Enhavo de Espero Katolika numero 4/1977

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Kristo reviviĝinta

 

 

 

historia noto: la koloraj fotoj ĉi tie montrataj, aperis blanknigre en la originala papera eldono

 

 

 

 

 


 

NI ESTAS SENMORTAJ

 

Se Dio estas amo, se Dio malfermis al la homo la aliron al la supernatura mondo, se la eterneco estas la vivmaniero de Dio, la morto kaj la neniigo ne estas imageblaj.

La morto sen reviviĝo estus neo de la ĉiopovo aŭ de la amo aŭ de la fideleco de Dio; ĝi estus kapitulaco de la Supera Estaĵo antaŭ la neesto, perfido de la amo, nefideleco al promeso farita: «Estas volo de mia Patro, ke ĉiu kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago».

La 500 atestantoj cititaj de la Apostolo fariĝis milionoj dum jarcentoj. Ekde la anima kaj korpa gloro de la Virgulino Maria senĉese sinsekvas spertoj, kiuj varias laŭ la karakteroj, la kulturoj, la donacoj, sed ĉiam startas de tiu komenca paska certeco.

Landsberg, germana filozofo, kiu ĉiam portis kun si fialon da tre efika veneno kiel lastan eblecon de evado el la nazia subpremo, detruis ĝin en la somero 1942, kiam en sia agendo li povis noti: «Mi renkontis Kriston: li malkaŝis sin al mi».

Julio Bevilacqua

 al la indekso


 

DIO RESTAS 

Kiam vi troviĝas fronte al malfeliĉo, vi resentas la eĥon de la vortoj de la Sankta Skribo: «Ĉio estas vanaĵo de la vanaĵoj». Jes, ĉio forpasas. Forpasas la sano, la beleco, la feliĉaj momentoj. Restas Dio. Estas tempo reelekti Lin kiel unikan idealon de la vivo kaj konsekvence vivi laŭ liaj ordonoj. Ami. Amante vi komprenos multon kaj vidos la oran fadenon de via vivo, kiu ŝajnis interompita de malagrabla okazintaĵo.

La vivo povas havi interrompojn, sed Dio estas la Vivo; kaj ĉiam vivas tiuj, kiuj en tiun Vivon greftis kaj ree greftas la sian.

Klara (Chiara) Lubich

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

La kristanoj amas la mondon

Dum la ĝenerala aŭdienco de 16.2.1977 la Papo reliefigis la devon de sincera amo al la mondo volita, kreita kaj amata de Dio. Antaŭ ĉio la Papo ekzamenis la diversajn signifojn de la vorto «mondo». Tiu vorto signifas «kosmo», «tero», «homaro». La vorto «homaro», en sia signifo pozitiva kaj optimisma, estas objekto de senfina amo. «Dio tiom amis la mondon, ke Li donis sian Filon por ke ĉiuj kredantoj je Li ne mortu, sed havu la eternan vivon». Tie ĉi estas la teologio de la savo. «Dio amas. Dio nin amas. Dio disponigis neesprimeblan kaj nemezureblan ekonomion de amo per la enkarniĝo, per la elaĉeto, per sia Filo naskiĝinta kaj mortinta kaj reviviĝinta por ĉiuj homoj. Ne sufiĉos ĉiuj sonoriloj de la tuta tero por memorigi al ties enloĝantoj ĉi tiun fortunon, ĉi tiun feliĉecon.

Tio estas la kristanismo: ĝi disvolviĝas tute en la orbito de senfina kaj beatega manifestado de la Dia amo.

De ĉi tie devenas la kristana antropologio, t.e. nia scienco pri la homaro: la digno kaj la sankteco de la homa vivo havas sian plej profundan radikon en tiu ĉi amo de Dio al ĝi.

Tiu ĉi grandega amo faligas malkonkordojn kaj malamon, se la homoj estas inter si fratoj: kial homo povas esti kontraŭ alia homo, se ĉiuj estas gefiloj de la sama Patro, savitaj de la amoplena sinofero de Kristo, ĉiuj destinitaj al la sama sanktiga blovado de la Sankta Spirito?

Kial la apostoloj, kial la misiistoj, kial la paŝtista vivo de la Eklezio, kial la pardono, kial la paco? ĉio pro la Dia amo al la homoj, pro la amo, kiun Dio instruis al ni amante nin kiel unua».

Poste la Papo demandis, ĉu la filantropio postvivus se la karitato estingiĝus. Jes, respondas li, sed superus kaj regus la egoismo, la malamo, la krueleco, kiel la kreskantaj armadoj klare montras. Konklude Paŭlo VI admonis: «Lernu ni kristanoj ami la mondon, kiel la Evangelio, ne aliaj ideologioj, povas instrui al ni: kun entuziasmo por la infano, kiu naskiĝas, kun sankta respekto al la suferanto, spegulo de Kristo, kun spirito de servo kaj sinofero, kiu donas al la amo religian valoron. Kiom bela estus la mondo, se ĝi estus vere kristana!».

Papa helpo post la tertremo en Bukareŝto

Okaze de la tertremo en Bukareŝto la Papo sendis kun siaj patraj esprimoj de kunsufero unuan helpon je 20 milionoj da italaj liroj per la organizo «Charitas».

Laboroj de la internacia kongreso kanonista

Post la unuaj enkondukaj debatoj pri la naturo de la kanona juro, la laboroj de la internacia kongreso de kanonistoj, aranĝita de la Pontifika Universitato Gregoria, eniris la vastan kaj kompleksan materion geedziĝan.

Oni rimarkis la komunan zorgon, ke tiu delikata kaj grava temo estu pritraktata kun tiu spirito kaj laŭ tiuj paŝtistaj celoj, kiuj estas la elemento karakterizanta la kanonan juron. Kiel oni scias, necesas konformi la kanonan juron al la konciliaj principoj kaj al la novaj postuloj de la kristana popolo.

La Papo memorigas mortigitajn misiistojn

Meze de februaro Paŭlo VI sendis leteron al Kard. A. Rossi, prefekto de la Kongregacio pri la evangelizado de la popoloj, de kiu dependas la misioj. «Ni ne devas prisilenti - skribas la Papo - nek subtaksi la gravecon de epizodo, kiu, se ne estas novaĵo en la historio de la misioj, tamen montras la daŭrajn malfacilajojn, la danĝerojn kaj la personajn oferojn, inkluzive de la vivofero, kiujn devas alfronti tiuj, kiuj anoncas la Evangelion.

Tio estas grava leciono kaj ni devus atente mediti ĝin: ankaŭ nun la Eklezio en siaj plej sinoferemaj filoj suferas kaj revivigas la pasionon de Jesuo, sed ĝi ne malesperas, ne devas malesperi. En horo tiom malĝojiga ni levas preĝon al Dio por la ripozo, la paco kaj la premio de tiuj ĉi niaj neforgeseblaj gefratoj kaj samtempe ni petas Dion, ke frue maturu la frukto de ilia ofero.

Tion ni bondeziras ne nur por la suferanta katolika komunumo de Rodezio, sed por la tuta Eklezio».

Por kaj kontraŭ abortigo en Italio

Lastatempe estis prezentita al la itala Parlamento leĝprojekto, laŭ kiu la patrino de naskiĝonta infano povas decidi ĉu abortigi aŭ naski, alivorte pri la vivo aŭ la morto de la infano.

Multaj, precipe la katolikaj fortoj, protestis kontraŭ tiu leĝprojekto, kiu vundas fundamentan principon de la moralo: la rajton pri la vivo.

La itala episkoparo ripetis sian firman defendon de la vivo kaj adresis leteron al la prezidantoj de la Senato kaj de la Parlamento. Multaj asocioj kaj unuopuloj sendis leterojn ankaŭ al la Prezidanto de la itala Respubliko, por ke li faru ĉion eblan por malhelpi la estiĝon de malbona leĝo. Inter la leteroj ni mencias tiun de nia Prezidanto, P. D-ro Biedulski, senditan en la nomo de katolika Asocio, kiu havas sian Centran Oficejon en Romo kaj al kiu apartenas membroj en pli ol 40 landoj.

Neniu Vatikana Televido

La Vatikano ne antaŭvidas proksiman uzon de televido per satelito, kaj ankaŭ koncerne malproksiman estontecon la problemo ŝajnas kompleksa kaj nefacile solvebla. Tion deklaris la teknika direktoro de la Vatikana Radio dum intervjuo.

La malfacilaĵoj estas precipe tri: la altaj kostoj de televida servo per satelito, la alta kosto de televidilo (ricevanta aparato) kaj la limigita areo de la servo rilate al la horizontoj de la Sankta Seĝo.

Premio por Klara Lubich

Al la itala Klara (Chiara) Lubich, fondintino kaj nuna prezidantino de la movado por la familio, estis asignita fine de februaro la premio Templeton por la progreso de la religio.

