Enhavo de Espero Katolika numero 9/1977

al la indekso de jarkolektoj 1976-1980

 

 

 

Sur la kovrilo: Kristnasko

 

 

 

 

 

 

 

 

 


 

KARAJ GELEGANTOJ!

 

Jen la lasta numero de 1977 kaj samtempe la lasta numero preparita de mi kaj de miaj kunlaborantoj.

Kiel vi scias. transprenos mian postenon D-ro Antonio De Salvo, jam de kelkaj jaroj redaktoro de Radio Roma Esperanto kaj de kelkaj monatoj direktoro de nia Centra Oficejo en Romo.

Temas pri juna kaj kapabla esperantisto, kin povos igi pli vigla kaj pli alloga nian revuon. Al li vi sendos artikolojn, raportojn kaj ĉiun alian materialon koncernantan la revuon. La materialon ne publikigitan, kiu restis ĉe mi, mi sendos al li kiel eble plej baldaŭe.

Abonkotizo por membroj de IKUE: 20 svisaj frankoj aŭ egalvaloro. Membroj subtenantoj pagas duoble, t.e. 40 sv. frankojn.

Sendu la monon al via landa reprezentanto. La vivo de nia revuo dependas de la fidela kontribuado de ĝiaj legantoj.

Mi dankas tutkore ĉiujn, kiuj kunlaboris sendante materialon por EK aŭ donante konsilojn. Korajn dankojn ankaŭ al la landaj perantoj, kiuj tenis utilan kontakton kun la membroj de sia lando. Ankaŭ al vi, miaj karaj legantoj, mi dankas pro via komprenemo, sugestoj kaj pacienco.

Verŝajne vi volas scii, ĉu aperos la komuna numero «Kristana E-Revuo». Konsente kun la Redaktoro de «Dia Regno», la komuna numero aperos post la komuna Kongreso en Varna. Nun sufiĉu la eldono de nova jarlibro kaj la interŝanĝo de artikoloj inter IKUE kaj KELI. En sia letero P. Biedulski parolis ankaŭ pri ekumena eldono de la Biblio en Esperanto.

Nun mi kun la tuta Redakcio salutas vin kaj bondeziras al vi kaj al viaj familioj dibenitan kaj feliĉan Kristnaskon.

La Redaktoro

 

 al la indekso


 

ESPERANTO TRA LA MONDO

 

62-a Universala Kongreso

Kiel oni bone scias, la 62-a U.K. de Esperanto okazis en Rejkjaviko, Islando: 1977.07.31 – 08.06. La 31-an de julio en la Universitata Koncertejo okazis «la plej

impona solenaĵo en la tuta longa historio de laUniversalaj Kongresoj». Alta Protektanto estis la ŝtatprezidanto, d-ro Kristian Eldjàrn. Partoprenis ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UNESCO, s-ro Amadou Mahtar M’Bow, kiu parolis al la kongresanoj en franca lingvo. La Prezidanto de UEA, D-ro Tonkin, en sia saluto rimarkigis, ke la esperantistoj «emfazas la uzadon de neŭtrala internacia lingvo ne nur por faciligi la tutmondan komunikadon, sed ankaŭ por ŝirmi la diversajn naciajn lingvojn kontraŭ la atencoj de aliaj naciaj lingvoj».

En la solenaĵo surprizis multajn kongresanojn la kulturministro de Islando kaj la urbestro de Rejkjaviko, kiuj parolis en Esperanto.

La aŭstralia ambasadoro en Unuiĝintaj Nacioj, S-ro Ralph Harry, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, prezentis al la ĉeestantoj la kongresan ĉeftemon «La rajto je komunikado».

Tiu ĉi rajto estis proklamita en la artikolo 19 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

La 63-a U.K. en Varna (29.VII-5.III.1978)

La 63-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Varna, Bulgario. Varna, la perlo de la Nigra Maro, estas preskaŭ kvaronmiliona moderna havenurbo, kiu impete kaj ĉiuflanke kreskas kaj pliboniĝas. En ĝi estas teatro, opero, simfonia orkestro, kvin superaj kaj multaj duonsuperaj kaj mezaj lernejoj. Nepre vizitinda estas la akvario kun interesaj marestaĵoj, la arta galerio, la arkeologia, mara, etnografia kaj aliaj muzeoj.

La gastama Nigra Maro disponigas al la homo sian bluan vastaĵon kaj agrablan akvon (somera temperaturo: 20-25 gr.).

En la kadro de la U.K. okazos ankaŭ la komuna kongreso de IKUE kaj KELI.

Nia Triksini dum la U.K.

Inter la teatraj programoj menciinda estas la luksemburga pupteatro de Triksini (kaj lia asistantino Verena Gass), kiu prezentis la 31-an de julio dufoje en tute plena salono “La butikistan Korbon” de H. Sachs. La trafaj pupoj lerte instigis al respondoj kaj eĉ al kunkantado.

 

IKUE dum la U.K.

Pastro Klimowicz, Usono, raportis: «Du okazintaĵoj efektiviĝis de IKUE-anoj dum nia 62-a UK en Rejkiaviko: la unua estis Meso dirita en la katedralo de Jesuo Kristo la Reĝo kaj la alia estis kunveno en salono de Nylen».

Kuncelebris la Meson 5 pastroj: H. Kindler, Klimowicz, Magnani, Di Mario kaj Puacz. La episkopo de Rejkiaviko ne povis celebri pro malsano, tamen ĉeestis la ceremonion kaj eĉ diris kelkajn vortojn en Esperanto.

La postan tagon okazis kunveno en la sama salono. Prezidis P. H. Kindler el Luksemburgo. Post komuna preĝo oni parolis pri klopodoj koncerne Meson kaj meslibron de Esperanto. P. Kindler esprimis sian esperon, ke la Konferenco de la Eŭropa Episkoparo subtenos la peton de IKUE rilate la Meson. Li diris, ke jam kelkaj kardinaloj kaj episkopoj apogas nian aferon kaj la Kongreso en Ĉenstoĥovo estos serioza antaŭenpaŝo. Poste oni parolis pri modernigo de meskantoj kaj pri plinombrigo de radio-elsendoj pere de Vatikana Radio.

S-ano Becker redaktis la tekston de telegramo forsendota al Paŭlo VI. Konklude oni avertis, ke verŝajne la proksima kongreso de IKUE okazos en Luksemburgo dum la jaro 1979.

Du E-gramatikoj en Italio

Lastatempe aperis en Italio du Esperanto-gramatikoj: unu zorge de UECI (la itala filio de IKUE), la alia zorge de prof. Vittorio Dall'Acqua. Ambaŭ estas tre klaraj kaj varme rekomendindaj al la lernantoj.

La gramatiko de UECI estas la nova eldono de la antaŭa kun oportunaj plibonigoj kaj aldonoj. Sekvas historio de IKUE kaj aparte de UECI kun la plej komunaj preĝoj. Presejo: Grafiche P2 - Verona.

La gramatiko verkita de Dall'Acqua, eldonita en Milano de la «Istituto Editoriale Universitario», enhavas 15 paĝojn pri la lingva problemo kaj la historio de Esperanto kun ĝies eblecoj. Sekvas la gramatikaj reguloj, klarigitaj per facilaj versoj kaj ekzemploj; ĝi enhavas ankaŭ multajn vortojn el la ĉiutaga vivo.

Sankta Meso en Esperanto celebrita en Bydgoszcz

La inaŭgura Sankta Meso en Esperanto okazis la 2-an de oktobro 1977 en la preĝejo de sankta Vincento /baziliko/ en Bydgoszcz. Kuncelebris ĝin pastroj: Wierzcholowski /loka/ kaj Zielonka /el Tarnów/. Partoprenis ĝin ĉ. 70 geesperantistoj kaj kelkaj gastoj.

Post la Meso oni prezentis diaporamon en esperanto s.t. «600 jaroj de Częstochowa».

De nun la Mesoj okazos ĉiun unuan dimanĉon de la monato kaj duan festotagon de Kristnasko kaj Pasko je la 16,30; ankaŭ dum konvena anoncita horo okaze de la internaciaj renkontiĝoj, organizitaj en Bydgoszcz.

