Enhavo de Espero Katolika numero 1-10/1993

al la indekso de jarkolektoj 1991-1995

 

 

 

Sur la kovrilo: fragmento de ĉiutaga vivo en la martirigita eksa Jugoslavio. La jaro 1992 postlasis al ni ankaŭ pezajn heredaĵojn. Legu la koncernajn artikolojn.

 

 

·         KIO OKAZIS AL ESPERO KATOLIKA? (A. De Salvo, C. Sarandrea)

·         LA NOVA ENCIKLIKO “LA BRILO DE LA VERO”

·         LA JARO 1992 EN RETROSPEKTIVO (A. Paoluzzi)

·         1992: LA JARO DE SAN-DOMINGO KAJ NOVAJ VOJOJ «DE LA EVANGELIO DE NIA SAVO» (A. Scelzo)

·         MOVADAJ INFORMOJ

·         SEMINARIO PRI LA SOCIA INSTRUO DE LA EKLEZIO (B. Sobol)

·         LA 9-A EKUMENA KONGRESO IKUE-KELI 1993 (B. Pietrczak)

·         LANDAJ REPREZENTANTOJ DE IKUE

 

 


 

 

KIO OKAZIS AL ESPERO KATOLIKA? 

Ĉiu bonvolema leganto, kiu pasintnumere ensorbis la historion de IKUE kaj poste atendis longe la ricevon de tiu ĉi posta numero, povis konscii, ke Espero Katolika travivas nuntempe unu el sia ciklaj periodoj de... malapero.

Al Vi, kara Leganto, ni ŝuldas klarigon!

Ni resumu rapide la pasintajn malaperojn de EK: krom la influo de mondmilitoj, nia revuo malaperis dum certa periodo en la tridekaj jaroj (ekzemple, kiam, sojle de la interna milito, ĝia redakcio translokiĝis al Hispanio), en la fruaj kvardekaj jaroj (kiam ĝia redakcio, sojle de la nazia invado, translokiĝis al Prago), ktp.

Ĉi tiu nova periodo de malapero (ververe daŭrinta mallonge, se oni komparas ĝin al la pasintaj) ne ŝuldiĝas al mondaj eventoj, sed al serio da akcidencoj (plus unu akcidento), kiuj rakontitaj sinsekve - kiel nun ni klopodas - aspektas nekredeblaj kaj eĉ pensigas al ia misfortuno furiozanta kontraŭ nia Revuo, sed ĉefe kontraŭ ĝiaj realigantoj:

1) la kompostisto de EK ĉesis labori en la presejo de ni uzata, translokiĝis kaj kunportis la disketojn kun dekoj da jam pretaj paĝoj de EK (temis pri interna diskutado: la laboro ne estis nia propraĵo, ĉar presisto kaj kompostisto interrompis kunlaboron sen interkonsenti transpagon de la faritaĵoj...);

2) la aŭtomobilo de doktoro De Salvo estis ŝtelita kaj kun ĝi la manuskriptoj de kromaj artikoloj;

3) rapide ni aranĝis numeron 7-12192, kiun nia presisto, kvankam ni estis jam zorgintaj eĉ pri la enpaĝigo, eldonis per dumonata laboro!;

4) la sidejo de la centra oficejo de preskaŭ unu jaro funkcias kiel loĝejo de hindianino. IKUE estas tie nur gasto kaj ne povas ĉi-koncerne interveni kaj eĉ ne deziras: kvankam la aliro al la ĉambro, kiu restis el la du je nia dispono, estas tute libera, tamen la deziro ne esti sintrudaj en tio, kio fariĝis efektive privata loĝejo, laŭfakte igas, ke nur en difinitaj horoj eblas eniri sen estigi senintence “ian ĝenon” (aŭ, se vi preferas, momenton de embaraso) por ni kaj por la loĝanto. Al tio aldoniĝas karaktera diskreteco de la romaj IKUE-anoj. Tiuj horoj de “trankvila alirebleco” ofte ne estas komfortaj - pro personaj okupoj, kaj cetere pro la fakto, ke unu el la du IKUE-zorgantoj, d-ro De salvo, nun loĝas ekster Romo, en alia urbo: tio estigis malfruon ankaŭ en la pritrakto de la korespondaĵoj kaj, por EK, pogutan ricevon de informoj (tamen oni daŭrigu sendi materialon por IKUE kaj por EK al la ĝisnuna adreso);

5) oktobre 1993, kiam feliĉe (pro la ĝojo, ke denove marŝas la aferoj) kaj senprobleme antaŭeniris la laboro por realigi la unikan numeron 1993 de EK (pli ol centpaĝan), oni malkovris, ke la roma Tribunalo forstrekis EK el la listo de la registrita revuoj aperantaj en Romo. La presisto ne liveris al ĝi la ekzemplerojn de nia Revuo, livero deviga laŭleĝe, por ke la Tribunalo konstatu kaj rajtigu la aperadon de revuo en Romo. Kio okazis? Ni ne povis plu aperigi revuon, ĉar ĝi estus “kaŝa eldonaĵo”, kulpigebla eĉ pri konspiracio...

Al tio aldoniĝas la privata vivo de la du romaj kunlaborantoj de IKUE. Bonvolu pritaksi:

            D-ro Antonio De Salvo estas juĝisto ĉe la itala Konto-kortumo. Kompreneble la respondeco, kiun ĉi tiu profesio donas al li, forprenas sufiĉe da tempo por ceteraj nefamiliaj okupoj. Krome, d-ro De Salvo alfrontis lastatempe translokiĝon al nova hejmo; li nun loĝas kun sia familio ekster Romo, je 20 kilometroj el la ĉefurba centro. La konsekvencaj enpakigoj, transportoj, aranĝo de la nova domo ktp, blokis la redakcian laboron dum monatoj.

S-ro Carlo Sarandrea estas la dua kunlaboranto. Verdire li estas (portempe) ankoraŭ fraŭlo kaj disponus je plia libera tempo... Sed li jam zorgas pri la esperantaj elsendoj de Radio Vatikana, pri la itala sekcio de IKUE, kunlaboras kun diversaj esperantistaj instancoj kaj, memkompreneble, devas prizorgi sian privatan vivon: cetere, lia laborloko troviĝas je 17 kilometroj el sia loĝejo, kio ofte malebligas al li trovi tempon por atingi la C.O. Por daŭrigi sian laboron por la esperantaj elsendoj kaj por IKUE, li komencis rezigni aliajn movadajn taskojn. Sed tio ankoraŭ ne sufiĉas…

Entute temas pri nur du laborantoj.

Ni estas la unuaj, kiuj priploras la situacion de EK kaj super ĉio ni bedaŭras nian senpovecon... Ni klopodas reakiri la malfruon, sed la situacio - kaj la konsekvencaj riskoj - restos tia, dum IKUE - kaj sekve EK - ne havos sufiĉan memstarecon - de homaj fortoj, de strukturoj kaj de monrimedoj - por trankvile navigacii tra la ondegoj de la ĉiutaga vivo. 

Pri ĉi tiu numero 

Kiel dirite, ni planis aperigi pli ol centpaĝan numeron, kiu koncernu la tutan jarkolekton 1993. Sed la evento supre rakontita, la tribunala forstreko de nia Revuo, devigis nin rapide realigi ĉi tiun pli etan numeron: fakte, la koncerna oficejo de la roma centra policejo, kiu laŭleĝe kontrolas la formalan justecon de ĝiuj publikaĵoj, fiksis la limon de la 6-a de decembro 1993 por aperigi almenaŭ unu novan numeron, por eviti, ke la tribunala registriĝo estu tute nuligita kaj sekve por eviti la grandajn elspezojn por nova registriĝo. Krome, ni devis rearanĝi la kovrilon, ĉar, post jaroj, oni malkovris, ke ĝi ne kongruas kun la preskriboj de la itala leĝo pri gazetaro kaj kun la priskriboj entenitaj en la tribunala registriĝo: pro tio el la frontpaĝo malaperis tiu granda siglo EK kaj la aliaj indikoj ĝis la antaŭa numero aperintaj. Ĉiel ajn, por esti rapidaj, ni kunmetis etan parton de la jam pretigita materialo, kaj ni realigis ĉi tiun kajeron. Kiam ĉio estos solvita koncerne jurajn problemojn, ni probable aliros novan presiston, kiu certigu al ni rapidan presadon.

Ĉi-numere ni proponas al Via legado revuadon pri la eventoj okazintaj en la internacia socio kaj en la Eklezio en la jaro 1992: ni celas plenigi la silenton de EK dum lastaj monatoj. Krome, koncerne aktualajn temojn, jen prezento de la nova Encikliko de Papo Johano Paŭlo la dua: «Veritatis Splendor» kaj movadaj informoj.

Dum la presisto presas ĉi tiun numeron, ni jam estas laborantaj por la realigo de la posta numero (11-12/1993), kiu en multaj paĝoj pritraktos jenajn temojn:

1) ankoraŭ pri la Encikliko «Veritatis Splendor»;

2) la Katekismo de la katolika Eklezio;

3) Papo Johano Paŭlo la dua: 15 jaroj da papado;

4) la direktivaro por apliko de la principoj kaj normoj koncerne ekumenismon;

5) movadaj informoj.

Antonio De Salvo kaj Carlo Sarandrea

 

al la indekso


 

 

 

La deka encikliko de Papo Johano Paŭlo la dua 

“VERITATIS SPLENDOR”

(La Brilo de la Vero) 

Temo de la dokumento 

En ĉi tiu Encikliko, Johano Paŭlo la dua pritraktas kelkajn fundamentajn elementojn de la katolika instruo pri moralo, kiel cetere li jam estis anoncinta en sia apostola Letero Spiritus Domini, publikigita la 1-an de aŭgusto 1987, okaze de la dua jarcento de la morto de sankta Alfonso Maria de’ Liguori, patrono de la Konfesprenantoj kaj de la fakuloj pri Moralo.