Tiu premio en la jaro 1973 estis asignita al Patrino Tereza el Kalkuto, poste al Frato Roger el Taizé kaj al la belga Kardinalo Suenens, ĉefepiskopo de Malines.

Klara Lubich el Trento, aktiva membro de la Katolika Agado kaj de la Tria Ordeno de S. Francisko, malfermis en la jaro 1944 virinan movadon por la familio, kiu ricevis la episkopan aprobon en la jaro 1947.

Ekde tiu jaro la movado disvastiĝis tra la kontinentoj kaj aliĝis al ĝi centoj da miloj da personoj de diversaj konfesioj - ankaú nekristanaj - en la kadro de vasta agado por la spirita renovigo de la familio. Klara Lubich verkis multajn librojn pri religiaj temoj kaj havis kontaktojn kun altaj aŭtoritatoj de diversaj konfesioj.

Jezuito kaj du fideluloj mortigitaj en El Salvador

Meze de marto la ĝenerala domo de la Jezuitoj en Romo ricevis la sciigon, ke P. Rutilio Grande, 49-jara jezuito, estis mortigita kun du siaj paroĥanoj dum li estis sin preparanta al la celebro de la Sankta Meso. La barbara ago vekis grandan emocion en la vilaĝo kaj en la tuta lando.

Stabo de la internacia Charitas en Romo

Je la 5-a de marto konkludiĝis per eŭkaristia Diservo la laboroj de la prezidanta stabo de la internacia Charitas.

Ilin partoprenis 5 vicprezidantoj, unu po kontinento.

La graveco de ĉi tiu kvalifikita eklezia organizo, jam kunlaboranta kun pluraj institucioj, kiel FAO, la Ekonomia Konsilio de UN, la Internacia Oficejo por Laboro ktp., ricevas daŭre aprobon kaj laŭdon pro la akurateco kun kiu ĉeestas en la plei urĝaj kazoj.

Serio da prelegoj honore al S. Francisko

Por memorigi la 750-an datrevenon de la morto de S. Francisco el Asizo estis inaŭgurita je la 5-a de marto en la papa ateneo «Antonianum» serio da prelegoj de pluraj universitataj profesoroj. Inter la multaj kulturaj aranĝoj estis ankaŭ projekciita nova filmo pri S. Francisko.

Ĉi-okaze ni volas memorigi, ke nia Centra Oficejo de IKUE eldonis belan 320-paĝan historion de la Sanktulo.

Apostola vikariejo de Arabio

Eble ne ekzistas en la mondo eklezia komunumo pli kosmopolita (pli internacia) ol tiu de la apostola vikariejo de Arabio, kie la katolikoj - entute 35.000 - apartenas al diversaj nacioj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko.

90% estas je latina rito, sed ne mankas fideluloj je aliaj ritoj: maronitoj, grekmelkitoj, koptoj, malabaroj ktp.

Ĉiujare estas celebrataj en la paroĥoj multaj miksedziĝoj, kiuj kunportas apartajn malfacilaĵojn kaj problemojn.

La misiistoj tie laborantai estas kompreneble diverslandaj.

Inter la plej gravaj malfacilaĵoj, kiujn ili devas alfronti, estas la varmega klimato kaj la daŭraj translokiĝoj por superi la grandajn distancojn.

 

al la indekso


 

REVIZIO DE NIA STATUTO 

Apenaŭ pasis dek jaroj de la lasta revizio de nia Statuto.

Unu jardeko ne estas tro longa tempoperiodo en la vivo de asocio; tamen ni jam alkutimiĝis, ke hodiaŭ oni mezuras tempokuron tute alie ol laŭ simpla horloĝo.

La vivo je ĉiuj niveloj tre rapide ŝanĝiĝas, do ni ankaŭ devas adapti la normigajn regulojn de nia asocio.

Jen la nova projekto de nia statuto, kiu estos diskutata dum la ĉenstoĥova Kongreso. Por konvena komparo kun la ĝisnuna statuto vi trovos gin en «Kristana Esperantista Jarlibro» (1975).

Estraro de Ikue 

STATUTO

de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (projekto)

 

Nomo kaj sidejo

1. La Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (I.K.U.E.), fondita en 1910, estas tutmonda senprofita asocio de katolikaj esperantistoj.

 

2. La sidejo de IKUE estas ĝia Centra Oficejo (C.O.) en Romo, Italio.

 

Patronoj

3. La ĉielaj patronoj de IKUE estas: la Dipatrino de l’ Espero, Sankta Pio Deka, Beata Maksimiliano Kolbe.

 

4. La Estraro povas peti eminentajn personojn patrone protekti IKUE, ĝiajn kongresojn, instituciojn k.s. per sia influo kaj aŭtoritato.

 

Celo

5. IKUE celas pere de Esperanto:

a) plenumi la ordonon de Jesuo Kristo: «Iru en la tutan mondon kaj prediku evangelion al ĉiu kreitaĵo» (Marko 16:15),

b) montri la unuecon de la Eklezio uzante la internacian lingvon en ĝia liturgio kaj apostola agado,

c) kontribui al realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo,

d) strebi «por ke ĉiuj estu unu» (Joh 17:21).

 

Rimedoj

6. Por atingi tiajn celojn estas uzataj de IKUE ĉiuj efikaj rimedoj kaj precipe:

a) formado de komunumoj, prefere religiaj, por preĝi, kanti, studi kaj labori en kaj per Esperanto,

b) organizado de E-bibliotekoj,

c) uzado de Esperanto en amaskomunikiloj,

d) eldonado de oficiala organo, jarlibro kaj aliaj publikaĵoj,

e) enkonduko de Esperanto en internaciajn religiajn kunvenojn kaj eldonado de koncernaj dokumentoj,

f) starigo de katolikaj esperantistaj ligoj tie, kie ili estas necesaj kaj eblaj,

g) kontaktiĝo kun diversaj ekleziaj instancoj kaj organizaĵoj,

h) edukado de aktivuloj por la kristana esperantista agado.

 

Membraro

7. Membro de IKUE fariĝas ĉiu, kiu subskribas deklaracion kaj aprobas ĝian Statuton.

Oni distingas kvar kategoriojn de membroj:

a) membroj-abonantoj (MA): ili pagas ordinaran kotizon,

b) membroj-subtenantoj (MS): ili pagas ĉiujare la duoblan bazan kotizon,

c) membroj-dumvivaj (MD): ili pagas unufoje 20-oblan bazan kotizon,

d) membroj-apogantoj (MAP): ili pagas specialan kotizon kaj morale apogas la asocion kiel simpatiantoj.

MA, MS kaj MD ricevas membro-karton, la oficialan revuon kaj ĉiujn aliajn dokumentojn. Ili havas voĉdonrajton po unu voĉo en la ĝeneralaj kunvenoj. MAP ricevas membro-karton kaj eventuale aliajn dokumentojn laŭ decido de la Estraro. MAP povas ĉeesti la ĝeneralajn kunvenojn, sed ne havasvoĉdonrajton.

 

8. La membrojn akceptas, malakceptas aŭ eksigas la Estraro. Kontraŭ la decido de la Estraro estas ebla plendo ĉe la ĝenerala kunveno, kies decido estas definitiva; ĝis la decido de la generala kunveno validas tiu de la Estraro.

 

9. Membro, kiu ne pagis la kotizon antaŭ la fino de decembro, malgraŭ dufoja averto, estas konsiderata kiel eksiĝinta.

 

Landaj ligoj, IKEJ, Apartaj fakoj

10. Landa ligo estas organizaĵo de samlandaj IKUE-anoj. Ĝi estas memstara kaj elektas sian estraron, fiksas sian agadon kaj se eble organizas jarajn kunvenojn.

 

11. Internacia Katolika Esperantista Junularo (IKEJ) kunigas junajn katolikajn esperantistojn, kiuj agas en la kadro de IKUE kaj ties landaj ligoj.

 

12. Aparta fako estas memstara organizaĵo de IKUE-membroj kunlaborantaj per speciala agado laŭ propra statuto.

 

13. Landaj ligoj, IKEJ kaj apartaj fakoj raportas al la IKUE-C.O. pri sia stato kaj agado. Ili rajtas elekti komitatanojn.

 

Organoj

14. La organoj de IKUE estas la ĝenerala kunveno, la plenumkomitato kaj la estraro kun sia Centra Oficejo.

 

Ĝenerala kunveno

15. La ĝenerala kunveno estas komuna kunveno de ĉiuj membroj de la asocio kaj okazas minimume unufoje dum ĉiu jarduo. La estraro fiksas la lokon kaj daton de la ĝenerala kunveno, kiu povas okazi dum internacia kongreso.