J. P. Bieliński

Trilanda konferenco en Gorizia

En Gorizia (Italujo) okazis la 9-a Trilanda Konferenco de la 16-aĝis 18-a de septembro. En ĝi partoprenis preskaŭ 200 gesamideanoj el Aŭstrujo, Jugoslavio kaj Italio.

La urbestro, d-ro Pasquale De Simone, disponigis al la kunvenintoj grandan salonon en la urba Kastelo, kie li mem ĉeestis sabaton, la 17-an de septembro, dum la oficiala malfermo. Matene, antaŭ la malfermo, okazis ekumena Diservo en la preĝejo Sankta Spirito. Celebris P. Ippolito Pellis, katolika pastro el Italio, kaj P. Till Geist, evangelia pastoro el Aŭstrio. Laŭ la programo la konferencanoj vizitis la faman bazilikon de Aquileja. Tre interesa kaj efika estis la prelego de Prof. Mario Dazzini el Massa, sekretario de ILEI, pri la temo «Instruado de Esperanto en la lernejoj».

Al la Eklezio certege helpas Esperanto, ĉar internacia lingvo estas sendube taŭga ilo por la disvastigo de la Evangelio. P. Pellis dum la homilio diris: «Al la kristana mondo disigita ni donas vere grandan signon de unueco kaj praktikan, taŭgan ilon por ĝin efektivigi: ni donacas ekumenan lingvon».

Sac. Ippolito Pellis

V.R. sendis telegramon al Paŭlo VI

La esperanta grupo laboranta ĉe la Vatikana Radio sendis al la Papo fervoran omaĝ-telegramon okaze de lia okdeka jaro, ankaŭ nome de ĉiuj aŭskultantoj. Jen la traduko de la ricevita respondo: «Respektinda Patro Jacobitti. Okaze de la 80-a naskiĝdato de la Sankta Patro, vi nome ankaŭ de la katolikaj esperantistoj de la V.R. bonvolis adresi fervoran bondezir-mesaĝon. Lia Sankteco agrable akceptis tian ateston de devota esprimo kaj deziras reciproki ĝin, aŭspiciante daŭran kreskon en fideleco kaj amo al la Eklezio, dum, kiel konfirmon de sia bonvolemo, elkore li disdonas la petitan Apostolan Benon, kiun li vastigas ankaŭ al la familioj de la menciitaj aŭskultantoj».

60-a datreveno de la morto de Zamenhof

Okaze de la 60-a datreveno de la morto de Zamenhof pluraj ĵurnaloj kaj E-revuoj parolis pri la grandega aŭtoro de la internacia lingvo.

En aŭstria ĵurnalo aperis artikolo de nia estrarano Walter Mudrak kun la titolo «Ein Leben im Dienst des Friedens und der Völkerverständigung» (Vivo servinta al la paco kaj al la interpopola kompreno). I.a. S-ro Mudrak atentigas, ke jam multaj radio-stacioj dissendas en Esperanto: Radioj de Varsovio, Vieno, Berno, Romo, Sofio, Pekino kaj lasttempe ankaŭ Vatikano. S-ro Mudrak menciis ankaŭ la libron «Internacia Lingvo en Eklezio kaj mondo» de P.G. Korytkowski, nun Esperanto-Lektoro ĉe la katolika Universitato en Lublino. Fine li parolis pri la multnombraj kongresoj kaj kunvenoj. Li ne preterlasis la okazon paroli pri la Kongreso en Ĉenstoĥovo.

Pilgrimo al Bon Secours

En la belga pilgrimloko Bon Secours apud Peruwelz okazis en septembro la dua Internacia Pilgrima Kunveno Esperantista. La centra temo estis: «La Eklezio en la nuna tempo». Partoprenis gesamideanoj el Belgujo, Francujo kaj Nederlando.

Esperturist

Naskiĝis en Triesto,«ESPERTURIST», turisma agentejo, kiu proponas al geedzaj paroj aŭ malgrandaj familioj vojagojn en forajn ekzotikajn landojn per aŭtobusetoj. Oficiala lingvo estas Esperanto; kaj esperantistoj ĝuas favorajn kondiĉojn.

LET en Herbortice

De la 9-a ĝis la 23-a de julio 1977 okazis en Herbortice la 9-a Libertempa E-Tendaro sub gvido de Miloŝ. La restadon partoprenis entute 130 personoj, inter kiuj estis multaj ĉeĥoslovakaj katolikaj esperantistoj kaj kelkaj gastoj el Pollando. Dum ĝi estis aranĝitaj trigradaj kursoj de Esperanto.

Rozaria pilgrimo

Oktobre okazis rozaria pilgrimo kaj IKUE-kunveno en Ĉeská Třebová (Ĉeĥoslovakio). La 8-an de oktobro okazis renkontiĝo de la IKUE-junularo sub gvido de frato Miloŝ. Dimanĉe 9-an multe da IKUE-anoj iris al malgranda Maria-preĝejo situanta sur altaĵo, kie estis celebrata S. Meso. Post la tagmanĝo okazis en la urbo kunveno de IKUE-fako.

Frato Miloŝ bonvenigis la kunvenintojn (ĉeestis du gastoj el Pollando kaj unu el DDR kaj sesdeko da IKUE-anoj el Bohemio kaj Moravio) kaj mallonge raportis pri la junulara kunveno. Poste S-ro A. Berka, prezidanto de la IKUE-fako, rakontis pri siaj riĉaj impresoj e1 sia trisemajna restado en Pollando. Li partoprenis la spiritajn ekzercojn en Gostyń, la IKUE-Kongreson en Ĉenstoĥovo kaj la postkongreson en Niepokalanów. Finante sian raporton, li koncize raportis pri la stato de IKUE-movado en sia lando. Sekvis vigla diskuto. J. Kosinski, la pola raportinto de la kunveno, konfesis, ke lin agrable surprizis la granda nombro de la gejunuloj. Li aldonis je la fino de sia artikolo: «Mi travivis belegan dimanĉon inter la karaj ĉeĥoslovakaj gefratoj».

Aktiva IKUE-ano

D-ro Kondor sendis artikolojn al lokaj jurnaloj kaj al la redakcio de «Eŭropa E-Revuo» kaj al «Pilo-Press», en kiuj li parolas pri siaj agrablaj kaj neforgeseblaj impresoj forportitaj el la Kongresoj de Ĉenstoĥovo kaj de Paderborn. En Budapeŝto li instigis la tiean Radion dissendi ankaŭ esperantlingve. Oni promesis al li, ke oni faros ĉion eblan. Multnombraj estas la leteroj de li senditaj al la Vatikana Radio. Ankaŭ por E.K. li sendas de tempo al tempo kelkan articolo aŭ eltranĉaĵon aŭ bultenon, kiuj interesas nian aferon. Lia aktiveco stimulu ĉiujn legantojn de E.K. al pli fervora agado por IKUE kaj por Esperanto.

D-ro Kondor kun P. Biedulski kaj pola fratino

 

P. Ciccanti en Svedujo

P. Albino Ciccanti, prezidanto de UECI, flugis al Svedujo meze de oktobro, invitita de la lokaj E-grupoj. Espereble li rakontos pri siaj travivaîoj en tiu malproksima lando.

J. Koopmans inter katolikoj kaj kvakeroj

S-ino Jelly Koopmans sendis artikolojn pri siaj travivajoj en Edinburgo, kie okazis KELI-Kongreso, en Morekambe, kie ŝi partoprenis adorkunvenon de Kvakeroj, en Varsovio, en la monaĥejo sur la Monto S. Anna kaj en Ĉenstoĥovo, kie ŝi partoprenis la Kongreson de IKUE. En sia artikolo «Impresoj pri la IKUE-Kongreso» ŝi skribis je la fino: «Dankon, karaj, multan dankon pro via boneco, afableco, amo, prizorgado, donacoj kaj ĉiu ajn signo de sindono! Pro ĉio ĉi mia restado inter vi restos neforgesebla».

S-ino J. Koopmans dum la Kongreso de IKUE

 

Tespa en Parizo

La 25-an de oktobro okazis en Parizo la jara festo de TESPA (Teatro Esperanto de Paris). Dramo prezentita: «La Justuloj» de A. Camus.

Katolika Universitato en Lublin salutas vin

Patro Georgo Korytkowski sendis artikolon, en kiu li memorigas la starigon de Esperanto-fako en la katolika Universitato de Lublin fare de neforgesebla P. Paruzel kaj de P. Biedulski.

