Enhavo de Espero Katolika numero 3/1976

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

 

 

 


 

NOVA GVIDANTO DE IKUE

 

 

Patro C. Biedulski en Niepokalanów. De maldekstre: pola pastro [verŝajne temas pri p. Zbignew Bodecki, noto de la TTT-ejestro], pastro F. Longoni (eksprezidanto), patro C. Biedulski (nova gvidanto de IKUE), s-ro W. Tomaszewski, f-ino Marinella, s-ro F. Galbusera (sekretario) kaj pola pastro.

 

Kun granda ĝojo la balotkontrolanta komisiono, prezidita de pastro F. Ruaro, komunikas rezulton de la voĉdonado de la Estraro por la elekto de la vicprezidanto kun la tasko de Prezidanto: havis absolutan plimulton P. CESLAO BIEDULSKI.

Temas pri prestiĝa nomo, ĉar la pola franciskano estas profesoro en la fama katolika Universitato en Lublin. Li fariĝis estrarano en 1974 laŭ la propono de Pastro Paruzel al la IKUE-kongresanoj en Hamburgo kaj al la simpozianoj en Niepokalanów.

Unu el liaj meritoj estas la Esperanto-biblioteko ĉe la Katolika Universitato, kiu estis solene inaŭgurita tuj post la E-Simpozio honore de Patro Kolbe. Patro Ciccanti tiel raportis (E.K. 1975, p. 39) pri la inaŭguro: «Vere grava okazintaĵo, tre bone organizita, kun la partopreno de du episkopoj, pastroj, katolikaj laikoj, kelkaj eksterlandaj esperantistoj, inter kiuj la ĉefpreleganto Sac. F. Longoni, prezidanto de IKUE. Tuj antaŭ la inaŭguro okazis solena kuncelebro en esperanto en la preĝejo de la Kapucenoj plenplena de fideluloj».

Al la nova Prezidanto esprimas korajn gratulojn kaj bondezirojn nome de ĉiuj IKUE-anoj:

La balotkontrolanta Komisiono kaj la Redakcio de E.K.

 

 al la indekso


 

KONSILO DE PATRO BIEDULSKI

KONCERNE NIAN REVUON

 

«La proponita de Vi kunfando de E.K. kaj K.S. ne estas tute forĵetebla sub unu kondiĉo: la titolo "Espero Katolika" kaj laŭvicaj numeroj de la revuo ktp devus resti senŝanĝe. Persone mi konsilus ne fari ĉi tiun kunfandon aŭ ĝenerale aŭ tro rapide. Eble la cirkostancoj pliboniĝos kaj troviĝos verŝajne pli feliĉa solvo...».

 

 al la indekso


 

BIBLIA REVUO

 

«Biblia Revuo» estas la oficiala gazeto de I.A.B.O. (Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj), redaktata esperantlingve kaj direktata al ĉiuj kredantoj je la Dia Revelacio. Nun ĉiun kajeron akompanas Biblia Vortaro. La abonantoj de la revuo povos per si mem post kelkaj jaroj kolekti multvaloran verkon, kiu faciligos la komprenon de la Biblio. Administracio de Biblia Revuo: Ravenna (Italujo).

 

 al la indekso


 

PAPA JARLIBRO

 

La «Annuario Pontificio 1976» jam komence de januaro estis prezentita al la Papo fare de lia Ŝtata Sekretario. Ĝi estas la plej kompleta informilo pri la organizado kaj la agado de la katolika Eklezio.

El la Papa Jarlibro ni ĉerpas kelkajn indikojn:

120 kardinaloj; 2.231 rezidaj episkopaj sidejoj; 1.933 titolaj sidejoi; 101 prelatejoj; 22 abatejoj «nullius»; 12 apostolaj administrejoj; 78 apostolaj vikariejoj; 67 apost. prefektejoj; 26 armeaj vikariejoj; 98 episkopaj konferencoj.

Rezultas krome, ke ekzistas 46 katolikaj universitatoj, 31 superaj fakultatoj pri ekleziaj studoj kaj 28 fakultatoj teologiaj en ŝtataj universitatoj.

 

 al la indekso


 

SES SANKTULOJ KAJ DEKTRI BEATULOJ

 

Dum la Sankta Jaro estis proklamitaj sanktaj:

Vincenza Maria Lopez, Johano Baptisto de Koncipiĝo, Elizabeta Seton, Johano Macias, Olivero Plankett kaj Justeno de Jacobis.

La novaj beatuloj estas:

Maria Eŭgena de Jesuo, Cezaro de Bus, Karlo Steeb, Karlo Jozefo Eŭgeno de Mazenod, Arnoldo Janssen, Jozefo Freinademez, Maria Teresa Ledochowska, Ezekielo Moreno y Diaz, Vincento Grossi, Gasparo Jozefo Bertoni, Johana Michelotti, Maria Droste Viscering kaj Jozefo Moscati.