 

16. La ĝenerala kunveno estas la plej alta organo de la asocio; ĝi decidas pri la IKUE-laborprogramo, elektas kaj eksigas la prezidanton, la plenumkomitaton kaj la estraron; prijuĝas la plendojn, kontrolas la financojn. Ĝi povas transdoni parton de siaj povoj al la plenumkomitato.

 

17. La tagordo de la ĝenerala kunveno starigita de la Estraro devas esti anoncita en la oficiala revuo minimume tri monatojn antaŭ la kunveno. Pri aferoj ne anoncitaj en la tagordo la ĝenerala kunveno povas diskuti kaj decidi sed nur post la rajtigo de la prezidanto.

 

18. La estraro de IKUE estas ankaŭ estraro de la ĝenerala kunveno. En la ĝenerala kunveno partoprenas ĉiuj membroj. Voĉdoni rajtas tamen nur MA, MS kaj MD. La estraro povas postuli, ke antaŭ ol voĉdoni la membroj prezentu sian validan membro-karton. Ĉiu voĉdonanto havas nur unu voĉon. La neĉeestantaj membroj povas, se necese, voĉdoni per letero aŭ per komisiito kun skriba mandato.

 

Plenumkomitato

19. La plenumkomitato konsistas el la prezidantoj de landaj ligoj, IKEJ-sekcioj kaj apartaj fakoj kaj ties kromaj, elektitaj reprezentantoj.

 

20. Ĉiu ligo, fako aŭ sekcio rajtas elekti el siaj abonantaj, subtenantaj kaj dumvivaj membroj komitatano (j)n laŭ jena ordo:

1 komitatanon por ĉiu asocio havanta de 20 ĝis 99 membrojn,

2 komitatanojn por ĉiu asocio havanta de 100 ĝis 300 membrojn,

3 komitatanojn por ĉiu asocio havanta pli o1 300 membrojn.

 

21. En kazo de neceso, la plenumkomitato anstataŭas la ĝeneralan kunvenon pri urĝaj aferoj kaj faras provizoran decidon ĝis la venonta ĝenerala kunveno, kiu findecidos.

 

22. La plenumkomitato prizorgas la efektivigon de la decidoj de la ĝenerala kunveno, konsilas kaj kontrolas IKUE-estraron. Pro tio la estraro siavice raportas al la plenumkomitato dam ĝia kunveno pri sia agado.

 

23. La plenumkomitato kunvenas kutime dum la IKUE-kongresoj. Ĝi elektas siajn proprajn prezidanton kaj sekretarion, kies tasko daŭras 4 jarojn. Ili okazigas, se necese, skriban voĉdonadon. Ili estas reelekteblaj.

 

Estraro

24. La estraro konsistas el 6 membroj kaj la prezidanto elektitaj por 4 jaroj dum ĝenerala kunveno el kandidatoj prezentitaj de landaj ligoj, IKEJ kaj apartaj fakoj.

 

25. La estraro dividas inter siaj anoj la funkciojn de: 2 vicprezidantoj, sekretario, vic-sekretario, kasisto kaj estrarano por specialaj taskoj. Se neniu estrarano estas sacerdoto, la estraro elektas religian konsilanton. kiu esprimas sian opinion pri la religia flanko de la IKUE-agado.

 

26. Estraranon, kiu per sia agado aŭ konduto ege malutilas al IKUE, la plenumkomitato eksigas kaj provizore anstataŭigas ĝis la venonta ĝenerala kunveno, kiu findecidos.

 

27. La estraro prizorgas pere de la Centra Oficejo (C.O.) la administradon de IKUE sub la kontrolo de la plenumkomitato. Ĝi nomas la landajn reprezentantojn laŭ propono de la landa ligo, fiksas la buĝeton, nomas la direktoron de la C.O. kaj direktorojn aŭ administrantojn de aliaj oficejoj, elektas la redaktoron de Espero Katolika, kreas novajn servojn kaj aranĝojn, okazigas la internaciajn kongresojn, konferencojn k.t.p. La estraro de IKUE estas ankaŭ kongresestraro.

 

28. Neniu povas esti samtempe estrarano kaj komitatano. Iliaj funkcioj estas senpagaj. La plenumkomitato povas en escepta kazo doni al la estrarano por difinita tasko konvenan rekompencon.

 

29. Post 4-jara deĵorado reelekteblaj estas la prezidanto, estraranoj kaj komitatanoj.

 

Taskoj de estraranoj

30. La estraranoj interkonsentas per decidoj pri ĉiu sia agado. Ili povas ankaŭ decidi, ke unu estrarano plenumu memstare certan, difinitan taskon en la nomo de la tuta estraro. Por decidi ili kunvenas aŭ okazigas inter si skriban voĉdonadon.

 

31. La prezidanto reprezentas IKUE en juraj kaj nejuraj aferoj kaj subskribas ĉiujn oficialajn dokumentojn kun sekretario aŭ direktoro de la C.O. Li kontrolas kaj kunordigas la funkciojn de diversaj estraranoj. Li aranĝas oftajn personajn kontaktojn inter ili por interŝanĝi sugestojn kaj stimuli ĉiujn al reciproka kunlaboro. Li prezidas la kongresojn, ĝeneralajn kunvenojn kaj aliajn kunsidojn.

 

32. La vic-prezidanto (j) helpas kaj konsilas la prezidanton, anstataŭas lin en kunvenoj kaj kunsidoj, kiam li forestas. Post eksiĝo an morto de la prezidanto la unua estas aganta prezidanto ĝis la elekto de nova IKUE-estro.

 

33. La sekretario faras protokolojn pri la kunsidoj de la estraro kaj de la ĝenerala kunveno, publikigas la oficialan raporton pri la IKUE-kongreso en la oficiala revuo. Li subskribas oficialajn dokumentojn kun la prezidanto kaj kasisto aŭ povas komisii ĉi tiun taskon al la direktoro de la C.O. Almenaŭ unufoje dum la jaro li mem aŭ pere de la direktoro de la C.O. informas la plenumkomitaton pri la farita laboro.

 

34. La kasisto projektas la IKUE-buĝeton. En la ĝenerala kunveno li raportas pri la financa stato de la asocio. Li estas ankaŭ peranto inter la kasisto de la C.O. kaj la kasistoj de landaj ligoj. Li prizorgas la tutan IKUE-havaĵon.

 

La Centra Oficejo

35. La Centra Oficejo estas la oficiala sidejo de IKUE, dependanta de la estraro. La C.O. direktas la tutan teknikan kaj administran laboron kaj dokumentas ĝin. Ĝi servas kaj realigas petojn de ĉiuj, kiuj sin adresas al IKUE. La agado de la C.O. estas ĉiujare reviziata de tri estraranoj, rajtigitaj de la prezidanto.

 

36. La deĵorantaro de la Centra Oficejo konsistas el: direktoro, sekretario, kasisto kaj tri konsilantoj, ĉiuj nomitaj de la estraro.

 

Taskoj de C.O.-Funkciuloj

37. La direktoro respondecas pri la tuta agado de la C.O. antaŭ la IKUE- estraro. Li povas esti aŭ estrarano aŭ anstataŭi, se necese, la IKUE-sekretarion kaj tiam li subskribas ĉiujn oficialajn dokumentojn kune kun la prezidanto kaj la IKUE-kasisto aŭ lia reprezentanto - kasisto de la C.O.

 

38. La sekretario de la C.O. plenumas la taskojn de la C.O. konsente kun la direktoro.

 

39. La kasisto de la C.O. prizorgas ĉiujn en- kaj el-spezojn de la C.O. konsente kun la IKUE-kasisto. Li administras tutan havaĵon de la C.O., tenas kontlibrojn sub la kontrolo de la IKUE-kasisto kaj revizoroj. Li faras la elspezojn nur kontraŭ la pruva fakturo.

 

40. La konsilanto servas diversmaniere per sia helpo laŭ propra sperto kaj bezono de la C.O. Li rajtas partopreni en laborkunsidoj de la C.O.-funkciuloj.

 

Oficiala revuo kaj landaj reprezentantoj

41. IKUE eldonas oficialan revuon «Espero Katolika», kies ĉefredaktoro estas nomata de la estraro. Li starigas la redakcian Komitaton.

 

42. La estraro aprobas landajn reprezentantojn de la revuo laŭ propono de la landa ligo se ĝi ekzistas, aŭ nomas ilin laŭ sia sperto.

 

43. La landa reprezentanto kolektas abonkotizojn por la revuo kaj resendas ilin al la IKUE-kasisto, varbas novajn membrojn kaj reprezentas la aferojn de IKUE antaŭ landaj aŭtoritatuloj, ĉu ŝtataj ĉu ekleziaj, se ne ekzistas la landa ligo.

