la indekso


IKUE-KONCILO

 

En sia bonega artikolo (EK 3/1968) la redaktoro prave diras, ke la situacio por la postkoncilaj katolikoj fundamente ŝanĝiĝis, ĉar ili estas rigardataj nun “plenkreskaj”, t.e. anoj de la popolo de Dio, egalrajtaj membroj de la eklezio, respondecaj same pri ĝi kiel ĉiu pastro, episkopo, teologo, papo. “Kompreneble tio estas danĝera, riska. Ĉar ni, ne-teologoj, ne estis preparitaj por ĉi tiu pli-malpli subita situacio, en kiu ni ĉiuj devas kun-pensi, kun-paroli, kun-diskuti, kun-labori kaj kun-konfesi. Sed aliflanke estas ne subtaksinda riĉiĝo de la eklezia vivo, de nia propra vivo”. Alivorte: ĉi tie necesas la dialogo. La celo de la IKUE-koncilo estas kontribui al tiu dialogo.

Volonte ni donas la parolon al pensiita franca samideano. Li respondis al la demandoj de majo kaj junio 1967.

I. 1) Estas la devo de ĉiu katoliko respekti la papajn decidojn. Al Petro Jesuo diris: “Ĉiu kiu vin aŭskultas (do obeas), obeas Min”, kaj “Kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo”. Pensi, ke ordinara homo, kiu ne funde studis la religion kaj kiu ne studis kiel sacerdoto ĝis la 25-a jaro, kapablas havi validan opinion pri religiaj temoj, estas pensi ke la Sankta Spirito prilumas ĉiun homan konsciencon. Tiun danĝeron prezentis la fondintoj de kelkaj sektoj, kiuj sin montris eble heroaj, sed laŭ multaj flankoj ankaŭ ridindaj: Penn (kvakeroj), Smith (mormonoj). Selma Lagerlöf humure vortpentris tiajn devojiĝojn en “Jerusalem en Dalekarlio”.

Plie ne ekzistas en la papaj ordonoj io kontraŭ moralo aŭ morala konduto. Fraŭleco de pastroj, deteniĝemo en edzeco - kvankam malfacilaj - estas morale pravigitaj.

Pri sciencaj opinioj, ekz. pri la rotacio de la tero (Galilei) kaj la evolucio (Darwin) ne nur la papo, sed la tuta eklezio eraris. Sed kiu sciencisto ne eraris? Oni pensu pri la kontraŭuloj de Pasteur kaj Semmelweis.

2) Obeado ĉiam estas virto. Obeon praktikis Abrahamo, Sankta Jozefo, la Virgulino Maria, sanktuloj. Oni memoru, ke “ĉiu regno dividita kaj inter si batalanta pereos”.

3) Jes, pro la paroloj de Jesuo mem.

4) Demandon starigis al mi juna studento (en 1917) pri legado aŭ nelegado de malpermesita libro (laŭ la Indekso): Orpheus (Orfeo) de Salomon Reinach. Ĉar mi estis en kritika stato, mi antaŭe preĝis, poste komencis legi. Sed ekvidante rapide la nesciencecon de la libro, mi konkludis, ke ĝin legi ne penvaloris.

Mi ŝokiĝis legante en katekismo (estis antaŭ 1914), ke ekster la eklezio ne estas saviĝo; sed mi lasis al Dio la taskon solvi la aferon pri ĉiu bonvolemulo, kristana aŭ ne.

 

II. Laŭ la respondoj de mia nederlanda samideanino (vidu: EK, oktobro 1967) mi estas malbona katoliko!

1) Vivanta en medio ofte nekristana - kun parencoj unuj fervoraj kristanoj, aliaj senkredaj (agnostikaj), mi devas konfesi, ke la kondutmaniero de ĉiuj estas egala, ke ĉiuj praktikas la saman etikon: tiun de la Evangelio, tiun kiun mi renkontis en mia medio de malgrandaj kaj malriĉaj burĝoj de antaŭ 1914 (burĝoj laŭ edukiteco, sinteno, ĝentileco, malkrudeco; nun granda parto de laboristoj estas burĝoj laŭ tiu senco).

Sed mi pripensas pri mi mem, al kio mi dankas, ke mi ne forlasis la religiajn praktikojn de mia junaĝo. Mi ne scias. Eble al la graco (Difavoro), al penso de mortinta parenco, kiu sur la mortlito petis, ke mi estu religie instruata.

2) La praktiko de la sakramentoj kaj la regula ĉeesto de la sankta Meso helpas min daŭrigi la ekiritan vojon. Ĉar mi konscias pri la nedemonstrado de la religiaj faktoj - kvankam mi opinias ke oni devus almenaŭ konsenti kun Voltaire (neceso de horloĝisto reguliganta la iradon de la mondo) - mi, nekapabla diskuti pri religio (kaj eĉ pri ajna el miaj opinioj, ekzemple pri Esperanto), vole-nevole rezignacias al konduto espereble bona por pravigi mian religion.

3) Mia religia kapableco nek rajtigas nek pravigas min konsili ion.

Kiel La Fontaine skribis en “Glano kaj citrolo”, mi sentas min “Plumpjohano volonta doni lecionon al sia patro”.

Ĉu vi samopinias? Ĉu vi aliopinias? Mia leterkesto por ĉiu estas malfermita: IKUE-koncilio, Ter Apel, Nederlando

 

al la indekso


OFICIALE

 

Landa reprezentanto de IKUE en Kanado

Kanado nun havas sian propran reprezentanton. La usona reprezentantino, s-ino Berthold Schmidt, prizorgis ĝis nun tiun taskon ankaŭ por Kanado. Ni kore dankas ŝin pro ŝia laboro kaj elkore bonvenigas la novan reprezentantinon por Kanado:

S-ino Pauline Proulx, Trois Rivičres, Quebec, Canada

 

 

Novaj konsuloj de IKUE

Urugvajo

S-ro Pablo Escardň, Montevideo

S-ro d-ro Zeballos Morales, Fray Marcos

 

 

PAX CHRISTI-adresoj (kompletigo de la adresoj en la marta numero)

strujo: Stephansplatz 3/L devas esti 3/I.

Hispanujo: Aldonu: Facultad de Derecho.

Italujo: Pax Christi, 21 Piazza Adriana, Roma.

Svislando: Aldonu: Mons, J. Wagenkecht, 1249 Aire-la-Ville (Genčve).

Korespondservo de Pax Christi:

S-ro A. Lang, Poŝtfako 462, 663 Saarlouis, Germanujo.

 

al la indekso


NIA OLIMPIA VETLUDO

 

La startpafo por nia vetludo sonis malfrue en malfruiĝinta februara numero de EK, kaj estas verŝajne pro tio, ke la lokoj ne ankoraŭ multe ŝanĝiĝis. S-ino Louisa Berthold-Schmidt plifortigis sian pozicion kaj okupas la unuan lokon kun 9 novaj membroj. Due restas ankoraŭ S-ro E. Paesmans el Belgujo kun 5 membroj, sed tuj malantaŭ li sekvas nuk-je-nuke la sinjoroj C. Ferrari el Italujo, G. Wagner el Germanujo kaj V. J. Timmins el Aŭstralio, kiuj estas luktantaj por la tria loko. Jam tri kontinentoj troviĝas en nia sportejo!