Oni povas konstati, ke ĉiuj vivkategorioj estas reprezentitaj en la sankteco. 11 landoj estis interesitaj al la kanonizoj aŭ la beatigoj: Aŭstrujo, Francujo, Germanujo, Irlando, Italujo, Pollando, Portugalujo, Usono, Kolombio, Etiopio kaj Ĉinio.

 

 al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

 

RADIO ROMA - ESPERANTO

C.P: 120

1- 00100 Roma (ltalia)

Karaj geamikoj,

hodiaŭ mi havas por vi gravan anoncon, kaj samtempe tre seriozan alvokon. La januara numero de la bulteno de Vatikana Radio ĵus publikigis tutpaĝan artikolon en la lingvoj angla, itala kaj franca, sub la anglalingva titolo «With you in the night» («Kun vi en la nokto»), kiu diras, kun kelkaj nuancoj depende de la lingvo:

«Radio Vatikana — kun vi en la nokto» estas pli ol titolo por la nova programo, kiu komenciĝos la unuan tagon de 1976. Ĝi estas ankaŭ la esprimo de sento, kiu ĉeestas en la laboro de ĉiuj deĵorantoj de Vatikana Radio. Ĉar la lingvaj baroj malhelpas al ni esprimi tion al ĉiuj niaj aŭskultantoj, jen unu el la kaŭzoj, kial, dum ĉi tiu programo, ni konfidis nian mesaĝon al la universala lingvo de muziko, dum du noktaj horoj, ekde 23.30 (mezeŭropa tempo), sur mezaj ondoj (metroj 196, kilohercoj 1529).

Dum la programo la aŭskultantoj povos aŭdi mallongajn momentojn de meditado, kaj havos la eblecon esti informataj pri kelkaj el la multaj elsendoj de Vatikana Radio destinitaj al la tuta mondo. Ĉi tiuj parolaj intervaloj, dum programo precipe muzika, estos elsenditaj alterne en la ĉefaj eŭropaj lingvoj kaj, por niaj aŭskultantoj de Norda Afriko kaj Meza Oriento, en la araba.

Kun la okazo, oni uzos ankaŭ ESPERANTON, kiel bondeziron, ke la homoj de ĉiuj Landoj povu plibone kompreni kaj respekti sin reciproke, kaj ĉefe povu ĉiam pli ami Dion, nian Patron».

Kiel vi ĉiuj komprenas, temas pri vere granda atingo, des pli, ke — kiel deklaris al mi la ĉefredaktoro de Vatikana Radio — oni perfekte konscias pri la «ideologia elekto» farita per la adopto de Esperanto.

Ankoraŭ oni ne decidis la oftecon de la Esperantaj intervaloj; apenaŭ eble, oni donos detalojn.

Nun estas tre grave, ke oni amase skribu al Vatikana Radio (Radio Vatikana, Città del Vaticano), en nacia lingvo, esprimante sian ĝojon pro la decido, kaj petante detalojn pri la elsendo. Prefere, oni ne insistu pri la lingvo en si mem, sed pri la fakto, ke katolikoj povos, pere de Esperanto, esti informitaj pri la vivo de la Eklezio, kaj nekatolikoj tamen aŭskultos elsendojn en Esperanto, kiujn en alia lingvo tute ne aŭskultus. Oni bv. mencii, ke oni eksciis pri la afero pere de la Esperantlingvaj elsendoj de Radio Roma.

Disvastigu la informon, organizu korespondadon, ĉar la decido de Vatikana Radio ŝuldiĝas nur al «insista peto de la Esperantistoj» (kiel deklaris la ĉefredaktoro), kaj nur korespondado povos pravigi ĝin.

Kaj memoru ankaŭ, ni petas, ke RADIO ROMA - ESPERANTO same bezonas vian korespondadon: simpla poŝtkarto kun poŝtmarko jam enpresita, kaj malmultaj salutvortoj, estas tre valora por ni, kaj kostas malmulton al la sendanto. Korajn salutojn!

 

Pastro I. Pellis (Italujo)

En raporto de la revuoj E.K. (sept.-okt. 1975, n. 9-10) kaj K.S. (sept. 1975, n. 9) pri la 36-a IKUE KONGRESO en Romo, oni preterlasis gravan (laŭ mi) sciigon. Tio estas: Je la fino de IKUE Kongreso ĉiuj ĉeestantaj kongresanoj en la teatro de «Villa Emmaus» subskribis leteron adresitan al RADIOVATICANA celante atingi radio-dissendojn en lingvo Esperanto.

En tiu Kongreso ankaŭ mi partoprenis kaj mi mem sugestis al P.H. Paruzel fari tian proponon. Kaj li tuj konsentinte skribigis itallingve la rilatan leteron, kiun li mem, tradukante en Esperanto, laŭte legis por la tuta asembleo, kiu per manbato aprobinte subskribis ĝin, unuope.