 

Financa administrado de IKUE

44. La financa jaro estas la civil-kalendara jaro.

 

45. La monrimedoj de la asocio konsistas el membro- kaj abon-kotizoj, donacoj, heredaĵoj, profito el vendado de IKUE-eldonaĵoj, reklamoj kaj pagitaj anoncoj en la revuo ks.

 

46. Komence de januaro la kasisto de IKUE prezentas buĝeton por la kuranta jaro kaj submetas la kontlibrojn de la pasinta jaro al la kontrolo de tri revizoroj rajtigitaj de la prezidanto. Post la kontrolo la revizoroj prezentas al la prezidanto kaj estraro 1a raporton pii la stato de la kontlibroj kaj financa administrado.

 

47. Decidoj pri la financaj aferoj de la ĝenerala kunveno, plenumkomitato kaj IKUE-estraro estas farataj per simpla plimulto de la voĉdonantoj. En kazo de voĉegaleco, la prezidanto decidas. Se okazas percirkulera voĉdonado la propono estas akceptita se, dum tri monatoj post la forsendo de la cirkulero, duono de la voĉdonintoj ne deklaras sin kontraŭ la akcepto.

 

48. IKUE finance respondecas per la subskriboj de la prezidanto, de la sekretario, respektive la direktoro de la C.O. kaj de la IKUE-kasisto aŭ respektive la kasisto de la C.O.

 

Rilato al aliaj organizaĵoj

49. IKUE povas interkonsenti kun aliaj organizaĵoj sur la kampo de kristana agado aŭ esperanta, kondiĉe ke tio faciligas aŭ akcelas la atingon de ĝiaj celoj kaj neniel kaŭzas konflikton kun ĝia bazo.

 

Statutŝanĝo kaj dissolvo

50. La statuto estas ŝanĝebla nur per la generala kunveno laŭ propono de la estraro aprobita de la plenumkomitato. La ŝanĝon devas aprobi 2/5 de la voĉdonintoj.

 

51. Dissolvo de IKUE okazas laŭ la samaj reguloj fiksitaj de la artikolo 50 por ŝanĝo de la statuto. Se la dissolvo estas aprobita de 2/3 de la voĉdonintoj devas esti farita decido ankaŭ pri la havaĵo de la asocio. Se pro iu ajn kaŭzo tiu decido ne estas farita, la prezidanto disponas pri la havaĵo kiel eble plej bone.

 

Validiĝo

52. La ĉi supra statuto validiĝas tuj post kiam ĝi estas aprobita de la ĝenerala kunveno.

 

Nuligo

53. Ĉiuj tekstoj kontraŭaj al ĉi tiu statuto estas nuligitaj.

 

Finparagrafo

54. En kazoj ne antaŭviditaj en ĉi tiu statuto aŭ pro diverseco dc opinioj pri la aplikado de la paragrafoj, la estraro devas decidi kaj submeti tiun decidon al la ĝenerala kunveno por aprobo aŭ findecido.

 

Noto: oni devas precizigi (verŝajne dum la Kongreso) la rolon de la membroj-apogantoj, ĉar laŭ la Statuto ili ne rajtas voĉdoni.

 

 

 al la indekso


 

NI FUNEBRAS 

El la «Franca Katolika Esperantisto» (N. 1-1977): Sinjorino Berthe Colas, vidvino de nia pioniro Claudius Colas kaj patrino de René Claude Colas, reiris al Dio la 2-an de decembro. Claudius Colas estis mortinta je la komenco de la Unua Mondmilito. post mallonga sed fruktodona agado por Esperanto. Li kunlaboris kun sac. Peltier kaj Richardson dum la unuaj paŝoj de la katolika E-Movado; li estis ĝenerala sekretario de la unua katolika kongreso; organizis la kongreson en Romo kaj la kongreson en Lourdes, bedaŭrinde malhelpitan pro la komenco de la milito.

Sinjorino Berthe Colas multe helpis lin, akceptante samideanojn el fremdaj landoj, diskrete partoprenante en liaj laboroj. Dio akceptu ŝin en Sian Pacon!

 

La Estraro de la Hungara Esperanto-Asocio anoncis, ke la 25-an de februaro Paŭlo Balkanyi, honora membro de UEA kaj ĉefkunlaboranto de Hungara Vivo, en sia 85-a jaro post longa, suferiga malsano forpasis.

Li estis simpatianto de nia movado kaj plurfoje sendis artikolojn por nia revuo. Estis por ni honoro gastigi kontribuajojn de la fama pioniro de la esperantista movado. Ni rekomendu al la Dia boneco la bonan animon de P. Balkanyi.

 

 al la indekso


 

INTERVJUO KUN LA DIREKTORO DE C.O.

 

En februaro la Direktoro (Leszek Irek - LI) de C.O. de IKUE faris rondvojaĝon tra Ĉeĥoslovakio, Hungarujo kaj Germanujo. Revenante li vizitis la redaktoron de EK (Felice Ruaro - FR), kiu intervjuis lin.

FR. Kiu motivo instigis vin fari vian vojaĝon?

LI. Laŭ KEJ la Ĉeĥa sekcio de IKUE estas nia plej vigla landa ligo. Sed ni havas kun ĝi nur maloftajn kaj ne precizajn kontaktojn. Funkciado de C.O. de IKUE sen daŭraj kontaktoj estas neebla kaj senutila. Mi serĉas kontaktojn.

FR. Ĉu KEJ bone informis pri la Ĉeĥa IKUE-sekcio?

LI. Verdire mi skeptike pritraktis la raportojn kaj la liston de KEJ, sed mi estis surprizita. Veron skribis P. Jacobitti en K.S., ke la ĉeĥaj IKUE-anoj estas la plej viglaj. S-ro Berka, de ĉiuj nomita «frato Berka», donis al mi aktualan liston de la membroj: imponega ĝi estas: 316 anoj! Inter ili estis 38 sacerdotoj kaj kelkaj dekoj da monaĥaj fratinoj. Entute mi vizitis 36 IKUE-anojn: ĉiuj estis tre gastemaj kaj ĝojis pri mia vizito. Ili ege interesiĝas pria nia agado.

FR. Ni sendas nian revuon al Ĉeĥoslovakio, sed verŝajne ofte ĝi ne atingas sian celon. Ĉu vere?

LI. Tion ni priparolis... Mi vizitis episkopon de Praha, Mons. Fr. Tomášek. Post mia vizito li tuj skribis al la ministerio de edukado, petante, ke oni permesu al la ĉeĥaj katolikoj aboni EK. Flanke de C.O. de IKUE mi skribis a1 la Ĉeĥa ambasado en Romo.

FR. Vi estis ankaŭ en Hungarujo. Kiuj estas viaj impresoj?

LI. Mi nur vizitis kelkajn samideanojn. Kontraŭe al la ĉeĥoj, la hungaroj ne havas la IKUE-sekcion. Certe estas ankaŭ tie multaj katolikaj esperantistoj, sed iliajn adresojn ni ne havas. Ĉiudimanĉe la budapeŝtaj samideanoj kunvenas por partopreni la sanktan Meson. Post la Meso, okaze de mia vizito, ni kunvenis en la paroĥa ĉambro kaj ni parolis pri multaj aferoj. La plej vigla temo estis la 37-a Kongreso kaj la disaŭdigo de Radio Vatikana.

FR. Ĝeneralaj impresoj?

LI. Mi estas tre feliĉa, ĉar mi trovis veran kaj vivan kredon. Niaj fratoj en Ĉeĥoslovakio estas veraj katolikoj. Multe mi bezonus diri al ili. Tutcerte mi skribos al ili apartan leteron. Nun mi elkore dankas al vi, karegaj gefratoj, pro via gastamo, pro via espero kaj fido. Ne malesperu. Ni ĉiuj estas unu, sankta kaj apostola eklezio. Mi apelacias al la Estraro de IKUE: en venonta estraro ne povos manki estrarano de nia ĉeĥa Landa Ligo! Admono al la aliaj Landaj Ligoj: sekvu ilin!

Centra Oficejo

al la indekso


 

INTERVJUO EN LA VATIKANA RADIO

la 25-an de februaro 1977

 

P. G. Jacobitti: Respektinda Patro Tic, la Franciskana Jaro anoncita okaze de la 750-a datreveno de la morto de la Granda Sanktulo el Asizo permesas al ni rememori la partoprenon de Liaj Filoj en la IKUE-movado.

P. E. Tic:  Jes, vi pravas Patro Jacobitti. La morto de la Granda Asizano ne povas ne meditigi post tiom da iaroj la IKUE-anojn, kiuj jubileas kun dankaj koroj pro tio, ke la filoj de Sankta Francisko elstaras en nia movado, kiel apostoloj de 1’ esperantismo. Mi citu nur Patron Carolfi, Patron Maksimilianon Kolbe kaj nian ĉinan samkredanon Patron Kao el Formozo, kun multaj aliaj.