Ĉi tiu dokumento, tiom multe atendita kaj longtempe prilaborita, aperis nur oktobre 1993 ĉar oni opiniis taŭga ĝian aperon post la Katekismo de la Katolika Eklezio, kiu enhavas kompletan kaj laŭsisteman prezenton de la kristana moralo. Oni do direktas ĉiujn al la Katekismo, ĉar ĝi estas “sekura kaj aŭtoritata orientigilo por la instruado de la katolika doktrino”, dum la Encikliko limiĝas al pritrakto de kelkaj fundamentaj problemoj de la instruo pri moralo de la Eklezio, sub formo de distingo, kiun la paŝtista aŭtoritato de la Eklezio faras koncerne debatatajn problemojn de la ĵusdata morala teologio. 

Celatoj 

La Papo adresiĝas rekte kaj tuj al la Episkopoj, kiuj kune kun la posteulo de Petro kaj sub lia primasa aŭtoritateco, kundividas la taskon gard-konservi la “sanan doktrinon” (2Tim 4,3), viglante por ke la Parolo de Dio, kredenda kaj praktikenda en la vivo, estu fidele instruata. Tio apartenas al la origina apostola ordono donita de Jesuo (Mat 28,16-20) kiun oni devas repreni en ĉiu epoko, per la forto de la Sankta Spirito, por akceli la eklezian kunulecon, la evangelizadon kaj la dialogon super vero kaj super la bono, dialogon, kiun la Eklezio estigas kun ĉiu homo kaj kun ĉiu popolo. 

Motivoj 

La riĉa havaĵo el morala medito, kiu evoluiĝis aparte en la papa instruado dum la lastaj du jarcentoj rilate al diversaj medioj de la homa vivo, devas alfronti, en niaj tagoj, la defion de situacio nova estiĝintan interne de la socio kaj de la kristana komunumo mem. Kune kun la granda kaj laŭdinda klopodo renovigi la moralon, petdezirita de la dua Vatikana Koncilio, disvastiĝis tamen, ankaŭ interne de la katolika teologio pri moralo, diversaspecaj duboj kaj obĵetoj koncerne la instruadon pri moralo de la Eklezio: fariĝis ĉiam pli evidenta la fakto, ke ne plu temis pri partaj kaj porokazaj kontestoj pri specifaj normoj pri moralo, sed pri globala kaj laŭsistema rediskuto de la morala havaĵo kiel tia, rediskuto bazita super difinitaj antropologiaj kaj etikaj koncepto-manieroj.

Aparte, en kelkaj teologiaj penso-fluoj, oni rifuzas la tradician doktrinon pri la natura leĝo, pri la universaleco kaj ĉiamdaŭra valido de ĝiaj preceptoj. Oni endiskutigas la kompetentecon de la Instruado interveni koncerne la moralan temaron, instrui aŭtoritate la nerezigneblajn postulojn de la ordonoj de Dio. Oni opinias krome, ke eblas ami Dion kaj la proksimulon sen esti devigitaj ĉiam kaj ĉiel ajn, en ĉiuj cirkonstancoj, de la ordonoj instruitaj de la Eklezio. Oni endubigas la internan kaj nedisigeblan rilaton, kiu kunigas inter si kredon kaj moralon, ĝis teoriumi la eblecojn je formoj de plurismo nekongruaj kun la eklezia kunuleco.

Fronte al disvastiĝo de ĉi tiuj sintenoj, ne mankas tiu, kiu konscias, ke temas pri problemoj el vastega graveco por la Eklezio, por la vivo de la fideleluloj kaj por la homa kunvivo mem. La paŝtistaj kaj sociaj malfacilaĵoj, kiuj postsekvas al ĉiuj ĉi niveloj, puŝas paroli pri aŭtentika krizo; fronte al ĝi la papa Instruado sentas la devon precizigi la decidigajn doktrinajn aspektojn por ĝin solvi pozitive. 

La kerno de la problemo 

Je la bazo de ĉi tiuj kontestadoj kaj de solvo-proponoj nekongruaj kun la katolika doktrino staras la influo de konceptadoj, kiuj rezultigas elradikigon de la ekzerco de la homa libereco el ĝia esenca kaj konsistiga rilato kun la vero. Ĝisekstrema koncepto de la aŭtonomio de libereco ĝin ekzaltas tiom, ke ĝi fariĝas absoluto, fonto de la valoroj, sen nenia dependo de la vero.

Certe oni devas agnoski, ke en la katolika teologio ne staras tiom ekstremaj starpunktoj, kiel ankaŭ oni devas agnoski, ke, laŭ pli persona penso-linio, la katolika teologio evoluigis pozitivan rekonsideron de la plej bona klasika doktrina tradicio koncerne la valoron de la persona respondeco, la rolon de la racio kaj de la konscienco en la memestiĝo de la morala devo. Kaj tamen en kelkaj kazoj oni atingis ankaŭ radikan rekonsideron de la reciproka rolo de racio kaj kredo en la trovo de moralaj normoj, kiuj aludas specifajn “tramondajn” kondutojn, donante al la aŭtonoma racio (sendepende de Revelacio, Tradicio kaj de la paŝtista Instruado kaj eĉ de Vero kiu ĝin antaŭvenas) la taskon kreive decidi la normojn rilatantajn al la “homa bono”.

Pli radike, la akcepto de ia koncepto de aŭtonomio rediskutigis la internan ligon inter kredo kaj moralo. La kredo, tamen, ne estas pura intelekta konsento kun abstraktaj veroj. Ĝi havas ankaŭ moralan enhavon: ĝi originas kaj postulas koherecan sindevigon de vivo, implicas kaj perfektigas la observon de la ordonoj. “Ne tiu, kiu diras:

Sinjoro, Sinjoro, eniros la Regnon de la ĉielo, sed tiu, kiu faras la volon de mia Patro, Kiu estas en la ĉieloj” (Mar 7,21). 

Kristo lumo de la gentoj 

Fronte al ĉi tiuj problemaroj kaj al la distingo necesa por savogardi la konfiditaĵon de la katolika doktrino, la Papo adresas sin al Jesuo Kristo, “lumo de la gentoj” (Dua Vatikana Koncilio, Lumen Gentium, 1). Li montris la vojon de la aŭtentika libereco: “la vero igos vin liberaj” (Joh 8,32) kaj, samtempe, Li proklamis: “Mi estas la vojo, la vero kaj la vivo” (Joh 14,6).

Kontraŭ ĉiuj misformigoj kaj falsadoj, kiuj, pretekste valorigi ĝin sed efektive ĝin malplenigas je senco, la libereco retrovas sin mem nur en rilato kun la vero, kun tiu Vero de la “principo”, kiu lumegas en sia tuta brilego (Veritatis Splendor) sur la vizaĝo de Jesuo Kristo (kp 2Kor 3,5-18).

La Encikliko celas, do, ne nur kaj ne ĉefe averti kontraŭ eraroj, sed antaŭ ĉio proklami denove, per sia tuta forto, la decidigan kernon kiu kvalifikas la mesaĝon de la kristana libereco: nur en la vero la libereco de la homo havas humanan kaj respondecan karakteron. Kaj ĝuste el la koro de la kristana mesaĝo la Encikliko volas adresiĝi ankaŭ al ĉiu bonavola homo, por lumigi en la nuna historia momento, per la originala lumo kiu por ĝi fontas el la kredo, la iradon de la libereco al la bono, la vojon de homa vivo, persona kaj socia, vere bona. 

La esencaj enhavoj de la dokumento 

La Encikliko antaŭeniras laŭ tri etapoj:

* ĝi komenciĝas per biblia medito super la dialogo de Jesuo kun la juna riĉulo (Mat 19,16-22), por prilumi la esencajn elementojn de la kristana moralo;

* poste, en la centra ĉapitro, teoria, la Encikliko pritraktas la kritikan pritakson de kelkaj tendencoj de la nuntempa teologio pri moralo, je la lumo de la Sankta Skribo kaj de la vivanta tradicio de la Eklezio, speciale de la Dua Vatikana Koncilio;

* fine, la tria ĉapitro, paŝtista, priskribas la gravecon de la katolika doktrino koncerne la moralan bonon, por la vivo de la Eklezio kaj de la mondo. 

La evangelia medito super la dialogo de Jesuo kun la riĉa junulo 

La rakontita evento fontas el demando, kiu apartenas al la juna alparolanto de Jesuo sed kiu estas en la koro de ĉiu homo: “Majstro, kian bonon mi faru, por ricevi la eternan vivon?”. La demando pri la bono kaj la malbono estas ankaŭ, en ĝia profunda radiko, peto de pleneco de signifo por la vivo, peto de vivo kaj feliĉo. La Eklezion volis Kristo ĝuste pro tio: por ke ĉiuepokaj homoj povu renkonti Lin kaj, en Li, malkovri la solan respondon, kiu plene kontentigas kaj neatendite superas ĉiun alian vivo-peton.

La respondo de Jesuo esprimas, laŭ konciza maniero, la internan kernon kaj la dinamismon de la kristana moralo kaj reliefigas la esencajn enhavojn de la Revelacio de la Malnova kaj Nova Testamento koncerne la moralan agadon. Unue, la submeto de la homa agado al Dio, al Tiu, kiu “nur estas bona”. Due, la strikta rilato kiu ligas la moralan bonon de la homaj agoj kaj la eternan vivon: la ordonoj de Dio, konfirmitaj de Jesuo kaj de Li alprenitaj en la nova leĝo de amo, estas la vojo de la vivo. Trie, Jesuo montras la vojon al perfektiĝo en la memdispono forlasi ĉion por sekvi Lin, imitante lian memdonon al Dio Patro kaj al la gefratoj en la servado kaj amo. La kristana moralo fariĝas, do, kompleta plenumo de la leĝo ebligita de la senrekompenca donaco de la Sankta Spirito, deveno kaj morala riĉofonto de la “nova kreitaĵo”.