Jam en la jaro 1951 mi sola estis provinta trafi la celon, sed vane. Tamen mi estis simile ripetinta (en la jaro 1974) per letero al «Radiovaticana Programes». Ĉi-foje mia propono estis varme apogita de multaj esperantistoj, kiuj pri tiu afero legis en «Radiovaticana Programes» (1975, n. 4 kaj sekv.) kaj en niaj revuoj (1975).

Finfine obstino venkis!

Kun mia granda surprizo kaj plezuro ĉijare RADIOVATICANA konsentis uzi Esperanton por radio-dissendoj: (bv. kontr. revuon «Radiovaticana Programes», 1976, n. 1, paĝ. 7).

Dankon al Dio pro tia ĉi admirinda, nobla, paciganta, unuiganta venko de Esperantismo. Kompreneble, sincerajn dankojn al Radiovaticana.

Obstine antaŭen!

 

 al la indekso


 

DIALOGO - SIGNO DE LA TEMPO!

 

Ni volas informi, karaj legantoj, ke ĉe la klubo de Katolika Intelektularo en Krakovo - Pollando - funkcias Esperanto-Sekcio. Tiu ĉi sekcio ĉefe okupiĝas pri dialogaj aferoj. Dum niaj renkontiĝoj ni ellaboris principojn por DIALOGA UNIVERSALA MOVADO.

La dialogo estas konsekvenco de «homaranismo», kiun propagandis d-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof, kreinto de Esperanto. Disvastigo de dialoga ideo povas bone kontribui al Esperanto-Movado, ĉar dialogo supozas neŭtralan lingvon por internaciaj kontaktoj.

Jen principoj de DIALOGA UNIVERSALA MOVADO: Dialogo estas la nova formo de sociaj rilatoj, libera de antaŭjuĝoj, pesimismo kaj agresiveco; basiĝanta anstataŭ tio sur:

a) fido en normala prudento kaj bona volo de aliulo;

b) espero en la senco kaj efikeco de homa aktivado;

c) amo, kiel faktoro unuiganta la homaron, malgraŭ diferencoj en konceptoj, sintenoj, konvinkoj kaj orientadoj.

Tiel difinita dialogo enkondukas en la homan ekzistadon la principojn de:

a) reciproka interkompreniĝo;

b) amikeca kunvivado;

c) fruktodona kunagado.

Dialoga insigno prezentiĝas per bluaj linioj sur blanka fono.

Homoj entreprenantaj la dialogan agadon devontigas sin porti la dialogan insignon kaj observi «La dekalogon de dialogo»:

1. Aŭdu ĉiam la voĉon de propra konscienco.

2. Serĉu senĉese la noblajn idealojn kaj la aŭtentikajn valorojn.

3. Estimu la dignecon de ĉiu homo.

4. Realigu en ĉiutaga konduto la postulojn de egaleco, libereco, toleremo kaj solidareco.

5. Simpatiu la homojn substrekante iliajn bonajn flankojn kaj ĉion, kio ilin kunigas.

6. Zorgu pri klareco kaj kulturo de via lingvo.

7. Profitu ĉiun okazon por atesti pri la vero aŭ efektivigi la bonon.

8. Faru el dialogo la objekton de konstanta devo kaj interesiĝo.

9. Dialogu aktive, sincere, honeste, senprofiteme kaj serioze.

10. Popularigu en via medio la ideon de dialogo.

 

Ni estos tre dankemaj, se legantoj tradukos tiujn ĉi principojn en sian gepatran lingvon kaj interesigos pri nia iniciato la plej proksiman ĉirkaŭaron formo de sociaj rilatoj, libera de antaujuĝoj, pesimismo kaj agresiveco; basiĝanta anstataŭ tio sur:

a)             fido en normala prudento kaj bona volo de aliulo;

b)             espero en la senco kaj efikeco de homa aktivado;

c)             amo, kiel faktoro unuiganta la homaron, malgraŭ diferencoj en konceptoj, sintenoj, konvinkoj kaj orientadoj.

Tiel difinita dialogo enkondukas en la homan ekzistadon la principojn de:

a)             reciproka interkompreniĝo;

b)             amikeca kunvivado;

c)             fruktodona kunagado.

Dialoga insigno prezentiĝas per bluaj linioj sur blanka fono.