P. G. Jacobitti: Kaj kion faras la Filoj de S. Francisko en nia IKUE?

P. E. Tic: Mi ne parolu pri ili en aliaj landoj, ĉar jen en Italujo ili faras bonan laboron por nia IKUE. Memkompreneble nia Prezidanto Patro Ceslao Biedulski estas ankaŭ «Filo de S-ta Francisko». Sed ni parolu pri itala Patro Ciccanti, kiu kun permeso de siaj superuloj dediĉas sin al la apostola agado en kaj per Esperanto. Estas lia vivcelo organizi franciskanan esperantistan centron, alivorte: Internacian Religian Kunfrataron, kiu estante aro da membroj el malsamaj landoj parolu, preĝu, apostole agadu en la sama lingvo. Mi aldonu ĉi tie, ke la franciskanoj Patro Korytkowski kaj mi helpis en la organizado de nia Centra Oficejo Esperantista en Romo.

P. G. Jacobitti: Jes, danke al vi, Patro Tic, aperas eldonoj, inspiritaj de la jubilea Franciskana Jaro.

P. E. Tic: Ĝis nun nia IKUE-libraro posedis la verkojn: «Floretoj de S-ta Francisko» kaj «La Moderna Martiro». Mi ĝojas ke mi kontribuas al la eldono de la libro de D-ro van Doornik sub la titolo: «Francisko el Asizo, profeto por nia tempo», esperantigita de nederlandano Frato Arnaldo E. N. Molders. La antaŭparolon al tiu eldono skribis mem la Ĝenerala Superulo Fr. Konstanteno Moser. Krom tio estis eldonita en buntaj, luksaj bildkartoj la «Himno de la Kreitaro» de S-ta Francisko el Asizo. Freŝdate aperis la Franciskana Preĝo en koloraj bildkartoj kun la bildo de S-ta Francisko kaj jam anoncita per la Vatikana Radio libro: «Francisko el Asizo, profeto por nia tempo».

Ilin ĉiujn, oni povas havi en Centra Oficejo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista en Romo.

Jes, ni volu ne forgesi la librojn de Patro Korytkowski pri kiuj jam parolis la Vatikana Radio.

 

al la indekso


 

GOSTYŃ POZNAŃSKI - ŚWIĘTA GÓRA

 

Veturante de Poznan suden, antaŭ malgranda urbo Gostyń Poznański oni renkontas nealtan supraĵon. Oni nomas ĝin la Sankta Monto /pole - Święta Góra/. Sur ĝi videblas de malproksimo impona kupolo de baziliko dediĉita al Dipatrino Maria.

Laŭforme ĝi estas kopio de la paroka sanktejo de S. Maria della Salute el Venecio /Italio/. Pro la natura ĉirkaŭaĵo ties beleco superas la originalon. Laŭ la arta valoro ĝi apartenas al la nula klaso.

La sanktejon konstruis loka familio de A. Konarzewski en jaroj 1675-1728 sur loko de antaŭa preĝejeto. 

Preĝejo de Gostyń

 

La Sankta Monto estas ĉefa pilgrimloko al la diocezo de Poznan. La indulgencfeston oni celebras tie la 15-an de aŭgusto.

Al la sanktejo apudas klostro de PP Filipanoj, kie ĉiujare havas lokon la Spiritaj Ekzercoj al esperantistoj. Ĉi-jare tie okazos, ankaŭ en formo de sp. ekz., la Antaŭkongreso 9-16-a de aŭgusto, de kie la partoprenantoj forveturos pilgrime al Ĉenstoĥovo je la 37-a IKUE-Kongreso.

 

 

 

al la indekso


 

GÓRA ŚW. ANNY

 

Monto de s. Anna /pole - Góra Św. Anny/ apud Opole estas ne nur pilgrimloko, sed ankaŭ la nacia sanktejo.

En la 1655-a jaro venis tien polaj PP Franciskanoj, kiuj konstruis ai si klostron sur la bazalta roko de tiea monto. Ilia sorto estis same peza kiel ankaŭ de la pola loĝantaro sub la germana kaj prusa reĝimo. Trifoje ili estis forpelitaj el sia domo, kaj trifoje ili revenadis, ne perfidante sian nacion.

La plej terurajn tempojn vidis la Klostro dum la III-a Silezia Ribelo (1921), kiam la Silezianoj penadis senefike trabati koridoron al sia Pollando. Tion atestas grandega monumento konstruita tie kune kun la subĉiela amfiteatro.

Post la lasta mondmilito revenis, jam trian fojon, la Franciskanoj al sia nesto, kaj ĝis nun ili servas al la sileziaj katolikoj.

La plej valora artaĵo de tiea preĝejo estas bildo de Sankta Anna. La skulptaĵo devenas de la XV-a jarcento kaj prezentas S. Anna-n, kiu sur la maldekstra brako portas sian Filinon Marian kaj sur la dekstra la Nepon Jesuon.

Sur ĉirkaŭanta montaro gvidas roka krucvojo, kie pilgrimantoj celebras siajn diservojn.

En tiea klostro havos lokon ĉi-jare la Unua Postkongreso de IKUE inter la 21- 24-a de aŭgusto.

 

 

al la indekso


 

«VI VETURAS AL LA LANDO DE PATRO KOLBE»

Parolado de Shusaku Endo, prelegita okaze de enmanigo al li de Literatura Premio honore al Vladimiro Pietrzak, 12.12.1976

 

Mi estas la unua japano, kiu ricevis tiun ĉi polan premion literaturan. Ĝi estas por mi granda honoro. Verdire, mi neniam pensis pri tia ebleco, ĝis kiam mi ricevis la sciigon. Sed eĉ poste mi ne povis tion kredi. Mi eĉ pinĉis min por konvinkiĝi, ke ĝi ne estas sonĝo. Same miaj japanaj kolegoj kaj ĵurnalistoj malfacile ekkredis, kiam mi al ili pri tio ĉi parolis.

Mi estas verkisto, kiu kredas la kristanismon. Tiu ĉi fakto ne ĉiam faciligadis al mi la vivon. Mi estimas multajn eŭropajn verkistojn kristanajn, tiajn kiel François Mauriac kaj Graham Greene kaj multajn aliajn, pro iliaj elstaraj verkoj. Sed samtempe -kiel verkisto japana - mi ne povas ne envii al ili pro unu kialo. Mi pensas pri tio, ke eŭropaj verkistoj, skribante siajn verkojn, havas je dispono la tutan bazon de kristana mondo, kun ĝia historio kaj tradicio. Mia patrolando ne posedas tian bazon. La eŭropaj verkistoj havas eblecon interkompreniĝi kun siaj nekristanaj legantoj dank’ al iaj komunaj perceptoj. Dume, la plimulto da japanaj legantoj aŭ entute ne sciis pri la kristanismo, aŭ preferis eviti ĝin, ĉar ĝi estis religio fremda. Multaj legantoj japanaj deziris legi eĉ ne unu paĝon el iu libro nur pro tio, ke ĝi enhavis aludon pri la kristanismo.

Ne estis, do, por mi facila tasko la verkado en lando, kie regis tia atmosfero. Tiel longe, kiel mi estas verkisto, mi pensas nek pri la verkado por propagandaj celoj, nek por dokumenti la ĝustecon de la kristana doktrino. Alivorte, mi skribas nek en misiaj celoj, nek apologiaj, ĉar mi opinias, ke la verkoj ekzistas por priskribadi la homojn.

Ĉiuokaze la fakto, ke mi skribis pri kristanoj en Japanio, faris, ke vidigis sin antaŭ mi gravaj demandoj. Ekzemple, ĉu ĉiam devas ekzisti la konfrontado inter la kristanismo kaj tradicie panteismaj japanoj?... Ĉu japanoj estas povantaj kristaniĝi?... Ĉu oni povas konkordigi la kristanismon, ne perdante ĉe tio ĉi la esencon de ties kredprincipoj, kun la orientaj perceptoj, malgraŭ, ke la kristanismo disvolviĝadis en kadroj de la eŭropaj perceptoj?

En ĉiuj miaj romanoj mi okupiĝas pri tiuj ĉi temoj. Tri miaj libroj estis tradukitaj en vian belan lingvon «Silento», «La maro kaj la veneno» kaj «La frenezulo». En la «Silento» mi entreprenis tiun ĉi temon senpere. «La Frenezulo»-n mi skribis kun penso, kio okazus, se Jesuo aperus en la nuntempa Japanio, kiel komprenus Lin la nuntempaj japanoj. En «La maro kaj la vdneno» mi provis analizi la japanan pekoimagon, prezentante teruregan murdon fare de juna japano dum milito.