La vivanta tradicio de la Eklezio, konsistanta el paŝtista Instruo, doktrina pliprofundigo, Liturgio kaj travivata sankteco, ĉiam gardis la harmonion inter kredo kaj vivo. Aparte la Instruo de la Paŝtistoj evoluigis, per la asistado de la Sankta Spirito, aŭtentikan interpreton de la leĝo de la Sinjoro dum la diversaj generacioj kaj en la renovigitaj historiaj cirkonstancoj. 

La kritika distingo de kelkaj teologiaj tendencoj 

Daŭrigante ĉi tiun taskon, la Papo faras kritikan distingon de kelkaj tendencoj ĉeestantaj en la nuntempa teologio pri moralo.

Antaŭ ĉio oni redeklaras la konsistigan rilaton, kiu ligas la liberecon kun la vero. La aŭtentika morala autonomio, kongrua kun la katolika doktrino, estas tiu per kiu la libereco de la homo kaj la leĝo de Dio renkontiĝas kaj reciproke penetras sin. La “natura” leĝo, partopreno de la eterna leĝo de Dio en la racia kreitaĵo, implicas fakte la esencan submeton de la racio, kaj de la moralaj preceptoj fontantaj el ĝi, al la dia Saĝeco. Kontraŭ ĉia relativismo oni deklaras do la universalan kaj ĉiamdaŭran karakteron de la preceptoj de la morala leĝo, kiuj esprimas la originan veron koncerne la bonon de la persono kaj indikas la vojon por la aŭtentika realigo de la libereco. Ili trovas sian lastan fundamenton en Kristo, kiu estas ĉiam la sama, hieraŭ, hodiaŭ kaj dum la jarcentoj (kp Heb. 13,8; Gaudium et Spes, 10).

La morala konscienco, per la vortoj de la Dua Vatikana Koncilio (kp Gaudium et Spes, 16) estas reproponita kiel “sanktejo de la homo”, en kiu reeĥas la voĉo de Dio, kiu vokas ĉiam ami kaj fari la bonon kaj rifuzi la malbonon. Tamen, kontraŭ ĉia subjektivismo, oni redeklaras, ke la konscienco ne estas kreiva instanco de la bono kaj sekve, ke ĝi devas esti formata en la lumo de la vero. La lasta juĝo de la konscienco devas ellasi, ke la dia leĝo, universala kaj objektiva normo de moraleco, prilumu ĝin. Kvankam ĝi rekonas la fundamentan karakteron de kelkaj vivo-elektoj, aparte de la elekto de la kredo, la encikliko rifuzas ĉiun disiĝon inter “fundamenta opcio” el transcenda speco kaj la deciditaj elektoj pri konkretaj agoj. La fundamenta elekto, kiu karakterizas kaj subtenas la moralan vivon de la kristano, estas forprenita ĉiufoje kiam la persono devigas sian libererecon per konsciaj kaj liberaj elektoj el kontraŭa direkto, rilatantaj al grava morala temo (mortiga peko).

Kontraŭ la moralaj teorioj, kiuj nomiĝas “teleologismo”, “konsekvencismo”, “proporciismo”, la papa dokumento deklaras, ke la moralan pritakson de la homaj agoj oni ne deduktas unike el peso de la antaŭviditaj postsekvoj aŭ el la proporcio inter bonoj aŭ malbonoj “antaŭmoralaj”, kiuj fontas el tio. Nek la bonintenco sufiĉas por pravigi la bonecon de elekto. Oni devas dedukti ĉu ago estas morala, eĉ se oni konsideras kaj la subjektivan intencon kaj la postsekvojn, antaŭ ĉio el la elekto-objekto, kiun la racio ekkaptas kaj proponas al la volo. Oni tiel deklaras, konsekvence, ke eblas difini kiel per si mem “esence malbonaj” kelkajn kondutojn, kiuj kontraŭdiras la veron kaj la bonon de la persono. Neniam estos bona tiu elekto, kvankam la intenco estas subjektive bona kaj oni antaŭvidas pozitivajn postsekvojn. Ne licas, eĉ ne pro gravegaj motivoj, plenumi malbonon por ke el tio fontu la bono (kp Rom 3,8; Humanae Vitae, 14). Ekzistas do “negativaj” moralaj preceptoj (tio estas preceptoj, kiuj malpermesas kelkajn specojn de kondutoj), kiuj havas universalan valoron kaj validas senescepte. 

La morala bono por la vivo de la Eklezio kaj de la mondo 

Fikse rigardante la Sinjoron Jesuon, la Eklezio malkovras la aŭtentikan signifon de la libereco: la donaco de si mem pro amo, en la servo al Dio kaj al la gefratoj. Ĝi malkovras, ke la leĝo de Dio esprimas, en la diaj ordonoj kaj en ilia absoluteco, la postulojn de amo. La universalaj kaj neŝanĝeblaj moralaj normoj estas je la servo de la persono kaj de la socio. La profunda renoviĝo de la socia kaj politika vivo, renoviĝo ĉiam pli bezonata de la nuntempa homaro, povas efektiviĝi nur se la libereco estas denove unuigita kun la vero. Fakte la etika relativismo, trans ĉiu ŝajno, neeviteble kondukas al totalismo, kiu forneas la homon. La celo de la moralo estas la celo de la homo kaj de ties libereco, sed ĝi ne estas realigebla kontraŭ la vero kaj kontraŭ Dio. En la historio de la savo, la martiroj, preferante la morton anstataŭ la pekadon, atestis la netuŝeblan sanktecon de la leĝo de Dio kaj la senkondiĉa respekto, kiun oni ŝuldas al la postuloj de la persona digneco de ĉiu homo. En ĉi tiu atesto la kristanoj ne estas solaj: ili trovas konfirmojn en la morala sento de la popoloj kaj en la grandaj religiaj kaj saĝecaj tradicioj de Okcidento kaj Oriento.

La konkretaj eblecoj por la homo realigi la moralan veron, malgraŭ la malforteco de ĝia libereco, pro la peko, kuŝas ĉiuj en la mistero de la Elaĉeto de Kristo. En Kristo la Patro donas al ni ne nur la Veron pri la bono (la ordono de amo, kiu enprenas en si la dek ordonojn), sed ankaŭ tiun “novan leĝon”, kiu estas la Spirito en ni, ĝia Graco, kiu igas nin kapablaj ami kaj plenumi la bonon. En Kristo venas renkonten al ni la mizerikordo de Dio, kiu komprenas la homan malfortecon, sed neniam falsas la mezuron de bono kaj malbono per kompromisoj kiuj adaptu ĝin al la cirkonstancoj.

Pro tio la prediko de la kristana moralo, tiel ligita kun la nova evangelizado, staras sub la admono de la apostolo Paŭlo: “Por ke la Kruco de Kristo ne vantiĝu” (1Kor 1,17). En la tasko anonci sen reduktoj la justecon kaj la mizerikordon, kiuj brilas sur la Kruco, estas decidiga la servado de la teologoj pri moralo, kiuj plenumas aŭtentikan eklezian servon, kunulece kun la Paŝtistoj. Al ĉi-lastaj apartenas la tasko vigli por ke en la prediko al la fideluloj, en evangelizado, en la seminaria kaj teologia instruado, en la praktiko de la katolikaj institucioj, la Parolo de Dio estu fidele proklamata kaj aplikata al la vivo. 

Alvoko al la Patrino de mizerikordo 

Konklude de sia Encikliko, la Papo adresiĝas al Maria, Patrino de mizerikordo kaj Bildo de aŭtentika kristana libereco. Al Ŝi la Papo petas, ke en la morala vivo de la fideluloj brilu la Vero de la Filo, “por gloro de Dio”. La Papo memorigas, en ĉi tiu fina parto, la “eksterordinaran simplecon” de la kristana moralo, kiu konsistas el “sekvi Kriston”, el ellasi sin transformiĝi de lia graco kaj renoviĝi de lia mizerikordo, kiuj atingas nin en la vivo de kunuleco de lia Eklezio.

El la gazetara komuniko okaze de la prezento de la Encikliko trad. C. S.

 

 al la indekso


 

 

 

 

LA JARO 1992 EN RETROSPEKTIVO 

Ĉi tiu artikolo deziras doni rapidan retrorigardon al la eventoj, okazintaj en la internacia socio dum la jaro 1992 (bonvolu priatenti tion dum via legado). Kompreneble ni ne celas kompletecon - kiu estas neebla pro la malmulta spaco je dispono. La teksto, verkita de la itala profesoro Angelo Paoluzi, estas hodiaŭ pli interesa, ĉar ni nun staras ĉe la fino de 1993 kaj ni povas konstati kio, el la supozataj eventoj, efektiviĝis en la postaj monatoj. Revuado pri la jaro 1993 aperos en unu el la venontaj numeroj. 

Kian bilancon por mil naŭcent naŭdek du? Ne temas certe, laŭ monda skalo, pri jaro enskribenda en la ora libro de la homaj esperoj. Sufiĉus, por esti pesimismaj, la jugoslaviaj eventoj - barbareco denove staras en Eŭropo -, la videblaj mizeroj de Somalio kaj tiuj, malpli konataj, sed same realaj, de la fundamentisma persekuto kontraŭ ne-islamanoj en Sudano. Sufiĉus la internaj militoj en Kaŭkazio, Angolo kaj Afganistano, la religia konflikto en Hindio, la malsatego kiu, el Madagaskaro al Mozambiko al la sahelaj landoj, frapis Afrikon (kontinento kiu laste malkovris havi sep milionojn da AIDOSO-malsanuloj), la situacioj de vasta perforto en multnombraj ŝtatoj de Latinameriko.