Homoj entreprenantaj la dialogan agadon devontigas sin porti la dialogan insignon kaj observi «La dekalogon de dialogo» :

1.             Aŭdu ĉiam la voĉon de propra konscienco.

2.             Serĉu senĉese la noblajn idealojn kaj la aŭtentikajn valorojn.

3.             Estimu la dignecon de ĉiu homo.

4.             Realigu en ĉiutaga konduto la postulojn de egaleco, libereco, toleremo kaj solidareco.

5.             Simpatiu la homojn substrekante iliajn bonajn flankojn kaj ĉion, kio ilin kunigas.

6.             Zorgu pri klareco kaj kulturo de via lingvo.

7.             Profitu ĉiun okazon por atesti pri la vero aŭ efektivigi la bonon.

8.             Faru el dialogo la objekton de konstanta devo kaj interesiĝo.

9.             Dialogu aktive, sincere, honeste, senprofiteme kaj serioze.

10.         Popularigu en via medio la ideon de dialogo.

 

Ni estos tre dankemaj, se legantoj tradukos tiujn ĉi principojn en sian gepatran lingvon kaj interesigos pri nia iniciato la plej proksiman ĉirkaŭaron - ankaŭ neesperantistoj.

Bonvolu skribi al ni!

P. Sac. Johano Wal, Kraków, Pollando

 

 al la indekso


 

ESPERANTISTOJ ESPERIGAS ESPERANTON

 

Antaŭ kelke da monatoj mi starigis antaŭ vi la demandon: ĉu ni fulmotondre realigu la trian helpoprojekton? Kaj, efektive, la esperantistaro respondis ke ĝi ŝatas fulmotondron de helpo, ĉar en la daŭro de la lastaj monatoj alfluis al la kaso de nia Agado miloj kaj miloj da guldenoj.

Surprizaj iniciatoj ofte varmigis la koron kaj ekflamigis la entuziasmon de la iniciatinto. Ni rememorigu, ekzemple, la tagojn de la KELI-Kongreso en Jönköping! Mi pensas ĉi tie pri la Rotaria Klubo en Glencoe (Usono), kies direktoro de la Internacia Komitato, Inĝ. Bob Stephena, la 29-an de aŭgusto 1975 skribis en Esperanto, ke la klubo «kun granda ĝojo kaj admiro» ekaŭdis pri «la imitinda agado» favore al Afrikaj blinduloj. «Estas granda plezuro por mi», laŭ la teksto de la letero, «inkludi ĉi tie ĉekon de tricent usonaj dolaroj, per kiu niaj tridek klubanoj esperas kunlabori kun via agado... Bonvolu saluti ĉiujn viajn imitindajn kunlaborantojn kaj akceptu la saluton mian kaj de ĉiuj Glencoe-rotarianoj, kiuj elkore deziras sukceson...».

Nu, karaj geamikoj kunlaborantaj, akceptu tiun saluton kaj bondeziron, ĉar nur vi estas miaj helpantoj kaj kontribuantoj.

Ĉu ni daŭrigu nian fulmotondran helpon ĝis la fino? Sed ... kio estas la fino? La fino estas: 1) kompletigo de okulkuraca instrumentaro kaj biblioteko por la oftalmologia pavilono en la Kenja Nacia Hospitalo (ned. guld. 25.000); 2) plene adaptita DATSUN-mikrobuso por la okulisto D-ro Bakker (ned. guld. 20.000) kaj 3) simpla loĝejo por du flegistinoj, asistantaj en la okulkliniko de la Mulumu-hospitalo (ned. guld. 8.000).

 

Jacques Tuinder (Nederlando)

 al la indekso


 

INTERNACIA BLINDUL-KONGRESO 1975

 

La 43-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj okazis en Hillerod, Danlando. En artikolo aperinta en «Brita Esperantisto» Eugene Hughes, kongresa delegitino de BABE, raportis: «Kiel kutime, ni multe informiĝis dum niaj laborkunvenoj pri blindulaferoj en la gastiganta lando, kaj sendube la plej elstaran kontribuaĵon tiuteme faris la Prezidantino de la Kongreso S-ino Zlata Zacho per la referato «Ĉu blinduloj ĉiam estas gajaj?». En ĝi ŝi vivoplene priskribis la en Danlando nove starigitan Konsilon Servon, laŭ kiu blindaj informistoj vojaĝas tra la lando por informadi la publikon pri la ĉiutaga vivo de la blinduloj». Poste okazis gruplaboro kaj tri ekskursoj, dancadoj, kantadoj kaj pianludadoj.

 

 al la indekso


 

Claudius Colas

PIONIRO DE LA KATOLIKA ESPERANTO-MOVADO

Dua parto - (Unua parto)

 

En 1910 tute freŝa estis la Ido-skismo kaj ankoraŭ tre akraj la polemikoj inter la esperantistaj kaj idistaj ĉefoj kiuj uzis ĉiajn armilojn.

En la aprila numero 1910 de la idista revuo «Progreso», Couturat sciigas ke li ricevis kvarpaĝan prospekton pri nova lingvo internacia, kies nomo estas Adjuvilo, sin pretendanta «plibonigo de Ido».