Kiam mi verkadis «La maro kaj la veneno»-n mi estis - supozeble - unu el du kristanoj inter la japanaj verkistoj. Pro tio mi ne povis ne senti min soleca. Malgraŭ tio mi havis iun esperon. Des pli grandan, ke mi penis prezenti la homojn pli interne, konkorde kun mia konscienco de verkisto. Mi devis trovi en la kristanismo ian respondon. Tio ĉi estis mia kredo. Mi estis fidanta, ke la kristanismo estas orkestro, per kiu oni povas resonigi ĉiun voĉon, elirantan el la homa animo. Mi fidis, ke la kristanismo ne estas muzikilo, kiu resonigas nur unu voĉon.

Ekde tiu tempo pasis preskaŭ 20 jaroj. Dum tiu ĉi tempo mi havis plezuron observadi, kiel miaj proksimaj amikoj-verkistoj kaj kritikistoj iĝis kristanoj. Tiuj ĉi estas verkistoj, kiuj publikigis jam elstarajn verkojn kaj okupas altan pozicion en la japana literaturo. Ties baptiĝo kaj kristaniĝo finis mian solecon. Ni komencis reciproke helpi unu al la alia. Ekde du jaroj la kristanaj verkistoj en Japanio grupiĝas kaj fikse kunlaboras. Krom tio, ke ĉiu el ni praktikas la propran verkoarton, ni havas kelkajn komunajn projektojn. Nome, helpe de la plej granda eldonejo japana, nun ni eldonas la serion sub titolo «LA MONDO DE KRISTANA LITERATURO». Ni japanigas la elstarajn romanojn de la nuntempaj verkistoj kristanaj el la tuta mondo kaj eldonas ilin en ĉi-serio. Kompreneble ni tre dezirus enigi en ĝin ankaŭ la polajn verkistojn. Nuna ŝanco, kia estas mia alveno al Varsovio kaj renkontiĝo kun multaj homoj, certe helpos al ni en tiuj projektoj.

La grupo de kristanaj verkistoj konsistas nure el 10 personoj, inkluzive min. Kvankam la komenco estas modesta, miaopinie mirigas la fakto, ke 9 verkistoj kaj kritikistoj baptiĝis en lando ne posedanta la kristanan tradicion, dum en multaj eŭropaj landoj la nombro de kristanaj verkistoj malaltiĝas. Mi ege dezirus, ke la libroj de tiuj ĉi 9 verkistoj estu iam eldonitaj en via lando. Kiel mi jam menciis en la komenco, la vojo el Japanio al Pollando estas tro distanca.

Dum historio mi ne havis okazon por multaj kontaktoj kun Pollando. Malgraŭ tio mi ege dezirus, ke vi estu konsciaj, ke vivas en Japanio 9 verkistoj, kiuj kredas la saman kredon. Vere mi fidas, ke iam povas alveni la tago, kiam verkistoj en Pollando kaj en Japanio - legante reciproke siajn librojn - iĝos unu al la alia pli proksimaj kaj estos sin reciproke pli bone komprenantaj.

Beata M. Kolbe

Kiam antaŭ kelkaj tagoj mi estis forlasanta Japanion, unu ano de nia grupo diris: «Vi do veturas al la lando de Patro Kolbe». Patro Kolbe estas la misiisto, kiun ni, japanoj, plej honoras. Li venis Japanion antaŭ la dua mondmilito kaj anoncadis la kristanismon en Nagasaki. Poste Li revenis Pollandon kaj, kiam eksplodis la milito, Gestapo elveturigis Lin al Oswięcim.

Mi sentas min eksterordinare honorigita akceptante la premion en la lando, kie  Patro Kolbe, la misiisto en Japanio, mortis pro amo.

esperantigis Irena Winnicka

 

al la indekso


 

INTERVJUO KUN LA EPISKOPO DE JOHANNESBURG

 

John Patrick Fitzgerald, 60-jara, irlandano, estas la episkopo de Johannesburg (Sudafriko). Li havas klarajn okulojn, junan koron (li diras: «Oni renovigis ĝin en la hospitalo pasintjare») kaj grandan esperon je la estonta Sudafriko.

Li studis en Romo kaj konas la italan lingvon. Jen nia dialogo:

- La mondo ne komprenas, kial la negroj en sia patrujo estas konsiderataj malsuperaj al la blankuloj, kial ili ne havas la samajn rajtojn pri studoj, kial ili ne povas havi sian sindikaton, kial ili gajnas la duonon de tio, kion gajnas blankuloj ekzercante la saman metion; kial ili ne rajtas eniri iujn aŭtobusojn kaj frekventi certajn lokalojn.

- Tiuj ĉi estas nur la eksteraj flankoj de la «apartheid» kaj ne la plej humiligantaj. Por vi Eŭropanoj, kiuj ne vivas en nia kompleksa socio, estas malfacile kompreni. Ekzistas multo pozitiva en tiu ĉi socio. Vi vidas purajn urbojn, multe da ordo, evoluon de la minejoj. Sed ĉeestas sulko de privilegioj, kiuj dividas la negrojn de la blankuloj. Tiu estas situacio kiu povas porti al perforto kaj konfliktoj.

- Kiel vi juĝas la tumultojn de Soweto, kaj kiujn sekvojn ili havis?

- Ili ne estis nur agoj de kanajloj, kiel deklaris la registaro, sed estis reakcio kontraŭ la sistemo.

- Ĉu la perforto estas la unika alternativo, kiu restis al la nigra popolo, kiel diras la estro de Zuluoj?

- Multaj diras tion, sed mi esperas, ke ili malpravas. Certe, nur mirakle la perforto ne eksplodis en la tuta lando.

- Ĉu tiu miraklo povas daŭri?

- Estas malfacile respondi. La armeo estas forta, la policistoj bone organizitaj. Sed ĉeestas 5 negroj kontraŭ 1 blankulo kaj la nigra popolo kreskas. Tio, kio okazis en la Konferenco de Ĝenevo, respegulas la situacion de nia lando: la negroj estas dividitaj inter si, sed ili havas komunan malamon al la blankuloj. La homa digno estas ofendata ĉiutage, ĉiuhore, ĉiuminute.

La negro ne estas akceptata kiel egala, estas rifuzata kiel frato.

- Kiun kontribuon povas porti la Eklezio?

- La Eklezio devas agadi el socia vidpunkto, kiu estas tiu de la Evangelio. Ne ekzistos kristana amo sen justeco: kaj la justeco estas la pilastro de la karitato. La parolo ne sufiĉas, necesas la atesto de la agoj.

C. Mussa

 

al la indekso


 

EKSKURSO DE VASTO ESPERANTO-GRUPO

ĈE AMIKO DE ESPERANTO

 

Patro Pio el Pietralcina, itala kapuceno, naskiĝis la 25an de majo 1887a (jaro kiam Zamenhof publikigis la unuan lernolibron de esperanto), kaj mortis la 23an de septembro 1968a.

Li estis, sendube, unu el la plej konataj homoj de nia tempo; li estis difinita: «La plej granda franciskano de la nuna jarcento» ĉar li portis en sia korpo, dum kvindek jaroj, la signojn, mirakle ricevitajn. de la Krucumita Kristo.

Pri Patro Pio oni rakontas mirindaĵojn kaj eĉ miraklojn de li faritajn, kiuj elmontras lian sanktecon kaj lian amon al Dio kaj al la tuta homaro, precipe al la gemalsanuloj: fakte, por redoni al ili sanon, li konstruigis grandan Hospitalon kiu nomiĝas: «Casa del Sollievo della sofferenza» (Domo de Mildigo de la suferado).

Patro Pio estis favora al esperanto kiel rakontas Frato Arni, belga religiulo, en artikolo publikigita en la revuo: «Casa del Sollievo della Sofferenza» n. 9 (1-15 oktobro 1974). Li atestas: «Dum mia malsano mi lernis esperanton kaj per ĝi korespondis kun polaj, litovaj, hungaraj kaj aliaj geesperantistoj de orienta Eŭropo, sed iun tagon dubo komencis min turmenti: Ĉu la bona Dio estis kontenta pri la apostolado kiun mi faris per esperanto? Kiam mi havis la ĝojon interparoli kun Patro Pio pri mia dubo, li tuj diris al mi ke Dio estis kontenta pri la utila laboro de mi farita per esperanto, kaj li kuraĝigis min persisti en la uzado, certigante al mi sian benon kaj protekton».

Tiaj vortoj de tiel eminenta homo kuraĝigas ĉiujn, sed precipe kristanajn geesperantistojn, labori ĉiam pli ka pli por disvastigi esperanton, kiun oni povas difini «Kaŝita Trezoro», ĝis kiam ĝi restos kaŝita ĝi ne povas esti utila al la homaro. Do ni malkaŝu ĝin kaj ni havos la benon de la posteuloj!... Kiel nia majstro Zamenhof asertis.