Ĝi estis solene inaŭgurita en oktobro 1974 tuj post la E-Simpozio en Niepokalanów. P. Korytkoski aldonas: «La esperanta atmosfero de la Universitato kreskadas. Lastjare estis starigita la oficiala lektorato de Esperanto, kiun antaŭiris la E-Ekspozicio, preparita de K. Sliwinski kun mia helpo. Ni montris en ĝi diversajn aspektojn de la esperanta kulturo. La interesiĝo estis kontentiga. Dum la esperanta kurso mi havis pli ol 20 gestudentojn: ili tre interesiĝis pri tiu ĉi lingvo, ĝia literaturo, praktika utileco ktp. Ni komencas kontaktiĝi kun gestudentoj el aliaj universitatoj...».

Je la fino P. Korytkowski dankas ĉiujn kiuj donacis librojn: «ili estas jam objekto de studo, legado, interesiĝo flanke de multaj studentoj, profesoroj kaj aliaj».

Ni gratulas al P. Korytkowski, lektoro pri Esperanto ĉe tiu katolika Universitato.

 

al la indekso


 

ANONCOJ

 

En la komenco de la nova jaro aperos «Kristana Esperantista Jarlibro» (K.E.J. 1978). Ĉiuj IKUE-anoj, kiuj volas troviĝi en tiu libro, tuj sendu sian adreson (eĉ kun telefona numero) kun samtempa pago de sia membreco por 1978: al sia landa Reprezentanto aŭ al la Centra Ofìcejo en Romo.

Kaptu la okazon anonci E-entreprenojn kaj agadojn, kiujn vi gvidas. Precizajn informojn pri sendu senpere al la Centra Oficejo.

Ni memorigas, ke membreco kaj abonkotizo 1978 estas: por membro-abonanto 20sv. frankoj; por subtenanto 40 sv. frankoj; por dumviva membro 400 svisaj frankoj.

 

 

De la 26-a de decembro ĝis la 5-a de januaro disvolviĝos la tradicia Esperantista Skiferio en Adelboden (Svislando). Kotizo por studentoj: 260 sv. frankoj; por aliaj 310 sv. fr. La detalan informilon vi petu al Kultura Centro Esperantista, CH-2301 La Chaux de Fonds, Svislando.

 

 

Ni rimarkigas, ke inter la landaj reprezentantoj de IKUE okazis lastatempe kelkaj ŝanĝoj de personoj aŭ de adresoj. Ni havas reprezentantojn ankaŭ en kelkaj novaj landoj, kiuj antaŭe havis neniun peranton. Kontrolu la lastan paĝon!

 

 

Ĉu katolikaj esperantistoj helpos al afrikaj blinduloj? «Agado E 3» (= Esperantistoj esperigas Esperantojn) estas kampanjo celanta helpi al kuraceblaj blinduloj en Orienta Afriko. La iniciatinto (S-ro Tuinder, Heemskerk, Nederlando) volonte informos ĉiujn helpemulojn kaj akceptos monon.

 

 

Samideanino mezaĝa, intelektulino kaj invalidino, deziras korespondi pri diversaj temoj, precipe pri la vivkondiĉoj de la invalidoj en okcidenteŭropaj landoj. Fine de la jaro ŝi festas arĝentan jubileon de sia esperantistiĝo. S-anino Zdenka Hag, Slavonski Brod, Jugoslavio.

 

 

En la numero 8/1977 de E.K. sub la foto je p. 177 inter A. Beckers kaj F. Ruaro estas enmetendaj du nomoj: W. Mudrak kaj F. Galbusera.

 

 

Se vi planas viziti Pollandon, nepre vizitu Wroclavon, gravan turisman centron kun vigla Esperanto-movado. Gastĉambro por esperantistoj kun 2 dupersonaj sofolitoj, en vilao kun ĝardeno, estas luebla ĉe la esperantista familio de Wanda Knoblock. La vilao situas proksime al la urbocentro kaj estas atingebla per la tramoj 7,8,17. En la domo estas riĉa E-Biblioteko kun libroj, revuoj, prospektoj, diskoj, albumoj, kantaretoj, diapozitivoj ktp.

 

 

Kelkaj esperantistoj, membroj de la Konferencoj de la Societo de S. Vincenco de Paŭlo, aganta en 108 landoj por la helpo al malriĉuloj, deziras kontaktiĝi kun esperantistoj kaj interŝanĝi spertojn rilate la porkaritatan agadon. S-ro Caporali - Esperantista Katolika Rondo «Don Ferdinando Longoni», Milano (Italio).

 

Nova adreso de P. Kindler, Luksemburgo.

 

 

Por filatela ekspozicio mi urĝe bezonas E-stampojn sur pk aŭ bk pri IKUE-kongresoj Praha 1929, Den Hag 1937; UK Paris 1914, Budapest 1929, Roma 1935; kaj SAT-kongresoj Göteborg 1928, Stockolm 1933, Manchester 1936. Rekompenco laŭ interkonsento. Stanisław Biesiada, Częstochowa, Polujo.

 

 

Nova landa raprezentanto de IKUE por italoj estas pastro Duilio Magnani, sekretario de UECI, Rimini - Italio.

 

 

Eble Vi havas kantvoĉon? MUZILO estas la plej facila notsistemo. Internacia Katolika Centro de E-Muzilo (IKCEM) organizas internacian kant-grupon. Bonvenas ankaŭ neprofesiuloj, kiuj volas kanti en Esperanto. Sendu registraĵon de via voĉo kaj foton al ESPERANTO-MUZILO, PL-42.600 Tarnowskie-Góry, Pollando.

 

al la indekso


 

29-A INTERNACIA KONGRESO DE KELI

23-30 de julio

en Edinburgo, Skotlando

 

Kun ĝojo mi akceptis la inviton de KELI partopreni la 29-an Internacian Kongreson en Edinburgo, kaj la mesaĝon dc IKUE por oficiala reprezentado.

Edinburgo, belega ĉefurbo de Skotlando, fama pro la beleco kaj historio, ŝatata pro romantika etoso kaj alloga dum jarcentoj, en 1926 gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto. En la sama jaro aperis la esperantista traduko de la Sankta Biblio, kaj laŭ la tekstoj de ĝi, oni diservis en la Katedralo de Sankta Giles dum U.K.

Nun dum KELI-kongreso oni jubilee diservis esperante en la sama katedralo, laŭ la sama teksto de la Biblio.

La KELI-kongreso trovis sian lokon en la komplekso de la universitataj konstruajoj de Pollock Halls of Residence, kiuj kuŝas ĉe Holyrood Park Road, apud la roka parko Holyrood /Sankta Kruco/ kaj la monto Arthur's Seat.

En la studenta domo de Baird Hall la kongresanoj loĝis en la unulitaj ĉambroj kaj kunvenis en la sama domego en la granda salono. La manĝosalono troviĝis en la aparta granda refektorio, kie manĝis ankaŭ diversaj aliaj konferencgrupoj.

La LKK kaj pli ol 90 partoprenantoj el 11 landoj zorgis pri la sukceso de la aranĝo.

La unua tago estis komencita per parolado de la prezidanto de LKK p. W. J. Downes, kiu enkondukis ĉiujn en la gvidan penson de la kongreso kaj per siaj ĝojaj, patrece varmaj vortoj kreis la fratecan, familian etoson, kiu jam regis ĝis la fino de la kongreso.

Dum tiu ĉi vespero mi havis ĝojon kaj honoron saluti ĉiujn nome de IKUE, kaj paroli pri IKUE, pri la okazonta IKUE-kongreso en Ĉenstoĥovo, pri la ekumenaj aranĝoj.

Ĝenerale, dum la kongresa semajno regis fratece ama etoso inter diverskredantoj. La kongreskomitatanoj senerare, bonege prizorgis la altnivelan programmo, kaj sindone helpis al 1a partoprenantoj. Precipe Thomas Neil estis samtempe preskaŭ ĉiuloke kaj krom tio amuzis nin per la skotaj anekdotoj. Sed ankaŭ aliaj LKK-anoj: M. C. Jackson, ges-oj D. J. Bisset, F. Rogers, E. Shortland, G. G. Griffith kaj C. Preston talente zorgis pri la Kongreso.