Tiu prospekto estis anonima sed indikis «Presejo de 1'Adjuvilo». La litertipojn de la presejo kaj la stilon de la aŭtoro, Couturat, tuj aljuĝis al la «plej honesta» esperantista revuo kaj konkludis ke tio estas nur nova rimedo aŭ ŝerco de malsinceraj kontraŭuloj por maltrankviligi idistojn.

Dume, prepariĝis en Bruselo, la «Universala Ekspozicio», grava tutmonda manifestacio. En ĝia kadro la «Centra Oficejo» organizis esperantistan semajnon kaj ekspozicion. En apuda salono, ankaŭ la idistoj organizis ekspozicieton. Generalo Sebert klopodis por ke, en tiu saloneto, estu montrataj la dokumentoj pri aliaj konkuraj lingvoj: «Romanal», «Idióm Neutral», «Universal», «Latine sine flexione» kaj la ĵus naskiĝinta «Adjuvilo».

La celo de Sebert estis klara. En longa letero de la 27-a de septembro 1910, en la franca lingvo, al D-ro Zamenhof, li raportas, ke en Bruselo la afero esperantista ricevis apogon de tiuj lingvoj naskiĝintaj post Ido. Tio kontraŭdiris la aserton de Couturat kaj de aliaj, kiuj pretendis ke Ido estas la pleje perfekta lingvo.

Nu, la aŭtoro de «Adjuvilo», kiu eldonis broŝuron sub pseŭdonimo «Prof. Esperema» estis Claudius Colas mem kaj la aŭtoro de «Romanal» kiu verbis sub pseŭdonimo A.M. Boningue estis la organizinto de la unua Esperanto-Kongreso: advokato Michaux. Couturat furioziĝis kaj, ankoraŭ en 1912, li strabile devis batali kontraŭ la aserto ke ezistas multaj «Idoj».

«Tio kio estas vera, li skribis, estas ke iu, laŭdire katolika esperantisto, inventis kaj disvastigis kun la protekto de la oficialaj ĉefoj de Esperanto projekton de reformita Ido por kredigi al la publiko ke Ido dissolviĝas». Colas protestis, sed nur pri la epiteto laŭdire katolika, kaj Couturat devis sciigi en sia gazeto «Progreso» ke li ne estas laŭdira sed sincera katoliko.

En alia letero al D-ro Zamenhof, Sebert rakontas ke Colas vizitis lin, konfesanta ke li estas efektive la aŭtoro de Adjuvilo kaj ne Fructier, kiel iuj supozis. Konsciante ke lia verko estas tre malsupera al Esperanto, Colas, per propraj serĉoj volis nur demonstri ke iuj lingvaj principoj de Jespersen kaj Couturat estis malobservitaj en Ido, kaj fine, li konsideris finita tiun aventuron.

* * *

Komence de 1911, Colas vojaĝis al Nederlando por prepari la duan katolikan kongreson okazontan en Hago dum aŭgusto. En ses urboj, propagandcele, li paroladis en la franca lingvo. Certe al lia senlaca energio oni ŝuldas grandan parton de la disvastiĝo de nia lingvo inter la nederlanda katolikaro.

La Kongreso okazis de la 14-a ĝis la 18-a de aŭgusto, kun partopreno de ĉirkaŭ 500 personoj el 15 landoj.

Colas fariĝis membro de ĉiu el la tri starigitaj komitatoj: konstanta kongreskomitato de I.K.U.E., komitato por verkado de eklezia radikaro, komisiono por organizo de I.K.U.E.

Grava decido estis tiam alprenita por ke revuo E.K., kiu daŭre apartenis al S-ino Peltier, patrino de ĝia fondinto, Sacerdoto Peltier, fariĝu kolektiva posedaĵo de I.K.U.E. kaj ties oficiala organo.

Tuj post la 2-a katolika kongreso en Hago okazis, de la 20-a ĝis la 27-a de aŭgusto, en Antverpeno, la 7-a Universala Kongreso de Esperanto, kaj Colas, nelacigebla, ankaŭ ĉeestas. En la kunsido de la Lingva Komitato li komunikas al siaj kolegoj la decidon ĵus aprobitan en la katolika kongreso: starigi internacian komisionon por teologia kaj liturgia vortaro.

Dum tiu kongreso estis disdonita ĉe eliro de iu kunveno esperantlingva eldono de flandra kontraŭreligia bulteno kun fia ilustraĵo. Tuj, Richardson, Colas kaj aliaj kunvokis al eksterordinara kunveno kiu decidis presigi «Proteston» kontraŭ tiu maltolerema ago kiu povus naski nur akrajn disputojn.

Komence de 1912, unu el la ĉefaj instigantoj de la projekto por fondo de akcia societo aĉetonta «Espero Katolika», D-ro Smulders, nederlandano, fariĝis ĉefredaktoro de la revuo.