La 17an de oktobro 1976a, la Vasto Esperanto-Grupo kaj kelkaj simpatianoj de esperanto vojaĝis al la urbeto S. Giovanni Rotondo (Foggia) kie loĝadis P. Pio, kaj tie la kapucena pastro Rikardo Di Prinzio celebris la unuan Meson en esperanto apud la tombo kie kuŝas P. Pio.

Ekskurso de la Vasto E-grupo al S. Giovanni Rotondo

la 17an de oktobro 1976a

La gelernantoj de la elementa lernejo estrata de la religiulino Renza, anino de la Instituto «Filinoj de la Kruco» kantis, dum la Meso, esperantajn religiajn kantojn.

Ĉeestis la esperantan Diservon ankaŭ geesperantistoj de la urbo Bari, inter kiuj la geedzoj Renshler kun sia fileto Paŭlo, kaj granda amaso da gepilgrimantoj, kiuj havis la okazon aŭskulti, la unuan fojon, la esperantan lingvon.

P. Rikardo (Riccardo) Di Prinzio

 

al la indekso


 

 

LEGANTOJ SKRIBAS 

P. Egidio P. Tic (franciskano):

«Sekve de la morto de nia tre kara P. Paruzel mi deziras marĝene mencii, ke dum lia lasta restado en Italio li vizitis min kelkfoje en la ĝenerala Kurio de Patroj Franciskanoj en Romo. Li longe parolis pri la perspektivoj de IKUE. Lia larĝa spirito ensorbita de amo por Esperanto ĉirkaŭprenis la tutan mondon  kaj lia spirita vigleco estis mirinda.

Speciale dum la lastaj jaroj li dediĉis ĉiun tempon al Esperanto, li laboradis ĝis profunda nokto. Ofte dum miaj ferioj (en Pollando) ni telefone interparolis je noktomezo.

Li estis fakte giganto de laboro. Li vivis kaj mortis por niaj ideoj, metis siajn kapablojn, sian inteligentecon, sian kulturon, sian grandan talenton de organizisto kaj sian tutan vivon en la servon de Esperanto kaj de IKUE... Kiam la 8-an de septembro 1890 mortis Einstein, Zamenhof diris, ke lian nomon oni devas skribi en la historion de Esperanto per oraj literoj. Laŭ mia opinio (kaj certe ankaŭ laŭ la opinio de ĉiuj, kiuj de proksime lin konis) same la nomon de nia forpasinta P. H. Paruzel oni devas skribi en la historion de IKUE kaj PKUE per oraj literoj, kiel ĝi jam estas enskribita en nia koroj».

D-ro Jozefo Kondor:

«Al nia Espero Katolika mi povas nur kore gratuli, vi eminente aliformis ĝin. Nun ĝi havas proksimume la formaton, kiun havis la EK de s-ro A. Berka siatempe. Ankaŭ la enhavo estas riĉa kaj interesa... Hodiàŭ mi surpoŝtigis por via adreso 500 foliojn da novaj glumarkoj, kiuj espereble plaĉos al vi».

Noto de la Redaktoro

Koran dankon al D-ro Kondor pro la kuraĝigaj vortoj favore al nia revuo kaj pro la belegaj glumarkoj pri la 57-a IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥova. Same mi dankas al P. Tic pro la interesaj vortoj pri unu el la plej elstaraj figuroj de nia movado.

 

al la indekso


 

EL NIAJ ASOCIOJ

Franca kantikaro     

La Franca Katolika Esperantista Asocio (FKEA) ĵus eldonis kantikareton, kiu estos uzata dum kunvenoj kaj kongresoj.

Ĝi estas tre lukse prezentita sub plasta kovrilo en formato 21 x 14. La kajero entenas jam 18 kantikojn kun la muzik-notoj kaj kostas 25 Fr. afrankite. Kompilis kaj preparis la libreton Roger Bernard kaj Roger Degrelle, kaj certe aliaj kunlaborantoj pli malpli kaŝitaj inter la kulisoj. Gratulojn al ili!

Ekumena informilo

La sekretario de FKEA raportas pri la laboro de la komisioneto (A. Bachelier por KELI kaj R. Despinay por IKUE). La kvarpaĝa informilo estas unuanime aprobita. Alia projekto, de sac. Bourdon, direktita al la junularo, ankaŭ ŝajnas al la konsilianoj bona informilo. Evidentiĝas, ke ambaŭ taŭgas, ĉiu sur sia tereno.

Liturgiaj tekstoj

Sac. Degrelle raportas pri la kunlaboro de S.roj Bernard kaj Waringhien por disponigi tiujn tekstojn en vere bona Esperanto.

Presado de UECI-gramatiko

En februaro P. Albino Ciccanti, Prezidanto de la italaj katolikaj esperantistoj (UECI), venis al Verono kaj restis tie ĉi du tagojn por akordiĝi kun la Salesiana Presejo pri la presado de gramatiko. Espereble la nova gramatiko estos preta en aŭtuno.

Patroj Biedulski kaj Irek vizitis nian presejon

Komence de marto nia Prezidanto, P. D-ro Biedulski, kaj la Direktoro de nia Centra Oficejo, P. Irek, vizitis nian Presejon kaj nian Redakcion en Verona. Tiuokaze ili donis al ni valorajn sugestojn por la plibeligo de nia revuo.

 

al la indekso


 

ECCE HOMO!

 

«Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion»

S. Mateo, 5,8

 

Dum mia juna aĝo

naiva kaj sen saĝo,

mi ofte revis vidi la majestan Dion!

Sed poste, mi komprenis mian iluzion:

ne povas la okuloj tiel sendifekte

rigardi la ĉielan brilan sunon rekte...

 

Mi tiam strebis senti Lin en mia koro

kaj kontempladis Lin en Lia granda gloro

en l’ Universo kaj en ĉiu Lia faro -

en la sennombra kaj mirinda kreitaro;

en ĉio sur la Ter’ mi vidis la Kreanton...

kaj aŭdis de la mondo la eternan kanton...

 

Kaj venis tag’ subite -

impetis mi spirite

atingi de la Superhomo la nivelon,

laŭ mia prora voj’ eniri la Ĉielon...

Sed... ĉiam blankis for la Himalaj’ fiera

kaj ofte haltis mi en stato senespera.

Laŭ mia monta vojo, kruta kaj malglata,

kun koro de hezitoj longaj turmentata.

En la animo regis nur mallum’ terura,

ne povis mi pluiri al ĉiel’ lazura,

ne povis ira sola al la firmamento,

ĉar antaŭ la abismoj kaptis min timsento...

 

Kaj mi, pro malespero,

revenis al la Tero -

al mia homa vivo, plena de eraroj.

Kaj iun tagon, kiam pasis jaroj,

mi vidis homon kun animo purigita:

el la rigard’ radiis penso inspirita

de Dia graco kaj revelacio,

kaj tiam mi, per la intuicio,

komprenis klare: nur spirito virga, ĉasta,

atingas la Ĉielon laŭ la Voj’ Malvasta,

gvidata de l’ Savanto al la Patra Domo,

laŭ tiu voj’ unika - «Ecce Homo!»...

 

Simeon M. Simeonov, Sofia, Bulgario

 

al la indekso


 

NIAJ PROBLEMOJ

(malfermita letero al la E-Redakcio de Radio Vatikana)

 

Jam dekkelkfoje ni havis okazon aŭskulti la E-disaŭdigon de Radio Vatikana. Ni ne seniluziiĝis. Kontraŭe! La realeco estas impona: ĉirkaŭ 1000 leteroj plenaj da entuziasmo, senditaj al R.V., montras, ke la decido de la kompetentuloj estis ne nur trafa, sed ankaŭ necesa. Al vico de multaj gratuloj ankaŭ la C.O. de IKUE volas aldoni la siajn. Vi ĝuste prijuĝis la situacion; ĝuste vi legis la «signojn de la tempo»! Daŭrigu vian tiucelan agadon! Via ĝisnuna simpatio permesas esperi, ke ni akiros pli multe da spaco ĉe vi por diskonigi la homan kaj porpacan enhavon de la Evangelio kaj ĉi-celan agadon de la Eklezio.

Ni ankaŭ volas gratuli al la redaktoro de la disaŭdigo: al P. Jacobitti, kiu prilaboras la programon en Esperanto. Li multajn horojn deĵoras en la konfesejo kun enskribo esperante kaj itale, prizorgas grandegan korespondadon kun la aŭskultantoj kaj multajn aliajn aferojn. Ni aldonu. ke P. Jacobitti ne estas junulo. Restos nur demando: de Lie li havas tiom da forto por tioma laboro? Kiam li dormas kaj ripozas? La demando certe hontigas multajn el ni. Samtempe ĝi estas esperoplena: estas ankoraŭ homoj sindonaj kaj idealistoj. Ni sekvu ilin! Al P. Jacobitti ni gratulas kaj aldone bondeziras: vivu cent jarojn kaj pli, kaj daŭre laboru por la granda kaj nobla idealo: unuiĝo kaj alproksimigo de la homoj.