Cetere multaj membroj ne ankoraŭ startis. Se vi plendas pri manko al longa spiro, ni rekomendas al vi nur fari unu sportivan salton varbante unu novan membron kaj ne plu. Por la kaso de IKUE tio sufiĉus kaj vi restus en bona kondiĉo! Sed al la fortuloj ni petas montri iom pli da energio kaj sekvi la bonan ekzemplon de la antaŭnomitaj sportivaj vetludantoj.

Atentu bone: la unua premio estas la beleldonita DIA KOMEDIO de DANTE.

C. v. K.

al la indekso


FONDUSO NEPAGIPOVAJ PERSONOJ

 

La pupagado ne ankoraŭ estas sukcesplena. Ĝis la 5-a de aprilo 1968 ni nur ricevis unu mendon. Oni verŝajne ne scias kiel belaj la pupoj estas! Bonvolu pripensi, ĉu vi eble volas donaci al iu belan pupon en nacia kostumo. Estas originala donaco. Vi povas mendi ĉeĥajn, polajn, hungarajn kaj jugoslavajn pupojn. La kostoj estas kun la ekspedo 12 ned. guldenoj.

Ni dankas la germanan ligon pro ĝia bonkora donaco de 100 germanaj markoj por la fonduso. Kiam aliaj ligoj sekvos tiun ĉi ekzemplon?

C. v. K.

al la indekso


 

Sentitola artikolo

(pri pastroj kaj socialismo, ndl TTT-ejestro)

Ĉu niaj sacerdotoj kaj episkopoj fariĝas marksistoj, socialistoj kaj komunistoj? La brazilan, mondfaman ĉefepiskopon Dom Helder Camara (nia foto montras lin dum parolado ĉe la mondkongreso de la katolika junularo en Berlino, aprilo 1968) oni ne nur insultas “komunisto”, “ruĝa episkopo” k.s., sed dekstrekstremistaj grupoj eĉ atencas lian vivon, ĉar li senĉese kritikas la socialajn cirkonstancojn de la suda kontinento kaj tiujn homojn, kiuj kulpas pri ili, ĉar li arde postulas (kaj parte mem realigas) socialajn reformojn, ĉar li por tiu celo aplikas ankaŭ ĝustajn socialistajn ekkonojn kaj metodojn. Sed oni riproĉis ja eĉ al la papo “socialismon” - kial do episkopo aŭ sacerdoto ne sentu sin honorigita per tia riproĉo? Camara parolis pri “bomboj de mizero”, kiuj eksplodos revolucie, se la mondo ne malŝarĝas tiujn bombojn. Li pledas - kiel ne malmultaj aliaj sudamerikaj episkopoj - por revolucio, li admiras Martin Luther King kaj Camillo Torres, kiu estis pastro kaj mortis kiel revoluciulo.

Alian “socialistan” vojon iras la “kaplanoj de laboro” (nia supra foto) en Italio, kie la komunismo preparas venkon demokratian: ili iras en la fabrikojn mem kaj tie

celebras la sanktan meson, meze inter haloj kaj tuboj. Kaj ili havas sukceson.

Entute: Ni ne povas plu - tro longe ni faris - ignori la socialismon. Ĝi estas mondpotenco, kun kiu ni devas kalkuli, realisme kaj sincere.

 

al la indekso


LA STIMULO DE MARX

5-a de majo: antaŭ 150 jaroj naskiĝas Karl Marx

 

Eble neniu alia homo tiom influis la mondhistorion kiel Karl Marx. Laŭ li nomiĝas marksismo, marksismo-leninismo kaj marksismo-leninismo-maoismo; lia ide-konstruaĵo kaj tio, kion aliaj prave aŭ malprave faris el ĝi, iĝis mondpotenco, regas per mondpotencoj kiel USSR aŭ Ĉinio kun iliaj satelistoj pli ol trionon de la homaro kaj ekkonkeras ankoraŭ pli vastajn partojn de la mondo.

Eĉ se tiu regado de la marksismo plejparte trafas kontraŭvolulojn, ni ne trompu nin mem: vastaj rondoj, nelaste de la intelektuloj, jesas la marksismon pro konvinko kaj por centoj milionoj de subpremitoj kaj ekspluatitoj la marksismo signifas savinstruo, savreligio, kiun ili kun ardaj koroj sekvas, kaj estas pretaj batali por ĝi ĝislaste.

Netuŝitaj kaj nefirmaj

Kaj ni kredantaj kristanoj? Ĉu ni honeste traktis Marx kaj lian doktrinon? Ĉu ni povas atesti al ni, ke ni spirite kaj mense superis ĝin? Certe: ni ne fariĝis predo de

la marksismo, ni ne lasis nin erarigi per ĝi en nia kristana kredo. Sed ke ni - almenaŭ en la Okcidento - restis tiel komplete netuŝitaj de la marksismo, eble povas esti klarigata per tio, ke ni ne sufiĉe konas ĝin, ke ni ne sufiĉe familiariĝis kun ĝia ide-konstruaĵo.

Tiel povus eĉ esti, ke ni havas tute malĝustajn imagojn pri Marx kaj lia doktrino. Eble ni tamen ankoraŭ povus ŝanceliĝi aŭ erariĝi, se konvinkita ano konigus al ni la veran marksismon. Ĉu la plimulto de la kredantaj katolikoj vere estas sufiĉe firma, por ne fiaski en diskuto kun instruitaj marksistoj, sed eĉ venki en tia diskuto?

Ni evitis

Ni restu ĉe la vero kaj honeste konfesu: ni estas longe for de sukceso en la batalo

kontraŭ Marx. Longan tempon ni evitis ĝin. Anstataŭ ekkoni lian tutan doktrinaron, ni kontentiĝis dum longa tempo pri kelkaj el la tutaĵo ŝiritaj partoj, precipe tiaj akre kontraŭaj al niaj konvinkoj, kiuj tial elvokis aparte ardan kontestadon de nia flanko. Unualoke estis lia doktrino pri la klasbatalo, dualoke lia postulo de socialigo, t.e. forigi la privatan proprietecon de la produktiloj kaj doni ĝin al la socio. Dum jardekoj ili estis la ĉefpunktoj en nia batalo kontraŭ Marx.

Aŭtomata rifuzo

Por Marx la klasbatalo estis la de malamo kaj envio porta batalo de la nenionhavuloj, de la neheredantoj kaj ekspluatatoj kontraŭ la klaso de la posedantoj kaj ekspluatantoj kun la celo, “likvidi” tiun klason. Al la kristano la konscienco malpermesis partopreni tian batalon. La kristano devas nek malami nek envii, li devas ĉiun kunhomon, ankaŭ tiun kiu malbonfaras al li, ne nur estimi en liaj rajtoj, sed eĉ plie vere bonvoli al li; por la kristano ankaŭ la malamiko, ankaŭ la “klasmalamiko”, restas proksimulo, kiun li devas ami kiel sin mem. - Se oni do identigis tiusencan klasbatalon kun marksismo, aŭtomate la kristano devis rifuzi la marksismon.