P. Burkhardt tuj ekvokis la partoprenantojn de la internacia ĥoro kaj senlace, dum ĉiuj liberaj momentoj, ekzercis nian kantadon. Do, la kantado regis dum preskaŭ ĉiuj aranĝoj.

Ne estas eble mencii ĉiujn kongresajn programerojn... Ĉiam la tago komenciĝis per la matena komuna preĝo kaj finiĝis per la tagfìna preĝo. Antaŭtagmeze okazis diservoj, diversaj laborkunvenoj pri la ĉefa temo de la kongreso: «Popolo propra al Dio».

Menciinde estas, ke pri ĉiu temo oni diskutis en la malgrandaj, apartaj grupoj, por ke ĉiu havu eblecon eldiri sian opinion. Kaj poste ĉiuj denove kolektiĝis, kaj gvidantoj de la grupoj raportis pri la efiko, por posta ĝenerala resumo.

Ni ĉeestis ankaŭ diversajn distrajn programerojn, lumbildajn prezentadojn ktp.

Okazis la duontaga ekskurso tra Edinburgo kun la jubilea diservo en la katedralo de Sankta Giles, la 25-an de julio. Ni vizitis, alian tagon, la Antaŭkongreson de UK de UEA en Stirling kaj ĝuis tie la distran skotan vesperon, kiun gvidis W. Auld vestita en la nacia skota kostumo.

La Kongreso de KELI estas ĉiam kulmina punkto de la tutjara laboro, do, kompreneble okazis la Jarkunveno de KELI. Dum ĝi ni aŭskultis la jarraportojn: de la sekretarino Tini Putto, de la kasisto, de la kontrola komisiono, de la redaktoro ktp.

Precipe interesa por mi estis valora, bonega raporto, kun konkretaj proponoj de la Ekumena Komitato, kompilita de Jelly Koopmans. Post ĝi, mi menciis, interalie, la bezonon de ĉiuj eblaj gefrataj kontaktoj inter la kunhomoj, kvankam ili laŭ iom alia formo pri sia kredo atestas.

Esperige estas por ni, ke nia internacia lingvo helpas al nia ekumena agado.

Poste sekvis diskuto pri la propono de la Komuna IKUE-KELI-kongreso, kaj ĝi estis akceptita kiel komuna kongreso kadre de la U.K. en Varna 1978.

P. Burkhardt sciigis nin pri la vizito en la oficejo de la Ekumena Konsilio de Eklezioj en Ĝenevo kaj pri sia interparolo kun d-ro John Taylor - prezidanto de la lingva laborgrupo.

Resume, la 29-a Internacia Kongreso de KELI estis vera, trankvila oazo de le spirita vivo, saniga injekto por la venontaj monatoj, kaj impulso por la persona homa progreso.

Koran dankon al la organizantoj kaj al ĉiuj senescepte gekongresanoj pro fruktodonaj, belaj tagoj, pro neforgeseble suna, ama, harmonia kunestado dum la sukcesa kongreso.

Irene Szanzer

 

 al la indekso


 

LI ATENDAS NIN

(INTERVJUO)

Jam dum jaroj ekzistas Ekumena Komitato (EKKO) en kiu IKUE kaj KELI devas serĉi vojon al pli intensa kunlaborado. Surbaze de raporto de la nederlanda membrino de tiu komitato, s-ino Jelly Koopmans-Schotanus, la redaktoro de Dia Regno faris intervjuon.

 

Red.: Malmulte mi legis pri la Ekumena Komitato. Kiel ĝi funkcias?

J.K.S.: De la flanko de KELI nur duone. Mi estas la sola aganto. Volonte mi havus iun apud mi. La katolikaj fratoj estis aktivaj. Ili estis pastro Paruzel, kiu mortis: pastro Biedulski, la prezidanto de IKUE; pastro Casanoves kaj d-ro Klaus Perko.

Red.: Kio estas la ĉefa tasko de EKKO?

J.K.S.: Laŭ d-ro Perko ni zorgu pri ekumenaj Diservoj kaj kunvenoj. Tamen, malgraŭ nia atento kaj antaŭzorgo, okazadas katolika kaj evangelia Diservoj samtempe en diversaj preĝejoj dum la Universalaj Kongresoj.

Red.: Kion vi deziras ĉi-rilate?

J.K.S.: Mi  proponas unu komunan Diservon de katolikaj kaj evangeliaj gefratoj. De la flanko de IKUE oni reagis laŭde kaj pozitive. Mi jam skribis pri tio al la KELI-kongreso en Jönköping. Sed de tiu flanko oni ne definitive decidas. Tiel lamas nia intensiva laboro.

Red.: Por katolikoj Diservo sen Sankta Meso ne estas Diservo. Kiel vi volas aranĝi tion?

J.K.S.: Jes, tia Diservo ne estas kompleta. Sed ankaŭ por ni, evangeliaj kristanoj, estas necese festi en niaj kongresoj la Sanktan Manĝon. Tial ni havu komunan Diservon kun kantoj kaj prediko kaj je la fino samtempe, samloke kaj Sanktan Meson kun Sankta Manĝo, kiujn celebras la Katolikaj pastroj kaj evangeliaj pastoroj. Ni havas la vortojn pri la invito veni al la Tablo de la Sinjoro. Laŭvice oni diru ilin, kaj poste la katolikaj akceptas la panon el la manoj de la pastroj kaj la evangeliaj akceptas panon kaj vinon el la manoj de la pastoroj. Laste ni kune diras la dankpreĝon. Pri la ĝusta redaktado teologoj de anbaŭ flankoj povas doni siajn opiniojn. 

Red.: Tio estas - laŭ mia opinio - duona solvo, do ne solvo. Mi stumblas pri tiu duoblo. Meze de ŝajna unueco ĝi estas demonstracio de malunueco. Mi memoras pri teksto da Paŭ1o: Ĉu Kristo estas dividita? (1Kor 1,13). Eble pro tio la estraro de KELI ne definitive decidas.

J.K.S.: Mi tre bedaŭras vian konkludon pri ŝajna unueco. Ĝuste ne. Ne estos duona solvo, sed la ununura nun ebla solvo por komune festi la komunion. Ni ja havas la samajn invit-vortojn. Nur en la lasta momento katolikoj diras: Jen, la korpo de Kristo! Kaj ili kredas ke tiu oblato estas la korpo de Kristo. Tiun kredon ili ne povas ŝanĝi. Kaj ni, kiuj ne kredas tion, fakte ne rajtas akcepti la oblaton, kiam ni kredas alimaniere.

Red.: jes, tion mi sciis, sed kiel ekspliki al katolikoj?

J.K.S.: Al la katolikoj mi ĉiam eksplikas jene: Kristo diris: «Ĉi tio estas mia korpo». Kiam mi montras al vi foton de mia patrino, mi diras: Jen vidu, ĉi tiu estas mia patrino. Kaj vi kredas min, rigardas la foton kaj kredas ke tiu estas mia patrino. Sed estas nur foto de ŝi. Nu, ni ankaŭ sammaniere kredas pri tiu diraĵo de Jesuo. Ne estas Jesuo, ne vere lia korpo, sed bildo de lia korpo. Kaj Li estas en nia mezo, kiel la pano estas en nia mano kaj poste en nia buŝo kaj ni manĝas la panon, pensantaj al Jesuo mem.

Multaj katolikoj tiam pli bone komprenas tion, tamen ili ne rajtas alie kredi. La homoj ne povas ĉiuj samtempe akcepti. La katolikoj iras ekzemple dekstren al la pastro por akcepti la panon, kaj ni protestantoj iras maldekstren por akcepti panon kaj vinon, ĉiu laŭ sia kredmaniero samtempe samvorte. Tio estos la ununura nun ebla solvo por esti unu, sen konscienc-riproĉo. Se vi pli bone komprenos la aferon, eble vi ŝanĝos la konkludon. Ĉar nun la kontraŭuloj de ekumeno kaj de katolikoj havas bastonon por bati la tutan proponon en mil pecojn. Tiam denove okazos aparte katolika Diservo kaj protestanta Diservo.