Pasis jam tri monatoj post la unua disaŭdigo. Ankoraŭ ne estas ĝusta tempo por prijuĝi la aferon. Sed iomete pripensi oni devas. La alvenintaj leteroj estas plene entuziasmaj. Kelkaj venis ankaŭ al la Centra Oficejo. Tie ĉi estas ankaŭ sugestoj kaj proponoj. Pri tio mi petis en la EK 1/1977: la E-disaŭdigoj estu nia komuna zorgo kaj afero.

Certe la baza programo estas altrudita de la estraro de R. V. Tamen ĝi estas en formo de propono. Al mi ŝajnas, ke ni aŭskultantoj rajtas kaj eĉ devas proponi niajn vidpunktojn kaj sugestojn. En la sama numero de EK rni remernoris, ke en komenco iusence fundamento de Societo «Espero Katolika» estis la ekumena agado. Tiam estis tempoj, kiam la agado porekumena ne estis populara. Ĉu hodiaŭ, kiam la mondo sopiratendas unuiĝon de popoloj, IKUE povas rezigni pri siaj ideoj? Kion diras al ni la pioniroj de nia familio ofte suferintaj por la prospera agado? Jen mia preskaŭ seneĥa propono sendita al la estraranoj la 27-an de oktohro 1976, por ke ĝi povu poste aperi en E.K.

Interalie mi skribis en mia «alvoko pri Radio Vatikana»: «Skribu pri kion vi volus aŭdi, kio vin interesas. Signalu pri via poramikeca agado, por ke aliaj sekvu vin. La voĉo de la Papo estas ĉiam pli aŭdata de multai homoj de bona volo. Ni esperantistoj, adeptoj kaj disĉiploj de nia majstro Zamenhof, estas homoj de bona volo. Ni apogas ĉiam kaj ĉie la ideon de la paco, amikeco kaj kunfrateco. Skribu ne nur la katolikoj, sed ĉiuj por kiuj la internacia kunvivo ne estas nur slogano... En niaj dissendoj ni unue substreku la interhomajn valorojn de la Evangelio, unuigan kaj porpacan agadon de la katolika kaj aliaj eklezioj kaj strebojn de la internaciaj organizaĵoj en ĉi tiu direkto. Por ĉiu informo fare de vi pri ĉi tiu temo ni elkore dankas...».

Post aŭskulto de 12 dissendoj mi samvoĉe ripetas: nia disaŭdigo ne estu kopio de la nacilingvaj programoj. Ne estas eble ripeti en kelkaj minutoj ĉiujn sciigojn dissenditajn de RV dum la semajno. Tio ankaŭ ne estas bezonata, ĉar interesitoj turnas sin al sia nacilingva dissendo: tie ĉiu trovas informojn pri la katolika vivo en la mondo. Nia disaŭdigo estu speciala, tute alia ol la nacilingvaj, ĉar niaj aŭskultantoj estas specialaj. Ne ĉiu sidas je 21,05 antaŭ la radiofono por religiaj motivoj. Kelkaj tutcerte nur por la lingvo. Tio estas granda ŝanco por ni. Ni uzu ĝin!

Ni proponu kunlaboradon al la Kongregacio «de propaganda fide», al Sekretariato por nekredantoj, nekristanoj, kristanoj, Pax Christi, Unesko kaj multaj aliaj tiucele agantaj organizaĵoj. Tie ni trovos sufiĉe da novaĵoj, aktualaĵoj kaj bezonoj al kiuj ni povas kaj devas efike servi, por ke Jesuo Kristo, nia Savinto, estu ĉie konata kaj amata...

Primeditu la aferon, nian komunan aferon kaj interdividu viajn pensojn kun aliaj.

Nome de C.O. de IKUE

P. Leszek Irek SDS

 

PS Nur post skribo de ĉi tiu letero mi vizitis P. Jacobitti.  Li ne intervjuas, sed kelkajn sciigojn mi memoras.

Ĝis 15.3.1977 venis 1070 leteroj el 34 landoj: respondojn oni sendis pli ol 500. Deziro al la aŭskultantoj - ili aŭskultu kaj per la korespondado kunlaboru. La ĝisnunaj korespondantoj preskaŭ senescepte laŭdas la disaŭdigon. Jes ankaŭ mi tion faris. Sed nura laŭdo malhelpas la disvolviĝon. Do permesu, kara Pastro redaktoro, ke mi ankaŭ iomete kritiku, ne nur propranome.

1. Vi havas ĉ. 600 sekundojn por semajno. Ĉu ne estas prodigo de tempo la senĉesa ripetado de la frekvencoj? (pli ol 10% da tempo).

2. La muziko estas bela, sed kion ĝi celas? Malstreĉiĝon, nur post kelkaj minutoj? Ĉu ne ekzistas E-religiaj kanzonoj? Ĉu nur dumnokte ni rajtas aŭskulti belajn E-kanzonojn kantatajn de Evangelia Ritmo? Ĉu ne ekzistas aliaj kantgrupoj? (Mi eksciis ke la Paska disaŭdigo estos kun ER).

3. Estis kelkaj intervjuoj. Ĉiam kun pastroj kaj Poloj. Ĉu krom Pollando ne ekzistas katolikaj esperantistoj?

4. Preskaŭ neniu sciigon ni aŭdis pri IKUE-movado. Sed ni scias, ke ĝi ekzistas jam de 67 jaroj kaj Espero Katolika atingas 44 landojn. Tutcerte inter la aŭskultantoj estas katolikaj esperantistoj kiuj ne apartenas al IKUE! Kiuj eĉ ne scias, ke ĝi ekzistas. La disaŭdigoj devus ankaŭ plifortigi nian IKUE!

 

al la indekso


 

NOVAJ KOLORAJ GLUMARKOJ

 

D-ro J. Kondor, Germanujo, prizorgis la eldonon de 6000 folioj kun belegaj koloraj glumarkoj pri la IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥova. Ĉiu folio havas 20 glumarkojn kaj kostas 1,50 DM.

La eldoninto sendis 500 foliojn al P. Jacobitti (Roma - Italio), 1000 al P. Tic (Centra Oficejo de IKUE) kaj 500 al la Redaktoro de E.K.

Aĉetu tuj foliojn da glumarkoj ĉe la indikitaj adresoj aŭ ĉe la eldoninto mem: D-ro J. Kondor, Neuwied 21, Germanujo. Ĉe li vi povas ankaŭ mendi glumarkojn pri la lepruloj (2 DM por ĉiu folio) .

 

al la indekso


 

LIBROSERVO DE IKUE

1. J. Korytkowski: Internacia lingvo en Eklezio kaj mondo. L. 3000 aŭ 5 dol. us.

2. La sama verko en itala lingvo: La Chiesa e il problema della lingua ausiliare internazionale. L. 3000 aŭ 5 dol. us.

3. Kristana Esperantista Jarlibro. L. 1000 aŭ 1,5 dol. us.

4. Katolika Preĝaro . L. 1000 aŭ 1,5 dol. us.

5. Gardony: La sklavoj de Dio. L. 1500 aŭ 2 dol. us.

6. Muzilo n. 4. L. 1500 aŭ 2 dol. us.

7. J. Korytkowski: Ekumenismo kaj internacilingva problemo. L. 1800 aŭ 2,2 dol. us.

8. Serio de 10 kol. bildkartoj kun la «Himno de la kreitaro». L. 400 aŭ 0,5 dol. us.

9. Nova Testamento (malgranda formato). L. 1500 aŭ 2 dol. us.

10. La Sankta Biblio. L. 3000 aŭ 5 dol. us.

11. Papo Paŭlo VI: La vojoj de la Eklezio. L. 500 aŭ 0,6 dol. us.

12. Francisko el Asizo, profeto por nia tempo. L. 4400 aŭ 5 dol. us.

13. Multkolora bildeto (14x22 cm.) kun porpaca preĝo de S. Francisko. unu eks. 500 L., pli ol 5 ekz. pu 300 L.

Atentu: Por neitaloj iom da pli alta prezo inkluzivas la sendokostojn.

Italoj devas aldoni 10% por tio. Pro libroj pagu al: Banko de IKUE: Istituto per le Opere di Religione, Citta del Vaticano. Aŭ: C.C.P. (poŝt-ĉekkonto) 23290000 Centra Oficejo de I.K.U.E.

Indikitajn presaĵojn vi trovos ankaŭ ĉe la: Eldona Librovendejo «ANCORA», ROMA.

 

al la indekso