7-a ordono

Evidenta malobeo al la sepa ordono de la dekalogo estis, simple - sen kompenso! - forpreni de la posedanto la produktilojn, por doni ilin al la socio. La 19-a jarcento ĝuste ĉi tiun ordonon alte respektis. Tiel la bonaj kristanoj decide defendis la proprieton de la produktil-posedantoj kontraŭ la socialigo.

Beata Marx

Kaj kiel ni estis informitaj pri la Marxa doktrinaro dum la jardekoj, kiuj sekvis la aperon de “La Kapitalo”?

Lian ekonomian teorion, kerno de la labor- kaj plusvalor-doktrino, oni klarigis kaj pli-malpli konvinke kontestis. Ĝis hodiaŭ la ortodoksaj marksistoj en la komunistaj landoj gardas ĉi tiun balaston de la Marxa valor-doktrino, kiun la moderna ekonomi-scienco komplete nuligis, sed kiun ili - la ortodoksuloj - ne rajtas malkaŝe forlasis. Sed ĉar ĝi, kiel ĉiu eraro, havas eron de vero, ni devas akcepti, ke ĝi aperas al laboristo tiel evidenta kaj konvinka, ke multal laboristoj, kiuj decide rifuzas nomi sin marksistoj, fidas al tiu duonkomprenita doktrino ĉar ŝajne ĝi klarigas, kial al la laboristo ne apartenas la tutaĵo kreita helpe de lia laboro, sed nur parto, dum alia parto restas ĉe la “kapitalisto”.

Por ni hodiaŭ estas malfacile kompreni, ke enorma parto de la diskutado inter katolikaj aŭtoroj tiutempaj turniĝis ĉirkaŭ la labor- kaj plusvalor-doktrino; estis katolikaj aŭtoroj, kiuj defendis ĝin: la katolika pastro Wilhelm Hohoff (1848-1923) estis firme konvinkita, ke li renkontos Marx en la eterna beateco, ĉar Dio ne povas rifuzi la gracon de beata morto al viro, kiu kolektis tiom da meritoj pri la laboristaro per sia labor- kaj plusvalor-doktrino, eĉ se li estis ateisto. - La Marxa valor-doktrino estas morta.

Mortaj teorioj

Malgraŭ tio neniu fakulo kontestos, ke nia scio riĉiĝis per Marx. Tamen ne nur lia doktrino pri la plusvaloro, sed ankaŭ lia koncentrig-teorio, eĉ pli lia teorio pri la kreskanta mizeriĝo de la amasoj, kiu fine kondukos al ribelo kaj revolucio, hodiaŭ estas defendataj de neniu en progresemaj landoj; nur la mizere vivantaj amasoj en la ekonomie neevoluintaj landoj kredeme akceptas ĝin.

La merito de Marx

Ĉe ni dum la tempo kreskis la ekkono, ke la esenca merito de Marx ne estis lia doktrino, sed lia analizo kaj kritiko de la socio. Kun la kreskanta industriiĝo la socio de la 19-a jc. pli kaj pli ŝanĝiĝis al la “klasoj-socio” de kapitalistoj kaj proletaro kaj tiel restis ĝis dum la 20-a jc. La klarigo de Marx estis malĝusta, sed la fakto, kiun konstatis Marx, estas nekontestebla.

Revizia socialismo

Kiam precipe la germanaj socialdemokratoj komencis revizii la severan marksismon; por Pio XI eblis agnoski per sia encikliko “Quadragesimo anno” (1931) ne nur la fakton de klasoj-socio, sed eĉ la neceson de klas-batalo, kiu kompreneble ne devas nutriĝi per malamo kaj envio kaj celi al la neniigo de la kontraŭa klaso; ĝia celo devis esti, krei socian ordon, en kiu ĉiuj posedu siajn rajtojn.

La sama revizia socialismo ankaŭ reduktis la postulon de socialigo al prudenta mezuro; en tiaj limoj ankaŭ la papo povis aprobi socialigon; entreprenojn de vivesenca signifo por la komuno transdoni en la egidon de la ŝtato tre bone povas esti pravi gite, ja postulite. Sed ĉi tiuj eldiroj de Pio XI rilatas - kaj tion oni ne pretervidu - al la revizia socialismo veninta el la marksismo,sed ne al la marksismo mem!

Surogato

La malmola kerno de la marksismo estas la filozofia doktrino de la historia kaj dialektika materialismo. Ĉi tiu kerno vere estas malmola kaj sen ega penado oni ne penetras en ĝin.

Tiel estas facile kompreneble, ke oni opiniis superflue, malhelpi la penetradon de la marksismo en la katolikan laboristaron per tio, ke oni instruis ilin pri tiu filozofio kaj kontestis ĝin. Oni kontentiĝis do prezenti facile kompreneblan surogaton, kiu neeviteble malsubtiligis kaj falsigis tiun doktrinon. Agi tiel estis des pli konsilinde, ĉar inter la aŭtoroj de la marksismo mem regis grandaj opini-diferencoj pri la ĝusta kompreno de la Marxa doktrino (kaj regas ĝis hodiaŭ).

Ateisto?

Marx estis kaj konfesis sin ateisto; do oni simple interpretis lian “materialismon” tiel, ke ĝi estis kruda materi-kredo kaj neado de ĉio pli supra, ĉio spirita kaj des pli de Dio. Certe oni povas dokumenti tian interpreton per citaĵoj de Marx. Sed malgraŭ ĉia sagaco Marx ne estas libera de kontraŭdiroj, kaj tiel oni ofte staras antaŭ enigmo kaj ne scias, kiun el liaj eldiroj oni sekvu, en kiu oni havas la “aŭtentikan” Marx. Kio do estus pli komforta ol uzi tiujn eldirojn, kiuj plej evidente kontraŭis al la kristanaj kredoveroj kaj al la kredo je persona kaj sankta Dio? Tion fari estis prave, ĉar la populara propagando tute ĝenerale identigis marksismon kaj krudan materialismon kaj ateismon. Tia marksismo devis esti akre rifuzata de kredantaj kristanoj.

Aŭtentika Marx?

Sed ĉu tio nu estis la aŭtentika Marx kaj lia ĝuste interpretita doktrino? Ĉi tiu demando fariĝis ankoraŭ pli komplika, kiam ekde 1932, 50 jarojn post la morto de Marx, oni malkovris liajn tielnomatajn fru-verkojn. Se ĝis tiam oni konis nur la energian malamanton kaj batalanton, la sagacan pensanton, kiu samtempe estis arda revoluciulo, nun oni surprizite ekkonis tute alian, de homeco destinitan Marx, viron kiu batalis por la homo, por homa digno kaj hominda traktado de ĉiu, kiu portas homvizaĝon. Ĉi tiu Marx, la “juna Marx”, estis loga kaj venka; eĉ se en esencaj partoj oni ne konsentis kun li, oni tamen ne povis malrespekti kaj malsimpatii lin.