Historio rapidege iras nuntempe kaj malfacilas skizi mallonge la universon, kiam geografio iras trenata de plirapidigita historio kaj oni apenaŭ sukcesas atenti pri la kreskanta nombro de la membroj de Unuiĝintaj Nacioj. Kvankam utilas registri tion, kio, en la bono aŭ en la malbono, moviĝas laŭ grandaj areoj. Tutcerte - oni povas resumi - malaperis la iluzio - kiun oni havis kiam falis la muregoj - ke oni povas alproprigi al si la “rentumojn de paco” (tiel oni ilin difinis) kompromititajn de la Golfa milito, kiu solvis neniun el la tiamaj kaj nunaj problemoj. La klopodo koncentri la eventojn en spaco, samtempe bonefika kaj tiraneca, puŝas fatale deiri el tiuj, kiuj regas la ludon de la mondo, Usono kaj Eŭropo ĉu okcidenta ĉu orienta, kun la apendico de Japanio; entute malpli ol unu kvinono de la homaro, kiu konsumas (multkaze disipas) la tri kvaronojn de la surteraj riĉaĵoj kaj eksportas siajn ne ĉiam ekzemplodonajn modelojn de moro, pere de la amaskomunikiloj, al la aliaj kvar kvinonoj de la mondo. 

Usono kaj eksa Sovetunio 

La jaro 1992 estis por Usono balota jaro: nova prezidanto estas Billy Clinton, kiu en pasioplena finalo detronigis sian antaŭulon George Bush, kiu, ĝis malmultaj monatoj antaŭ la balotoj, ŝajnis nevenkebla pro la sukceso en la Golfo-milito. Sed la voĉdonantoj ne pardonis al li la malfacilaĵojn en kiuj baraktis la ekonomio (la plej alta procentaĵo da malriĉuloj ekde la epoko de la granda krizo, fine de la dudekaj jaroj) post 12 jaroj de plifortigita liberismo. La programo pri publikaj intervenoj, kvankam modera, de kandidato Clinton aspektis, pli ol tiu de Bush, taŭga por la nuntempaj bezonoj. Usono klopodas firme konservi la unuarangan gvidadon de la mondo, aparte hodiaŭ, kiam la antikva sovetunia kontraŭulo disfalas kaj kiam Usono mem ne plu estas la nediskutebla modelo de demokratio kaj bonstato.

La Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (aperinta el la fatrasoj de la eksa Sovetunio) fariĝis unujara decembre de 1992. Ĝin trairas alternaj fazoj de renoviĝo kaj kontrastoj ĝis la internaj militoj en Georgio, Azerbajĝano kaj Armenio. Tumultanta mondo kiu eliras el la jaroj da aŭtoritateca kunpremo: kun la tuta kreiva riĉeco, sed ankaŭ kun la konfuzo kaj sangoelverŝo, kiujn tio implicas. Ruslando serĉas institucian strukturon kun Boris Jelcin, post la eksigo de Mikhail Gorbaciov, la inventinto de perestrojka kaj glasnost, t. e. de ŝanĝiĝo kaj klareco; eksplodas ĝia subpremita religiemo, kiu fariĝas politika elemento; disvastas la gusto havi dialogan konfronton, kvankam en kadro daŭre malfacile difinebla.

Diseriĝas Sovetunio kaj per tiu ĉi diseriĝo denove atingas propran historian identecon ankaŭ tiuj, kiuj dum longa tempo estis la provincoj de la imperio, la tiel nomataj “satelitoj”. Post politikaj kaj balotaj eventoj ligitaj al novaj preferoj, novaj situoj, la baltaj landoj rigardas al Skandinavio; Pollando klopodas, per irado meze de ne-facilaj krizoj, okcidentecajn solvojn; Slovakio kaj Bohemio-Moravio ekvivas sian sendependecon kaj, kun Hungario, ili orbitacias ĉirkaŭ planedo Germanio, dum Rumanio, Bulgario kaj Albanio pene serĉas demokratiajn strukturojn, malfacile lerneblajn. Tie ĉi ne estas magiaĵoj per kiu ekscii la eblajn estontecojn.

Multkaze ĉio povus transformiĝi en tragedion similan al tiu de Jugoslavio. Ĉiuj vidas ĝin: el la eks-federacia respubliko, la periferio (norde Slovenio kaj Makedonio sude) pli malpli evitis militon; dum Kroatio jam pagis sian kontribuon al milito; centre, la hegemonia postulo de la duopo Serbio-Montenegro sufokas Vojvodinon (je vasta hungardevena minoritato) kaj Kosovon (je ega albandevena plimulto), dum ĝi transformas Bosnio-Hercegovinon en tombejon (pli ol 130mil mortintoj ekde la komenco de bataloj, printempe de 1992) kaj en amason da ruinoj, kiel atestas Sarajevo kaj aliaj urboj, forstrekante - dum kiu scias kiom da jardekoj - la esperon havi pluretnan kaj plurreligian kunvivadon centre de Eŭropo. La kruelaĵoj, plenumitaj de ĉiuj grupoj, neniun savas kaj la mondo, de Unuiĝintaj Nacioj al la Atlantika Pakto, de la Konferenco por sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo al la Eŭropa Komunumo, simple rigardas. 

Eŭropo 

La malnova kontinento, koncerne sin mem, ploras kaj ĝemas pro la akuŝ-doloroj. Lastminuta kompromiso en Edimburgo (duone de decembro): kiam la Dekdu iamaniere flikis la truon de la krizo estiĝinta pro neta “ne” en la dana referendumo koncerne la realigon de la eŭropa domo ekde la unua de januaro 1993. Nek la neta “jes” de la francoj, en alia referendumo (okazinta en septembro), plibonigis la situacion. Anstataŭ fariĝi granda spaco de unuiĝo kaj libereco, la eŭropa komunumo riskas fariĝi - laŭ la brita petdeziro - vasta regiono de libera komerca interŝanĝo. Fakte cirkulos kapitaloj, servoj kaj varoj, sed daŭre estos malfacilaĵoj por tio kio plej gravas: la homoj.

Ŝajnas, ke nun Eŭropo ne plu respondas je la difino “ekstrema apendico de Azio”, kiun oni povis apliki al ĝi ĝis antaŭ malmultaj jaroj, en la epoko de la graveco de Sovetunio; nek je tiu alia difino “la transmara provinco de Usono”. Sed Eŭropo moviĝas ŝanceliĝante sub la pezo de historio samtempe dumiljara kaj nunepoka, akcelita de havaĵo ankaŭ kultura, kiu ebligis al ĝi fariĝi - almenaŭ en la dimensio de la Dekdu - la unua ekonomia potenco de la mondo, kaj tamen ĝin blokas ĝuste tiuj naciaj apartecoj kiuj finfine estas ankaŭ ĝia riĉeco.

Ekzemplo pri tio, el la multaj, estas tiu de Germanio: post la atingo de unueco, sen sango-elverŝado, nun ĝi konscias pri la altegaj - pli ol supozate - ekonomiaj kaj sociaj kostoj. Laŭ niveloj ĉu ekonomiaj (kun kapturnigaj ciferoj, centoj kaj centoj da miliardoj da germanaj markoj por rebonigi la eksan Orientgermanion, kaj altegaj humanaj kostoj pro deficitoj de la nacia budĝeto, senlaboreco kaj unuopaj sinoferoj), ĉu koncerne la bildon, kiun ĝi havas eksterlande. Bandoj de fanatikaj dekstruloj kaŭzis la morton de 17 neeŭropkomunumaj civitanoj dum pli ol 2.000 ksenofobiaj atakoj: bruligo de gastejoj por eksterlandanoj, profanadoj de hebreaj tombejoj, personaj perfortoj, manifestacioj el evidenta naciisma speco. Tio revivigis antikvajn timojn eksterlande kaj estigis bonsanigajn popolajn reagojn, estigante la forizoligon de ekstremismaj grupoj.

 

Bando de fanatikaj dekstruloj

Sed la ĉeesto de preskaŭ ses milionoj da eksterlandanoj kaj la prognozata eniro de kromaj centoj da miloj kondukas al revizio de unu el la plej liberalaj konstitucioj de Eŭropo. La socialdemokratoj je la opozicio akordiĝis kun la plimulto, kristan-demokratoj kaj liberaluloj, por revizii la artikolon 16, kiu rekonis la rajton je azilo por kiuj ajn persekutito pro politikaj motivoj. Ne plu estos tiel, kaj tiun rajton oni draste reduktos. Certe ne mankas respondecoj de la aliaj eŭropaj registaroj, kiuj intence ne aŭskultis la alvokojn de la federaciaj estroj por ke la problemo estu pritraktata kaj solvita komunume. Sed la aŭtoritata ĵurnalo de Hamburgo “Die Zeit” kvalifikis la akordiĝon - sankciitan de ekstervica kongreso de la socialisma partio - kiel kapitulacon fronte al la ksenofobia perforto, kaj ne kiel politikan kompromison. 

Mezoriento kaj Afriko 

Estas multaj la mondaj regionoj kie oni ludas decidigajn matĉojn por paco aŭ malpaco. Unu el ili estas Mezoriento, kie timeme oni startigas dialogon por paco kiu ne limiĝas nur al izraelanoj kaj palestinanoj, sed koncernas du diversajn mondojn, ĝis antaŭ nemulte kontraŭmetitaj. La laburista venko je la balotoj en Izraelo malfermis pordon por la espero: komenciĝis la interalfronto (ni ripetas, ne facila) inter la du grupoj; supozeble ĝi daŭros, por ĉies bono. Ne hazarde samtempe restartis la atako de la fundamentisma fanatikeco: ekde Irano, kiu vokas al unuiĝo la tutan Islamon kontraŭ la sieĝo, kiu ĝin minacus, ĝis la muzulmana terorismo, kiu evoluiĝas en Egiptio kaj Alĝerio, motivo siavice de drastegaj sufokpremoj, ĝis la altrudo de Sharia - t. e. de kelkaj interpretoj de la Korano kiel civila leĝo - en Sudano, en Pakistano, en Malajzio, subtilmaniere en Indonezio, en Niĝerio kaj en aliaj afrikaj landoj.