Kun ĉagreno, Colas vidis la translokiĝon de la redaktejo de la gazeto de Francujo al Nederlando. En majo, la akcia societo «Espero Katolika» estis definitive starigita. F-ino Larroche kaj Colas estis la du ĉefaj akciuloj. Tiam Colas profesie deĵoris en la Esperantista Centra Oficejo zorgante pri la «Tutmonda Jarlibro Esperantista» kaj pri statistiko.

Samjare, la 8-a Universala Kongreso okazis de la 11-a ĝis la 18-a de aŭgusto en Krakovo (Polujo). Denove, Colas ĉeeestis. Dum tiu kongreso, du katolikaj kunvenoj okazis sub la prezidanteco de Monsinjoro Giesswein, papa prelato kaj deputito de la Hungara Parlamento; Colas plenumis la oficon de sekretario. Pro iuj artikoloj en gravaj, aŭstraj ĵurnaloj, malbonintencaj rilate la neŭtralecon de la universalaj kongresoj, Colas rebatis ke li scias pri absoluta neŭtraleco de la kongresaj organizantoj.

Tuj poste, la 3-a Katolika Kongreso malfermiĝis en Budapeŝto, la 18-an de aŭgusto. Colas jam troviĝis surloke. Okazis interesaj debatoj pri pacifismo, kontraŭalkoholismo, unuiĝo de la Eklezioj ktp. Colas elektis la temon pri Interjunulaj Rilatoj por komunaj, religiaj, moralaj, fizikaj kaj socialaj celoj kaj la Kongreso esprimis la deziron ke estu fondota, en la sino de I.K.U.E., junulara asocio.

Oni elektis Romon kiel kongresurbon por 1913. Colas proponis ke I.K.U.E. aranĝu, komence de septembro, internacian katolikan Pilgrimon en Romo, dum kiu okazos la kunvenoj de la 4-a kongreso. La kongreso konsentis kaj petis ke Colas planu la preparan laboron kun helpo de pastro Bianchini kaj konsilado de Monsinjoro Giambene en Romo.

Aliaj eventoj el la vivo de Colas en 1912 estis la naskiĝo de lia dua filo Jean, lia transloĝiĝo de Parizo, kun siaj du bofratoj al Montmagny (kampara urbeto, 12 km-ojn norde de Parizo) kie li akiris negravan presmaterialon per kiu li kompostis kaj presis mem sian gazeton «L'Espérantiste Catholique» (ĝi reaperos nur komence de 1913), kaj diversajn broŝurojn.

Poste, li fondis, kun helpo de F-ino Capra, la katolikan esperantistan grupon nomitan «Rondo Nia Sinjorino de 1'Espero», kies spirita direktoro estis juna pastro, sacerdoto Comptour. Tiu agema grupo kunvenis dufoje ĉiumonate kaj dumsomere organizis ekskursojn kun vizitoj de preĝejoj, kie pastro Comptour predikis en esperanto. Colas tiel realigis en la praktiko la proponon pri «junulara asocio» faritan en Budapeŝto kaj inspiritan de la metodoj de «La Sulko». Ankaŭ en 1912, li skribis al prelato Schleyer, la aŭtoro de Volapük, «mi promesis al li, ke mi lernos Volapükon, kaj mi komprenas nun, ke mi faris teruran promeson...». Pri la Prelato de Konstanzo, mortinta en aŭgusto, Colas verkis tre noblan artikolon, kiu aperis en «Espero Katolika» (Okt. 1912).

Citi el ĝi, ne eblas en la kadro de nia artikolo. Ni menciu nur ke ĝi estis unu el la plej belaj verkaĵoj de Colas. En Oktobro, li deklaras: «Mi ekskluzive min okupadas pri Esperanto...», kaj li vojaĝas al Romo por studi la organizon de la Pilgrimo-Kongreso. Dank'al helpo de Kardinalo Van Rossum, li povis havigi al si, kiel reprezentanto de I.K.U.E., privatan aŭdiencon de la Sankta Patro Pio X. Bedaŭrinde, la papo malsaniĝis kaj la esperita aŭdienco povos okazi nur dum la Pilgrimo-Kongreso.

En februaro 1913, Colas denove pasigas kelkajn tagojn en Romo ĉar la Loka Komitato estis malmultnombra kaj ne tre agema. Komence de aŭgusto 1913, Colas havis la grandan ĝojon gastigi en sia nova kampara loĝejo la Prezidanton de I.K.U.E., pastron Richardson. Dum 8 tagoj, ambaŭ laboris pri la plano de farotaĵoj por la 9-a U.K. en Berno kaj la 4-a Katolika Kongreso en Romo kaj multe paroladis pri la aferoj de I.K.U.E., kaj pri la eventuala elekto de nova Prezidanto.

Tiam pastro Richardson estis 70-jara kaj malgraŭ bonfarta mieno, lia kuracisto malkonsilis al li longan vojaĝon.