Tri opinioj

Depost tiam la batalo kontraŭ Marx fariĝis senkompare komplika kaj malfacila. Nun ekzistas ne malpli ol tri diversaj interpretaĵoj. Unuj opinias, ke fakte Marx restis ĉiam la sama, fidela al sia unua amo; ankaŭ lia posta furoro kaŝas nur la delikatecon de lia koro, kiu sentas kun ĉiuj, kiuj suferas mizeron, subpremon aŭ alian maljustaĵon. Aliaj kontraste opinias, ke oni ne rajtas tro serioze preni la filozofian entuziasmon de la “juna Marx”; en tiuj junaj jaroj Marx mem estis ankoraŭ ne matura kaj preta; la maljuna Marx estis, kiu efikis historie, lin nur oni devas atenti. La ortodoksuloj fine volas vidi la “junan Marx” jam plenmatura kaj sur la kulmino de sia vivo, ĉar dekomence Marx devis esti starinta sur la altaĵo de la perfekteco, ĉar li estas la mezurilo, kiu neniam ŝanĝiĝas.

Sekret-scienco

Eble ĉiu el tiuj opinioj enhavas eron de vero, sed neniu el ili la tutan veron. Sed tio estas certa: pri tio, kion Marx vere volis, pensis kaj instruis, sed ankaŭ pri tio, kion postaj aŭtoroj interpretis pri li, povas hodiaŭ diskuti nur malvasta rondo de fakuloj fekunde kaj real-akcele. Por ĉiuj aliaj ĉi-ĉio fariĝis sekret-scienco, por kiu mankas al ni la ŝlosilo. La “dialogo”, kiun Paŭlo VI sugestis, laŭ la nuna situacio povas esti farata nur de tre malmultaj kleruloj.

Praktika afero

Ĉu tial ni aliaj - tiu demando aktualas - devas retiri nin el la diskutado kun kaj pri Marx? Tio signifus ripoz-mane lasi la pluan evoluon de la mondhistorio al malmultaj kleruloj. Tion ni ne rajtas permesi! Ĉar tio, pri kio vere kaj serioze temas, ne estas scienca aŭ filozofia disputo inter kleruloj, sed komplete praktika, pli precize: praktik-politika afero. Marx mem per sia filozofio ne volis klarigi, sed ŝanĝi la mondon!

Kristana fiasko

La venka marŝo de la Marxaj ideoj kaj sloganoj tra grandaj partoj de nia mondo ne povas esti klarigata science, ne per praveco de la Marxa instruado, sed per la regantaj socialaj miscirkonstancoj. Ili estis la fekunda tero, en kiun falis la Marxa semo kaj kie ĝi burĝonis. Terure estis, ke kristanaj landoj havis tiujn miscirkonstancojn, kaj ke ĝuste katolikaj landoj ankoraŭ hodiaŭ havas tiujn miscirkonstancojn. La malsukceso de la kristanoj (nur multe pli poste de la nekristanoj, kiel ekz. en Ĉinio) vid-al-vide de la postuloj de sociala justeco ebligis la venkon de la Marxaj ideoj. Bari ĉi tiun venk-marŝon, antaŭ kiam ankaŭ aliaj landoj estos regataj per la marksismo (precipe Sudameriko), por tio ne sufiĉas scienca kontestado de la marksismo.

La batalon kontraŭ Marx ni venkos nur, se ni - kiel ordonas al ni Kristo kaj nia

kristana kredo - serioze portas nian respondecon pri nia kunhomo, se ni respektas lin en lia homa digno tiel, kiel ni mem volas esti respektataj kaj nin mem respektas, se ni zorgas pri lia bonfarto, pri lia sekureco, pri liaj bazaj bezonoj, se ni batalas kontraŭ lia mizero same kiel ni faras pri ni mem. La 2a Vatikana Koncilo en sia konstitucio pri la mondo kaj papo Paŭlo VI en sia encikliko pri la evolu-helpo diris esencajn vortojn pri tio; sed ĝis nun okazis malmulte.

Kiel ni venkos?

La ateista Marx en nekonata maniero stimulis la mondon, kiu nomas sin kristana, sed vivas tro nekristane, agas tro malmulte kristane. Tiun stimulon ni devas akcepti. Belaj vortoj kaj sciencaj diskutoj ne sufiĉas; por tio necesas agoj. Nur per agoj, per la mobilizado de ĉiuj fortoj, por - precipe en la neevoluintaj landoj - starigi justan socialan ordon, ni povos venki en la batalo kontraŭ la marksismo.

Laŭ prof. O. von Nell-Breuning SJ 

 

al la indekso


MACHOVEC BATALOS POR KRISTANISMO

 

La ateistoj en SSSR laŭ la marksista filozofi-profesoro Milan Machovec, Prago, kune kun siaj “kristanaj fratoj” batalos por pluvivo kaj renovigo de la kristanismo en la moderna mondo.

Sed - tiel la profesoro akcentis en intervjuo - la eklezio povos pluekzisti nur, se viroj “kiel Karl Barth en la protestanta direkto kaj papo Johano, Teilhard de Chardin kaj Karl Rohner en la katolika direkto” pli gravos. Kun “homtipoj kiel Pio IX” la eklezio “ne povas vivi en moderna mondo”. La profesoro krome forte pledis por reveno de kardinalo Beran, kiun li nomis “vere kuraĝa homo”.

 

al la indekso


 

KRISTANISMO HUMANISMO MARKSISMO

Intervjuo kun Erika Kadlecová

 

En intervjuo kun germana radiostacio profesorino Erika Kadlecová, la nova ĉefo de la Sekretariato por Ekleziaj Aferoj en la Ĉeĥoslovaka Kultur-Ministerio, donis kelkajn interesajn deklarojn pri la rilatoj inter kristanoj kaj marksistoj. Ni publikigas parton de la intervjuo.

 

Demando: S-rino Kadlecová, vi tranprenis la Sekretariaton por Ekleziaj Aferoj kaj per tio ankaŭ hipotekon…

Respondo: Jes, certe estas sufiĉe granda hipoteko. Unu el la devoj de tiu ofico estas, ke neniel estu atakataj la religiaj liberecoj - kaj mi opinias, ke en tiu rilato oni ne faris ion kio necesus esti farata. Nove komenci - surbaze de reciproka fido - certe estos malfacile. Mi kredas, niaj celo kaj intereso estas, krei tian rilaton inter la kredantoj kaj la socio, en kia ĉio estas konstruita sur fido kaj en kia la kredantoj povas komplete identigi sin kun la socio.

 

 

Demando: Ĉu vi estas kredanta aŭ komunistino?

Respondo: Mi opinias, ke la demando, ĉu iu estas kredanta aŭ nekredanta, ne estas tiel esenca, sed la demando, kio estiĝas el lia kredo.

 

 

Demando: Vi do volas rekonduki kristanismon kaj marksismon sur unu komunan bazan situacion, sur unu komunan bazan problemon, nome la plibonigon de la mondo.