Kontinento, Afriko, en kiu je la fino de la jaro 1992 ŝajnis aperi pecoj de espero je diversa estonteco. Popolaj movadoj, “naciaj konferencoj”, demisiiĝo de rustiĝintaj diktatoroj, petoj de pligrandaj demokratiaj malfermitecoj kredigis, ke la muregoj, aliloke forfalintaj, komencis diseriĝi ankaŭ tie. Iluzioj baldaŭ malaperintaj, de Zairio ĝis Kamerunio, de Togolando al Burundio, de Malavio al Madagaskaro. Ĉie la malnovaj estroj regajnis la kontrolon de la situacio, kune kun la reapero de sekeco kaj malsategoj. Kun kelkaj esceptoj, kiel en Burkina Faso, kie daŭras demokratiiĝo, kaj Sudafriko, lando, kiu, malgraŭ epizodoj de anakronismaj netoleremoj kaj tribaj konfliktoj, malfermiĝis al pluretna kunvivado, kiu aspektis, ĝis antaŭ nemultaj jaroj, nerealigebla.

Postrestas certe kelkaj krizaj situacioj. La plej ĵusdata estas tiu de Somalio, en kiu la internacia komunumo devis decidi interveni por malebligi la puran kaj simplan memdetruon de nacio (kvankam oni sindemandas kial la samon oni ne faris por Bosnio-Hercegovino). La temo pri la respondecoj restas daŭre aktuala: ĉiuj, sovetunianoj, usonanoj, eŭropanoj (aparte la italoj, kies kolonio Somalio estis), donis armilojn kaj monon al koruptitaj regantaj klasoj, pro aĉaj kalkuloj de la tujaj konvenoj. Fakto estas, ke post la spektaklo, kiun oni donis al la mondo, de la morto pro malsato, oni devis trovi rimedon. Kaj ĉiel ajn oni ne kredu, ke aliloke - Mozambiko, Sudano, Madagaskaro - oni fartas pli bone. Bedaŭrinde la povo de sugestieco de la telekameraoj estas enorma, kaj ĝi povas orientigi tien aŭ tien ĉi la interesiĝon de la publika opinio. Sed tio ne sufiĉas. 

Azio 

Samkiel ne sufiĉus tutaj volumoj por detale priskribi la situaciojn kiuj implikiĝas en Azio, kontinento de la kontinentoj. Okazas en decembro la flamado de perforto, kiu leviĝis en Hindio, kie hinduaj ekstremistoj, realigante venĝon ĝisdatigitan dum pli ol 400 jaroj, detruis moskeon, kiun la islamaj konkerantoj starigis tiam en la loko, pri kiu la tradicio diras, ke ĝi estis la naskiĝloko de Rahma, sankta persono por hinduistoj. Mil mortintoj, interalfrontoj, kunpuŝiĝoj, sieĝado de kvartaloj loĝataj de la minoritato de unu aŭ de la alia religio, eventoj de brutaleco, malamoj krustiĝintaj en la animo dum kiu scias kiom da tempo. Hindio - ni memoru: la plej granda demokratio en la mondo, 850 milionoj da loĝantoj - ne vidis tiajn eventojn ekde la epoko de la sendependiĝo, 1947, kiam la bataloj inter hinduoj kaj islamanoj estigis milojn da viktimoj. La postsekvoj de la religiaj neroleremoj tuj plivastiĝis al la najbaraj landoj, Pakistano kaj Bangladeŝo, je islama plimulto, kie okazis samspecaj, sangoplenaj incidentoj. Dum Hindio timas la konsekvencojn ankaŭ ekonomiajn de la eventoj, kiel ŝuldanto de la arabaj landoj pro la liveroj de petrolo kaj pro la komercaj interŝanĝoj.

La alia Azio estas Ĉinio, kun sia ne konstatita unu miliardo da loĝantoj kaj la senduba politika influo, kiun ĝi ekzercas, trans ideologioj pli aŭ malpli malmodiĝantaj, super la kontinento. Ŝanĝiĝoj aperas en la kutimoj, kvankam la kontrolo de la komunista partio restas forta je ĉiu nivelo kie oni decidas: la reganta klaso, la lasta “nomenklaturo” de la mondo kune kun Kubo, ne ŝanceliĝas koncerne teorion (tion pruvas la renovigitaj persekutoj kontraŭ la kristanaj Eklezioj), kvankam ĝi multon koncedas jam nun al la nuntempa eroto kaj konsumismo. 

Latinameriko 

Ne povas manki, ferme de tiom rapida kaj necese nekompleta revuado pri la jaro 1992, Latinameriko: ĝi vekis la mondan intereson pro la solenoj de la kvincentjara datreveno ekde la alveno de Kristoforo Kolumbo. Malfermiĝis diskutoj kaj polemikoj pri la rolo de la konkerintoj, koncernante ankaŭ la evangelizantan agadon de la Eklezio. La ĉeesto de Johano Paŭlo la dua en San-Domingo, okaze de la laboroj de la ĝenerala Konferenco de la latinamerikaj episkopoj, estis komprenita ofte per marĝenaj elementoj, plejofte sen identigi ĝian misiistan valoron kaj ĝian kredomesaĝon.

Sed Latinameriko bezonas tute aliajn aferojn, ol polemikojn.

Ankaŭ tie, penaj klopodoj por eliri el jarcentoj da ekspluatado, forlaso kaj koruptado, esperigas je plibona estonteco. Tion pruvas kelkaj ekonomiaj kreskoj kaj politikaj reakiroj, kiel en Argentino, en Ĉilio kaj parte en Meksikio; kaj eĉ la enprocesigo de la brazila prezidento Collor iras laŭ civilaj konsciiĝoj nesupozeblaj ĝis antaŭ malmultaj jaroj. Certe restas ĝeneralaj situacioj de grava maltrankvilo. Peruo kaj Kolombio, ŝiritaj de gerilo kaj de la minaco de la komercistoj de toksikaj drogoj; Venezuelo, Salvadoro, Haitio kaj Gvatemalio ĉiam rande de interna milito; Nikaragvo daŭre trairata de la postlasaĵoj de la ĉesinta interna milito.

Sed el Latinameriko alvenas almenaŭ unu konsola informo: la Nobel-premio por paco aljuĝita al gvatemalia Rigoberta Menchú, el katolika familio, unuaranga en la ne-perforta lukto por la homaj rajtoj kaj protekto de la indiĝenaj etnaj grupoj.

Al ni plaĉas tiel fini rapidan raporton pri la jaro 1992.

Angelo Paoluzi; elitaligis: C. S.

 

al la indekso


 

 

 

1992

LA JARO DE SAN-DOMINGO KAJ DE LA KATEKISMO:

ANTIKVAJ KAJ NOVAJ VOJOJ «DE LA EVANGELIO DE NIA SAVO» 

«Ho, aparta jaro, datrevena jaro de grandaj ŝanĝiĝoj en la historio de la homaro, jaro de la novaj vojoj de la Evangelio de nia savo...».

Dum sia prediko ĉe la jarkomenca Meso, la vortoj de la Papo esprimas la solenan akcepton de jaro, kiu revokas unu el la grandaj turniĝoj en la historio de la homo: la malkovro de Amerikoj kaj, por la Eklezio, la remalkovro de kvin jarcentoj de kredo.

1992 estas la jaro de la kvina jarcenta datreveno de la Evangelizado de Latinameriko, evento ne nur solena, sed kiu, reirante la grandajn vojojn de la albordiĝo de la Evangelio en la «Nova Mondo», ĝisdatigas ĝis la nova epoko anoncon, kiu fariĝis vivo por la popoloj de tuta kontinento.

La tuta universala Eklezio, dum la daŭro de la jaro, havis la rigardon direktita al ĉi tiu eksterordinara evento; kaj tiu, kiu gvidis la paŝojn ale al San-Domingo, kie la celebroj kulminis (en oktobro) per la 4-a ĝenerala Konferenco de la latinamerika Episkoparo, estis Johano Paŭlo la dua, kiu jam de la Anĝelusa preĝo de la 5-a de januaro komencas spiritan plilgrimon inter la marialaj pilgrimlokoj de la kontinento.

Jaro de grandaj datrevenoj, sed ankaŭ de eksterordinaraj novaĵoj. Unu reliefiĝas super ĉiuj: la publikigo de la Katekismo de la katolika Eklezio. Solene prezentita la 7-an, 8-an kaj 9-an de decembro, per solena momento - per la parolado de la Papo en la Reĝa Salono -, per liturgia momento - en la Baziliko de sankta Maria la granda kaj en placo de Hispanio ĉe la bazo de la kolono de la Senmakula - kaj per tria momento, tiu de informado, per la gazetara Konferenco de kardinalo Ratzinger, la Katekismo estis la granda evento de jaro el la plej intensaj en la vivo de la universala Eklezio.

Malfacilas legi, en la sekvaj linioj, la «Kroniko»-n pri la jaro 1992 sen konscii, ke oni troviĝas fronte al aganta kaj plenumiĝanta historio.

Fariĝas ekzemplodonaj kaj lumantaj ĉapitroj de kredo, ankaŭ kaj ĉefe tiuj ŝajnantaj blankaj paĝoj de agado, kiun la Papo vivis unuapersone kaj atestis al la mondo kiel nova eksterordinara pilgrimado en tiu sanktejo de suferado, kiun li starigis kiel privilegian spiritan celon de sia papado.

«Mi dezirus paroli al vi konfidence...». Kiu povos iam forgesi, aŭ forstreki el la grandaj iradoj, kiujn la providenco asignis al Johano Paŭlo la dua, tiujn vortojn eldiritajn fine de la Anĝelusa preĝo de la 12-a de julio?

«Ĉi-vespere mi iros al polikliniko Gemelli por submetiĝi je kelkaj diagnozaj pritaksoj. Mi petas viajn preĝojn, por ke la Sinjoro estu proksima al mi per sia helpo kaj per sia subteno. Al la Sanktega Virgulino mi ripetas mian “Totus Tuus” (“Tute via mi estas”, slogano, kiu signifas sindediĉon de la Papo al la Dipatrino, ndlt), kun plena konfido je ŝia patrina protekto».