Red.: jes, mi tre bone konscias la situacion. Tamen - pardonu min - via propono iomete seniluziigas min. Mi partoprenis Diservon kun Sankta Meso/ Manĝon kun pastro kaj pastoro kaj katolikoj kaj protestantoj. Sed mi komprenas ke vi ne povas fari tian proponon, ĉar la katolikaj kaj protestantaj esperantistoj ne apartenas al ribelantaj paroĥoj. Koncerne la bastonon, la veraj kontraŭuloj tamen trovos iun. Por ili mi publikigos kune kun ĉi tiu intervjuo bildon, kiun desegnis Len Munnik. Ekumenaj Diservoj devos okazi, kiel ajn!

J.K.S.: En la lastaj jaroj mi ofte predikis en ekumenaj Diservoj de kelklandaj kongresoj. Honeste, tiaj Diservoj estas - en niaj okuloj - Rom-Katolikaj Diservoj kun Sankta Meso kaj prediko de evangelia pastoro aŭ predikantino. Ankaŭ tre mankas al mi la komuna kantado de la aŭskultantoj. Tamen ĉi tiuj ekumenaj Diservoj jam estas bona paŝo antaŭen.

Red.: Ĉu vere?

J.K.S.: Jes. Precipe pro la postaj interparoloj kun aŭskultintoj. Multaj estas la demandoj, pri niaj kutimoj, nia kredo, niaj devoj, niaj religiaj edukoj, pri la diferenco inter katolikoj kaj evangeliuloj, kial ni ne havas Papon, ĉu ni mem pagas la pastorojn. Kaj multaj aliaj demandoj.

Tial mi alte taksas tiujn aranĝojn el la vidpunkto de frata interkompreniĝo.

Red.: Sed tio ne vastigas la konojn de KELI-anoj pri katolikoj.

J.K.S.: Mi plene substrekas la proponon de d-ro Klaus Perko pri rubriko kun demandoj kaj respondoj de diversiconfesiuloj. Same gravas persona ĉeesto en reciprokaj kongresoj kaj aranĝoj.

Red.: Ĉu estas aliaj terenoj por kunlaboro?

J.K.S.: Estus bone, se pastroj kaj pastoroj farus de siaj predikoj skizojn, haj interŝangus tiujn prediktemojn. Eĉ ne-esperantistaj pastroj kaj pastoroj povus kunlabori en tia ekumena laboro interlanda kaj intereklezia, se kelkaj esperantistoj tradukus la skizojn. Alia afero. Laŭ pastro Biedulski, la prezidanto de IKUE, la ekumena traduko de la Sankta Biblio devas esti plej grava.

Red.: Tio estas kontakto sur iu nivelo. Sed - kiel mi diru - la «laikoj»...

J.K.S.: Mi citas proponon de d-ro Klaus Perko. Estus utile, regule publikigi en la du revuoj rubrikon de la alia organizaĵo, ekzemple de la prezidanto de la frata organizaĵo aŭ de la redaktoro, aŭ de iu estrarano. Li povas sin turni rekte al la legantaro kaj tiel montri bonan volon kaj kontaktemon. Laŭ mi oni tiel ĉiam denove rememorigas la legantaron pri ekumenismo. Kompreneble la redaktoroj devas zorgi pri bonaj ekumenaj artikoloj en la komunaj numeroj.

Red.: Jes, bona ideo. Sed tiaj artikoloj restas nigraj literoj sur blanka papero.

J.K.S.: Plej logike estas pliintensigi la kontaktojn sur la kampo de praktika, karitata agado. Kompreneble personaj vizitoj ankaŭ intensigas la ekumenajn rilatojn. Ekzemple: Laŭ invito de polaj katolikaj esperantistoj mi prelegis en iliaj kunvenoj. Sekvis vigla korespondado, frata amo kaj agado. Ĉi-jare mi vizitis - interkonsente kun nia sekretariino, Tini Putto - laŭ invito de la prezidanto de la IKUE-kongreso Pollandon, por reprezenti KELI. Pluraj invitoj sekvis, i.a. prediki en la ekumena monata Esperanto-Diservo en Varsovio, kaj prelegi en Bydgoszcz por membroj de Semajnrevuo de Kristana Socia Societo.

Red.: Ĉu mi ricevos raporton por Dia Regno?

J.K.S.: Kompreneble. Sed reciproke ĉeestis en Edinburgo fratino Szanzer kun la filo Maciej kiel reprezentantoj de IKUE. Vi scias, ĉu ne, ke s-ino Szanzer jam partoprenis nian kongreson en Jönköping kaj fariĝis membro de KELI.

Red.: Tio estas foj-foja renkonto.

J.K.S.: Ni ankaŭ devas persiste serĉi efikajn provojn de interkompreniĝo kaj interfratiĝo. Ne nur sur la kampo de karitata agado, sed ni provu aranĝi diversajn konferencojn, miksitajn kunsidojn kaj eĉ organizi aŭ instigi fondon de rondoj, kluboj, komunumoj por kune ne nur kanti, babili, sed ankaŭ preĝi, studi, labori, kunlabori.

Ĉu ni ne povus fakte starigi iajn interkonfesiajn grupojn, celantajn dialogon kaj serĉon de komuna vojo? Kolektantoj kaj hobiistoj povas klube prizorgi siajn interesojn. Ĉu kristanoj de pluregaj konfesioj ne povas esplori la padojn kondukantajn al Jesuo Kristo?

Jes, mi scias, la Mondkonsilantaro de Eklezioj, sed tio estas longedaŭra afero. Pastro Biedulski diras: Mi pensas pri la eluzo de nia avantaĝa ilo - la komuna lingvo - por konscie penadi al atingo de komuna, religia interkompreniĝo.

Red.: Lasta demando: En Hamburgo estis antaŭvidita komuna kongreso de KELI kaj IKUE en la kadro de Universala Kongreso en Varna, Bulgario. En Nederlando estis iom da pripensoj kontraŭ tiu kadro. Ĉu prave?

J.K.S.: Estas tre grave, ke gefratoj okcidentaj, orientaj kaj el aliaj mondpartoj renkontiĝas. Plej oportuna estos aranĝo dum Universala Kongreso en Varna. Ni devos esti meze inter ili. Ni devos oferi niajn intimajn aranĝojn, fakte familiajn kongresojn. Ofero por gefratoj kiuj ne povas fari grandegan vojaĝon trans landlimojn.

Sed kion ni faros por niaj gefratoj, ni faros por Jesuo Kristo. Nia «ofero» povus esti riĉiga sperto pro la amo de tiom da feliĉaj gefratoj, kiuj povos veni al Varna sen malfacilaĵoj.

Cetere, dum la Universala Kongreso ni povos aranĝi diversajn kunvenojn, kondiĉe ke ili ne samtempe okazas.

Nia Sinjoro benu niajn klopodojn trovi komunan vojon al Li. Li atendas nin kun etenditaj brakoj. Jes. Por nia laboro ni bezonas la preĝon de ĉiuj.

J. Van Keulen (KELI)

 al la indekso


 

ENKETO PRI E.K.

 

Mi promesis, ke mi komunikos la rezultojn de nia enketo pri E.K. (n. 7/1977). Povos ŝajni strange, ke mi aperigis enketon je la fino de mia redaktora laboro. Tion mi ne faris por ricevi gratulojn aŭ dankojn, sed pro tio ke la apero de nia revuo daŭras.

Ĝis nun respondis la enketon perletere sesdeko da legantoj el diversaj landoj, aliaj esprimis dezirojn kaj juĝon dum la Kongreso aŭ en aliaj okazoj. Do mi povas diri, ke jam pli ol 100 esprimis sian opinion. Mi devas diri kun ĝojo, ke preskaŭ ĉiuj respondintoj ŝatas la aspekton, la stilon kaj la enhavon de nia revuo, eĉ kelkaj IKUE-anoj konsideras la nunan epokon de E.K. unu el la plej belaj en la jam longa historio de IKUE.

Multaj legas grandan parton de la revuo kaj foje transdonas kelkan numeron al aliaj.

Iuj legantoj konsilis, ke la formato de E.K. estu pli malgranda, do kiel antaŭe: ĉi tio favoros pli facilan elsendadon.

Koncerne la stilon, prave kelkaj legantoj precizigis, ke ĝi varias laŭ la aŭtoroj de la kontribuaĵoj, do la stilo estas foje bonega, foje bona aŭ boneta. Aliaj diris, ke plaĉas variaj stiloj. Akceptinda estas la deziro, ke la Redakcio kontrolu atente ĉiujn tekstojn antaŭ la kompostado kaj reviziu rigore la presprovaĵojn.