Respondo: La problemo de la homo - la problemo de la humanismo estas komuna problemo, kiu ebligas diversmaniere solvi gin; pri la vojoj kaj metodoj eblas akre batali, sed kiom vere ni zorgas pri la humanismo, kiom vere ni zorgas pri la homo, mi opinias, ke ekzistas la ebleco, plenumi la samajn vortojn kaj agojn.

 

 

Demando: Ĉu mi povas kompreni vin tiel, ke la komunistoj - alie kaj en ĈSSR - batalis kontraŭ la eklezio kiel institucio tiel longe, kiel ili opiniis, ke kiel institucio ĝi domaĝus al la efektivigo de la socialista ideo, kaj ke ili nun post la koncilo, en alia eklezia situacio, ne plu atakas la religion, sed kredas, ke komune oni povas solvi certajn problemojn?

Respondo: Mi kredas, ke la koncilo ĉirilate estas ege grava punkto. La koncepto, kiu vidas nur fatalan rilaton inter eklezio kaj socio, eĉ en la Vatikano ne plu havas monopolon. Tio estas granda espero por la ebleco de paca kunvivado.

 

al la indekso


LA SAVO DE LA POPOLOJ

Naŭa parto

(unua parto - dua parto - tria parto

kvara parto - kvina parto - sesa parto

sepa parto - oka parto)

[noto de la TTT-ejestro: en la originala revu-numero, la titolo erare estis "Deka parto"]

 

La Mondo survoje

En la hodiaŭa situacio la demando pri milito kaj paco postulas denovan profundan pripensadon, unualoke el la vidpunkto de la eklezio mem. El la vidpunkto de la Mondo, ankaŭ aparte de la moderna armilteknologia evoluo, validas la samo.

La nuntempa mondo fariĝis mondo, en kiu ĉiuj landoj esence inter si dependas, eĉ se tio kelkfoje ne aŭ nesufiĉe esprimiĝas en la praktika politiko. Tio signifas ne, ke la mondon oni jam povas nomi tutmonda komuno do en la vera senco de la vorto, do kun la politikaj kaj juraj strukturoj, kiuj respondas al ĝi. Bedaŭrinde montriĝas, ke ni ankoraŭ malproksimege distancas de ĝi! Sed la internacia socio ankaŭ ne plu estas dezerto, en kiu ĉiu agas laŭplaĉe kaj en kiu ĉion povas permesi al si tiu, kiu havas potencon. La hodiaŭa situacio troviĝas ie inter dezerto kaj tutmonda komuno; elementoj de ambaŭ malimplikeble intermiksiĝas. Ekestis komuneco de interesoj, kiu en la sociaj strukturoí ankoraŭ nesufiĉe efektiviĝis, sed tamen havas certagradan influon. Tiel ni parolas pri nia interdependa mondo.

Tekniko kaj trafiko grandparte kontribuis al ĉi tiu interdependeco. La moderna komunikado - aviadilo, radio kaj televido - transpontigas distancojn. En la nuntempo neniu ŝtato povas ion fari aŭ malfari, kvazaŭ vivus ĝi en izoleco. Tio, kion ĉiu ŝtato faros, internen kaj eksteren, estas tutmonde konata en la sama tago kaj kaŭzas ĉie reagojn, kiuj per si mem estas denova faktoro en la politiko. Por la unua fojo estas naskiĝanta iu publika mondopinio. Eĉ la plej potenca lando spertas ĝian influon. Ankaŭ sur la estradon de Eklezio, kiu devas esti mondeklezio, ĝi premas stampilon.

Tre evidente la trarompiĝo de malnovaj limoj esprimiĝas sur la kampo de ekonomio. La starigo de Eŭropa Komuna Merkato estis ankaŭ frukto de la kompreno, ke necesas en ĉi tiu tempo organizi pli grandajn ol naciajn ekonomiajn unuojn por povi sufiĉe garantii bonfarton al la civitanoj. La ideo de komuna merkato tial prezentiĝas ne nur en Eŭropo, sed same en la araba mondo, en Afriko kaj Sud-Ameriko. Ankaŭ la Marshall-plano estis - krom formo de internacia solidareco, kiu ankoraŭ ĉiam estas modelo - la agnosko de ekonomia kundependo, kiu multe transiras la malnovajn politikajn limojn. En la hodiaŭa mondo ĉi tiu reciproka ekonomia dependeco spertiĝas plej akre en la problemo pri la evolulandoj. Eĉ se ĉi tiuj landoj faras, kion ili povas, por solvi sian propran paŭperisman problemon, tiam ankoraŭ restas la fakto, ke por multaj el ili la ekonomia pozicio unualoke daŭre dependos de la mondprezoj por krudmaterialoj, kaj ĉi tiujn mondprezojn siavice influas unualoke la du grandaj industriaj potencocentroj de ĉi tiu tempo: Usono kaj Eŭropo. Multe da aliaj ekzemploj povus esti menciataj. La faktoj estas ankoroŭ nesufiĉe agnoskataj, ĉar por tio la propranaciaj interesoj montriĝas ankoraŭ ĉiam tro grandaj.

Kreskanta interdependeco troviĝas ankaŭ sur la kampoj politika kaj jura. Poste ni pritraktos ĝiajn sekvojn rilate al la demando pri milito kaj paco. Aferoj kiel tiuj de Sud-Tirolo kaj Cipro antaŭe estus rigardataj kiel malkonsentoj inter du najbaraj landoj. Nun pri ili kunparolas ĉiuj eŭropaj landoj (en la Konsilantaro de Eŭropo) kaj eĉ la tuta mondo (en U.N.). Por la unua fojo en la moderna historio Azio kaj Afriko havas voĉon, kiam mond-politike en U.N. temas pri Eŭropo. En la grandaj internaciaj organoj ni vidas, ke la diplomatio parte multnaciiĝas, kiel en tia grado antaŭe estus neimageble.

La vastiĝanta interdependeco evoluis ankaŭ rilate al la problemo pri milito kaj paco. Tio okazis jam dum la periodo inter la du mondmilitoj, en la periodo de la Ligo de Popoloj. En la Briand-Kellogg-Pakto la partoprenantaj ŝtatoj rezignis pri la milito kiel instrumento de nacia politiko. U.N. faris eĉ pluan paŝon. La U.N.-membro, kiu propraŭtoritate faras militon, laŭ la ĉarto lokas sin mem fakte ekster la jura ordo. Ĉio ĉi ĝis nun ne povis elmondigi la militon, sed klare evidentigas ke en ĉi tiu tempo la milito fariĝis afero, ne inter du ŝtatoj aŭ aliancoj, sed de la internacia socio kiel tuto.

La kreskantaj interdependecoj, ĉi tie skizitaj, havas profundefikan signifon por la hodiaŭa internacia kunvivado; kaŭze de ili ĝi eĉ iom blinde ekrapidegas. En 1962 Kennedy - en la sama ejo, kie en 1776 oni elparoiis la Usonan Deklaron de Sendependeco - faris paroladon, kiu tendencis al Deklaro de Interdependeco. La vortoj de ĉi tiu viro en tiu loko markis la novan situacion.