Estas anonco ricevita per intensa kortuŝo kaj timtremo. La postan merkredon la Papo estas submetita je ĥirurgia operacio, feliĉe sukcesinta. Ekde la anonco ĝis la momento kiam, posttagmeze de mardo la 28-a, Johano Paŭlo la dua forlasas poliklinikon Gemelli, el ĉiu mondo-parto la ĥora preĝado de fideluloj kaj la vastega partopreno de homoj el ĉiu kredo kaj religio, ritmas la tempojn de altega paŝtista instruado de doloro kaj suferado.

«Tiu Totus Tuus» estas la titolo de la rubriko «Acta Diurna», kiu en «L’Osservatore Romano» tuj post la pozitiva sukceso de la operacio, esprimas ĉies ĝojon kaj esperon: «Tiu timtremo de suferado - skribas Mario Agnes, direktoro de “L’OsservatOre Romano” -, kiu kaptis nin dimanĉe la 12-an eksciante en Placo Sankta Petro la “konfidencon” de la Papo, transformiĝas en nedifinebla sento el trepidanta ĝojo kaj preĝanta dankemo...».

La sama sento, kiu, tagmeze de dimanĉo la 2-a de aŭgusto, estis palpebla inter la amaso de fideluloj kunvenintaj en la interna korto de la papa Palaco de Kastelgandolfo por la trapreĝo de la Anĝeluso. La Papo redaŭrigis la dialogon kun la fideluloj: «Mi havas la ĝojon renkonti vin hodiaŭ por la unua fojo, post mia enhospitaliĝo en Gemelli, dum kiu mi sentis la solidarecon kaj la spiritan proksimecon de multaj. Pro tio mi dankas la Sinjoron kaj mi dankas ĉiujn».

Kaj redaŭris ankaŭ la spirita pilgrimado tra la latinamerikaj pilgrimlokoj por kundividi la pretig-iradon antaŭvide al la 4-a ĝenerala Konferenco de la latinamerika Episkoparo.

Sed en la kalendaro de 1992 estas super ĉio plenplenaj la paĝoj kun la alvokoj por paco. Al la eksa Jugoslavio adresiĝas la admono lanĉita dum la Anĝeluso de dimanĉo la 1-a de novembro, pri la «senutileco de la milito», kaj la voko estas vastigita ankaŭ al la respondeculoj de la afrikaj landoj (Angolo kaj Liberio) markitaj de interna perforto kaj de milito. Jam en junio dum la paŝtista vizito en Angolo la Papo plurfoje invitis al repaciĝo la diversajn frakciojn. Aparte, post la plia streĉiĝo de la novaj fratomurdaj luktoj kaj de nova tragika provizo de mortintoj post la septembrofinaj balotoj, la Papo invitis ĉiujn «demeti la armilojn kaj reveni al dialogo kaj al la forto de la racio por estonteco de paco».

Sammaniere ankoraŭ la 1-an de novembro - eksciinte la informon pri la tragika murdo de kvin religiulinoj de la Kongregacio de la Adorantinoj de la Sango de Kristo, kruele buĉmortigitaj en Monrovio - Johano Paŭlo la dua petdeziris «konkretajn celojn kaj iniciatojn de dialogo kaj paco»

Tiel, la atendoj kaj esperoj de plejparto el la popoloj de la Tero reeĥas en la koro mem de la katolikeco. 1992 estis markita de kreskanta kaj reciproka atentemo inter la Sankta Seĝo kaj la internacia realaĵo. Dum la jaro kromaj 16 landoj volis starigi diplomatiajn rilatojn kun la apostola Sidejo. La Papo ĉiam restis proksima al la popoloj de la planedo premataj de du grandaj malbonoj: milito kaj malriĉeco. Du grandaj malbonoj, kiuj, ofte, interplektiĝas inter si kaj ne ĉesas estigi funebrojn kaj detruadojn. Kiel en Sudano - ĉiam dividita de milito kiu kontraŭmetas la loĝantarojn de la Nordo kaj de la Sudo - aŭ en Somalio - kie la humaneca helpo alportita de la internacia komunumo metis fronte al la okuloj de la mondo la neelteneblan angoron de lando falinta en anarkion ĝis kompromito de la transvivo de ĝiaj loĝantoj.

1992 estas, bedaŭrinde, la jaro de la detruoj kaj de la fratomurdaj bataloj, de agreso kaj misracia “etna purigo” en Bosnio-Hercegovino.

«Humiliĝo por la tuta Eŭropo»:  tiel Johano Paŭlo la dua difinas ĉi tiun maltrankviligan kunligon de malbonoj, kiuj venenigas la konsciencon de la Malnova Mondo. Ĉiuj klopodoj por paco de la pasintaj jaroj estas kvazaŭ nuligitaj. Post la detruo de la du lastaj mondmilitoj eksplodintaj en Eŭropo, oni opiniis, ke finiĝis la tempo de la aliro al armiloj por solvi la internajn problemojn de la ŝtatoj. Ankaŭ la kondut-kodo de la Konferenco por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (KSKE), alprenita per la konsento de ĉiuj partoprenantaj ŝtatoj, estas tiel laŭsisteme malrespektata. La humanecan juron, pene konkeritan en ĉi tiu jarcento, oni ne plu respektas. La plej elementaj principoj, kiuj regas la vivon en la socio, estas mokataj de veraj hordoj, kiuj semas teroron kaj morton.

La Sanktan Seĝon daŭre atingas la angoroplenaj alvokoj de la katolikaj kaj ortodoksaj Episkopoj, kiel tiuj de la islamaj Religiestroj de tiuj regionoj, por ke ĉesu ĉi tiu kolektiva martirigo kaj estu respektata almenaŭ la humaneca juro.

La vojo al Asizo denove reliefiĝas super la nuntempo kaj estonteco de Eŭropo. La 1-an de decembro, fine de la postsinoda renkontiĝo kun la Prezidantoj de la episkoparaj Konferencoj de Eŭropo, la Papo anoncas la «specialan renkontiĝon» de preĝado kaj fastado por la paco en la Kontinento kaj aparte en la Balkanoj. La renkontiĝo, kiu okazis la 9-an kaj 10-an de januaro 1993, «estos la simbolo kaj la fokusa punkto de la preĝado de ĉiuj bonavolaj homoj, aparte de la gejunuloj, el kies sindevigo dependas ĉu la morgaŭa mondo kapablos... elekti la vojojn de paco».

Alia granda elprovo, kiu tuŝas la vivojn de la popoloj kaj baras ilian evoluon, estas malriĉeco, ĉu materia ĉu morala. La Tero neniam produktis tiom multe kaj neniam havis tiom da malsatantoj. La fruktoj de la kresko daŭre estas disdonataj sen egaleco. La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj por naturmedio kaj evoluo, kiu okazis en Rio de Janeiro junie de 1992, klopodis marki iradon, sed nun oni devas iri trans bonintencoj.

Estas panoramo treege komplika tiu prezentita de 1992. Inter multaj tragedioj oni ne devas forgesi la tamen multnombrajn pozitivajn signojn, la pacajn venkojn super perforto kaj malordo.

En la Katedralo de Luando, en Angolo, Johano Paŭlo la dua inaŭguras la duan kunvenon en Afriko de la Konsilio de la ĝenerala Sekretariejo de la Sinodo de la Episkopoj por la speciala Asembleo pri Afriko. Ekde la tago de la anonco, Epifanion 1989, ĉi tiu Sinodo estis priatentita per eksterordinara partopreno de la Papo.

«En ĉi tiu momento de la historio la Eklezio en Afriko havas fronte al si la defion daŭrigi laŭ la vojo de la feliĉa anonco kaj proklamado de Kristo, Vojo, Vero kaj Vivo. La proklamon de ĉi tiu Bonsciigo oni devas plenumi per paroloj kaj faktoj. La sinoda medito devas porti nin rikolti la novajn postulojn kaj urĝon de ĉi tiu sindevigo».

La vojon de dialogo oni alprenas ankaŭ en Mozambiko. La kolokvoj en Romo ebligas esperi, ke la koncernataj grupoj estu jam nun kapablaj partopreni unuapersone la nacian dialogon kaj kune antaŭenirigi la proceson al pacigo kaj demokratiigo petdeziratan de ĉiuj mozambikanoj.

En Azio, Kampuĉeo antaŭnemulte eliris el sia izoliĝo kaj komencis sian rekonstruon, dank’ al la senlacaj zorgoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj de amikaj landoj.

Neniam kiel dum 1992 en Latinameriko la volo dialogi je regiona nivelo aperis tiom unuarange. La latinamerikanoj, kiuj solenis la memorigon de la granda humana kaj spirita epopeo de la evangelizado, plimulte ekkonsciis pri siaj senmezuraj moralaj eblecoj, por kapabli alfronti la nuntempajn defiojn, aparte tiujn de la socia justeco.

Inter la konsolaj signoj, kiuj distingigis la vivon de tiuj popoloj, oni devas rimarki la fakton, ke armitaj grupoj demetis la armilojn (escepte en Peruo). Aŭ ili baldaŭ faros tion, kiel en Kolombio. La plej okulfrapa ekzemplo estas donita de Salvadoro, kie, la 15-an de decembro 1991, post dek du jaroj da milito, la registaro kaj la gerilo oficiale ĉesigis la armitan lukton.

Jaro 1992 komenciĝis por Johano Paŭlo la dua per pilgrimado laŭ “antikva ŝip-itinero de hororo”. En sia oka paŝtista vojaĝo en Afriko (Senegalio, Gambio kaj Gvineo - de la 19-a ĝis la 26-a de februaro) la Papo etapas en insulo Gorč, terstrio fronte al Dakaro, kie milionoj da viroj kaj virinoj deportitaj el unu bordo de la oceano, ŝiritaj disde iliaj teroj, enkatenitaj, estis venditaj kiel varoj. «...Jen krio... Mi venis ĉi tien por aŭskulti ĉi tiun krion de la jarcentoj kaj de la generacioj, generacioj de nigruloj, de sklavoj... Mi venis ĉi tien por omaĝi al ĉiuj ĉi viktimoj, nekonataj viktimoj...».