Kiuj temoj plej interesas la legantojn? Kompreneble la deziroj estas ege variaj. Ekzemple legantoj, kiuj ĉiusemajne legas naciajn ĵurnalojn aŭ revuojn, ne sentas grandan intereson por la malmultaj kaj koncizaj informoj, kiujn pri samaj temoj liveras nia revuo; aliaj legas tre avide la samajn informojn.

Se ni volas indiki la dezirojn laŭvice, ni devas envicigi la temojn tiel: vivo de IKUE kaj agado de la landaj ligoj (kompreneble necesas, ke la landaj ligoj sendu raportojn, ĉar la redaktoro ne rajtas inventi ilin), religiaj kaj moralaj problemoj, Esperanto tra la mondo, vivo de la Eklezio, E-literaturo, ekumenismo, sociaj problemoj, rubriko «Legantoj skribas», rubriko « Demandoj kaj respondoj», lingvaj problemoj, enigmoj kaj humuraĵoj...

Oni deziras pli da esperanta literaturo, ĉar ekzistas multaj originalaj kaj tradukitaj juveloj. Problemo estas trovi spacon por ĝi.

Mi esperas, ke la estonta redaktoro faros ĉion eblan por igi nian revuon pli interesa kaj pli alloga. Tamen mi devas rimarkigi, ke la precipa celo de nia malgranda revuo estas informi la legantojn pri la vivo de nia Unuiĝo kaj esti la komuna ligilo inter la katolikaj esperantistoj.

La Redaktoro

 

al la indekso


 

LEGANTOJ SKRIBAS

Itala pastro:

«La malpermeso de Esperanto en la Diservoj ŝajnas tre stranga. Dum internacia Diservo mi rajtas uzi la latinan lingvon, kiun preskaŭ neniu komprenas, kaj ne Esperanton, kiun ĉiuj komprenas».

Pola IKUE-ano:

«Mi tre bedaŭras, ke via presejo ne havas specialajn polajn literojn, dum ĝi havas tiujn de aliaj lingvoj, eĉ ĉeĥajn.

Respondo de la Redaktoro:

Nia presejo havas la plej komunajn literojn; specialajn ĉeĥajn ĝi ne havas. Espereble la presejo de Romo havas aŭ aĉetos ankaŭ la polajn, grekajn, rusajn kaj ĉinajn.

 

Klara Rab (Hungarujo):

«Al mi ne plaĉas la vortoj gelegantoj, geKELIanoj, ge-IKUEanoj, gekongresanoj, ktp. Alia afero: mi pensas, ke ricevinte la oficialan permeson por esperantlingvaj Sanktaj Mesoj, ĉiam pli kaj pli ili estos celebrataj en diversaj preĝejoj. Mi proponas komenci rubrikon. en kiu la Revuo povus anonci la lokon, tempon, unuaflanke por averti turistojn kaj samlokajn esperantistojn pri la ebleco partopreni Sanktan Meson, duaflanke por informi la legantojn, kie kaj kiam okazis aŭ okazos Esperantaj Mesoj, precipe kun prediko aŭ ĉeesto de eminentuloj, ktp.».

Respondo de la Redaktoro:

Ankaŭ mi kredas, ke la prefikso «ge» estas superflua, kiam temas pri asocioj, grupoj, aroj, en kiuj evidente estas viroj kaj virinoj. Mi malofte uzas tiun prefikson, uzas ĝin prefere antaŭ la vortoj «fratoj» kaj «legantoj», sed ne ĉiam (ekz. nia rubriko «Legantoj skribas» ne havas prefikson). Ankaŭ la vorto «gepartoprenantoj» estas ege malbela. Simile geokcidentuloj... La propono pri nova rubriko estas bona; pri ĝi juĝos la nova Redaktoro de EK.

 

P. Patro Urbaitis (Brazilo)

«Mi aŭdis la diron, ke la mondo estas granda, sed Brazilo estas pli granda. Nun mi estas en S. Paŭlo, la urbego promesanta 23 milionojn da enloĝantoj je la jaro de la Sinjoro 2000.

Mi jam sukcesis kontaktiĝi kun la Centra Oficejo de tre afablaj kaj tre viglaj esperantistoj de mia urbego. Oni jam decidis, ke en la jaro 1978 okazos ĉi tie la unua latin-amerika E-Kongreco. Mi intencas kunlabori por la sukceso de nia granda esperanta idealo».

Respondo de la Redaktoro:

Nia Redakcio bondeziras fruktodonan laboron al nia fervora samideano, kiu jam sinofere laboris en aliaj landoj.

 

Ewa Kaczynskie (Pollando):

Kun intereso kaj ĝojo mi legis en EK pri la partopreno de okcidenteŭropaj esperantistoj en la agado por helpi al niaj mizeraj gefratoj en Afriko: blinduloj kaj lepruloj. Estas nepre necese, ke tiaj iniciatoj abundu en nia kristana E-movado, ĉar ĝi ja ekzistas ne nur por preĝe kaj kante adori Dion aŭ fari propagandon por la internacia lingvo.

Tial mi opinias necese, ke en EK troviĝu loko por propagandi karitatajn agadojn, similajn al tiuj por afrikaj blinduloj kaj lepruloj.

Ne povante aliĝi a1 la menciitaj agadoj, ni kristanoj el orientaj landoj helpas al mizeruloj laŭ niaj eblecoj. Ekz. en multaj landoj de la Tria Mondo laboras polaj misiistoj. Ni kunlaboras kun instancoj kaj grupoj, kiuj helpas al niaj misiistoj. Por propagandi iliajn bezonojn kaj instigadi niajn samideanojn al helpo, ni esperantigas leterojn kaj informojn pri helpeblecoj, ni transtajpas ilin kaj dissendas.

Mi demandas, ĉu estas eble, ke de tempo al tempo fragmento de iu misiista letero kune kun la adreso de la sendinto aperos en Espero Katolika, por ke diversnaciaj esperantistoj povu materiale aŭ almenaŭ perpreĝe aliĝi al nia agado. 

Respondo de la Redaktoro:

Certe estas eble kaj bone sendi de tempo al tempo partojn de misiistaj leteroj al la Redakcio de nia revuo.

 

D-ro Hamvai (Nov-Zelando):

Varmajn gratulojn al Vi kaj al kontribuantoj por nia tre kara Espero Katolika! Nur forte, kuraĝe kaj ne flankiĝante...!

 

 

al la indekso


 

NI GRATULAS

 

S-ino Olga Hamvai (Nov-Zelando) plenumis sian 80-an jaron. Ŝi estas estondevena el Tallin, dum sia tuta vivo estis kaj ankoraŭ estas aktiva kaj konata samideanino. S-ino Hamvai edziniĝis al D-ro Johano Hamvai (tradukinto de «Isten Rabjai» - Sklavoj de Dio) en la jaro 1933 en Budapeŝto. Post la milito ili enmigris en Nov-Zelandon, al Auckland, kie D-ro Hamvaj estas landa reprezentanto de IKUE. En la jaroj 1960-61 ges-anoj Hamvai faris unujaran prelegvojaĝon pri Nov-Zelando, tra 12 landoj, en 102 urboj de Eŭropo, sub la aŭspicioj de UEA. Olga prelegis kun sia edzo. Okaze de sia festo ŝi diris, ke ŝiaj koraj memoroj ĉiam flugadas al la tuta mondo, precipe al ŝia kara Eŭropo, kaj ŝi salutas ĉiujn karegajn gesamideanojn en la nova kaj malnova mondo. Ni gratulas al ŝi kaj deziras sanon kaj benon.

Simile ni gratulas kaj deziras ĉion bonan al s-anino Gertrud Anna Tomasek, Vieno (Aŭstrujo), multjare fidela animo de AKLE kaj IKUE, okaze de ŝia 85-jariĝo. Esperanto-instruistino ekde 1925, ŝi ankoraŭ nun aktive interesiĝas pri nia movado kaj partoprenas laŭeble la laborojn de sia rondo.