Evoluo de tiom profundefika signifo ne povas ne influi la sintenon, kiun la homo akceptas kontraŭ la problemo pri milito kaj paco. Depost la 17-a jarcento valoris por la valida internacia juro la “ius ad bellum” (rajto ekmiliti) kiel atributo de la suverena ŝtato. La bazon por tiu interpopola juro metis i.a. la Nederlandano Hugo Grotius en sia konata verko “Pri la Rajto de Milito kaj Paco”. Jure deviga ĉi tiu interpopola juro fariĝis, kiam la ŝtatoj inter si kontraktis. Milito povis esti kondukata nur en justa afero, sed pri la demando rilate al la justeco de la afero decidis nur la militanta ŝtato mem. Jam en 1927 Politis akre pri tio juĝis: “La senlima suvereneco mortigis la doktrinon pri la justa milito”.

Dum la tuta tempo menciita oni plukonstruis en sia pensado pri ŝtato kaj juro sur la opinio, kiun oni renkontas jam ĉe la skolastikuloj: la ŝtato valoras kiel perfekta socio. En tio kuŝis ankaŭ la pravigo de la senlima suvereneco. Meze de la kreskantaj interdependecoj la aparta ŝtato ĉesis esti perfekta socio. Hodiaŭ neniu ŝtato memstare sufiĉas por garantii liberecon, bonfarton kaj rajtojn al siaj civitanoj. En ĉi tiu tempo socia prospero, ordo, sekureco kaj paco de unu politika komuno kundependas kun tiuj de aliaj politikaj komunoj.

En la nuna tempo la fiksiĝo ĉe la ideo pri senlima suvereneco ekstaris kiel muro inter la homo kaj lia estonteco. La kreskantaj interdependecoj bezonas kreskantajn supranaciajn instituciojn, kio devas rezultigi samgradan limigon de suvereneco. En la antikva alianca sistemo adekvata respondo ne plu estas trovebla. Ĉi tiu kompreno povis fari la penson pri Unuiĝinta Eŭropo dum multe da jaroj kreiva elemento en la internacia politiko.

Pro ĉi tiu ŝanĝiĝinta situacio oni pri milito kaj paco ne plu povas pensi laŭ tradiciaj kategorioj. Sciante pri moderna milito, oni ne pli longe povos diri, ke la doktrino pri la justa milito estas ankoraŭ faktoro en la humaniĝa proceso de la mondo. La doktrino ekestis en tempo, kiam ne estis parolo pri realaj interdependecoj, nek ordigo de internacia socio aŭ fariĝanta tutmonda aŭtoritato. En la dezerto de la internacia kunvivado la rajto je milito estos la lasta rimedo, kiun oni kaptis, por ke la aparta suverena stato tenu sin mem.

“Nu, ĉi tio respondas al kompreno pri la suvereneco, kiu ne estas repacigebja kun la nuntempaj interdependecoj. Iam estis internacia juro kaj rajto je milito, kiuj estis adaptitaj al la feŭda socio, poste al la tempo de naciaj ŝtatoj; nepre necesas trovi solvon, kiu harmonias kun la hodiaŭa evolunivelo de la homa socio” (R. Bosc).

Revolucio de la armiltekniko

Meze de ĉiuj ŝanĝiĝoj, kiuj okazas en la nuna mondo, aldoniĝis krome - en la postmilitaj jaroj - revolucia armilteknologia evoluo, kiu fortefike ŝanĝas la tutan karakteron de milito.

La historio de militado mantras la evoluon de armiloj kun ĉiam pli granda detruforto. Precipe depost la 19-a jarcento oni povas paroli pri iompostioma totaligo de militado, sekve interalie de la anstataŭiĝo de dungitaj armeoj per sistemo de nacia soldatservo kaj de la industria revolucio. La konsekvencoj tamen plene sentigus sin nur en ĉi tiu jarcento. La evoluo, kaŭzita de la hodiaŭa teknika kaj industria revolucio, faris ankoraŭ pli grandan salton. Enirante la atomepokon la problemo pri la milito ekhavis novan dimension. Ĝi fariĝis totala en maniero, pri kiu antaŭaj generacioj ne havis imagon.

La disvolviĝo de la atomenergio ebligis al la homo fari unu solan bombon, kiu havas la saman detruforton kiel bomboj, uzitaj dum la dua mondmilito. Sovetunio kaj Usono disponas pri tia detruforto, ke ĝi sufiĉas por fari finon al ĉiu homa vivo sur la tero. Kompreneble ne estas certe, ke io tia fakte okazos en atommilito, sed povas okazi! Nova fakto en la nuna situacio estas, ke por la unua fojo en la historio milito povas meti sur la karton la pluekzistadon de la homa gento. Tiom totala la detruminaco ankoraŭ neniam estis. Eĉ se ĝenerala detruiĝo forrestus, en grandaj aŭ malgrandaj partoj de la mondo ĉiu homa vivo estus ekstermata kaj la sekvoj de radio-aktiveco dum longa tempo farus vastajn regionojn neenloĝebla dezerto.

Krome la ĝisnunaj detruiloj povis fari milionojn da viktimoj, sed neniam estis reala minaco al la homa pluekzistado. Ankaŭ tion ŝanĝis la kernarmíloj. Jam longe estas timiga demando - kies certan respondon la plej bonaj kompetentuloj ankoraŭ ne trovis - kiaj estos la precizaj heredaj kaj biologiaj sekvoj de atommilito rilate al la pluekzistado de la homa gento. Nur certas, ke la heredaj sekvoj povos etendi sin super senfina

serio da generacioj; eble ili kondukos al daŭra kripliĝo de la homa gento. Tiel atommilito povas konduki al tia sengloriĝo de la homeco, ke la vivantoj envios la mortintojn.

La karakteron de la milito fortefike ŝanĝis ne nur la kernarmiloj, sed ankaŭ iliaj transportiloj. En la nuna tempo oni eĉ vidas, ke la vetarmado centriĝas ĉirkaŭ ĉi tiuj transportiloj. En ĉiuj militoj distanco kaj tempo starigadis gravajn demandojn. Per la moderna supersona aviadilo la tekniko jam kapablis solvi kelkajn tiajn demandojn. Tamen la decidan venkon super la problemoj de distanco kaj tempo alportis nur la enkondukíĝo de la interkontinentaj raketoj. Ĉi tiuj iloj atingebligas ĉiun punkton sur la tero en rapideco, kiu ĉe la nuna nivelo de scienco kaj tekniko preskaŭ neebligas kontraŭaranĝojn. Ankaŭ per tio atommilito estas milito en tute alia senco ol la du mondmilitoj, kiujn nia jarcento jam travivis. Tiam la milito estis mondmilito, unualoke pro la nombro de landoj en ĝi implikitaj, sed en la estonteco ĝi estos tia sekve de la milittekniko mem. Estas klare, ke - ankaŭ kaŭze de la armilteknologia evoluo - la pensado pri milito kaj paco ne pli longe estu laŭ naciaj kategorioj, sed laŭ mondvastaj kategorioj.