La 1-an de marto la Papo iras al la komunumo de Sankta Paŭlo de la Kruco en Corviale, unu el la plej malriĉaj kvartaloj de Romo. Temas pri la 200-a el la paŝtistaj vizitoj, kiujn la Papo faras al la romaj paroĥejoj. Sed temas nur pri antaŭevento de alia pilgrimado plenumita en treege malfacila realaĵo. Estas la vizito al Sorrento kaj Castellamare di Stabia (apud Napolo, Italio). La suditalia socio, ĉagrenita de senlaboreco kaj vundita de krimado, petas pacon. Dufoje, tuj alveninta en placo Tasso en Sorrento kaj, je la momento de la adiaŭo, en Castellamare di Stabia, fine de la solena kuncelebro ĉe la marbordo, la Papo klarigas la sencon kaj la historian gravecon de sia pilgrimado: «Mi venis por pasigi kune kun vi tagon, preĝante kaj meditante kaj ankaŭ por kundividi viajn zorgojn. Ne nur por rediri la diversajn plendojn, sed ankaŭ por serĉi la vojojn de espero». «... Via komunumo, via popolo, la suditalia socio - deklaris Johano Paŭlo la dua - bezonas pacon, socian sekurecon... Mi deziras al vi ĉi tiun pacon; mi deziras al vi ĉi tiun esperon por estonteco ĉiam pli bona...».

Estas la animo de la Paŝtisto, kiu aperas en ĉiu renkontiĝo, en ĉiu gesto de la Papo. Tiel, marde la 7-an de aprilo, oni konigas la postsinodan Apostolan Instigon “Pastores dabo vobis”, per kiu Johano Paŭlo la dua proponas al la Eklezio la fruktojn de la Sinodo de la Episkopoj dediĉita je la sacerdota formado. «Mi donos al vi paŝtistojn laŭ mia koro». «Ankoraŭ hodiaŭ - ni legas en la Apostola Instigo - ĉi tiu promeso de Dio estas vivanta kaj aganta en la Eklezio... kaj la Eklezio pretas respondi je ĉi tiu graco. Ĝi sentas, ke la donaco

de Dio postulas ĥoran kaj malavaran respondon: la tuta popolo de Dio devas senlace preĝi kaj labori por la pastraj vokiĝoj: la kandidatoj al pastreco devas pretiĝi per granda seriozeco por akcepti kaj travivi la donacon de Dio, konsciante, ke la Eklezio kaj la mondo absolute bezonas ilin; ili devas enamiĝi je Kristo la Bona Paŝtisto, modli, laŭ la lia, sian koron; esti pretaj eliri tra la stratoj de la mondo kiel lia bildo por proklami Kriston, Vojo, Vero kaj Vivo».

Proklami Kriston al la mondo: jen la vokiĝo, jen la misio de la kristano. Jen la konscienco por komuniki, por transdoni unue al la novaj generacioj. En la Palmodimanĉo, okaze de la 7-a monda Tago de la Junularo, en Placo Sankta Petro alvenas ducent mil gejunuloj. La Kruco de la Sankta Jaro, donita de Johano Paŭlo la dua al la tutmondaj gejunuloj en Pasko 1984, forlasas Eŭropon por atingi Denver. En tiu usona urbo, lokita en la mirinda natura scenejo de la Rokaj Montoj, devis okazi (kaj okazis) la 5-a celebro de la Tago de la Junularo.

Du pilgrimadoj en Italio markas la paŝtistan agadon de Johano Paŭlo la dua en majo: tiu al regiono Friulo Julvenetio (nordorienta Italio), de la 30-a de aprilo ĝis la 3-a de majo) kaj tiu al Nola, Caserta kaj Capua (23-an kaj 24-an de majo). Johano Paŭlo la dua, en la koro de regiono Friulo, reproponas al Eŭropo ĝian identecon kaj indikas, en la aŭtentika katolikeco, t. e. en la fakta kunuleco de diversaj etnaj grupoj kunigitaj de la kredo, la ŝlosilon por konstrui plibonan estontecon.

Mesaĝo, kiu reeĥis de Aquileia al Pordenone, al Triesto, kie, borde de la maro, la Papo celebris Meson. Dum li celebris, la Papo havis malantaŭ la ŝultroj, la havenajn dokojn kaj la maron. Ne malproksime estis militŝipo, kiu memorigis al la ĉeestantoj la dolorojn de la kroatiaj kaj slovenaj gefratoj angoritaj de tragika konflikto. Sed apud la militŝipo estis eta velŝipo, kies ĉeesto sonis kiel signo de la profunda pacodeziro de la popoloj.

Deziro, sopiro, al kiu la Papo donas voĉon ankaŭ dum sia pilgrimado al Nola: «La mesaĝo, kiun hodiaŭ mi lasas al vi ĉiuj, kiel signon de amemo kaj memorige de mia vizito, estas la sama, kiun ni povis ripeti en aliaj urboj de ĉi tiu Sudo de Italio: la espero! Konstruu la esperon! pli grava ol la ja grava ekonomia kaj socia aĉiĝo estas rezignemo. Ve al konsidero, laŭ kiu estas nereturnebla la proceso de malvaloriĝo de tiuj valoroj, kiuj estis kaj devas ankoraŭ nun konsistigi la spiritan riĉecon de via gento. Oni devas reagi kuraĝe».

Poste, de la 4-a ĝis la 10-a de junio, Johano Paŭlo la dua denove estas en Afriko (Angolo, Săo Tomé kaj Príncipe). Reveninte al Italio li vizitas la fidelulojn de Crema, Lodi kaj Cremona, kie li postlasas alian neforgeseblan paĝon de sia papado (de la 19-a ĝis la 21-a de junio). Misiista elano, kiu en julio verkas neatenditan ĉapitron: la blankaj paĝoj de la suferado, kiuj zorgigas la tutan mondon. Aukaŭ en Kastelgandolfo, kie li pasigas la lastan fazon de konvalesko, la Papo ne laciĝas renovigi, dum la Rozaria trapreĝo de sabato la 5-a de septembro kaj la Anĝelusa preĝo de dimanĉo la 6-a, sian alvokon por la paco en la teritorioj de la eksa Jugoslavio.

La 3-an de oktobro la Papo gvidas, en la Katedralo de sankta Johano Laterana, la Meson por malfermo de la publika Asembleo de la roma Sinodo. «La roma Sinodo - li diras - volas esti granda ago de amo por Romo kaj por la vasta mondo por kiu Romo havas mision tute specialan... Baldaŭa horizonto de nia atendo kaj celo, por kiu per la Sinodo oni jam sinpretigas estas la Jubileo de la tria Jarmilo de la kristana erao».

Ekde la 9-a ĝis la 14-a de oktobro la Papo estas en San-Domingo por ripeti la vortojn de la kredo, por memorigi la esencon: «Animitaj de la granda espero, kiu devenas el decida kaj aganta kredo, daŭrigu anonci Jesuon Kriston, kiu estas la sama, hieraŭ, hodiaŭ kaj ĉiam. Ke la slogano de la 4-a ĝenerala honferenco de la latinamerika Episkoparo iĝu vivo en la personoj; en la familioj, en la dominikana socio».

Dimanĉe la 25an de oktobro, en placo Sankta Petro, Johano Paŭlo la dua beatproklamas la seminarianojn kaj la rektoron de la Seminario de Barbastro, martiroj en Hispanio aŭguste de 1936. Tiel parolas la Acta Diurna de tiu tago: «En la martiriĝo, por ĉiu el ili plenumiĝis sakramente la mistero de la sacerdota Ordino. Je ĉiu tondro de la fusilaro unu grupo da ili falis sub la pafado de la milicianoj, kaj la alcelita humila seminariano fariĝis “sacerdoto dumeterne”».

En novembro la Episkopoj de Kroatio plenumas la unuan viziron “ad limina” (t. e. ĉe la sojlo de Petro): la Papo ilin akceptas lunde la 9-an. Lunde oni konigas la dokumenton: “Fidei depositum” (La konfiditaĵo de la kredo) por la publikigo de la Katekismo de la katolika Eklezio. Marde la 17-an la Papo gvidas dian liturgion laŭ la armena rito kaj li donas la episkopan Ordinon al Ĉefepiskopo Nevers Der-Nersessian. Vendrede la 27-an okazas la oficiala vizito de la Prezidanto de la itala respubliko, Oscar Luigi Scalfaro.

La jaro finiĝas per la prezento de la Katekismo de la katolika Eklezio kaj per forta alvoko rifuzi ĉian formon de rasismo kaj ksenofobio, lanĉita de la Papo la 20-an de decembro al la civila kaj eklezia komunumo de Romo dum vizito al la manĝejo de Caritas sur la roma monteto Colle Oppio, apud amfiteatro Koloseo.

Ne eblas ne konstati, malantaŭ ĉiu el ĉi eventoj, la nokto-taga, intensa agado de la diversaj organoj de la Sankta Seĝo.

Eĉ estas la sinsekvo de tiuj eventoj, kiuj esprimas la senton de la profunda kundivido, kin ligas la ekzercon de la petra servado al la organoj de la roma Kurio. Ĉi tiuj eventoj de 1992 konsistigas gravan pecon de la vojo laŭ kiu oni renkontas Eklezion irantan al horizontoj de universaleco, rigardataj pere de servo ĉiam fidela, sed kelkfoje ankaŭ humila kaj kaŝita.

El la vasta kroniko de la agadoj de Kongregacioj, Konsilioj, Komisionoj kaj Sekretariatoj, kaj de ĉiu ajn alia organo de la Sankta Seĝo, aspektas malfacile, krom netaŭge, selekti unuopajn eventojn. Tamen, koncerne 1992, oni devas memorigi aparte la sindevigon de la Kongregacioj por la Katolika Doktrino kaj por la Pastraro koncerne la Katekismon de la katolika Eklezio; de la Papa Konsilio “Cor Unum” (Unu koro), kiu komence de oktobro konigis la dokumenton: “Rifugiati: una sfida alla solidarietŕ” (Rifuĝintoj: defio por la solidareco); de la Papa Konsilio por la Familio, kiu publikigis la 9-an de majo la dokumenton titolitan: “Famiglia e Droga” (Familio kaj toksikaj drogoj); de la Kongregacio por la katolika Eduko, kiu konigis la dokumenton: “Sviluppi della pastorale delle vocazioni nelle Chiese particolari” (Evoluoj de la paŝtista instruo por vokiĝoj en la lokaj Eklezioj).