Ni gratulas krome al s-ro Studienrat prof. Hans Sappl, Salzburg, je lia 75-jariĝo. Li multe laboris por AEF kaj AKLE kaj malgraŭ sia nekontentiga sanstato restis ĉiam en kontakto kun tiuj ligoj kaj kun IKUE.

 

al la indekso


 

INFANA KATOLIKA ESPERANTO-KLUBO

 

Prizorganto estas Pastro Roger Degrelle, Nancy, Francio.

Tiuj, kiuj deziras partopreni en IKEK, bonvolu skribi al mi (R. Degrelle), por diri ĉu ili konsentas aŭ ne.

Plie, se vi konas aliajn geknabojn, kiuj deziras eniri nian tutnovan klubon (ekzemple: frato, fratino, amiko, amikino ktp.) diru al ili, ke ili povas skribi al mi kaj ke en la venonta letero ili povos vidi siajn nomon kaj adreson.

DIO BENU!

Okaze de la kongreso de IKUE en Ĉenstoĥova (Pollando), Dominiko (el Francio) proponis, ke ekzistu porknaba komisiono kadre de IKUE. La propono, kompreneble, estis tuj akceptita per tondra aplaŭdo.

Oni proponis al mi prizorgi la aferon, kompreneble, mi kun granda ĝojo akceptis tion.

Nun la komisiono estas funkciigenda. Jen nia propono:

Ĉiu el vi, kiu deziras esti membro de nia nova klubo, skribu al mi, por diri: «Jes, tio plaĉas al mi».

Ĉiu el vi instigu aliajn geknabojn aliĝi al la klubo.

Ĉiu el vi povas skribi pri sia lernejo, sia urbo aŭ vilaĝo, sia agado por kaj per Esperanto, siaj deziroj ktp.

Ĉiu el vi rajtas skribi artikoleton por nia letero aŭ por nia pli granda revuo Espero Katolika, ĉar fakte tiu letero estas nur ligilo inter ni, por ke oni povu reciproke interkonatiĝi, kaj dank’ al tiu letero ni povos redakti artikolojn en Espero Katolika, por ke ĉiuj anoj de IKUE sciu pri nia ekzisto. 

Tamen estas bone, ke inter ni estu io, por ke ni povu paroli pri niaj problemoj, ĝojoj, ludoj, lernejoj, ferioj, familioj ktp.

Okaze de la venonta kongreso en Varna ni havos la bonan ŝancon denove vidi nin aŭ konatiĝi kun novaj membroj de la klubo.

Ĉiu el ni - ĉiutage vespere, antaŭ ol dormi - estas invitata preĝi intence de aliaj klubanoj: pro tio estas interese, ke ĉiu konu la nomon kaj adreson de la klubanoj, intence de kiuj li preĝas.

Mi ricevis leterojn de Roberto Kalisz (Pollando) kaj Dominiko Greiner (Francio). Skribu a1 mi! Skribu al Radio Vatikana, indikante vian aĝon, por ke en Romo oni sciu, ke ankaŭ infanoj aŭskultas kaj ŝatas la Radion de la Papo.

Bonvolu saluti viajn gepatrojn, gefratojn kaj geamikojn.

Mi finas uzante la parolojn de S. Paŭlo: «La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi. Mia amo estu kun vi ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen».

Tutkora via amiko Roĝero (Roger Degrelle)

 

al la indekso


 

RECENZO PRI LA LIBRETO «ENTREPRENO HOMO»

DE RICHARD OTT, VERKITA FAVORE AL LA LABORO

DE LA GERMANA LEPRULHELPVERKO

 

La antaŭparolon skribis la kvestoro de la germana leprulhelpverko S-ro Erwin Stindel. Li klarigas al la leganto la terminon «entrepreno», kiu ĉi tie ne signifas komercan entreprenon, sed laŭplane entrepreni la taskon, helpi homojn. Plue li skribas i.a.:

«Heinrich Schliemann trovis Trojon, ĉar li prenis serioza sian “Homer”. Nenio alia ol preni serioza la evangelion - la kristanan imperativon - faras ĉi tiun raporton tiel malordinara.

«Homoj, kiuj estas monstroj» estas titolita la lasta ĉapitro de la libreto. Lia verkinto, pastro Richard OTT estas la motoro de la «entrepreno homo». Li «mobilizis» laŭvorte la tutan Gimnazion de St. Johano en Lahnstein, FRG, kun la sukceso, ke sole ĉi tiu lernejo kolektis dum la lastaj 18 jaroj 500 mil GM, kiujn ĝi disponigis al la leprulhelpverko.

Grandega sumo, sed ankaŭ en Lahnstein oni komencis tute malgrande. La sekreto de la sukceso malkovriĝas ĉe legado. Malkovriĝas mozaiko kun miloj kaj miloj da unuopaj ŝtonetoj.

La libreto volas esti helpilo, montrante per amaso da ekzemploj la eblojn mobilizi la amon al la proksimulo kaj la pretecon por kunlaboro favore al la helpo por la lepruloj.

D-ro J. Kondor

 

al la indekso


 

KATOLIKA HORIZONTO

 

Ekumena kunveno en Ĝenevo

De la 28-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto okazis en Ĝenevo kunveno de la Centra Komitato por la Ekumena Konsilantaro de la Eklezioj, por alfronti nombrajn kaj gravajn problemojn.

Aparte oni pristudis la situacion, ofte malfacilan, de la protestantaj kristanaj kolektivoj, kiuj vivas meze de medioj tre diversaj. Plue oni raportis pri la reago de la Eklezioj al la dokumento «Ununura bapto, ununura Eŭkaristio», pretigita fare de la reprezentantoj de ĉiuj plej gravaj kristanaj konfesioj.

Oni volis precizigi la kristanan vidpunkton de socio fondita sur la justeco en la nuntempa mondo kaj pritrakti ankaŭ la problemojn pri la nukleaj armiloj.

Papa Biblia Instituto en Jerusalemo

En julio la Papa Biblia Instituto, dependanta de la samnoma instituto en Romo, celebris la 50-an datrevenon de sia oficiala malfermiĝo. Kvar estas ĉefe la kampoj, en kiuj dum ĉi tiuj 50 jaroj disvolviĝis la agado de la Instituto. Unualoke ĝi celis doni ĉian asiston al la porstudaj karavanoj, organizitaj por la alumnoj de la Roma Biblia Instituto, al Palestino kaj al la najbaraj landoj.

Alia aktiveco estis dediĉita al arkeologiaj elfosaĵoj.

Trie, ebleco donita al studuloj pasigi kelkan tempon en la Sankta Lando profitante de granda faka biblioteko.

Fine oni intencis loĝigi romajn bibli-studentojn dum sepmonata periodo en Jerusalemo por lerni pli bone la vivantan hebrean lingvon kaj bone koni la lokojn menciitajn en Sankta Skribo.

Ora Jubileo de Kard. Suenens

Je la 4-a de septembro la ĉefepiskopo de Malino-Bruselo, Kard. Suenens, festis la 50-an datrevenon de sia sacerdotiĝo. Li celebris la sanktan Meson kun 34 sacerdotoj ordinitaj kune kun li fare de lia antaŭulo, Kard. Van Roey.

Memoriga diservo por P. Titus Brandsma

Antaŭ 35 jaroj mortis en Dachau la nederlanda karmelano P. Titus Brandsma, profesoro de la katolika universitato en Nimvego kaj esperantisto. En la malliberejo li verkis interalie belan biografion pri Teresa de Avila, fama hispana sanktulino. Kard. Willebrands, ĉefepiskopo de Utrecht, celebris en la karmelana preĝejo de Nimvego sanktan Meson.

Morto de Kard. Gonçalves Cerejeira

La 2-an de aŭgusto mortis la portugala kardinalo Manuel Gonçalves Cerejeira. La forpasinto, kiu dum 42 jaroj estis patriarko de Lisbono kaj ricevis grandajn taskojn por la Eklezio, estis ankaŭ unu el la plej kleraj portugalaj beletristoj kaj ricevis honorsignojn de pluraj akademioj en Patrujo kaj eksterlande.

Brazila ekumena revuo reaperas

Post tri-jara silento la brazila ekumena revuo «Kristanismo» aperis denove. La periodaĵo, fondita en 1943, estis regule eldonata ĝis 1974. Hodiaŭ ĝi montriĝas kun nova tipografia vesto sub la direktado de pastoro Samuel Barboza.