Ĉi tiu armilteknologia evoluo kaŭzis fortefikan ŝanĝon ankaŭ per tio, ĉar ĝi dubigas pri la senco mem de la milito. Sekve de la moderna armiltekniko la spaco inter detruo kaj sindetruo fariĝis multe pli malgranda ol dum pasinttempa militado. Se en milito la perspektivo de venko ennebuliĝas – t.e. la racia ŝanĝo por lastrimede per milito veni al protekto kaj riparo de la jura ordo - tiam ĉi tiu rimedo ĉesis esti manipulebla politikilo. Jen alia aspekto de la nova situacio, kiu komenciĝis.

La demando leviĝas, kio en ĉi tiu situacio estas pli facila: ekzili la militon mem aŭ kontentiĝi pri minimumo, ŝangante la regulojn de militado, tiel ke oni haltigu evoluon al totala milito? Schwarzenberger, Angla scienculo pri popola juro, donis jenan respondon: “Ne estas pli facile tiom alte celi. Verŝajne estas pli malfacile, sed tio estas multe pli valora. Necesas mondpolitika ordo, kiun malobei la aparta ŝtato povos nur proprariske. Trafi malpli foran celon, estu ĉio kio estas atingebla, sed ĝě senespere restas sub la minimumo je mondsekureco”. Eble jena estas la plej nova en la nuna situacio, ke nur venko super la militfenomeno mem fine povas esti reale kreiva faktoro en antaŭeniranta humaniga proceso de la mondo. En la atomepoko la homaro ekstaras antaŭ elekto inter ekstrema alternativo: totala detruigo aŭ totala paco.

Resuma bilanco

En la sintenon de multaj kristanoj kontraŭ la problemo pri milito kaj paco la atomepokaj donitaĵoj ankoraŭ nesufiĉe eniĝis. Dum en la postmilita evoluo la ĝenerale uzataj libroj pri moralo preskaŭ ĉiam ripetadis la jurajn kaj moralismajn formulojn el antaŭa tempo - formuloj kiuj ofte ne tuŝis la realecon de la moderna militafero - Papo Pio XII nenion preterlasis por transigi la katolikan pensadon en la realaĵojn de la 20-a jarcento kiujn regas atomaj, kemiaj kaj bakteriologiaj armiloj. Papo Johano faris en sia “Pacem in Terris” plian paŝon sur tiu vojo. Sed inter la koncepto, kiu prezentas sin al ni el ĉi tiuj aŭtoritataj eldiroj, kaj la koncepto de sennombraj kristanoj pri la problemo, ankoraŭ ĉiam kuŝas fendego. Katolika porpaca movado havas kiel taskon transpontigi tiun fendegon. Fini la “longan kaj malhonoran maleston de la katolika publika opinio rilate al la problemo pri la milito” (Herberichs) ne povas fari nur la papo kaj kelkaj scienculoj.

La fundamenta demando, pri kiu oni diskutas en nia tempo, ne estas la “ius in bello”, sed la “ius ad bellum”. La unua entenas nombron da reguloj, kiujn devas observi militantaj ŝtatoj; la dua estas la rajto ekmiliti. En la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento tio lasta apenaŭ estis pridiskutata; ĝi aperis memkomprenebla rajto de ĉiu suverena ŝtato. Scienco kaj politiko sin okupis pri la “ius in bello”: klopodo por ligi la militadon al almenaŭ kelkaj elementaj reguloj de justeco kaj homeco, kaj por iom malakrigi la suferon al militviktimoj. Al tio la Ruĝa Kruco dankis sian estiĝon. Pri tio oni i.a. okupis sin en la konataj packonferencoj de Hago (1899 kaj 1907). La dua mondmilito montris en la praktiko, kiom malmulte ĉi tiu “ius in bello” kapablas kontraŭstari la demonecon kaj laŭleĝecon de la milita afero, kiam ĝia eksplodo estas fakto.

Malgraŭ la multaj kaj maldolĉaj, seniluziigaj spertoj la problemo pri la “ius in bello” restas ekstreme grava, tiel longe ke la milito ne estas tute ekzilita el la homa socio. Sed tamen ĝi ne estas la fundamenta demando, pri kiu temas en ĉi tiu tempo. La evoluo de la modernaj armiloj faris la “ius ad bellum” por la unua fojo post longa tempo denove diskutebla. Tiu demando donadas nutraĵon al la responsaj politikisto kaj soldato, al ĉiu homo kunsentanta kun sia tempo, ĉar la atommilito pendas super la mondo kiel minacanta katastrofo. Tial al tiu demando ni devas serĉi respondon.

Ĉu oni kapablas kontentige respondi al tiu demando, pri tio katolikaj teologoj havas inter si malsamajn opiniojn. Se en kristana pensado ne estas loko por la koncepto “totala milito”, ĉu tiam jes estas loko por armilo kiu el si mem faras la militon totala? Se laŭ la tradicia doktrino milito nur estas prava, kondiĉe ke la atingota celo samvaloru kiel la sufero kaj la detruo, kio tiam estas la bono, kiu pravigas atommiliton? Se laŭ Aŭgusteno milito nur estas prava, se ĝi servas al la paco, kia paco ja estos, kiu restos al ni post atommilito? Estas surbaze de tiaj demandoj, ke kelkaj teologoj antaŭdiris novan estontecon al la tradicia doktrino pri la justa milito, laŭgrade ke la internacia komuno ricevos pli klaran formon, dum por aliaj ĉi tiu doktrino absolute antikviĝis.

Ankaŭ ĉi tie la unike ĝusta respondo ŝajnas ebla, se oni rigardas la problemon en la perspektivo de la historia evoluo. Tiel faris ekzemple Kardinalo Ottaviani en aŭtoritata verko. Tie li diras emfaze, ke li deziras juste juĝi pri la valoro de la tradicia doktrino, sed oni konsciu, ke tiu doktrino estas elpensita por tempo, kiu diferencas de la nia ne nur kvante sed ankaŭ esence. Gravas ĉi tie la esenca diferenco inter la antaŭa kaj la hodiaŭa situacio. Tial ĉi tiu ĉapitro titoliĝas: EN NOVA SITUACIO. Eble estis ankaŭ ĉi tiu konscio pri la nova situacio, kiu skribigis al unu el la plej konataj Amerikaj teologoj, ke la tradicia doktrino pri la justa milito estas malaperanta kiel ĉapitro de katolika moralteologio (J. Courtney Murray).

Pensante pri la problemo, kiun kaŭzas milito kaj paco, ni faris kelkajn rimarkojn el la koro de la interna evoluo en la eklezio, la rilato inter eklezio kaj mondo, la kresko al interdependa mondo, la nova armilteknologia evoluo. Tiuj malsamaj vidpunktoj kondukis nin al la sama konkludo: la problemo pri milito kaj paco en ĉi tiu tempo eniris novan situacion.

J.T.