En la familio Colas, li povis iom ripozi kaj ĝuj la belan veteron en la ĝardeno babilante kun la du infanoj, kies pli aĝa estis lia baptofilo.

(Sekvos)

 

 al la indekso


 

KATOLIKA E-GRUPO DE RIMINI

 

 

La hon. deputito Gino Mattarelli vizitis la E-standon. Ĉe li estas P. Albino Ciccanti kaj paroĥestro Duilio Magnani

 

Nia rimina grupo de U.E.C.I. tre aktivas. Ni estas nur 17 personoj, sed fervoraj.

Sub la nelacigebla gvidado de P. Albino Ciccanti, ni aranĝis unu standon dum la «25-a INTERNACIA SALONO de la HOTELEPIKAĴOJ», kiu okazis de la 1-a ĝis la 10-a de decembro.

Niaj gesamideanoj, laŭvice, dum la tuta daŭro de la foiro, matene kaj, vespere, ĉeestis en la stando. Vere estas laŭdindaj pro sia senlaca laboro.

Tre granda sukceso ĝojigis nin. Multe da vizitantoj akceptis niajn informojn pri internacia lingvo, pri la lingva problemo. Ni vendis gramatikojn, ricevis adresojn, disdonis propagandilojn, adresigis fremdulojn al landaj asocioj k.t.p. Apartan informon ni donis al la ne malmultaj gelernantoj ĉiuaĝe, kiuj vizitis kurioze nian nekutiman standon.

Ni sukcesis havi la viziton de niaj honorindaj ANGELO SALIZZONI, vicsekretario de la Prezidanteco de la Ministra Konsilantaro; D-ro Gino Mattarelli, deputito; Prof.ro Nicola Paglierani, urbestro de Rimini; kaj la Prof.ro Lorenzo Cappelli, Prezidanto de la Provincia lnstituto pri Komerco-Industrio-kaj Terkulturo de Forlì. Ni rememorigis la leĝproponon ĉe la VIII-a Komisiono kaj ili promesis ĝin antaŭenpuŝi.

Sac. Duilio Magnani

 

 al la indekso


 

Lingva angulo

LA UZO DE LA KOMO

 

La komo uziĝas por disigi:

samklasajn elementojn de propozicio,

apozicion kaj vokativan komplementon de la aliaj partoj de la propozicio, ĉefan propozicion de subordigita aŭ kunordigita, participo-adverbon kun objekto kaj la ĉefajn elementojn de propozicio.

 

1. Samklasaj elemementoj de propozicio:

Sur la tablo estas teleroj, kuleroj, forketoj kaj tranĉiloj. La juna, afabla kaj ĉarma fraŭlino.

Parolu kuraĝe, korekte kaj elegante.

Mi venis, vidis, venkis.

Notu, ke antaŭ la lasta elemento kun «kaj» ne uziĝas komo.

 

2. Apozicio:

Printempo, la sezono de la floroj, estas la plej bela. Romo, la ĉefurbo de Italujo, havas multajn vidindaĵojn.

 

3. Vokativa komplemento: Ĝoju, ŝipoj de la maro, ĉar via gloro estas konsekrita.

 

4. Subordigita propozicio estas kunigita kun la ĉefa per rilata pronomo (kiu, kio, kies...) aŭ per unu el la konjunkcioj ke, ĉar, kiam, por ke, kvankam, se, ĉu, ktp.

En tiuj ĉi kazoj la uzo de la komo, kiu en la germana lingvo estas deviga kaj en aliaj lingvoj estas malofta, en Esperanto estas nur konsilinda.

Ekzemploj: Mi scias, ke via frato alvenis hieraŭ.

Mi ne iris en la preĝejon, ĉar mi estis malsana.

Vi subtenis la kruĉon, por ke la virino povu trinki.

Marko ne diris, ĉu vi venos.

Sed mi povas diri iaŭ la itala maniero: «Mi scias ke via frato alvenis hie'raŭ»; «Marko ne diris ĉu vi venos».

 

5. Same estas konsilinda, sed ne deviga, la komo por disigi la participan adverbon de la ĉefaj elementoj: Dirinte tion, ŝi tuj forigis. Doninte kison al sia patrino, la fraŭlino foriris.

 

6. Por disigi du komparajn propoziciojn oni povas uzi la komon:

Glora estas tiel ĉarma, kiel ŝia fratino.

Glora estas pli ĉarma, al ŝia amikino.

Se forestas la adverbo «tiel», kutime oni ne uzas la komon. Ekz. Glora estas ĉarma kiel ŝia fratino.

Kun «ju pli, des pli» kutime uziĝas la komo.

Plue uziĝas komo, kiam ĝin postulas la klareco de la frazo.