Temas pri kelkaj titoloj, kiuj iasence agas kiel gvidilo por la vastega taglibro de la agadoj de unu jaro.

Sed temas pri jaro, kiu en la horizontoj de la renkontiĝo en Asizo estas jam tute direktita al la estonteco. Paco estas la espero, kiu leviĝas ankaŭ el la ruinoj de la agantaj konfliktoj.

Paco estas la mesaĝo, kiun per renovigita forto la Eklezio konfidas al la mondo.

Angelo Scelzo

Redakci-sekretario de “L'Osservatore Romano”

elitaligis: C. S.

 

al la indekso


 

MOVADAJ INFORMOJ 

* La 10-a ekumena Kongreso lKUE-KELI 1994 okazos en Gostyń, Pollando. Pliaj informoj venontnumere. 

* Per dekreto de la 8-a de februaro 1993, subskribita de Kardinalo Jan Korec, la Episkopara konferenco de Slovakio agnoskis la slovakan IKUE-sekcion kiel laikan movadon. La slovaka IKUE-sekcio, refondita depost 1990, okazigis ĉi-jare la 2-an konferencon de la katolikoj ĉe slovakia esperanto-asocio. Nova prezidanto estis elektita doktorino Magda Šaturová. 

* La venonta Germana Katolika Konferenco okazos de la 29-a de junio ĝis la 3-a de julio 1994 (ne 1993, kiel anoncite en EK 7-12/1992). Okazos Meso en esperanto kun la praga Ĉefepiskopo M. Vlk, ekumena Diservo en esperanto, informa stando pri IKUE kaj esperanto kaj aliaj esperant-lingvaj aranĝoj, inter centoj da aliaj arangoj (ĉefe germanlingvaj) pro supozeble pli ol cent mil partoprenantoj (Legu denove artikolon de Ulrich Matthias en EK 7-12/1992!). 

* De la 13-a ĝis la 17-a de majo 1994 la Franca Katolika Esperanto-Asocio kongresos en Moulin-lčs-Metz, proksime al urbo Metz. 

* “La sektoj aŭ novaj religiaj fenomenoj” estos la temo de la 8-a Kongreso de UECI, la itala sekcio de IKUE, kiu okazos de la 8-a ĝis la 13-a de septembro 1994, en Armeno, apud Lago d’Orta, nordokcidenta Italio.

 

al la indekso


 

 

SEMINARIO PRI LA SOCIA INSTRUO DE LA EKLEZIO

Gostyń (Pollando) 1-8 julio 1993 

 

De la 1-a ĝis la 8-a de julio 1993 okazis en Gostyń, en la Klostro de la Filipanaj pastroj sur la Sankta Monto, Seminario pri la socia instruo de la Eklezio. La aranĝon partoprenis ĉirkaŭ 100 gesamideanoj el 6 landoj (Pollando, Germanio, Ĉeĥa respubliko, Aŭstrio, Bulgario, Belorusio).

En vere repaciga, amikeca kaj religia etoso, pastro Bernhard Eichkorn (IKUE) kaj pastoro Adolf Burkhardt (KELI) priparolis pri la temoj de la nuntempaj mondo kaj homo, sub la lumo de du gravaj dokumentoj: encikliko Centesimus Annus de Papo Johano Paŭlo la dua (aperinta okaze de la centa datreveno de encikliko Rerum Novarum) kaj Paco kaj justeco de la eŭropa ekumena kunveno en Bazelo 1989.

Post la mirindaj ŝanĝoj en Eŭropo, la voĉo de la Eklezio ludas gravan rolon, precipe en la eksaj socialismaj landoj. La eventoj de la jaro 1989 havas universalajn valorojn, ĉar iliaj postsekvoj rilatas al la tuta homa familio.

Dum multaj jaroj laboristoj en orientaj landoj estis sub la influo de marksismo. Do nun la Eklezio proponas sian helpon kontraŭ la socia kripliĝo kaj kontraŭ sufero, montrante en siaj dokumentoj ĝustan vojon por atingi la fruktojn de la tero, kiun homo ricevis de Dio. Dependas de la homo, kion li faru kun tiu ĉi propraĵo. Simile la dokumento pri Paco kaj Justeco jam en la unua punkto diras, ke «Dio estas Dio de vivo kaj Li ne forlasas la verkon de siaj manoj. Male, Dio alvokas nin, por ke ni forlasu la vojojn de maljusteco, perforto kaj ekspluato. Dio vokas al konvertiĝo, kiu estas pordo al la vivo». La eŭropa ekumena kunveno en Bazelo priparolis ankaŭ en siaj dokumentoj la minacojn kontraŭ la justeco, paco kaj medio.

La Seminario en Gostyń estis tre grava evento en la esperanto-movado kaj plenumis grandan rolon en la proksimiĝo de la rom-katolika Eklezio kaj la protestanta Eklezio.

Dank’ al la nelacigebla pastro Józef  Zielonka, ĉefa organizanto, kiu ne nur bonege preparis la aranĝon, sed mem gvidis la Diservojn, sanktajn Mesojn, predikis, la Seminario plene sukcesis.

Bogusław Sobol

 

 

al la indekso


 

 

LA 9-A EKUMENA KONGRESO IKUE-KELI 1993

Viviers (Francio) 16-23 julio 1993 

La 13-jarcenta Viviers, en Provenco - Francio, gastigis ĉi-jare la 9-an ekumenan Kongreson: kadre de ĝi okazis la 43a-KELI kaj la 46-IKUE-kongresoj.

Viviers estas loko grave stampita de la historio. Interalie tie traruliĝis la 16-jarcentaj religiaj militoj. De la tiea rezidejo ĝiaj episkopoj fuĝis en Avinjonon por reveni tien kaj ĵuri je la civila Konstitucio de la klerikaro. Samtempe Viviers estas urbo, kie tra jarcentoj estis toleraraj judoj - kaj ĝis hodiaŭ eblas paŝi tra bele rekonstruita parto de la juda kvartalo, kiu troviĝas en la malnovurba regiono.

La Kongresejo ankau en sia historio spertis diversajn sortojn. Unue ĝi servis kiel porpastra seminario. Dum la revolucio ĝi estis ŝtata karcero. Nun ĝi estas disponigata kiel kongresejo kun 260 ĉambroj. Ĝuste tien venis ĉirkaŭ 80 kristanaj - sed ne nur - esperantistoj. Dum unu semajno, kvazaŭ en unu vivanta paroĥo, ili diskutis, preĝis kaj amuziĝis - gvidante sin per la kongresdevizo: «Akceptu unu la alian». La kongresdevizo, prunteprenita de la nunjara Germana Kristana Tago, kondukis la kongresanojn tra la baza dokumento de la 9-a ekumena kongreso.

Formis ĝin Kvara Parto, finaj proponoj de la ekumena kontribuaĵo de Dombes-grupo. La grupon formis protestantaj kaj katolikaj teologoj, kiuj dum kvindek jaroj (1937-1987) esploris, kiel ambaŭ konfesioj povas ekumene kunvivi, ne perfidante sian esencan heredaĵon. Ĉar ili plejparte debatis en la cisterciana abatejo en Dombes, norde de Liono - de kie la grupo alprenis sian nomon. Dank’ al la esperanto-traduko la kongresanoj analizis kaj profundiĝis en la alvokon - por pludoni la mesaĝon de tiu analizo al siaj religi-komunumoj, des pli ke la dokumento krom en la franca, aperis nur en malmultaj lingvaj tradukoj.

Kvankam la dokumento de Dombes-grupo estis la trunko de la kongresdebatoj, tamen ne mankis aliaj kontribuaĵoj. Ili ankaŭ estis okazo por pli profundaj demandoj. Dorota Malkowska parolis pri la ekumena vivo en Pollando, Barbara Pietrczak prezentis la situacion de la pola Eklezio en la reformorealo, Krisztow Kliszinski parolis pri la junularaj renkontiĝoj de kristanoj-esperantistoj. La atenton de la kongresanoj kaptis ankaŭ aliaj prelegantoj. Ĉefloke Claude Piron, kiu por la franclingva publiko prezentis ege sukcesan prelegon: “Les langues, quel avenir”.

La semajno estis plenŝtopita de debatoj. Tamen oni ne nur debatis pri la temo: «Akceptu unu la alian», sed oni volis vivi kaj vivis dum tiu ĉi semajno akceptante unu la alian, kunvivante kiel kristanoj, ŝuldantoj al la Sinjoro. Dum ĉi tiu eksterordinara semajno oni ankaŭ povis vivi la plenon de la religia vivo, povante refreŝigi la fortojn en ĉiutagaj preĝoj ekumene malfermitaj por ĉiuj partoprenantoj.

Apartan guston ricevis la ekskursa tago, kun piknika renkontiĝo, kaj interalie vizito al la cisterciana abatejo Notre Dame d’Oigbell, ĉe kies pordo la veturantojn bonvenigis maljuna, sed vigla cisterciano, kiu ĉiujn kortuŝis per mallonga, esperantlingva paroladeto.

Unu semajno en Viviers fariĝis unu semajno de profundetosa ekumena kunestado. La harmonia kunvivado certe ligiĝis kun la ekumena emo de ĉiuj kongresanoj akcepti unu la alian - korfavore, kompreneme kaj frate. Ne mirige do, ke multaj adiaŭis unu la aliajn kun kortuŝo kaj frata espero revidiĝi dum la deka ekumena kongreso, kiu okazos venontjare, ankoraŭ en julio, en Pollando.

Barbara Pietrczak (teksto koncizigita)

 

 

al la indekso