(daŭrigota)

 

al la indekso


EK RECENZAS

Biblia Revuo reaperis! 

Dumonata internacia gazeto pri bibliaj kaj orientaj studoj. IV jaro - nova serio, n-ro 1 januaro-februaro 1968, 60 paĝoj, 23 x 17 cm; jarabono 6 usonaj dolaroj, unuopa numero 1.20 usonaj dolaroj; administracio Via Baccarini 80, I-48100 Ravenna, Italio; perantoj en 16 landoj.

Unue la diketa kajero en plaĉa verda-bruna kovrilo impana. Tuj poste oni malagrable surpriziĝas per lingvaj malkorektaĵoj en la akcesoraj-enkondukaj tekstoj kaj per preseraroj en la artikoloj (kiuj maloftis en la unua serio). Sed eble estos nur start-malfacilaĵoj.

La artikoloj havas - konsole - la konatajn kvaliton kaj altnivelon: redaktoro Broadribb mem skribas interesan traktaĵon pri Proto-Luko, Capell (Aŭstralio) pri “Lingvo kaj religio laŭ la biblia vidpunkto”, P. Lombardi (Jerusalemo) publikigas arkeologian studeton pri Ha'Aj. Broadribb recenzas libron de Perry; krome troviĝas nova rubriko “El la gazetaro”, en kiu oni atentigas pri artikoloj en diversaj fakrevuoj. Nova estas ankaŭ la rubriko “Novaĵoj”. En ĉi tiu numero oni aperigas ankaŭ indekson de la antaŭa serio de BR.

Resume oni certe povas dirí, ke BR nun estas pli varia kaj riĉenhava, sed oni nepre atingu, ke la lingvaj kaj presaj eraroj malmultiĝu, ĉar ĝuste en tia fakrevuo tiaj eraroj ege ĝenas aŭ eĉ miskondukas. La alta prezo ne ŝoku, ĉar ĝi estas normala por tiel speciala fakrevuo.

Ne estas dubo, ke ĝi estas tro scienca, por kapti legantojn inter la ordinaraj esperantistoj. Sed pastroj kaj studentoj nepre abonu ĝin - kaj ĉiu, kiu aŭ persone interesiĝas pri la bibliaj sciencoj aŭ volas subteni ĉi tiun gravan entreprenon.

sm

al la indekso


ETA IKUE-KABAREDO

 

kun diversaj eldiroj de eblaj pioniroj,

 

dua memstara prezentado,

                              pri kiu jam du personoj responsas.

 

Do ni povus enkonduki “duan divenon” por daŭrigi tiun el la marta numero, sed pro maldivenemo de niaj legantoj tiu ĉi programero estas anstataŭigita de

 

PLENDRUBRIKO “FIFI”

Komitatano A. en B. skribis: “Mi jam estas longjara komitatano de IKUE en ripozo. Sed nun mi prenas la plumon por protesti kontraŭ viaj malaltaj aludoj al mia mallaboro. Dum mia ofica periodo mi ĉeestis, reprezentante IKUE dum 13 inaŭguroj de Esperanto-stratoj, 5 malkovroj de Zamenhof-monumentoj, 188 Esp.-kongresoj kaj kunvenoj kaj 6 E.-ekspozicioj.  Tamen mi neniam petis unu moneron de IKUE por vojaĝkostoj, restado ktp. Mi ne estas nenion faranto. Notu tion bone, alie mi ŝovos altan kalkulon sub la nazon de la kasisto!”

 

 

MANKO DE HONORO

La prezidanto de IKUE havas la reputacion, ke li klopodas modele eduki siajn tri viglajn infanojn. La plej aĝa el ili (6-jara) nomiĝas Filipĉjo. Li ŝajnas same aktiva kiel lia patro, ĉar li kutimas tre - fakte tro - frue ellitiĝi. Ĉar li tiel eldormigas ankaŭ siajn gepatrojn, necesas malpermeso: ĉiu infano, kiu antaŭ la fiksita tempo forlasos la liton, ricevos nur panon kaj buteron (do sen marmelado aŭ kolbaso).

La pasintan jaron pastro A. Beckers, la honora prezidanto de nia unuiĝo, faris dutagan viziton al la ordinara prezidanto, per tio spertante ion ne ordinaran! Laŭ sia kutimo li frue leviĝis por preĝi la brevieron. Filipĉjo pri tio iomete kaleriĝis kaj kriis: “Panjo, tiu sacerdoto ellitiĝis! Ĉu ankaŭ li ricevos nur nudan buterpanon?”.

 

 

INTER SAMIDEANOJ

A:        Ĉu vi partoprenos en la komuna kongreso?

B:        Jes, se mia edzino permasos

A:        Ĉu ŝi timas, ke vi eble ne plu revenos?

B:        Tute ne! Sed ŝě estas konscienco kontraŭ-ambankedistino!

 

 

NI ĴURIS LABORI!

Senplana membro: Pastra Moŝto, mi ne scias kion fari por servi al IKUE, ĉar nia unuiĝo ne havas taŭgan laborplanon...

Sekretario: Mi havas tiom da laboro, ke mankas la tempo por fari laborplanon. Mi konsilas al vi nenion fari por IKUE kaj direkti vin kun via prava plendo al la estraro!

 

 

 

TEJO-LOGOJ KAJ TEOLOGOJ

Kelkaj IKUE-anoj foje opinias nian revuon tro malfacila. Ili diras: “Espero Katolika estas revuo por teologoj!”. Ni ricevis la sugeston enkonduki novan rubrikon sub la titolo “Kun ESPERO KATOLIKA survoje”, kiu intencas eduki teologojn per de Roma aprobita fulmrapida kurso. La kotizo de IKUE ne plialtiĝos. Ĉiu do profitu! Post severa ekzameno oni povos akiri la diplomon de TEJO-logo (elemento grado) aŭ teologo (supera grado). El la lasta kategorio selektiĝos estontaj redaktoroj por nia organo!

 

 

ALTNIVELA INTERPAROLO

Prezidanto: “Dum la lasta tempo mi estas tre okupita por respondi al ankoraŭ nericevitaj leteroj de IKUE-anoj…”.

Redaktoro: “Mi komprenas, sed kial vi plendas? Vi ja ne perdas tempon legante kaj korektante longajn manuskriptojn de legantoj, kiuj neniam sendas ion al la redakcio”.

 

 

KAMPANJO E3

Atisto: “Ĉu vi aŭdis pri la nova kampanjo en Esperantujo por purigi la lingvon kaj puni la kontraŭgramatikajn pekulojn?”

?-isto: “Ĉu do la lingvo malpuriĝis?”

Atisto: “Evidente vi estas freŝbakita esperantisto. Ni, atistoj, iniciatis kampanjon sub la nomo E3, t.e. ESPERANTISTOJ, EVITU ERARI! La programo estas tre simpla; ĝin ni klarigis en libro de du volumoj…”

?-sto: “… Kaj tiuj pekuloj? Ĉu oni resanigos ilin en la t.n. veturanta D-ro L. L. Zamenhof-Kliniko?”

 

al la indekso