 

 al la indekso


 

RADIO ROMA - ESPERANTO

NOVAĴOJ EL ITALUJO

 

LA SANKTEJO DE LA MADONO EN POMPEI

 

La Sanktejo de la Madono en Pompei (iom sude de Napolo), unu el la plej konataj celoj de pilgrimadoj en Italujo kaj en la tuta mondo, ekzistas jam de pli ol 100 jaroj.

La loko, kie ĝi situas, estis taksita, antaŭ unu jarcento, «riskoplena pro kruelaj rabistoj», kaj la kamparanoj vivis tie en granda mizero kaj malklereco, eĉ fidante je sorĉistinoj.

Tien alvenis, en 1872-a, homo freŝe konvertiĝinta al religio post senmora junaĝo, Bartolo LONGO, kiu iniciatis intensan misiistan agadon, disdonante religiajn objektojn. Por havigi al si bildon de la Madono de Rozario, montrotan al la pieco de la kamparanoj de Pompei, Bartolo LONGO sin adresis al pastro, kiu donacis al li malnovan pentraĵon, aĉetitan ĉe brokantisto: tiu bildo, intertempe restaŭrita, fariĝis neelĉerpebla fonto de mirakloj, respektegata en la tuta katolika mondo, kaj disvastiĝinta en milionoj da kopioj.

La Madono de Pompei, kiu dum 1974-a altiris 2 milionojn kaj duonon da pilgrimantoj, tra la jaroj ricevis sennombrajn donacojn flanke de tiuj, kiuj ĝuis miraklojn pere de ŝi. De ĉirkaŭ 10 jaroj, tamen, sekve de la novaj postkonciliaj perceptoj, oni forigis de la bildo la juvelojn, lasante nur la kronojn de la Virgulino kaj de la Infano.

Ĉirkaŭ la Sanktejo, de unu jarcento, daŭre floras socialaj iniciatoj: instruado, prizorgado de orfoj kaj de filoj de enkarcerigitoj, karitata agado. La fido de Bartolo LONGO en la preĝo, kune kun lia fido en la homoj, donis kaj plue donas elstarajn fruktojn.

 

Teksto de Elisabetta RAUS, traduko de Antonio DE SALVO.

 

 al la indekso


 

KONGRESOJ 1976

 

La 61-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Ateno (Grekujo) de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto. Konstanta adreso por aliĝo: Universala Kongreso de Esperanto, Rotterdam, Nederlando. Ekzistas interesa esperantlingva kolorfilmo pri Grekujo, kiu cirkulas tra la diversaj landoj kaj grupoj, kaj bela bulteno en koloroj, eldonita de la turisma organizaĵo de Grekujo. La eksterordinara historio de la greka ĉefurbo havas grandegan altiran forton.

 

La Kongreso de KELI okazos en Montpellier (Francujo) de la 20-an ĝis la 27-a de julio. Por informpetoj skribu al la sekretariino de KELI, f-ino Tini Putto, Ede, Nederlando. La Kongreso de IKUE ne okazas en tiu ĉi jaro.

 

La 60-a Brita Kongreso de Esperanto okazos en Chester (Anglujo) de la 28-a ĝis la 31-a de majo.

 

La 47-a Itala Kongreso de Esperanto okazos en Massa de la 18-a ĝis la 24-a de septembro. La kunveno de U.E.C.I. okazos en Rimini (1-2. v). Adreso: Centro Esp. Riminese, Rimini.

 

La Trilanda E-Konferenco (por Aŭstrujo, Italujo kaj Jugoslavio) okazos en Graz (Aŭstrujo) de la 24-a ĝis la 26-a de septembro. Tie okazos ankaŭ la jarkunveno de la Aŭstria E-Federacio.

 

La 32-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos en la nordgreka urbo Tesaloniko de la 24-a ĝis la 31-a de julio. Pri ĝi aperis 6-paĝa ilustrita faldfolio, kiu enhavas informojn, kotiztabelojn kaj aliĝilon. Interesitoj petu ĝin de la adreso de LKK en Ateno, Levidu.

 

La 26-a Hungarlanda Esperanto - Kongreso okazos en Komló de la 25-a ĝis la 27-a de junio.

 

La Kongreso de la Franca Katolika E-Asocio okazos en Bourges en la tagoj 5-7.VI.197E. Korespondadreso: S-ro P. Murin, Bourges (Francujo).

 

La 17-a Eŭropa Ferio - Semajno okazos en Magliaso apud la lago de Lugano de la 12-a ĝis la 18-a de septembro. Inform-petojn oni adresu al S-ro Glattli, Brugg, Svislando.

 

 al la indekso


 

AMUZE

 

Edzino legas ĵurnalon kaj subite diras al sia edzo:

            Imagu, veturanta aŭtomobilo mortigis nian kamentubiston.

            Tio estas terura! Eĉ jam sur la tegmento oni ne estas sendanĝera.

 

 al la indekso