Multaj gejnuloj en Płock (Pollando)

33.000 gejunuloj partoprenis en la ceremonioj okazintaj diversloke en la pola diocezo Płock, memorige al la 250-a datreveno de la enkanonigo de S. Stanislao Kotska, la pola sanktulo, kiu mortis en 1568 en Romo nur 18-jara.

 

Grava jubileo en Kroatujo

En tuta Kroatujo disvolviĝas la preparoj por la granda jubileo, memore al la 13-jarcenta ĉeesto de la kristanismo inter Kroatoj kaj al la unua jarmilo de la plej antikva Maria sanktejo, konstruita de reĝino Jeleno.

Dume multaj pilgrimadoj viciĝas al la aliaj mariaj sanktejoj.

Fondo de Katolika Universitato en Fulda (Germanujo)

La direktoraro de la Centra Komitato de la germanaj Katolikoj kunsidis je la 9-a de septembro en Bonno por diskuti i.a. pri la fondo de katolika universitato en Fuldo. Antaŭ unu jaro estis kreita tiucele komitato konsistanta el la Fulda episkopo kaj multaj profesoroj de aliaj universitatoj.

Nacia Eŭkaristia Kongreso en Peskaro

En Peskaro (Italujo) okazis de la 11-a ĝis la 18-a de septembro la 19-a nacia Eŭkaristia Kongreso. Persona delegito de la Papo estis la Milana ĉefepiskopo Kard. Johano Colombo. La plej solena evento okazis la 17-an de septembro posttagmeze, kiam la Papo mem partoprenis la Kongreson kaj parolis al la fideluloj ĉeestantaj kaj al la milionoj partoprenantaj per televido. La vojaĝo de la Papo al Peskaro estis la 23-a de lia papa regado. La serio de ĉi tiuj vojaĝoj komenciĝis per la pilgrimado al la Sankta Lando en 1964.

Kun ekumena spirito partoprenis la grandan manifestacion ankaŭ Frato Roger Schutz, superulo de Taizé, kaj Patrino Teresa el Kalkuto.

La Papo oferas sian vivon por 86 personoj

La 17-an de oktobro Paŭlo VI sendis telegramon at la ĉefepiskopo de Kolonjo, kard. Höffner, prezidanto de la germana episkopa konferenco, kiu estis en Romo okaze de la Sinodo. Jen liaj vortoj: «Kun kortuŝo kaj granda ĉagreno ni interesiĝas pri la teruraj suferoj kaj timoj de tiom da senkulpaj homoj sekve de la tragika devojigo de la aviadilo de Lufthansa.

La sciigo pri la mortigo de la piloto plenigas nin je profuda malĝojo. Ni petas vian eminentan Moŝton transdoni al liaj afliktitaj familianoj nian sinceran kondolencon kaj certigi ilin pri nia preĝo. Ni eĉ estas pretaj oferi nian vivon por la liberigo de la garantiuloj, se tio estos utila. Ni apelacias al la konscienco de la devojigintoj, por ke ĉesu ilia kruela agado, kiu minacas kaŭzi malfeliĉon kaj ĉagrenon al tiom da homoj, eĉ al senkulpaj infanoj. Samtempe ni apelacias al ĉiuj respondeculoj, por ke ili faru ĉion eblan por eviti novan sangoverŝon».

Kard Höffner respondis tuj al la Papo dankante pro lia preteco fordoni sian vivon. La telegramo de Paŭlo VI vekis admiron kaj kortuŝon en la tuta mondo.

Kiel oni scias, speciala kontraŭterorista grupo ruze kaj rapidege mortigis la tri teroristojn en la aviadilo kaj tial la vivo de la garantiuloj estis savita.

Episkopa Sinodo

Oktobre okazis en Romo la kvina episkopa Sinodo, kiu pritraktis la temon «Katekizo en la nuna mondo». La partoprenintaj episkopoj esprimis la deziron, ke la Papo uzu la diversajn kontribuaĵojn de la Sinodo por verki dokumenton pri la evangelizado kiel sekvon de la admono «Evangelii nuntiandi». Afrika episkopo petis, ke anstataŭ latino oni uzu la modernajn lingvojn. La Sinodo konkludiĝis la 29-an de oktobro en la salono de la aŭdiencoj, je la ĉeesto de la Sankta Patro.

 

al la indekso


 

PASTRO WILHELM FLAMMER

La 29-an de aŭgusto 1977 mortis nia ŝatata membro kaj iama estrarano pastro Wilhelm Flammer en la aĝo de iom pli ol 68 jaroj kaŭze de trafik-akcidento.

Li naskiĝis en Wil (kantono St. Gallen) la 9-an de aprilo 1909 en neriĉa familio kaj alkreskis kune kun sep gefratoj. Tamen la providenco gvidis lin al la teologio en Freiburg Svislando kaj Freiburg Germanujo. Ĝojigaj tagoj por li kaj liaj gefamilianoj estis la sacerdotiĝo la 6-an de aprilo 1935 kaj la unua sankta meso la 22-an de la sama monato. Bedaŭrinde kunsonis malĝojo, ĉar lia patro mortis inter tiuj du eventoj.

Tiutempe li jam scipovis Esperanton, sed verŝajne sen praktike apliki ĝin. Lia lerteco en lingvoj estis konata, ĉar kiel novsacerdoto li povis transpreni oficon de latin-instruisto. Oni poste transdonis al li la direkcion de hejmo por lernantoj .

Laŭ lia propra deziro Wilhelm Flammer transiris en 1946 al la vera animzorgado. Sur ĉi-tiu kampo Dio gvidis lin 1955 al la diasporo en Urnäsch-Zürchersmühle. Kun oferemo li prizorgadis la katolikojn, kiuj loĝis dise en granda kaj montara regiono. Ankaŭ kun la protestantoj li havis bonajn rilatojn. Inter la katolikaro troviĝis ankaŭ kelkaj italoj kaj hispanoj. Pastro Flammer lernis ankaŭ iliajn lingvojn, sed la bone majstritan latinon li ne plu povis rekte uzi dum la lastaj jaroj. En 1960 revekiĝis la intereso por Esperanto. Sekvantan jaron li fariĝis membro de Svisa Esperanto-Societo, de UEA kaj de IKUE.

Por la svisa sekcio de IKUE li tuj komencis labori, propagandi kaj varbi, eldonante svisan organon. Jam en 1962 li fariĝis IKUE-sekretario (okaze de la Roma kongreso). Samjare li starigis la eldonejon «Kristana Kulturo». Sub ĉi-tiu nomo pastro Flammer eldonis en 1962 «Sintrompoj» (mem tradukita), en 1963 «Katolika Terminaro» (mem verkita), kaj la papan enciklikon «La surtera paco» (li ĝin tradukis kun tri aliaj). «La turo inter nuboj» aperis en 1964. La nomon de sia eldonejo li nun ŝanĝis al «Ekumena Esperanto». Sub ĉi-tiu koncepto li aperigis ankoraŭ en 1964 la papan enciklikon «La vojoj de la eklezio». Por la IKUE-kongreso en 1966 en St. Gallen, kiun li plejgrandparte organizis kaj gvidis, li tradukis kaj eldonis Sanktan Meson en Esperanto. En 1967 li eldonis la lastan kajeron, nome la papan enciklikon «Populorum Progressio» .

Pastro Flammer en 1975 demisiis kiel sekretario. Li ankaŭ deĵoris en la Svisa Esperanto-Societo, redaktinte «Svisan Esperon» dum preskaŭ du jaroj.

Pro ne tre bona sanstato kaj laciĝo en sia pastra laborado li en aprilo ĉi-jare retiriĝis al sia gepatra domo en Wil, de kie li skribis al mi, ke li nun havas pli da tempo por la Svisa Katolika Unuiĝo Esperantista kaj tial deziras certagrade helpi nin. Li ankoraŭ testamente decidis, kion kaj kiom IKUE heredos de liaj esperantaĵoj.

Antaŭ ol li povis vere agi por ni, Dio vokis lin hejmen. Je la funebra sankta meso kuncelebris interalie du episkopoj. Lia korpo ripozas apud la muro de la preĝejo St. Peter en Wil.

Lia animo ripozu en la gloro de la Triunua.

Paul Scherer

al la indekso